Jack LONDON
Tiu novelo de Jack London estis jam tradukita en esperanto de la esperantista klubo de Agen kaj publikigita de SAT en 1984. Bedaŭrinde, tiu traduko estis farita laŭ la franclingva versio de Louis Postif, kies tradukoj estis fakte reverkaĵoj tre kritikindaj. Tial la versio de la esperantistoj de Agen eble bone tradukis Louis Postif, sed ne spegulas la stilon nek la ritmon de la originala teksto de Jack London, foje aldonas frazojn kaj eĉ ideojn, kiujn la originala teksto ne enhavas.
Por komprenigi kia diferenco okazas, jen ekzemplo tirita el la unuaj paragrafoj de la teksto, kaj ĝi ne entenas la plej strangajn aferojn de tiu traduko:
Originala teksto:
He was a new-comer in
the land, a chechaquo, and this was his first winter. The trouble
with him was that he was without imagination. He was quick and alert
in the things of life, but only in the things, and not in the
significances. Fifty degrees below zero meant eighty odd degrees of
frost. Such fact impressed him as being cold and uncomfortable, and
that was all. It did not lead him to meditate upon his frailty as a
creature of temperature, and upon man's frailty in general, able only
to live within certain narrow limits of heat and cold; and from there
on it did not lead him to the conjectural field of immortality and
man's place in the universe. Fifty degrees below zero stood for a
bite of frost that hurt and that must be guarded against by the use
of mittens, ear-flaps, warm moccasins, and thick socks. Fifty degrees
below zero was to him just precisely fifty degrees below zero. That
there should be anything more to it than that was a thought that
never entered his head.
Traduko en la versio de 1984:
Li estas
novveninto,
iu "Chechaquo", kaj li unuafoje
travintras
sur la
Norda Tero. Sed nenia superflua imago ĵetas
timon en
lian cerbon. Kun energia kaj neta
spirito li ne
malfruiĝas por filozofi pri la realaĵoj.
Fronte al
la impona naturo, kiu lin premas, li
ne meditas
pri la fragileco
de la homa
estaĵo,
pri la loko
al ĝi atribuita
en ia
universo, pri la ekstremaj
limoj de la
varmo kaj malvarmo, kiuj ebligas al ĝi tie
vivi, aŭ
ĝin kondamnas tie
morti, kaj
se ĝi mortfalas pri la senmorteco de ĝia animo. Kvindek gradoj
sub nulo ne impresas lin pli ol okdekgradoj. Lia nura intereso
en tia
malvarmo
kuŝas en tio, ke li estas
pro tiu
penata. La
frosta
mordo
dolorigas, kaj gravas sin antaŭŝirmi kontraŭ ĝi, enŝovante
siajn manojn en dikajn mufgantojn, mallevante
sur siajn
orelojn la kaskedklapojn, protektante
siajn
krurojn kaj piedojn en ŝtrumpoj kaj dikaj mokasenoj. Kvindek gradoj
sub nulo estas
fakto, kaj
nenio pli.
Mia traduko:
Li estis novalveninto en la lando, chechaquo,
kaj tio estis lia unua vintro. Sed al li tute mankis imago. Li estis
lerta kaj vigla pri la aferoj de la vivo, sed nur pri la aferoj, kaj
ne pri ilia signifo. Kvindek gradojsub nulo estis okdek gradoj da malvarmo. Tia fakto efektis al li,
kiel malvarmega kaj malkomforta afero, nenio pli. Ĝi ne kondukis lin
al medito pri sia malforteco, kiel estaĵo kun temperaturo, kaj
ĝenerale pri la malforteco de la homoj, kapablaj vivi nur inter
limigitaj varmo kaj malvarmo, kaj ekde tio al la kampo de konjektoj
pri senmorteco kaj la rolo de la homoj en nia universo. Kvindek
gradoj sub nulo reprezentis frostan mordon, kiu dolorigas kaj de kiu
oni devas defendiĝi per mufgantoj, orelŝirmiloj, varmaj mokasenoj
kaj dikaj ŝtrumpoj. Kvindek gradoj sub nulo estis por li nur precize
kvindek gradoj sub nulo. La penso, ke povas temi pri io plia, neniam
eniris lian cerbon.
Mi elkore dankegas S-ron Neil Roberts, kiu afable reviziis mian tradukon kaj faris ja trafajn rimarkojn.
Konstrui fajron
La ektagiĝo estis malvarma kaj griza,
ekscese malvarma kaj griza, kiam la viro devojiĝis el la ĉefa vojo
de Jukono kaj supreniris la altan riverbordon, kie svage desegnita
mallarĝa kaj preskaŭ neuzita vojeto kondukis orienten tra densa
piceejo. La deklivo estis kruta, kaj li paŭzis por retrovi spiron,
senkulpigante sin per rigardo al sia brakhorloĝo. Estis la naŭa. Ne
estis suno, nek indico de suno, kvankam neniu nubo estis en la ĉielo.
La tago estis pura, tamen neperceptebla vualo etendiĝis sur ĉiuj
aĵoj, fajna malhelo, kiu obskurigis la tagon pro la manko de suno.
Jam de multaj tagoj li ne estis vidinta la sunon, kaj li sciis, ke
kelkaj tagoj ankoraŭ pasos antaŭ ol tiu ĝoja globo iomete
videbliĝos ĉe la suda horizonto kaj tuj remalaperos.
La viro retroĵetis rigardon al la vojo
de kie li estis veninta. Jukono etendiĝis, unu mejlon larĝa kaj
kaŝita sub tri futoj da glacio. Sur tiu glacio estis samtiom da
neĝo. Ĝi estis tute blanka, milde ondiĝanta tie, kie formiĝis
glaciblokoj dum la frostiĝo. Norden kaj suden, tiom for kiom liaj
okuloj povis vidi, ĝi estis senfine blanka, krom malhela fadensimila
linio, kiu serpentis el picekovrita insulo al nordo, kie ĝi malperis
malantaŭ alia picekovrita insulo. Tiu linio estis la vojo, la ĉefa
vojo, kiu kondukis kvin cent mejlojn suden al la montpasejo Chilcoot,
la haveno Dyea kaj la sala akvo, kaj sepdek mejlojn norden al Dawson,
kaj plue mil mejlojn norden al Nulato kaj fine post pliaj mil kvin
cent mejloj al St-Michael ĉe Beringa maro.
