Reiri  
Laste aktualigita je la 22ª de decembro de 2017.
Jesuo Anĝelo

La libro de la jaro: Esperanto English

La kronistino,
La mastroj de l' tempo.
Dediĉite al tiuj, kiuj sindemandas
el kie oni venas,
kien oni iras,
kaj kiam oni iras.
MMXI-MMXVII

Enkonduko.

Nun ni legas la unuan volumon de mia trilogio Rompado: La kronistinon aŭ La mastroj de l' tempo. Pro tio, ke la libro estas tiom longa (ĉirkaŭ 400 paĝoj en ĝia hispana surpapera versio), mi finis traduki ĝin en Esperanton kaj la anglan lingvon el la hispana originalo unu jaron post kiam mi komencis. Pro tio ĉifoje ne plu estas La libro de la monato, sed La libro de la jaro.


Ĉiel ajn, dum vi pruntedonos vian atenton al mi, mi gvidos vin ĉirkaŭ la mondo en vojaĝo de emerita instruisto, Indalesjo Garsia, el Cjezo (Cieza), Mursjo, Hispanio, kiun li faras per sia malnova aŭto. En Bharato, ĉarma lando kiu jam altiris Julion Verneon (dufoje omaĝita en tiu ĉi libro) li trovas misteran virinon, kiu savas lian vivon..., kaj laŭ la libro oni vidos, ke ŝi malfermas novan vivon al li, kiu ŝanĝigas ĉion pri li, escepte de lian orkoron, ĉar li ĉiam pretas helpi tiujn, kiujn li opinias, ke ili bezonas tion.

Same kiel pri la lasta libro, La jaron, kiam mi estis virino, vi legos la tutan libron ĉi tie. De la momento, kiam mi finis traduki en la hispanan kaj en la anglan mi lasis la tutan libron ĉi tie por senpaga legado, sed post la unua de januaro mi forprenos ambaŭ versiojn, anglan kaj hispanan, male al la esperanta traduko,kiun mi lasos ĉi tie eble por ĉiam.

Nun vi povas eniri en la libron. Pretigu vian sandviĉon kaj d/trinkadon, ĉar eble vi ne povos iri aliloken, ĉar vi povas fali en la libron. Sed memoru, ke se vi regas la hispanan aŭ la anglan, vi povas kontroli novajn vortojn esperantajn pere de la koncerna traduko, eĉ se la flagetoj prenos vin nur al komenco de la ĉapitro, kiun vi klikas. Noto: bonvolu diri al mi, ĉu ligo flaga ne funkcias. Dankon.

La libro enhavas tri partojn:

IndeksoLa kronistino.

Trejnado ~ Disvolvo ~ Rompado. Esperanto English

Alfabeta rolaro. Esperanto English

Unua parto: La trejnado: Esperanto English

  1. Komenco. English Español
  2. La kronistino English Español
  3. Timigo English Español
  4. Dua leciono.
  5. English Español
  6. Vojaĝo en estonton. English Español
  7. La mondo de Vns English Español
    1. Salto.
    2. Ĉe Ŝostris.
    3. Resavo.
  8. Posttagmezon kun Julio. English Español
  9. Deflankigante. English Español
    1. Trukante la tempon
  10. Drinkante kun Edgar. English Español
  11. Eksperto. English Español
  12. La problemoj de l' Mesio. English Español
  13. La estonto de homaro. English Español
    1. Tomaso.
    2. Homo salutans.
    3. Demando sen respondo.
    4. La Dua Parentezo.
    5. Luno kulpas.
    6. Dolĉamara surprizo.
  14. Esti patro: English Español
    1. Heksono.
    2. Centjara amo.
    3. Longaĝeco.
    4. Unua Parentezo.
    5. Atenco madrasa.
    6. Problemo pri tempovojaĝo.
    7. Anselmo Seleno.
  15. Burmo kaj mi. English Español
  16. Paradokso de Elkin': English Español
    1. Kio okazas al mi, doktoro?
    2. La solvo.
    3. Foriro.
  17. La sinjorino de Yangon': English Español
    1. Mein-kalei.
    2. Khin' La Rompita.
    3. Fino de etapo.
    4. Filipinoj.
  18. Utol de animo mia: English Español
    1. La afero pri la inspektoro mafia.
    2. Feliĉa fino.
  19. Reveno en hejmon: English Español
    1. Mia kariero literatura.
    2. Emeritiĝo.
  20. Reiro en futuron: English Español
    1. Rozo fuĝanta.
    2. Vanesin' prizorgas.
Sopiro. English Español Srat, sklavino de Zuma, dancas por Indalesjo kaj siaj mastroj.

Dua parto: Disvolvo: Trejnado Rompado

  1. Rozo de mia ĝardeno. English Español
  2. La adio de Vanesin' English Español
    1. La kialoj de Vanesin'.
    2. Funebro.
    3. Intervjuo al murdisto.
  3. Kvardek tagoj kaj kvardek noktoj: English Español
    1. Kialoj resti.
    2. En la lando de la danco de l' ventro.
    3. Komenco de bona amikeco.
    4. La danco de la sklavino de Zuma.
    5. La doktoro de Babilono.
    6. La trejnatino.
    7. La akcidento.
    8. La marĉando.
    9. Ŝebin' konfesas.
    10. Odontologio.
    11. Kuracisto fama.
    12. Plendo.
    13. Adiaŭo.
    14. Pagante ŝuldon.
  4. Saluton, Mario: English Español
    1. Trejnado.
    2. La ĉarpentisto de Nazrto.
    3. La geedziĝo.
    4. La anoncado.
    5. Ŝebin' futuriĝas.
    6. La filo de l' ĉarpentisto.
  5. La mondo de Ŝebin' English Español
    1. Doktorin' Ŝebin'.
    2. Indalesjo riveliĝas.
  6. Reiro en Tarteson: English Español
    1. Krucumado.
    2. La meso.
    3. La renaskiĝo.
    4. En la orĉaro de l' Segur'.
    5. Paradokso mensogema.
  7. Ŝebin' atingas mirlandon: English Español
    1. La flugiloj de la anĝelo.
  8. La cirklo fermiĝas: English Español
    1. La kanto de la diino.
    2. Trista kanto.
    3. Tial amas mi vin.
    4. La filino de Ŝebin'.
  9. Tempo pasas: English Español
    1. Damil' la marist'.
    2. Anakoreto en Babilono.
    3. Fino de Fasto.
  10. Vidvino: English Español
    1. La dua rondo al mondo .
    2. Tragedio .
    3. Funebro .
    4. Memoroj .
    5. Lernante geografion .
    6. Rivera vojaĝo .
  11. La tria rondiro al la mondo. English Español
    1. Pretigado.
    2. Registrigo de la Rozo.
    3. En lando de Minotauro.
    4. Rumbo al Tarteso.
    5. La koncerto.
    6. Simiaro.
    7. La patro Atlantiko.
    8. La influo de la Tero Plena.
    9. Resencante.
    10. Eŭropo Norda.
    11. Ursiĝante.
    12. La maroj de la sudo.

Tria parto: Rompado :    Trejnado  ~ Disvolvo

  1. Filozofia temo. English Español
  2. Persekutante penson: English Español
    1. La problemo.
  3. La metamorfozo: English Español
    1. La granda salto.
    2. Salto Morta.
    3. Preter Tanato.
    4. Ekveko de la diino.
  4. Ankaŭ vi povas esti dio. English Español

Lasta koverto.

Bibliografio.


RIMARKO.— La hispana versio, kiu estas la nura publikigita surpapere, enhavas 406 paĝojn.
Contador de visitas y estadísticas





Alfabeta rolaro Esperanto English
Noto.- La rolaron mi metas ĉi tie por ke oni sciu, ke ĝi ekzistas, kaj oni povos veni ĉi tien memoriĝi pri kiu persono oni parolas en la koncerna parto de la libro, sed mi emfaze konsilas ignori ĝin dekomence, por ke oni ne perdu la plezuron ekkoni la rakonton en sia propra progreso. Do preferinde oni iru rekte al la komenco de la rakonto.

Andrein': fakistino pri Antikva Historio. Ŝi loĝas en Ateno.
Aleksjin': patrino de Mirno. Fakistino pri Antikva Historio. Ŝi loĝas en Ateno.
Amiti-sin': edzino de Nabucodonosor. Reĝino de Babilonio.
Anselmo Selenio: unua filo de Indalesjo kaj Mirno.
Cándido: astronomo. Li loĝas en Karakaso.
Karen: kelnerino kaj escort birmana. Ŝi loĝas en Jangon'.
Konan: fakisto pri sismologio kaj vulkanologio, amiko de Lupe. Li  loĝas en Havajo.
Damil: kuracisto en Antikva Babilonio.
Edgar Allan Poe: verkisto pri noveloj, rakontoj kaj eseoj. Li loĝas en Usono.
Eleazar: sekreta agento de reĝo Nabucodonosor' kaj merkatisto. Mastro de Srat kaj Sarfa. Li  loĝas en Babilonio.
Enriko: amiko de Indalesjo. Li  loĝas en Filipinoj.
Ibáñez: korupta policano. Li  loĝas en Manilo, Filipinoj.
Indalesjo: emerita instruisto, kiu veturas ĉirkaŭ la mondo per sia aŭto. Li naskiĝis en Cjezo, Mursjo, Hispanio.
Isabel: eks-edzino de Enriko. Ŝi  loĝas en Manilo.
Jesuo: pretervidanto. Apostolo pri ne-perforto.
Johakimo kaj Ana: gepatroj de Miri-am'. Ili  loĝas en Galileo.
Jozefo de Nazrt: lernanto de Jesuo de Kanao. Edzo de Miri-am'. Li  loĝas en Galilea.
Ĥuljano: plejŝatata nepo de Indalesjo. Li loĝas en Mursjo.
Julio Verne': verkisto pri fikcia scienco. Li loĝas en Parizo.
Lizzy: fianĉino de Mario. Loĝas en Manila.
Lupe: geologistino y geografistino, amikino de Damil. Loĝas en Meksiko.
Manuel: filo de Rodolfo, edzo de Aleksjin', patro de Mirno. Fakisto pri Planetologio kaj Inĝenierio Ĉiela.
Mario: filo de Enriko. Loĝas en Filipinas.
Miri-am': edzino de Jozefo. Loĝas en Galilea.
Mirno: amikino de Vanesin', dua edzino de Indalesjo. Filino de Manuel kaj Aleksjin'. Patrino de Anselmo kaj Rosa. Loĝas en Ateno. Fakistino pri Historio y Rekreado de antikvaj monumentoj, same kiel sia avo Rodolfo, kies taskon ŝi daŭrigas.
Natan': laboristo ĉe karpentejo de Jesuo de Kanao.
Rodolfo: avo de Mirno, bopatro de Aleksjin'. Fakisto pri Klasikaj Kulturoj kaj Rekreado de antikvaj monumentoj.
Roman': edzo de Ŝebin'.Loĝas en Itálica, Tarteso.
Rozo: filino de Indalesjo y Mirno. Cronistino.
Sahib' de Tutub/Srat: sklavino, kiun Eleazar cedas kaj poste vendas al Damil.
Sarfino: patrino de Sahib'. Loĝas en Babilonio.
Ŝebin': kuracisto, kunatino de Damil.
Ŝostris: skribisto de malnova Egiptio. Loĝas en Tebas.
Tennerjan': majstro de Vanesin'.
Teresin': unua edzino de Indalesjo. Ŝi loĝas en Mursjo.
Tim/Thet: juna burma murdisto. Li loĝas en Jangon'.
Vanesin': gvidnatino de Indalesjo. Sen ŝi ne estus rakonto. Ŝi loĝas en Grekujo. Ŝi estas la kronistino.
Jesuo de Kanao: ĉarpentestro. Li instruas la metion al Damil'.
Jesuo de Nazrt: filo de Miri-am'.
Zuma: edzino de Eleazar'. Ili loĝas en Babilonio.



Unua parto: La trejnado.

1 Komenco. English Español

La Suno subiras en Madras'. Madras' estas urbo de sudoriento de Hinda Unio, alidirite Bharato. Ĝiaj sunsibiroj estas similaj al tiuj de aliaj lokoj, sed la India Oceano enhavas apartan magion, spacan kaj tempan profundon, ekreveadon, kiu sugestas pasintajn tempojn kaj eblajn, kiujn mi neniam antaŭe vidis en aliaj lokoj, kiujn mi vizitis.

En tiujn pripensojn mi estis submetita kiam mi subite konsciis pri via rideto, via blanka dentaro, kiun mi trovis tiom bele liniigita, tiom klara, ŝarĝita de ridemo kaj supozebla kompliceco..., se ni havintus ion komunan antaŭ tio, ke ni konus unu la alian. Tio estis la unua afero, kiun mi vidis, kaj malgraŭ ĝi estis neebla, mi nun memoras vin same kiel la katon de Ĉeŝir' de Alico, tiu de Mirlando...

«Saluton!», vi diris al mi, «kion pri Ciezo?» Kaj vi ekridis al mia vizaĝo surpriza, ĉar mi ne esperis, ke bela nekonatulino demandu al mi je la alia flanko de la mondo pri mia urbeto, tie, kie mi ankoraŭ havas kampodometon. Lokon, pri kiu tre malmulte da homoj en la mondo scias, ke mi ankoraŭ vizitas.

«Kiel vi scias pri Cjezo?», mi fuŝdiris pli ol mi respondis per mia limigita tamila lingvo.

«Ĉi tie ni ĉiuj scias pri ĉio», vi diris, «ĉefe pri tio, kio interesas al ni».

«Ĉu Cjezo interesas vin?»

«Vi interesas min»

«Kiumaniere povas interesi al vi sesdekjaraĝulo kiel mi al loka belulino kiel vi?», respondis mi, jam per la angla lingvo, kiu ne vane estas la sola oficiala lingvo de tiu giganta lando

«Se tio ne timigas vin, mi diros al vi», vi diris per pli ol sufiĉa graciemo.

Sed tiam aferoj okazis tro rapide, nekredeble rapide, kaj tamen mi memoras ilin kvazaŭ ĝi estus filmo, kiun mi vidis milfoje: antaŭ mia senreakcia rigardo, nur tridek centimetrojn for de miaj okuloj, mi subite vidis klugon turniĝantan sur si mem pli kaj pli malrapide, ĝis kiam ĝi haltis en la aero. Subite ĉio ŝanĝis: la lumo ne plu estas ruĝa, sed blanka, kaj mi ne plu sidiĝas, sed staras, kaj vi, mia bela nekonatulino, rigardas al mi silente, pensante kion diri por eltiri min el mia ŝokestato evidenta. Ni estas en malgranda ĉambro, bone lumigita, kun tableto kaj kelkaj seĝoj.

«Kio okazas?»

«Trankviliĝu, Indalesjo. Diru nenion. Lasu min klarigi al vi, sed havu menson malferman, bonvolu. Mi ne volas, ke io malbona oƒkazos al vi. Danĝero jam estas for.

»Mi scias, ke vi ŝatas vojaĝi kaj verki. Mi scias, ke vi jam verkis du librojn, kaj ke nun okaze de via ĵusa emeritiĝo vi intencas verki multe pli, esperante, ke iu legos ilin iam, aŭ almenaŭ pro amuza pasigo de via tempo.

»Mi havas aliajn virtojn, sed ne la paciencon verki kaj kontroli tion, kion mi jam verkis, kaj tial mi bezonas sekretarion, kiu faros tiun laboron, transkribi la aferojn, kiujn mi deziras rakonti al vi».

Tiam vi interompis vin mem kaj ridetis malgaje, antaŭ daŭrigo: «Veras tio, ke mi ne povas pagi vin, ĉar mi havas neniun monon. Sed eble mi povos pagi al vi spece..., ĉar mi certe povos fari por vi aferojn, kiujn neniu pli povos fari».

Al mia surpriza vizaĝo vi reagis: «Ne, mi ne estas tia virino, mi ne parolas pri lito, sed pri aliaj aferoj multe pli ekscitigaj. Sed mi rakontu parte al parte:

»Ni ĵus saltis en tempon, ne en spacon. Ni ankoraŭ estas en Madras, sed ne je jarcento 21ª, sed 58ª. Nun tio ĉi ne estas je marnivelo, kiun vi konis, sed apartamento forlasita, kiun mi okupis prezenti al vi ĉion, kion mi devas diri al vi. Tiun klugon, kiun vi hazarde vidis, ne celis vin, sed min, sed per malbona celkapablo. Pro eraro vi estis mortonta, kaj pro tio mi saltigis vin ĉi tien, al tiu ĉi ĉambro, kiun mi pretigis por ni kelkajn sekundojn antaŭ la atenco. Eble konsolas al vi scii, ke via murdonto mortis antaŭ pli ol tridek ses jarcentoj».

Tio estis tro granda afero engluti. Mi prenis seĝon kaj falis sur ĝin fronte al tablo. Ŝi ridetis nervoze, kaj post minuto mi havis teon kun lakto antaŭ mi. Mi drinkis longan suĉon, kaj pensadis. Poste mi rigardis al ŝi kaj petegis:

«Ne, bonvolu vi atenti min kaj respondi al tio, kion mi demandos. Tio estos pli bone».

«Mi konsentas».

«Kiel vi nomiĝas?»

«Je jarcento via, Vanesin'».

«Bone, Mi supozas, ke iam vi diros al mi vian veran, sed provizore Vanesin' estas bone: ĝi estas bela, sona kaj taŭgas al vi».

«Plaĉas al mi. Dankon».

«Ĉu vi estas terano?»

«Jes, kompreneble jes»

«Ĉu vi vojaĝas tra la tempo pere de maŝino?»

«Ne: tio temas pri mensa ebleco».

«Ĉu mensa?»

«Vere».

«Ĉu tio signifas, ke ankaŭ mi povos lerni fari tion?»

«Ne, Indalesjo. Mi bedaŭras diri, ke vi ne povas, kaj neniam povos fari tion. Temas pri organo, kiun homa speco disvolvigis laŭ milardoj, kaj vi ne havas ĝin. Eĉ se ekstere ni du ne havas grandan diferencon, estas longa evoluado inter vi kaj mi».

Mia seniluziiĝa vizaĝo devis ekevidentiĝi al vi, ĉar vi tuj diris:

«Sed ne zorgu pri tio, mi portos vin tien, kien vi diros. Kaj tiam, kiam vi deziros. Kion pli vi deziras scii?»

«Plaĉus al mi scii tion, kiel vi faras tion. Sed mi imagas, ke demandi tion al vi estus simile al demandi al mi kiel mi spiras, aŭ kiel mi faras, por ke mia koro batu...»

«Nu, vere mi pensas pri momento difinita, kaj tiam mi tuj aperas. Sed tio estas nur pro tio, ke mi aŭtomatigis la procedon. Kiam mi lernis fari tion, mi devis fari ekzaktajn matematikajn kalkulojn, tre komplikajn, kiujn mi tre malfacile povus komprenigi al vi. Sed praktikante sufiĉe, oni faras ilin aŭtomate, preskaŭ sen pensi pri tio. Ekspliki tion estus konfuziga, ĉar ĝi baziĝas sur fizikaj leĝoj, kiujn vi ne komprenus. Sed mi povas diri al vi, ke multaj homoj de mia epoko ne vivas en tiu momento sia, sed ili disiĝis en aliajn epokojn, kiuj estas pli interesaj por ili, ĉar en mia tempo ni estas tre solaj, vivo ne havas multe da nekutimaĵoj kaj jes, ĝi estas tre tediga. Nia stabila kvanto ne atingas dek mil personojn.

«Ĉu nur dek mil personoj en la tuta mondo?», mi ekskandaliĝis. «Sed tio ne garantias la sinsekvo de generacioj..!»

«Ĉu sinsekvo? Mi timas, mia kara Indalesjo, ke mi devas diri al vi tutan kurson pri mia civilizacio. Post dek milionoj da jaroj, kelkaj gravaj aferoj ŝanĝis, krom vojaĝoj tra tempo».

«Ĉu eĉ pli gravaj ŝanĝoj?»

«Certe, Indalesjo. Sed la eksplikoj ne estas simplaj, do ne petu, ke mi diros al vi hodiaŭ kiel ĉio funkcias. Mi diros al vi, se vi konsentas, kelkajn aferojn, kiujn mi konsideras komprenendaj, sed ne premu min per demandoj, ĉar mi ne povos malsatigi vin pri ili. Dum multe da jaroj mi mem devis studi la teorion, sur kiu ili baziĝas».

«Bone..., sed plaĉus al mi scii kion oni faras, por ke homaro ne malaperu».

«Amiko mia: eble surprizos al vi tio, ke ni ne nur estas malmultaj, sed ankaŭ ne ĉiuj povas havi gefilojn».

«Ĉu povas? Ĉu vi ne povas?»

«Ne», ŝi neis tute nature. «Se oni ne operacios min kaj poste kondiĉigos min psikologie por iĝi patrino, sed mi neniam konsideris, ke tio estas necesa. Kaj mi opinias, ke mi neniam ŝanĝos mian decidon pri tio».

«Kial ne povas vi?»

«Vidu, ke tio postulos multe da tempo. Ĉiu demando irigos vin al nova demando, kaj la procedo estos malrapida kaj teda. Vi konos mian mondon iom post iom, aŭ mi eble povas porti vin tiutempen. Sed revenante al via demando, ni virinoj ĉesis havi la eblecon produkti bebon, escepte de kelkaj kazoj. Naskulinoj devas pretigi sin laŭ kelkaj jaroj, sed tio ne interesas al mi aparte, kaj ankaŭ pli granda kvanto de ni virinoj de via estonto tute seninteresiĝas al tio. Ni protektas, certe, ĉiuj ĉiujn bebojn, kaj ankaŭ plenkreskulojn, sed tio necesas, ĝis pri la plej delikataj detaloj. Nia filantropio estas genetika.

»Tiu temo, kiu prizorgigas vin tiom multe, sinsekvo de generacioj, estas flankigita per maniero, kiu eble surprizos al vi: pere de nia longaĝo. Jes, ni ne vivas cent jarojn, kiel vi, sed averaĝe kvincent, eĉ se tio, kion vi vokas morto natura ne plu ekzistas inter ni: kiam oni konsideras, ke jam vivis sufiĉe, oni memortigas, aŭ igas alian homon mortigi onin  en tio, kion vi nomas militoj, aŭ per akcidento, aŭ simila. Antaŭ kelkaj tagoj mia amikino Johanino iris supreniri monton Evereston, kaj mortis tie pro frosto. Ŝi facile povintus reveni en varman lokon per siaj propraj rimedoj, sed  ŝi preferis tiun romantikan, sportivan morton, kiu laŭ loka ĵurnalo estis fino de senprudenta turistino. Malsanoj ne plu influas nin, ĉar nia publika sanservo estas vere algluita al niaj genoj. Ni ne havas kuracistojn, ĉar malsano ne ekzistas inter ni, se ne teorie. Pro tio, se aperas nova malsano inter ni, biogenistoj pristudas la aferon kaj rapide trovas la rimedon kaj la vakcinon. Ili lernas miskfunciojn de niaj organismoj por la bono de la tuta homaro. Jes, mi scias pri tio, kion vi pensas nun: jes, ni povus vivi ĉiam, esti eternaj, sed ni konvenas, ke tio ne estas bona ideo. Ni ne lasas vivon pro tio, ke nia korpo ruiniĝas, sed pro pli gravaj kialoj, kiujn iam vi povos kompreni».

«Jes, tio estas surpriziga. Se tiu estas la sanservo, kian infanan lernejsistemon vi havas?»

«Vi ne komprenos, Indalesjo: nia lernado daŭrigas niajn unuajn cent jarojn. Dum tiu jarcento ni lernas ĉion, kion ni bezonas. Unue el niaj gepatroj, poste en Libraro...»

«Ĉu libraro? Mi pensis, ke vi ne havas librojn...»

«Certe, ni ne havas librojn. La libraro estas metaforo, kiun ni uzas por priskribi la lokon, kie infanoj trovas serion da fakistoj, kiuj okupiĝas pri aferoj progresive pli fakismaj en siaj etosoj, sed pli profundaj en sia pristudo, tiel ke laŭ la vojon, kiun oni sekvas en sian fakon, oni supreniras kvazaŭ laŭ ŝtuparo, kiu prenas onin je la pinto de tio, kion oni deziras fari dum sia vivo. Tiu procedo daŭrigas multe da jaroj, kaj romantikisto iam nomigis ĝin per tiu vorto, Libraro, ĉar vere tie estas kie sidas la homa scio de ĉiuj tempoj.

«Estas surprizige, ke ĝi estas samtempe libraro, ateneo kaj reserĉocentro».

«Jes, pli-malpli. Kaj fundamenta estas, ke ĝi funkcias kontrole de voluntuloj. Fine, ni kompletas nian edukadon per praktiko en alia epoko, sub nerekta prizorgado».

«Ĉu nerekta? Kio estas tio?»

«Mi kredas, ke vi nomas tion laboro de kampo: ni ricevas taskon, kaj ni devas iri ie ajn, aliajn lokojn kaj momentojn dokumenti nian laboron. Poste ni revenas kaj rakontas al nia prizorganto pri tio, kion ni faris».

«Mi vidas. Ĉu vi ricevas diplomon?»

«Ne, ni ne uzas diplomojn. Oni scias tion, kion oni scias, kaj faras tion, kio plaĉas al oni. Sed mi vidas, ke ni jam iras de temo al temo, kaj tie ni neniam finos, Indalesjo».

«Sed se vi estas tiom malmultaj, vi ĉiuj loĝas en la sama loko, ĉu ne?», mi daŭrigis senatente al tio, kion ŝi ĵus diris.

«Ne, Indalesjo. Ververe ni havas tutan planedon kun preskaŭ cent tridek milionoj da kilometroj kvadrataj, kaj tio estus malŝparego, ĉar ni havas po preskaŭ dektri mil kvadrataj kilometroj».

«Ĉu vi ne vivas en familio?»

«Familio tia, kian vi konas, ne ekzistas en jarcento nia. Kaj ĝi vere ne mankas al ni».

«Ĉu vi sekve estas disigitaj laŭ la mondo? Plaĉus multe al mi vidi tion...»

«Jes, ĝi estas tre agrabla. Mankas al mi mia peco kiam mi estas longe en aliaj epokoj, kun ŝvarmo da homoj ĉirkaŭ mi».

«Nu, mi supozas, ke la plej simila al via mondo estas Tibeto».

«Ĉu Tibeto? Nu, jes, tio estas la plej trankvila loko en via mondo, sed por ni estas tro plena da homoj. Silento fojfoje kaŝas perforton, lukton por vivo. En nia epoko estas vera trankvileco. Imagu mondon sen televido, sen ŝoseoj, sen flughavenoj, sen maŝinoj, tiel vi diris hieraŭ...»

«Mia Dio! Mi ja ŝategas la ideon!»

«Sed mi dubas, ĉu tio plaĉos al vi, Indalesjo. Ĝi ankaŭ estas mondo sen libroj».

«Jes, mi komprenas: vi ne plu skribas, vi diras. Sed, kie vi konservas vian konon?»

«Tute en niaj kapoj».

Al mia vizaĝo de miro, vi ekklarigis:

«Ne, amiko, mi ne scias ĉion, kio jam okazis, aŭ la kialo de ĉio, sed en ĉiu fako estas kelkaj fakistoj, kiuj scias ĉion pri siaj koncernaj fakoj, kaj tiu scio kreskas tago post tago pro malkovroj siaj, de tiuj fakistoj, kaj ili komunikas inter ili. Sed tamen la averaĝa kulturo en mia tempo estas tre kompleta. Ĉiu el ni scias pli ol multe da viaj fakistoj, sed tio estas, kompreneble, ĉar ni havis multe pli da tempo ol ili lerni, kiel speco kaj kiel individuoj».

«Kaj kiu estas via fako?»

«Io, kion vi pridifinus eble kiel Fizikon Praktikan, kaj pli ekzakte vojaĝo tra la tempoj, kaj ĝiaj aplikado praktika: mi estas tio, kion ni nomas kronistino. Tio signifas, ke mi estas fakisto pri tempo. Sed mi ankau okupiĝas pri ĝia influo en la kono de la historia antikva kaj la eblaj ukronioj, kiuj oni povas eltiro el modifo aŭ ne de certaj parametroj...»

«Ĉu ukronioj?»

«Jes. Tio estas vorto de via tempo, Indalesjo. Ĝi estas pristudo aferon, kiu okazintus, se oni ŝanĝus alian aferon en ties pasinto. Ekzemple, se Hitlero havus la atombombon antaŭ la fino de la Dua Mondomilito, aŭ se Sovetunio malaperintus en la kvindekaj jaroj, aŭ tri jarcentoj poste. En nia lingvo la litero -u estas tre grava, ĉar ni uzis ĝin por kondicio».

«Mi komprenas», diris mi komprenante nenion, ĉar mia lernopovo por lingvoj, geografio kaj muziko estis limigita, sed pri fiziko kaj matematiko ĝi estis eĉ malpli granda.

«Ankaŭ», vi aldonis, «interesas multe al mi matematiko kaj kono ĝenerala».

Mi rigardadis al vi atente, kaj vidis ion, kion mi ankoraŭ ne notis antaŭe: via aspekto estis tiu de junulino, preskaŭ infanino, sed viaj okuloj ka vortoj radiis grandan prudenton kaj eksperton tre maloftan, kaj mi ekkonstatis, ke mi neniam vidis tiom multe da ili en iu ajn, kiun mi jam konis. Pro tio mi demandis:

«Kiom jaraĝa estas vi, Vanesin'? Ĉu naŭdek?»

«Preskaŭ: okdek, Indalesjo», vi ridetis subtile. «Vi eknotas aferojn...»

«Nu, vi estas okdekjaraĝulino tre bela kaj seksaltira».

Vi ridaĉis al mia komplimento, kaj poste diris: «Vere, se oni komparas mian tempon al tiu via, mi ŝajnas deknaŭ, kaj vi, je mia, ŝajnas ĉirkaŭ tricent».

«Sankta animo de testudo! Mi sentas tre aĝema!»

Tiam vi ridis eĉ pli laŭte kaj rakontis al mi pli da aferoj pri via mondo, kiu estas tiu sama mia, sed multe pli aĝa, kvankam en mondoj, aĝo estas pli malrapida, tiel ke mondoj samaspektas, aŭ preskaŭ. Per via laŭta ridado vi forprenigis tiujn pensojn tiom stultaj el mia kapo. Vere mi pensis, ke sesdekjaraĝo estas la fino de mia etapo formiga, akj post tuta vivo lernante aferojn, mi jam povas ordigi tiujn konojn kaj fari ion produktivan per ili. Sed nun venas junulino kiel vi, veninta el nenio, kaj diras, ke estas nur post centjaraĝa trejnado oni jam povas pensi labori pri io serioza. Kaj mi vere enviis vin, mi volis esti vi, aŭ unu el via gento, por povi ekzerci almenaŭ dum pluaj kvarcent jarojn pli la konojn, kiujn mi sukcesis preni dum mia tuta vivo. Mi sentis kvazaŭ mi estis infano, limigita kaj proksime al morto sen fari ion bonan.

Sed vi trankviligis min, kaj promesis gvidi min en la fakon, kiun mi elektos, kaj aldonis, ke nia kuniĝo estos tre fruktodona por ambaŭ ni. Tio estis tre komfortiga al mi, ĉar ĝin diris al mi virino de la estonto, tiu, kiu povus scii ĉion nur saltante al la venontaj kvardek jaroj.


2 La kronistino English Español

Hodiaŭ okazis al mi io nekredebla. Mi konis junan, belan kaj inteligentan virinon. Ŝi estis fremda, sed vere estas, ke mi konis ŝin en fremda lando. En mistera Bharato ekzotika. Sed ŝi estas eĉ pli ekzotika. Ŝi estas knabino de la estonto.

En ŝia epoko ĉio estas diferenca. Ŝi diris al mi, ke ŝi vivas en farmo de Grekujo, la lulilo de demokratio kaj politika debato. Sed la aferojn, kiujn ŝi rakontis, mi ne bone komprenis. Ŝi volas, ke mi verkos rakonton pri vivo ŝia. Kaj ŝanĝe al tio ŝi promesis, ke ŝi portos min en ekskurson tien kaj tiam, kien kaj kiam mi volos.

Mi fojfoje dubas, ke Vanesin' vere ekzistas. Sed plaĉus multe al mi, ke tio veras.

Mi ĉiam pensis, ke ekzistas nur presento. La estanto. Ke mia tuta vivo antaŭ la nuna momento estas nur antaŭparolo, kiun oni rakontis al mi, aŭ kiun mi vidis kvazaŭ ĝi estis filmo, pri kiu mi konservas ian kritikan resumon. Evidente, estas aferoj pri kiuj mi pentas, kaj ankaŭ ne mankas aferoj, kiuj pezigas mian koron ne farinti. Kiel, ekzemple, pri tiuj virinoj, kiuj pasis apud mi neniam sciante, ke ili plaĉis al mi. Aŭ la libroj, kiujn mi neniam legis. Aŭ la favorojn, kiujn mi ne faris, ĉar ne petitaj, aŭ ĉar mi ne sciis tion, kiel fari ilin.

Sed tiu favoro, kiun vi petas de mi, Vanesin', ne estas tiom malfacile farebla. Temas nur pri akompani vin en serion de vojaĝoj kaj analizi la aferojn, kiuj okazos kaj verki pri impresoj miaj pri ili.

Kaj jen mia unua impreso: vi estas knabino dolĉa, mola, kun rigardpovo, kiu karesas. Vi estas brunulino, kun hararo tute nigra, centsesdek centimetre alta, maldika kaj tro brunhaŭtkolora esti blanka, kaj tro klara esti nigra. Fakte, vi povus esti blankulino aŭ nigrulino. Sed viaj lipoj ne estas dikaj. Mi ne multe scias pri homaj rasoj, sed mi dirus, ke vi estas normala bharatino.

Mi scivolas, ĉu estontuloj kredas pri dio? Ĉu ili havas religion? Certe vi ne estas tiom diferencaj el ni, sed havi konon multe pli vasta ol tiu nia, certe vi venkis la timon kaj ignorantecon, kiu estas malsanoj inter ni, kaj kiuj gepatris religion. Jes, vi povas kredi pri io, sed ne kun sufiĉe da forto por mortigi pro via kredo, eĉ por malamikiĝi al iu ajn nur pro tio, ke la kredoj ne koincidas.

Sed reirante al vi, mia kara Vanesin', mi kredas, ke vi estus regalo se vi estus miaepoka knabino. Sed vi venas el epoko venonta, kio donas al mi esperon pri homaro. Inter via tempo kaj tiu mia nia raso preskaŭ  malaperis, kelkfoje, sed saĝaj decidoj malebligis tion, laŭ tio, kion vi diris al mi.

Dek milionoj da jaroj apartigas vian naskiĝon de tiu mia, kaj de via sepdepjaraĝo vi komencis vojaĝi tra la tempo, kaj vi elektis malsimplan temon por fari ion similan al niaj doktorigaj tezoj, kvankam en via epoko tio ne estas necesa, eĉ ekzistanta, ĉar vi uzas titolojn por nenio. Sed tio estas via projekto, io, kion neniu faris antaŭ vi, kaj kvankam ĝi ne estas senriska, kiam mi demandis al vi, vi evitis diri al mi, klarigante nur aferojn tre specifajn, troe por ke mi divenu la ĝeneralan bildon pri tio.

Tamen, vi promesis diri al mi kiam vi jam finis vian projekton.

Pro tio, mi rakontos ĉion nun je la maniero, kiel mi trovis ĉion.


3 Timigo. English Español

Min vi prenis al mia hotelo, kie mi ekdormis sen vespermanĝo..., diable! Kiom da tempo mi estis sen manĝi? Ĉu kvar horojn? Ĉu tri mil sepcent jarojn? Diable, mi ne sciis kiel kalkuli tion, ĉar la teon mi trinkis tri mil sepcent jaron en la estonton, tio estas, mi ankoraŭ ne havis ĝin, kvankam por mia stomako tio jam estas afero de pasinto, kaj mi devas agnoski, ke ĝi gustumis bone, mi ŝatis ĝian aromon, kaj ĝi ne similis al ia ajn alia teo, kiun mi havis ĝis tiam. Komprenante nenion, mi falis en dormon ne tre trankvilan, ĉar tiun nokton mi sonĝis pri la plej mistera bharatino de tiu malnova lando, kiu ankoraŭ estos pli aĝa en la estonto...

Kiam mi vekiĝis, la suno brilis kaj trankvilan maron mi vidis el mia fenestro. Mi enŝaltis la televidon, kaj vidis la internacian kanalon de hispana televido TVE, sopirante kiam mi kontrolis, ke mi ankoraŭ estas en la 21ª jarcento, kaj ke la vetero en Madras' estas trankvila kaj luma. Do, ĉu ĉio estis sonĝo? Ĉu ĉio okazis post kiam mi ekdormis kaj plonĝis en tiu profundan ripozon?

Mi subeniris matenmanĝi, kaj poste mi revenis ĉe mi duŝi. Mi pretiĝis kaj eliris celante promeni denove laŭ tiu bela urbo. Sed ĉe akceptejo du profundaj okuloj nigraj kiel gatato leviĝis kaj ridete vidis min. Mi najliĝis surplanke, mia haŭto blanka kiel paper'. Tie, trafoliumante magazinon sen multe da intereso, sed kun pupiloj kaptante miajn, troviĝas la plej bela estaĵo, kiun mi iam vidis.

«Ĉu vi ne plu memoras min, Indalesjo?», ŝi diris mokmaniere.

«Vanesin!»

«Kiu vi volas, ke mi estu? Hej, se vi ne interesas pri mia propono, mi povas trovi alian».

Mi sidiĝis apud ŝi, konsternita. Mi rigardadis la plankon, sen kuraĝo por alproksimiĝi pli aŭ levi mian rigardon al ŝi.

«Tio estas tre dura, Vanesin'...»

Ŝi prenis mian brakon kaj premis ĝin. Poste ŝi apogis sian kapon sur mian ŝultron kaj diris:

«Fermu viajn okulojn, Indalesjo».

Mi obeis.

«Nun vi ripetu kun mi mallaŭte: Ommmmmmm!»

Mi faris kiel petite. Eĉ se ŝajnas nevere, mi sentis profundan trankvilon preskaŭ tuje. Kaj mi konstatis, ke tiu knabino tuŝis min. Unuafoje ŝi tuŝis min, kaj ŝi faris tion tre nature, seninkluzivante ian ajn kaŝitan mesaĝon. Tio estas nur tio, kion mi bezonis tiam, kaj tiumomente mi konvinkiĝis pri tio, ke ŝi donos al mi ĉion, kion mi bezonos. Mi ne sciis ekzakte kial ŝi elektis min, aŭ kion ŝi esperas de mi, ĉar tio, kion ŝi diris al mi la antaŭan tagon estis stranga, subrealisma, nekredebla. Sed de tiu momento mi lernis fidi pri ŝi. Mi vidis ŝin vera kaj fidinda, mi ne scias kial.

«Lasu vin esti portata, Indalesjo. Vi trovos multe da homoj, kiuj ne volas nur profiti de vi, perfidi vin... Interesaj homoj, kies ekkono estos honoro por vi, honoro, kiun vi ĝuos».

Mi apogis mian vangon sur ŝian kapon, kaj subite mi havis stultan impulson: mi turnis mian kapon kaj kisis ŝian frunton. Ŝi rigardis al mi, surprizita:

«Vi estas reala, Vanesin'. Ne sonĝo estas vi».

«Ne, kaj mi estas vera».

«Kaj vi estas okdekjaraĝå».

«Jes».

«Iom malfacile kredi».

«Nu, diru al mi, ĉu vi akceptas mian proponon, ĉar vi jam ripozis».

«Temas pri tentema propono. Sed diru al mi ion, kion mi ne bone komprenis: krom movi laŭ tempo, ĉu vi ankaŭ povas movi laŭ via kaprico laŭ spaco? Ĉu vi mastrumas la arton teleporti?»

«Kompreneble jes. Se vi volas, mi povas porti vin tien, kien vi diros al mi. Sed mi devas averti al vi, ke tio povas kaŭzi al vi nedeziratan reagon, se vi neniam antaŭe faris tion».

«Se ni faros tion ofte, mi preferas komenci tuj, kaj alkutimiĝi al tio baldaŭ. Sed mi ne volas iri al alia momento, sed al alia loko. Ni iru en mian ĉambron, kaj de tie ni povos iri aliloken».

Ŝi ridetis kaj aldonis:

«Mi atendis tion. Nu, ni eku».

Kiam mi jam ŝanĝis miajn vestaĵojn en mia ĉambro, mi diris al ŝi:

«Por komenci, mi ŝatus iri al Cjezo, mia urbo. Nun».

Ŝi prenis mian brakon, kaj tion, kio okazis tiam, mi tute ne esperis. Dekomence ŝi ordonis:

«Fermu viajn okulojn».

Post kelkaj sekundoj, ŝi diris:

«Nun vi malfermu ilin, sed diru nenion ĝis kiam mi demandos».

Mi obeis, kaj vidis nin antaŭ la Muzeo de Medino Sijasa mem. Mi turnis kaj vidis mian ĉirkaŭaĵon dum ŝi diras: Medina Sijasa, la muyzeo

«Mi venigis vin al tiu loko ekzakte, por ke vi vidu, ke ĉio, kion mi diris estas vera. Mi scias, ke tio ĉi influas vian trankvilon, se hodiaŭ vi povas elteni tion multe pli bone ol hieraŭ. Kiam vi estos trankvila, diru ion.

Post kelke da tempo mi ekkomprenis, ke tio, kio ĵus okazis estis mistika eksperto, io, kion neniu trapasis antaŭ mi. Ŝajnis al mi, ke mi estas en alia mondo, kaj tamen tiu alia mondo estas mia naskiĝurbo. Mi elspezis multe da monatoj iri per aŭto de tie al Madras', en Hindujo, kaj tiu knabino venigis min de tie en malpli ol unu sekundo.

«Dankon, Vanesin'. Ni promenu iomete.».

Ni marŝis silente. Ni eliris laŭ la Strato de Jakvo kaj venis en Avenuon de Johano Karlo Iª, ĝis kiam ni atingis la Straton Kalderon' de la Boato. Enirante librovendejon mi aĉetis libron, kiu sorĉis min kiam mi estis knabo: La tempomaŝino, de brito H. G. Wells. Ni marŝis en la urbocentron. Poste mi diris al mia ĉiĉeronino tratempa:

«Prenu min denove al Madras', sed ĉifoje mi preferos havi miajn okulojn malfermaj».

«Ne konsilinde, sed bone, vi jam plenkreskis».

Ŝi prenis min per mia brako kaj mi vidis la lumon de la suno ŝanĝi, kaj la pejzaĝo malbildiĝis kaj rebildiĝis en unu sekundo en la kvar murojn de mia ĉambro en la hotelo de Madras'. Mi konfesas, ke mi estis eĉ pli ŝokata ol la antaŭa fojo.

«Mi avertis al vi», ŝi admonis min patrineske.

«Ne gravas, Vanesin'. Tio ĉi estas tre interesa».

«Kial aĉetis vi tiun libron?»

«Pro du kialoj gravaj: mi parolis kun Andreo, librovendisto de mia urbo, kiun mi konas persone de jaroj, kaj nun mi havas ĉi tie ion, kion mi ne havis antaŭ nia vizito. Morgaŭ, kiam mi vekiĝos, se tio ĉi estis nur sonĝo, ĝi ne plu estos ĉi tie. Kaj se ĝi estas, ĉio estas vera».

«Nekredemulo», ŝi diris. «Sed plaĉas al mi, ke vi estu tia. Vi fidas neniun, kaj pro tio estos bone, ke vi lernos fidi min. Plenplene, vi vidos».

«Ĉu vi portos min en alian tempon?»

«Jes, sed antaŭ tion ni devas konkeri aliajn etapojn. Vi ankoraŭ ne estas preta..., kvankam vi baldaŭ pretiĝos. Mi nun devas lasi vin, Indalesjo». Kaj ŝi malaperis antaŭ mi. Ne estas, ke lumo trapasis ŝin iom post iom ĝis kiam ne plu estas ŝi: Vanesin' simple ĉesis esti tie. Ŝi estis antaŭ mi kaj subite ne plu estis Mi pensis, ke mi devintus aŭdi la bruon de la aero plenante la lokon, kiun ŝi korpo okupis ĝis tiam, sed tiu sono ankaŭ ne estis. Kaj tio scivoligis min. Denove mi dubis, ĉu tio estis sonĝo. Ne povas ekzisti tiom perfekta virino. Kaj se ekzistus, ŝi ne povus fari tion, kion ŝi faris. Kaj se ŝi farus tion, mi suferus traŭmon, sed mi bonfartis.

