0 favorites     0 comments    674 visits


Keywords

Esperanto
Fujio Egami
biokemiisto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

674 visits


Fujio Egami — "La serĉado de la vivo"

Fujio Egami — "La serĉado de la vivo"
La Serĉado de la Vivo

"La Recherche de la Vie", ouvrage traduit du japonais et publié en espéranto en 1971

www3.chem.nagoya-u.ac.jp/wordpress/?page_id=272&lang=en

Grava manko en la diversaj versioj de Wikipedia, inkl. en la angla kaj Esperanto : Fujio Egami (1910-1982).

Kelkaj informoj pri tiu granda japana biokemiisto estas interrete troveblaj per serĉo « fujio egami » aŭ “fujio egami esperanto“ ) en la angla kaj iom en Esperanto kaj unu el liaj verkoj aperis en Esperanto-traduko : “La serĉado de la vivo“, eldonita en 1971 de Japana Esperanto-Instituto kies prezidanto li estis en 1967 kaj honora prezidanto de 1977 ĝis morto en 1982.

www.ipernity.com/doc/32119/30840367

Pro li mi skribis en documento pro eminentuloj lernintaj Esperanton junaĝe :


Fujio Egami naskiĝis en 1910 kaj lernis Esperanton kiam li estis studento, en 1928, t.e. 18-jara. Kvankam li famiĝis tutmonde kiel biokemiisto, li ĉiam subtenis Esperanton kaj estis dum periodo prezidanto de Japana Esperanto-Instituto. Li estis elektita kiel membro de la Scienca Konsilantaro de Japanio en 1949 kaj fariĝis ĝia prezidanto por 1969-72. Li estis prezidanto de la Internacia Societo por la Studo de la Originoj de la Vivo.


Male, la nomo de alia eminenta japana sciencisto aperas en la Enciklopedio de Esperanto (Budapeŝto, 1933) kaj Vikipdedio : Nakamura Kijoo — eo.wikipedia.org/wiki/Nakamura_Kijoo

Tiu manko kaj maljustaĵo estas riparendaj almenaŭ en la Esperanto-versio de Wikipedia (Vikipedio).
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.