Sed ĉio tio, la foren etendiĝanta
fadensimila vojo, la manko de suno en la ĉielo kaj la strangeco kaj
sovaĝeco de la tuto, tute ne efektis al la viro. Ne ĉar li estis
delonge alkutimiĝinta al tio. Li estis novalveninto en la lando,
chechaquo,
kaj tio estis lia unua vintro. Sed al li tute mankis imago. Li estis
lerta kaj vigla pri la aferoj de la vivo, sed nur pri la aferoj, kaj
ne pri ilia signifo. Kvindek gradoj
sub nulo estis okdek gradoj da malvarmo. Tia fakto efektis al li,
kiel malvarmega kaj malkomforta afero, nenio pli. Ĝi ne kondukis lin
al medito pri sia malforteco, kiel estaĵo kun temperaturo, kaj
ĝenerale pri la malforteco de la homoj, kapablaj vivi nur inter
limigitaj varmo kaj malvarmo, kaj ekde tio al la kampo de konjektoj
pri senmorteco kaj la rolo de la homoj en nia universo. Kvindek
gradoj sub nulo reprezentis frostan mordon, kiu dolorigas kaj de kiu
oni devas defendiĝi per mufgantoj, orelŝirmiloj, varmaj mokasenoj
kaj dikaj ŝtrumpoj. Kvindek gradoj sub nulo estis por li nur precize
kvindek gradoj sub nulo. La penso, ke povas temi pri io plia, neniam
eniris lian cerbon.
Kiam li turniĝis por plu iri, li
scivoleme kraĉis. Okazis eksploda krakbrueto, kiu tremetigis lin. Li
denove kraĉis. Kaj same, en la aero, antaŭ ol atingi la neĝon, la
kraĉaĵo kraketis. Li sciis, ke en kvindek gradoj sub nulo kraĉaĵo
kraketas sur la neĝo, sed tiu kraĉaĵo kraketis en la aero. Certe
estis pli malvarme ol kvindek sub nulo, kiom pli malvarme li ne
sciis. Ne gravis la temperaturo. Li estis iranta al la malnova
koncesiejo en la maldekstra brako de la rivero Henderson-Creek, kie
la aliaj knaboj jam estis. Venante de la teritorio de la indianoj
Creek ili rekte trairis la firstlinion, dum li iris laŭ ĉirkaŭvojo
por rigardi ĉu eblos printempe eltiri ŝtipojn el la insuloj de
Jukono. Li estos en la tendejo ĉirkaŭ la sesa vespere, iom post la
noktiĝo vere, sed la knaboj estos tie, ankaŭ flamanta fajro, kaj
ankaŭ jam preta varma vespermanĝo. Pri la tagmanĝo, li metis sian
manon sur la paketon ĝibigantan lian jakon. Ĝi estis eĉ sub lia
ĉemizo, envolvita en poŝtuko kontraŭ lia haŭto mem. Tio estis la
sola maniero por malebligi la frostiĝon de la biskvitoj. Li agrable
ridetis al si mem pensante pri tiuj biskvitoj, ĉiu duonpartigita,
trempita en lardan grason, kaj enhavantaj dikan tranĉaĵon de
fritita lardo.
Li penetris sub la grandajn piceojn. La
vojo estis apenaŭ videbla. Futo da neĝo estis falinta post kiam
lasta sledo pasis, kaj li ĝojis ne havi sledon kaj vojaĝi senŝarĝe.
Fakte li portis nenion krom la tagmanĝo envolvita en poŝtuko. La
malvarmo tamen mirigis lin. Certe estis malvarmo, li konkludis dum li
frotis sian nazon kaj siajn vangostojn per mufganto. Li havis
densajn vangoharojn, sed tio ne ŝirmis la elstarajn vangostojn nek
la nazon, kiu atakeme sin ĵetis antaŭen en la frostan aeron.
Ĉe liaj kalkanoj trotis hundo, granda
loka sledhundo, vera luphundo, kun griza felo kaj sen ajna videbla aŭ
sintena malsameco el sia frato, la sovaĝa lupo. La besto deprimiĝis
pro la eksterordinara malvarmo. Ĝi sciis, ke tia vetero ne taŭgas
por vojaĝi. Ĝia instinkto diris pli ĝustan rakonton ol tiu dirita
al la viro de lia racio. Fakte, la temperaturo ne estis nur pli
malvarma ol kvindek gradoj sub nulo, ĝi estis pli malvarma ol sesdek
gradoj sub nulo, pli ol sepdek gradoj sub nulo. Ĝi estis sepdek
kvin gradoj sub nulo. Tial, ke la frostopunkto estas tridek du super
nulo, tio egalas cent sep gradojn sub frosto. La hundo sciis nenion
pri termometroj. En ĝia cerbo verŝajne ne estis preciza konscio,
kiel tiu en la cerbo de la viro, pri tio, kio estas malvarmego. Sed
la animalo havis sian instinkton. Ĝi sentis svagan sed minacan
maltrankvilon, kiu premis ĝin kaj rampigis ĝin ĉe la kalkanoj de
la viro, kaj igis ĝin ege demandema pri ĉiuj movoj de la viro,
kvazaŭ ĝi atendis, ke li iru al tendejo aŭ serĉu ŝirmejon por
konstrui fajron. La hundo lernis pri fajro, kaj ĝi volis fajron aŭ
lokon por ŝoviĝi sub la neĝo kaj buliĝi protektita de la aero.
La frostigita malsekeco de ĝia spiro
estis pudrinta ĝian felon de prujna polvo, aparte ĝiaj vangoj,
muzelo kaj okulharoj blankiĝis de la kristala spiro. Ankaŭ la rufa
barbo de la viro kaj liaj lipharoj estis frostiĝintaj, sed pli
dense, la deponaĵo jam iĝis glacio kaj plidikiĝis laŭ ĉiu varma
malseka elspiro de li. Krome, la viro tabakmaĉis kaj la glacia
muzelingo tiel rigidigis liajn lipojn, ke li ne povis kraĉi la
tabaksukon sen makuli sian mentonon. La rezulto estis kristala barbo
kun la koloro kaj solideco de sukceno, kiu pli longiĝis sur lia
mentono. Se li falus, ĝi dispecetiĝus same kiel vitro. Sed li ne
atentis tiun elkreskaĵon. Ĝi estis la prezo, kiun ĉiuj
tabakmaĉantoj pagis en tiu lando, kaj li jam estis troviĝinta
ekstere dum du malvarmegaj periodoj. Ili ne estis tiom malvarmaj,
kiel ĉi tiu, li sciis, eĉ la alkohola termometro de Sixty-Mile
instruis al li, ke ili estis atingintaj kvindek kaj kvindek kvin
gradojn sub nulo.