Mi kuŝis sur mian liton kaj komencis trafoliumi mian libron:

La Tempvojaĝanto (ĉar ni tiel nomos lin en nia rakonto) klarigis al ni pri afero tro kaŝita por nia inteligento. Liaj grizaj okutoj brilis kaj palpebrumis, kaj lia vizaĝo, kiu kutimis paliĝi, ĉifoje roziĝis pro nervozo. La fajrejo flamis kaj rompsonadis, kaj la molaj lumoj fajraj respegulitaj je arĝentlampoj vidigis la pumpojn, kiuj iĝis kaj svarmis en niaj glasoj. La seĝoj sur kiuj ni sidis, liaj patentoj, brakumis nin kaj karesis nin, neemante lasi nin apogi sur ili. En la aero oni mansentis tiun atmosferon dankeman kaj venturan postvesper­manĝan, en kiu penso promenas kaj vibras gracieme, tute libere el limigoj de precizigo...

[Mia traduko el originala lingvo].

Post kiam mi jam legis du ĉapitrojn, mi lasis la libron sur la noktotabuleton kaj rekuŝis pli bone en mian liton, kaj ekdormis profunde.

Tuj vekiĝinte mi rigardis la horloĝon, kaj mi vidis, ke jam estas la sesa horo posttagmeze. Mi eliris promeni iomete, kaj vizitis la trinkejon, kie ni renkontis. Ŝi ne estis tie. Mi venis en la marbordon: ankaŭ tie ŝi ne estis. Mi estis en Madras' aliajn kvin tagojn, kaj mi decidis, ke semajno en ti uurbo jam sufiĉis, do mi daŭrigis mian vojaĝon tra la mondo per aŭto. Post kiam mi decidis, ke ĉio pri Vanesin' estis nur febra halucino kaŭzita de mia soifo pri aventuro, mi moviĝis. Kvankam H. G. Wells kuŝis en la pakaĵejo de mia aŭtomobilo...


4 Dua leciono English Español

La ŝosejoj aziaj ne estas tro bonaj, kaj aparte tiuj de la Hinda Unio estas usegataj, sed ne pro tio pli bone prizorgataj. Multaj el ili ne konas asfalton, havas malnivelaĵojn malkonfortajn surveturi, kaj prezentas eĉ truoj. En unu el tiuj truoj mi lasis radon, la frontodekstran.

«Diable!», diris mi, ege ĝenata, «Kie mi trovos nun radon?» Mi ne havis la ŝancon anstataŭi ĝin de la kvina rado, ĉar de antaŭ kelkaj jardekoj, aŭtoj ne havis anstataŭan radon je la sama grando kaj trajtoj ol la aliaj kvar, kaj pro tio ĝi utilas nur ĝis kiam oni, baldaŭ, riparas la difektitan radon, kiu tuj devas reiri en sian lokon. Pro tio mi ekmalfermis tute miajn okulojn pro surprizo, kiam mi vidis surlokan belulinon petveturante al mi, sed anstataŭ stari aŭ montri genuon, ŝi sidis sur rado ekzakte sama kiel tiuj de mia veturilo, tute nova kaj preta fiksiĝi ĉe mia aŭto.

«Ĉu vi bezonas helpon?», demandis ŝin primoke.

«Kiel vi trovis min?»

«Mi trovas vian demandon absurda».

«Kaj tamen, Vanesin', vera kaj logika. Mi jam scias, ke vi vojaĝas la la tempo kaj spaco laŭplezure, sed en Hidujo estas tiom multe da homoj...»

«Ho, jes. Sed tamen ĉiu persono havas ion unikan, aŭron, kiu vidiĝas de tre fore, eĉ se vi homoj de la 21ª jarcento ankoraŭ ne trovis tion».

Nun estis mia vico primoki, kaj tiel mi diris:

«Ne timu, futurulino: mi protektos vian sekreton. Ankaŭ, mi fartas pli komforte sciante, ke mi havas gvardanĝelinon, kiu prenas al mi eĉ anstataŭan radon. Sed de kie vi prenis ĝin?»

«Mi opinias, ke ĝi mankos al neniu en la centralo de Madras'. Estis multaj».

Dum mi ŝanĝis la radon, ni daŭre parolis. Ŝi regis la hispanan lingvon tre efike, kaj fojfoje ŝajnis al mi, ke ŝi sciis tion, kion mi estis dironta, ĉar estis malfacile surprizi ŝin per io por kio ŝi ne havas respondon. Sed bone, konkludis mi al mi mem, esti kabino de l' futur', kaj ankaŭ pli aĝa ol mi, povas klarigi ĉion.

Kiam la rado jam bone funkciis, mi lasis la rompitan en la flanko de la ŝoseo kaj diris al ŝi:

«Ĉu mi portu vin ien?»

Ŝi petoleme ridetis, kaj diris:

«Kompreneble jes. Mi venis klaĉi kun vi, ne nur porti vian radon».

«Se vi ne portus radon al mi, kio okazintus?»

«Vi havus trapikiĝon en la sama rado post dudek kilometroj, kaj vi estus haltigita kelkaj minutoj, ĝis kiam kelkaj banditoj venis kaj forrabis vin».

«Ĉu ili mortigus min?»

«Ne. Sed nun mi estas ĉi tie diri al vi kie ili lasis la rompitan botelon, kaj ankaŭ aŭskulti tion, kion vi jam verkis».

«Ho..., jes... Mi ankoraŭ devas ordigi miajn pensojn. Estas multe tio, kion mi devas enkapigi, Vanesin'. Eĉ se tio ŝajnas ĉiutaga, vere estas, ke mi neniam trovis iun tian, kian vi estas.

«Evidente», diris ŝi denove mokante min, «kaje certe nun vi ekdiros, ke neniam iu ajn diris al vi la aferojn, kiujn mi rakontis al vi».

«Ne ridaĉu pri mi, Vanesin', vere estas, ke mi fartas tre malbone. Mi ne scias tion, kio okazas al mi. Unuafoje en mia vivo mi ne scias. Mi laboris dum kvardek jaroj kiel instruisto, kaj nun, kiam mi emeritiĝas kaj decidas rondiri la mondon per aŭto, aperas vi kaj alportas al mi dimension pri ĉio, kion mi konas kaj kredas, por kiu ne estas sufiĉe da loko en mia kapo. Mi havis ĉion sub mia kontrolo ĝis kiam vi aperis. Tio estas malespero...

«Ŝi rigardadis antaŭen, aspektante, ke ŝi estas aliloke, sed ŝi perdis neniun vorton, kiun mi diris.

Ni daŭrigis nian vojaĝon silentaj, ĝis kiam preskaŭ dudek kilometroj poste, ŝi diris:

«Atentu tie, Indalesjo: alproksimiĝu ni je nia dekstro, eliru la ŝoseon iomete en tiu flanko».

Mi obeis same kiel se mi estus roboto. Poste ŝi klarigis:

«Ŝu vi vidas tiun brilantan eron je via maldekstro, sur la ŝose? Jen boteleceto, kiun oni lasis en truo de la ŝoseo. Ĝi ŝajnas papero, sed ĝi povas ruinigi vian radon».

«Kiel vi scias tion?»

«Ĉar tio okazis al vi».

«Ĉu? Vi ŝanĝis la pasinton por mi!»

«Ne, stultulo: kiam mi portis radon al vi, tio estis estonto».

«Kial vi faras tion por mi?»

«Vi vidos en la estonto. Sed mi devas foriri nun. Mi vidos al vi en Tada'. Ne lasu la Nacian Ŝoseon 5an».

«Atendu!»

Sed ŝi jam estis for Mi volis demandi al ŝi pri tio, kiel mi povos kontakti ŝin, se mi bezonos ŝin. Sed memorante pri la rado, mi konstatis, ke vere mi ne bezonis kontakti ŝin. Stranga knabino, kiu aperis kaj malaperis laŭplezure, kaj ĉiam lasis min kun deziro scii aferojn.

Kaj ankaŭ mi ne faciligis dialogon. Vere mi ja bezonis solecon por klarigi miajn pensojn. Mi estis je la alia korenro de la mondo farante vojaĝon, kiun mi ĉiam prirevis fari, per aŭto. Mi sola, kun mi mem, en vojaĝo soleca. Miaj amikoj diris al mi, ke mi estas frenezulo danĝera. Ili paroladis al mi pri la danĝeroj kiujn mi havos, se mi malsaniĝos en lando kies lingvon mi ne komprenas, aŭ ke oni povas rabi, forrabi, bati kaj eĉ mortigi min, aŭ simple perdiĝi per i mem. Jes, tiuj konsiloj igis min eviti Afrikon, kiu estintus mia unua longa etapo. MI vidis, ke la ŝoseon de Maroko al Mŭritanio estis nur 100 kilometrojn longa senasfalte, sed ĉirkaŭita de grandaj abpoj, kie grupego da banditoj povus kaŝi kaj atendi naiva turston. Pro tio mi elektis trairi Eŭropon, mian malnovan kaj konitan kontinenton, kaj post Francio mi trairis Svislandon, Aŭstrion kaj Slovenion, por iri en Ukrainion kaj Rusion, en kies urbo Volgogrado mi havas gemikojn. Poste mi trairis Georgion kaj, ĉiam suden, mi rondiris parton de Maro Kaspia serĉante Iranon laŭ kiu marbordo mi iris al Pakistano kaj poste al la mistera Bharato, la loko, kie mi trois Vanesinon, post kiam mi rondiris laŭ la sudpinton de la lando kaj denove iri norden, atingante Madrason.

Vojaĝi sola havas multajn avantaĝojn, ĉefe en lando kies lingvon vi ne konas: vi devas observi ĉion atente, vi devas iĝi observanto necese. Vere estas, ke tiuj longaj ferioj, eble la lastaj en mia vivo, estas la plej interesa afero, kiun mi faris de kiam mi naskiĝis.

Sed en Madras' mi trovis lokaninon kiu, laŭsiadire, ne estis tiom loka, almenaŭ ne bharata. Ŝi rakontis al mi fabelon, kaj mi ne scias kion kredi. Ŝi povintus diri, ke ŝi estas la Reĝino de Feinlando, kaj mi kredus ŝin same, ĉar ververe tio, kion mi vidis ŝin fari, estas magio pura.

Kelkajn horojn poste mi atingis Tadaon, proksim al Lako Pulikat, kaj je la pordo de restoracio, havante mangosukon, mi trovis nian amikinon, kiu tre afable mansalutis min.

«Saluton», reagis min al ŝia saluto dum mi parkumis: «Ĉu gustumas bone?»

Dum ŝi kapjesis, mi rezignis demandi pri tio, kiel ŝi sciis, ke mi trovos parkopunkton ekzakte en tiu loko. Ŝi ridetis al mi, kvazaŭ ŝi komprenis mian nediritan demandon. Agordo kun tiu knabino estis tuta, tiom multe, ke timigis ĝi min iomete.

«Vanesin', mi devas demandi al vi ion».

«Pafu».

«Mi vidas, ke vi estas tre komprenema knabino, vi aperas kiam mi bezonas vin, kaj kiam vi vidas min angorplena, vi malaperas litere. Kaj poste, kiam mi volas kompanion, vi denove venas. Kiel vi faras tion?

«Tio nomiĝas teleportado».

«Nu, eble jes, tio estas la teĥnika parto. Mi demandas pri la homa parto».

Ŝi rigardis al mi surprizite. Poste, najligante sian rigardon en la fundon de sia sukejo, ŝi diris:

«Mi observas vin de kelkaj jaroj, Indalesjo. Mi estis purigantino en via unua lernejo kiel instruisto, antaŭ kvardek jaroj, je la komenco de via kariero. Nu, mi ne povus diri, ke mi estis dungita tie, ĉar mi vizitis tiun lernejon nur la du unuajn tagojn de l' kurso».

Mi preskaŭ timis demandi:

«Dum kiom da via tempo vi observsi min, Vensin'?»

Ŝi vidis min kun moka rideto, kaj diris per mallaŭta voĉo:

«Ankaŭ ses monatoj mi komencis. Mi ankaŭ pikis en vian vivon laŭ via tuta profesia vivo saltsalte. Mi faris dosieron pri vi. Sed ne timu, ĉiu kopio estas nur ĉi tie», «ŝi idrisi tuŝante sian frunton. «Memoru, ke en mia tempo ni ne plu skribas».

«Ja, pigraj vi estas», mi diris diri ion.

Ŝi profitis la ŝancon preni la konversacion alivojen:

«Ne, viro, ne. Ni havas pli da memoro ol vi, kaj en la tempo dum kiu vi verkas ununuran folion, ni jam parkeris tutan libron».

«Nu, ni manĝu ion, kaj poste ni povos serĉi hotelon».

«Mi jam faris tion por vi. Vi havas ĉambron ĉe Notelo Chennai, en urbocentro.

Ni mmanĝis kaj poste mi supreniris en mian ĉambron. Kvin minutojn poste ŝi venis, tute seninvite, kopmreneble, sed tio ne ĝenis al mi. Mi estis en banĉa bro, kaj ŝi rigardadis tra la fenestro.

«Rigardu», ŝi diris kun tristo en sia voĉo, «oni vidas de ĉi tie la Lakon Pulikaton. Ĉu vi volas, ke ni vizitu ĝin poste?»

Mi ne respondis tuje. Kiam mi venis el la banĉambro, mi rigardis al ŝiaj okuloj kaj diris kalme:

«Mi vere estas lacega. Mi volas dormi iom, aŭ almenaŭ kuŝi surlite..., sed ne, ne foriru. Rakontu al mi aferojn, sed ne koleru, se mi ekdormas, ĉu bone?»

«Konsentite«, ŝi diris sen movi el fenestro. «Ĉu vi scias ion? Tiu ĉi lako ne plu ekziastas en mia epoko. Kaj tio estas domaĝo, ĉar ĝi estas belega».

Mi leviĝis kaj venis al ŝi de malantaŭe, kaj metante manon sur ĉiu ŝultro ŝia, mi diris mole:

«Ne tiom bela kiel vi».

Ni restis tie silente rigardadante ĝin dum kelkaj minutoj, ĝis kiam mia korpo memorigis al mi lacegon, kaj mi falis surlite.

«Kiaj estas la rilatoj inter vi, futuruloj? Vi ankoraŭ ne rakontis ion al mi pri tio. Ĉu vi finfine havas mondan registaron?»

«Ha, ni havas nanian registaron. Jes, oni povus diri, ke estas ununura lando en la planedo, sed estas neniu registaro, neniu polico, neniu juĝisto, neniu alia simila. Imagu dekmilo da homoj, kiuj povas vidi unu la alian ĉiam ajn en malgrandaj grupoj aŭ duope, kiuj havas ĉiun bezonon sata, kaj kiuj neniu envias iun ajn ĉar estas tre facile havi saman aferon, kiun aliaj havas».

«Arkadjo».

«Bona nomelekto, se nur ni ne estas pastroj, kaj feliĉo ne estas nia ĉefa trajto. Sed jes, mi supozas, ke ni ĉiuj estas feliĉaj, se per tiu vorto oni komprenas, ke nenio mankas al vi, kaj ke vi povas fari ĉion, kion vi volos».

«Mi ne povas imagi mondon sen ŝoseojn, sen flughavenoj, sen krimuloj, sen polico, sen politikaj partioj..., sen superpopolado. Ĉu vi iam montros ĝin al mi?»

Sed mi ne vere povis kompreni ŝian respondon, ĉar en iu momento de tiu interveno mia mi ekdormis.

Kiam mi vekiĝis ŝi ne plu estis tie. Mi staris, iris al necesjo kaj faligis longan kaj abundan pisadon, dum mi pensis kiom plezure estus liberiĝi pri ĉiu devoj kaj taskoj de mia lasta vivo kiel instruisto. Mi memoris, ke mia edzino ankoraŭ laboras en la sama lernejo, kie mi konis ŝin, kaj ke miaj gefiloj, instruisto en mezlernejo li, kaj en universitato ŝi, ĉiuj estis ĉe si kaj Dio ĉe ĉiuj. Kaj mi tie, meze de Bharato kiel viktimo de la plej bela halucino, kiun oni povas prisonĝi. Post la tri regulitaj skuoj, mi lavis manojn kaj revenis al la fenestro tra kiu mi antaŭ dormi imagis, aŭ eble jam sonĝis, ke elrigardis mia diino privata. Kaj tuj mi vidis la libron, kiu kuŝis sur mia litotablo. Ĝi havis ion, kio ne estis antaŭe. Kiam mi legas mian libron, pro tio, ke mi pagis ĝin, mi markas la lokon, ĝis kie mi legis, faldigante la paĝon supre. Sed tiu faldo estis malfarita, kaj ĝialoke estis markita per io, kion mi ne uzas: markilon. Estas peco da kartoneto mallarĝa kaj alta metita je la paĝo, kiun mi laste legis. Sed ĝi ne estis normala markilo: estis bela bildo pri sirenino, kaj la anagramon de fama librovendejo de Murcia, kun simpatia dediĉo de la librovendisto mem:

Al Vanesin' kun korinklin'
Mursjo, la 4an de
oktobro de 1950

Mi naskiĝis tiun tagon!


5 Vojaĝo en estonton. English Español

Bharato ne ŝajnas la plej taŭga loko fari vojaĝon en la estonton, ĉar mizero kaj neeblo de ĝiaj politikistoj malradikigi ĝin estas pendemio tie, kaj kaŭzas fatalismon kaj tradiciismon en kutimoj kaj ĉiutaga agado, kiuj ne permesas taksi diferencojn signifajn de dekaro al dekjaro, krom la nomo de loka politiksto aŭ aŭtoritato. La sistemo pri kastoj, ekzemple, estis tie dummiloj da jaroj. Sed eble pro tio mia enkondu­kantino elektis ĝin. Mi ne konsciis pri tio ĝis kiam mi demandis al ŝi duonŝerce:

«Kiam vi prenos min ekskurse tra la tempo?»

«Vi jam iris».

«Ne, mi ne celas diri tiun vojaĝon iri dudek horojn tage en unua senso nur, sed ankaŭ malantaŭen pli aŭ malpli rapide».

«Vi jam iris».

«Kio?!», ekdiris mi.

«Atnetu!, via koro ne estas tiom forta, kiom vi kredas».

Eble ŝi intencis diri ion gravan al mi, sed mia dekomenca sento kaptis mian tutan atenton, kaj mi postulis respondon.

«Klarigu, bonvolu. Kiam mi vojaĝis malantaŭen tra la tempo?»

Ŝi silentis, rigardadis tra la fenestro, sed tio ne malkreskigis mian nervozon. Post rigardi tra la fenestro la pejzaĝon, kiun ni lasis malantaŭen, ŝi rigardis al mi triste, kaj karesante mian kolon same kiel patrino farus kun sia infaneto, diris:

«Mia Inda', ne suferu, mi klarigos al vi. Sed vidu, haltu en la proksima urbo, kiu nomiĝas Phaung Pyin, kaj mi klarigos ĉion. Mi promesas. Sed trankviliĝu».

En tiu momento mi jam alkutimiĝis al subitaj malaperoj de mia feino privata, kaj tio, ke ŝi ekskursas tra tempo kaj spaco estas bone. Sed ŝi. Konstati ke, subite, ankaŭ mi jam faris tion, ne eniris mian kapon. Mi konsciis pri teleportado kiam ŝi portis min al Cjezo, sed la ebleco realigi vojaĝon tra la tempo, kaj ĉefe tio, ke mi ne konsciis pri tio, timigis min pli ol suprizis.

Finfine ni atingis Phaung Pyin, kaj drinkante friskajn trinkaĵojn en subĉiela drinkejo, ŝi rakontis:

«Ĉu vi memoras, ke ni ne trovis la landlimon inter Bharato kaj Bagladeŝ antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi diris al vi, ke ni nekonscie trapasintis ĝin?»

«Mi memoras».

«Nu, mi ne diris la tutan veron. En via epoko ja estas landlimon, fermitan: oni ne povas trairi ĝin ĉar oni ŝlosis ĝin pro motivoj politikaj , religiaj kaj ĉefe pri difino de limo de landoj. Pro tio oni ne povas trairi la landlimon. La ŝoseo ekzistas, sed oni ne permesas al vi Bangladeŝ aŭ eniri Indion. Fakte,la sola maniero iri de unu al alia lando estas norden, tra la montoj de Nepal'.

«¿?»

«Ne montru tiun fizaĝon, ulo. Mi nur farigis vin kaj vian aŭton santon de kvindek jaroj malantaŭen en tempo, kiam la lando apartenis al la britoj, kiuj estis tiuj, kiuj faris la ŝoseon. Vi ne vidis la landlimon, ĉar ĝi ne ekzistis ankoraŭ. Ĉu vi ne memoras, ke ni pasis antikvan aŭton antaŭ kelkaj tagoj? Vi eĉ ŝercis pri tio, kaj demandis el kiu muzeo oni forprenis ĝin...»

«Jes, mi memoras. Estis Mercedes'. Nu, ĝi ne estis tiom malnova. Fakte ĝi estis freŝnova, lasta modelo. Ni estis tiuj, kiuj ne apartenis al tiu tempo, ne ili».

«Do, kial mi ne rimarkis?»

«Ĉar kiam ni moviĝas laŭ la spaco, ĉu per miaj rimedoj aŭ per tiuj viaj, ĉiam la pejzaĝo ŝanĝas; sed kiam ni moviĝas laŭ tempo, la pejzaĝo povas ŝanĝi malradpide, eble pli malrapide, kaj se estas ŝanĝo pri lumkoloro, la nealkutimiĝinta cerbo kredas, ke estas pro nuboj , vetero, aŭ simple al tio, ke estas malpli da herbo en la loko, kiun ni preterpasas, pro tio, ke same kiel nia spaco, nia tempo ŝanĝas. Kaj ankaŭ kvindek jaroj ne estas grava kvanto da tempo por ke oni rimarku».

«Bone, do, kiom da fojoj ni saltis tra tempo?»

«De kiam ni konas unu la alian, kvin fojojn. Sed vi jam rimarkis, ke se vi ne scias, ne estas problemo por vi».

«Tute vere».

«Mi ne fartas bone klarigante tion al vi. Mi ne devus»

«Kial? Ĉu via popolo malpermesis tion al vi?»

«Ne. Mia popolo prifajfas pri tio. Neniu kredus vin, se vi rakontus. Estus nur via parolo kontraŭ tiu mia, se mi ĝenus min resti por nei ĝin. Sed mi vidas, ke tiu ĉi afero povas vundi vin».

«Ne, knabino, ne zorgu pri tio. Vere mi estas tre kontenta pro tio. Mi ĉiam ŝatis novajn travivaĵojn, kaj ĉi tiu plaĉegas al mi. Mi nur bedaŭras, ke mi ne konsciis pri ĝi, kaj sekve mi ne ĝis ĝion, nur trapasis ĝin».

«Komprenite. Venontfoje mi avertos vin».

«Kaj kaim vi portos min en vian tempon?»

«Ĉu vi vere volas tion?»

«Evidentege».

«Ĉu vere?»

«Ĉu vi dubas?», mi diris, kun surprizita vizaĝo.

«Ĝi ne estas tiom ekscitiga, kiel vi kredas. Vere ĝi estas tre teda. Imagu modon kovrita da ĝangalo, kun homoj tre disigitaj ĉie ajn. Anstataŭ havi bestojn enfermitaj en zoologiaj ĝardenoj, estas ni tiuj, kiuj estas fermigitaj en niaj domoj...»

«Ho. Ĉu vi ne havas komunajn lokojn por distri vin, kiel gimastikejojn, kinejojn, teatrojn, klubojn?»

«Ne. Kiucele?»

Jes, estas alia mensomaniero, post tiom da tempo. Multajn aferojn mi ne komprenis, ĉar tiu kulturo havis nenian rilaton al tiu mia. Mi estis pli for de ĝi ol de tiuj de amerikindioj aŭ de centrafrikanoj... Subite timigis min ideo: tiu knabino estas pli diferenca, pli stranga al mi, ŝi estas malpli simila al mi ol homoj de Atapŭerko. Ĉu mi iam povos komenci kompreni ŝin kaj ŝian kulturon? Eble ŝi komprenis min, ĉar ŝi diris tre malrapide:

«Cinokete mi prenos vin en mian mondon. Sed ne plendu poste».

«Ĉu ĉinokte? Kial ne nun?»

«Ĉar vi devas alkutimiĝi al la ideo. Imagu lokon plenplena de arboj, makiso, ĉio verda. Vi vidos tion. Kaj mian domon. Sed ne estas mebloj tie. Vi povas sidiĝi surplanke, kaj pensi, ke vi estas sur seĝo, kaj ĝi materiiĝos tuj sub via postaĵo kaj plialtiĝos gis kiam vi sidas komforte. Se vi deziras ion pli, vi devas peti al mi».

Mi kapjesis iomete dum mi ankoraŭ vidis en mia kapo la eblecon, ĉi mi estas mensmalsana, kaj tiu virino ekzistis vere, ĉu ŝi estas fantazio de mia menso malsana, kiun mi suferas dum mia korpo ku∑as kome en hospitalo de tiu fora lando... Sed ŝi daŭre rigardadis per siaj plenmalfermitaj okuloj, tiuj misteraj okuloj, kiuj vidas la fundon de mia animo tiel, kiel mi neniam povus imagi.

«Vi pruvu, bonvolu».

«Ĉu ĉi tie?»

Mi kapjesis dirante:

«Plaĉus al mi dajkirion».

Subite aperis en ŝia mano tiu drinkaĵo, akj ŝi donis ĝin al mi aŭtomate.

«Ĉu vi ne volas?»

«Mi ne drinkas».

«Ha, abstemiulino. Kial?»

«Alkoholo ne plaĉas al mi. Mi estas tio, kion oni nomas drinkanto sociala, ĉar mi drinkas nur kiam oni esperas tion de mi pro socialaj rilatoj, sed mi ne mensogos al vi: vi neniam vidos min ebria».

«Ĉu vi ne povas ebriiĝi nevolante?»

«Mi ne kredas, ke vi demandas tion... Tuj kiam mi konstatas, ke mi ebriiĝis, mi iras al loko kaj momento perditaj kaj atendas tie ĝis kiam mi malebriiĝas, kaj poste mi revenas al la sekvanta sekundo al tiu, kiam mi foriris, tuj post malaperigi tute alkoholon el mia korpo. Sed tio estas perdo da tempo, kaj mi devas fari multe da aferoj anstataŭ malŝpari ĝin pro tiuj plezuroj tiom viaj».

«Ho, ho, senmalvirta knabino. Kaj kio plezurigas vin?»

«Multe da aferoj, Indalesjo. Sed vidu, mi diros al vi pri unu el miaj plezurigaĵoj: min multe plezurigas paroli kun vi, eĉ se mi vidas vin suferi de tempo al tempo».

Jes, tio ŝokis min.

«Kial?»

«Pro du kialoj: ĉar plaĉasal mi klaĉi, kaj pro tio, ke plaĉas al mi la aferojn, kiuj vi rakontas. Ĉar mi scias, ke vi estas tre sincera, eĉ se fojfoje sincera ĝis krueleco».

«Nu, nu..., sekve vi jam konstatis, ke plaĉus al mi amindumi kun vi».

«Mi scias».

«Ĉu tio ne ĝenas vin?»

«Ne, Indalesjo. Kaj se vi per tio postulas respon­don, mi diras al vi, ke ĉio al sia taŭga tempo. Vi komprenos tion poste. Plaĉas al mi, ke nun vi jam venkis viajn timojn. Ĝis la punkto, ke vi eĉ havas malpuran penson pri mi. Fakte mi sentas flaton».

«Sed mi sentas tiom pli kaj pli pri tiu rilato, kiun mi ne scias kiel klasifiki, Vanesin'».

«Ne klasifiki ĝin, Indalesjo: vi nur vivu ĝin, kaj tio estos sufiĉe peza laboro por vi», ŝi diris ridetante.

Kaj tiun tagon ni faris tion: ni vivis la momenton malrapide, trankvile, mi dirus, ke eĉ pace. Mi finis drinki, kaj ni promenados laŭ la urbeto kvazaŭ du normalaj turistoj, ni vidis la monumentojn kaj aliajn vidindaĵojn, kaj eĉ promenis laŭ la ĉirkaŭaĵoj. Poste ni revenis en la hotelon, kiun ŝi mendis. Surprizis al mi la facileco kun kiu ŝi parolis al lokanoj, kaj pli ol unu foje miris al mi, ke mi komprenas tion, kion ili parolas.

«Mia Dio, Vanesin', ofte ŝajnas al mi, ke mi komprenas tiujn konversaciojn, kiujn vi havas kun gekelneroj kaj hotelistoj».

«Eble vi lernas lalingvon, Indalesjo», ŝi diris kun ĝokonda rideto.

«Eble».

«Ni jam venis en la ĉambron, kaj estis en necesejo dum ŝi parolas al mi. Kiam mi revenis en la ĉambron, mi vidis, ke ŝi ne sidas sur seĝo, aŭ staras rigardante tra la fenestro, sed kuŝas sur mia lito, tiel, kiel ŝi venis en la ĉambron. Ŝi rigardis al mi, ridetis, kaj klarigis:

«Ankaŭ mi lacas. Venu kuŝi apud mi».

«Ŝi vidis mian perturbon, kaj aldonis: «Ĉu mi ne rajtas al flanketo en via lito?»

Mi sidis sur la bordo de la lito, kaj demandis:

«Kie kaj kiam vi dormas? Mi neniam vidis vin dormi».

«Ne: vi ofte ekdormas baldaŭ. Mi gardis vian dormon tre ofte. Fojfoje mi dormis apud vi, sed preskaŭ ĉiam mi iris dormi ĉe mi».

Mi estis vere laca. Estis multe da kilometroj kaj emocioj por nur unu tago. Kio pli povus okazi? Sekve, mi finios kuŝi sur mia lito. Mi tuj aŭdis voĉon, kiu diras:

«Mi kredis, ke vi neniam kuŝus kun mi».

«Vere, mi jam kuŝas kun vi. Sed mi estas tiom laca, ke mi povos fari nenion».


6 La mondo de Vns. English Español

Mi vekiĝis la sekvintan matenon, aŭ tion mi pensis unue. Mi dormis dum dek aŭ dekdu horoj, kaj poste mi estis tute senlaca. Sed mi vidis, ke mi ne plu estas ĉe mia hotela ĉambro. Tio estis ekzakte same, sed mi sentis ion strangan. La ĉambro ŝajnas tro nova, tro pura. Kaj estas paco tute nekonta en Inido, kie ĉiam iu iras ien, ĉiam iu parolas al iu ajn, diskutas, aŭ plendas pri io. Tamen, dekomence mi ne konsciiĝis pri tio. Ne ĝis kiam mi vizitis la necesjo lavia mian vizaĝon, kaj konstatis, ke la krana akvo, kiu ĉiam malvarmiĝis, nun estas agrable varma, kun temperaturo sufiĉe proksima al tiu de mia korpo. Estas fenestro apud la lavejo, kiun mi ne primemoris. Post lavi min, mi malfermis ĝin. Tio, kion mi vidis, vekigis min tute: verda oceano, kun kelkaj bestoj, kiuj moviĝas. Granda bengala tigro trankvile promenas ĉirkaŭ skatolo kristala en kiu finas stranga tunelo transparenta en kiu mi vidis dodon. Ŝjnas sonĝo. Dodoj ekstermiĝis je la jarcento 18ª. Sed, evidente, mia gastigantino certe iris al antaŭa jarcento kaj venigis kelkajn. La tigro ankaŭ estis sub danĝero ekstermiĝi, sed ĉi tiu ŝajnas eble zorgi pro si mem en ĉi tiu etoso, kaj pro tio li estis libera...

Mi eliris la ĉambron, kaj vidis, ke la ceteran parton de la loĝejo luimiĝas pere de subtila lumo, kiu ŝajnas veni el la muroj mem. Fine de koridoro estas senporda truo, kiu montras salonon. Kio surprizas min nun estas, ke ĝi ŝajnas tiun ĉe mi, en Cjezo. Ĝemela ĉambro al tiu de mia hejmo, sed nova, sen difekto. Tie estis Vanesin', kiu malŝaltis televidaparaton ekvidante min, kaj salutis:

«Ĉu vi ripozis bone?»

«Jes, mi kredas, ke mi dormis dek milionojn da jaroj...»

«Ne tiom multe: dek horojn kaj duono. Mi venigis vin dum via dormo por tio, ke vi suferos malpli pro via  jet lag», ŝi aldonis kun mokanta rideto. «Ĉu vi kosntatas ion familian?»

«Mi vidas, ke vi estis ĉe mi»

«Familia etoso helpas multe toleri tempoŝanĝon. Ne estas sengrava. Fakte vi estas la unua, kiu ne suferas gravan psikan traŭmon venante ĉi tie, laŭ mia kono».

«Anioraŭ mi vidis multe. Sed vi pretigis min tre efike».

«Tion mi esperas. Sed se vi suferus pro tio, mi jam kosntatus. Mi konas ion pri psikologio. Pro tio mi elektis vin, ankaŭ: nova situacio ne ĝenas vin, sed vi ŝatas ĝin».

«Vere. Nenio ĝenas min pli ol fari ĉiun tagon la saman aferon. Tial mi rondiras la mondon per mia aŭto. Kaj menciante la vojaĝon..., kie ekzakte ni estas nun?»

«Proksime al Ateno. Ĉu vi deziras viziti la Partenonon?»

«Ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas, post tiom multe da jaroj?»

Ŝia rideto klariĝis multe:

«Kompreneble ĝi ekzistas! La grekoj finis konstrui ĝin je la jarcento 25ª. Ni konservis ĝin tre bone. Nu, ne ekzakte ni, sed la avo de Mirno, kiu rekonstruis ĝin el nenio kiam li faris sian domon en la plej alta parto de la iama ĉefurbo de Grekujo. Ŝia patrino kaj ŝi konservas ĝin kiel nova de antaŭ mil jaroj».

«Plaĉus al mi vidi ĝin, jes. Mi vizitis ĝin antaŭ kelkaj monatoj, kaj ĝi estis tre difektita. Via amikino Mirno certe estos tre okupata montrante ĝin al turistoj ĉu ne?»

«Ne vere: vi estas la unua turisto, kiu venas ĉi tien de multe da tempo. Tiuj ĉi malnovaj aferoj ne plu interesas al iu ajn. Ni havas virtrualajn reproduktaĵojn en niaj domoj, pri ĉio, kio iam ekzistis. Do estas malmulte da nostalgiuloj pri pasinteco, kiuj volas vidi ilin. Krome, en dek milionoj da jaroj jam okazis pli gravaj aferoj ol konstrui templon al supozata diino de saĝeco kaj geedzeco...»

«Kial supozata?»

«Palas' Atina vere ekzistis. Ŝi estis paŝtistino, kiu zorgis pri siaj ŝafoj kaj kiu, male al tiutempa kutimo, vivis multe da jaroj. Pro tio ŝi konis mjlte da homoj, kaj pro tio, ke ŝi estis tiom observema, ŝi amasigis tiom da saĝeco por sia epoko... Pro tio en ŝia urbeto oni konsideris ŝin tre saĝa persono. Kiam ŝi mortis, post jarcentaĝo, oni idealigis ŝin kaj finfine oni konsideris ŝin diino».

«MI preskaŭ timas demandi..., ĉu vi konis ŝin? Ĉu vi iam parolis al ŝi?»

«Jes, mi povas prezenti ŝin al vi. Sed eble estos por vi seniluziiĝo. La sama kiel kun Viriato, Julio Cezaro aŭ Cervantes: tiuj homoj, kompare kun via tempo, estis sufiĉe mezvaloraj. Ili elstaris nur kompare al multaj eĉ malpli valoraj siatempe. Sed mi povas prezenti al vi homojn el via estonteco, multe pli interesaj al vi».

Mi longe meditis ŝiajn vortojn kaj oferton. Ŝi insistis:

«Se vi volas, mi povas prezenti al vi tre homojn de via pasinto. Elektu saĝe: tri, nur tri. Vi havas kvin minutojn decidi».

«Malmankas al mi kar», mi diris minuton poste: «Mi deziras koni Jesuon, Julion Verne' kaj Edgar' Alan' Poe'».

«Stranga kombino: profeto, fabelisto kaj ebriulo».

«Jes, sed ili tri kaŭzis riverojn de inko».

«Certe, mi forgesas, ke vi estas verkisto. Pro tio vi elektis du verkistojn. Sed diru: kial Jesuo kaj ne Saŭlo de Tarso, kiu ankaŭ estis verkisto?»

«Ho, nu, oni diras ke Saŭlo inventis Kristanismo. Mi volas vidi ĝis kiu kvanto li falsigis tion, kion la Majstro diris vere».

«Bone, mi notas. Je sia ĝusta momento vi parolos kun Jesuo».

«Nun vi diru al mi: kial nur tri?»

«Ha, povas esti tiom multaj, kiom vi volos. Sed mi volis scii kiuj estas viaj tre preferataj historiaj personoj. Mi estas surprizita, ke vi ne diris Muhamon aŭ la Gereĝoj Katolikaj».

«Muhamo estis nur oportunisto, kaj la Gereĝoj estas interesaj, sed ne tiom multe. La kvara elektito estus Frank' Sinatra'; la kvina, Keops'; la sesa eble Moseo. Sed bone, mi prenos nur tiuj tri. Tiel mi profitos pli bone vian oferton».

Tiam ŝi ofertis al mi novan trinkaĵon, tute malsimila al tiuj, kiujn mi konas. Ĝi memorigis al mi pri mango suko, sed ankaŭ pri oranĝo kaj pri mento. Ne estas koktelo, ŝi diris, sed suko de frukto nekonata en mia tempo, aĥenĥino. Ĝi havas la unikecon produkti alkoholon nature, sed Vanesin' havas procedon nuligi ĝin el la drinkaĵo.

Ni promenis laŭ la korto, sufiĉe larĝa, entutanta du kvadratajn kilometrojn, kaj ĝi estis ĉirkaŭita de nevidebla muro, kies ekziston mi prikonsciis kiam mi vidis la tigron bengalan denove. Sendube li sentis mian timon, ĉar li saltis kontraŭ mi, sed estis haltigita de nevidebla muro, kiu povus esti kristala, se nur estus brileto respegulata de la sunlumo, sed tio ne estis.

«Ĉu tio ĉi estas fortkampo, aŭ ĉu temas pri pli solida afero?»

«Estas materia muro, speco da kristalo, kiun vi ne konas, kaj ne estos konata ĝis antaŭ kvin milionoj da jaroj. Ĉu plaĉas al vi?»

«Plaĉas al mi, ke tio ne estas nevidebla forto, kiu povas malaperi se elektro fiaskas».

Ŝi ridetis al mia ignoranteco, kaj denove klarigis:

«Elektrikon ni ne plu uzas. Sed tiu ĉi domo uzas energion diferenca, kiun oni generas el etaj kvantoj, kiuj venas el Suno mem. Ilia maso estas nia enegrio. Kaj ĝi ne ĉesos ĝis kiam nia stelo mortos. Sed Ĉiel ajn, se mia energio elĉerpiĝus, tiu ĉi nevidebla muro ankoraŭ protektos vin el la salto de tigro».

Mi ankoraŭ aŭdis la muĝadon de la tigro, kaj la pepadon de birdetoj, kaj aliajn bruojn de aliaj bestoj, kiujn mi ne konas, sed ekster la korto. Tio estis same kiel truo meze de ĝangalo, kaj tamen tiu truo ŝajnis havi propran lumon. Ni venis al ŝtona tablo, kiu estis tute preta, kun manĝaĵoj ŝajne bonegaj, kiujn mi ne konis, kaj kun ekzotikaj trinkaĵoj, kiuj plaĉis al mi. Vanesin' montris al mi la tablon per sia fingro dirante:

«Permesu al mi gastigi vin al manĝado».

Vere ne estis taga, sed vespera manĝo. Pli intima. Pli luna. Unuafoje mi vidis vojaĝon en la estonton, de ses horoj... De la kvara joro gis la deka vespere. Vanesin' atentigis min al ĉielo per gesto: mi vidas, ke ĝi griziĝas kaj nigriĝas en nur kelkaj minutoj. MI vidis, kela Suno foris okcidenten, laŭ ordono de mia navigantino, kaj poste mi vidis veni la Lunon, ĝis kiam ĝi haltis, laŭŝajne senmova. Ĝia lumo ne estis tiom flava, kiel mi memoris ĝin, sed evidnetiĝis, ke temas pri la Luno. Mi scivolis pri la supo, kiun ni havis, sed finfine ŝi diris al mi: helika. Helikoj de la estonto ne estas ekzakte same kiel tiuj niaj, sed pli bongustaj kaj pli grandaj. Fakte mi kredis, dekomence, ke temis pri salikokoj. La dua plado estis ia koko, sed finfine ŝi diris al mi: dodo. Delikata plado, bongusta. Ĝi ne plu estis en danĝero malaperi, do el la miloj da individuoj, kiujn niaj posteuloj savis, ili povis preni fojfoje unu por manĝado kun gasto. Finfine viando de bizono, venante rekte el antakolumba amerika prerio..., bone, vere savita la speco, kaj rebredita  dek milionojn da jaroj poste. Kaj kiel dezerto rizo kun raŭmo. Frandaĵo ankoraŭ malkovrota de niaj gustumantoj. Kaj havano el Kubo, ŝtelita rekte el oficejo de Fidel' Kastro'. Almenaŭ tion diris al mi mia gastigantino.Vanesin'? Vi jam havas ĉion...»

«Ne».

«Kion vi celas diri per ne?»

«Mi volas, ke vi estu kontenta, feliĉa. Tute. Senlime».

«Mi fartas tiel, se mi nur vida vin. Ĉu ne evidentiĝas al vi?»

«Io mankas al vi: interna paco».

Dirante tion, ŝi kisis min unuafoje. Ĉasta kiso, je la pinto de mia nazo. Kun la plej bela rideto, kiun mi vidis en mia vivo. Rideto, kiu kaptis min. Mi sentis impulson senliman, kaj kaptis miaflanke ŝian vizaĝon per manoj miaj, kaj lasis kison fortan sur ŝiaj lipo, kiuj apartiĝis pro la surprizo, kaj mi profitis la ŝancon gustumi ŝian mielan langon.

Sed kelkaj momentoj poste mi mem malfaris la aferon, diretante: Ne, ne estas tio ĉi, tio ĉi ne estas.

«Mi bedaŭras, ke vi pravas. Oni devas kontroli tiujn impulsojn».

«Ĉu oni ne plu amindumas en via epoko?»

«Kompreneble jes. Sed tio ne gravas al ni tiom multe kiel por vi, ĉefe por tiuj uloj de via generacio. Ni ne supozas, ke pro tio estas aparta ligo inter du homoj. Tiun ligon oni faras iom post iom, ĉu ni amindumas, ĉu ne, tio estas same».

«Strange. Jam estas ligo inter ni du, jes».

«Plie ol vi kredas».

«Kiel..?», mi dubis... «Mi vidas, ke nia amikeco kreskas, ni estas pli proksimaj iom post iom. Mi ne scias kiom da tempo ni estas kune, sed ŝajnas al mi, ke jam pasis jaroj».

«Jes kaj ne, Indalesjo. Kronologie estas preskaŭ tri tagoj, se oni aldonas ĉiujn minutojn, kiujn ni pasigis kune, konsiderante la du fojojn, kiam mi dormis apud vi, en hotelo. Sed mi vidis vin dum mallongaj momentoj laŭ via tuta profesia vivo. MI eĉ faris ekskurson en vian infanecon. Ĉu vi ne memoras, ke vi falis kaj vundis vian genuon kiam vi estis kvinjaraĝa? Via patrino prenis vin al hospitalo, sed vi havis nenion rompitan. Vi rakonties al patrino, ke sinjorino donis al vi pilulon kaj doloro foriĝis. Ĉu vi memoras?»

«Nebule. Patrino neniam kredis tion. Ŝi opiniis, ke temas pri fantazio infana»

«Jes, sed la kuracisto ne povis klarigi tiun sekan sangon sen vundo. Tio estis pro pilulo cikatriganta».

«Mi ne demandos: estis vi».

«Jes. Kaj duim via profesia vivo mi estis purigistino, inspektorino, anstataŭanta instruistino kaj patrino de lernando via. Neniam pli ol du tagojn. Kaj neniam parolis al vi rekte mi, kvankam kiam mi estis purigistino, vi parolis al mi».

