29/07/2016
La membroj de la sindikato de la dungitoj en ligno-industrio, kiuj laboras en unu el la plej grandaj forstaj societoj de Malajzio, Sabah Forest Industries (SFI), luktas de jaroj por agnosko de sia organizaĵo. La pasintjaran 3-an de marto, la ministro pri homaj resursoj de Malajzio petis de SFI, ke ĝi agnosku la sindikaton. Tiu decido estis konfirmita de la Alta kortumo de la Ŝtato Sabaho la 27-an de junio 2016, rifuzante juran revizion de tiu decido. Tamen, la SFI intencas apelacii ĉe supera tribunalo, prefere ol ebligi al la laboristoj partopreni sekretan voĉdonadon. La firmao preferas elspezi centojn da miloj da dolaroj en persekutoj prefere al agnosko de la fundamentaj rajtoj de siaj dungitoj.
Retmesaĝo:
Ni petas vin:
- rezigni vian decidon pri apelacio,
- efektivigi la pasintjaran decidon de la Ministrejo pri homaj resursoj, akcepti la rezulton de la sekreta voĉdonado, en la celo ebligi agnoskon de STIEU, kiel oficiala reprezentanto de la dungitoj,
- intertraktadi kaj subskribi sinceran kolektivan konvencion,
- realigi politikon pri sano kaj taŭga sekureco en la laboro, antaŭvidante la partoprenon de laboristoj al la kunaj inspektadoj por preventi la mortigajn akcidentojn,
- konformiĝi kun la rekomendoj la FSC por restarigi vian kredindecon koncerne societan respondecon.
Partnerece kun BWI, Internacia Federacia sindikato, kiu kunigas liberajn kaj demokratiajn sindikatojn, kun membroj en Konstruado, Konstrumaterialoj, Ligno, Forsto, kaj koneksaj sektoroj. Ĝi havas ĉirkaŭ 326 sindikatojn, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 12 milionojn da membroj en 130 landoj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3151