Li plu iris en vasta arbara platejo dum
pluraj mejloj, trairis ebenaĵon de nigraj arbustetoj, kaj
malsupreniris krutaĵon al glaciiĝinta rojo. Tio estis
Henderson-Creek, kaj li sciis, ke li estas dek mejlojn for el la
forko. Li rigardis sian brakhorloĝon. Estis la deka. Li marŝis hore
po kvar mejloj, kaj li kalkulis, ke li alvenos la forkon je la dek
dua kaj duono. Li decidis, ke li festos tion tagmanĝante tie.
La hundo reprenis sian lokon ĉe la
homaj kalkanoj kun vosto pendanta pro senkuraĝiĝo, kiam la viro
eklaŭiris la riveran fluejon. La sulko de la malnova sledvojo estis
tute videbla, sed dek du coloj da neĝo kovris la spurojn de la lasta
veturanto. De unu monato neniu homo laŭiris la silentan rojon, ire
aŭ revene. La viro regulpaŝe plu iris. Li ne inklinis al pripenso,
kaj precize tiam li havis nenion pripensindan, krom ke li tagmanĝos
ĉe la forko, kaj ke li estos je la sesa en la tendejo kun la knaboj.
Estis neniu al kiu paroli, kaj se estus, li ne povus paroli pro la
glacia muzelingo sur sia buŝo. Li do monotone plu maĉis tabakon
kaj plilongigis sian sukcenan barbon.
Foje revenis la ideo, ke ja estis
granda malvarmo, ke li neniam spertis tian malvarmegon. Marŝante li
frotis siajn ostovangojn kaj nazon per la dorso de sia mufganto. Li
aŭtomate tion faris, iam kaj tiam, jen per unu mano, jen per alia.
Sed malgraŭ liaj senĉesaj frotoj, la momenton, kiam li ĉesis
froti, la ostovango denove rigidiĝis kaj tuj poste ankaŭ la
nazpinto. Li estis certa, ke la vangoj frostiĝos, li sciis tion kaj
tre bedaŭris ne esti farinta nazbendon, kiel tiu, kiun portas Bud
dum malvarmegaj tempoj. Tia bendo ligita sur la vangoj protektis
ankaŭ ilin. Ba! Tio ne vere gravis. Kio estas frostiĝintaj vangoj?
Iom da doloro, jen ĉio. Ili neniam vere gravis.
Kvankam la menso de tiu viro estis tute
malplena de ideoj, li bonege observis, kaj rimarkis la ŝanĝojn de
la rojo, ĝiajn kurbiĝojn kaj direktoŝanĝojn, la ŝtipamasojn, kaj
ĉiam atentis tie, kie li metas siajn piedojn. Unu fojon, eliranta el
turniĝo, li subite kalcitris, kvazaŭ surprizita ĉevalo,
ĉirkaŭevitis la lokon, kien li estis iranta, kaj plurpaŝe
retroiris laŭ la vojo. La rojo, li sciis tion, frostiĝis ĝis sia
fundo – neniu rojo povas enhavi akvon en tia arkta vetero – sed
li ankaŭ sciis, ke estas fontoj, kiuj ŝprucas el la montetaj
flankoj kaj fluas sub la neĝo kaj sur la glacia surfaco de la rojo.
Li sciis, ke eĉ la plej malvarmaj periodoj ne glaciigas tiujn
fontojn, kaj li ankaŭ konis ilian danĝeron. Ili estis enfaliloj.
Ili kaŝis akvujojn sub neĝo dika je tri coloj aŭ tri futoj. Foje
fajna glacitavolo apenaŭ duoncole dika kovris ilin, kaj poste estis
kovrita de neĝo. Foje estis sinsekvaj tavoloj de akvo kaj glaciŝelo,
kaj do kiam iu ektrarompis, tiu daŭre trarompis kaj foje malsekigis
sin ĝis la talio.
Tial li tiel estis terurite
kalcitrinta. Li sentis fleksiĝon sub lia piedo kaj aŭdis la krakon
de glacio kaŝita sub la neĝo. Kaj havi siajn piedojn malsekaj en
tia temperaturo signifis problemon kaj danĝeron. Tio signifis
almenaŭ malfruiĝon, ĉar li estus devigita halti kaj konstrui
fajron, kaj sub ĝia protekto nudigi siajn piedojn dum li sekigos
ŝtrumpojn kaj mokasenojn. Starante li observis la rojajn fluejon kaj
bordojn, konkludis, ke la akvofluo venas dedekstre. Li iom pripensis,
frotis siajn nazon kaj vangojn, poste li ŝoviĝis dekstren,
singardeme piedprovanta ĉiujn paŝojn. Kiam la danĝero ĉesis, li
prenis novan maĉaĵon de tabako kaj plu iris laŭ sia pokvarmejla
hormarŝado.
Dum la postaj du horoj, li renkontis
multajn tiajn enfalilojn. Kutime la neĝo kuŝanta sur tiuj kaŝitaj
akvujoj havis kavetan, glatan aspekton, kiu anoncis la danĝeron.
Novan fojon, tamen, li preskaŭ enfalis. Kaj alian fojon, supozante
danĝeron, li devigis la hundon paŝi antaŭe. La hundo rifuzis iri.
Ĝi hezitis ĝis kiam la viro puŝis ĝin antaŭen, kaj tiam ĝi
rapide trairis la blankan sendifektan surfacon. Subite ĝi enfalis,
vadis flanken, kaj eskapis per pli firma piedteno. Liaj piedoj kaj
kruroj malsekiĝis kaj preskaŭ tuj la akvo sur ili glaciiĝis. Li
rapide strebis por forleki la glacion sur siaj kruroj, poste ĝi
lasis sin fali sur la neĝo kaj komencis formordi la glacion, kiun li
havis inter siaj fingroj. Temis pri instinkta ago. Ebligi la
restadon de glacio signifis dolorajn piedojn. Ĝi ne sciis tion. Ĝi
nur obeis la misterajn impulsojn, kiuj leviĝis el la profundaj
kriptoj de ĝia animo. Sed la viro sciis, ĉar li eltiris konkludon
el antaŭaj spertoj. Li demetis la dekstran mufganton kaj helpis ĝin
fortiri la glacieretojn. Li ne elmetis siajn fingrojn dum pli ol unu
minuto, kaj konsterniĝis pro la rapidega frostigo, kiu trafis ilin.
Certe estis ja malvarme. Li haste remetis la mufganton, kaj fortege
frapadis sian manon sur la bruston.
Je la dek dua la tagolumo estis plej
brila. Tamen la suno estis tro for al sudo en sia vintra vojaĝo por
lumigi la horizonton. La ĝibo de Tero intermetiĝis inter ĝi kaj
Henderson-Creek, kie la viro marŝis senombre je la dek dua. Je la
dek dua kaj duono, akurate, li alvenis al la forko de la rojo. Li
estis kontenta pro la rapideco de sia marŝado. Se li ĝin daŭrigos,
li sendube estos kun la knaboj je la sesa. Li malbutonis jakon kaj
ĉemizon por eltiri sian tagmanĝon. Tiu ago ne superis kvaronon de
minuto, tamen tiu momenteto sufiĉis por froste rigidigi liajn
fingrojn. Li ne remetis sian mufganton, sed dekdufoje vigle frapis
siajn fingrojn kontraŭ la kruron. Tiam li sidiĝis sur neĝkovritan
stumpon por manĝi. La piketado, kiu sekvis la frapadon de la fingroj
kontraŭ la kruron tiel rapide ĉesis, ke li miris, li ne eĉ estis
povinta ekmanĝi sian biskviton. Li ree frapis siajn fingrojn kaj
remetis ilin en la mufganton, nudigante sian alian manon por manĝi.
Li provis ekmordi pecon, sed la glacia muzelingo malebligis tion. Li
estis forgesinta konstrui fajron por degeli. Li rikanis pro sia
stulteco, kaj dum la rikano li rimarkis, ke la rigideco jam rampis en
liaj nudaj fingroj. Li ankaŭ rimarkis, ke la piketado, kiun li
sensis en la piedfingroj, kiam li sidiĝis, jam estis malaperanta. Li
demandis al si ĉu la piedfingroj varmiĝis aŭ rigidiĝis. Li movis
ilin en la mokasenoj kaj konkludis, ke ili rigidiĝis.
Li haste remetis la mufganton kaj
stariĝis. Li iomete sentis timon. Li surloke stamfis ĝis la
piketado revenis en liaj piedoj. Estas ja malvarmege, li pensis. Tiu
ulo en Sulfur-Creek diris la veron, kiam li rakontis kiom malvarma la
vetero povas fariĝi en tiu lando. Kaj tiam li mokridis al li. Tio
montris, ke oni devas ne esti tro certa pri aferoj. Ne erareble estas
ja malvarme. Li ire kaj revene marŝis, piedfrapis, brakbatis ĝis
la reveno de varmeco trankviligis lin. Tiam li elirigis alumetojn kaj
komencis konstrui fajron. El sub la veproj, kie la superbordiĝo de
la lasta printempo amasigis branĉetojn nun sekajn, li prenis sian
fajrolignaĵon. Atenteme laboranta el ekfajreto li rapide akiris
krepitantan fajron, super kiu li degelis la glacion de lia vizaĝo,
kaj sub la protekto de kiu li manĝis siajn biskvitojn. Por nun, li
superis la spacan malvarmon. La hundo kontentiĝis pri la fajro,
etendiĝinte sufiĉe proksime por la varmo, kaj sufiĉe malproksime
por eviti bruleton.
Kiam la viro finis sian manĝon, li
plenigis sian pipon kaj fumante ĝuis kvietan tempon. Poste li
remetis siajn mufgantojn, firme ligis la orelŝirmilojn de sia ĉapo
sur sia oreloj, kaj ekiris laŭ la maldekstra branĉo de la roja
forko. La hundo ĉagreniĝis bedaŭrante la fajron. Tiu viro ne konis
la malvarmon. Eble la tutaj generacioj de liaj prauloj ne sciis pri
malvarmo, pri vera malvarmo, malvarmo de cent sep gradoj sub
frostopunkto. Sed la hundo sciis, ĉiuj ĝiaj prauloj sciis, kaj li
estis heredinta la scion. Kaj li sciis, ke ne estas bone marŝi foren
en tia terura malvarmo. Tio estas tempo por komforte kuŝiĝi en truo
sub la neĝo, kaj atendi ĝis nubkurteno estu tirita antaŭ la ĉielan
spacon el kie venis la malvarmo. Cetere, ne ekzistis vera intimeco
inter la hundo kaj la viro. La unua estis la sklavo de la alia, kaj
la solaj karesoj, kiujn li foje ricevis estis la karesoj de la
vipbato, kaj tiuj de krudaj kaj admonaj gorĝbruoj, kiuj minacis pri
vipado. Tial la hundo neniel klopodis por sciigi sian antaŭtimon al
la viro. La bonstato de la viro tute ne interesis ĝin, nur pro sia
propra bonstato ĝi bedaŭris la fajron. Sed la viro fajfis, kaj
alparolis ĝin per viptono, kaj la hundo turniĝis al liaj kalkanoj
kaj eksekvis lin.
La viro prenis tabakmaĉon kaj komencis
la formadon de nova sukcena barbo. Tiel, lia spiraĵo rapide
blankpudris liajn lipharojn, brovojn kaj okulharojn. Sur tiu
maldekstra branĉo de Henderson-Creek la fontoj ŝajnis malmultaj,
kaj dum duonhoro la viro vidis neniun tian spuron. Kaj jen tio
okazis. En loko, kie videblis neniu signo, kie regula kaj glata neĝo
ŝajnis indiki fortikecon, la viro enfalis. Ne profunde. Li
malsekigis sin duonkrure, antaŭ ol vadi ĝis firma krusto.
Li koleriĝis kaj laŭte malbenis sian
sorton. Li esperis atingi la knabojn en la tendejo je la sesa, kaj
tio malfruigos lin per unu horo, ĉar li devas konstrui fajron kaj
sekigi ŝuojn kaj ŝtrumpojn. Tio estis nepre necesa dum tia malalta
temperaturo - li bone sciis tion. Li do turniĝis al la riverbordo,
kiun li grimpis. Tie, interplektitaj en la arbustoj ĉe la trunkoj de
multaj piceetoj troviĝis brullignoj amasigitaj de superbordiĝo –
ĉefe branĉetoj kaj vergetoj, sed ankaŭ sekegaj branĉoj kaj
lastjaraj herboj ja sekaj kaj fajnaj. Li ĵetis multajn dikajn
branĉojn sur la neĝon. Tio utilis, kiel fundaĵo por eviti, ke la
juna flamo dronu en la neĝon, kiu alie estus degelinta. Tiun flamon
li faris per alumeto tuŝanta peceton de betulŝelon, kiun li prenis
el sia poŝo. Ĝi ekflamiĝis eĉ pli rapide ol papero. Metinte ĝin
sur la fundaĵon, li nutris la junan flamon per sekaj herberetoj kaj
la plej etaj sekaj branĉetoj.
Li procedis senhaste, atenteme, tute
konscia pri sia danĝera situacio. Iom post iom, dum la flamo
plialtiĝis, li enmetis pli kaj pli dikajn branĉetojn por nutri ĝin.
Kaŭrante sur la neĝo, li tiris branĉetojn el ilia interplektaĵo
en la arbustoj kaj rekte metis ilin en la fajron. Li sciis, ke
malsukceso ne eblas. Kiam estas sepdek kvin gradoj sub nulo viro ne
povas malsukcesi sian unuan provon konstrui fajron – almenaŭ kun
malsekaj piedoj. Kiam liaj piedoj estas sekaj, li povas kuri laŭ la
vojo dum duonmejlo kaj restimuli la sangocirkuladon. Sed cirkulado en
malsekaj frostiĝintaj piedoj ne povas esti restimulita de kurado,
kiam estas sepdek kvin gradoj sub nulo. Kiel ajn rapide li kurus, la
malsekaj piedoj frostiĝus eĉ pli rapide.
Ĉion ĉi la viro sciis. La maljunulo
de Sulphur-Creek tion estis dirinta al li la pasintan aŭtunon kaj
nun li ŝatis lian konsilon. Jam ĉiu sensaĵo malaperis el liaj
piedoj. Por konstrui la fajron li devis demeti siajn mufgantojn, kaj
liaj fingroj rapide rigidiĝis. Dum li marŝis po kvar mejloj hore,
lia koro pumpis sangon ĝis la surfaco de lia korpo kaj ĝiaj
ekstremaĵoj. Sed ĉe la momento kiam li haltis, la pumpo malpli
funkciis. La malvarmo de la spaco frapis la neprotektitan kulminon de
la planedo, kaj li, sur tiu neprotektita kulmino, ricevis la tutan
forton de tiu frapo. La sango de lia korpo retretis antaŭ ĝi. La
sango vivis, same kiel la hundo, kaj same kiel la hundo ĝi volis
forkaŝiĝi kaj ŝirmiĝi el la terura malvarmo. Dum li marŝis po
kvar mejloj hore, li vole nevole pumpis tiun sangon ĝis la surfaco,
sed nun ĝi retiriĝis kaj sinkis ĝis la plej profundaĵoj de lia
korpo. Liaj ekstremaĵoj estis la unuaj, kiuj sentis tiun mankon.
Liaj malsekaj piedoj unue frostiĝis, kaj liaj neprotektitaj fingroj
rigidiĝis plej rapide, kvankam ili ankoraŭ ne frostiĝis. La nazo
kaj vangoj jam estis frostiĝantaj, dum la haŭto de lia korpo
malvarmiĝis pro la sangoperdo.
Sed li estis sekura. Piedfingroj, nazo
kaj vangoj estis nur difektotaj de frostiĝo, ĉar la fajro nun forte
flamis. Li nutris ĝin per branĉoj fingrodikaj. Post unu minuto li
povos nutri ĝin per branĉoj pojnodikaj, kaj tiam li povos demeti
siajn malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, kaj dum ili sekiĝos, li
varmigos siajn piedojn ĉe la fajro, unue frotante ilin, kompreneble,
per neĝo. La fajro estis sukceso. Li estis sekura. Li memoris la
konsilon de la maljunulo de Sulphur-Creek kaj ridetis. La maljunulo
tre serioze eldiris leĝon, laŭ kiu en Klondiko neniu homo devas
vojaĝi sola kiam la temperaturo troviĝas sub kvindek gradoj sub
nulo. Tamen li estis ĉi tie, li trafis akcidenton, li estis sola kaj
li savis sin mem. Tiuj maljunuloj iel estas inecaj, almenaŭ iuj el
ili, li pensis. Sufiĉis gardi klaran menson, kaj ĉio iras glate. Iu
ajn viro, kiu ja estas viro, povus vojaĝi sola. Sed mirigis lin la
rapideco laŭ kiu liaj vangoj kaj nazo frostiĝis. Kaj li ne antaŭe
pensis, ke liaj fingroj povus rigidiĝi en tiel mallonga tempo.
Senviva ili iĝis, ĉar li apenaŭ povis kune movi ilin por preni
branĉeton, kaj li sentis ilin for el sia korpo kaj el li mem. Kiam
li prenis branĉeton, li devis rigardi ĝin kaj kontroli ĉu li tenas
ĝin aŭ ne. La konektoj inter li kaj liaj fingropintoj estis preskaŭ
kadukiĝintaj.
Ĉio tio ne gravis. Estas la fajro,
klakanta kaj krakanta kaj promesanta vivon per ĉiu dancanta flamo.
Li komencis malligi siajn mokasenojn. Ili estis kovritaj de glacio.
La dikaj germanaj ŝtrumpoj estis kvazaŭ mezkruraj feraj ingoj, kaj
la mokasenaj laĉoj similis ŝtalajn vergojn tute torditajn kaj
noditajn kvazaŭ de ia eksplodo. Dum momento li ektiradis ilin per
siaj rigidaj fingroj, sed konsciiĝis pri tiu sensencaĵo, kaj
elingigis sian tranĉilon.
Sed antaŭ ol li povis tranĉi la
laĉojn, jen, tio okazis. Tio estis lia propra kulpo, aŭ pli
precize, lia eraro. Li devis ne konstrui la fajron sub piceo. Li
estus devinta konstrui ĝin subĉiele. Sed estis pli facile eltiri la
branĉojn el la veproj kaj tuj ĵeti ilin rekte en la fajron. Nu, la
arbo, sub kiu li tion faris, havis amason de neĝo sur sia branĉaro.
Dum semajnoj neniu vento estis blovinta kaj ĉiuj branĉfaskoj estis
plenplenaj de neĝo. Ĉiufoje, kiam li tiris branĉon el la vepro, li
estis doninta al la arbo etan skueton – ne percepteblan skueton laŭ
sia sento, sed skueton sufiĉan por kaŭzi katastrofon.
Alte en la arbo, branĉaro renversis
sian neĝan ŝarĝon. Ĉi lasta falis sur la subajn branĉojn, kiuj
siavice renversis sian. Tiu sinsekvo plu okazis, pli disvastiĝante
al la tuta arbo. Ĝi grandiĝis kiel lavango kaj senaverte desupris
sur la viron kaj ties fajron, kaj la fajro neniiĝis. Kie ĝi estis
flamanta estis mantelo de freŝa kaj senforma neĝo.