«Kion diris mi al vi?»

«Vi petis, ke mi iru purigi vian klasĉambron, ĉar lernanto vomis kaj makulis la plankon. Vi memoras pri tio, ĉu ne?»

«Ne ekzakte. Sed kiam mi vidis vin unuafoje, dum ĉi tiu vojaĝo, via vizaĝo ne estis tute malkonata al mi».

«Kaj tamen la unuan fojon, kiam mi vidis vin, vi sciis ĉion pri mi, kaj mi ne sciis de kie vi aperis».

«Kiel povas esti tio?»

«Jen sekvo ludi kun tempo. Mi sciis pri vi la unuan fojon de Mirno, la knabino, kiun zorgas pri la templo de Atino, kaj kiun vi ankoraŭ ne konas».

«Kiam vi prezentos ŝin al mi?»

«Morgaŭ. Hodiaŭ vi jam suferis tro multe da emocio».

La ceteran parton de la vespero ni parolis pri la bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidas el la korto. Kelkajn el ili mi ankoraŭ ne konis, sed kiam ŝi jam diris al mi kelkajn nomojn, kiujn mi ne povis memori, mi ĉesis demandi. Post kelkaj, jam digestite la manĝadon, ni iris liten.

Ne estis mi tre suprizita vidi Vanesionn sidante en brakseĝo apud mia lito observante min, kiam mi vekiĝis.

«Vi havis koŝmaron».

«Jes. Mi sonĝis, ke mi pafas dinosaŭron.

«Kompatinduloj. Ni ne volis preni ilin. Ili estas tro nervozaj kaj batalemaj, kaj ankaŭ ili manĝas tro multe».

«Bone, kio esta la plano por hodiaŭ?»

«Vidi Partenonon, kaj koni ties zorganino. Sed mi devas averti pri io: Mirno ankoraŭ konas absolute nenion pri vi. Do vi ne fiaskugo la aferon».

Kaj mi tion faris. La sekvintan tagon, tio estas, post la vespermanĝo, la longa promenado kaj dek horoj da dormado, mi denove tagmanĝis kun gastigantino Vanesin' kaj poste ŝi prenis min, ni scias kiel, al domo de Mirno, piede de Akropolo de Atino. Mi jam vizitis la urbon kelkajn fojojn. La lastan, kiam mi laste pasis tra ĝi en mia vojaĝo tra la mondo, antaŭ kelkaj monatoj. Tial mi sentis nekomprenon kaj kompaton kiam mi vidis, ke de tiu urbego, kiu loĝogis dek milionojn da homo nur antaŭ du monatojn de mia tempo, restas nenio. La nenomblebaj stratoj kaj domoj estas anstataŭitaj de multa arboj, inter kiuj mi rekonis multajn olivarbojn kaj fruktarbojn de tiu lando.

«Mia avo plantis ilin«, Mirno diris. «Li forprenis parton de la ĝangalo, kiu invadis ĉion ĉi, kaj plantis tiujn ricojn da olivarboj, same kiel oni faris en Antikva Grekio. Mia avo estis fervora admiranto de la kulturo de grekoj. Same kiel mi».

«Ne mirinde».

«Kial ne?»

«Ĉar via alteco kaj blonda hararo memorigas min pri la priskriboj de la malnovaj  doriinoj laŭ malnovaj tekstoj».

«Prave. Mi vidas, ke vi zorgas pri klasikmondo», ŝi diris kun aprobo. «Ĉu vi estas historiisto?»

«Mirno», intervenis Vanesin', «eble vi ankoraŭ ne rimarkis, ke Indalesjo ne  estas unu el ni. Li naskiĝis antaŭ pli ol dek milionoj da jaroj en loko, kiun oni konis kiel Hispanion».

«Ĉu Hispanio? Kiom interese! La kolonoj de Heraklo, ĉu ne?»

«Kaj Tarteso. Sed norden el Tarteso ankoraŭ estis Hispanio. Mi vivis en la jarcento 21ª».

«Aha'».

«Kaj kion vi diris pri malnovaj dorioj?»

«Ili estis altaj, blondaj kaj blankharuloj, kiel vi. Multaj kredis, ke la nunaj grekoj (bone..., nunaj en la jarcento 21!) estas posteuloj de dorioj. Ili ne scias, aŭ forgesis, ke turkoj invadis Grekujon kaj ili neniam forlasis la landon..., eĉ ne kiam Grekujo sendepen­diĝis el Turkio je la jarcento 19ª».

«Mi komprenas. Kion vi opinias pri la Partenono?»

«Mi kredas, ke eĉ nek Fidjas', nek Kalikatres' vidis ĝin en pli bona formo ol mi mi vidas ĝin nun».

«Eĉ ne Perikles'. Mia avo estis perfektisto. Kaj ĉi tie ni havas la veran templon al saĝeco».

«Kiel surprize! Mi antaŭvidas, ke ni rilatos bone unu la alian».

Io diris al mi, ke tiu bela kaj inteligente knabito pravas... Mi demandis:

«Ĉu plaĉas al vi la antikvaj civilizacioj?»

«Plaĉegas».

«Mi supoas, ke vi vizitis ilin ofte...»

«Ne vere. Mi ne estas kronnavigistino, kiel Vanesin'. Mi preferas pristudi malnovajn dokumen­tojn. Ne forgesu, ke vojaĝi tra tempo postulas grandan pretigadon, krom la vojaĝon mem: lingvon, studon pri kutimoj kaj psikologio de homoj tiutempaj, kaj multajn aliajn aferojn pli. Kaj ili ĉiuj teas min. Aldone, niaj gekronistoj, kiel Vanesin' venigas nin dokumentojn kaj imagojn fidelajn de la pasinto, sen danĝero por iu ajn, ĉar ili estas multe pli bone pretigitaj por tiuj vojaĝoj ol ni, simplaj amatoroj.

Mirno klarigis sin tre vone. Tio amikigis unu la alian baldaŭ, kiel ŝi mem antaŭdiris, kaj ankaŭ tio igis min taksi kaj respekti multe pli la laboron kaj kuraĝon de Vanesin'. Sed mi ne povis forgesi ties vortojn: Mirno parolis al ŝi kiam ŝi ankoraŭ ne sciis, ke mi ekzistas...

Baldaŭ mi forpuŝis tiujn ideaojn, ĉar Mirno diris al mi, ke finfine ŝi sukcesis ekscii la prononcadon veran de la lingvo de faraonoj. De la jarcento 19ª de mia epoko, apenaŭ cent jaroj antaŭ mi naskiĝis, oni jam sciis kiel ili skribis kaj kion signifis tio, kion oni trovis en skribado hieroglifa, danke al laboro iniciatinta de franca soldato Ŝampoljon'. Sed oni ne sciis, eĉ proksimume, kiel ĝi sonis. Kiam mi mem vizitis la muzeon de Kajro, je la jaroj 90-aj de la 20ª jarcento, mi demandis al gvidisto nia pri la prononcado de teksto, kiun oni vidas tie sur ŝtono. Li provis trompi min legante ĝin en la araba, sed mi konstatis pro tio, ke mi konas tiun lingvon iomete. Sed nun tiu belulino, Mirno, diras a mi, ke ŝi scias ekzakte tion, kiel ekzakte sonas tiuj vortoj, kiujn oni skribis tie ekzakte tiel, kiel faraonoj prononcis ilin, kaj ke ŝi ankaŭ kompletis la gramatikon de la antikva egipta lingvo, kiu inkluzivas fonetikon ekzaktan. Ŝi konservas ĝin, same kiel ĉiu en tiu estonta mondo, en sia kapo. Kaj ŝi ofertas instrui min pri paroli kaj skribi tiun lingvon. Kompreneble, mi, egiptologo kaj historianto amatora, plej feliĉigis tiun oferton. Jen privilegio, pri kiu envius al mi certe ĉiu profesia egiptologo, kiuj ekzistis antaŭ mi. Kompreneble, la fontoj de Mirno ne nur estis la Roseta Ŝtono, sed multaj aliaj ŝtonoj kaj papiroj, kiujn Vanesin' kaj kolegoj alportis. Vere la maŝinaro ne estis tre komplika: la kronisto iris al la koncerna epoko, kaj eniris la domon de skribisto aŭ preĝisto, kaj enkapigis ĉion, kion li aŭ ŝi viis. Poste, ĉe Mirno, ŝi ricevis ĉion en sian kapon, kaj imagojn kaj sonojn. Ili uzis specialan trukon por venigi la informon. Mi eksciis pri tiu truko iam, kiam mi intencis registri la dolĉan voĉon de Mirno pere de mia mp3 maŝineto, sed la rezulto estis tre frustriga:

«Vns, crt m n pvos vd vn mrg. Bl l tg».

«Mrn, n grvs...»

Tio estas, bruo. Ili nur bruis pere de siaj voĉoj anstataŭ paroli. Post atenta aŭskultado, mi trovis, ke ili ne prononcis vokalojn. Evidente, tiel ili parolis multe pli rapide. Dum la sekvintaj konservsacioj, mi ŝajnis ne atentema, partoprenante en la fluo de la conversacio multe malpli, sed pro tio, ke mi observadi iliajn buŝojn, kaj trovis, ke ili ne movis ilin en kelkaj vortoj! Kaj tamen, mi aŭdis ne nur konsonantojn, sed vokalojn ankaŭ. Tiuj homoj uzas telepation!

Kaj tiumomente mi aŭdis duoblan ridaĉon en mia kapo, kaj ili du diris samtempe:

«Ho, finfine vi konstatis. Ni kredis, ke vi neniam malkovrus tion!»

De tiu momento niaj konversacioj fluis multe pli rapide, kaj ili ne nur enhavis vortojn, sed ankaŭ imagojn. Mi jam komrpenis kial estis tiom multe da algordigo inter Vanesin' kaj mi de la komenco: ŝi ricevis ĉiam mian penson rekte. Ankaŭ finfine mi trovis ŝian veran nomon: Vns.

La cetero de la mondo de tiuj virinoj estis tre surpriziga, sed mi komprenis ĝi en multe malpli da tempo de la momento en kiu mia menso akceptis kaj lernis uzi komforte telepation, kunhavante imagojn kaj tekston samtempe kun aliaj mensoj. Mi devas diri, ke mia kompreno kreskis ege, kaj mi jam povis komuniki kun iu ajn en la mondo, eĉ se ili ne estis en la sama loko, kie mi estis. Tiumaniere Mirno povis fini lernigi al mi sian gramatikon kaj fonetikon pri la faraona lingvo en tre mallonga tempo, kaj ankaŭ mi vidis la dokumentojn, kiun Vanesin' enportis el Antikva Egiptio..., virtuale, kompreneble, en sia kapo. Pro tio ili ne plu uzis komputilojn en la estonto. Kaj ankaŭ ne skribadon. Kiam oni volas scii ion, oni demandas al tiu, kiu scias pri tio, kaj iu venos respondi. Oni eĉ ne devas esti en la same loko, komprenebel: ververe oni povas esti en iu ajn alia loko de La Tero. Imagoj, kiuj mi ricevis, estas tre klaraj, kaj pro tio ne estas bezono vojaĝi. Kaj tiel, iom post iom, mi integriĝis en tiun socion respekteblan kaj disvolvitan. Pli ol mi dezirus, fakte, ĉar ĝi ankaŭ havis nedezireblajn efektojn, eĉ por homo tiom aventura­manto, kiel mi.


Salto.

Kaj venis tagon kiam, post Vanesin' prenis min el unu vojaĝo en Antikva Ĉinio, denove en Atino, mi aŭdis ian tondron, kaj subite mi vidis min du kilometrojn for de la loko, kie mi estis nur sekundo antaŭe. Nek Vns nek Mrn estis kun mi. Mi estis tute sola, kaj ankoraŭ solis. Mi ne povis ekspliki tion al mi mem. Mi faris egan forton mensan, kaj vokis la unuan, ĉar ne plaĉis al mi la sonon de la ĝangalo sen la muro protektanta inter mi kaj ĝi. Tuje aperis mia amikino, kiu prenante min per mia brako venigis min ĉe ŝi. Sed ankaŭ ŝi ne komprenis:

«Ĉu vi vere ne marŝis tien?»

«Ne. Kiel mi povus trapasi tiun larĝan ĝangalo sen hakilo?»

«Hmm, prave. Nu, estas teorio pri la sparka efekto, kiu fojfoje aperis inter niaj infanoj. Lerni teleportadon estas tre rilatita al kontaĝa efekto, tiel, kiel en via epoko oni uzas por instrui naĝeblon: oni montras tion, kiel oni faras ĝin, kaj poste oni faras simple. Sed je via kazo tio estas demandinda, ĉar vi ne havas ene de via cerbo la organon heksonon, kie radikiĝas muskolo por mastrumado de la spaco-tempo. Mi lasas vin kun Mirno, dum mi vizitas Armendariz', kiu estas eksperta  biologiisto.

Mi trovis stranga tion, ke ŝi ne deziris preni min kun ŝi, sed poste Mirno diris, ke Armendariz' analizas mi de kelkaj tagoj el sia hejmo mem, kiu lokiĝas en tiu loko, kie iam sidis la urbon Meksiko, kaj ke li jam klarigis al ili, ke mi ne havas tiun organon, sed ke parto de  mia cerbo povus ŝajnigi ĝin iel ajn, sed ne senriske. Pro tio mi devus lerni kiel uzi la teleportadon laŭ spaco kaj tempo, almenaŭ iomete, ne endanĝeriĝi senkonscie, kiel povus okazi al mi se mi trovas liberan bengalan tigron. Tamen mia natura neebleco por matematiko fiaskigis la intencojn de miaj du amikinoj kaj tiujn de sinjoro Kntr, avangarda matematikisto. Mi vidis sennombrajn funkciojn kaj kurvojn tridimensiajn, kiuj feliĉigus mian amikon Antonjo, tiam, je la jarcento 20ª, sed mi sentis nur frustron. Mi vidis, certe, la danĝeron sur kiu mi kuŝas, ĉar en tiuj funkcioj kaj tridimensiaj reprezentoj de l' spacomi ĉiam estis blue punkto en tiu reprezentado kiu ne estis, certe, la Tero, sed la universo tuta. Laŭ ĝi vagadas nia planedo, kaj sufiĉus malĝistigo pri cento da kilometroj por ke mi tuj mortus, se ĝi estus alten aŭ malalten, anstataŭ flanken, kiel jam okazis. Ili interkonsentis pri montri al mi pere de praktika maniero, ĉiam tenante mian manon tiuj du knabinoj.


Ĉe Ŝostris.

Sed tipo ne malpliigis mian intereson pri antikvaj societoj. Mi meditis pri kialoj kaj sekvoj de la Antikva Egiptio, post densa interparolado kun Mirno, pri tio, kiel ĉiutaga komuna vivo estis  en tiu lando, kiam mi subite vidis min mem en la domo de egiptano.

«Kiel vi sukcesis eniri mian domon, fremdulo?», li diris tuj vidante min.

«Pardonu al mi, skribisto», respondis mi klinante antaŭ la ruĝhaŭtulo. «Mi perdiĝis en tiu ĉi vasta urbo, nova por mi, kaj vidante la pordon de via hejmo malfermita, mi interpretis, ke tio estas simbolo de bonveno, kaj mi eniris saluti vin».

Al miaj vortoj, la maljuna skribisto klinis eĉ pli ol mi, kaj asertis:

«Sendube vi estas ĉefsinjoro, ĉar vi tiom perfekte esprimas vian penson per nia sankta lingvo. Ĉu vi ankaŭ konas demotikan lingvon?»

«Nur iomete, sinjoro. Mia kono de via lingvo estas preskaŭ neakceptebla, ĉar mi ĉiam parolsi mian grekan denaskan».

Ni parolis dum longa tempo. Mi diris, en nia konversacio, ke mi estas greka lernanto, kiu venis en Egiption pristudi ilian civilizacion, kaj ni interkon­sentis, ke mi povos ĉeesti kun li kaj helpi lin, kun ebleco prezenti min al sia sinjoro, kiam li disponos, la Dio Ramseso Iiª.

Tri monatojn poste mi havis la ŝancon viziti la konstruadon de mastabo, kaj mi sukcesis havi permeson de reĝa arĥitekto skribi mi mem preĝeto al miaj gedioju, kaj sekve mi skulptis klaran mesaĝon je la piedo de ibiso:

“Mrn, bvl, jaro IV regante Ramseso IIª la dia. Longa vivo al nia sinjoro. Vnu bldŭ srĉ mn7”. Tio, kion mi notis pli nigre, mi bildigis hieroglife, kaj la alia mesaĝo estis en fenicaj karakteroj, ĉar Romio ankoraŭ estis eĉ ne vilaĝeto

Mi ankoraŭ ne eliris la mastabon, kiam juna sklavo diras al mi:

«Mastro, estro serĉas vin. Li ordonas, ke mi prenu vin al sia tendo».


Resavo.

Mi sekvis lin pensante, ke oni punos min pro tio, ke mi notis tro multe da karakteroj sur la ŝtono, sed mia surprizo estis granda, kiam mi trovis Vanesinon mem, vestita kiel preĝistino de dio Anubis', sidante sur riĉa seĝo plena da  brilaj, multekostaj ŝtonoj, kaj rigardante al mi atente, kvazaŭ ŝi ne scias kiu mi estas, ordonis:

«Ĉiuj aliaj eliru!»

Poste, kiam ni du estis solaj, ŝi aldonis:

«Fremdulo, mi ne scias kiu diable vi estas, sed mi estis ordonita revenigu vin al jarcento 21ª, la okan de aŭgusto de 2010, Cjezon. Ĉu tio signifas ion por vi?»

«Mia datreveno. Sed tion mi jam vivis. Mi estus dufoej tie. Tio povas esti malfacile klarigebla».

«Vi pravas. Atendu».

Sekundon poste ŝi denove venis, kvazaŭ ŝia imago palpebrumis, kaj ŝi diris la mi novan mesaĝon:

«Jes, estis eraro. Mi portos vin en Azion, jarcenton 21ª, la 14an de oktobro de 2012, urbon Phaung Pyin. MI esperas, ke tio sencu al vi».

«Ĝ hvs, Vns», mi telepatiis pli ol diris. Ŝi surpriziĝis pri tio, sed senhalte prenis mian manon kaj nia etoso malaperis kaj iĝis subite mia ĉambro de la hotelo burma, de kiu ŝi portintis min al sia mondo kelkajn tagojn antaŭe.

«Infanoj ne devas ludi kun fajro», ŝi diris al mi tuj ekforironte.

 

7 Posttagmezon kun Julio. English Español

Mi denove vidis ŝin en Pyawbwe, bela urbeto de Mjanmar', alidirite Burmio aŭ Burmo, pli ol sep cent kilometrojn for kaj unu semajnon poste.

«Mi timas pri vi, Ndlc», diris ŝi aperante tuje je mia flanko kiam mi estis forironte ekster mia aŭton. Mi malfermiis ŝian flankon, por ke eliru.

«Saluton, Preĝistino de Anubis'!», kriis mi dum mi kisis ŝian vangon. «Ĉu vi jam konas min?»

Ŝi ridis, pensante, ke tio okazis antaŭ jaroj por ŝi, sed nur antaŭ kelkaj tagoj por mi.

«Zorgu pri tio, kion vi pensas, ĉar nun mi povas scii pri tio», mi avertis amuze.

«Ne pensu tion», ŝi telepatiis min, «oni povas bloki sian propran pensadon. Sed nun vi ham scias pri mia sekreto, kaj sekve mi povas paroli al vi pli klare kaj rapide».

Sed ŝi ne parolis: ŝi malfermis sian mondon al mi, kaj ankaŭ siajn pensojn, ŝi klarigis al mi ĉion, kion mi volis, en tio, kion mi povis demandi al ŝi pri mia nova kapablo. Tuta universitata grado pri estonto. Multe pli ol tio, kion vortoj povas enhavi. Mi ne volis tiom multe. Sed tiu kono jam estis mia, kaj mi ne renoncos al ĝi.

«Ĉu oni jam scias kiel mi finis en Malnova Egiptio?»

«Ni scias», ŝi diris, «sed mi kredas, ke vi ne ŝatos tion».

«?»

«La sparka efekto, pri kiu mi parolis al vi, aperis en via kazo en nova dimensio, tempa. Tio neniam okazis, kaj estas tre danĝere por vi. Se vi ne kontrolas ĝin, vi povas aperi meze de batalo, aŭ en buŝo de besto. Kaj tio tristigos multe al tiuj, kiuj konas vin».

«Kion mi povas fari pri tio?»

«Ni povas provi kontroli ĝin. Sed por tio vi devas lerni matematikon».

«Ĉu mi?»

«Vi. Nun vi riskas vivon en tio. Dum mi prenis vin laŭ tempo, nenio povos iri malbone. Sed nun ni ne scias kio iris malbone, aŭ ĉu  vi povos ripeti tion. Tial gravas, ke vi memoros tion, kion vi faras kiam tio okazis».

«Mi parolis a Mirno pri Malnova Egiptio»

«Pli ekzakte?»

«Ni parolis pri tio, kiel estis la vivo ordinara pri skribisto».

«Ĉu vi konscie deziris koni unun?»

«Jes».

«Ĉu iun apartan?»

«Ne: nur skribiston».

«Nun vi jam konas lin».

«Jes. Mi kunhavis lian vivon, domon, kulturon, kun Ŝostris. Dum tri monatoj».

«Sed kial vi ne provis reveni ĉi tie per la sama rimedo?»

«Mi ektimis unue. Poste mi pensis, ke ne estas tiom malmulte koni la kulturon pri Egiptio Malnova, kvankam mi devos morti tie, kvar mil jarojn antaŭ mi naskiĝis. Sed ju pli mi konis tion, des pli da angoro mi sentis, kaj emo reveni en mian jarcenton, aŭ en tiun vian. Tamen, mi ne kuraĝis, ĉar povus mi erari la tempon, kaj morti en la provo. Kaj se mi sukcesus ne morti, mi povus esti prenita kiel sorĉisto aŭ la diablo mem kaj esti bruligita antaŭ mi havus la ŝancon klarigi pri mi mem».

«Do vi decidis sendi mesaĝon al Mirno».

«Jes. Mi sciis,ke ŝi korekte interpretos ĝin. Kiam ŝi sendis vin?±

«Antaŭ dek jarojn. Mi devis lerni paroli la demotikan por forpreni vin de tiu problemo. Fakte vi estis mia unua grava tasko».

«Kaj mi ankoraŭ ne konis min».

«Ne».

«Do, kial vi faris tion?»

«Mia amikino Mirno diris al mi, ke estas afero pri vivo aŭ morto».

«Ĉu vi klarigis al vi kiel mi atingis tiun lokon kaj momenton?»

«Ŝi diris, ke estis singularaĵo en la spaco-tempo, kaj ke vi povus kaŭzi anakronismon gravan».

«Jes. Ŝi pravis. Sed tio estus nevolonta, komprene­ble. Vidu, ke mankas al mi la trejnado, kiun vi havas.

«Ne, bedaŭrinde, vi pravas. Sed la fakto, ke vi saltis tiom longe igas vin objekto pri studo».

«Mi esperas, ke vi ne tranĉos min».

«Ne, sed mi devas ombri vin de nun. Fakte mi ĉiam faris, pro postulo de miaj mentoroj».

«Ni esperas, ke tio ne nekonvenos al vi, Vanesin'».

«Stultulo. Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis, ke pro tio mi kontrolis vin de kiam vi naskiĝis?»

«Kio?»

«Vi ne starigas alarmon, sed sciencan intereson: kiel antivspeculo sen hexono sukcesis salti tiom longe, eĉ se ne volonte? Ĝis kiam vi ne kontrolos tion, aŭ evidentiĝos, ke vi ne povos fari denove, ni devas kontroli vin. Sed via monitoro estos mi, do vi povas sennervoziĝi. Kaj jes, mi kontrolas vin dum via tuta vivo. Mi eĉ legis tiun novelon, kiun vi publikigis kiam vi estis dudekjaraĝa, kaj ankaŭ vian poemlibron».

«Ho, finfine mi konas unun el miaj malmultaj legantinoj».

«Vi ne malbone verkas, sed vi fiaskas pri ekono­mikstudplano».

Ŝu paŭzis, kaj poste prezentis al mi imagon pri barbulo sesdekjaraĝa. Julio Vern', verkisto.

«Ĉu vi volis vidin Julion?»

«Ĉu Verne'?»

«Jes. Mi permesis al mi prezenti min al li kiel vian sekretariinon, tiun de modesta hispana eldonisto, kiu interesiĝas pri tradukado kaj publikigado de liaj verkoj en Hispanio.

«Sed mi ne parolas la francan».

«Ça tu penses!», res­pondis ŝi. Kaj mi trovis, ke mi komprenas ŝin. «Ne forgesu, ke nun ankaŭ vi povas telepatii. Ne gravas tio, kion vi diros, sed li komprenos vin , kaj ankaŭvi lin.

Kaj promenante ni du, ni vidis bildiĝi ĉirkaŭ ni la magion de promenejo franca de la jarcento 19ª.

«Monsieur Verne'?», mi diris al ĝentila sinjoro, kiu estaris tuj kiam li vidis Vanesinon, kaj salutis ŝin per klino respektema.

«Jen mi, sinjoro. Kaj vi devas esti S-ro Indalesjo García, de Hispanio, ĉu ne?»

«Ekzakte, S-ro Verne'».

«Sed sidiĝu, bonvolu», li diris fingromontrante la du seĝojn apud lia tablo, kie li jam trinkas kafon.

«Dankon, S-ro Julio. Kaj diru al mi: ĉu vi nun pretigas novan libron?»

«Ha, kara amiko, verkisto neniam ripozas. Ni ĉiam observas, kaj ĉiu ajn detalo de komuna vivo povas inspri situacion, anekdoton por la venonta libro! Sed ne, vere estas, ke mi nur ĝuas tiun ĉi kafon, respiras la freŝan aeron kaj gustumas la kanton de birdetoj, kiuj popolas ĉi tiun agrablan ĝardenon...»

«Ho, vi estas poeto, aldone al granda verkisto!»

«Vi plaĉas al mi, sinjoro García. Miaj libroj vendiĝas, sed estas vere, ke mi penas verki ilin».

«Sed vi poluras ilin tre bele, majstro. Vin oni konos laŭ historio kiel la plej bonan disvastiganton de scienco ĉiutempe».

«Silentu, sinjoro, ne ruĝigu min. Tio mia estas metio, ne arto».

La cetero de la vespero estis komento longega kun la aŭtoro de la plej bonaj libroj, kiujn mi legis, zorgante mi ne fuŝparoli pro la dato je kiu la intervjuo okazis, la sesan de oktobro de 1888. Tiutempe Verne' ankoraŭ estis verkonta la plej bonajn librojn, kiel Mastro de l' mondo, aŭ Ddramo en Livonja, publikigitaj je 1904 kaj kiuj, eĉ se ne ofte cititaj, estas miaj plejŝatataj, ĉefe la lastan, ĉar en ĝi aperas rolulo Dimitri Nikolef, kiu estas Julio Verne' mem! Pro tio, mi lasis lin rakonti al mi pri siaj verkoj, kaj mi limigis min komenti nur Kvin smejanojn en globo, kiun mi legis kelkajn fojojn dum mia juneco, ĉar mi scias, ke ĝi estas la unua verko, kiu aperis en 1863, antaŭ pli ol 20 jaroj de nia intervjuo.

Vanesin' avertis min geste por ke mi ne parolos troe, sed kiam inteligenta Verne' demandis, ke klarigu al li ion, kion li ne komprenas, mi deflankiĝis  kaj kulpis alian hispanan verkiston, reala aŭ imagita, kiun li ne konis, kiel la aŭtoron de nocio, kiun mi ne sukcesis prisilenti.

«Kaj diru al mi, S-ro Julio», mi demandis proksime al fino de nia intervjuo, «ĉu vi estas alvokiĝa aŭ elbezona verkisto?»

Lia respondo ne puvis desaponti mi pli:

«Amiko mia: mi ne scias. Mi vere volis esti pentristo, sed hazardoj de vivo, kiuj postulos tro multe da tempo priklarigi al vi nun, mi ne povis lerni fari tion bone, kaj mi devis gjani mian vivon per alia, diversa, maniero, kaj finfine pere de literaturo, per kiu mi sukcesis, iom pli-malpli, pentri la vivon, kiun mi imagas, pere de vortoj».

«Ne dubu vi, Julio, ke vi bone faras tion, kaj multaj generacoj de junuloj pasigos tempon kun vi».

Tio igis Vanesinon piedbateti min, kaj aldoni:

«Nu, S-ro Indalesjo, ni devas foriri, ĉar ni havas alian intervjuon».

«Jes, evidente. Monsieru Verne', ni skribos al vi por finpreti la detalojn de nia publikigado de viaj ses unuaj libroj en la hispana lingvo por Hispanio kaj Sudameriko».

«Mi restas je dispono via, gesinjoroj», li mallaŭte diris dum li manpremis nin.

Dum ni promenis al komenco de tiu bela bulevardo, jam en sunsubiro, mi demandis al mia sektretariino:

«Ĉu ni ne kaŭzis anakronion? Kion pensos Julio Verne' vidante, ke nia letero ne venas?»

«Ĝi venis. Kaj li resondis, ke lia eldonisto, Hetzel, ne interkonsentis pri tio, ĉar li jam subskribis kun alia hispana eldonejo. Eble pro komisiono...»


8 Deflankigante. English Español

Reveninte al mia hotelo, mi sentis min malkomforte en la jarcento 21ª. Ĝi estis mallarĝa por mi. Mi ĵus parolis al unu el miaj herooj de ĉiam, kaj mi trovis la sperton mistika, tenera, neforgesebla. Mi neniam pensis, ke la menso, kiu kredis kapitamnojn Hatteras kaj Nemon, aŭ timo da literaturajn paradizojn, vere apartenas al tio modesta persono, kiu aldone bedaŭras, ke li ne iĝis pentristo. Li, kiu pentris siajn virtualajn mondojn pli bone el ĉiuj aliaj. Kaj mi subite deziris vidi Mirnon. Mi volis tion tre forte. Mi sentis min pli prolksime al ŝi ol al Vanesin', eĉ se mi ne scias, kial.

«Ĉu pro tio, ke mi estas blonda?», diris voĉo en mia kapo.

«Mirno! Vi venis...»

«Ne: venis vi al mi», diris ŝi materiiĝante en mia hotelĉambro: «tiu ĉi povas esti via ĉambro, sed ne tiu de hotelo via, sed la kopio, kiun Vanesin' faris por vi la unuan tagon. Vi faris denove, sed pli longe. Diru al mi pri tio, kion vi faris ekzakte».

«Jes, diru vu», aldonis Vanesin' aperiĝante apud sia amikino. «Estu preciza, ĉar vi faras historion. Mia historion pli ol tiun vian».

«Glub!», diris mi, «Mi promesas, que mi ne volis fari tion».

«Stultaĵo», ambaŭ ili diris samtempe.

«Ni prifajfas vian senkulpigon, Indalesjo», diris Vanesin', «ni volas klarigon».

«Ni vidu», diris mi eksidiĝantekaj prenante miajn tempiojn per miaj manoj. «Mi ege nervozism ekscitita pro tio, ke mi ĵus parolis al Julio Verne' mem, kja mi ne emis reiri en Hindion, al mia hotelo. Kaj mi pensis pri vi, Mirno. Mi vere soifis pri vidi vin».

«Dankon. Tio estas: nervozo, ekscito kaj emego trairi la tempon kaj spacon , ĉar el Parizo al Atino setas pli ol du mil kvin cent kilometroj. Nu, se vi ne venis el Hindio, kien Vanesin' portantis vin».

«Ne. Li eskapis min antaŭ mi povis preni lin. MI kredas, ke vi jam povas vojaĝo sola, Indalesjo. Kaj sen matematiko. MI kreas, ke tio ankoraŭ estas danĝere, sed via emocia trajto saturas la procedon. Montru al mi tion, kiel vi faras tion».

«Kien vi volas, ke mi iru? Mi ne kredas, ke mi povos porti vin».

«Ni sekvos vin».

«Mi provos viziti la jarcenton de Periklo. Mi ĉiam ŝatis lin».

Mi fevre deziregis tion, sed mi ne sukcesis. MI koncentriĝis pri la saĝaj konsiloj de tiu leĝfaristo de Atino, sed mi ne povis iri. Io mankis al mi.

«Vi preskaŭ sukcesis, Indalesjo. MI observis vin, kaj vidis, ke vi ne sukcesas. MI kreas, ke al via naviganta sistemo mankas io. Ĝi ne finkcias, krom al lokoj kaj tempoj, kiujn vi jam vizitis. Ni provu denove: iru al momento kaj loko de via naskiĝo».


Trukante la tempon.

Mi pensegis pri tio, kaj subite mi troviĝis en la domi de mia patrino, je 1950, atestante mian propran naskon.

«Rapide!», kriis D-ro Gómez, «donu al mi tiun tualon, García», li diris prenante min kiel mian propran patron. Mi paŝis flanken, kaj tuj, memorante tion, kion mia monitorino diris al mi, vaporiĝis de tie kaj riis al la tago, kiam i ekkonis mian edzinon. Sed mi sidas nun apud alia tablo, kelkajn dudek metrojn for, malantaŭ ili: mi estis longhararulo neprezentebla kiu ĵus koliziis kun belulino, kiu mia edzino estis tiam, faligante ŝiajn librojn surplanken, kaj nun reprenas ilin duondirante pardonpeton dum ŝi rigardas al mi, nesciante kon diri, sed amuza.

«Sufiĉas«, diris miaj du tempogvardistinoj. «Ni konstatas. Ni ekiru».

«Ververe, vi iris tiam, kiam vi jam estis. La afero ne estas tiom danĝera, kiel ni pensis».

«Kial ne tiom danĝera?», mi demandis al Mirno.

«Ĉar via sensperto kaj malakurateco ne irigos vin en orbiton de Pluto aŭ en buŝon de leono pro eraro via, pro tio, ke vi neniam estis tie. Nun vi estas same kiel kelkaj el niaj infanoj avantaĝaj, kiuj eblas vagi laŭ momentoj aŭ lokoj, kiujn ili jam konas, pro neniu kaŭzo, kiun oni konas. Poste, kiam ili kreskas kaj iliaj heksonoj disvolviĝås, ili lernas kontroli ĉion per naturaj rimedoj. La problemo estas, ke vi ne havas heksonon, kaj vi neniam havos ĝin.

«Ho, sekve, mi deflankigas el miaj devoj».

«Jen maniero vortumi ĝin».

«Sed kial mi disvolvis tiun kapablon?»

«En via tempo oni dirus, ke pro imito, analogio».

Post okazis vera ideoŝtormo, pro la rapidezo per kiu ni prezentis imagojn unu la aliajn. La konkludo estis, ke mi ne sentis tiom korpeze kiel miaj gvidantinoj, ĉar por mi ne estis malfeliĉo ne ĝui cento procente kapablon, kiun neniu ankoraŭ havis en la tuta historio de homaro, kvankam multe da jarcentoj poste oni disvolvos multe pli perfekte ol mi povos ĝui ĝin. Revivi miajn plej feliĉajn momentojn kaj denove vidi amatajn personojn, kiuj jam foris, estis pli ol beno por mi, kvankam veras tio, kion Mirno diras, ke mi devas zorgi pri tio, ke mi ne vundu ilin. Aldone, se mi iras nur al momentoj de la pasinto, mi povus fermiĝi en ili kaj halti vivi mian propran vivon, ĉar mi ne povus iri tien aŭ kiam mi ne antaŭe estis... Kaj atingante tiun konkludon, mi kisis la vangojn de miaj amikinoj, kiujn mi scias kie trovi ilin, kaj revenis en Burmon daŭrigi mian turniron ĉirkaŭ la mondo per mia aŭto.

Mi alvenis je tagmanĝa horo. Mi pakis, pagis la ĉambron, kaj reprenis mian malnovan aŭton iri al Letpadan, meze de Foresto Bago Yoma, mirindaĵo, kiun mi atingos post vojaĝo de apenaŭ ducent kilometroj el Pyawbwe, trairante tre variitan pejzaĝon kajla urbojn Natmauk, Minbu,  Magwe, Taung­dwingyi, Thayet, Pyay kaj Paungde. Stiri ĉiam trankviligis min, sed nun mi fartis multe pli sekure pere de la novaj eblecoj, kiujn miaj novaj amikinoj donis al mi, ĉefe telepation. Mi devas diri, ke mi ĝuegis la vojaĝon kaj la melkovenojn de la homoj de la jarcento 21ª: ŝoseo plenega de aliaj veturiloj, kelkaj tirataj de azenoj aŭ ĉevaloj, multe da homoj marŝante laŭ ambaŭ direktoj, krioj, hupoj, diskutoj: mi vivas! Eĉ mi ekpensas nun, ke eble ĉio estas sonĝo de mia malsana menso, kaj nenio, kion mi imagis, vere okazis.

Venante en Letpadan sen la bona helpo de Vns, mi havis problemon trovi hotelon, sed kiam finfine mi sukcesis, post deviga duŝo, mi sidiĝis eksalte en mian liton, kie mi kuŝis, vidante imagojn pri mastabo, kiun oni ĵus torvis, preskaŭ kompleta, en Egiptio. Mi ne komprenis ekzakte la vortojn de komentulo, sed la imagoj estis klaraj: mi estis tiam. Eĉ mia mesaĝo al Mrn estis en tiu loko, kie mi skulptis ĝin hieraŭ, tio estas, antaŭ kvar mil jaroj. Denove invadis min tiu malkomforta dolĉamara sento...

Kaj mi decidis resti en Letpadan kelkajn tagojn pli. Sed, for de miaj gvidantinoj, mi deziris praktiki miajn novajn povojn. Mi revenis en Ankaron per rapideco de penso. Estbamculon. Kvartalon de Harem'. En Kairon, kiun mi vizitis per antaŭa vojaĝo. En Havanon. Je la jaro 1898. Mi vidis foriri la hispanan mararmeon. Mi vidis Havanon multe pli nova ol mi konis ĝin: la kosntruaĵoj estis novaj, sed mankis aŭtoj kaj grandaj avenuoj. Feliĉa, mi revenis en mian Letpadan, jarcenton 21an. Verdire, mi ne trovis multe da malsimileco kun Havano de 1898, se ne pri taksioj kaj kriantaj homoj. Kaj nur tiam mi konsciis pri tio, ke mi iris al momento, kiam mi neniam antaŭe estis: kvindek du jarojn antaŭ mi naskiĝos.

Unu semajnon poste mi diris al mi mem, ke jam sufiĉas pri Letpadan, kaj adiaŭis la hotelon kaj direktiĝi al ĉefurbo. Proksime al la urbo Bago, mi decisi, ke mi ne volas diskuti kun policanoj, kiuj deflankigas homojn al alia loko pro tio, ke parto de la ŝoseo falis hazarde. Mi memoris pri la truko, kiun mia gvidantino faris iam, kaj deziris arde troviĝi kvindek jarojn pli frue en tiu sama loko, kiam la indiĝenoj, aŭ pli precize iliaj geavoj, ankoraŭ subiĝas al Graciema Moŝto la Reĝino de Britio ktp. Antaŭ mi atingis la konkludon, ke ne estas same iri mi sole kaj preni la aŭton kun mi, mi vidis, ke la vico da aŭtoj kaj policanoj malaperas, kaj ke la ŝoseo ne plu difektiĝas, kvankam asfalto mankas, kaj pli abundas ĉartoj tirataj de bovoj. Mi iris malantaŭ ili ĝis kiam mi povsi preterpasi ilin en rekta parto de la ŝoseo, kaj poste mi deziris reveni en la jarcenton 21an, pli ol dudek kilometorjn poste. Nur mejlindikilo mi trovis denove Vns-on:

«Ĉu trukante la tempon?», ŝi demandis, iomete kvereleme.

«Mi memoris pri vi, Vns. Ververe mi kredas, ke mi kreskas sur mia na krizo de kiam mi konas vin. Kial via vizito? Mi kredis, ke vi jam renoncis al mia solvo».

Ŝi ridetis dirante:

«Ne, ulo. Ankoraŭ vi bezonas kelkajn konsiletojn. Rigardu: anstataŭ ludi kun tempo, vi povintus teleporti vian aŭton po unu kilometro antaŭen, kaj tio estus pli rapida kaj facila por vi. Aliflanke, mi promesis vin ion, kaj mi ankoraŭ honoras tion. Ĉu vi rezigtnas la aliajn partojn de ĝi?»

«Koni Verneon estis bone. Sed porti min al Baltimor' de la jarceto 19ª malfermas al mi novan kaj tentan pordon».

«Mi kredas, ke via aĝo, sesdek jaroj, garantias, ke vi jam estas sufiĉe matura uzi prudente tiun novan lulilon, kiu vivo donis al vi. Ankaŭ, Ndlc, sekvi vian tutan vivon ebligis min koni tion, kion mi faras, eĉ se vi ankoraŭ ne scias pri tio. Kaj mi scias, ke oni povas fidi pri vi en tiuj aferoj. Eĉ se vi bezonis tempon esti sola kaj mediti. Pro tio mi povas doni al vi tion, kion mi promesis.


9 Drinkante kun Edgar'. English Español

Ne malfacile rekonis mi lin, kvankam la malbona kvalito de la sola foto, kiun mi vidis sur la malantaŭa koverto dde tiu malmultekosta eldonaĝo de siaj Tales of Mystery and Imagination: maldika, minciĝinta, ebria, bildo de tristo mem. Ŝajnis mensogo, ke tiu uo estas la estonta granda geniulo, kiun tiom da homoj poste pristudos en Angla Filogio, ĉe universitatoj en la tuta mondo. Tie kuŝas la patro de moderna literatura kritikarto, pendante el sia botelo, rigardante la finon de sia malplena glaso. Li demandis nenion, li eĉ ne rigardis al mi, kiam mi sidiĝis apud li kun nova botelo kaj diris:

«Amiko, vi memorigas min pri mia mortinta frato. Ni tostu memore al li, kie ajn li estu».

«Ni tostu! Je la sano de ..., kiel nomiĝis frato via?»

«Israfel».

Li eksaltis sur sian sidlokon, li rigardadis al mi longe, kvazaŭ lia ebrieco ekforiĝis, kaj poste li diris:

«Kiu vi estas, kaj el kiu enfero vi venas turmenti min, sennhonta diablo?»

«Ho, ho, ho! Verdire oni neniam antaŭe nomis min tiel! Mia nomo estas Johan'. Kiel vi nomiĝas, kunanto?»

«Hm», li diris trankviliĝante iomete. «Edgar, vi povas nomi min Edgaron, kvankam miaj amikoj nomas min La malsukcesulo».

«Ne tio ŝajnas vi, amiko Edgar'. Nur iomete ebria. Sed kiu ne estas ebria en la nunaj tampoj pro tio, kion la registaro faras?». Vere mi ne memoris pri tio, kiu regas Usonon en tiu epoko, sed kritiki la registaron ĉiam estas bona ideo.

«Jes. Registaro de nigruloj kaj senhontuloj», diris li dum li drinkegis novan glason da vino. Mi rapide replenigis lian glason denove.

«Kaj diru al mi, Edgar', kion vi faras? Ĉu vi estas negocisto, pentristo, skulptisto?»

Al miaj vortoj li ekridaĉis senzorge. Mi ankaŭ ridegis. La aliaj drinkuoj rigardis al ni per malbelaj vizaĝoj, demandante sin ĉu ni ridas pri ili.

«Aŭskultu alt io, kion la kavaliro diras!», diris li, «li demandas, ĉu mi estas negocisto».

Nun la ridaĉo estis ĝenerala, kaj mi ŝajnigis esti tre surprizita.

«Ĉu ne? Artisto, sekve. Vi ŝajnas estis artisto, Edgar».

«Preskaŭ. Mi ŝatas verki, sed mi ne sukcesis multe, ne».

«Kaj pri kio vi verkas? Ĉu novelojn, rakontojn, teatron?»

«Ne, teatron mi neniam pñrovis. Sufiĉe da teatro oni trovas jam en komuna vivo. Mia afero estas rakontoj kaj kritiko literatura, krom poezio».

«Nu, tio devas esti tre serioza. Mi ne imagas vin tiel».

«Multaj homoj ne imagas min ĉi tie, drinkante forgesi la morton de mia kompatinda edzino».

«Ĉu ŝi mortis antaŭ multe da tmepo?»

«Antaŭ kelkaj jaroj, sed ŝi mankegas al mi!»

