Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2023 2 03 /10 /octobre /2023 20:11
REUTERS/Abubaker Lubowa

03/10/2023

La asocioj Darwin Climax Coalitions, Sea Shepherd Francio, Wild Legal kaj Stop Eacop-Stop Total denuncas « faktojn, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato  », laŭ ili.

Ili denuncas « faktojn, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato  ». Kvar asocioj pri medidefendo plendis kontraŭ la grupo TotalEnergies kaj ties petrola projekto AECOP en Tanzanio kaj Ugando, anoncis iliaj advokatoj lundon 2an de oktobro.          

Darwin Climax Coalitions, Sea Shepherd France, Wild Legal kaj Stop EACOP-Stop Total en Ouganda deponis tiun plendon la 22an de septembro.

Tiu plendo estas laŭ ili « senprecedenca », ĉar ĝi asignas la societon TotalEnergies « ĉe la kriminala juĝisto pro faktoj, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato, kaj kiu ĝis nun havis lokon nur ĉe la civilaj jurisdikcioj ». La plendo koncernas plurajn deliktojn: neagado fronte al damaĝoj, nevolaj atencoj kontraŭ tuteco de personoj, detruado, damaĝoj aŭ difektado de havaĵoj apartenantaj al aliulo, kio kreas danĝeron por la personoj, kaj nevola hommortigo.

 

TotalEnergies « ne havas konon pri tiu plendo »

TotalEnergies « ne havas konon pri tiu plendo kaj ne scias, kion ĝi celas », reagis la entrepreno, pridemandita de la Franca informagentejo. La societo « kondukas operacojn konformajn kun siaj normaj operacoj, kaj kun la leĝoj kaj reglamentoj », ĝi aldonis.

Pasintjare TotalEnergies anoncis akordon pri investado de 10 miliardoj da dolaroj kun Ugando, Tanzanio kaj la ĉina kompanio CNOOC, inkludante interalie la konstruadon de varmiga oleodukto (EACOP) de 1 443 kilometroj interrilatigante la petrolkampon de la lago Alberto, okcidente de Ugando, al la tanzania marbordo sur la Hinda oceano.

08/07/2023

« La klimata ŝanĝiĝo estas eksterkontrolo », alarmas Unuiĝintaj Nacioj post tre tre varma semajno

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/la-klimata-sangigo-estas-eksterkontrolo-alarmas-unuigintaj-nacioj-post-tre-tre-varma-semajno.html

12/07/2023

Ugando:  laŭ Human Rights Watch, la petrolprojekto de Total Energies estas « katastrofo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ugando-lau-human-rights-watch-la-petrolprojekto-de-total-energies-estas-katastrofo.html

16/06/2020

Mozambiko: NeRegistara Organizaĵo akuzas Francion, ke ĝi kontribuas al la klimata krizo de la planedo per giganta gasprojekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/mozambiko-neregistara-organizajo-akuzas-francion-ke-gi-kontribuas-al-la-klimata-krizo-de-la-planedo-per-giganta-gasprojekto.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }