|
|
TPK-reprezentanto
Liu Shaoyong, ĝenerala direktoro de la Sudĉinia Fluga
Kompanio, diris, ke projekto de grandega aeroplano jam
startis kaj kompanio de grandaj pasaĝeraviadiloj estas
en preparado. Tio signifas, ke en nefora estonteco ĉinoj
realigos sian revon posedi grandan aeroplanon faritan
de si mem. |
TPK-reprezentanto Chen
Wu diris, ke oni devas plie liberigi penson kaj krei
bonan atmosferon por plirapidigi malfermon kaj ekspluatadon
de la ekonomia zono de Beibu-golfo en Guangxi. |
|
|
TPK-reprezentanto Qiangba
Puncog diris, ke en la pasintaj kvin jaroj la totala
ekonomia produkto-kvanto de Tibeto supreniris al nova
ŝtupo, ke la averaĝa jara ekonomio kreskis je 12.7%. |
TPK-reprezentanto Zheng
Xiaoxing el Sichuan proponas preni altigon de klereco
de ĉiunivelaj kadroj kiel gravan enhavon por praktiki
la sciencan koncepton pri disvolviĝo. |
|
|
ĈPPIK-membro
Chen Yongchuan opinias, ke por disvolvi socialisman
edukadon oni devas stabiligi la vicaron de instruistoj
per altigo de salajro kaj favoraj kondiĉoj por mez-aĝaj
kaj junaj instruistoj.
|
ĈPPIK-membro
Pan Qinglin konsideras, ke la Federacio de Revenintaj
Ĉinoj el Eksterlando havas vastajn sociajn rilatojn,
kaj ĝi devas unuigi siajn membrojn por pli multe kontribui
al la patrolando.
|
|
|
ĈPPIK-membro
Zeng Wenzhong diris, ke ĉinoj en- kaj eksterlandaj havas
respondecon kaj devon fari kontribuon por unuiĝo de
la patrolando.
|
ĈPPIK-membro Huang
Boyun opinias, ke alta kaj nova teknologia industrio
devas ligiĝi kun sendependa kreivo; realigi la sciencan
koncepton pri disvolviĝo postulas konkretan kaj realan
agadon. |
|
|
ĈPPIK-membro
Dong Xieliang proponas starigi neŭtralan institucion
konsistantan el specialistoj el kuraca, leĝa kaj aliaj
kampoj por trakti konfliktojn inter hospitaloj kaj pacientoj.
|
|