Kaj tiel, iom post iom, mi restiris la dialogon al la parto, kiu plej inteesis al mi. De la morto de sia edzino  li venis reciti al mi, parkere, la plej belan poemon, kiun ni iam deidiĉis al bopatrino. To mother, li nomis ĝin, ĉar oni scias, ke bopatrino estas vere patrino. Sed ne la kazo de Edgar', ŝi ankaŭ estis lia onklino, ĉar lia edzino ankaŭ estis kuzino lia. Kiam li ĉesis plori, li klarigis al mi pri siaj literaturaj teorioj, kiel li planis siajn rakontojn antaŭ li verkis ilin, kaj kial li neniam verkis novelon: Oni devas interesigi la leganton de la komenco ĝis la fino. Oni devas meti la tutan rakonton en tekston, kiun oni povas legi per nur unu sido, li diris al mi tre konvinkita, emfatizante sidon. Li eĉ klarigis al mi kiel oni komponas poemon. Kiam mi parolis al li pri la muzoj, li ridadis longe. Poste li diris al mi, ke muzoj ne ekzistas: tio, kio ekzistas estas nur laboro serioza kaj, ĉefe, sinsekva. Tio estas same kiel Sankta Klaŭs', li asertis tre serioze, pri kiu ĉiuj parolas, sed neniu vidis. Infanoj kredas pri lia ekzisto, sed ni plenkreskuloj scias, ke estas gepatroj tiuj, kiuj prenas donacojn por ili. Same, ni ĉiuj verkistoj scias, ke tiu afero pri muzoj estas mensogo, sed ni silentis pri tiu sekreto por tio, ke neverkisma homoj daŭre kredos pri tio. Tio gravigas nin. Sed la malbona afero estas, ke tio ne donas al ni monon, li plendis: Pro tio mi dnoncis12 la aferon per mia eseo Filozofio pri komponarto.

Se mia intervjuo kun Juio Verne' lasis min kortuŝita kaj surprizita agrable, tiu de Edgar Allan Poe lasis min trista. Li estis grava homo, vere, grava literaturulo, sed li ne estis ebriulo. Li estis detruita spirito, homo, kiu amis, kiu faris ĉion, kion li volis dum sia vivo, sed tiu ĉi revenĝis kaj liaja tagoj de fliĉo pasis baldaŭ pfro tio, ke li ne sukcesis akcepti tion, kio li estis, kaj kion vivo ofertis al li, kaj ankaŭ ne frekonis feliĉon, kiam li havis ĝin. Se li vivintus aliajn tridek jarojn, lia heredaĵo literatura estus pli vasta, kvankam ne necese pli bona. Sed ankaŭ estis amuze klaĉi kun li. Kiam mi estis forironta, mi ofertis al li akompani lin hejme, sed li rifuzis mian oferton.

«Ĉi tiu estas mia hejmo», li diris akre.

Kaj mi ne insistis. Mi forirs la lokon sciante, ke mi estas la lasta homo, kiu vidis lin viva en ĉi tiu mondo.

Kelkajn horojn poste oni trovos lin kuŝante sur la grundo surstrata, tute ebria kaj malvarma. Mi povintus eviti ĝin, sed mi ne kuraĝis ŝanĝi historion.

10 Eksperto. English Español

Mi ankoraŭ pensis pri Edgar' kiam mi denove aŭdas la voĉon de mia gvidistino:

«Saĝaj vortoj», Vns diris kiam mi denove estis ĉe hotelo mia.

«Mi kompatas la kamptindulo!»

«Mi vidis, Ndlc».

«Ĉu vi? Ĉu vi estis tie?»

«Kompreneble. Mi estis kelnero. Sed neniu rimarkis, ke mi estas tie, eĉ ne vi rimarkis, kiam mi portis novan botelon de vino por vi du. Mi vidis, ke ankaŭ vi ebrietiĝis».

«Mi supozis, ke vi ne enirus tiun ejaĉon».

«Ĉu lasi vin sola? Mi neniam maltatestus tion. Ankaŭ al mi interesas literaturon anglalingvan».

«Mi supozas, ke vi klaĉis kun ĉiuj gravuloj».

«Ne tiom gravaj ili estis, Ndlc. Sed poste historion oni rakontas el idealiganta fidpunkto, eĉ se kun bonintenco. Iam mi rakontos al vi mian propran teoríon pri tiuj literaturuloj sur kiuj oni faris tiom da mono post kiam ili mortis, preskaŭ ĉiam en mizero».

«Sed vi jam atestis du intervjuojn. Kion vi opinias pri ili? Kiun plej paĉis al vi?»

«Mi ne scias. Tion decidu vi mem, kiu estis la petinto».

«Vi diris, ke vi parolis al aliaj geniuloj de literaturo. Kiuj estis ili, kaj kion vi opinias pri ili?»

«Nu, mi vere parolis kun multaj. Kelkaj estis certe nerprezentablaj».

«Ho. Jes, oni emas idealigi homojn. MI supozas, ke Servanteso estis unu el ili».

«Aparte tiu estis soldato tre kolerema, ĉefe post kiam li perdis sian manon. Certe por verki Don Kiĥoton oni devas esti firma, sed estis malfacile rilatebla. Mi devis ŝajnigi, ke mi estis knabon, kiu laboras por la Duko de Béjar', kaj promesi protekton al li de mia mastro,  por havi konversacion kun li».

«Kaj pri kiu vi povas diri ion bona?»

«Pri ĉiuj, kaj pri neniu aparte, Ndlc. Don Migel' mem havis multe da aferoj pozitivaj. Kaj Oskar' Vildo, tiom atentema, ankaŭ havis malvirtojn: li estis aparte suspektema».

«Nu, mi ĝuis multe miajn du literaturulojn. Mi jam diros al vi pri tio, kion mi opinios pri la viziulo».

«Konsentite, mi prenos vin baldaŭ, se vi ne trovas la manieron iri per vi mem».

«Ne. Eĉ se neniu prenis min iri vidi Ramsezon 2an, mi tamen ne kuraĝas iri per mi mem...»

«Ĉu vere? Nu, mi pensadis pri tio ankaŭ. Eblas, ke vi uzis Mirnon atingi efekton levilan. Mi ne povas kompreni ĝin alimaniere».

«Aŭ Mirno pruntedonis al mi uzon de sia heksono senkonscie».

«Ni devos esti singardaj kiam vi estos proksime al ni, Indalesjo. Vi ne estas fidinda», ŝi ridis.

«Diable, ne estas tio. Mi ĵuras, ke tio estis tute senaverte el mia parto».

«Sed ĝi ne estas tiom serioza afero. Vi vundus vin mem nur. En ĉiu epoko krom mia, se vi diras al ili, ke vi venas el estonto aŭ estinto, oni metos vin en frenezulejon kaj oni neniam plu scios pri vi..., ĝis kiam vi eskapos laŭ tempo aŭ spaco. Sed mi ne scias kiu forprenus vian fortĉemizon, sed vi estus por ili nur frenezulo eskapinta el sia ejo...»

Ni ankoraŭ estis en Baltimore, je la jarcento 19ª. Ni promenas laŭ la haveno, kiun ni enirias en tiu momento. Estis bele promeni inter tiuj respektindaj vualŝipoj, motorvualŝipoj kelkaj el ili, kaj pura motorŝipoj malpli ol ili. Kontraŭstaris tiu haveno kun tiuj, kiujn mi konas je epoko mia: sen sekurgvardistoj, kvankam mi supozas, ke ĉiu ŝipo havas sentinelon, kun marondoj farante tipan bruon kontraŭ la ligno ŝipa, kaj tie kaj tie ĉi maristo fumante, eble alia fajfante, aŭ rakontante anekdoton pri maro. Multaj ŝipoj prezentis hamakojn sur ferdeko, kie maristoj dormas. Sed pelmulto da maristoj estis surtere pro tio, ke drinkejoj kaj putinejoj ankoraŭ ne fermiĝis. MI sentis la emon listiĝi en ŝipon, sed tuje mi forprenis la ideon, kiam mi rememoris la malagrablajn kondiĉojn de la maro. Mi memoris pri Kapitano Grant', heroo de Verne', kaj Ahab', persekutanto de la Blanka Baleno Moby Dick, kies reala modelo por la libro de Herman Melville' iam eble venis en ĉi tiun havenon antaŭ la verkisto bildigis lin enla mondo de ideoj, literaturo...

Sed ĉio bona finas, kaj kelkajn horojn poste, kiam la suno jam tuŝas la horizonton por trairi ĝin supren igante taglumon, kiam verŝajne Edgar jam estis historion, ni decidis reveni hejmen. MI aperis en mianhotelon de Yangon', la ĉefurbo burma kiun mi atingis trukante la tempon... Estas nekredeble la kvanto de landlimaj problemoj, kiuj estas en Azio. Mi kredis, ke tiuj aferoj okazas nur en Eŭropo, sed en tiuj aliaj landoj ankoraŭ oni vivas en la pasinto, rilate al niaj landoj okcidentaj, kaj kverelojn pri landaj limoj oni provizore solvas per fermado de vojoj kaj ŝoseoj. Ĉiel ajn, ne estas tiom da homoj, kiuj havas aŭton, kaj preskaŭ ĉiuj piedmarŝas longajn distancojn. Kaj fari tion oni ne necesas ŝoseojn: kun vojeto sufiĉas, kaj tiaj vojoj ne necesas zorgado, sed nur, ke oni paŝu ofte tien. Mi havis problemojn kun vizojm sed mi solvis ilin petante ilin en Madrido, kaj poste pere de malfermaj landlimoj, kiuj ne estis en mia vojo, sed kiujn mi sukcesis ekhavi kaj poste trapasi dum momentoj, kiam ne estis multe da homos en la koncerna vico. Jen avantaĝoj povi movi laŭ tempo kaj spaco per neveturilaj rimedoj tiom, kiom mi deziras. Kaj la plej bona afero pri tio estas, ke mi ne laciĝas pro tio. Vojaĝi laŭ tempo kaj spaco, almenaŭ en tiuj mallongaj saltoj, ne postulis forton demi, sed mi konstatis, ke mia malsato kreskis multe. Mi ĉiam manĝis iomete pli ol sufiĉe, sed mi vidas nun, ke mia pezo malkreskis, kaj samtempe mia manĝemo kreskis multe. Eble la procedo postulis pli da energio ol tio, kion mi kredas. Jen bona demando por mia gvidnatino, kiam mi denove vidos ŝin.

Tamen, vidante ŝin, mi devis respondi ŝiajn demandojn:

«Ĉu vi jam pretas vidi vian dian majstron?»

«Ĉu preta? Nu, jes, mi jam alkutmiĝis al la ideo...»

«Mi celas diri, ĉu vi jam pristudis la psikologion de tiuj homoj, kiuj estis iliaj gustoj kaj antipatioj, ne kaŭzi katastrofon pro kolizio da kulturoj».

«Nu..., ne..., bone... Mi ne vidos multe da homoj. Se mi bonŝancas, mi vidos nur unu homon. Kaj li komprenos min. Ĉu tio ne sufiĉos?»

«Nu.., mi ne scias. Se li estas Dio, tio sufiĉos, sed..., nu, diable, ni ekiru!»


11 La problemoj de l' Mesio. English Español

Ŝi prenis mian kubuton, kiel la aliajn du fojojn, kaj subite mi troviĝis en soleca ĝardeneto, meze de monto, je la momento kiam ĉielo ekmallumiĝas. Je la fino de kelkaj minutoj, mi vidis, ke alvenas viro. Li estis pli malalta ol mi, li havas barbon kaj hararon longajn kaj senzorgatajn, sed li ankoraŭ estis juna, multe pli juna ol mi. La viro ne estis tre feliĉa.

«Patro, forprenu tiun pokalon el mi. Sed fariĝi via volo».

«Kio turmentas vin, Jesuo?», mi ne povis ne diri, impulsive.

«Patro! Mi fartas malbone. Mi ne kredas, ke mi havos forton por tio, kio venos al mi».

«Ĉu vi estas tiom certa pri tio, kio venos?»

«Mi mortos pro mia instruado. Sed mi ne povas fari aliel».

«Vi ĉiam estis kohera al viaj pensoj, viaj deziroj, via mesaĝo. Nun vi devas elteni la finan horon».

«Jes, patro. Sed helpu min. Donu al mi ion, kion mi povos teni. Fojfoje mi dubas, ke mi povos elteni. Post mallonga tempo, mi estos nur unu el tiuj homoj, kiujn kelkaj sekvis, kaj post kelkaj jaroj neniu memoros pri mi».

«Vi eraras pri tio, Jesuo. Via instruado estos konata de jarcentoj post jarcentoj, en kontinentoj, kiujn oni ankoraŭ ne malkoris. Je nomo via oni faros multe da bono, kvankam aliaj homoj provos justigi militojn kaj aliajn malbonaĵojn pere de ĝi. Sed neniu povos diri, ke homaro forgesis pri vi. Vi igos homon pli bona ol li kaj ŝi estas. Pro vi perforto perdos multe da grundo fronte al amo kaj paco. Via ideo pri tio, ke oni devas ami sian malamikon estas la plej ghrava revolucio en la tuta historio de homaro, Jesuo».

La homo rigardis al grundo, pensadante. Mi profitis la ŝancon demandi:

«Diru, Jesuo: kion vi pleje pentas, ke vi faris?»

«Mi malbonfartigis multe mian patrinon, mi estis dura kun miaj sekvantoj, pli ol mi dezirintus. Estas malfacile konservi onian tuton, kiam oni vidas, ke oni ne komprenas vin».

«Kaj nefaroj? Kion vi pentas, ke vi ne faris?»

«Mi ne havis multe da tempo. Mi pentas, ke mi ne pli bone helpis Marian Magdalenon, kaj aliajn virinojn, kiuj alprotis al mi sian amon tiom ofte. Sed mia tempo jam elĉerpiĝas, patro, vi scias pri tio pli bone ol mi».

«Ĉu vi volas, ke mi portu vin aliloken, kie oni ne povos vundi vin?»

«Ne, patro. Me ne scius kion fari poste, se mi nun ne estas kohera al tia vivo, kiun mi havis».

«Ĉu estas mesaĝo por sekvantoj viaj?»

«Ne, miajn sekvantojn mi ankoraŭ ne lassis. Judas' ankoraŭ malfruos iomete».

«Timu nenion, Jesuo. Via ekzemplo estos imitita de multaj sekvantoj viaj en la estonto. Dum miloj da jaroj via ekzemplo estos viva, kaj homoj parolos pri vi, kaj sekve vi neniam mortos. Nun vi permesu al mi, ke mi brakumu vin, kaj reiru al viaj disciploj kuraĝigi ilin en tiu ĉi amara horo. Vi ankoraŭ devas instrui ilin la superan lecionon: pardoni vian malamikon».

Mi ne povis ne brakumi tiun ekzemplon de integreco, boneco kaj kohereco. Poste mi vidis lin turni kaj iri tien, kie liaj disciploj atendas lin. Apud mi estis nova presenco, Vanesin', kiu diris al mi:

«Ĉu vi scias tion, kion vi ĵus faris, Indalesjo?»

«Mi ne povis eviti ĝin. Dum sesdek jaroj mi dubis. Nun mi scias».

«Ĉu ke vi estas Dio? Ĉar vi ŝajnigis tion antaŭ momento».

«Ne. Ke homoj bonaj estas dio. Ke honestaj homoj estas dio. Ke  homoj koheraj kaj bravaj meritas, ke la tuto mondo adoros ilin. Mi preferas dion elpopolan, kiel Jesuo la Ĉarpentisto, al kolerema Zeus',  patriarka, aristokrata kaj kaĉokatra, aŭ senracia, seksisma kaj venĝema kiel Ala', aŭ naiva kiel tiuj orientaj dioj. Sed revoluciulo, kiu donas sian vivon sen manipulacii la popolon en sia propra gajno, tiu homo meritas mian respekton. Tiu homo meritas esti dio».

Ŝi rigardadis al mi per malfermegataj okuloj, surprizita. Kiam mi silentis, ni du daŭrigis senmovaj tie, aŭskultante la venton, la malfortan brizon, kiu kombis la ĝardenon Getsemanion. Post longa paŭzo, ŝi murmuretis:

«Ĉuni iru vidi tion, kiel li mortas^»

«Oni vidos nin. Ni ne povas iri tiel, kiel ni estas nun».

«Atendu».

Post kelkaj sekundoj ŝi denove aperis vestante modestan robon tiutempastilan, kiu kovris ŝin de la kapo al piedoj, kaj apud ŝi estis tutan atrezon de roma centestro.

«Vestu tion», ŝi diris signalante ĝin.

Ne estis tiom da homoj sur Golgoto, kiel diversaj filmoj holivudaj volis kredigi al ni. Homoj vere timis. Krucigo estas eble la plej kruela metodo ekzekuti de la tutaj tempoj. Tie estis Jesuo, pendante el ligno, ankoraŭ perdante sangon el vundoj sur siaj manoj kaj piedoj, suferante tiom, kiom mi neniam vidiis suferi homon aŭ beston en mia tuta vivo. Proksime ni vidis virino kvardekjaraĝa, eble kvindeka, kaj flanke de ŝi estis estis junulo. Mi supozis, ke temas pri Maria kaj Johano. Vanesin' kaj mi estis dek metrojn for de li, kaj vidis, ke apud la kruco estis soldato, kiun oni ordonis, ke neniu venos proksime de la kruco, ĉar estis ordonoj, ke li suferu multe, ĝis sia morto.

«Elí, Elí: lamá sabaktaní?», li diris per tro pova voĉo por homo en tiu situacio.

«Via patro neniam forlasos vin!», mi telepatiis klare, venante proksime al la kruzo, per impulso neatendita.

Kaj surprize por ĉiuj, eĉ por mi, mi forprenis la lancon de la soldato kaj ĵetis ĝin kun mia tuta forto kun la ideo trafi lian koron kaj tiel evitigi lin pri pluaj sencelaj suferoj. Sed tio estis la unuan fojon, kiu mi prenis lancon en mia tuta vivo. Ĝi estis pli peza kaj malpli rafinita ol mi esperis, kaj anstataŭ trafi la koron, mi trafis nur lian flankon. Tio, sendube, mallongigis la suferon, ĉar anstataŭ tagojn, lia suferado daŭrigis nur kelkajn horojn pli. Je la fino de tiu tempo, li diris:

«Patro, je viaj manoj mi lasas mian spiriton.

Kaj dirante laŭtan krion, li mortis.

Mi ne povis teni main miron, kaj ekklamis senpense:

«Sane, ecce homo vir filius dei erat».

Mi turnis min kaj serĉis Vanesinon per mia rigardo. Ŝi ne estis tie, kie mi lasis ĝoin, sed iomete pli for, ŝia vizaĝo plena da miro. Mi venis al ŝi kaj diris:

«Ni ekiru, virino».

Preterpasante psikomoron, ni malaperis kaj venis denove jarcento 21ª bildiĝis antaŭ ni. La ĉefurbo de Burmo, mia hotelo, mia ĉambro. Tie venis centestro romia kaj virino de la popolo juda de Samario. Kiam ni forprenis niajn vestaĵojn, ŝi prenis ili for. Mi ne vidis ŝin denove ĝis unu semajno poste.

Dume, mi devis procezi kaj engluti ĉion, kion mi ĵus travivis. Mi jam konis la aferon direkte. Ĉio, kio Saŭlo inventis simple ne estis tie. Sed aliaj aferojn, kiuj li kaj la aliaj aŭtoroj de la Nova Testamento ne diris, aŭ ili simple ne konis, ja estis tie. Jesuo estis bona homo, kiu kredis sincere pri ĉio, kion li diris. Kaj li mortis pro tio. Dudek unu jarcentoj poste oni ankioraŭ memoras pri li, kaj multajn aliajn oni primemoras nur pro tio, ke ili konis Jesuon.


12 La estonto de homaro. English Español

Mi ne povis ĉesi pensi pri tio, kion Vanesin' diris: homaro preskaŭ malaperis dufoje, sed oni prenis taŭgajn decidojn, kaj sekve ni sukcesis supervivi. Mi pensis pri nukleara katastrofo, kompreneble. Sed estas aliaj eblaj katastrofoj, kiel kolizio kun asteroido, aŭ pandemio... Io simile al gripo A, sed vere mortiganta. Aŭ multaj aliaj aferoj. Mi demandos al ŝi, mi diris al mi mem. Sed poste mi memoris, ke mi, eĉ se limigite, povas ankaŭ vojaĝi laŭ tempo, se mi jam estis en tiu momento, en tiu spaco. Pro tio mi koncentriĝis kaj tuje mi vidis min denove antaŭ la Partenono mem, sed tiu nova, tiu kiun ĉirkaŭis ĝangalo kaj ne dek milionoj da turkoj ŝajnigante grekojn.

«Glub!», diris mi kontatante, ke eĉ se mi ne povis salteti kvar mil jarojn en la estono sciante pri tio, kion mi faras, ĵus faris salton da dek milionoj da jaroj, mil jaroj pli mal pli, per simpla salto kaj sen ian ajn peno. Mi supozas, ke ion similan al jet lag mi spertas, sed la sento pri tio, kion mi us faris sen ia ajn helpo, sen apogi min sur Mirno, kiel al unua fojo, fartigis min kaj granda interen kaj aĉega ekstere.


Tomaso.

Tomaso, mia tigro Sed terura kreitaĵo forpenigis min el mia pensado: granda tigro rigardadas min, kaj eble pro kuriozeco, eble pro timo, eble pro malsato, donis al mi grandan krion tigran, kiu starigis mian hararon. Kiam li estis tuŝante min per sia ungego, mi volis esti malantaŭ li kaj plop!, tie ektroviĝis mi. Pli komforte, mi deziris esti sur li, kvazaŭ mi rajdas ĉevalon, kaj subite mi vidis, ke mi rajdas la tigron, kiu skuiĝis tien kaj reen provante atingi min per sia buŝo aŭ kruroj, tute sensukcese, ĉar mi estis en loko malproksime de ili. Mi premis plej forte kiel eble per miaj femuroj kontraŭ liaj flankoj, kaj la besto, eble timigita, lanĉis sin en freneza kuro antaŭen. Mia bonŝanco volis, ke arboj ne havis malaltajn branĉojn, kaj baldaŭ mia katego portis min sur senarban ebenaĝon. Tie li kuris ĝis elĉerpiĝo, sed mi daŭre tenis lin per miaj femuroj, kaj ankaŭ mi tenis manplenon da liaj haroj per ĉiu mano mia plej eble kiel forte ne fali el la tigro kuranta kaj saltanta. Vere estas, ke kiam mi estis junulo mi praktikis ĉevalrajdadon, sed mi neniam estis tre bona pri tio, kaj nun mi ĝojas, ke mi faris tion. Fine, post kuri kelkajn kilometroj, la tigro haltis, elĉerpita. Sed, pli ruza ol ĉevalo, li provis ion, kiu povus sukcesi se mi ne timintus tiom multe: li turnis sin kelkajn fojojn sur la grundon kun la evidenta intenco premplatigi min per per pezo sia, por manĝi min poste, mi supozas. Sed kiam mi ekvidas la grundon proksime, mi saltis teleportita de mi mem dek metrojn for antaŭ li, dum mi telepatiis al li: Tigro fia. Tiel ni neniam ekenamiĝos unu kun la alia. Ĉu vi ne hontas?

Oni povus diri, ke mi estis stulta paroli al tigro. Sed tamen la besto komprenis min, ĉar li ŝrumpis, metis siajn krurojn kaj voston sub sin, kaj rigardis la grundon.

«Venu ĉi tien!», mi ordonis signalante lokon proksime de mi per mia montrofingro. La granda kato staris kaj malrapide, paŝo post paŝo, alproksimiĝis al mi kun timo, kvazaŭ li timas baton de mi. Kiam li estis sur la montrita loko, li surgenuis denove per siaj antaŭaj kruroj en klara gesto de subiĝo. Mi alproksimiĝis laŭ lia maldekstra flanko, kaŝante mian propran timon plej eble kiel efike, kaj per multe da laboro mi levis mian kruron kaj metis ĝin je la alia flanko de la besto, sidiĝante denove sur li. Mi prenis du manplenojn da haroj de la besto kaj tirante per ambaŭ pugnoj supren, mi diris:

«Supren! Antaŭen!»

Mi provis memori tion, kion mi iam lernis pri ĉevalrajdarto, kvankam la afero ne estis ekzakte same. Mi ne povus meti bridon sur tigro, kompreneble, sed mi praktikis diversajn paŝojn, sendante al la besto mensajn imagojn pri tio, kion mi esperas de li, kaj mi prenis lin trote, paŝe, galope, kaj mi igis lin salti, trairi riverojn, kaj finfine ŝrumpi por ke mi subeniru el li.

«Bone, Tomaso», mi ekbaptis lin je tiu momento, «vi bone faris. Kiam vi aŭdos tion», mi metis du fingrojn en mian buŝon kaj diris per la lingvo de fajfo Tomaso!, «vi devas veni tien, kien mi estas. Ĉu vi komprenas?»

«Grrrrrr!» estis la humila sed sona respondo de l' katego.

«Bone. Nun vi povas foriri».

Kaj mi krakis miajn fingrojn, kiel ordono pri tio, ke la tigro jam povas foriri. Kaj li tuj faris movante sian voston.


Homo salutans.

Plas, plas, plas!, mi aŭsdis aplaŭdi malantaŭ mi. Mi turnis min, kaj tie mi vidis mian blondan diinon, Mirnon.

«Gratulon. Vi ĵus sukcesis pri via dekjaraĝa ekzameno, Indalesjo», ŝi diris kun evidenta amuzo.

«Kio?»

«Venki timon al bestoj kaj dresi vian unuan maskoton estas la plej malfacila tasko de tio, kion oni povus nomi ĉi tie Unuagrada Lernado. Vi faras tion kvindek jarojn poste, jes, sed oni povas pardoni tion al vi pro la fakto, ke vi ne sciis, ke vi devas fari ĝin. Nun vi scias kial niaj bestoj vivas en kompleta libereco: ili ne atakas nin, kaj se ili volus fari tion, ili havus nenian ŝancon tuŝi nin. Ili havas iom da inteligento, sufiĉe por kompreni kiu estas mastro, kaj ĝi ebligas al ni destri ilin facile, kiel vi ĵus faris kun tiu tigro. Mankis al vi nur, ke vi ridetis al li por pruvi, ke vi estas kontenta kun li, sed vi tion povas fari la venontan fojon. Memoru: rideto estas premio, kaj malrideto estas puno. Sed vi jam mastrumas lin. Aliflanke, tigro estas bona elekto. Mi preferas ilin al leonoj aŭ elefantoj. Ili estas pli belaj kaj subtilaj».

«Mi devus nomumi vin mia instruistino, Mirno. Ŝajnas, ke Vanesin' jam forlasis min...

«Ne. Estis tro multaj ŝanĝoj por vi en malmulte da tempo. Vi ĵus faris saltegon per vi mem, kaj tio surprizigas multe al niaj fakistoj pri lernigado, ĉar vi estas la unua individuo de via speco, kiu sukcesas fari tion».

«Ĉu speco mia? Ĉu vi ne apartenas al la sama speco kiel mi?»

«Oni povas diri, ke jes..., sed nur kun dek milionoj da jaroj de evoluo malpli. Ni povus trovi sufiĉe da signifaj diferencoj, kiuj povas situigi nin en diversaj specoj, ĉu vi ne opinias same?»

«Ho, jes. Mi apartenas al speco Homo sapiens. Kiu estas tiu via?»

«Mi neniam pensis pri tio. Sed oni povus difini ĝin kiel Homo salutans, homo sana, ĉar malsano jam havas nenion fari pri ni. Vi havas serion da mikrobioj en via interno, kiuj povas timigi vin post kelke da jaroj. Sed ni povas korekti tion en vin. Fakte per simpla sangoverŝo oni povas korekti tion, kvankam mi volas konsulti tion antaŭe kun fakisto, ĉar povus esti, ke estas pli bona solvo».


Demando sen respondo.

«Nu..., menciante tion..., estas io, kion plaĉos al mi, ke oni klarigu al mi».

«Kio zorgigas vin?»

«Kiam mi ekkonis Vanesinon, klugo preskaŭ mortigis min. Ŝi diris al mi tiam, ke tiu klugo ne celis min, sed ŝin, kaj oni diros al mi poste. Tamen, longa kateno da eventoj malebligis min koni pri tio. Ĉu vi scias kial tiu klugo estis tie?»

Ŝi devis scii, ĉar ŝi ridetis, rigardis la plankon, kaj poste diris:

«Ŝi devas diri al vi, ne mi. Ne estas, ke ĝi estas sekreto. Estas, ke mi ne konas la koncernajn faktojn. Mi scias, ke ŝi studadis mistrakton en Bharato en tiuj tempoj, nu, mi celas diri en via tempo. Mi scias, ke ŝi havis pli ol unu problemo pro tio, sed mi scias nenion pli. Jes, vi devus demandi al ŝi».

«Nu, bone..., sed kio pri vi? Ĉu vi hazarde iris promeni kaj vidis min?»

«Ne ekzakte. Mi sentis vian presencon, kaj sentis, ke vi suferas. Mi povus helpi vin. Pro tio mi venis».

«Jes, vi certe helpis min. Mi ne plu memoras la tigron».

«Vi regis la situacion tre efike. Mi jam diris al vi».

«Estas multaj aferoj, kiujn oni devintus diri al mi».

«Vi malpravas pri tio. Kelkaj aferoj okazas ĉar vi serĉas problemojn vi mem. Kaj ni ne povas antaŭvidi aliajn. Sed estas vere, ke vi havas multajn neresponditajn demandojn. Kelkajn el ili mi povas respondi, sed vi nur devas lerni demandi ilin».

«Bone, helpeto pri la tigro povintus esti bonvenigata».

«Kaj igi vin sentaŭga? Ne, dankon. Nun vi scias kiel solvi viajn proprajn problemojn en malamika etoso».

«Mi ne scias ĉu ĉi tiu estas sekura loco... Ĉu sovaĝa besto ne povas ataki nin surprise?»

«Mi vidis vin defendi vian vivon tre bone. Imagu pri tio, kion ni aliaj povas fari».

«Sed tiu nevidebla fortkampo, kiun mi vidis la unuan tagon...»

«Ni diru, ke estis ĝentileco de Vanesino al novalvenanto...»

«Ĉu vi celas diri, ke oni neniam uzas ĝin?»

«Vanesin' faris tion aparte por vi. Ni ne bezonas tion. Kaj de nun ankaŭ vi ne bezonas ĝin. Gratulon, Indalesjo».

«Do, se unu el tiuj sovaĝaj bestoj atakas vin tute subite, kion fari?»

«Kion vi opinias?»


La Dua Parentezo.

«Mi suponzas, ke oni sendas ĝin en la Lunon».

«Ne: oni trankviligas ĝin subite, same kiel vi faris, aŭ eĉ pli rapide. Sed mi rimarkis, ke vi tre interesiĝas pri la Luno. Ĉu vi iam estis tie?»

«Ĉu en la Luno?»

«Jes, en la Luno».

«Ne. Kaj nun, ke vi diras pri ĝi, mi sentis tre ofte, ke plaĉus al mi iri tien».

«Ho, sekve ni eku».

«Eku kion?»

«Ni ekiru al la Luno», ŝi dirisprenante mian kubuton.

«Atendu! Ni ne havas...»

Tuj ni du troviĝis sur la surfaco de nia satelito.

«... spackostumojn!» 

«Ni ne bezonas tion. Ni estas en kristala observejo. Ĉu vi ne sentas la murojn?»

«Mi ja sentis ilin. Ni estis en kristalkonstruaĵo, kun partoj betonaj. Sed fenestroj estis tiom larĝaj kaj altaj, ke ŝajnis, ke la tuta konstruaĵo estis nur kristala. Tra ili mi vidis nian planedon blua, kun kelkaj partoj blankkoloraj pro la nuboj, kaj sesoble la grandon de la Luno el nia planedo. Tio estis impresiva spektaklo.

«Jes, mi supozas, ke dum dek milionoj da jaroj, spacovojaĝo progresis multe...»

«Ne vere. Ili ne interesas al ni».

«Ĉu ne? Ĉu vi ne estas scivolema pri kontakto kun aliaj civilizacioj? Kun eksterteranoj?»

«Ne, fikiĝu ili. Ni jam havis tiun kontakton, kaj tio ne estis tre plezura».

«Ĉu ne? Kio okazis?»

«Ili likvidis nin. Ĉiujn. Poste la adaptigo de nia planedo al iliaj bezonoj fiaskis, kaj ili ĉiuj mortis, ankaŭ. Tio estis malbona travivaĵo por ĉiuj. Ili preferinde serĉus alian lokon aŭ restus en sia planedaĉo».

Io eraras en ŝia rakonto:

«Sed.., se ili mortigis vin ĉiujn, el kie vi naŭmil teranoj venas?»

«Ili certe lasis neniun sur la Tero. Sed estis kelkaj el ni ekster la planedo tiam. Fakte kelkaj vivas en aliaj planedoj, sed ne multaj. Ili adaptiĝis al aliaj lokoj kaj pristudas aliajn aferojn tie, sed ili ne plu povas vivi ĉe ni, ĉar liaj korpoj evoluiĝis kun tiuj lokoj. Sed ili estas nur kelkaj centoj, eble nur dekoj da homoj».

«Vi ne klarigas el kie vi venas sur la Tero».

«Nu, ne estas tre facile kompreni, sed ni diru, ke estis deko da ni kiu tiumomente ne estis en nia planedo. Ili faris provojn en Ceres', la satelito de Jupitero. Kiam ili volis veni vidi kio okazas, restis eĉ ne unu el la centmil milionoj da homoj, el kiuj konsisits homaro. Tro parolemaj, tro laŭtaj..., kaj ne nur individue: multaj senutilaj televidaj kaj radiaj elsendoj dum miloj da jaroj. Necese ili devis altiri iun ajn en la universo post tiom da jaroj da bruo».

«Do, kiu venis?»

«Ili nomis ilin mem per vorto, kiun ni komprenas kiel irkil'. Strangaj kaj malbelaj bestoj. Mi supozas, ke tiun bildon ili havas pri ni. Homaro preskaŭ malaperis tiam, jes».

Ŝi paŭzis iomete, kaj daŭrigis per dolĉa,melodia kaj malrapida voĉo:

«Sed unu el ni tiutempe jam eksperimentis pri tempo kaj spaco. Fakte la misio spaca en Ceres' temis pri tio. Ili vere estis dek homoj sub gvidado de tiu homo. Ili estis nur viroj, neniu virino inter ili. Provante la eltrovojn, unu el ili aperis en Novjorko kaj vidis ĝin tute malplena, sed kun multe da truoj en la planko. Subite kelkaj stranguloj estis sur lin, kaj senmovigis lin.

«Kio okazis?»

«Li saltis, lasante ilin senmovigante la aeron. De ducent metroj li rigardis ilin, kaj per alia salto li venis en la sateliton Cere' kaj rakontis al siaj kamaradoj. Ili pretigis sian eksperimenton pri tempaj saltoj, kaj du el ili iris en ducent jarojn antaŭe averti homaron».

«Kaj oni ne atentis al ili».

«Ne. Ili taksis ilin frenezaj, kaj metis ilin en frenezulejon. Sed ili eskapis facile per tiu rimedo, kiun vi jam konas kaj praktikas. Poste ili faris ion pli praktika: ili selektis grupon de kvin cent homojn de la tuta mondo kaj ambaŭ seksoj, kaj klarigis al ili la aferon. Ili prenis ilin al la tempo de ekstermado por ke ili vidos tion per ili mem, sed ne havi riskon, ili kreis observejon ĉi tie, en Luno, kun pligrandigiloj por ke ili vidos ĉion. Kaj la propone estas, ke ili restu sur Tero por daŭrigi homaron».

«Kaj ili akceptis».

«Ne ekzakte. Tiuj irkiloj, kiuj atakis la esploranton estis la lastaj, kiuj restis. Fakte ili estis speco disvolvita, tamen stulta. Ili malbone adaptiĝis al la Tero, kaj kiam la truo de la ozontavolo malfermis denove, ĉar ĝi regule fermas kaj malfermas, ili komencis morti nombre. Aldone, ili manĝis homojn, do kiam ilia rikolto elĉerpiĝis, ili mortis ankaŭ, ĉar sur nia planedo estis nenio plu, kion ili povas manĝi. Ŝajnis, ke la Tero mem venĝis la mortigon de homaro».

«Kial vi diris Ne ekzakte? Ili restis, aŭne restis».

«Ĉar vere ili restis, sed dek mil jarojn poste. Ceresanoj sendis maŝinojn por restarigi la nivelon de oksigeno, denove terigis la planedon, eksplodigis volkanojn kaj post dek mil jaroj la Tero estis same kiel kaj irkil kaj homo neniam estis tie. Ili venigis denove bestojn de aliaj epokoj, kiuj bredis tre rapide, kotribuante al ekvilibro ekologia tre interesa. Poste homoj havis kelkajn kongresojn kaj diskutojn dum mjulte da jaroj. La rezulto estas la nuna sistemo: halto al kreskegado de nia speco, respekto al aliaj specoj, kaj ĉiu faras tion, kion li aŭ ŝi ŝatas».

«Ĉu la limo de dek mil homoj estis interkonsentita ankaŭ?»

«Naŭ mil. Sed neniu parolis pri cifero. Estas tio, kio rezultos el niaj interkonsentoj. Sed smae kiel britoj kaj kelkaj alia nacio de via tempo, ni ne havas skribitan konstitucion».

Ŝi silente ridis al sia propra blago antaŭ ŝi aldonis:

«Nu,vere ni havas nenion skribitan. Ĉio estas tie ĉi», ŝi tuŝis sian frutnon, «kiu estas la loko, kie tiuj aferoj devas esti. Papero estas mortinta afero, kaj tio, kion oni diras en libroj ekzistas nur tiam, kiam oni prenas en sian menson tio, kion oni legas».

«Ho, funkcia analfabetismo».

«Ne ekzakte. Skribarton oni elpensis por tradoni konon, kaj ni faras tion per telepatio. Ĝi estas nia skribmaniero».

«Certe. Kaj ĝi ne postulas eksteran materialon».

«Sed eklernante tion, ĉu vi ne laciĝas? Dekomence, kiam uzo de telepatio ĝeneraliĝis, multaj homojn trovis ĝin straĉiga».

«Ne, tute ne. Por mi estas multe pli facile pensi ol paroli. Kaj pli rapide. Sed mi observis, ke vojaĝoj tra tempo maldikigas min. Ĉu ekzistas logika klarigo pri tio?»

«Tio estas stranga. Estas masmovado, evidnete, sed vojaĝante oni prenas mason el etoso, kaj tiel oni ekvilibriĝas. Sed se vi faras tion sen matematikoj, eble estas io, kion vi ne bone faras, kaj pro tio vi perdas mason».

«Ĉu estas ulo, kiu povos helpi min pri tio?»

«Ni povas serĉi fakiston kaj demandi. Sed vi jam konas la plej bona fakiso pri tio: Vanesin'».

«Mi ĝojas pri tio. Mi demandos al ŝi».


Luno kulpas.

Mi ĉesis paroli dum mi observadis la Pacifikan Oceanon kaj la marbordojn de Ameriko kaj Azio, same kiel la punktetoj, kiuj indikis la plej grandaj insuloj de Oceanio, multaj el kiuj mi preskaŭ divenis, ĉar mi vere ne vidis ilin, sed mi sciis, ke ili estas tie.

Kaj pensi, ke tiun mirindaĵon ne volis profiti la irkiloj. Se ili venintus pace, ni povintus helpi ilin adaptiĝi.

«Ho, ne diru stultaĵojn! Ni jam havis sufiĉe el ili sen ilia adaptiĝo. Se ili sukcesintius, ni ne povintus rehavi la Teron por ni...»

«Kiam estis tio? Ĉu vi konis tiun eventon per vi mem?»

«Kompreneble. Ĝi estas deviga temo por nia en nia edukado. Niaj instruistoj prenas nin por ke ni vidu la sekvoj fari agojn kolektivajn absurdajn. Kaj tio okazis antaŭ mjulte da tempo. Jam pasis du milionoj da jaroj de tio».

«Kial vi ne evitis tion vojaĝante tra la tempo?»

«Ili estis multaj. Kaj estis pli fareble rekomenci. Vidu, ke tiu homaro estis tre primitiva kaj agresema, kaj ili ne permesis al ni alia opcio. Pro tio ni devis selekti tre specife tiujn, kiujn ni volis».

«Ĉu neniu pli estis venigita poste?»

«Ĉu vi serioze demandas^»

«Tute».

Ŝi silentis, rigardadis al mi dum longa tempo kun mieno, kiu ŝajnis proksime al ridego. Ĝis kiam mi konstatis, kaj mi ridegis laŭte.

«Kompreneble: mi. Kaj mia kazo jam okazis aliajn fojojn, ĉu ne?»

«Kelkaj, kvankam ne mujltaj. Povas esti ĉirkaŭ kvindek».

«Sed kial mi? Kial ne mi kiam mi estis pli juna, aŭ alia homo pli taŭga kaj juna ol mi?»

«Ĉar juneco estas malsano, Indalesjo. Preskaŭ ĉiam mortiga. En tiuj kazoj, kiam oni povas kuraci ĝin, la afero postulas tempon, multe da tempo».

«Jes, miakaze mi ne scias ĉu sesdek jarojn sufiĉas».

«Ni konsideras la aferon, Indalesjo».

Mi denove rigardis al ŝi, kaj mi vidis ŝin pli bela, pli alloga. Kaj ŝi estas vere inteligenta. Kaj ruza, sed mi ne trovis malfacile kompreni ĝin.

«Venu, ni naĝu sur steloj».

Ŝi malaperis tra pordo, kiu kondukis al ĉambro, kiu okupis granda naĝejo. La akvo estis tre klara, tre pura, kaj je la fundo oni vidis kopion de La kreacio, kiu Mikaelanĝelo pentris en la plafono de la Sesa Ĉapeleto. Ŝi naĝas malrapide papilistile. Mi konstatis, ke ŝi estas tute nuda.

«Venu, ne estu kokina».

«Mi ne havas naĝveston».

«Ne estu tiom eksmoda, ulo. Oni ne plu uzas tion. Akvo havas agrablan temperaturon. Eĉ havajaj plaĝoj, tiuj, kiujn vi deziras koni, neniam fartigis onin tiom bone, kiel ĉi tiu naĝejo».

Mi ne plu dubis, kaj mi senvestiĝis, kaj ĵetis min en la naĝejon. Mi naĝis al ŝi, kaj je la centro de la ejo mi demandis al ŝi:

«De kiam ekzistas ĉi tiu observejo?»

«De antaŭ du horoj, proksimume. Kial vi demandas?»

«Ho! Kiu konstruis ĝin?»

«Mi. Sed demandu ne plu, Indalesjo. La povo de menso estas pli ega ol tio, kion vi imagas ankoraŭ. Tiun ĉi observejon mi konstruis porvi. Akceptu mian donacon. Kiam ni ne plu bezonos ĝin, ni lasos ĝin tie ĉi por ke meteoritoj detruos ĝin, aŭ pli bone, ni mem malkonstruos ĝin, sed dume ni ĝuos ĝin».

«Sed meteoritoj povas fali sur nin nun».

«Tio ne okazos ĝis morgaŭ vespere, mi jam kalkulis. Sed ĝi falos dekkilometrojn for de ni, proksimume. Se mi eraris, ni aŭdos sonorilon kiam ĝi estos cent mil kilometrojn for de ni, trankviliĝu. Vi ne pensu pri tiuj teknikaĵoj, kaj provi kapti min».

Ŝi eknaĝis for de mi rampestile al bordo de naĝejo. Mi ne scias ĉu ŝi ne bone naĝis, ĉu ŝi lasis min atingi ŝin, ĉu ŝia longa hararo malutilis al ŝia naĝado, sed mi baldaŭ kaptis ŝin per ŝia femuro antaŭ ŝi atingis la angulon. Mi diris subite:

«Mi venkis. Nun mi volas premion».

«Kion vi volas?»

«Kison».

«Mi ne kisos vin, sed mi ne malebligos vian kison».

