Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Tra la lenso
Reago de legantoj
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Sesioj en 2006
Sesioj en 2007
Amikaj retejoj
Diroj de TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj (I)
Tra la lenso
TPK-reprezentanto Liu Shaoyong, ĝenerala direktoro de la Sudĉinia Fluga Kompanio, diris, ke projekto de grandega aeroplano jam startis kaj kompanio de grandaj pasaĝeraviadiloj estas en preparado. Tio signifas, ke en nefora estonteco ĉinoj realigos sian revon posedi grandan aeroplanon faritan de si mem.
TPK-reprezentanto Chen Wu diris, ke oni devas plie liberigi penson kaj krei bonan atmosferon por plirapidigi malfermon kaj ekspluatadon de la ekonomia zono de Beibu-golfo en Guangxi.
TPK-reprezentanto Qiangba Puncog diris, ke en la pasintaj kvin jaroj la totala ekonomia produkto-kvanto de Tibeto supreniris al nova ŝtupo, ke la averaĝa jara ekonomio kreskis je 12.7%.
TPK-reprezentanto Zheng Xiaoxing el Sichuan proponas preni altigon de klereco de ĉiunivelaj kadroj kiel gravan enhavon por praktiki la sciencan koncepton pri disvolviĝo.
ĈPPIK-membro Chen Yongchuan opinias, ke por disvolvi socialisman edukadon oni devas stabiligi la vicaron de instruistoj per altigo de salajro kaj favoraj kondiĉoj por mez-aĝaj kaj junaj instruistoj.
ĈPPIK-membro Pan Qinglin konsideras, ke la Federacio de Revenintaj Ĉinoj el Eksterlando havas vastajn sociajn rilatojn, kaj ĝi devas unuigi siajn membrojn por pli multe kontribui al la patrolando.
ĈPPIK-membro Zeng Wenzhong diris, ke ĉinoj en- kaj eksterlandaj havas respondecon kaj devon fari kontribuon por unuiĝo de la patrolando.
ĈPPIK-membro Huang Boyun opinias, ke alta kaj nova teknologia industrio devas ligiĝi kun sendependa kreivo; realigi la sciencan koncepton pri disvolviĝo postulas konkretan kaj realan agadon.
ĈPPIK-membro Dong Xieliang proponas starigi neŭtralan institucion konsistantan el specialistoj el kuraca, leĝa kaj aliaj kampoj por trakti konfliktojn inter hospitaloj kaj pacientoj.

>>>>Ĉefpaĝo

 

 

 

 

Specialaj temoj pri Ĉinio