La viro estis konsternita. Konsternita
kvazaŭ li ĵus aŭdis sian propran kondamnon al morto. Dum momento
li sidiĝis kaj gapis al la loko, kie estis la fajro. Sed li ja
rekvietiĝis. Eble la maljunulo de Sulphur-Creek pravis. Se li nur
havus vojaĝkunulon, li ne estus nun endanĝerigita. La kunulo povus
konstrui la fajron. Nu, la tasko estis lia, li devis rekonstrui la
fajron, kaj ĉi duan fojon neniu fiasko eblis. Eĉ se li sukcesos, li
verŝajne perdos piedfingrojn. Liaj piedoj nun estis severe
frostiĝintaj, kaj pasos iom da tempo antaŭ ol la dua fajro estos
preta.
Tiaj estis liaj pensoj, sed li ne
sidiĝis por pensi. Ili ĉiam kirliĝis en lia menso dum lia okupado.
Li faris novan fundaĵon por fajro, ĉifoje subĉiela, kie neniu
perfida arbo povos neniigi ĝin. Poste, li
kolektis sekajn herbojn kaj etajn
branĉetojn el la superbordiĝaj lasitaĵoj. Li ne povis kunigi siajn
fingrojn por tiri ilin, sed povis kolekti ilin per manplenoj. Tiel li
prenis multajn putrintajn branĉetojn kaj pecojn de verda musko, tute
ne bonvenajn, sed fari pli bone li ne povis.
Li procedis metode, eĉ kolektante
kelkajn pli dikajn branĉojn por uzi ilin kiam la fajro estos pli
forta. Dume la hundo sidante observis lin, kun bedaŭrplena deziro,
ĉar ĝi rigardis lin kiel fajroprovizanton, kaj la fajro estis
malfruiĝanta.
Kiam ĉio estis preta, la viro serĉis
en sia poŝo duan pecon de betulŝelo. Li sciis, ke la ŝelo estis
tie, kaj kvankam li ne povis perfingre senti ĝin, li palpante povis
aŭdi ĝian ĉifsusuron. Malgraŭ ĉiuj liaj streboj, li ne povis
firmkapti ĝin. Kaj dum la tuta tempo, li tutklare konsciis pri la
daŭra plua frostiĝado de siaj piedoj. Liaj pensoj pelis lin al
paniko, sed li reagis kaj restis kvieta. Li remetis siajn mufgantojn
per la dentoj, kaj per grandaj brakmovoj tutforte frapadis siajn
manojn kontraŭ siaj flankoj. Li faris tion sidante, kaj stariĝis
por fari tion, kaj dum la tuta tempo la hundo sidanta sur la neĝo,
kun sia tufega vosto de lupo varmige volvita sur la antaŭkruroj,
siaj pintaj oreloj de lupo atenteme streĉitaj antaŭen, observis la
viron. Kaj la viro dum li frapadis siajn brakojn kaj manojn, sentis
grandan envion rigardante la kreitaĵon, kiu ĝuis varmon kaj sekuron
en sia natura kovrilo.
Post iom da tempo, li perceptis la
unuan signalon de fora senso en siaj frapitaj fingroj. La eta
piketado grandiĝis evoluante ĝis neeltenebla dolora pikbrulo, kiun
la viro tamen ĝoje akceptis. Li demetis la dekstran mufganton kaj
refoje serĉis la betulŝelon. La nudaj fingroj denove kaj rapide
rigidiĝis. Poste li prenis sian faskon da sulfuralumetoj. Sed la
terura malvarmo jam senvivigis liajn fingrojn. Dum liaj klopodoj por
disigi unu alumeton el la aliaj, la tuta fasko falis sur la neĝon.
Li provis repreni ĝin el la neĝo, sed fiaskis. Liaj senvivaj
fingroj povis nek preni nek teni. Li estis tre atentema. Li forpelis
el sia menso la pensoj pri siaj frostiĝintaj piedoj, kaj nazo, kaj
vangoj, streĉante sian tutan animon al la alumetoj. Li rigardis,
uzante la vidsenson anstataŭ la tuŝa, kaj kiam li vidis siajn
fingrojn ambaŭflanke de la fasko, li fermis ilin – tio signifas,
ke li volis fermi ilin, ĉar la konektoj kadukiĝis, kaj la fingroj
ne obeis. Li remetis la dekstran mufganton kaj sovaĝe frapis ĝin
kontraŭ la genuon. Poste li ĉerpis la alumetan faskon per ambaŭ
mufgantitaj manoj, kun multa neĝo, kaj metis la tutaĵon sur siaj
genuoj. Nu, li ne plibonigis sian situacion.
Post kelkaj manipuladoj li sukcesis
teni la faskon inter la bazoj de siaj mufgantitaj manoj. Tiamaniere
li levis la faskon ĝis sia buŝo. Kiam li, per fortega streĉo,
malfermis la buŝon, glacio kraketis. Retroigante la malsupran
makzelon, li kuspis la supran lipon kaj perdente gratis la faskon
por disigi alumeton. Li sukcesis havi unu, kiun li lasis fali sur
siajn genuojn. Li ankoraŭ ne plibonigis sian situacion. Li ne povis
preni ĝin. Li konceptis rimedon. Li prenis ĝin inter la dentoj kaj
frotis ĝin sur sia kruro. Dudek fojojn li frotis antaŭ ol sukcesis
flamigi ĝin. Li alproksimigis la flamantan alumeton al la betulŝelo.
Sed la brulanta sulfurfumo eniris liajn naztruojn kaj pulmon, kaj
spasme tusigis lin. La alumeto falis neĝen kaj estingiĝis.
La maljunujo de Sulphur-Creek pravis,
tion li rezulte pensis en momento de regata malespero: sub kvindek
gradoj sub nulo, homo des ne vojaĝi sole. Li frapis siajn manojn,
sed ne sukcesis eksciti ian ajn senson. Subite, li nudigis siajn du
manojn demetante la mufgantojn per la dentoj. Li prenis la tutan
faskon inter siaj manartikoj. Liaj brakmuskoloj ankoraŭ ne
frostiĝintaj ebligis lin firme premigi la alumetojn per la
manartikoj. Li frotis la faskon sur sia kruro. Ĝi ekflamiĝis,
sepdek alumetoj samtempe! Neniu blovanta vento povis estingi ilin. Li
flanken metis sian kapon por eskapi la sufokan fumon, kaj tenis la
flamantan faskon ĉe la betulŝelo. Dum li tiel tenis ĝin, li
ekkonsciiĝis pri senso en sia mano. Lia karno brulis. Li povis flari
tion. Profunde sub la surfaco, li povis senti tion. La sento iĝis
doloro, kiu intensiĝas. Tamen li eltenis ĝin, tenante la faskan
flamon sed mallerte ĉe la betulaĵo, kiu ne ekflamiĝas ĉar liaj
brulantaj manoj intermetiĝis kaj sorbis preskaŭ la tutan flamon.