Mi tenas ŝin per ŝiaj ŝultroj, kaj mi supozas, ke mi ne rezistis ŝian primokan rideton kaj ĉarman. Antaŭ mi kosntatis pri tio, kion mi faras, mi kisadis profunda ŝian buŝon. Sed, male al tio, kio okazis ĉe mia hotelo kun Vanesin', mi ne pentis pri tio, kaj vidis nenion nekovena pri ĝi. Ni estis ĉe ŝi, kvankam ŝia luna hejmo, tiun domon ŝi diris, ke ŝi konstruis por mi, kaj sekve tiu estis ankaŭ mia domo. Do ni estis ĉe nia domo de la Luno. En la loko de la naĝejo, kie oni povas stari, kontraŭ la bordo, ni amindumis. Flotante, mole karesante unu la alian. Kisante kaj sopirante pro amo unu la alian. Kiam ni finis, mi demandis kaj havis surprizigajn respondojn:

«Ĉu vi ĝuis tion?»

«Vi estas la knabo kun demandoj kun meme­videntaj respondoj. Vi jam vidis, ke mi ne profitis mian eblon iri for de vi, ekzemple du aŭ tri planedoj», ŝi ridis. 

«Nu, vi povas esti patrino, ĉu ne?»

«Mi povas. Fakte mi pretiĝis pri tio antaŭ kelke da jaroj, sed ĝis nun mi ne trovis viron taŭga fekundi min».

«Glub!»

Mi regardadis ŝin atente, kaj nur venis en mian kapon tiu demando:

«Kial vi ne diris al mi? Mi ankaŭ rajtas diri ion pri ĝi, ĉu ne?»

«Mi ne scias ĉu mi ekgravediĝis, Indalesjo. Ankoraŭ estas mistero pri la momento, kiam virino ekgravediĝas. Sed eĉ se mi estas tia, mi povas rimedi ĝin».

«Avorto? Ne, virino, Nek vi ne la bebo meritas tion».

«Kiu bebo? Ankoraŭ estras nenio, se li ekziastas».

«Konsentite, sed ne, mi ne volas, ke vi rimedu ion ajn».

«Mi ne sciis, ke tio estas tiom grava por vi. Kion vi farus, se vi ekpatriĝas denove?»

«Tio: mi estos patro dum la cetera parto de mia vivo. Ĉu tio estu multe da tempo, ĉu malmulte».

«Nu, oni tion neniam scias. Longvivecon ni rigardas per alia maniero, kiel vi eble scias».

«Jes, mi scias».

Ni flosas sur nia dorso sur la akvo de la naĝejo. La temperaturo de aero kaj akvo estas goneta. Plafono kaj tegmento estas kristalaj, kaj sekve ni povas vidi la stelojn, multe da ili kontraŭ nigrea ĉielo, sen respegulo. Tiuj steloj ne tremetas, kiel ili faras ĉe nia planedo. Ilie estas kvazaŭ limpunktetoj, kiujn oni najlis en la ĉielon. Je mia maldekstro, prezidante ĉion, kuŝas La Planedo Blua je sia Malkreskanta Kvarono. Mi nur povas vidi parton de nia kara ĝisnuna hejmo, kaj mi miras, ke dum sesdek jarojmi estis tie, sentante ĝian pezon, kiu vere estis tiu mia, kaj ke dum stelplenaj noktoj, kiel tiu ĉi mia, mi rigardadis la ĉielon kaj la Lunon, kiu estas la prezidanta astro, malvarma, flava, silenta. Nun mi vidas bluan planedon kun blankaj haroj, kiuj vere estis nuboj, kaj mi scias, ke sube mi estis dum multe da jaroj, mian tutan vivon krom kelkaj horoj, submetita al enfera bruego...

«Mirno».

«Jes?»

«Fartas bele esti ĉi tie, kun vi. Ĉe tiu ĉi luna paradizo, kiun vi konstruis por mi».

«Vi estas romantika, Indalesjo. Mi faris nenion, kion ĉiu ajn alia kuncivitano mia povus fari».

«Vi estas surprizoskatolo. Tio ĉi estas ĉielo. Plaĉus al mi morti en momento same kiel tia ĉi. Jen la bonpinto de mia vivo. Mi neniam estis pli alte ol nun».

«Ho, jes: tricent mil kilometroj pli alte ol Cjezo», ridis ŝi.

«Prave. Tio ĉi estas vivo. Nur mankas al mi promeni laŭ la luna surfaco».

«Se vi volas, vi povas. En apuda ĉambro vi trovos ian bluan ŝtoneton. Metu ĝin en vian poŝon, kaj vi povos eliri.

«Ĉu vi ne povas?»

«Ne, karulo. Mi preferas flosadi iomete pli ĉi tie, en nia naĝejo».

Ŝajnis al mi, ke ŝi primokas min. Sed mi iris same al apuda ĉambro, pensante, ke mi baldaŭ revenos. Sed tio prokrastigis min: post mi vestiĝis, mi prenis bluan ŝtoneton en mia poŝo, kaj mi vidis, ke blueska lumo venis el ĝi, kovrante min tute, kvazaŭ mi estas centre de bobelo travidebla blueska, kiu ĉirkaŭis min eĉ se mi promenas. Mi deziris eliri, sed ne estis pordo. Tamen, mi same troviĝis subite ekstere, sed ne mankis al mi aero. Evidentiĝas al mi, ke la ŝtoneto kreas bobelon, kiu entenas aeron je premo sufiĉa por ke mi vivu, kaj tamen permesas al mi paŝi sur la tereno luna.  Aldone, mi vidis ku nmiro, ke miaj piedoj ne estis alte sur la terene, sed solide paŝante sur ĝin. Mi povis malplialtiĝi kaj tuŝi la pulveron kaj rokon lunan, kaj mi eĉ trovis iom da humideco sub la rokoj, kiujn mi levigis. Mi ridis, pensante, ke multaj kuncivitanoj miaj ŝategus esti je mia loko. Ankaŭ pri tio, ke ili ne estis tiom saĝaj traktante la irkilojn.

Pensante pri tiu kaj aliaj aferoj, mi revenis en la observejon. Mirno ne plu estis tie. Mi supozas, ke ŝi tediĝis pri atendado. Sed mi vidis mesaĝon, kiun ŝi lasis por mi sur muro ĉe la naĝoĉambro, kiu diras:

Kiam vi jam finis proemni kun Seleno, venu vidi min ĉe mi. Vidu, ke ĉi tie estas du butonojn: ruĝa kaj verda. La dua estas por ke tiu ĉi mesaĝo forviŝiĝos. La alia estas por ke la tuta loko detruiĝos dek minutojn post kiam vi eliros ĝin. Ĉiam, kiam ni revenos ĉi tie, mi kosntruos saman konstruaĵonpor vi. Kison, Mirno.

Mi dubis: kiel detrui donacon tiom mirindan de mia plej bona amikino el la estono? Vere estas, ke mi dubis inter ambaŭ aferoj: vidi detruon, se tio veras, aŭ konservi ĝin kiel ampuvon. Sed mia scienca scivolemo venkis. Mi eliris al kilometro for de tie, kaj el inter bobelo blua mi atendis dum dek minutoj, atendante eksplodon. Sed tio ne okazis: mi vidis, ke la observejo komencis malaperi en la spacon, kvazaŭ ĝi esas cepo kies tavolojn oni forprenas, iom post iom, ĝis kiam la lasta tavolo falis sur la luna surfaco. Tie, kie iam estis la observejo baldaŭ estis monteto de luna pulvo, kiu malkreskis iom post iom, kvazaŭ ĝi falas sur si mem, ĝis kiam estis nur glata ebenaĵo. Mi rigardadis la lokon, kaj mi trovis ĝin familiara: mi vidis foton pere de interreto de la Maro de Trankvileco. Mi kredis, ke mi notis iun malantaŭ mi, sed mi turniĝis kaj estis neniu. Mi denove rigardis al loko, kie estis nia hejmo, de Mirno kaj mia. Ne plu estis io ajn tie.

Mi devas demandi al Mirno kiel oni faras tion.


Dolĉamara surprizo.

Kiam mi revenis apud Partenono, mi dankis ŝin pro la plej bona donaco nupta, kiun oni iam faris, laŭ mia kono.

«Ho, tio estas sengravaĵo, Indalesjo».

«Vi montris al mi la vojon al la Luno, la pelj alta revo de homoj miatempaj, Mirno. Vi ne scias kiom grava tio estas por mi. Kaj la observjo ankaŭ estis bonega».

«Nun vi scias kiel oni sukcesis unu el la du ekstermadoj de homaro».

«Ĉu estis alia?»

«Jes. Mi rakontos al vi alian tagon. Nun mi devas diri ion pli grava al vi: vi estos patro denove».


13 Esti patro. English Español

«Kiel vi povas scii tiom frue?»

«Niaj rimedoj disvolviĝis iomete post dek milionoj da jaroj, Indalesjo. Mi scias. Tio estas parto de mia trejnado kiel patrino».

«Do ĉu vi estas fakistino pri generado?»

«Ne nur tio, sed jes. Mian alian fakon vi konas ankaŭ: Restariga Antikava Historio. Kvankam hodiaŭ oni ne taksas ĝin tiom favore kiel en via epoko. Sed la fako ne estas generado, sed patrineco».

«Jes, mi vidas, ke tio estas pli serioza afero ol en epoko mia. Tiam ĉiu ajn povis esti patro aŭ patrino. Sufiĉis fiki».

«Ni ne bezonis pli. Sed jes, nun oni postulas fakon pri tio. Ĉar la utila parto komencas post nasko».

«Kaj tio kie lasas min?»

«Ĉu vin? Vi estas la patro de mia filo. Jen ĉio».

«Ĉu ĉio? Mi devas esti tie, kiam li aŭ ŝi bezonos min. Ĉu vi intencas eduki lin aŭ ŝin sola?»

«Mi povus. Aŭ kun alies helpo. Aŭ kun tiu via. Sed ni devus vidi pri tio».

«Ĉu mi devas fari kurson por iĝi via parulo? Vere estas, ke vi povus konsulti min antaŭe».

«Ne pri pareco parolis mi. Tio ne estis antaŭplanita, eĉ se vi tion ne kredas. Ĝi okazis, kaj ne plaĉus al mi eviti ĝiajn sekvojn. Sed en mia epoko ni estas pli respondecaj pri idoj.  Ni ne volas, ke homaro denove malaperos. Tio signifas, ke edukado devas esti kompleta kaj sendifekta. Pro tio oni pretigas zorge al ni, kiuj volas iĝi gepatroj. Sed se vi volas, mi kontaktigos vin al Trinino, mia tutorino, por ke ni prenu la decidojn, kiujn ni kredos konvenaj. Vidu, ke unu el niaj  eblaj decidoj estas malfari la zigoton, kaj ne esti gepatroj. Ĝi estas grava decido, ĉar decidu ni tion, kio ni decidos, ĝi estos grava ĉiukaze.

Mi konsattis, ke tiu debato pri aborto en mia epoko jam estis solvita ĉe tiuj homoj per tre logika maniero, preskaŭ matematika, ne diri cinika:  zigoto iĝas perfekta civitano kun povoj kaj fako pri unu aŭ kelkaj kampoj, kiuj progresigos homaron. Aŭ ĝi iĝus nenio. Ĝi ankoraŭ estas mikroskopa estaĵo, kiu iĝos persono, sed se oni suspektus, ke havos ĝi denaskan difekton, eĉ socialan, ĝi ne naskiĝos. Pro tio Mirno ankaŭ ne fartis bone. Ŝi riskas pagi ŝuldon, kiun vere ŝi ne volas pagi...


Heksono.

«Ĉu vi jam scias, ĉu ĝi estos normala infano?»

«Jes, finfine mi ja scias».

«Tio estas bona novaĵo. Ĉu li aŭ ŝi havos heksonon?»

«Kompreneble jes. Kial vi demandas?»

«Ĉar mi ne havas».

«Sed tio ne gravas. Kiam ni komencis havis bebojn kun hekson', ni kredis, ke temas pri misformado, pro tio, ke ni ne sciis por kio ĝi utilas. Sed ni konstatis, ke se nur unu el la gepatroj havas ĝin, la tuta idaro havos».

«La afero devis esti malfacila por la unuaj heksonhavantoj».

«Ne vere. La organo estis tie, sed ni ne sciis kiel uzi ĝin efike ĝis kiam ni finfine komprenis la sekvojn spaco-tempajn kaj la matematikojn, kiuj klarigas ilin».

«Bone, sed vi ne klarigis al mi pri tio, kio estos mia rolo en via gravediĝo, aŭ en la edukado de nia filo».

«Ĉu vi volas?»

«Kompreneble mi deziras patropreni. Kian personon vi opinias, ke mi estas?»

«Nu, vi devas lerni aferojn. Sed mi gvidos vin. Plej bone estus, ke vi venos vivi kun mi».

«Ĉu sufiĉos naŭ monatoj por lerni ĉion?»

Ŝi ekridis mole kaj senhalte dum kelkaj minutoj.

«Ne, Indalesjo. Mi timas, ke homa besto ŝanĝis iomete dum dek miliono da jaroj. Niaj gravediĝoj ne plu daŭras naŭ monatojn, sed tri jarojn. Ĉu tio surprizas vin?»

«Vere, Mirno, nenio surprizas min nun. Sed eĉ se vi ŝajnas dudek jaraĝa, kiom da jaroj jam pasis de via naskiĝo? Ĉu cent?»

«Cent tri. Kiel vi kalkulis ĝin?»

«Nu, vi ŝajnas iom pli aĝa ol Vanesin', kaj mi scias, ke ŝi estas okdekjaraĝa. Kaj ĉi tie mi devas kalkuli jarojn strange».

 

Centjara amo.

Ŝi ridis al mia penso.

«Ĉu estas aliaj aferoj, kiujn vi volas scii, feliĉa patro?»

«Jes. Ĉu en ĉi tiu tempo neniu geedziĝas?»

«Ne. Ĉu cele al kio?»

«Ne, kompreneble ne. Se infano havas panjon, kiu povas konstrui domon en La Luno, li aŭ ŝi ne bezonas havi patron de la 21ª jarcento, kiu edzinigu sian patrinon...»

«Sed ĝi vere bezonas patron, bonan homon, kiu gvidos lin en tiuj momentoj amaraj kiuj povos veni».

Ŝi rigardis al mi korinkline, kaj mi emociegiĝis.

«Ĉu vi amas min?»

«Mi amas vin, Indalesjo. De la unua fojo, kiam mi vidis vin. Sed vi ne havis okulojn por mi».

«Ne. Mi miris pri Vanesin' kaj ŝia kulturo».

«Vi vidis min nur kiel parto de tio».

«Jes. Sed la Luno ŝanĝis ĉion».

«Mi troigis aferojn kun vi tie».

«Ne, Mirno. Kvankam mi ankoraŭ enkapigas tio, ke vi konstruos similan domon al tiu, ĉiun fojon, kiam ni vizitos la Lunon...»

«Vi vidos. Sed unue vi devas diri al mi ĉu vi venos vivi kun mi».

«Ĉu vi dubas? Evidente jes, Mirno».

«Vi devos fari ĉion, kion mi diros al vi, ĉar ni ne havas tempon por klarigi ĉion, kion vi devintus lerni patriĝi korekte, kara».

«Promesas mi, Mirno. Sed diru al mi: ĉu oni kontrolas la infanojn, kiuj naskiĝas kaj la parojn, kiuj estiĝas aŭ  malestiĝas?»

«Ankaŭ ne. Mi jam diris al vi, ke ni portas ĉion ĉi tie», ŝi diris frapante sian frunton mole. «Ankaŭ, ni ne bezonas kontrolon, ĉar ni ĉiuj deziras kaj agas al plej bono por la estonto de nia raso. Vi vidos tion kiam vi sekvos la procedon de la edukado de via filo».

«Kaj se mi ne sukcesas iĝi bona patro, se mi ne finas tiun trejnadon, ĉu mi ne povos esti la patro de nia filo?»

«Kompreneble vi sukcesos».

«Sed kostis al vi kelkajn jarojn kompleti ĝin».

«Mi pristudis teorion. Sed mi vidis vin kun streĉo eliri problemon, kiun vi havas, kaj vi ĉiam sukcesis. En malnova Egiptio, en Hindio, en Luno... Vi ĉiam lernis movi laŭ spaco kaj tempo sen havi heksonon. Estas mia opiio ke pri patreco vi povos lerni ĉion necesan en malmulte da tempo. Sed se vi ne sukcesas, mi provizos viajn mankojn. Kaj ne, ne estas akademio, kiu disdonos diplomon pri patrineco aŭ patreco. Multaj homoj scias pri tio, kion mi eniras kun vi, kaj malkonsilas al mi daŭrigi, sed mi scias ke vi kaj mi progresos bone. Kaj ankaŭ nia filo».

«Kaj ĉu vi ne timas, ke mi edukos ĝin malbone?»

«Se tio ne finas bone, nenio tenos vin apud mi. Kaj antaŭ vundi nian filon, mi esperas, ke vi foriros. Se ne, mi prenos lin for de vi, kaj vi ne trovos nin denove. Sed mi kredas, ke tio ne estos necesa».

«Ne, Mirno. Eble mi mortos pro longa aĝo antaŭ nia filo komencos lerni serioze. Kaj se mi vidos, ke mi vundos vin aŭ ĝin, mi forprenos min mem de vi»


Longaĝeco.

«Pri morto, mi vidis Martenon, fakisto pri biologio kaj majstro de Armendáriz. Li donis tion por ke vi englutu ĝin».

Ŝi donis al mi strangan bobeleton kun nekolora likvaĵo.

«Kiel mi trinkas tion?»

«Ĉu rekte, ĉu kun akvo».

«Kiucele mi havas ĝin?»

«Malebligi tiun kanceron, kiu aperos en via cerbo post kvin jaroj. Aldone, ĝi enhavas vakcinon kontraŭ tridek aliaj malsanoj. Li opinias, ke tio estos ĉio nune, sed vi devas viziti lin antaŭ kvin jaroj».

Tio ĉi ja estas sanservo!, mi pensis. Mi malfermis la bobeleton kaj englutis ĝin per unu movo.

«Ĉu li sciis tion sen vidi min?»

«Nu, li vidis haron vian, kiu falis el vi dum ni amindumis. Mi prenis ĝin al li. Tio sufiĉis».

De tiu tago mia vivo ŝanĝis ege. Vere estas, ke apud Mirno vivo ne estas teda. Sed plej bone estas, ke mi denove iris en mian unuan junaĝon, kiam mi unuafoje patriĝis. Mi vere fartis june kaj forte, kaj plej strange estas, ke mi tute ne sentis kulpon pro tio, ke mi estas edzo tiam, je 21ª jarcento, kiam estis ankaŭ miaj gefiloj kaj genepoj, sed tamen mi vivas nun ĉi tiam kun alia edzino, el kiu mi atendas bebon ĉi tiam, je la jarcento 100 021ª. Tiu pocio, kiun Marteno faris, devas esti simila al tiuj, kiuj Panoramikso la druido de la vilaĝo de Asterikso la Gaŭlo, ĉar mi sentis min pli forta ol neniam, kaj miaj blankaj haroj estis for. Mirno prezentis multe da homoj al mi, kiuj vizitis nin aŭ kiujn ni vizitis. Ni vidis multe da fakaj gepatroj kaj iliajn diversaĝajn gefilojn. Min plenplenis duboj kaj demnadoj, sed danke al telepatia lingvo ili solviĝis preskaŭ antaŭ mi eĉ formulis ilin. Fakte multaj el miaj demandoj venis el supozoj, kiuj jam estas falsaj je tiu jarcento tiom avantgarda, kaj sekve mi komprenis iom post iom la kulturon de mia nova edzino. Ideo, kiu plej ŝokis min estis tiu, ke neniu, inkluzivante mia edzino Mirno, kalkulis, ke mia rilato kun ŝi irus pli grava ol esti la patro de ŝia bebo. Gefilojn edukas vere la tuta monda societo, eĉ se gi disvastiĝas laŭ la tuta geografío de la planedo. Laŭ sia progreso mastru­mante telepatian lingvon, ili havas konversaciojn kun aliaj infanoj kaj plenkreskutoj de diversaj lokoj, kiujn ili poste vizitos, kiam ili jam mastrumos la arton teleporti. Tiu estas malsimpla mondo, sed samtempe ĉio estis tre simpla: ĉiuj devas trovi sian vojon, sian funkcion kaj alporton al siaj samrasanoj dum la venontaj kvar cent jaroj (aŭ pli longe, sed tiu estis la averaĝa). Tia estas homaro, homaro kiu povus loĝi trifoje en mia urbo, Cjezo. Tamen, oni vivis sola, aŭ duope, aŭ tri aŭ kvarope, se ili estas gepatroj. Inidividuismo finfine sukcesis en homaro, kaj sekve enreprenantaj homoj, kiaj estas ĉiuj, finfine havis nenian malhelpon disvolvi sian personan projekton. Kaj libereco estis tuta. Jen sukceso plena kaj absoluta de kapitalisma pensmaniero. Sed mono jam ne plu ekziastas, ĉar oni ne bezonas ĝin: oni prenas senpage ĉion, kion oni bezonas, oni faras bonvole ĉion, kion on kapablas favore al komuna bono. Kaj senpage. Jen sukceso de komunisma pensmaniero: ĉio estas ĉies kaj por ĉiuj. Sed en plenplena libereco. Valuto, ne prezo. Disdono, ne kosto. Sindono, ne merkato.

Pro tio ne estas mirinde, ke kelkaj subjektoj, kiuj en mia epoko estas tiom gravaj, ekzemple politika scienco aŭ ekonomiko, ne plu ekzistas krom ene de pli vastaj pristudoj, kiel tiuj de Mirno, kiu okupiĝas pri praaj kulturoj. Vivi kun tiom kompetenta historiistino donis al mi la eblecon  pristudi ĉiujn kulturojn antaŭ tiu mia kaj, kio estis ege interesa, malantaŭajn ankaŭ. Estus tre komplike precizigi ĉiujn, sed ankaŭ tede, krom tio, kion ŝi rakontis al mi pri la unua ekstermo de la homaro, la Unua Parentezo.


Unua Parentezo.

Male al la Dua Parentezo, ĝi ne estis kompleta, feliĉe. Restis kelkaj centoj da homoj kiuj, pro manko da teknologio kaj emo kunlabori, devis malantaŭeniri kulture preter Mezepoko. La ekstermado okazis pro stranga malsano, kiun oni suspektis, ke iu ajn nacio disvastigis kontraŭ la aliaj volante iĝi la sola plu vivanta, ĉirkaŭ du milionoj da jaroj post apero de homaro. La afero efikus por la imperiisma potenco, se la viruso ne ŝanĝintus preter tio, kion ili antaŭvidis, mortigante ankaŭ ilin, la kreintoj de la viruso. Post kelkaj jaroj restis nur kelkaj homoj kun imuneco al tiu viruso, pro diversaj kialoj laŭ la lokoj. Ili devis investi multe da jaroj kaj bonvolo alproksimiĝi inter si denove, kaj pro tio ke ili estis tiom diversaj kulture, kutimare kaj lingve, ili finfine interkonsentis adopti strangan lingvon de la 19ª jarcento, Esperanton, kaj  pro tio ke neniam ĝi estis oficiala lingvaĵo de iu ajn lando kaj havis neniun flagon nacian, alproksimigis ilin ĉiujn. Iom post iom ili vekis diferencojn kaj rehavis siajn sciencon kaj teknologion, kiujn ili havis en pratempoj, kaj ili saĝe forigis barieron inter ili. Tamen, ili ne antaŭvidis, kiel oni neniam antaŭvidis en la tuta historio de la riĉaj nacioj, ke manko da malriĉeco kaj de milito okazigos eksplodon demografian nekonatan en homa historio. Kontrolo de naskiĝo estis pli efika ol antaŭe, sed ne sufiĉis eviti plenigi la mondon per cent mil milionoj da homoj, kiuj ne havis lokon sur la mondo. Sed tiu civilizo popola havis la meriton daŭrigi okdek mil jarcentoj kun stabila socio pli-malpli justa, kvankam ankoraŭ ĝi heredis kelkajn malvirtojn de jarcentoj pasintaj. Ne plu ekzistis malriĉeco en la mondo, ne estis mizero aŭ militoj. Sed homaro estas ĉie, eĉ je la fundo de l' mar'. Oksigenon faris oni industrie, ĉar ne plu estas loko, por ke arboj faru ĝin, kaj kuracarto devos ankoraŭ konkeri diversajn malsanojn. Kaj tiam aperis irkiloj, kiel mi jam prirakontis, kiuj okazigis la Duan Parentezon, kiu ja estis totala kaj per kiu la tuta homaro malaperis..., krom kelkaj virsciencistoj, kiuj estis for de la planedo. Danke al ili oni povis renaskigi homaron kun solidaj kaj daŭrindaj bazoj, aŭ almenaŭ tion oni emas pensi. Diversaj aventuristoj tratempaj vizitis la estonton ĝis kelkaj miloj da jarcentoj, kaj eĉ se ne ĉiuj revenis, tiuj, kiuj revenis diris, ke homaron pretervivos la planedon.

Rigarde al lingvo, kvankam kelkaj puristoj proponis, ke oni uzos ĝin tiel, kiel aperis inicie, pro tio, ke ĝi estas patrinlingvo por ĉiuj, ĝi spontane suferis ŝanĝojn, la plej grava el kiuj estis perdo de vokaloj, cele al gajni rapidecon kontraŭ klareco.

Tamen, ĝeneraliĝo de telepatio okazigis malgra­vidigon de dialekto aŭ lignvo, do Esperanto restis la lasta mortinta lingvo, kiun homaro havis. Pro tio estis jam miloj da jaroj, de kiam homoj interesiĝis pri lingvoj, escepte de romantikuloj kaj fakistoj pri pratempoj. Same kiel ĵuro, ekonomio, inĝenierarto, arĥitekturo aŭ iu ajn alia fako, kiujn tiom da miro kaŭzis en mia jarcento. Tio, kion oni disvolvigis multe estas muziko, ĉar tiuj homoj vivis kantante, komponante muzikon preskaŭ ĉiutage, kaj produk­tante verajn simfoniojn, kiuj sonas en la menso de tiuj, kiuj agordiĝis al ili, kaj kiuj uzis aldone al la dekdu konitajn duontonojn, miliardojn da koloroj, produktante ion, kion ni, en nia jarento, nomas multimedion, eĉ se ne limigite al imago mem, ĉar tre ofte koloroj ne havis bordoj inter si, tiel ke oni ne povas rekoni imagon en tiuj bildoj. Bedaŭrinde, el ĉiuj artoj, tiu preferata mia, la skribita vorto, ne povas priskribi klare tiajn, kiajn mi vidis, sed nur notigi la efekton kreata sur individuon partikularan, mi.

 Muziko iĝis tiom universala kaj ĉiutaga, ke ne plu estas komponistoj pri muziko: ĉiuj homoj kreis sian propran muzikon, same kiel ĉiuj kreas sian propran paŝadon kaj vojon sen sekvi la modelon de alia homo, kaj pro tio ne ekzistis Grandaj Majstroj pri Muziko. Ni ĉiuj aŭskultis ĉies muzikon tiam, kiam ni emis tion fari, sed ĉiu homo faris sian propran, mirindan aferon per stilo tiom diversa ol tiuj de aliaj, ke oni ne ĉiam povis alprezi ilin. Estis melodimajstroj, maniuloj pri harmonio, kreantoj de tielnomita kolormuziko, tio estas, ili kreas formojn kaj korpojn kun aŭ sen muziko..., sed ne estas skolo, kiu unuigas emojn, aŭ almenaŭ la plej komunajn aŭ plej valorajn inter ili ĉiuj.

Tie muziko estas tiom disvastigita, ke estas tro ĝenerala kaj plejofte tro supraĵa por ke oni povos sistemigi ĝin. Eble tiu tasko postulus dion fari ĝin..., kvankam en tiu ĉi estonto ne plu estas loko por dioj.

Atenco madrasa.

Rilate al Vanesin', ŝi vizitis nin tuj kiam ŝi eksciis pri la bona novaĵo, kaj ŝi gratulis nin:

"Mi vidas, ke vi jam estas unu el ni", diris ŝi.

"Ne, mi ne estas, eĉ se mi ŝajnas tion", mi diris moke. "Mi ŝatas vian jarcenton pli ol tiu mia, kaj mi intencas trovi lokon inter vi ĉiuj".

"Nu, kio pri via rondiro ĉirkaŭ la mondo, Indalesjo? Ĉu vi jam rezignis pri revo via?"

"Ne, tute ne. Sed mi trovis veturilon pli bonnan ol mia malnova aŭto. Mi havas dubon, tamen, pri nia unua kuniĝo, Vanesin'. Tiu klugo: kial oni volis mortigi vin?"

"Ho. Mi reserĉis pri malnovaj kutimoj bharataj por Rokko, kolego de Mirno. Mia laboro inkluzivis religiajn uzojn vere malpermesitajn de leĝo, sed tamen farataj. Mi ĉeestis entombigon de gravulo, kaj oni entombigis kune kun li ankaŭ sian vivan vidvinon, junulinon Uŝin'. Sed ili suspektis, ke io okazas, kaj pro siaj duboj, ili malfermis la tombon, kaj ŝi ne plu estis tie. Fakte pro tio, ke kiam ili foriris mi eltombigis ŝin. Ili tuj suspektis pri mi, la ĉeestanta virino, kiun neniu konas, kaj sekve ili serĉis nin. Ili ne povis trovi ŝin, ĉar mi lasis ŝin en Londono, kun geamikoj, kiuj studis kun mi tie kelkajn jarojn antaŭe. Sed ili serĉis min ekzekuti pro blasfemo. Mi fidis miajn rimedojn troe, kaj kiam ni parolis mi trankviliĝis troe, ĝis kiam mi vidis la klugon. Mi haltis tempon tiam, mi revenis malantaŭe kaj senskonsciigis la fanatikulojn per bato, kaj poste mi prenis vin el tiu loko, tiel ke la klugo trovis muron anstataŭ vian kapon. Poste mi venigis la policon kaj la murdistojn ilin forprenis en karceron. Jen la historio pri la perdita klugo".

"Sed vi ne trovis min tie hazarde".

"Ĉu vi blagas? Mi sekvis vin de kiam vi lasis Cjezon. Mi estis la policistino, kiu monpunis vin pro malbona parkumado la tagon, kiam vi forlasis la urbon. Vi ne povis ne adiaŭi iun, kiun vi ne vidis de antaŭ kelkaj jaroj..."

"Aĉulino".

"Ne vere: mi neniam procedumis la monpunon. Sed mi faris tion tiel ke alia policisto ne faros. Sed mi ne aperis al vi ĝis Madras', ĉar mi sciis, ke vi povus esti en danĝeron. Mi sciis pri la rabo ŝosea, sed tio pri la klugo prenis min tute senavertite. Tio estis mia fuŝo, kaj mi devis rakonti ĉion al vi antaŭ mi intencis.

"Nu, danke al tio mi estas patro denove, je maljunaĝo, same kiel Abraham'".

"Kompreneble", ŝi ridis. "Abraham' Garsia, aŭ la patriarko Indalesjo..."

"Blasfemulo", primokis mi denove.

"Nu, Indalesjo, mi kreas, ke ni ne renkontos multe de nun. Jes, certe mi vizitos mian baptofilon, sed mi ne plu gvidos vin. Tion faros pli plenrajte via edzino. Ankaŭ, ŝi vidis vin antaŭ mi".

"Vanesin', vi sentas nenion por mi".

"Mi ja havas sentojn por vi, Indalesjo. Ni estas tre bonaj geamikoj".

"Sed vi ne sentas amon".

"Ne, Indalesjo, kaj vi ankaŭ ne. Kiam vi kisis min je via hotelo, mi jam sciis pri via filo, eĉ se mi ne sciis kion fari".

"Ĉu vi mensogis? Ĉu vi povas havi bebon?"

"Ne, Indalesjo. Mi ne povas. Mi ne volas, mi neniam intencis, kaj mi scias, ke tio estas tre malfacila laboro, kiun mi ne envias al vi du. Vi alĝustiĝas perfekte unu la alian. Se vi vidintus min je mia epoko kiel nova studentino...: mi devis demandi pri ĉio, oni devis helpi min pri ĉio. Ĝenis multe al mi tio, ke geamiko de panjo diris, ke mi estos la plej bona, ĉar mi sciis pri miaj limoj. Tiurilate vi estas terure bona ekzemplo, Indalesjo. Ekzemplo, kiun niaj geinfanoj pristudos en la estonto".

Problemo pri tempovojaĝo.

Mi sentis hontegon, vere. Venante tio el la kronistino, mi ne povis ne farti malkomforte. Sed nova ideo savis min de tio:

"Vanesin', mi havas problemon, kiu zorgigas min: kiam mi vojaĝas tra la tempo, mi perdas pezon".

"Ĉu ankaŭ se vi vojaĝas tra spaco?"

"Mi ne scias. Se mi perdas, estas tiom malmulte, ke mi ne konstatas".

"Tio devas esti ĉar vi kontraŭdiras la Teoremon de Kanti' iel ajn, kiam vi movas tra la tempo. Vere kiam vi vojaĝas tra spaco tio devas okazi ankaŭ, sed pli sengrave".

"Pri kio temas tiu teoremo?"

"Kanti sistemigis la laboron de niaj scientistoj pri la vojaĝo tra la tempo. Li trovis, ke la kvanto da maso devas esti konstanta dum la tuta vojaĝo, sed ĝi postulas tiom da energio, ke nia organismo estas erodita dum la vojaĝo. Sed niaj heksonoj rehavas la elĉerpitan mason aŭtomate dum ni vojaĝas. Ĝi prenas materion el kosmaj radioj, kiuj vere estas ĉie en la universo, kaj en la plej malpleno kaj en la plej densa stelo. Ĝi trairas ilin same kiel sunradioj trairas vitron. Tial ni ne perdas pezon".

"Kial mi perdas ĝin?"

"Tial, Indalsejo: ĉar vi ne havas heksonon. Vi perdas pezon, sed ne tiom multe kiel vi devus, laŭ nia matematiko. Ne estas, ke vi faras tion malbone, estas ke vi faras ĝion tiom bone kaj efike, ke vi ne perdas multe da pezo. Pro kialo ne klarigita de Kanti, vi ne perdas sufiĉe da pezo. Se vi obeus la teoremon, vi mortintus la unuan fojon, kiam vi vojaĝis al malnova Egiptio. Simple vi forviŝus, same kiel tiuj malnovaj soldatoj, pro manko da maso. Al via menso subite mankos vitala sistemo. Vi iĝintus fantomo, se tio ekzistas, aŭ tutsimple vi vi ĉesus ekziste sen konscii pri tio".

"Ĉu tio iam okazis?"

"Jes. Dekomence, kiam ni navigis sen tiuj matematikoj. Multaj el ni faris tion malbone, kaj ne revenis. Fakte tiuj, kiujn ni sendis forfuturen, ni supozas, ke ne sukcesis pro difekta navigado".

"Sekve, kiun solvon vi povas diri al mi pri mia problemo?"

"Manĝu. Manĝu multe. Tio estas ĉio, kion mi povas diri al vi. Ĉefe kikerojn kaj viando malgrasa".

Tio ŝokis min. Ŝajnas, ke naturo premias min pro tio, ke mi malbone faras. Mi memoris tiun britan libron, La blinda horloĝisto, kies aŭtoron mi ne memoras. En tiu libro mi legis, ke laŭ Dorin kaj Ŭalas (Darwin kaj Wallace), naturo progresis danke al procedo de adaptiĝo sinsekva. La individuoj plej bone alĝustitaj al sia medio produktas senlimajn mutaciojn, kies plej bonaj interagantoj kun la medio estas tiuj, kiuj sukcesas, dum la aliaj mortas. Nu, mi devas havi petoleman kaj agreseman genon, kiu rezistas tempon kaj erodadon pro tempovojaĝo. Kaj mian malgrandan erodadon, laŭ la plej saĝa fakulino, mondaŭtoritato pri la afero, mi venkos per manĝado de kikeroj kaj malgraso!"

Anselmo Seleno.

Tri jarojn poste Mirno naskis belan bebon, kiu pezis ses kilogramojn. Du kilojn po jaro, mi diris al mimem. Ŝajnas ne multe da laboro. Ŝi naskis ĉe ni, kaj vere estas, ke ĉio iris bone. Laŭ la progreso de gravedo ŝi klarigis al mi pri la disvolvo de la bebo. Mi eksciis, ke heksono formiĝas je la unua jaro de gravediĝo, sed ĝi bezonas dudek jarojn disvolviĝi, averaĝe, antaŭ oni povas uzi ĝin. Bonŝance, pensis mi, ĉar alimaniere la bebo povus forlasi la ventron patrinan kaj esti ie ajn. Mi sentis min mem respondeca  pri li kaj ties patrino de la komenco. Eĉ se mi ne vidas klare pri tio, kion mi povas fari por li aŭ ŝi, kion ŝi ne povas fari pli bone ol mi. Iam, kiam mi admonis al mi mem pri tio por la na fojo, mi sentis, ke ŝi lasis tiun penson en tiun parton de mia cerbo, kiun mi kredis, ke nur mi konas:

Vi donacas al ni vian amon. Kaj baldaŭ mi bezonos vin por kontroli lian potencon. Neniu pli ol vi povos fari tion, en la tuta mondo. Kaj li respektos vin kun amo sian tutan vivon, amo mia.

Eksurprizite, mi rigardis al ŝi, kaj mi vidis sian kapjeson kaj dolĉa rideto.

Laŭ paŝo de tagoj mi ne rimarkis multajn diferencojn inter tio, kion mi vidas, kaj tio, kion mi vidis kiam miaj aliaj tri gefiloj naskiĝis. La bebo mamsuĉis sian patrinon po kvar aŭ kvin horoj tage, kaj poste li ekdormis. Li naskiĝis iomete dika, jes, sed tio ne stariĝis problemon, ĉar Mirno ekzercis sian korpon pere de speciala gimnastiko por la naska momento. Ni ne devis voki kuraciston, sed mi mem helpis en la mondon venigi nian filon. De antaŭ tri jaroj mi lernis ĉion, kion mi devas fari dum tiu magia momento, kiu daŭris nur dek minutojn. Poste mi tranĉis la umbilikan fadenon, mi lavis ŝin sube dum ŝi tenas la bebon kontraŭ sia nuda brusto, kaj poste mi lavis la bebon en malmultaj minutoj, same kiel mi lernis fari kun pupo, kiun mi pripraktikis dum monatoj. Poste mi provis paroli al li, sed mi ricevis nenion kompreneblan, ekzakte kiel lia patrino antaŭdiris min. Je tiuj momentoj beboj estas same kiel tiuj niaj en la 21ª jarcento. Kaj ili daŭre estos tiaj ĝis sepjaraĝo, proksimume. Tiu estis la kritika tempodaŭro, de sepa al dekjaraĝo. Tiutempe ni ricevos la helpon de la unua gvidanto por nia filo.

Mi devis nomumi lin, kaj mi elektis Anselmon, memore al mia patro. Mia una edzino, Terezin', ne ŝatis la nomon, kaj sekve ŝi malebligis, ke mi nonumu tiel mian unuan filon, Fakundon, sed Mirno aprobis ĉion, kion mi decidas. Kun ŝi vivo estas pli facila, kaj ne estis malfacile ami ŝin kaj preti fari tion, kion necesas al ŝia bonesto kaj pli granda komforto. Laŭŝajne tiom obeema, ŝi sukcesis fari min ĉion laŭ ŝia plezuro. Pro tio mi ne serĉis helpon kiam nia bebo naskiĝis. Pro tio mi faris la kurson pri patreco dum tri jaroj sub ŝia eksperta gvidado, kaj lernis biologion, ĥemion, masaĝsciencon malstreĉigi praktike ĉiun muskolon en homa korpo, ritman gimnastikon kaj serion de aliaj fakoj pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis, krom eternajn matematikojn, bazo de ŝia kulturo. Je mia jarcento, dum la lasta parto de mia vivo profesia, oni dekretis strangan leĝon pri edukado kies celo ŝajnis esti konservi geinfanojn en lernejo dum iliaj gepatroj laboras, preferinde al tio, ke infanoj kaj geknaboj lernos ion. Per tiu stranga lernoplano, lernantoj povis sukcesi havi diplomon sen scii ion ajn pri matematiko kaj aliaj du fakoj. Sed cent mil jarcentojn poste, kiam ne plu ekzistas tiu sensenca leĝo aŭ la nacio, kiu suferis ĝin, matematikoj ankoraŭ estas la bazo de ĉiu ajn alia scienco. Nun ĉiuj povas konstrui sian propran hejmon pro tio, ke li aŭ ŝi antaŭe lernis uzi matematiklingvon, pensi matematike. Ĝi estas baza por ĉio. Kaj mi atendas nun trankvile, ke mia bebo bezonos min, ĉar nune mi malmulte plu povas fari, ĉar en la estonto mamnutrado esta ĉio, kion beboj prenas dum jaroj.

Sed de la momento, kiam mi vidis lian kapeton inter la kruroj de sia patrino, kaj mi prenis lin en miaj manoj, mi memoris, ke li ekkreiĝis tri jarojn antaŭe, ekzekte mil tagojn antaŭe, en La Luno. Mia filo estas eksterterano. Kaj mi diris al mi, ke mia patro pardonos al mi, se mi donas al mia filo du nomojn anstataŭ unu. Tial mi decidis tiam, ke mia filo estos Anselmo Seleno, honore al la antikva diino de La Luno, por romianoj, Selene. Mi ne sciis tiam, ke mi kreis kutimon modon en tiu fora kulturo, kaj ke mia filo estos la unua en tiu dinastio, selena dinastio, de tiuj, generitaj en La Luno. Miaj  posteuloj  prenos siajn edzojn aŭ edzinojn al la Luno en vera mielluna vojaĝo, kaj tie sian unuan bebon estos kreita. Tiun filon oni konos kiel seleno, kiu estus preskaŭ same kiel diri unuanaskito. Ne ĉiuj faros, kompreneble, sed ĉe mia familio estos la romantika trajto, kiun mi alportas, kaj dum multe da generacioj ĝi utilis trovi originon de dinastio al tiu ĉi, kiun ĉi tion skribas, pro tiu romantika ideo, kiun mi havis tiun tagon de la jaro dek milionoj cent mil dudedk de la Erao de la Vito Bruligita.

 


14 Burmo kaj mi English Español

Tagon, kiam mi havis nenion fari, mi demandis al mi kiel estas Burmo tiusezone, eĉ se mi ne scias pri kiu sezono temas. Venis mesaĝo de Mirno subite: Printempo. Bone, mi diris al ŝi, ke mi vojaĝos tien, kaj ŝi nur petis, ke mi diru al ŝi kiam mi bezonos ŝin.

Vere estas, ke mia ĉeesto en tiu parto de Azio ne estis tre longa, sed mi venis ne la lokon kie multe da jarcentoj antaŭe estis mia hotelo. Restis nenio el ĝi, kompreneble, kaj ne plu estis la ĝangalo, kiun mi konis, sed speco de savano de verda kaj mallonga herbo dum kilometroj kaj kilometroj. Ŝajnis al mi, ke estis Afriko. Trovis min unu el la malmultaj loĝantoj de la loko, notinte mian ĉeeston, kaj li parolis al mi je la malnova maniero, rigardante unu la alian ĉeeste. Lin surprizis kelkaj aferoj, kiujn mi diris, kvankam li scias, ke estis homo de alia tempo en lia mondo. Per delico, kiu memorigis min al tiu de Julio Verno, li klarigis al mi diversajn trajtojn de floro kaj faŭno lokaj, kaj ankaŭ notigis al mi, ke la akso de nia planedo moviĝis laŭ tiom longa tempo de mia al lia, tiel ke la duoninsulo, sur kiu ni nun estas, ŝanĝis pri klimato.

"Kontraste", li aldonis, "nun Afriko estas paradizo, same kiel vere estas preskaŭ la tuta planedo: pro tio, ke floro havas la ŝancon, la diversaj vegetalaj specoj batalis siajn proprajn luktojn, tiel ke nun estas multe da arbaroj kaj novaj specoj plantaj kaj bestaj tute surlokaj, ĉar ili venas el siaj naturaj procedoj, eĉ se homo influis iomete, ankaŭ, ĉar inter ni estas kelkaj zoologistoj kaj biologistoj, kiuj ŝategas desegnitajn bestojn kaj plantojn. Ili ne daŭras multe, kompreneble, kaj fakte ili estas ekstermitaj de tradiciaj bestoj, sed estas speco da lizardego kiu havas katan viglecon, kiun oni konas kiel eslin', pro tio, ke ĝi estis difinita en noveloj de verkisto de la jarcento 20ª, kiuj prezentas krom diversajn homajn kaj literaturajn fuŝojn, scenejon pribestan tre interesa. Sufiĉe stranga estas, ke eslin' ne estis frukto de eksperimento biologi-zoologia, sed adaptiĝo de katido, kiu devis batali eksperimenton bizaran, la tigron leonan de Kasper'".

Je demando mia klarigis pri tio mia nova amigo Gandes', ke ili ne plu uzas familinomon (fakte mia nova edzino kaj Vanesin', aŭ iu ajn alia persono, kiun mi konis en tiu ĉi nova mondo neniam diris al mi personan kaj familian nomjn, sed nur unu el ili), ĉar ili estis tre malmultaj kaj vere ne necesas krei du nomojn por ĉiu persono. Sed se oni sekvas fojfoje la kutimon malnovan nomigi la bebon laŭ la patro aŭ avo, oni uzas la prefikson juna aŭ olda, sed ververe, pro tio ke ili ambaŭ vivas kune tiom malmulte da tempo ili ne bezonis tion. Fakte geinfanoj iris vivi en Bibliotekon de junaĝo. Gandes' ankaŭ montris al mi sian maskoton, kaj surprizis min vidi, ke estas tigro. Mi ne timis, almenaŭ tiom multe kiel kiam mi konis tiun mian, kaj fakte mi alproksimiĝis al li kaj karesis lian lipharojn kaj vangojn. Ĉar temas pri destrita besto, kiun mia amiko, romantikulo, muntis ĉiun tagon dum kelkaj kilometroj, ĉar plaĉis al li rajdado kaj promenado. Mi serĉis Tomason kaj prenis lin el greka duoninsulo pli facile ol mi portis mian aŭton kiam mi vidis la ŝoseon rompita, kaj ni rajdis kune laŭ sia landoparto, estonta Burmo. Li prezentis al mi ankaŭ kelkajn fruktojn, kiujn mi ne konis, sed kiuj gustumas tre agrable. Li diris, ke ili enhavas grandan kvanton de vitaminoj.

Mi demandis, ĉu ili daŭre priokupiĝas pri agrikulturo, kaj li diris, ke jes, sed ne: laŭ li tio estas lacigega, sed oni kreis grandajn partojn de grundo kun specifaj nutraĵoj por ke kelkaj arboj kaj ne aliaj pluvivos. Ni diru, ke temas pri agrilkulturo sendepen­da de la homo, memprizorganta. Pro tio ankaŭ ne plu estis arbaraj fajregoj, ĉar arbaroj kaj ĝangalo estas tiom densaj, ke la suno ne ofte tuŝis la grundon. Tigroj devis supreniri la arbojn dormi sub la suno, kion ili ŝategis.

Kiam mi denove vidis Mirnon, nenio ŝanĝis: ŝi daŭre zorgas pri nia bebo, kiu progresas, vere, pli malrapide ol miaj aliaj gefiloj. Mi eĉ pensis ĉu ne estis problemo pro tio, ke mi estas tiom genetike maldisvolvita kompare al ŝi. Sed Mirno ridetis kaj kunhavis al mi sentojn pri paco kaj trankvilo, dum ŝi informis min, ke tiuepoke infanoj progresas malpli rapide ol miloj da jarcentoj antaŭe ĉar ili devas pretiĝi por laboro multe pli dura dum multe pli da tempo ol ni, antikvuloj. Fakte, se oni konsideras la aferon nur genetike, por ĉiam. Kvankam oni ne scias pri homo, kiu vivis ĉiam, tio estas tro multe da tempo, multe pli ol psiko kaj etiko de homoj povas elteni. Esti havas limoj, ŝi diris, senti sin viva havas ŝarĝon, kiu povas esti neeltenebla kiam oni komprenas ĝin tute. Pro tio, post konkeri longan vivon kaj sanon, oni ne plu bezonas eŭtanazii iun ajn, kvankam memmortigo estas la kutima kialo por morto inter ni. Tiuj, kiuj ne volas memmortigi sin, sed tamen ne plu volas vivi, eniras danĝeran situacion, kiel estintan militon, kie tiom multe da nekontaj soldatoj mortis, aŭ en ŝipo, kiun ili scias, ke ĝi submariĝos, kiel Titanik', aŭ en urbon, kiun volkano bruligos, kiel Pompejo. Sed neniu estis inter ni pli ol sepcent jaroj.

"Mi kredis, ke estas kvincent".

"Jes, tio estas averaĝe. Kelkaj pli, aliaj malpli".

"Kaj ĉu limo estas sepcent?!, demandis mi kun tiu miro, kiun permesas al mi mia, mi scias, efemera vivo, kompare al tiu de tiuj avantaĝuloj.

"Jes, tio povus esti pli, sed homoj mortigas sin. Esenco havas limon. Venas momento, en kiu vi ne ŝatas vin mem. Tio estas same kiel vi lacas pri vestaĵo, kaj vi forĵetas ĝin. Sed tiukaze via vestaĵo estas korpo via. Vi ne plu volas ĝin, eĉ se ĝi plenbone funkcias".

"Ĉu vi ankaŭ mortigos vin?"

"Mi supozas, ke jes. Sed ankoraŭ mi vivos ducent aŭ tricent jarojn, mi supozas".

"Mi envias vin!"

"Kial?"

"Mi ne scias kiam mi mortos. Sed mi scias, ke tio okazos baldaŭ, laŭ viaj mezuroj".

"Mi ne scias. Tiu trinkaĵo, kiun vi havis antaŭ kelkaj tagoj, signifas, ke vi ne mortos post kvin jaroj pro tiu cerba kancero, kiuj aperigus. Vi ne havas aliajn malsanojn".

"Sed mi oldiĝas laŭ normala ritmo miatempa".

"Ĉu vi ne konstatis, ke vi ankoraŭ havas nigran hararon, Indalejo? Kaj ke viaj haroj ne plu falas?

"Jes, vere. Sed al kio rilatas tio?"

"Manĝado. Kaj la aero ĉi tie. Kaj kelkajn aferojn, kiun ni aldonis al tio, kion vi trinkis. Ni diru, ke nun vi vivos preter centjaraĝo..."

"Sed mi ne aspektos dudekjaraĝulo, same kiel vi".

"Ne. Scienco ne faras miraklojn, eĉ se fojfoje tio ŝajnas. Vi ankoriĝas laŭaspekte en viaj sesdekjaraĝo dum multe da tempo. Vi ne perdos forton, vi ne fartos malpli bone, vi neniam malsaniĝos".

"Ĉu tio estos tiel eĉ se mi revenos en mian 21an jarcenton?"

"Eĉ tiel".

"Ĉu pro pokaleto da tiu magia pocio?"

"Nu, nek magia nek pocio... Sed jes, tiu trinkaĵo, kiun oni faris aparte por vi el via propra ADN kuracas vin kontraŭ ĉiu konata malsano de la homa historio".

Tiu raporto surprizegis min.

"Evidente", Mirno aldonis, "ĝi ne havas protekton kontraŭ akcidentoj, kaj, ĉefe, kontraŭ vi mem".

"Kaj kiel vi scias, ke mi daŭros cent jarojn..., nur?"

"Ni ne scias, Indalesjo. Sed oni neniam ofertis tiun solvon al homo de via generacio. Ni ekkonstatis, ke vi envias nian longaĝon, kaj ni volis doni ĝin al vi. Vanesin', Armendariz', lia gvidanto Martin' kaj ties gvidanto, Tuk' pridiskutis la aferon. Tiu lasta insistis, ke ni devas diri al vi antaŭe, sed Vanesin kaj mi decidis, ke tio ne estas necesa, kaj ke vi, pro via morala pensmanier' povus rifuzi trinki ĝin".

"Mi vidas. Sed kial vi ne lasis tiun decidon al mia volo?"

"Mi ne scias. Mi supozas, ke pro tio, ke ni volas, ke vi restu kun ni multe da tempo. Kaj ke kiam vi ne plu volos nin, vi reiros en vian tempon, sed feliĉe kaj kontente. Kaj ke vi realigi viajn projektojn kaj estos feliĉa. Kaj mi, egoisme, volas, ke vi estos bona patro por mia filo".

"Mi povus esti tia sen tiom longa aĝo".

"Ne: vi mortintus post kvin jaroj".

"Ho, jes. Sed nun vi metas min en dilemon: mi ne defendas aborton aŭ memmortigon. Pro tio kiam mi atingos tiun troan aĝon mi devos pretervivi vian plejlongan aĝon".

"Tio plaĉas al mi, eĉ se mi ne estos tie vidi ĝin, verŝajne".

 


15 Paradokso de Elkin' English Español

Lastaj vortoj estis presence de alia persono. Mi turnis kaj vidis Vanesinon, kun tiu sama rideto ĉeŝirkata, kiun ŝi havis la unuan fojon, kiam mi vidis ŝin.

«Saluton, fremdulo. Mi timis, ke vi ne bone prenos la aferon. Tial mi venis, ricevi vian koleron».

Mi venis al ŝi, prenis ŝin en miajn brakojn kaj malrapide verŝis kison en ŝian buŝon. La unuan fojon mi faris tion en presenco de Mirno, kaj subite mi konstatis, ke ŝi povus ofendiĝi. Mi turnis al ŝi kaj alfrontis ŝian rideton:

«Ne, ne mi estas de via jarcento, antikvulo. Mi ankaŭ amas Vanesinon, pro tio mi komprenas kial vi amas ŝin, kaj tio ĝojas min».

Vanesino ankaŭ ridetis.

«Tia puno! Ni kredis, ke vi estus kolera al ni. Sed ni ne volis perdi vin, kaj pro tio ni ne diris al vi».

«Ververe, ne, ne plu ĝenas min viaj manipulacioj, Vanesin'. Danke al ili mi estis en la Luno, mi estas patro denove, kaj mi trovis alian donacon, kiun homaro serĉis de multe da tempo. Kaj mi ĝojas pri tio, kion mi ĝuas nun. Nome, vojaĝoj tra tempo kaj konstruado en tempoj modernaj».

«Vi havas tempon studi tion».

«Indalesjo», diris Mirno, «mi tamen vidas, ke vi estas teda. Kio pri via vojaĝo tra la mondo?»

«Mi decidis prokrasti ĝin ĝis kiam nia filo jam estos sufiĉe aĝa veni kun mi».

Vanesin' ŝanĝis sian vizaĝesprimon, kvazaŭ ŝi subite memoras ion:

«Indalesjo, mia gvidanto volas vidi vin. Li kredas, ke li komencas scii tion, kio okazas al vi pri viaj vojaĝoj tra la tempo, sed li devas kontroli ion unue».

«Nu, ni ekiru».

Kio okazas al mi, doktoro?

Same kiel en pasintaj tempoj, ŝi prenis mian kubuton kaj ni tuj estis en nova pejzaĝo. Ni estis ekstere, malantaŭ mezaĝa viro, mi supozas ke iomete pli olda ol tricent jaroj, sed li aspektas pli juna ol mi.

«Dankon pro via alveno», li diris turnante. «Kiam vi venis, mi vidis, ke vi preskaŭ eskapis Vanesinon, sed ŝi forte tenis vin».

«Jes», ŝi diris, «tio ne plu estas same kiel dekomence».

«Ĉu mi? Mi tute ne konstatis tion».

«Bonorde, Indalesjo. Mia nomo estas Tenerjan', kaj mi pristudis la raportojn, kiujn Vanesin' prezentis al mi».

«Vanesin' estas grava persono al mi. Mi lernis multe per ŝi».

«Kaj per Mirno, Tiu rilato estas hazarda, kaj ni havas nenion diri pri tio, eĉ se ni dekomence timis ion...», kaj li interrompis sin mem. Sed post kelkaj momentoj li daŭrigis:

«Rigardu, ni ne komprenas vian kazon, sed ni havas teorion, kiun mi devas kontraŭstari. Mi kontrolis kelkajn aferojn, kaj eĉ se la Teoremo de Kanti neniam havis escepton, eble via kazo ne estas escepto, sed sekvo al tio, ke estas cirkonstanco, kiu ne estas ekste­rordinara, laŭ mi tiu, ke vi ne havas heksonon, kvankam ĝi povas esti pro alia kialo... Sed vere ni ne scias kial vi povas vojaĝi tra tempo kaj spaco, eĉ se per tiu limigita maniero...

«Mi komprenas, jes: mi iras nur tien kaj tiam, kie kaj kiam mi jam estis, mi vidas tion, kion mi vidis antaŭe».

«Pravas vi. Sed tamen estas escepto al tiu regulo: Egiptio».

«Yes. Tio igas min voli ekscii kial».

«Vanesin', bonvolu diri al Mirno, ke ni farontas eksperimenton kies rezulto ne estas klara. Se ŝi ne vidas nin post kelkaj tagoj, ŝi venu nun kaj diru al ni ne daŭrigi ĝin. Kaj ŝi kontaktu nun Maksiminon, mian gvidantinon, kiu scias pri tio, kion ni faras».

Dum Vanesin' estis for, Tenerjan' daŭrigis sian eksplikadon:

«Rigardu: ni vojaĝos laŭ spaco kaj tempo kelkajn fojojn triope. Kaj ŝi kaj mi kontrolos tion, kio okazos, kial vi limigas vin mem tiom multe. Sekve, se tio estas denaske al vi, nevolonte aŭ senkonscie. La rezulto de tiu ĉi eksperimento helpos multe la disvolvon de nia navigsistemo».

Li faris longan paŭzon. Mi dume pensadis pri tio, kion li ĵus diris, kaj mi ne sciis kion diri.

«Ĉu mi havas elekton?», finfine diris mi.

«Kompreneble jes, Indalesjo. Vi povas rifuzi. Vi povas ĝui tion, kion vi jam havas, kaj forgesi pri ni».

«Sed tio ne estus justa, Tenerjan'. Tio, kion mi jam havas, eble vi donis al mi, eble mi alpropriĝis nedece. Sed iel ajn mi ŝuldas ĝin al vi. Mi ne povas ne helpi vin progresivi vian reserĉadon, kio, mi vidas, ke estas via vivo. Aldone, mi ĉiam havos ŝuldon al Vanesin'. Ŝi estas via plej bona lernantino, ĉu ne?»

«Unu el ili», li diris, ne volante diri al mi tro multe, sed ekridentate.

Kelkajn minutojn poste venis Vanesin', bela kiel ĉiam.

«Ŝi diras, ke ŝi komprenas, kaj ne obĵetas».

«Sed estas kondiĉo», mi subite diris: «se ni daŭrigas, mi volas esti via lernanto, Vanesin', ĉar mi deziras lerni ĉion, kion vi scias pri krononavigado kaj ties uzoj».

La gekronistoj rigardis unu la alian, kaj finfine ŝi diris:

«Konsentite. Ŝajnas al mi juste, sed ĉu vi ne preferus Tenerjan' kiel insturisto? Li scias pli ol mi».

«Mi volas vin».

«Ankaŭ mi volas, ke vi estu, Vanesin'», la majstro diris.

«Vi jam scias», diris ŝi, «ke ni devos vidi unu la alian multe pli ofte ol antaŭe, kvankam ni provos adapti vian instruadon kun viaj devoj kiel patro».

Tenerjan' diris tiam:

«Do ni ekiru nun. Vidu, Indalesjo: provu iri al pinto de tiu monteto».

Sekundon post kiam mi atingis ĝin ili du alvenis.

«Ho!», diris la majstro.

«Ŭaŭ!», diris ŝi kun miro.

«Kio?»

«Vi venis antaŭ ni. Vi devus esti pli malrapida ol ni...»

«Ankaŭ», diris li, «vi ne venis kun ni. Ni perdis vin survoje, kaj ni denove vidis vin ĉi tie, ĉar ni sciis, ke tio ĉi estas via celo. Vi eskapas al ni...»

Tio estis tre malfacile kredebla por mi. Mia fuŝa navigado estis pli rapida kaj, verŝajne, pli efika ol tiu de ili. Tio signifas, ke se mi falas en problemon, neniu povos veni helpi min...

«Nu, faru ni la pli gravan eksperimenton mi intencis: ni iru al momento ĵus poste al tiu, kiam Vanesin' prenis vin el Egiptio. Ĉu vi memoras? Tio estas pli longa vojaĝo, kaj sekve ni povas mezuri ekzakte la tempan diferencon inter vi kaj ni».

«Konsentite. Sed se vi ne venos..., mi devos difektigi novan mastabon...»

«Mi ne kredas..., ni jam scius pri tio. Vi ŝanĝis nur unu. Aldone, vi jam estis ĉi tiam, do vi povos reveni facile, eĉ se ni perdas vin».

Kaj dirite kaj farite. Mi pensis pri mia amiko Ŝostris, la skribisto, pri kaj la kampo mastaba, kaj la konstruateliero. Mi forprenis mian tutan vestaĵon kaj prenis novan de tiu periodo, kvazaŭ mi estis simpla laboristo tie. Mi tuje vidis min tie, kaj mi decidis preni robon similan al tiu, kiun mi jam uzis dum tri monatoj. Mi eliris la lokon kaj iris al la tendo, el kiu Vanesin' savis min.

Mi trovis tie la sklavon, kiu avertis min tiam:

«Ĉu laborestro jam finis kun vi? Ho, mi vidas, ke li ne vipis vin».

«Kial li devus? Mi faris nenion malbone».

«Nu, mi foriras al mia tasko, nobla greko. Mia bonŝanco ne estas tiom favora kiel tiu via».

Kaj li lasis min sola. Tie, malproksime, mi vidis mian amikon skribiston. Mi venis al li, kaj demandis, ĉu li vidis la nobelulinon, kiu alvokis min, ĉar ŝi ordonis min iri ien, sed reveninte, mi ne vidis ŝin en la tendo.

«Ĉu vere? Strange... Mi ordonis serĉi vin, mi celas diri, la laborestro serĉigis vin laŭ mia ordono. Ŝi insistis pri tio, ke vi atendu ŝin en la tendo, do vi reiru enen».

Mi tien revenis, sed estis neniu tie. Mi malfermis la pordon kaj petis nubian sklavinon, ke ŝi prenos akvon al mi. Kiam ŝi venis kun ĝi, ni restis je la pordo de la tendo, kaj klaĉe ŝi rakontis al mi pri sia infanaĝo, kial ŝi sklaviĝis, sed fakte ne mankis al ŝi sia vivo kiel liberulino, ĉar anstataŭ havi penigan laboron, ŝi nur portas akvon al laboristoj en diversaj faktorioj, kaj tio estas tre agrabla laboro, se oni rimarkas pri aliaj, kiujn ŝi vidis fari ĉe si kiam ŝi estis infanino. Fojfoje mi rerigardis en la tendon, sed neniun vidis mi. Mi baldaŭ konsciiĝis ke, spite al la klaĉado de tiu sklavino iam bela (ĉar ŝi kvardekjaraĝas, proksimume), ke tempo pasas kaj Tenerjan' kaj Vanesin' ne venas. Mi pripensis reiri serĉi ilin, sed mi ne faris, ĉar tio estus fino de eksperimento, kaj mi ne volis fuŝi ĝin.

Kaj suno kuŝis sub la horizonton, sklavino akvoportanta malaperis, kaj tri horojn poste mi vidis mian instruistinon kaj tiun ŝian.

«Kio?», ambaŭ ili diris samtempe.

«Ho, vi venas malrapide. Mi pensis, ke vi devis reŝarĝi vian baterion survoje...»

«Kiom da tempo vi atendas nin, Indalesjo?», li diris.

«Proksimume sep horojn».

«Ĉu tio eblas?», demandis Vanesin'. «Ni estas la plej rapidaj en nia jarcento. Ĉefe mia instruisto».

Tiu ĉi silentis, pensante. Post iom da tempo ili diris:

«Ni vidu: ni investis proksimume unu horon po miliono da jaro, kvankam nia propra percepto estas, ke ni faras tion tuje. Sed tiu diferenco en reala tempo inter li kaj ni devas esti pro tio, ke ni ne vojaĝas laŭ la sama vojo. Ŝajnas ke li, sciante kiam li devas veni, prenis ŝparvojon. Kaj tio estas nova opcio en spaco-tempo.

«Sed tio estas revolucia! Aldone, sen heksono...»

Mi emocie vidis, ke oni parolas pri mi kvazaŭ mi ne estas tie: en Antikva Egiptio du geniuloj pri movo spaco-tempa parolas pri mi en tria persono, senrigarde al fakto, ke ankaŭ mi estas tie. Mi ne movis eĉ haron, atendante, ke ili finfine vidos, ke mi estas tie, kaj sekve mi intencas kompreni tion, pri kio ili parolas, eĉ se mi ne komprenas iliajn matematikojn.

«Vidu, Vanesin': ni scias, ke ni uzas gravitecon kiel konstanton por niaj vojaĝoj, ĉu ne? Tio signifas, ke ni navigas laŭ kontinuo spaco-tempa sur nia planedo antaŭen aŭ malantaŭen, kaj pro tio ni faras milionojn da jarlumoj ĉiun sekundon, dum li», kaj li indikis min per sia fingro, kvazaŭ mi estas birdo, kiu preterflugas ilin, «ŝajnas salti momente de spaco-tempa punkto al alia spaco-tempa punkto...» Ĉi tie li haltis, kaj poste lia vizaĝo lumiĝis per ekkompreno iom post iom, kvazaŭ li nun vidas solvon al komplika problemo. Subite li saltis:

«Jen kial! Kanti ne pravis!»

«Kio?»

«Antaŭ kelkaj jarmiloj alia pensistino kaj kron­ist­ino, Elkin'', atentigis al teorio pri tio, kio La Teoremo de Kanti limigas nin troe, kaj si proponis serĉi alian manieron salti. Sed oni forprenis tiun penson pro tio, ke estis tre komplika kaj nerealisma, ĉar kiam oni kontraŭdiras la matematikon de Kanti estas akcidentoj spaco-tempaj kaj homoj malaperas».

«Tamen Indalesjo ĉiam revenas».

«Jes. Pro tio, ke li ne saltas al aventuro. Li ĉiam iras al tiu loko, kie li estis antaŭe. La solvo estas tiom simpla, ke turnigas mian kapon kompreni ĝin».

«Do, kiel ni povas klarigi tion?»

«Ha, tio estas la komplika parto. Vidu, Indalesjo», denove oni ekvidas min, «diru: ĉu vi opinias, ke vi povas preni nin du kun vi, aŭ almenaŭ unu, en vojaĝo, ni diru, al via diplomatiĝo pri Sciencoj pri Edukado?»

«Mi povas provi. Sed kial ne nur unu? Se mi faras malbone, la alia povas veni savi nin».

«Jes, tio sencas. Nu, Vanesin', ni iru al ĉitempa Gadir'».

Ni venis en tre malgrandan urbeton, tute diversan al tiu, kiun mi antaŭpensis. Mi vizitis Kadizon kelkajn fojojn, sed mi ne imagis, ke la centro estas tiom for el mar'. Estis haveno, certe, sed ne apud la urbocentro. Ankaŭ ne estas urbodomo kaj trinkejo Novelty (simbola ejo je la 20ª jarcento, kiu malaperis je la komenco de la 21ª) ankaŭ mankis, kaj la kadizuloj, kiujn mi primemoris, tute ne estis tie. Nur kelkaj fiŝistoj malaltaj kaj brunvizaĝaj estis en la haveno. Ni kaŝis en dome verŝajne forlasita. Tie Vanesin' prunteprenis kelkajn vestaĵojn virinajn tiutempajn, por ke neniu scivolu pri tio, kion diable ni faras tie. Tamen, ŝi atendas pri tio, kio okazos, ĉar la unuan fojon disciplo de la disciplino prenos la majstron de la majstrino permane. Certe temis nur pri dek jaroj antaŭe..., sed mi preferintus, ke la afero okazus en Cjezo, loko, kiun mi bone konas, sed la majstro diris, ke la ĉefa ero de la eksperimento estas, ke mi iru tien, kien mi ne bone konas. Pro tio li elektis tiun urbon, eĉ se ĝi ne estis tute nekonata al mi. Poste ni irus en Asturion, kie mi neniam estis, en la epoko de Don Pelajo, tiu reĝo, kiu haltigis la muslimojn, kiam ili venis konkeri la Duoninsulon Iberian, kaj de tie ni saltos denove tra tempo kaj spaco samtempe al Gadir' (istema Kadiz'), kie Vanesin' atendas nin.

Kiam Tenerjan jam pretiĝis, mi prenis lian brakon, kaj pensis pri Gadir' dek jarojn antaŭe, kaj Plop!: tie mi vidis min prenante pecon da aero, kie ĵus antaŭ estis la brako de Tenerjan'. Li alvenis kvin minutojn poste tre zorgigita.

«Ni jam finis nian eksperimentojn, Indalesjo. Ni iru vidi Vanesinon, kaj poste Mirnon. Sed ne tuŝu min, bonvolu».

La solvo.

Min multe surprizis tiu peto, sed kiam mi venis sole al Gadir', antaŭ mi povis klarigi ion al Vanesin', Tenerjan venis kaj diris:

«Ni ekuru niatempen, Vanesin'. Indalesjo, faru nenion ĝis kiam ni venos. Tio, kion ni devas diri al vi, ankaŭ interesas al ŝi».

«Aŭskultas kaj obeas mi», diris mi malaperante same kiel genio elbotela, kaj tuje mi aperis apud mia amata Mirno.

«Ĉu mi ne plu devas iri preni vin?», diris ŝi dum ŝi kisis min. «Kie estas ili du?»

«Ili diskutas. Ili petis, ke mi ne rakontu al vi, sed, nu, ni estis en kelkaj lokoj, kie mi neniam antaŭe estis, kaj ili aperis sep horojn post mi».

Sed mi eraris, ĉar la majstro estas tre lerta, kaj li korektis la vojaĝon kaj venis nur duonhoron pli malfrue.

Kiam ni vidis lin, ni sidiĝis sur la grundo en verda parto de tiu monteto, kie Partenon' kuŝas, sub la akropolo greka, kaj Tenerjan komencis paroli:

«Kiam Indalesjo prenis min dek jarojn malfruen en Gadir', mi devis forlasi sian manon, ĉar li ne uzas la saman vojon, kiun ni uzas, movi tra la tempo. Mi supozas, ke laŭ spaco ankaŭ. Indalesjo, vi povas iri ien ajn kien vi volos, eĉ se vi neniam antaŭe estis tie, kaj ankaŭ iam ajn, sed vi tion ne faras pro tio, ke via subkonscio protektas vin. Ni diru, ke via sekur­sistemo estas timo via perei. Kiam ni vojaĝas laŭ  tempo en ĉiu direkto, ni faras tion sur nia planedo, tiel ke ni neniam forlasas ĝin. Sed vi uzas escepton al Teoremo de Kanti, io, kion oni povus nomumi de nun La paradokso de Elkin', honore al tiu kronistino, kies teoriojn oni forprenis maljuste: vi saltas hazarde, kaj sen scii kiel kaj kial, vi atingas vian celon tuje, kvankam en la procedo vi perdas amason. Mi devis forlasi vian manon ĉar mi sentis danĝeron. Mi ne scias tion, kio okazus al mi, se mi ne apartiĝis el vi. Mi notis egan pezon ene de mia kapo, kvazaŭ mia heksono tropleniĝus, kaj subite mi konstatis, ke miaj piedoj ne plu tuŝis la gravitan linion de nia planedo. Mi denove saltis al momento, kiam ni estis kun Vanesin', sed eĉ mi, kun miaj jaroj da sperto, eraris dudek jarojn en la estonto. Kiam mi laciĝis serĉi vin, mi konstatis, ke mi eraris, kaj revenis en la momenton, kiam ni devintus veni. Vi jam estis tie, kompreneble. Sed mia teorio estas jena: vi ne vojaĝas laŭ la lumo, sed laŭ la ombro. Lumo bezonas tempon vojaĝi, sed ombro ne iras, sed ĝi estas ĉie samtempe. Pro tio vi atingas tuje tien, kien vi jam estis, kaj al tiu momento, kiam vi jam estis. Vi povus fari tion al iu ajn alia momento kaj loko, eĉ se oni ne havas garantion pri la rezulto. Vi povus morti. Vi ankaŭ povus kaŭzi problemon al aliaj homoj. Mi nur petus de vi, ke ntaŭ vi iros ien aŭ iam, vi diru al Vanesin' aŭ al mi. Sed plaĉus al mi testi vin ĉe mi, se tio ne ĝenas al vi.

Foriro.

Ni interkonsentis pri la veninta tago, kiam mi jam ripozas pri tiom da emocioj. Mirno faris tre bone al mi, ŝi masaĝis main dorson kaj piedojn, post ni kunhavis banon dum dudek minutoj. Poste mi devis ordigi miajn pensojn. Dum mi estis en banejo, mi pensis pri tio, kion Tenerjan diris: vojaĝi laŭ la lumo, vojaĝi tra la ombro. Verevere oni ne vojaĝas laŭ la lumo, sed rajdante la lumon, ĉar oni vojaĝas milionojn da lumjaroj po sekundo. Mi imagis la turnojn de la Tero ĉirkaŭ la Suno, mi imagis la turnojn de nia stelo ĉirkaŭ la nigra truo, kiu estas centre de nia galaksio, mi imagis la komplikan movon buklan persekutante nia planedo sian stelon, cirklan buklon..., freneze klarigi, ĉu ne? Kaj Vanesin rajdante la buklobuklon, dum Tenerjan' instruas ŝin fari tion korekte, tiel, ke ŝi ne preterfaru aŭ subfaru ĝin... Dio, tio ja postulus matematikegon, por fari tiujn planed-stel-galaksian kalkulon, bazigante ilin sur ordinataksoj, kiujn mi ne scias kiel radikigi... Kaj sub tio ĉio estis la vojaĝon al la Luno, kiu se ne estis tempa, ĝi certe okazis  ekster la tera grundo, kvankvam eble ĝi estis el la Tero, kaj sekve prenante ĝin kiel referencon. Nu, eble estas bona problemo por sinjoro Julio Verne'. Kompatinde, mi ne povas demandi al li... Eble mi povus demandi, post kelkaj boteloj de vino, al bona Edgar'; kvankam certe li kredos, ke mi ŝercas, kaj respondos nenion utilan. Sed kion dirus pri la afero mia tria intertempa kunulo, Jesuo? Mi vere ne scias... Erari pri mi kiel sia patro pruvis al mi multe, sed ne tion, ke li povas konsili pri la ĉiela  funkciado de  miaj vojaĝoj. Sed io estis klara: la majstro de majstroj, la gvidanto de mia gvidantino  ektimis multe pri tio, kion mi faras, kaj li vidis sin en danĝero morti. Eble ne havi heksonon estas avantaĝo... Ĉu oni povus forpreni tion de mia filo? Ĉu li vere havas ĝin? Mi ne sciis ĉu mi estis la sola homo, kiu ne scias tion en planedo kie iksaj radioj ne plu estas necesaj, kaj neniu memoras, ke ili iam ekzistis... Aŭ eble oni povas ne disvolvigi tiun organon, aŭ eduki mian filon ne uzi ĝin, favore al lernado pri vojaĝi laŭ la ombro. Subite mi memoris pri la ombra registaro en diversaj landoj miatempaj, kiel tiu brita. Ĉu mi vere estas kontraŭpunktulo al gekronistoj? Kion diable mi rompis en iliaj strangaj matematikoj? Kial mi ne mortis en tiu procedo? Eble tiuj homoj ne plu konservas la instinkton pluvivi, kaj pro tio Mirno ekgravediĝis la unuan fojon, kiam ni amindumis, eble pro tio mia plej esenca mio evitis sekvi la vojon longan, kaj antaŭ povi eksenti la spacan malplenon mi atingis mian celon, sane kaj sekure, konservante mian tuton pere de la simpla forto de inerto inter la eroj, kiuj gluas mian korpon unuiĝinta, formante tuton...

Mi ankoraŭ pensis pri tiuj aferoj, kiam mi denove sentis la ĉeeston de Vanesin', proksime al mi.

«Mi ne aŭdis vin veni, belulino».

«Ne, pro tio, ke mi ne venis. Ni interagordis. Estas tres interese tio, kion vi pensas. Bedaŭras mi, ke vi ne komprenas nian matematikon».

«Ĉu vi estas ĉe vi?»

«Ne, mi estas ĉe vi. Mi estas en tio, kio Cjezo iam estis. Sed vi venas al mi alte kaj klare. Mi prenas informaĵojn pri vi. Mi ĉeestis vian naskiĝon. Ververe via doktoro estis iomete konfuzita, li ne sciis pri tio, kiu prenis bantukon varman al li... Sed vi estis normala bebo. Ne, ne estas iksaj radioj ĉar ili estas tre danĝeraj, kaj krome ni ne bezonas ilin. Mi jam vidis vian internon, kaj vi ne havas heksonon, kaj vi havas nenion, nek bonan nek malbonan. Mi trairis vian tutan vivon denove kaj mi vidas nenion strangan: ne estas diferenco inter vi kaj viaj samtempanoj. Estas nenio en Cjezo, kiu donis al vi ion ajn diversa al viaj samurbanoj, aŭ al tiuj miaj krom heksonon. Oni ne povas klarigi pri tio, kio okazas al vi. Sed iom post iom ni estas pli certaj pri tio, ke vi faris ion. Ni ne scias se vi trairis neŭtronan stelon, aŭ io simila okazis, sed certe vojaĝi tra la ombro unikigas vin. Tio esas kvazaŭ vi estas diablo meze de anĝelaro. Jes, mi scias, ke vi estas bonulo, sed vi tamen faris tion, kion neniu faris antaŭ vi: vi frakasigis nian plej solidan matematikon, kiu tamen funkcias por ĉiu ajn alia homo en la mondo... Eble via malsukceso pri matematiko ne estas hazarda».

«Ho, tio ja ne trankviligas min, ne. Mi ne scias ĉu mi mortos en astra akcidento, mi ne scias, ĉu estas sekure fari tion, kion mi faras. Sekve, mi devas zorgegi pri tio, kion mi antaŭe faris tute nature kaj senkonscie. Mi ferios tien, kie vi trovis min, Vanesin'. Mi vojaĝos turne al la mondo de tie, kie vi trovis min, pere de mia malnova veturilo. Se mi bezonas vin, mi vokos vin. Sed mi klopodos ne uzi tiujn povojn, kiujn mi ĵus ekhavis, ĉar ili tiom multe zorgigas min...»

Mi klarigis mian decidon al Mirno, kiu sengravigis la aferon ŝultre:

«Mi scias, ke vi revenos al mi morgaŭ. Iru, Indalesjo, rondiru vian mondon, kaj kiam vi jam vidis, ke estas la sama rubo ĉie ajn, revenu, por esti purigita pri ĝi de via edzinjo. Via filo kaj mi atendos vin por ekskuris al tio, kio ankoraŭ restas de la antikva Egiptio».

 


16 La sinjorino de Yangon'. English Español

Kaj pensante pri mia ĉambro en hoteleto de Yangon' (alidirite Rangoon aŭ Rangun de okcidentanoj), kie mi ankoraŭ ne dormis, en ĉefurbo de Mjanmar', Burmo por angloj kaj Birmania por usonanoj, mi subite troviĝis sur mia lito. Mi vere ne memoris la nombron de mia ĉambro, sed mi revenis en la momenton, kie mi ĵus lasis mian valizon kaj eliris havi kafon. Certe, dum mi havas karon, mi samtempe ripozas sur mia lito, pensante pri tio, kiel bele mi fartas pro mia banado kaj piedmasaĝo je la jarcento centmil-kelke, kja mi denove venas al balkono aŭdi la bruaĉon de civilizacio, kies tuto estas komuna al mi, multe pli ol asepsio de mondo boteligita meze de ĝangalo kaj sabano futuraj. Mondo feliĉa, mondo perfekta, kiun neniam konos iu ajn el tiuj, kiuj tie sube strebas por peco da pano, kiu forigos ilin iomete pli el tombotruo, eĉ se vere ili ne havas rajto da tombo en iu ajn de la civilizacioj elĉerpeblaj de mia tempo, kompatinda 21ª jarcento... Ne, mi ne sentis min supera al tiuj, ne, sed mi vere kompatis ilin. Mi komencis senti ion, kion mi neniam antaŭe sentis..., tion, kion Milan Kundera provis klarigi al mi per sia rimarkinda La netolerebla leĝero de estado. Eĉ se ne temas pri leĝero, sed graveco. Ĉu Milan estis kronisto? Ĉu li  nur konis kroniston? Interesaj demandoj, ĉu ne..? Sed nun mi sentis tion: mi sentis estadon. Kaj mi ekrigardetis tion, kion Mirno penis klarigi al mi: liberecon pere de memmortigo, eĉ se mi ankoraŭ estas tro juna pensi pri tio. Ne Mirno nek Vanesin' ankoraŭ sentis pri tio, kaj ili estas multe pli maljuntaj ol mi, eĉ se laŭ mia normo, mi estas multe pli proksime al truo ol ili du. Sed, kompreneble, ĝis kiu grado miaj normoj estas nun tio, kion ili estis? Ĉu mi volas rehavi ilin? Ĉu miaj instinktoj de simio destrita permesos min? Mi sentis la konvinkon pri tio, ke se klugo venas al mi, ĝi ne plu trafos min, ĉar eĉ se mi ne vidos ĝin veni, tuj en la momento, kiam mia haŭto notos ĝin, mi ĉesos esti tie aŭ tiam. Eĉ la beleco de lako Inya, plene videbla el fenestro de mia ĉambro,  forpuŝis min el tiu tristego, kiun sentis mi.

Mein-kalei.

Sata pri pensado metafizika kaj fundamenta, mi iris en la hoteldrinkejon. Tie mi ekkonis Maung-on, vere Maung Kyaw Thi Ha, ĉar li naskiĝis lunde, laŭ tio, kion li diris al mi poste. Mi vokis lin Mon, ĉar li memorigis min al lernanto, kiu ĉeestis mian klason antaŭ kelkaj jaroj, kiun oni nomis Mon. Li klarigis diversajn aferojn de mondo sia, kiun mi ĵus ekkonas, kiu estas ankaŭ mia, kaj pro tio mi enfosiĝis en siajn aferojn, tiel evidente, ke mi absorbis tion, kion bonkora Mon, knabo dudekjaraĝa, rakontas al mi. Tre trista li vidis min, kaj tio igis lin sugesti, ĉu mi volas ricevi  mein-kalei-n1 en mian ĉambron, tiel ke mi ricevos iom da konsolo. Sed mi respondis, ke ne. Ke sufiĉos por mi resti tie, ĝuante lian paroladon kaj kuneston kaj drinkante..., eble ebriiĝante. Mi promesigis min, ke oni portos min al mia ĉambro sen esti rabita survoje.  Tiun tagon mi faris amikon, bonan amikon en tiu hotelo. Ĉiel ajn li prezentis al mi kelnerinon de etnio karen, kies nomo estis tiom malfacile por mi diri aŭ memorigi, ke mi permespetis de ŝi voki ŝin simple Karmin'. Amuziĝis ŝin koni, ke tiu nomo estas tiom ekzotika por mi, kaj samteme familia. Ŝi estis vere bela, kvankam en tiu etoso ŝi ne estis speciale rimarkinda. Ŝi komprenigis min, ke ŝi venos al mia ĉambro se mi volas, kaj surprizinde, mi diris, ke jes. Kaj ne pro tio, ke mi jam estis ebria, sed pro tio, ke impresis min la naivco de ŝia rigardmaniero. Ŝi aldonis, ke ŝi ne povas veni en tiu momento, sed la sekvontan matenon, je la deka, kiam ŝi finos sian servadon en la hotelkafejo.

La ceteron de la posttagezo mi investis en promenado laŭ Jangon. Mi luis kaleŝon tirita de mulino, kaj mi prenis bonan ideon pri la urbo, ĝiajn altajn konstruaĵojn en la urbocentro, sed ankaŭ pri ĝiaj belaj parkoj, elstarante Kandawagyi, apud la lako de la sama nomo. Mi abunde fotis pere de mia malnova fotilo, eĉ se mi jam lernis fiksi tiujn imagojn, kiuj plej interesas al mi, pere de mia memoro. Poste mi revenis en mian hotelon, promenante laŭ la sinuaj stratoj de la urbo.

La venintan tagon, tuj malfermante miajn okulojn, mi vidis ŝin jene:

«Saluton, sinjoro!», diris ŝi.

«Kioma?», ekdemandis min.

«Tuj estos la deka, sinjoro. Ĉu vi deziras, ke oni prenos al vi la matenmanĝon?»

«Ne, ne zorgu pri tio. Atendu, mi duŝos kaj poste ni iros aliloken».

Post duŝo, mi denove trovis ŝin, sed sur mia lito kaj tute nuda.

Mi ridetis. Ŝi reagis per sia rideto al mi. En ŝia menso mi vidis aferojn, kiujn mi tute ne ŝatis. Mi vidis imagojn pri la fojoj, kiam li seksumis sen amindumi. Mi vidis vivon plena da malpleno, da nesekureco, da rimpita familio, kiu daŭre vivas en sama loĝejo, da homa perforto, da mizero. Ŝi devas porti minumuman kvanton da mono ĉiun tagon, aŭ havos problemon. La plej granda problemo estas, ke ne estas manĝaĵoj. Sed ŝi estas tre bona pri sia metio, kaj klikentoj ĉiam lasas bonajn krompagon. Mi prenis monujon, kaj diris:

«Karmin', mi donas al vi du mil dolarojn. Sed hodiaŭ vi devas fari ĉion, kion mi diros al vi».

«Mi esperis tion, sinjoro, kvankam ne tiom multe da mono».

Mi donis ĝin al ŝi.

«Tio, kion mi petas de vi, estas paroli al mi. Respondi sincere ĉiujn demandojn, kiujn mi faros al vi. Ke vi nenion kaŝos de mi».

Ŝi levis sian bruston kaj kapon duone sur la lito, montrante siajn belajn mamojn, junajn kaj tremantajn.

«Ĉu vi ne deziras amindumi kun mi, sinjoro?»

«Ne pro mono. Mi scias, ke vi ne estas putino. Sed mi scias, ke en tiu ĉi lando estas multe da neceso. Tamen, tio, kion mi volas estas io, kion vi ankoraŭ donis al neniu homo antaŭe: mi volas, ke vi parolu al mi pri sonĝoj viaj».

Ŝi eksidiĝis sur la lito kun sia dorso tute rekta kaj la kruroj crucumitaj, kio montris ŝian sekson. Tio estis vere naiva posicio, spite al tio, ke ŝi montras mamojn kaj sekson, apogante siajn brakojn sur siajn femurojn kaj la manoj interligitaj. Kaj ŝi komencis rakonti la historion pri sia vivo. Historio, kiun mi ĵus vidis per imagoj en okulfrapo. Ŝi estas knabino, kiu pensis kun granda rapideco.

«Diru al mi, Karmin': ¿ĉu plaĉus al vi studi en Eŭropo?»

«Ĉu Eŭropo? Mi bezonos multe da mono. Kaj mi devas labori».

«Oni povas aranĝi tion».

«Mia revo estis ĉiam studi en Londono, sed mi devis eklabori kaj mi havas apenaŭ mezlerneja kono. Sed..., universitato estas revo por mi, sinjoro. Sendube vi primokas min».

«Mi ne povas promesi al vi Londonon, sed mi povas lasi al vi domon, kiun mi havas en Murcio, kaj registrigi en ties universitato. Ĝi ne estas granda urbo, sed ĝi havas prestiĝan universitaton. Kaj mia ne estas tre granda domo, sed vi estos bone tie. Kaj vi lernos ĉion, kion oni povas lerni pri tio, kion vi deziros. Kion vi dezirus fari?»

«Plaĉus al mi iĝi instruistino. Mi volus lernigi geinfanojn».

«Lernigi ilin legi?»

«Jes. Kaj lingvojn. Ĉi tie lingvoj estas tre gravaj. Sed mi ne regas la hispanan».

«Lerta knabino kiel vi lernos ĝin rapide. Aldone, vi jam scias kelkajn vortojn en la hispana. Nur vi devas rilatigi ilin».

Vere, miaj telepatiaj kapabloj permesis al mi manipulacii mensojn de la jarcento 21ª. Do mi metis vortojn kaj konceptojn en la hispana en la menson de tiu knabino, kaj tio igis ŝin kredi, ke ŝi konis tiujn vortojn de antaŭe. Mi klarigis al ŝi vorte la fundamenton de nia gramatiko, kaj laŭ tiu tago kaj nia kovnersacio, ŝi fine si povis paroli la hispanan per la limigita lerteco, kiun posedus junulino birma, kiu studis unu jaron en Hispanio.