Fine li ne povis plu elteni kaj
konvulsie ekdisigis siajn manojn. La flamantaj alumetoj falis kaj
krepitis sur la neĝo, sed la betulŝelo estis flamanta. Li komencis
meti sekajn herbojn kaj la plej etajn branĉetojn sur la flamon. Li
ne povis apartigi kaj elekti, ĉar li devis levi la brulaĵon inter
siaj manartikoj. Pecetoj de putrinta ligno kaj verda musko teniĝis
sur la branĉetoj, kaj li plimalpli bone forprenis ilin per siaj
dentoj. Li zorge kaj mallerte kovis la flamon. Ĝi signifis vivon,
kaj devis ne perei. La malapero de sango el la surfaco de lia korpo
nun ektremetigis lin, kaj li iĝis pli mallerta. Granda peco da verda
musko falis ĝuste sur la fajreton. Li provis forpuŝi ĝin per
fingroj, sed lia tremetado foren mislokis lian geston kaj li
malordigis la fajrokernon, kaj la brulantaj herboj kaj branĉetoj
tute disiĝis. Li provis rekunigi ilin, sed malgraŭ liaj klopodoj,
la tremetado superis lin kaj la branĉetoj definitive disiĝis. Ĉiu
branĉeto eligis fumbloveton kaj estingiĝis. La fajroprovizanto
fiaskis. Dum li apatie rigardis ĉirkaŭ si, liaj okuloj hazarde
trafis la hundon, sidantan trans la ruinoj de la fajro, sur la neĝo,
farantan kliniĝantajn movojn, iomete levantan unu antaŭpiedon kaj
poste la alian, tiel balancantan sian pezon de unu al la alia, kun
bedaŭrplena deziro.
La vido de la hundo metis frenezan
ideon en lian cerbon. Li rememoris la rakonton pri viro, kaptita en
neĝoŝtormo, kiu mortigis bovon, enŝoviĝis en ties internaĵon,
kaj tiel saviĝis. Li mortigos la hundon kaj ŝirmos siajn manojn en
ĝian varman korpon ĝis rigideco foriru el ili. Tiam li povos
konstrui novan fajron. Li parolis al la hundo, vokis ĝin. Sed en lia
voĉo estis stranga tono de teruro, kiu timigis la beston, ĉar ĝi
neniam antaŭe aŭdis tiun parolmanieron de la viro. Io maltaŭgis,
kaj ĝia malfidema naturo sentis danĝeron- ĝi ne sciis kian, sed
ie, iel, en lia cerbo aperis malinklino al la viro. Ĝi kuŝigis
siajn orelojn pro lia voĉo, la kliniĝanta movo kaj la levado de
piedoj pliiĝis, sed ĝi ne obeis al la viro. Li metis sin sur siaj
manoj kaj genuoj kaj rampis al la hundo. Tiu nekutima sinteno estigis
suspekton, kaj la besto afekte flankenpaŝis.
La viro pormomente sidiĝis en la neĝo
kaj luktis por kvietiĝi. Poste li perdente demetis siajn mufgantojn
kaj stariĝis. Unue li rigardis teren por certiĝi, ke li ja estas
staranta, ĉar la sensomanko en liaj piedoj igis lin sen rilatoj al
la tero. Lia stara sinteno mem forpelis el la hunda cerbo la unuajn
suspektojn. Kaj kiam li ordone parolis, kun la tono de vipado en sia
voĉo, la hundo retrovis sian kutiman obeemon kaj iris al li. Kiam ĝi
estis je atingebla distanco, la viro perdis sian memregecon. Liaj
brakoj fulme eketendiĝis al la hundo, kaj li spertis veran
surprizon, kiam li konstatis, ke liaj manoj ne povas preni, ke liaj
fingroj ne fleksiĝis nek sentis. Li estis momente forgesinta, ke ili
frostiĝis, kaj estis pli kaj pli frostiĝantaj. Ĉio tio okazis
rapide, kaj antaŭ ol la besto povu foriri, li perbrake ĉirkaŭprenis
ĝin. Li sidiĝis en la neĝo kaj tiel tenis la hundon dum ĝi
gruntis, ĝemis kaj baraktis.
Sed nur tion li povis fari, ĉirkaŭteni
ĝian korpon per la brakoj kaj sidi. Li konsciis, ke li ne povos
mortigi la hundon. Neniel. Per siaj malkapablaj manoj li povis nek
elingigi sian tranĉilon, nek strangoli la beston. Li ellasis ĝin,
kaj ĝi furioze forsaltis, kun la vosto inter la kruroj kaj daŭre
gruntanta. Ĝi haltis kvar dek futojn for, kaj scivoleme observis
lin, kun la oreloj antaŭen streĉitaj. La viro rigardis al siaj
manoj por lokalizi ilin, kaj trovis ilin pendantaj ĉe la fino de la
brakoj. Li estis ŝokita de la stranga ideo, ke iu devas uzi siajn
okulojn por trovi kie estas ties propraj manoj. Li komencis per
grandaj brakmovoj frapadi siajn manojn kontraŭ siajn flankojn. Li
tion faris dum kvin minutoj, fortege, kaj lia koro pumpis sufiĉan
sangon por ĉesigi lian tremetadon. Sed neniu senso revenis en liaj
manoj. Li havis la impreson, ke ili pendas kiel peziloj ĉe la
ekstremaĵoj de liaj brakoj, sed kiam li provis kompreni la devenon
de tiu impreso, li ne sukcesis.
Ia timo de la morto, morna, premanta,
kaptis lin. Tiu timo rapide intensiĝis, kiam li ekkonsciis, ke ne
plu estis afero pri frostiĝo de fingroj aŭ pri perdo de mano kaj
piedo, sed afero pri vivo aŭ morto kun probableco malfavora al li.