Antaŭ ŝi foriris, mi donis al ŝi pluajn mil dolarojn. Kompreneble, mi ne seksumis kun ŝi, kion ŝi neniam komprenis. Ankaŭ ne komprenis ŝi tion, kio okazis sekvonte. Mi iris al murcia universitato, je majo, kaj kandidatigis ŝin pri la unua jaro de Filologio Angla. La intervalidigon, inkluzivante Selektadon2, mi ekhavis en Madrido, de funkciulo, kiu kredis, ke tiuj blankaj paperoj, kiujn mi montris al li, estis certigilojn pri edukado de burma aŭtoritato, aldone al ordono de Ministerio pri Eksterlando hispana, y kaj alia de Ministerio hispana pri Edukado. Evidente, tiujn paperojn mi metis en mian poŝon poste, kaj poste mi forgesigis lin pri la tuta afero. Kun tiuj paperoj, mi registris ŝin je septembro; mi malfermi bankokonton je ŝia nomo per tridek mil eŭrojn, kaj mi luis apartamenton tre proksime al bushaltejo de veturilo, kiu prenos ŝin rekte al universitato. Poste mi revenis en Jangonon, kaj trovis Karmin'on denove. Ŝi laboris. Mi diris al ŝi, ke ŝi devas veni kun mi, ĉar ŝi ne plu laboras tie. Mi prenis ŝin rekte al flughaveno, kaj tie mi aĉetis du biletojn por Jangon-Londono-Madrido-Alikanto. Survoje al flughaveno ni jam saltis kelkajn monatojn, ĝis oktobro, kaj dum ni faris tiun longan vojaĝon per aviadilo, mi lernigis ŝin pri la kutimoj hispanaj, nia historio, kaj la apartaĵoj de la lando kaj ties loĝantoj. Tiuj dudek horoj estis tre efikaj, tiel, ke kiam ni atingis Alikanton ŝi jam regis la lingvon same lerte kiel denaskulino hispana, eĉ se oni ne povas nei ŝian azian aspekton. Mi prenis ŝin al ŝia nova apartamento, kaj kiam mi konvinkiĝis, ke ŝi jam adaptiĝas al sia nova vivo, post kelkaj tagoj, mi revenis en Burmon. La momento de adiaŭo estis tre emocia. Ŝi brakumis min, kaj diris, ke ŝi ne scias tion, kial mi faras tion, sed ŝia ŝuldo al mi estos porĉiama. Nu, ŝi ankaŭ pensis pri multe da aliaj aferoj, sed mi fermis mian menson tute al ŝiaj pensoj. Ŝi estis malgaja ĉar ŝi sciis, ke ŝi vidos min neniam denove. Ŝi pravis. Sed tri jarojn poste ŝi plenumis sian revon: ŝi gajnis Erasmus'n Bursaron por studi en la Universitato de Londono.

La demono en karcero.

Jailhouse demon meets Tim and proposes a pact.Tuj revenante en Jangonon, mi devis barakti kun problemeto, kiun mi ne antaŭvidis: du policanoj atendis min ĉe la akceptejo de la hotelo. Ili demandadis min Karmin', ĉar ŝia familio raportis, ke ŝi malaperis, kaj mi estas la lasta homo, kiun oni vidis kun ŝi. Mi pretendis, ke mi scias nenion. Oni avertis min ne forlasi la urbon ĝis kiam tio estos solvita. Mi adoptis la rolon de turisto malriĉa, kaj diris al ili, ke ili devus, tiukaze, doni al mi lokon resti, ĉar mi ne povas pagi la hotelĉambron dum multe da tempo, sed ili nur povis proponi al mi ĉelo en policeo, kaj la penso ne estis tre altira al mi, ne. Tamen, poste en mia ĉambro, mi demandis al mi, kial ne... Mi pensis ĉiam, ke novaj spertoj estas valoraj, sekve mi petis konton en hotelo, pagis kaj marŝis al policejo kaj demandis pri la du policanoj, kiuj demandadis min. Mi diris al ili, ke mi scias nenion pri Karmin', sed manko da mono devigis min profiti ilian ĝentilan proponon, kaj ne gravos al mi esti tie kun ili, kvankam mi certas, ke ili ne povas aresti min. Sed..., nu, tion ili mem decidu. La du policanoj rigardadis un ula alian, evidente sen scii kion ili devos fari. Poste ili diris al mi, ke mi devos kunvivi kun multaj fiuloj en malgranda ĉelo kaj malbonodora. Sed mi diris al ili, ke tio ne gravas al mi.

«Nu», findiris la plej aĝa policano, «ni povas doni al vi ĉelon kaj manĝadon ĝis kiam tio klariĝos». Kaj ili prenis min kaj metis min en ĉelon malgrandan en la policejo.

Tie, vere mi konis homojn, kiujn oni arestis pro perforto, rabo, murdi... Estis tre lernigante legi mensojn de tiaj personoj, kvankam ne ĉiuj estis tre allogaj. Unu el intersantaj mensoj estis tiu de murdisteto, Tim, kiu mortigis rabkuntanton sian pro tio, ke li volis perforti lin sekse. Tio estis logika: Tim havis danĝeran profesion pro tio, ke li malsanigis lin prostituiĝi, kaj li ne forrabis aliajn nomojn por esti la putino de stultulo, kiu kredis, ke sufiĉas esti pli forta kaj havi pli da cikatroj en sia vizaĝo por devigi sian volon sur homojn malpli fortajn ol li. Kaj sufiĉis enpuŝi rompitan botelon en lia gorĝo. Bedaŭrinde, oni trovis lin post mallonga tempo, kaj li ne havis sufiĉe da mono oferti la policanojn, por ke ili forgesu pri li. Mi interesiĝis pri li, eĉ se dekomence li rigardis al mi per tre malfidanta mieno.

«Se vi ne estus ĉi tie, kie plaĉus al vi esti?»

«Mi ne scias. Mi havas neniun».

«Ĉu neniu en la tuta mondo? Ĉu eĉ ne onklo, avo, ie ajn, en fora loko, ia vilaĝeto?»

«Nu, mi havas avinon, tre maljunan, en la sudo. En Dawei, la ĉefurbo de Tanintharvi».

«Ho, bone. Se vi irus tie, kion vi farus? Ĉu vi helpus ŝin?»

«Jes, certe, sed oni enkarcerigos min pro la morto de tiu rato».

Mi ridetis, kaj alproksimiĝis al li, kaj premante malforte lian kubuton, mi demandis al li:

«Tim, ĉu vi kredas pri demonoj?»

Li rigardis al mi kun plenplenaj malfermaj okuloj, kaj timante, ĉar ĉi tie homoj estas surperstiĉa, ĉefe malriĉaj klasoj.

«Demonoj ĉiam estis kontraŭ mi. Mi ne estus en karcero je mia dekkvin jaraĝo se ne estus pro ili».

«Nu, ankaŭ estas demonoj bonaj. Mi estas unu el ili, Tim. Mi venis doni al vi duan ŝancon. Sed vi devas promesi al mi, ke vi estos kuraĝa. Fermu viajn okulojn».

Kiam li denove malfermis ilin, ni estis en la urbocentro de tiu azia urbeto, Dawei, kiu enloĝas iom pli da cent mil personojn.

«Tim, nun via nomo estas Thet, kalmo. Iru al flughaveno morgaŭ je la deka horo, kaj diru, ke oni vokis vin por la posteno de sekurgvardisto».

 Mi donis al li oficialan identigilon, kaj aldonis lian fingrŝtupon.

«Ankaŭ vi petos vian identigilon, kiu estos tie kune kun viaj aliaj paperaĵoj. Sed vi devas promesi al mi, ke vi serĉos vian avinon, kaj diros al ŝi, ke vi havas nun novan vivon, kaj ke vi vivos kun ŝi. Se vi tion ne faras, mi revenos kaj enkarcerigos vin denove por ke vi pagu pro la vivo de via rato».

Antaŭ li povis diri ion, mi malaperis de sia presenco kaj faris la oportunan paperlaboron en la dezerta oficejoj de Statistika Ministerio kaj ankaŭ en tiu de la flughaveno, kien mi lasis la identigilon kaj oficialaj paperoj de Thet, 19jaraĝulo, naskita en Uangon. Poste mi revenis en la policejon vidi la stultan vizaĝon de la gvardistoj, kiam ili malkovros, ke Tim ne plu estas tie. Sed mi eraris: ili eĉ ne rimarkis. Semajnon poste venis uniformulo preni lin al juĝejo, sed ne trovante lin, li prenis alian homon, kiu estis tie pro alia afero simila.

Fojfoje, se mi kredis, ke tio utilas, mi prenis alian homon de tiu loko por rajtigi lian aŭ ŝian vivon, sed vere neniu alia kazo estis tiom rimarkinda kiel tiu de Thet. Mi redonis kelkajn junajn putinojn al siaj gepatro, sed tiam mi malkovris, ke ili estis vendintaj ilin por tio, kaj aldone ili mem volis reveni al tiu laboro, ĉar ili konis neniun alian. Mi sentis korpezon. Mi emis mortigi responsulojn de tiu situacion, sed mi komprenis, ke ili havos anstataŭulojn, kiuj faros same, kaj ankaŭ, mi ne vidis min mem kiel redemptoro.

Khin' La Rompita.

Kiam la tri monatojn pasis, la tempo de Karmin' kaj tiu mia agordiĝis denove, kaj ŝi estis kontaktita de polico. Ŝi diris, ke ŝi nun studas en universitato, kaj ke ŝi ne deziras reveni en Burmon denove, do oni ordonis, ke mi estu liberigita tuje. Miaj amikoj policaj ne sciis, ke mi sciis, ke ili faris falsan arestordonon, por ke mi rajtos havi manĝadon kaj restadon en policejo, tiel ke ili ne havos problemon, kaj ankaŭ mi ne. Ni interamikiĝis, ĉar anstataŭ demandadi min laŭ policaj reguloj, ili prenis ekster la policejo por promenado kun la intenco ekhavi informon pri la malaperinta virino, sed ankaŭ pro tio, ke plaĉis al ili paroli kun mi. Se ili registrus niajn konversaciojn, ili konstatus, ke mi ne parolas ilian lingvon. Sed finfine ili perfidis ilin mem kiam ili venis, tre kontentaj, diri al mi, mi estis libera denove, ĉar oni trovis Karminon en Hispanio. Mi ridetis, kaj premiis ilian favoron ebligante hazardan renkonton kun unu el la plej serĉataj krimuloj el la lando. Eĉ se la maskovesto de la fiulo estis tre efika, mi metis en la penson de miaj amikoj, ke temis pri Khin la Rompita, la plej danĝera krimulo el Myanmar'. Li ricevis tiun nomon pro la fakto, ke cikatro iris de flanko al flanko de lia vizaĝo. Li havis normalan vivon en la urbo ĉar neniu vidis lin antaŭe sufiĉe klare, kaj vivis por rakonti. Ankaŭ mi ne vidis lin antaŭe, sed mi legis la pensojn de la fiulo, kaj konkludis tion, kiu li estas. La cetera parto estis simpla: jen Khin, mi devas aresti lin tuj. Sekve, ili prenis siajn pistolojn, kaj devigis lin akompani ilin en policejon, kie ili metis lin en apartan ĉelon, kaj poste iliaj superuloj gratulis ilin du. Mi vidis ilin feliĉaj, mi okulsignis al ili, kaj poste marŝis trankvile elen de iliaj vivoj.

Fino de etapo.

El Yangon mi stiris laŭ naciaj ŝoseoj numeroj 1, 8 kaj 85, ĝis Myawaddy, tricent kilometroj for de la ĉefurbo, tra ĝangalo. Kiam mi venis en la landlimon, mi trovis ĝin fermita. Memorigante la konsilojn de mia tutorino, mi investis malpi ol palpebrumo esti subite en Mae Sot, en Tailandio, la lando de temploj. Lokanoj vidis mian plumpan veturilon kun teda mieno, konsiderante eble, ke mi estas nur nova turisto misgvidata ke vizitas ilin. Tio, kion ili nenia scios, estas, ke mi ne haltis, sed mi iniciatis mian navigadon laŭ landoj tailandaj ekzakte tie. Tamen, ĵus komence de mia ĉirkaŭvajaĝo pri la Indoĉina Duoninsulo, mi konsideris, ke ne estas sence rondiri la mondon, se por fari tion, mi devas truki la aferon pere de saltoj tempaj kaj spacaj. Tio estis trompo, kaj mi ne ŝatas tion. Tamen, mi diris al mi, Se mi venis ĝis ĉi tie, mi finos la aferon. Kaj sekvis laŭ la duoninsulo, trairante al Kambojo kaj Vietnamio, kaj poste Ĉinio kaj repensante mian rondiron al la mondo, kaj ties oportunecon. Kaj mi decidis, ke se mi venis al tiu ĉi punkto de la terglobo, mi vidos Filipinojn, almenaŭ.

Filipinoj.

La Filipinoj.Post lasi la aŭton sub la gvardo de ĉineto nomita Li, de Dong Yamg, proksime al Hong Kong, kiu ricevis abundan porbieron kaj promesis alian pli grandan kiam mi revenos, mi komencis mian vojaĝon al Filipinoj. Piede, kompreneble. Mi venis post la daŭro de sopiro al urbeto Sánchez Mira, kies ĵura teritorio enhavas dudekkvar mil homojn, kaj tie mi prenis lokalan gvidiston, kiu klarigis al mi pri la naturaj belaĵoj de la urbeto kaj ĉirkaŭaĵoj, verŝajne fondita de la hispanoj antaŭ kelkaj jarcentoj. Kelkaj lokanoj fuŝparolis la hispanan, sed ili ne sukcesis kompreni kial estis tiom amuze por mi la nomo de la provinco, Cagayán, eble koruptaĵo de du tre uzataj hispanaj vortoj tiutempaj.

De tiam mi iris al Manilo, la ĉefurbo de la insularo nomita laŭ la plej fama reĝo de Hispanio, Filipo 2ª. Ĉe Hotelo Linden Suites, kies sola malvirto estas, ke ĝi estas tri kilometroj for de la maro, mi retrovis mian amikon Enrikon, kolego, kiun mi konis en Anglujo, kiam mi iris tie labori kaj lerni la lingvon, je la sepde jardeko de la lasta jarcento. Ni estis grandaj amikoj tiam, kaj mi memoras, ke li nomis min utol, ĉar mi estas hispano, kaj ni trovis unu la alian en hostila etoso, angla, kie nenio estis malfremda al ni, nek al li nek al mi. Li estis sesdekjarulo, same kiel mi, sed ne havante la bonŝancon kvalifiko por emeritiĝo LOGSE,  kiel mi, li devis labori ankoraŭ por subteni sin kaj sian familion ĉiun tagon. 

17 Utol de animo mia'. English Español

Enriko kvidis tiun ĉi hotelon.Enriko ŝanĝis ne multe. Sed li ne plu aspektis la studenton, kiun mi konis en Anglujo, sed nun li estas la direktoro de la hotelo, kie mi loĝis dum kelkaj tagoj. Li montris al mi sian urbon kaj parolis al mi multe pri la Filipina Insularo. Li edziĝis kelkajn fojojn, sed li divorcis same. Oni ne fidu pri tio, kion virinoj diras, li avertis al mi saĝe, sed oni atentu al tio, kion ili faras. Tiel vi povas suspekti tion, kion ili volas de vi. Kompatinda amiko mia, iam tiom naiva, kaj nun tiom cinika.

Li prezentis al mi sian unuan edzinon, kun kiu li havis du gefilojn, kaj la sola, kiun li ofte vidis, ne tre proksime, kompreneble, pro la vizitoj de siaj gefiloj. Ŝi estas malalta virino, bruna kaj tre bela ankoraŭ, je ŝia kvinjardeko. Dek minutojn post kiam mi konis ŝin mi jam sciis pri ŝia tuta vivo, kaj ankaŭ kial ili divorcis. Kaj estis domaĝo, ĉar ili ne nur havis komune tiom da aferoj, evidentiĝis al mi, ke ambaŭ ankoraŭ amas unu la alian. Sed ili diskutis multe kiam ili estis geedzoj, kaj ili diris aferojn, kiujn oni neniam devas diri. Mi konis ŝin en la hotelo per maniero tre eksterordinara: unu filo ilia estis arestita pro posedi drogojn. Mi akompanis ilin en policejon, eĉ se ili diris al mi, ke ili ne volas pezigi min per siaj problemoj. Sed mi respondis, ke mi rondiras la mondon por koni aliajn kulturojn, kaj ankaŭ Enriko estas mia amiko, kaj se mi povos helpi, mi tion faros elkore. Ili ne insistis, ĉar estis urĝe por ili atingi la policejon.

La afero pri la inspektoro mafia.

Inspektoro Ibáñez diris al ni, ke la knabo havis tutan kilogramon de mariguano kiam li estis arestita en polickontrolo, kaj oni povas fari nenion ĝis la juĝisto prononcos lian eniron en karceron, aŭ la kvanton de la kaŭcio ĝis definitiva juĝo. Tiu inspektoro estis kvardekjaraĝulo, tre malagrabla kaj malbonhumura. La gepatroj estis senvoĉaj antaŭ tiu akcepto polica. Mi prezentis min kiel advokaton de la familio, kio mirigis eĉ pli mian amikon Enrikon, kiu kredis, ke mi ne regis la tagalogan lingvon. Per tiu bela idiomo mi demandis al li ĉu siajn rajtojn estis legitaj al mia defendato, ĉu li estis perfortita malfermi sian aŭton por inspektado, ĉu oni informis al li, ke li povis postuli ke mi, lia defendanta advokato devas esti en lia unua demandado, kaj ĉu fingroŝpuroj sur la sako enhavante la drogon estis prenitaj tuj kiam oni trovis ĝin en lia aŭto. La policano rigardis al mi evidente alarmita, demandante sin ĉu mi parolis al arestito. Sed li diris jes al ĉio.

«Kaj ĉu la spuroj estis tiuj de mia defendato?», demandis mi per kalkulita malĝentila tono, «aŭ ĉu vi simple  kulpos lin nur pro tio, kion oni povas trovi se onii serĉas troe?»

«Hej! Zorgu pri tio, kion vi diras!»

«Kaj se ne, kio okazos? Ĉu vi torturos min same kiel vi jam torutris Marjon? Vidu, Ibáñez, se vi ne respondas korekte, mi postulas en juĝejo deĵora pruvon ĵuran pri la sanstato de mia defendato tuj, ĉu vi arestos min, ĉu ne. Policanoj kiel vi malmankas en policejoj, kie devus esti publikaj servistoj, kaj ne rataj bravulaĉoj».

Estis tuja silento tuta en la policejo. La kompatinda stultulo ricevis nin tie, en ĉambro plenplena da tabloj, kie aliaj policanoj kaj funkciuloj laboris, anstataŭ privata ĉambro, kiel estas kutimo en tiuj ĉi kazoj.

Antaŭ ol Ibáñez' venis el sia stultstato nenormale pala, pordo malfermiĝis kaj venis kapitano, estro de la policejo, kiu petis de ni bonvolu veni en sian oficejon.

«Klarigu la aferon, Ibáñez'», diris li al inspektoro.

«Kapitano, tiu ĉi knabo estis arestita pro havo de kilo de mariguano en sia aŭto. Oni informis la knabon pri liaj rajtoj, sed oni ankoraŭ ne havas la laboratorian rezulton pri ŝpuroj».

«Ĉar vi ankoraŭ ne petis tion, Ibáñez'», mi diris. «Ne utilos, ke vi serĉu en rubo la sakon kaj vi sendu ĝin nun. Aldone, ni ne certas, ke estas la sama sako».

«Kion diras vi?»

«Ĉu vi asertas, ke vi sendis la sakon al laboratorio? Nu, mi volas vidi la kvitancon, kiun oni donis al vi tie».

La kompatinda inspektoro ŝvitas nun.

La kapitano telefonis al laboratorio, kaj tie oni konfirmis al li, ke ili sciis nenion pri tiu sako.

«Ibáñez', vi eraris grave».

«Ne estus strange, kapitano», diris mi denove, «ke tiu sako ne estis en la kofro de la aŭto de mia defendato, kiam policanoj serĉis ĝin. Ankaŭ ne estas konstato, ke ne estis rompita la ĉeno de zorgo de tiu drogo.

La kapitano rigardadis la gepatrojn de Mario, kaj konstatis, ke ili komprenas nenion. Sed poste li rigardis la mi, kaj pensis: Tiu ulo estas danĝera. Ibáñez faris malbone, kaj nun lia merdo makulos min... Do li prenis telefonon kaj diris:

«Martínez, liberigu tuj Marjon Fernández-on». Poste, al ni diris li:

«Mi bedaŭras la aferon, gesinjoroj. Mi esperas, ke vi akceptu miajn plej sincerajn senkulpigojn. Ibáñez', vi estas nuligita pri ofico kaj salajro dum unu monato».

Elirante la policejo kune kun Marjo, mi sentis ondon da malamo el Ibáñez. Mi turnis al li, venis sufiĉe proksime ne esti aŭdita de aliaj, kaj diris al li tre mallaŭte: Ne estu tiom malgaja, Ibáñez. Mi scias, ke Marjo gravedigis vian filinon Lizzi-n. Se mi rakontus vian internajn aferojn, via polica kariero haltus tuje. Sed ne zorgu, ulo, se vi forgesas pri la knabo, mi forgesos pri vi. Male, vi povos perdi iom pli ol via posteno: vi maltrafas tri el ĉiuj dek pafoj; mi maltrafas unu el ĉiuj naŭdek. Mi ne fanfaronas. Poste, antaŭ lia senvorteco, mi aldonis: Sed vi ne devigu vian filinon aborti. Se vi faras tion, mi scios, kaj se mi scios, via kapitano scios.

Feliĉa fino.

Kiam ni jam estis for, mia amiko Enriko demandis:

«Ĉu vi vere estas advokato?»

«Ne, vere mi estas policano. Sed mi estas emerita. Antaŭ kelkaj jaroj mi estis en kurso kontraŭterorisma, kaj mi konis kelkajn policanojn de via lando, kiuj lernigis al mi pri kelkaj malpuraj trukoj, kiujn oni faras ĉi tie. Mi uzis kelkajn el ili samtempe. Ibáñez estas korupta policano, same kiel tiom multaj en via lando kaj en tiu mia, eble en ĉiuj. Kaj li uzis sian postenon por gajno persona».

«Sed kie vi lernis paroli tagalogan lingvon tiom bone?»

«Nu, post mi konis vin, mi vojaĝis kelkfoje en Filipinojn, kaj lernis mi ĝin el geamikoj, bonaj personoj... Mi eĉ havis filipinan fianĉinon, en Hispanio. Ŝi estis manilana».

«Sed tio ne klarigas tion, ke vi konis la dosieron pri mia filo, aŭ kiel vi povis helpi lin».

«Vere, sed mia vidpovo ne estas malbona, kaj mi havas iom da memoro... Tiu stultulo, Ibáñez, , havis ĝin malfermita sur sia tablo kiam ni alvenis. Li aldonas tiam aferojn kriminigajn... Interkrampe, Marjo», mi diris, turnante min al la knabo, «kuŝi kun la filino de tiu ulo ne estas bone. Kaj gravedigi estas eĉ malpli bone. Ĉu vi estos respondeca patro, kiam la bebo naskiĝos?»

«Nu, mi ja volis», la knabo diris, «sed ŝia patro ne volas, ke ni vidu unu la alian, kaj li minacis min puni min se mi venos proksime al sia filino. Mi ne sciis, ke ŝi estas graveda, tamen. Kiel vi scias?»

«Mi supozas. Ne estas same timigi vin per trafikmonpuno, aŭ milda batado, sed tiom da venĝemo devas veni pro io, kio vere kolerigas lin, kaj por masklulo kaj bravulaĉo kiel li, ne estas pli grava peko ol gravedigi sian filinon, kiun li amegas ĝis la punkto havi ŝian foton sur sia tablo kun dediĉo: Lizzy al paĉjo».

Enriko kaj edzino aŭdis kun miro kaj intereso evidentaj. Ili ne komprenis, ke nekonatulo scias pri ilia filo post nur kelkaj minutoj, ol ili mem dum sia tuta vivo kun li. Bedaŭrinde mi ne povis klarigi al  ili la veron. Sed finfine mia amiko konkludis:

«Utol, ni ĉiam havos ŝuldon al vi. Ĉi tiun nokton vi venos vespermanĝi kun ni».

Tiun nokton ni kvar manĝis en la plej bela apartamento de la hotelo, kaj post longa konversacio kun la eksgeedzoj, ili venis en la konkludon, ke ili malamikiĝis pro stultaĵoj, kaj al mia demando, ĉu ili provus denove, se ili havus la ŝancon, ili jesis promesante, ke ili tion faros denove.

«Do kion vi faros pri Henrietta?», Isabel' demandis.

«Ni lasis la aferon antaŭ kelkaj tagoj. Ni petis divorcon».

Do, je prudenta horo kaj Marjo kaj mi foriris...

 


18 Reveno en hejmon. English Español

Cieza el la monto.«Panjo! Rigardu, kiu venis!»

Mia nepo Ĥuljano ja estis surprizita. Oni ne atendis min ĉi tiun jaron, eble, la sekvontan ankaŭ ne.

«Saluton, filino. Mi kredis, ke vi estas ĉe vi...»

«Ho, kial vi ne avertis pri via reveno? Ni kredis, ke vi estas en Honoluluo», mia edzino diris, venante el kuirejo.

«Mi deziris surprizigi vin, Teresin'. Ĉu vi ne ĝojas vidi min?», mi diris kisante ŝin. «Nun mi verkos miajn librojn en mia domo en Cjezo. Interkrampe, ĉu vi venos?»

Lia grimaco antaŭvenis al sia respondo: Ni vidos...

Neniu montris ĝojon pri mia reveno pli ol mia nepo Ĥuljano, ĉar li plej ŝatis la aferojn, kiujn mi rakontis. Li demandadis min multe, kaj mi respondis plej eble kiel bone mi povis, esceptante kelkajn klarigojn, pro tio, ke mi ne deziris, ke miaj familianoj pensu, ke mi estas freneza. Mi ja parolis al ili pri Vanesin', kiel la indianino, kiun mi konis en ŝia lando, kaj kiu estis tiom agrabla. Mi ankaŭ parolis pri la Sinjorino de Yangon', sed mi ne diris, ke nun ŝi loĝas en Murcia. Mi povus trovi ŝin hazarde, sed mi estis sufiĉe bonŝanca ne fari tion.

Same kiel post preskaŭ ĉiu vojaĝo, mi selektis kvindek plej bonajn fotojn kaj montris al ili pere de multimedia prezentado. Ili ja demandis al mi pri tiuj lokoj, kaj kiel mi jam diris, mia nepo Ĥuljano maltrafis malmulte da aferoj. Ekzemple, je la landlimo de Hindio kun Bangladeŝ' estis averto Ne eniru, kaj li demandis al mi kiel mi sukcesis trairi la bordon tie. Mi ne povis pensi sufiĉe rapide, kaj mi nur povis diri, ke tie homoj estis pigraj, kaj oni lasis la averton de la lasta milito, kiun ili havis, sed iomete pli for de tiu punkto estis la vera landlimo. Sed mi sciis, ke mia nepo malkovros la veron iam, aŭ almenaŭ, ke oni ne povas eniri la landon tie, do la venontan fojon li demandis ion similan, mi diris, ke mi subaĉetis la gvardistojn.

Mia kariero literatura.

Mia vivo en la 21ª jarcento estis normala. Nur estis la fakto, ke mia familio miris, ke mi verkas tiom rapide, sed mi klarigis, ke en la silento kaj paco de la cjeza domo, dum ili vivis en la bruo de la granda urbo Murcia, mi rapidis sur la virtualaj paĝoj de mia komputilo... Sed mi, kompreneble, ne diris al ili, ke for de la freneziga popolaĉbruo mi ne plu tajpis, sed profitis teĥnologion de la estonto, kiu ebligis min uzi ilaron, kiu tradukis miajn pensojn rekte en surpaperajn frazojn, kun korekta ortografio kaj eĉ bildoj, kiujn oni ne povus trovi ie ajn...

Mia persona tigro, Tomaso.Tiumaniere mi povis fini kelkajn novelojn, poemaron, kaj mia libro pri vojaĝoj, kun bildoj, eĉ se mi devis reiri en kelkajn lokojn, kiel Madras' kaj Cagayan, preni pere de mia malnova 25 megapiksela fotilo sunaperon kaj sunsubiron, ĉar mi ne deziris uzi la superan bildfidelecon de mia propra menso. Tamen, mi ne povis rezisti uzi foton de Tomaso, mia persona tigro, kun kriega vizaĝo, konfesante mi, ke temas pri mia avataro. Sed mi devis lertiĝi por povi klarigi pri la kvin libroj, kiujn mi verkis monate, kaj mia konstatigo pri tio, ke mi jam havis la materialon en mia kapo, kaj ke mi laboris tre efike kiam mi estas sola, estis malfacile kredi por ili. Mia metodo, diris mi, estis simpla: verki, verki, verki. Sed mi ne diris, ke mi verkas sen tajpi. Se mi iam tajpis 500 karakterojn po minuto, sen tajpi mia menso povis produkti dekoble tiun ciferon. Sed la dura laboro, kiun mi ne menciis al miaj familianoj, estis tiu de korekto: se mi ne ŝatis paragrafon, mi ŝanĝis ĝin, sed tiam la ĉapitron lamas, aŭ mi devas relokigi ĝin en alian parton de la libro...  Nu tio apartenas al la amuza parto de vivo de verkisto, tute nekonata al leganto, kiun neniam atingas la finita laboro de verkisto. Se vi, leganto, iam provas tion, vi vidos, ke legi ne estas amuzo kompare kun verkado.

Kiam jam pasis kvin jarojn de mia reveno, kiam mi jam estis 65 jaraĝa oficiale, mia edzino diris ion, kio pensigis min grave:

  «Indalesjo, ŝajnas, ke vi havas pakton kun Diablo».

«Ĉu mi? Kial vi diras tion, edzino?»

«Mi vidas vin pli juna, sen blankaj jaroj, pli bela».

«Nu.., dankon. Sed ne, mi scias pri neniu diablo, escepte de tiu en libro, kiun mi iam ĝuis», mi asertis, eĉ se mi ekpensis tiam pri miaj du diablinoj el al estonto... «Mi nur faras tion, kion mi povas. Eble tio estas pro mia laboro pri miaj noveloj. Mi vivas multajn vivojn...»

Ŝi vere estis tre bona edzino. Nia geedziĝo daŭris sep dek jarojn entute, ĉar ŝi preskaŭ atingis jarcenton: je 2050 ŝia korpo ne plu povis funkcii kaj rezignis. Mi oldiĝis artefarite de kelkaj jaroj, same kiel geaktoroj faras en filmoj kaj teatro, sed mi ne tiom efike faris, ĉar tinkturi mian hararon estis facile, sed ĉifi mian haŭton estis multe pli komplika. Miaj geinfanoj plendis, ke ili ne heredis tiun genon, kiu malĉifis mian haŭton, kaj vere venis tempo, kiam ili ŝajnis miajn gepatrojn, ne miajn gefilojn. Sed tio estis io, kion ili rimarkis ne ofte, ĉar kiam oni vivas kune, ŝanĝoj aspektaj estas tiom malrapidaj, ke oni ne rimarkas ilin de tago al tago, ĉefe se tiuj ŝanĝoj ne okazas.

Kompreneble, mi vojaĝis inter miaj du epokoj, kaj partoprenis en la eventoj de miaj du familioj. Fojfoje mi saltis, zorgante pri tio, ke mi ne krucumu, tio estas, ke mi ne revenos al tempo antaŭa al tiu, kiam mi foriris. Sed tion mi aŭtomatigis baldaŭ, same kiel ne aperi mezvoje inter Tero kaj Luno... Mi ankaŭ profitis mian novajn eblecojn de la estonto por movi kaj paroli kun multe da homoj gravaj en la etoso libra. Sekve, eldonisto de Argentina Respubliko konsentis publikigi mian Leteroj al mia prapranepino, ĉar li vidis, ke estas ideo originala kaj kun granda humursenco. Tiel, ke ne estis dubo pri tio, ke mia prapranepino estis Vanesin', kaj mi rakontis al ŝi, senkonfesante teĥnikajn detalojn kaj la tempovojaĝon, miajn pensojn pri la mondo, kiun mi lasos al ŝia ĝojo, kaj avertante ĝin pri la danĝeroj, kiujn homaro suferos inter mia epoko kaj tiu ŝia. La libron mi verkis en humuretoso, kaj en ĝi septdekjaraĝa aveto, sentante proksime la finon de siaj tagoj, ne parolas al siaj gefiloj aŭ genepoj, kiujn li scias feliĉaj, sed al hipoteza prapranepino, kiun li supozas vivante  du jarcentojn post lia morto, kaj li rakontas pri tio, kiel estas la mondo, kiun li konis en siaj vojaĝoj kaj klaĉoj kun homoj el la tuta mondo. Estis sukceso en Sudameriko, kie tiaj rakontoj fantaziaj estas alte taksataj de homoj. Oni vendis tiom multe da kopiojn, ke hispana eldonisto decidis publikigi ĝin en nia lando, sed ĉi tie ĝi ne disvendiĝis tiom bone, ĉar ne estis morba, ne enhavis seksajn scenojn, kaj eĉ se estis strukturaj kaj individuaj perfortaj scenoj, ili ne estis filogaj, kaj ankaŭ, pro tio, ke ili ne komprenis rilaton al realan mondon, homoj ne ŝatis tion en Hispanio.

  Mia vojaĝlibroj, tamen, estis tre popolaraj. Mi testis la estontan disvendadon, kaj vidis, ke mia nepo Ĥuljano povis legaci grandan fortunon al siaj gefiloj kiam li mortis, ĉar li ricevis multe da mono pro miaj aŭtorrajtoj kaj tiuj liaj, ĉar li sekvis la vojon, kiun li vidis, ke sia avo prenis antaŭ li, kaj li mem iĝis verkisto. Li ĝuis mian monon ĝis okjardek jaroj post mia malapero, tio estas, mia oficiala morto, kiam oni ne plu sciis pri Indalesjo García Crevillente, kelkajn jarojn post la fino de mia edzino kaj gefiloj.

Mi ne sentis komforte blankigante mian hararon, do mi adoptis diversajn identecojn de homoj, kiuj malaperis subite, kaj ne havis familianojn, kaj tio permesis al mi vivi en mia tempo, kiu post la jaro 2100 ne plu estis vere mia, ĉar mi falis el jarcento 21ª en la 22an. Neniu kredus, ke mi jam aĝis tiam 150 jarojn, kaj mi ne emis klarigi. Sed mi ja densigis mian oficialan tempon. Tio estas, kiam mi elspezis monatojn laborante pri miaj libroj, tie en mia cjeza apartigo, kie rajtis iri neniu, eĉ mia edzino, mi poste revenis al ili la sekvontan tagon al tiu, kiam mi foriris. Mia labormetodo inkluzivas ne manĝi ĝis kiam mia stomako grumblis, aŭ mi sentis tiom malforta, ke mi timis, ke mi falos. Mi ja estis maldika, kaj laŭ ĉiuj tio estas pro tio, ke mi laboras multe, sed la vero estas, ke mi manĝis malmulte: kelkajn tagojn mi manĝis nenion, kaj aliajn mi preskaŭ ne dormis, ĉar kiam mi ne ripozis ĝis kiam mi surpaperigis la ideon, kiun mi vidis tiom klare en mia imagopovo. Sed kiam mi konstatis pri mia malforta estato, mi invadis la plej proksiman malfermitan drinkejon kaj mi manĝis kvazaŭ mi neniam antaŭe manĝis, kaj poste mi revenis en mian laboradon.

Pere de tiuj trukoj, mi povis verki pli ol iu ajn en historio. Mi dekomence volis imiti Julion Verne-on, kiu verkis 66 librojn, eĉ se ili estis similtemaj. Mi atingis tiun kvanton post unu jaro, sed vere mi trukis la tempon sukcesi tion. Kiam mi finis mian 10.000an verkon, oni menciis min en la Guinness Libro de Rekordoj, sed mi konstatis, ke mi ne faras honeste, kaj mi devigis min mem halti, ĉar tio ne estas morale defendebla. Aldone, ĉiun libron mi verkis pli bone ol la antaŭaj, tiel ke la unuaj ne plu ŝajnis al mi sufiĉe bonaj libroj, ne tiom bonaj, kiel kiam mi publikigis ilin. Do, kiam mi publikigis miajn lastajn kvin teatraĵojn kaj Poemaron Finan, mi decidis reeldoni ĉion, kion mi jam verkis. Mi poluris ĉiun individuan paragrafon de miaj dek mil verkojn, kaj mi publikigis je mia centjariĝo, unu jaron post la morto de mia unua edzino, mian tutan verkaron, per miaj propraj rimedoj, ĉar mi kreis eldonejon, kies prezidanto kaj direktoro estis mia nepo Ĥuljano, la homo, kiu ĉiam kredis pri mi, kaj kiu jam sesdekjariĝis.

Emeritiĝo.

Por celebri tion, mi organizis familian feston, kaj invitis miajn okdekjarajn gefilojn, miajn dekjarajn genepojn, miajn tridekjarajn gepranepojn, gepraprane­pojn, kaj kelkajn gepraprapranepojn. Fine de la festo, post manĝado kaj dancado, mi komunikis mian deziron emeritiĝi pri literaturo, kaj ke mi lasis mian literaturan heredaĵon por ke ili ĝuos ĝin. En la estonto, mi diris, ne vidos mi vin denove, ĉar mi translokiĝos al hejmo por la tria aĝo por ĝui trankvile la jarojn, kiujn Dio volos doni al mi ankoraŭ. Se vi bezonas ion de tiu ĉi kompatinda maljunulo, vi povas sciigi min pere de Ĥuljano, kiu estos la sola homo, kiu scios, kie mi estas. Vere estis mi tiu, kiu scius pri mia nepo de tiam, ne inverse.

Sed mia hejmo por la tria aĝo estis vere alia identeco, sesdekjarulo, kiu ĵus mortis sola kaj mizera en kornero forgesita de Novjorko, murdita de fiuloj. Mi forprenis la kadavron, kaj aranĝis la dokumentojn de la kompatindulo al mia intereso, kaj iris vivi en la alia parto de tiu granda lando, Usono, kie mi  dediĉis mian strebadon al tio, kion mi plej bone faris dum mia vivo, verki. Sed en la angla lingvo. Stifen Landon ĵus naskiĝis. Tri mil librojn poste, tamen, mi decidis mortigi lin pro etikaj kialoj, sed mi kreis muzon anstataŭ. Mi rakontos al vi pri tio alian tagon.

 


19 Reiro en futuron. English Español

Dum la tuta tempo, mi atestis la kreskadon kaj edukadon de mia filo, Anselmo Selenjo. Oni vokas lin Selenjon, sed fojfoje mi rememorigis al li pri sia selena kondiĉo, ununura en la mondo de la tuta homarhistorio. Provizi lin pri tio postulis la inĝenon de lia dudekunuajarcenta patro kaj la teĥnikajn progresojn de la jarcento de lia patrino, cent mil jarcentojn poste.

Mia filo kreskis tute normale ĝis li estis sepjaraĝa. Tiuaĝe li komencis salteti en la spacon. Li jam estis pretigita, kun vekiĝanta heksono, kaj ankaŭ sub la rigardo de fakisto Agapito, kies unua misio estis instrui mian filon. Kompreneble, liaj gepatroj povas zorgi pri li, sed ne klarigi al li profesie tiom da etaj detaloj pri liaj novaj kapabloj. Mi, tamen, povis ĉeesti liajn lecionojn, kaj tiumaniere mi lernis multe pli la teorio kaj ekzemploj de Agapito klarigitaj, kaj poste mi atentis al mia filo de kiam li vekiĝis ĝis kiam li ekendormiĝis. Tio min komprenigis tial, kial li devas translokiĝi baldaŭ en akademion kun Agapito: gepatroj povas intereferenci en la instruado precize pro troo da zorgo. Sekve, kiam li jam estis dekjaraĝa, ni gepatroj eĉ deziris, ke li irus for kun Agapito kaj aliaj geinstruistoj, kiujn li ekhavis tiuaĝe.

Dum dekoj da jaroj li lernis multe, kaj ni gepatroj povis viziti lin unufoje semajne, sed vere ne komprenis pri tio, kio temas lia instruado. Nur tion, ke li fartas bone, kaj amas tion, kion li faras tie.

Tamen, estis en nia hejmo lia fratineto, kiu naskiĝis kiam Anselmo jam kvinjaraĝis. Ni nomigis ŝin Rozo, ĉar ĝi estas tre belsona nomo, kaj ankaŭ komuna en Hispanio kaj kiel floro kaj kiel virinnomo. Aldone, neniu nomiĝas Rozo en mia nova mondo, tiu de mia dua edzino, kaj pro tio ne gravis al mi, ke ŝi ne estas selena. Fakte ni ne faris ŝin en Luno, sed en nia hejmĝardeno. Pro tio, ni ĉiam konsideris ŝin la Rozo de nia Ĝardeno.

Rozo fuĝanta.

Rozo eskapas. Same kiel frato ŝia, edukado estis nia afero ĝis kiam ŝi estis dekjaraĝa. Sed dume ŝi estis pli vigla ol sia frato pri kelkaj aferoj, kiel ekzemple telepatio. Ŝi eklernis uzi ĝin antaŭ ŝi povis paroli. Kial mi devas lerni paroli?, ŝi diris, se vi komprenas min senparole, kaj estas tiom teda kaj laciga uzi voĉon? Tiujn respondojn patrino kaj mi ne havis. Mi tute komprenis ŝian problemon, sed ni ne deziris, ke oni sciu pri tio, eble pro honto. Ni insistis, ke ŝi devas lerni paroli. Fakte mi lernigis ĝin prononci fonemojn de la estonta lingvo, kaj ankaŭ tiujn de la hispana lingvo miatempa, ĝis kiam ŝi pruvis al mi, ke ŝi mastras ilin. Sed ŝi emis petoli multe pli ol frato, ĉefe de kiam ŝi eklernis, tute sola, pri teleportado: ŝi sekvis min ien ajn, sed kompreneble nur kiam mi estis en tiu mondo. Kaj iam, kiam ŝi jam sepjariĝis, ŝi ploris al mi, ke ŝi trovas, ke ŝi perdas min fojfoje, kaj tio angorigas ŝin pro tio, ke ŝi havis la senton, ke ŝi perdis sian patron, kiam ŝi ne povas trovi min ie en la mondo. Ŝi eĉ saltis al la Luno serĉante min, kaj tio zorgigis min preter prudento, ĉar ŝi ne ankoraŭ pretis por ĉio.

Pro tio mi devis konfesi al ŝi, ke mi ne naskiĝis en ŝia tempo, kaj mi devis klarigi al ŝi pri intertempa saltado. Ŝi eklernis tiam, ke ŝi ne havas unu fraton, sed kvin. Kaj ŝi insistis tiom multe, ke finfine mi prenis ŝin miatempen, sen kono de patrino aŭ iu ajn alia persono. Ni venis en la inaŭguro de Disnejlando en Anaheim, proksime al Losanĝeleso, Kalifornio, la 18an de julio de 1955. Post la kutimaj prelegoj, kiam la parkon oni jam malfermis al publiko, Rozeto kaj mi hazarde trovis la faman kreinton de Muso Miki kaj Anaso Donald', Walt Disney mem. Mi salutis lin varme, kaj prezentis al li mian etulinon kiel unu el liaj plej fervoraj mirantinoj. La geniulo de infana fantazio respondis la demandojn de Rozeto, kun kiu li sentis tujan fluadon de reciproka simpatio kaj inter­kompreno. Li invitis ŝin viziti lin en la studioj, kaj tiucele li donis al ŝi manskribitan noton por ke oni venigu ŝin al li kiam ajn li venis surloken.

Mi ekkomprenis pri tio, ke mia filino estis tion sociema kiel patro, kaj tiom ĉarma kiel patrino, kaj tio povus esti bruliganta kombino. Pruvo estis Valto Disnj', kiu ekmiriĝis kiam li konis ŝin.

Rozo estis tre kontenta pri sia unua ekskurso en la dudekan jarcenton, kaj ŝi petegis min por ke mi prenu ŝin tiam ofte, kio metis al mi la dilemon, ĉu mi devas cedi, ĉu mi provoku la emon ŝian serĉi tempovojaĝadon per si mem, kaj sekve ŝi povu eskapi al mia trovkapablo? Mi decidis konsulti mian mastrinon, la plej kapablan tempovojaĝanton el la mondo: Vanesinon.