Tiam terurego kaptis lin, kaj li turnis sin kaj ekkuris en la roja
fluejo laŭ la malnova svaga vojo. La hundo eksekvis kaj akompanis
lin. Li blinde kuris, sencele, kun teruro, kiun li neniam spertis en
sia vivo. Iom post iom, dum li stumblante trasulkis la neĝon, li
denove vidis aĵojn- la riverbordojn, la malnovajn ŝtipamasojn, la
senfoliajn tremolojn, kaj la ĉielon. La kurado sentigis lin pli
bonfarta. Li ne plu tremetis. Eble, se li daŭre kuras, liaj piedoj
degelos, kaj, ĉiel, se li kuras sufiĉe longe, li atingos la
tendejon kaj la knabojn. Certe li perdos kelkajn fingrojn kaj parton
de la vizaĝo, sed kiam li alvenos, la knaboj flegos lin kaj savos la
ceteron de li. Sed samtempe alia penso estis en lia menso, kiu diris,
ke li neniam atingos la tendejon kaj la knabojn, ke tro da mejloj
disigis lin de ili, ke la frostiĝo jam tro mordis lin, kaj ke li
baldaŭ estos rigida kaj morta. Tiun penson li forpelis kaj rifuzis
konsideri. Foje ĝi trudiĝis kaj petis atenton, sed li repuŝis ĝin
kaj penis pensi alion.
Frapis lin la strangeco de kurado per
tiel frostigitaj piedoj, ĉar li ne povas senti la momenton kiam ili
frapas la teron kaj prenas la pezon de lia korpo. Ŝajnis al li, ke
li flugtuŝadas ĝian surfacon sen havi ligon kun la tero. Ie li iam
vidis flugilhavan Merkuron, kaj li demandis al si ĉu Merkuro havis
la saman senton, kiam li flugtuŝadis la teron.
Lia teorio de kurado ĝis atingo de la
tendejo havis difekton: li ne havis la necesan eltenemon. Multfoje li
stumblis, kaj fine li ŝanceliĝis, mismoviĝis kaj falis. Kiam li
provis restariĝi, li ne povis. Li devas sidi kaj ripozi, li decidis,
kaj la sekvontan fojon li simple marŝos kaj daŭre iros. Dum li
sidis kaj reakiris sian spiron, li rimarkis, ke li sentas sin varma
kaj komforta. Li ne plu tremetadis, kaj ŝajnis eĉ, ke varma radio
trafis lian bruston kaj sinon. Tamen, kiam li tuŝis sian nazon aŭ
vangon, li sentis nenion. Kuri ne malfrostigos ilin. Nek malfrostigos
liajn manojn kaj piedojn. Venis en lia menso la ideo, ke la
frostiĝintaj partoj de lia korpo plivastiĝis. Li provis forpeli
tiun penson, forgesi ĝin, pensi alion, li konis la frenezigan
senton, kiun ĝi estigis kaj li timis freneziĝon. Sed la penso
defendis sin kaj persistis, ĝis estigi vidon de lia korpo tute
frostigita. Tio ja estis tro, kaj li denove ekkuris laŭ la vojo.
Momente, li malrapidiĝis ĝis marŝado, sed la penso pri la
plivastiĝanta frostiĝo denove kurigis lin.
Kaj dum la tuta tempo la hundo kure
akompanis lin ĉe liaj kalkanoj. Kiam li falis duan fojon,
ĉirkaŭmetante sian voston sur la antaŭpiedoj ĝi sidiĝis antaŭ
li, rigardanta lin, strange viglema kaj atentema. La varmeco kaj
sekureco de la besto kolerigis lin, kaj li insultis ĝin ĝis kiam
submetiĝe ĝi mallevas siajn orelojn. Ĉi fojon la viro ektremetadis
eĉ pli rapide. Li estis malvenkanta sian batalon kontraŭ la
frostiĝo, kiu enŝoviĝis en lin de ĉiuj flankoj. Tiu penso pelis
lin ekkuri, sed li kuris nur centon da futoj antaŭ ol ŝanceliĝi
kaj tutkorpe fali antaŭen. Tio estis lia lasta panikaĵo. Kiam li
reakiris sian spiron kaj memregadon, li sidiĝis kaj konsideris la
ideon digne akcepti la morton. Tamen tiu ideo ne venis en lian menson
per tiaj terminoj. Lia pensmaniero diris, ke li sintenis kiel
stultulo, ĉien kuranta kvazaŭ senkapigita kokido - tiel estis la
komparo farita de li. Nu, ĉiel li ja frostiĝos, kaj do li povas
dece akcepti tion. Kun tiu nova menskvietiĝo venis la unuaj
simptomoj de dormemo. Jen bona ideo, li pensis, dormi ĝis morto. Tio
similas preni anestezilon. Frostiĝi ne estas tiel terura kiel la
homoj opinias. Ja estas multaj aliaj pli malbonaj manieroj morti.
Li imagis la knabojn trovantaj lian
kadavron, la postan tagon. Subite li vidis sin kun ili, alvenanta ĉe
la vojkurbiĝo kaj trovanta sin kuŝanta sur la neĝo. Li ne plu
apartenis al si mem, ĉar li jam estis ekster si, staranta kun la
knaboj kaj rigardanta sin sur la neĝo. Ja estas malvarmego, li
pensis. Reirinte en Usonon, li povos rakonti al homoj tion, kio estas
vera malvarmo. Li drivis el tiu vido al tiu de la maljunulo en
Sulphur-Creek. Li klare vidis lin, varma, kaj komforta, kaj fumanta
pipon.
"Vi
pravis, maljuĉjo, vi pravis,"
murmuris la viro al la maljunulo de Sulphur-Creek.
Tiam
la viro sinkis en tion, kio ŝajnis al li la plej komforta kaj feliĉa
dormo, kiun li spertis. La hundo sidis fronte al li kaj atendis. La
mallonga tago finiĝis per longa, malrapida krepusko. Estis neniu
indiko de farota fajro, kaj, plie, neniam okazis en la hunda sperto,
ke homo tiel sidas en la neĝo kaj ne faras fajron. La krepusko
alvenante, ĝia forta deziro pri fajro superis, kaj kun grandaj levoj
kaj mallevoj de antaŭkruroj, ĝi milde ĝemis, kaj kuŝigis siajn
orelojn en preparo de la vira skoldado. Sed la viro restis silenta.
Pli poste, la hundo forte ĝemis. Ankoraŭ pli poste ĝi rampis al la
viro kaj ekflaris la odoron de morto. Pro tio la besto hirtigis sian
hararon kaj retropaŝis. Li iom atendis, hurlante sub la steloj, kiuj
saltis kaj dancis kaj brile scintilis en la malvarma ĉielo. Kaj jen,
ĝi turniĝis kaj trotis laŭ la vojo al la tendejo, kie, li sciis,
estis la aliaj nutroprovizantoj kaj fajroprovizantoj.