Vanesin' prizorgas.

Vanesin' prizorgas, kaj kreas veran ligon. Tuj post kiam mi raportis pri la problemo, ŝi zorgis pri la afero. Ŝi komencis vizitadi nin pli ofte, kaj ŝi prenis la knabinon ekskurse multfoje laŭ alto kaj larĝo de la mondo. Kiam ŝi jam analizis la problemon, ŝi rendevuis edzinon kaj min klarigi pri tio: la infanino ne uzas sian heksonon, ĉar ŝi ne volas. Same kiel pri telepatio kaj voĉo, ŝi trovas tion nenecesa. Tamen, ŝi jam faras tempovojaĝoj per si mem, kvankam Vanesin' kontrolas kaj observas ilin ĉiam. La knabino povas vojaĝi kaj laŭ lumo, kaj laŭ ombro, laŭvole, kaj eĉ se ŝi ne uzas sian heksonon, ŝi ne perdas eĉ gramon da maso. Tio signifis, ke la solvo de mia problemo estas en mia filino, kaj kiam Vanesin' komprenis la procedon, ŝi povis finfine helpi min solvi tiun problemeton mian.

«Mi ne sukcesis igi ŝin uzi sian heksonon nur», ŝi klarigis, «sed ŝi suferis nenian problemon iri laŭ tempo. Ĉu ŝi havis problemojn irante kun vi?», ŝi demandis observante min. Tiumomente mi komprenis la gravecon de la afero: ŝi, etulino kun heksono, unue vojaĝis laŭ la ombro, ne laŭ la lumo. Tio povintus kaŭzi problemojn al ŝi, sed verŝajne tute ne okazigis problemon al Rozo. Eble pro tio, ke ŝi estas infanino, kaj kreskas ankoraŭ.

«Ne», diris mi. «Vero estas, ke ŝi estis tre kontenta, kvankam unue ŝi fartis same kiel mi: ŝi ne konsciis pri tio, ke intertempa vojaĝo okazas».

«Do, kiam ŝi eksciis, kio okazis?»

«Nenio. Male: ŝi ekkontentiĝis tree. Imagu ŝian vizaĝesprimon, kiam ŝi ekkonis Valton Disnjon».

«Mi ne bezonas: mi vidis tion. Vi ne vidis min, sed mi vidis vin du».

«Ne! Vi, la perfekta spiono...»

«Patro kaj filino ĝuante naskiĝon de la unua infanparko en la mondo. Kiel ajn vi povus rimarki min inter granda aro da homoj tie?»

«Jes, evidente. Kaj mi supozas, ke vi serĉis kaj ekvidis nin perfekte».

«Jes. De la unua vico. Malalta blondulino kun sunokulvitroj kaj koltuko».

«Nu, jem la problemo: kion fari kun Rozo?»

«Jes», Mirno diris, «mi zorgas pri mia filino».

«Nu, la problemo ne estas tiom grava, kiel ĝi aspektas».

«Kio?!», ni du eksklamis subite.

«Rigardu: la knabino komencis siajn tempo­vojaĝojn mane en mane al sia patro, kaj ŝi faris tion sen uzo de sia heksono, eĉ se ŝi havas ĝin. Tio signifas, ke ŝi ne suferis puŝon aŭ tiron, kiel Tenerjan sentis, aŭ ian ajn alian traŭmon. Fakte ŝi trovis tion tre natura afero. Ŝi pensis, ke temas pri tipa tempa movo».

«Prave».

«Nun ni tial scias, ke la heksono kaj vojaĝo laŭ la ombro estas kongruaj. Heksono ne suferas pro manko da laboro. Kiam ni uzigos ŝin pri tio, ŝi povos elekti kiel ŝi deziras vojaĝi, ĉu laŭ tera graviteco, ĉu pere de rekta salto, same kiel vi faras, Indalesjo».

«Jes», diris mi dum Mirno kapjesas.

«Pro tio, vi du ne necesas zorgi pri la afero».

«Ĉu ŝi povas iri en lokon, kiun mi ne konas?»

«Tio ne eblas. Iri al nova loko postulas matemati­kajn kalkulojn kaj gradigi la heksonon tiucele. Pro tio vi ne povis iri tien, kien vi ne estis antaŭe, ĉar vi ne havas heksonon».

«Tamen mi iris al tempo de Ramzeso IIª!»

«Vi jam estis tie elkore. Vi imagis pri tio, kaj deziregis esti tie. Tamen, ne riskis vi reveni sola».

«Pro konservadinstinkto».

«Ŝi havas ĝin, ankaŭ».

«De kie vi konas tion?»

«Ni vizitis vian Tomason, kaj kiam li grumblis al ŝi, mi devis trovi ŝin en via domo. Mi sentis, ke ŝi estas tie».

«Do tio estas nova demando: kio okazas, se ŝi iras al loko aŭ tempo, kie vi ne povos trovi ŝin?»

«Mi dubas pri tio, Indalesjo», diris ŝi per sia plej dolĉa voĉo: «korema ligo inter via filino kaj mi estas tre forta, kaj ŝi fidas tute pri mi. Ŝi ne forlasos min. Vi povas demandi al ŝi pri tio».

«Ho, kion vi promesis al ŝi?»

«Nenio. Ŝi scias, ke mi portos ŝin al multaj lokoj ĝis kiam ŝi estos la sola persono, kiu povos porti min al aliaj lokoj, kien mi ne povus iri per mi mem. Ŝi ankaŭ scias, ke ĝis kiam tio okazos, sen mi ŝi perdiĝos. Pro tio nia ligo estas aparta kaj plifortiĝas tage al tage».

«...»

«Sed ne zorgu, Indalsejo, Mirno. Tio, kio okazas estas agordo».

«Ĉu agordo? Kio estas tio?»

«Alia teorio de Elkin', tiu de la fama paradokso: heksonoj povas agordi unu la alian, tiel, ke unu persono povas ĉiam scii kie la alia estas, spite al saltoj inter tempoj kaj spacoj».

«Kiel tio povas okazi?»

«Mi ankoraŭ ne scias pri la funkciado de tiu procedo, sed mi povas vidi la sekvojn. Mi kaj ŝi kaŝis unu de la alia, kaj ni neniam malsukcesis trovi unu la alian, eĉ se ni fuĝis al tiuj bizaraj lokoj kiel malnova Fenico, la 25ª jarcento, la Dua Eklipso, aŭ Prahistorio, kaj lokoj tiom nekutimaj kiel la Valo de Morto kaj la Fendo Mongola, kie kaj kiam ŝi neniam estis antaŭe. Vojaĝi kun Rozeto tiom ofte laŭ spaco kaj tempo, nur ni du, agordigis nin aŭtomate. Sed mi ankoraŭ pristudas la temon por priskribo avantaĝe al estontaj spactempaj vojaĝantoj.

 


Sopiro. English Español

Mia hejmo, la terglobo. Ĉi tie mi finas la unuan parton de mia rakonto. Mi devas rehavi forton  kaj ĉefe trankviliĝi kaj ripozi el la peno memori mian malnovan vivon, mian unuan epokon, dum kiu mi, averaĝa se ne mezvalora civitano, trafis la ŝancon disvolviĝi pli rapide kaj profunde ol iu ajn alia homo de la tempo de Adamo.

Post kiam mi atingis mian soifatan emeritecon kun pli ol averaĝe bona sanstato, ĉefe mensa, mi ekiris la ŝoseon engluti kilometron post kilometro ĝis kiam mi denove venos al dekomenca punkto, post rondiri la tutan terglobon. Tamen, mezvoje mi trovis la plej mirindan knabinon, kiun la mondo iam produktis: veran bopatrinan feinon, kiu malfermis al mi sian koron kaj mondon. Vera sorĉistino, kiu sorĉis min pere de sia magiarto kaj prenis min en sian privatan magian arbaron kaj enkondukis min piede de la Sekropia Monto, en Grekujo, al mia alia sorĉistino, blondulino kiu forrabis mian koron, kiu laŭ mia penso ne plu povus senti amon, al la virino, kiu elprenis la du geinfanojn el mia animo: Anselmo kaj Rozo.

Tamen, fidela leganto, la plej bona parto ankoraŭ venos. Estas ankoraŭ vera spirita kaj teĥnologia revolucio, kiun mi suferis kiel sekvon al mia adaptiĝo  vivprotokola al mondo morgaŭa, tiu mondo, por kiu vi devos atendi ankoraŭ dek milionojn da jaroj..., aŭ preferinde vi venu kun mi en nia estonta intertempa salto.

Ĉu vi jam pretiĝis psikologie kaj spirite por tiu tempa salto en la estonton? Se jes, vi venu, donu al mi manon, aŭ almenaŭ pruntedonu al mi kubuton, kaj sentime vi fermu viajn okulojn, tiel ke ni saltos en la venontan paĝon, al kiu ni jam moviĝas...

Fino de la Unua Parto
Flughaveno de Baraĥas', Madrido,
la 18an de februaro de 2011.
Esperantigita la 25an
de februaro de 2017.



Dua parto: Disvolvo

20 Rozo de mia ĝardeno. English Español

De la jaro tri mil aferoj ne iras bone por homo de la jaro du mil. Mi ŝanĝis iom post iom, vere, kaj miaj celoj elpensitaj antaŭ preskaŭ mil jaroj nun ŝajnas supraĵaj kaj senfundamentaj. Miaj geamikoj venis kaj foriris, kaj ne plu estas iu, kiun mi konas. Ĉar ĉiu epoko havas siajn dogmojn kaj tradiciojn, kaj se je mia pli frua juneco mi diris, ke mi ne ŝatas arĥetipojn kaj atavismojn, je la korfundo tiel ne estis tio, ĉar tio, kion oni mamsuĉas el frua infaneco, oni neniam forlasas vere. Unu el tiuj aferoj estas algluiĝo al vivo. Kiam mi estis juna, mi pretis morti pro milo da kaŭzoj: fari pli justan mondon, pro amo, pro mia patrio, pro opono al ŝtato, kiu voras nin, pro defendi ĝin el naciistoj, kaj pro miloj da aliaj kaŭzoj, kiujn mi nun taksas kiel supraĵajn kaj rompiĝemajn.

Kiam mi ekvenis en la mondon de Vanesin', al plena longaĝo, al societo multe pli avantgarda, al ties atavismoj, konvenciismoj, tradicioj kaj dogmoj, mi miris dum jarcentoj al ĉio nova, al tio, kio tiuj homoj, inkluzivante miaj gefiloj, lernigis min tage al tage. Ĉiu minuto en ilia kunesto estis same kiel festo por mi. Ĝis kiam mi venis en la fundon. Kiam mi jam kalkulis kvar cent jarojn aĝe, Mirno, la lumo de miaj okuloj, la amo de mia vivo, decidis forlasi min. Ŝia karaktero, ĉiam tiom afabla, ekvilibra, kortuŝa, komencis amariĝi. Ŝi diris, ke ja tedas ŝin ĉiam la samaj aferoj: ŝi ne trovas ion novan pri la estinto, kiu tiom multe interesiĝis ŝin en pratempoj, ĉio nova ĝenas ŝin, sed malnovaĵoj ne plu estas agrablaj al ŝi. Mi konsolis ŝin pere de amovortoj kaj plendis, ke ŝi ne plu trovas aferojn gravaj... Mi prenis ŝin al faraona Egipto por kuraĝigi ŝin, sed tio estis pli malbone... Ŝi kreis anakronismojn intence, kaj poste mi devis korekti ilin, ne ĉiam facile, ĝis kiam ni ne plu ekskursis tra tempo. Ni faris tion tra spaco, kaj vizitis milojn da teraj planedoj, sed ŝi ne trovis tion interesa ankaŭ. Ĉar ŝia koro havis gravan malsanon, kiu ne pardonis iun ajn futurulojn: enuo. Ili havis ĉion dum kvincent jaroj, kaj ĉirkaŭ tiu aĝo, esto pezis multe al ili. Kaj ili volis neesti, reiri en nulon, en pacon. En definitivan ĉeson de milito kontraŭ si mem. Kaj tio estis io, kion mi ne povas kompreni. Mi ja havis kvarcent jarojn lerni tion, sed evidente mi malrapi­das... Je mia kvarcent jaraĝo mi ankoraŭ opinias, ke ĉiun fojon, kiam la Suno aperas de Oriento, oni devas danki al Dio, aŭ se oni kredas, ke ne estas Dio, almenaŭ oni devas gratuli sin mem pro tio. Pro tio, ke mi amindumas vivon konstante.

Tial ne komprenas mi, ke tiu ĉi gento, kiu naskiĝis kum tiom multe da aferoj jam farite kaj pro kiuj oni devas danki, venos en tagon, kiam ili decidas fini ĉion kaj fuĝi el la sola loko, el kiu ili neniam foriris: el si mem. Kaj sekve, venis la tago, kiam mia amatega Mirno, mia dua kaj finfina edzino diris al mi:

«Karulo, mi foriras».

«Ne foriru, karulino. Kion mi faros sen vi?»

«Kion ajn vi volos, kiel ĉiam».

«Ĉu vi ne bedaŭras forlasi viajn gefilojn?»

«Miaj gefiloj forlasis nin antaŭ longe, belulo».

«Ne, ne forlasis. Ili estas kun vi. Ili estos kun vi dum ili vivos. Tia estas mia leciono por ili».

«Jen ni, panjo», diris Rozo subite, aperante apud mi.

«Kaj mi, panjo», Anselmo diris, prenante ŝian manon.

«Gefiloj, klarigu al via paĉjo kial mi devas foriri».

Ili kapjesis, rigardante min.

«Edzo, ne estas manko da amo. Mi devas foriri. Vi ankaŭ foriros iam».

«Mi dubas, Mirno. Sed ripozu pace, se tiel via volo estas. Dum miaj ceteraj jarcentoj vi mankos al mi, kaj mi revivos la belajn momentojn, kiujn ni kunhavis. Vi ĉiam vivos ĉe koro mia».

Ŝi rigardadis al mi per bonema vizaĝo, kaj ricevante mian lastan kison, ŝi forpasis pere de korhalto intencata. Tio estis tre dolĉa morto: ŝi estis tie, kaj subite ŝi ne plu estis. Mi kredis ĝis tiam, ke mortintoj pro korhalto havis doloresprimon en siaj vizaĝoj, sed pro tio, ke tiun halton kaŭzis ŝi mem, ne estis infarto ĉe ŝia koro, sed ĝi simple ĉesis bati, ĝi finis funkcii, kvazaŭ ties baterio finelĉerpiĝas. Ŝian paceman vizaĝon mi neniam forgesos. Miaj gefiloj neniam komprenis mian doloron, miajn larmojn, mian taŭgan demandon: Kial vi devis lasi min, Mirno, kial?

«Jam sufiĉas, paĉjo», diris Rozo. «Respektu ŝian volon, patro».

«Mi amegis ŝin. Kaj nun, kion fari? Ŝi ne lasis lastan volon, ŝi ne diris kion fari pri siaj restaĵoj».

Miaj gefiloj rigardis unu la alian kun kompatmieno: ne plu estas lasta volo aŭ testamento en tiu societo. Kiam oni mortas, oni restas tie, kie la kadavro estas, pasonte al medio pere de aero per putraĵo aŭ pere de besto, kiu manĝas la ĵusan kadavron. Sed tiu mia estis alia materialo, mia pasto estas tiu de civilizacio kie oni honoras mortintojn.

«Paĉjo, estas nenio fari. Ni ekiru».

«Ne, gekaroj. Mi ankoraŭ devas fari tion por via patrino. Sed adiaŭu ŝin unue tiel, kiel bonaj gefiloj devas fari».

Miaj gefiloj vice kisis sian patrinon, kaj diris al ŝi kelkajn vortojn, ĉar ni supozis, ke ŝi ankoraŭ aŭdas nin.

«Adiaŭ, panjo», Rozo diris. «Mi amis vin ĉiam. Vi estos referenco por mi dum mia tuta vivo».

«Amata panjo», mia Anselmo diris, «mi ĉiam portos vin en mia koro. Kun amo, respekto kaj miro».

Post tio, ili iris kelkajn dekojn da metroj for, ĉar ili ankoraŭ ne volis lasi min, kaj mi supozas, ke ili estis scivolemaj pri tio, kion mi faros. Ili neniam vidis funebron ĉar en tiu societo oni simple ne faris tion, eĉ se ili konis pri funebroj en aliaj societoj en pratempoj. Sed en tiu nia tio estis nekonata. Kaj la afero tuŝis ilin rekte, ĉar temas pri iliaj gepatroj.

Ni havis plenplenan vivon en tiu lando miriga, Grekujon en Cekropia Monto, kie Partenon' kuŝas. Tie, meze de la verda kamparo greka, mi starigis monteton da sekaj lignaĵoj, kiujn mi trovis surloke, kaj zorge kaj ame mi kuŝigis la korpon de Mirno sur ĝin. Mi mem staris kune kun ŝi tie, kaj mi eĉ konsideris la malnovan kutimon hindan bruliĝi kune kun mia edzino, sed io en mi ribelis kontraŭ tiu implso, kaj mi preskaŭ falis surteren. Mi prenis ŝin kaj kisis ŝin lastfoje:

Adiaŭ, amo,
vi foriras kaj soligas min
kune kun mia dolor'

Sed kvazaŭ ĝi venas el nenie, ni tri aŭdis la dolĉan voĉon de Mirno kanti: Lamento de Mirno.

Estas vento
lamento
kiun sentas mi
kiam ne plu estas vi.
Kaj mi sentas
tiun momenton
mi solecas
en interno mia,
enas.
Adiaŭ, miaj tri trezoroj!

Mi venis el la monteto bruliĝonta kaj per ago, kiu malpligrandigis mian koron, mi ekfajrigis ĝin. Post kelkaj minutoj, la belega korpo de tiu, kiu estis mia plej amata virino fumiĝis kaj cindriĝis. Kun amo mi kaptis la restantan cindron kaj metis ĝin en skatoleton marmoran, kiun mi subterigis fronte al olivarbo piede de Monto Cekropio, sur kiu kuŝas la Akropolo de malnova Atino. Mi faris tombon pere de kvar marmoraj folioj marmoraj, kiuj mi kuŝigis sur kvina, kiu agis kiel planko. Mi metis la skatoleton marmoran enhavantan la cindron en ĝin kaj poste metis sesan marmorŝtonon sur la tuto, kaj skribis sur ĝi per latinaj karakteroj la jenan mesaĝon:

Ripozu pace
Mirno García
10.000.002.120-10.000.002.640
Via nekonsolebla edzo Indalesjo kaj gefiloj
Anselmo kaj Rosa
ne forgesas vin.

«Ĉi tien vi povos veni kiam vi volos esti kun panjo», diris mi al gefiloj, kiujn mi sentis malantaŭ mi.

«Jes, paĉjo», mi aŭdis la pensojn de Rozo kaj Anselmo.

Mi iris al ili kaj brakumis ilin, plorante dum longa momento. Ili surprizis al tio, kion ili ne konis. Oni ĉiam diris al ili, ke morto estas transiro al io, pri kio oni ne konas certe, kvankam ne ĉiuj kredis pri tio, sed tamen konsideras ebla. Sed ili vidas nun, ke sia paĉo ne akceptas tion. Mi neniam akceptos tion.

Ni pasigis la ceteron de la tago kune, rememorante malnovajn tempojn, antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam Rozo estis infanino, kiu komencis siajn vojaĝojn tra la tempo kaj spaco antaŭ ŝi devis. Ankaŭ mi memorigis ilin pri kiom multe panjo kaj mi timis, kaj eĉ ŝia majstrino, Vanesin', kiu tricent jarojn poste daŭre estas ŝia instruistino.

«Ne troigu, paĉjo», Rozo diris, «unue mi ombriĝis al vi, ĉar mi timis troe iri sola ien ajn. Kaj poste mi ombriĝis al Vanesin'».

«Jes, tiam ni perdis vin tute, filino. Vi ne vizitis nin dum multe da tempo».

«Jes. Mi ĉiam vizitis novajn lokojn kaj tempojn kun Vanesin'. Tre belajn lokojn. Kaj mi lernis multe tiutempe».

«Je kioma aĝo vi dresis vian unuan beston?»

«Okjaraĝe, paĉjo. Estis oragutano, kiun mi nomigis Anton'».

«Mi supozas, ke li jam mortis».

«Jes, paĉjo, antaŭ kelke da tempo. Poste mi dresis aliajn du bestojn».

«Kaj vi, Anselmo, finfine pri kio vi fakiĝis?»

«Mi estas inĝeniero, paĉjo. Ĉielinĝeniero».

«Vi ŝatas planedojn».

«Jes, paĉjo, planedojn, stelojn, kvasarojn... Temas pri tre interesa fako».

«Je mia epoko, tio estis astronomio».

«Kompreneble, sed astronomio estas pasiva scien­co: ĝi nur pristudas tion, kio jam ekzistas. Fakte en mia fako astronomio gravas multe. Sed ĉiel­inĝe­nirarto konsistas el modifo de tio, kio ekzistas, krei novajn stelajn sistemojn, terigi planedojn, fari ĉiaspecajn eksperimentojn, kiuj certigos la daŭrigadon de homaro en estonto ebla, post kiam nia planedo jam mortis».

«Tio estis konstanta zorgo en nia historio. Je mia epoko, en la 21ª jarcento, jam estis multe da literaturo pri tiu zorgo».

«Nu, oni ne plu zorgu, paĉjo: jam ni konas milojn da planedoj kun similaj kondiĉoj al tiu nia, kien oni povas iri rapide kaj efike. Fakte en kelkaj el ili jam vivas novuloj, tiel ke la homa viruso ne malaperos kune kun sia lulilo», ride finis Anselmo.

«Viruso», malgaje aldonis mi. Tiun tagon ĉio malgajis al mi. «Do diru al mi, Anselmo: ĉu vi opinias vere, ke ni estas viruso, kiu ekaperis sur tiu ĉi planedo kaj kiu infektas aliajn? Ĉu virgaj planedoj devus protekti sin kontraŭ ni?»

«Patro, tio estas metaforo. Impakto de homo sur nia planedo estas minimuma. Ununura pediko damaĝas sian beston multe pli grave ol homo damaĝis sian planedon dum tuta historio. Fojfoje, kiam homaro pleje kvantis, nia planedo ŝultrotremblis kaj miloj da homoj malaperos pro la tertremo. Kaj ilin ne kaŭzis agado de homo sur la tero. Kaj ankaŭ ne volkanojn. Fakte tiam, kiam ni jam havis teĥnikajn rimedojn influi serioze la planedon, ni ne plu bezonis tion, ĉar ni estis tiom malmultaj kaj havis pli ol sufiĉe por nia bezonoj kaj ne indis la laboro.

Ridetigis min konstati kiom saĝa mia unuanaskito estas.

«Dankon pro la historia leciono, sinjoro inĝeniero pri ĉielarto. Kaj vi, Rozo», mi turnis al mia filino, «kion faras vi nun?»

«Nenion apartan, paĉjo. Mi faras demarŝojn de fakistoj pri kelkaj artoj, aparte historiistoj».

«Ĉu vi iras sole?»

«Tiel oni laboras plej bone, patro. Vi devus scii».

«Jes, kompreneble».

Mi pensis, kaj subite mi memoris pri io:

«Ĉu vi iam vizitis malnovan Egipton?»

«Jes, kompreneble. Antaŭ du aŭ tri jaroj».

«Ĉu vi maskovestiĝis kiel nubia akvistino?»

Ŝia vizaĝo nun ŝajnis tiu de infano, kiun oni vidis fari ion malbone. Sed poste ŝi ridetis kaj finfine diris:

«Mi kredus, ke vi neniam konstatus, paĉjo».

«Nu, mia memorpovo ankoraŭ estas granda, filino. Nu, tiam mi ne konis vin, ĉar vi ankoraŭ ne naskiĝis, kaj vi diris al mi rakonton pri via sklaviĝo kaj viaj penoj en tiu konstruigo...»

«Nu, bone, jes. Vere tio estis petolaĵo, kaj mia kaj de Vanesin'».

Vanesin', bonega Vanesin', mia gvardanĝelino de antaŭ kvarcent jaroj. Nekredeble tio, kion oni povas fari, se oni mastrumas la tempon. Oni povas koni vian plenkreskan filinon kiam vi ankoraŭ ne scias, ke vi havis filinon. Mi lernigis ŝin vojaĝi tra la tempo, kaj tamen la unuan fojon, kiam mi vidis ŝin, ŝi jam mastrumis tiun arton, kaj mi ankoraŭ ne sciis kiel tio funkcias, kaj mia sola intertempa salto okazis pro hazardo...

«Vanesin', mia instruistino kaj tiu via. Kia granda persono! Tiom malkomplika kaj profunda samtempe».

«Vi amas ŝin multe, ĉu ne?»

«Jes, kompreneble. Kaj ŝi amas nin multe, ankaŭ».

Tiun vesperon ni manĝis kune, kaj pensadis kune pri la vivo kun ilia panjo kaj sen ŝi de kiam ili sendependiĝis el ni, je la frua aĝo de cent jaroj. Jes, dum 290 jaroj ni renkontis nur vizite, sed ĉiam sciante kie ni estis, kaj kiom simple estus vidi unu la aliajn, se ni bezonos. Sed ni ĉiuj ĉiam estis tre okupata pri sia persona projekto. Homaro progresis multe, jes, kaj ĉiun tagon estis nova progreso. Sed estis flanko pri kiu ni estis same kiel ĉiam: ni ne sciis pri tio, kion fari kun ni mem. Kiam homa besto atingis plenan konsciencon pri si mem, li aŭ ŝi ne ŝatis tion kaj emis ĉesi esti konscia, disiĝi en kosmon pere de morto. Nu, preskaŭ ĉiuj volas tion, ĉar mi mem neniam eĉ konsideris tion, kaj kiam oni parolis al mi pri tio, mi pensis, ke tio estas barbareco.

Sed plej dure estis por mi adiaŭi Vanesinon mem, tri jarcentojn poste.

 


21 La adio de Vanesin'. English Español

«Ĉu vi memoras, Indalesjo? Ĉi tie ni konis unu la alian».

Ni denove estis en Bharato, en Madras', je la jaro 2011. Ni nun sidas ĉe la sama tablo, kie ŝi estis tiam, kaj ŝi aspektis tiom brile kiel tiam. Ŝi ridetis al mi malgaje, kaj rakontis al mi anekdoton, pri kiu neniu el ni vere atentis, ĉar ni du scias, kial ni estas tie. Laŭ la konto de Kristana Erao, temas pri la sekvanta tago al tiu, kiam ni unue renkontis, sed laŭ la kurso de niaj vivoj, jam sescent jaroj jam pasis... Ducent jaroj de la momento, kiam mi vidviĝis denove. Kaj ŝi volis partoprenigi min al sia adiaŭo al vivo. Ŝi promesigis min ne miksiĝi en tio, kio ajn okazos, ĉar ŝi aranĝis ĉion akurate. Ŝi ĝuos romantikan morton: ŝi mortos pro defendo de la rajtoj de virinoj en lando viktima de malvantgarda kaj patriarka kulturo. Sed ŝi petis ion strangan de mi: ŝi volis, ke mi brulos sian korpon, jes, same kiel mi faris kun tiu de Mirno.

«Tamen, ne en ŝtiparo, Indalesjo, sed tuj post mia morto mi volas bruliĝi en la Sunon. Tiumaniere dum nanosekundo mi briligos nian planedon, suniĝante mi... Tie vi lasu min sola, orbitante la stelon, kaj kiam vi jam estos hejmen rigardu al ĉielo sciante, ke mi lastfoje adiaŭas vin pere de sparko».

La kialoj de Vanesin'.

Ni jam sciis ekzakte la momenton, kiam la religiaj fanatikuloj, kunantoj de tiu, kiun ŝi haltis, en nia fora pasinto, trovis ĝin finfine. Sed ankoraŭ ni havis tempon, kaj ni havis kvazaŭ senzorgan konversacion:

«Ĉu vi certas pri tio, kion vi volas, Vanesin'?»

«Kompreneble jes, Indalesjo. Mi ne komprenas, ke vi demandas tion nun. Ĉu vi ne sentas same kiel mi?»

«Ne, Vanesin'. Tute ne. Mi bedaŭras, ke vi lasos min. Unue Mirno, nun vi lasas min. Ofte mi ne povas dormi, pensante, ke ankaŭ miaj gefiloj forlasos min, se ili ne jam faris tion».

«Mi jam donis ducent jarojn al vi, Indalesjo. Mi pasigis ilin preskaŭ ekskluzive kun vi».

«Jes, kaj mi dankas al vi pro tio, Vanesin'. Pro tio mi bedaŭros vian foriron eĉ plie».

«Mi amas vin, Indalesjo, mi amis vin pli ol iun ajn alian homon, sed eĉ tiu amo al vi ne justigas la pezegon, kiun mi sentas ene de mi. Nu, kaj ene kaj ekster mi».

«Mia dolĉa gvardanĝelino. Kion mi ne donus kunhavi kun vi mian konservadinstinkton, la emon eviti morton, la deziron daŭre malkovri aferojn, aŭ helpi aliajn homojn fari tion!»

«Vi nun estas la plej antikva homo sur la mondo, Indalesjo...», kaj nun ŝi ŝajnis interrompi sin en sia parolo, pri io pli grava, sed kiun ŝi dubis diri. «Nu, ni diru, ke vi estos tia, kiam mi mortos, post kelkaj minutoj. Sed ne malgajiĝu. Mi certas, ke iam vi komprenos, kaj rifuĝiĝos en la nenion, same kiel mi. Jes, mi estas certa, ke vi komprenos, sed eĉ se vi ne komprenos, vi lernu respekti tiun senton,  kaj decidojn celante sinmortigi: via edzino, mi, poste viaj gefiloj,  forpasos, Indalesjo. Kaj iam venos la tago kiam vi vidos vin tute sola en via vivo, estante neniu al kiu vi signifos ion ajn. Tiun tagon vi volos veni kun ni, en la landon de mortintojn. Tie ni ĉiuj atendos vin, Indalesjo. Ĝis tiam mi adiaŭas vin, karulo.

Funebro.

Jen la unau vojo dum pli ol sescent jaroj de kiam mi konas ŝin, ke ŝi diris tiun vorton al mi, karulo, kaj ŝi ankaŭ diris al mi, ke ŝi amas min. Jen sankta amo mem. De mia komenco en lando estonta mi ne kisis ŝin. Ni kisis pere de nia rigardo, eble. Sed ni neniam diris unu la alian, ke ni amas unu la alian, eĉ se ni tion sciis ĉiam. Ni amis unu la alian tiom multe, ke la ununura kiso, kiun mi donis al ŝi, gustumis malbele, ĉar ĝi estis nenio, kaj ŝajnis, ke mi saltis super malpermesita baro en landon, kie estis la aliaj virinoj. Sed ŝi ne estis tia, kiaj aliaj virinoj estas. Ankaŭ ne tia, kiaj aliaj homoj. Ni friponis unu la alian dum jarcentoj, sed neniam mankis al ni kompliceco kaj sporta spirito, kaj ni du ĉiam ridis pri tio. La unuan fojon, kiam mi vidis ŝin, ŝi sciis ĉion pri mi, ĉar ŝi sekvis min dum mia tuta vivo; la unuan fojon, kiam mi vidis ŝin, mi estis por ŝi nur nekonatulo, kiun ŝi devas savi el pasinto, nur misio por ŝi, sed por mi tio estis revidi mian feinan bopatrinon, kiu jam pasigis multe da tempo kun mi en mia pasinto. Kaj nun ŝi ĵus adiaŭis kaj mortas. Mi vidis la klugon preterpasi super mia ŝultro kaj trafi ŝian koron rekte. Ŝi ridetis al mi, kaj komencis aerkison per lipoj ŝiaj dum ŝi falis malantaŭen, kaj resaltate ŝi falis sur miaj brakoj, jam korpo senviva. Ekis krioj, histerio kaj fajfoj policaj. Oni kaptis la murdiston, sed li sukcesis eskapi. Mi restis kun mia amikino, aŭ kun ŝia restaĵo, kaj zorgis pri tio, ke ŝia lasta volo realiĝos, tiu stranga funebro, kiun ŝi petis de mi. Mi portis ŝian korpon al Monto Cekropio, kaj de tie mi levis ŝin pere de mia pensoforto, tute rigida, kun ŝiaj brakoj krucumitaj sur ŝia brusto, tute nuda, kun ŝia hararo ĉirkaŭ ŝin ĝis la talio spirale, kun tiu sangoruĝa rozo per kiu vivo eskapis ŝin, kaj mi lanĉis ŝin al nia reĝoastro. Ŝi en bluŝtono, kaj mi en alia, mi konservis orbiton ĉirkaŭ la Suno, sed tiun de ŝia kadavro alproksimiĝos al nia stelo iom post iom dum la venontaj monatoj. Mi ne sentis la varmon de nia stelo, ĉar la bluŝtono protektis min, sed mi vidis, ke ĉio estas blanka, krom blua Vanesin', kiu turnas ĉirkaŭ la Sun'. Bluaj ŝtonoj havas limon laŭ tempo, kaj post kelkaj semajnoj, eble monatoj aŭ jaroj, ĝi elĉerpiĝos kaj la sfera baro protektanta perdos siajn proprecojn kaj malaperos, tiel ke la korpo de mia amata Vanesin' malaperos por ĉiam en ekbrilo tro mallonga, kiu briligos nin ĉiujn, kiuj amis ŝin... Mia animo havis vundon, jes, kaj mi ploris senlarmem intense, plej dolore.

De kiam la klugo frapis ŝian koron ĝis orbitadon ĉirkaŭ la Suno pasis nur du minutoj. Duonminuton poste mi denove estis hejme, kaj Vanesin' estis nur fantomo, sankta fantomo de memoro mia. Mi ne povus esti pli malgaja ol mi estis tiumomente.

Intervjuo al murdisto.

Mi revenis en la jarcenton 21an, kaj trovis la murdiston de mia amata majstrino. Mi komprenis multajn aferojn, kiuj prenis min preter venĝemo. Mi volis klarigi al li kelkajn.

Juna Salman' rigardis al mi per malamika mieno.

«Vi estis kun tiu korporabista junulino».

«Certe. Ĉu vi mortigos min, ankaŭ?»

«De kie vi scias, ke temas pri mi? Vi ne vidis».

«Eble ne vi estis. Sed mi ne denoncos vin. Mi nur volas, ke vi komprenu, ke vi ne mortigis naivulinon. Ŝi sciis, ke vi pafos vin. Ŝi estis la plej bona homo, kiun vi trovis en via tuta vivo».

«Se ŝi sciis, ke mi serĉas ŝin, kial ŝi estis tie?»

«Virino», diris mi al li senatenti al tio, kion li diris, «estas mirinda estaĵo. Kaj ŝi estis mirinda inter tiuj virinoj, kiujn mi konis. Virino estas la enirpordo en la mondon eĉ por homo tiel fia kiel vi estas, aŭ kiel mi».

«Ĉu vi jam mortigis homoj, ankaŭ?»

«Jes. Kiam mi devis. Pero movoj kiel tiu ĉi», mi diris tordante lian anradikon kaj prenante el lia interna poŝo tranĉilon kaj pistolon, kiujn mi ĵetis en la maron. «Kaj nun, tenante mian viktimon same kiel mi nun tenas vin, per kunikla frapo mi povus liberiĝi por ĉiam de la individuo, kiu ĝenas min. Sed mi ne mortigos vin hodiaŭ», mi diris liberigante lin.

Dum li masaĝas sian kolon kaj manon, mi daŭrigis mian parolon:

«Tio, kion mi volas, Salman', estas komuniki al vi mesaĝon el Vanesin', via viktimo: vi ne sentu kulpa, ĉar via unua viktimo estas vi mem, viktimo de via mema stulteco kaj de fido via. Via fido ne portos vin ien ajn, krom karceron. Vekiĝu, ulo, disvolviĝu, maturiĝu, kaj homiĝu finfine. Via lando bezonas homojn profiteblajn, homojn, kiuj disvolvigu siajn kuncivitanojn kaj lernigi ilin vivi»

Mi diris al li multe pli da aferoj. Mi parolis al li klare kaj sincere, same kiel mi iam parolis al tiu burmano, Thet, tiom da jaroj antaŭe. Kaj mi konvinkis lin. Mi ne scias pri tio, kion li faris kun sia vivo, sed mi certas, ke li ŝanĝiĝis tiun nokton, kaj faris ion korektan. Mi legis tion en lia rigardo. Mi malkonsilis lian unuan movon, kiam mi vidis, ke li metis sian manon en sian internan poŝon: Ne estas tie, diris mi. Tial mi forĵetis vian pistolon, ulo. Ne volas mi, ke vi memmortigu. Per viva vivo vi ne pagas la vivon, kiun vi ĵus forprenis, eĉ ne kun la vivo de ĉiuj kuncivitanoj via. Sed vi povas kompensi homaron helpante viajn kunfidantanojn, viajn kuncivitanojn, se vi klerigas ilin, se vi konvinkas ilin pri ilia eraro. Kaj se oni mortigas vin en tiu procedo, ne gravas, homo. Evidentiĝas, ke vi iam mortos, same kiel ni ĉiuj. Sed estas pli inda, ke vi mortos pro nobla kaŭzo ol pro tiu perversa kaŭzo kiu devigis vin mortigi la plej bonan personon, kiun vi iam vidis en via tuta vivo. Ŝi atendis vin, kaj adiaŭis vin kun rideto en siaj lipoj.

 


22 Kvardek tagoj kaj kvardek noktoj English Español

Kialoj resti.

Mi sentis olda. Terure maljuna. Kaj vere estas, ke mi aĝis ne pli ol sescent jarojn. Dekoble pli ol kiam mi trovis Vanesinon. Ĉu tio estas tro multe da jaroj? Mi vivis multe, jes. Mia familio 21jarcenta estingiĝis same kiel fajrero en cindroj kompare al mia alia familio, tiu de Mirno, kiu daŭris multe pli. Dekoble pli. Sed ili ne plu estis, ankaŭ. Mortonte, ili diris, ke ili ne plu eltenis la gravecon esti. Mi lernis elteni ĝin, devigite de mia instinkto supervivi, kion homaro forlasis survoje al progreso de dek  milionoj da jaroj. Jes, mi estas atavismulo, mi havas antaŭjuĝojn, kaj unu el ili, eble la plej forta, estas, ke vivo estas plej preferinda al siaj alternativoj. Ke gravas pli birdo en mano ol cent flugantaj, ke preferindas diablo konita ol anĝelo konota, ke plibonas malbone farti ol tute ne farti... Kaj tial mi restas viva. Kaj mi restos tiel tiom multe da tempo, kiom mi povos. Mia korpo estis ŝajne juna kaj sana, sed mia animo ne povus diri same: ĝi estas maljuna, olda kiel montoj, fakte pli olda ol kelkaj el ili. Sed tio ne gravis al mi. Ĉiuj homoj, kiujn mi amis, jam foriris. Sed ili ĉiuj vivas en mi.

En la lando de danco de ventro.

Kaj tiel pasis tricent jarojn pli. Krom promeni kaj konservi tion, kion mia edzino konservis sur la Cekropa monto, la Partenonon, mi okupiĝis ankaŭ pri la Muzeo de Atino, kiun mia edzino rekreis laŭ sia persona reserĉo kiel la faman muzeon kiu enhavis iam la artismajn trezorojn, inkluzivante tiujn, kiujn kelkaj venkintaj landoj forrabis kaj montris en muzeoj de Parizo kaj London, urboj, kiuj ne plu ekzistis. Sed tio ŝajnis malplena sen ŝi.

SokratoIom post iom mi konis multe da homoj, por kiuj mi estis la avo de la popolo, pro tio, ke mi estis la plej aĝa homo surtera. Tio ne estis eksterordinara, tamen, se oni konstatas, ke homaro tiama entutas la trionon de mia denaska urbeto, Cjezo. Multaj venis konsulti aferojn, kiujn ili reserĉas, kaj eĉ se dekomence mi respondis, mi trovis tede esti vortaro aŭ enciklopedio, do mi postulis, ke se oni deziras koni ion el mi, oni venu viziti min persone diskuti la aferon. Kaj mi redemandadis ilin tiel ke ili mem trovu la solvon. Jen metodon sokratan. Mi estis tiutempe la sola loĝanto de atino, la urbo, kie okcidento ekestis. Min mirigis la penso, kaj celante pacigi pri tio, mi vizitis Sokraton mem. Mi iris al jarcento 5ª antaŭ Jesuo, kaj ŝajniĝis unu disciplo inter tiuj de Sokrato. Mi konis Platonon, kiu skribis ĉion kaj parolis tre malmulte.  Mi estis inter ili dum la tuta vivo de la majstro. Mia premio estis regi la klasikan grekan lingvon same bone kiel ili, kaj esti traktata kiel unu pli el ili. Vivi en Atino je la Ora Jarcento estis lukso por mi, sed mi influis neniun, ĉar mi aŭskultis ĉiujn, kaj el ĉiuj mi lernis ion. Fakte mi estis unu el tiuj disciploj, kiuj petis lin ne trinki la venomon:

«Ne memmortigu, Sokrato. Ni bezonas vin».

Sed li neflekseble respondis:

«Vivo de justa homo ne havas lokon en societon nejustan. Tamen, civitano ĉiam devas obei leĝon, eĉ maljustan, ĉar tio estas la sola afero, kiu apartigas nin el barbareco».

Kiam la majstro trinkis sian cikuton, mi estis tiom trista, ke mi ne plu povis elteni tiun societon kaj mi revenis en tiun mian, je la fino de la jarcento centdudek naŭ mila.

Tiam mi jam aĝis naŭcent jarojn, same kiel Matusalen'. Kaj mi jam estis laca pri tiu futuro perfekta, je kiu mi ne nur konas ĉiun personon, sed ili ĉiuj konas min kaj konsultas aferojn al mi, ĉar mi jam fakiĝis pri ĉiu kampo, kiu interesas al mi, kiel historio, kronio, eĉ ĉielinĝenierarto, honore al mia koramata filo Anselmo Selenio. Pro tio mi decidis migri al pasintaj epokoj, ĉar estonto havas tiom malmulte oferti min. Kaj mi iris en Mezorienton. En Babilonon, je la jaro sescent antaŭ Kristo.

Ĝi estas barbara civilizacio. Ili estis tre perfortemaj. La urbo estis ega aldonaĵo da kota domoj, faritaj el brikoj de koto kuirita kaj pajlo. Sed estis kelkaj kvartaloj tre bruemaj. Unue mi devis adaptiĝi al ili: mi komprenis tion, kion ili celis diri al mi, sed mi ne komprenis kial ili diris tion. Mi venis en ĝojan epokon, ĉar reĝo Nabukodonosor' ĵus kosntruigis aerajn ĝardenojn por donaci al sia amata edzino Amiti-sin'. Sed mi konstatis tuj, ke Strabon mensogis al ni: tiuj ĝardenoj ne estis en aero, sed en diversaj altoj sur la grundo, kaj havis tre interesan sistemon akvumiĝi, ĉar akvo venis de unu ĝardeno en la alia, de supre al sube, kio ŝparis akvon, eĉ se tio ne mankis al ili el Tigris' kaj Eŭfrato, larĝaj riveroj.

Eĉ se mi manovris jam milfoje tra tempo, mi ankoraŭ trovis magian la momento de transiro: mia ĉirkaŭaĵo malaperis laŭgrade sed rapide, kaj tiu nova ekaperis kun sama laŭgradeco, kvazaŭ artisto forviŝis la bildon kaj pentrus novan ĉirkaŭ mi. La verda greka kamparo de la estonto, kie mi irintis lasi ĉion bonorde por longa neesto, estis anstataŭata de la dura pejzaĝo de Babilono je la jarcento 6ª antaŭ Kristo, jarcenton post la ekapero de Romio. Ankoraŭ ne naskiĝis Kato aŭ Skipio la Afrika, kaj eble ankaŭ ne Tarkino La Fiera, la lasta romia reĝo, kaj mi jam ĝuas la plej gravan imperion de tiu epoko. Mi aperis apud surstrata arbo, sur kiun mi apogis min iomete dum mi admiras tiun mirindaĵon de la antikva mondo.

Komenco de bona amikeco.

MIrindaĵo de antikvaj tempoj. «Bela, ĉu ne?», venis subite penso klara kaj pura. Mi turnis al tiu sono, surprizite, kaj trovis diketulon apenaŭ metro kaj duono alta, kiu agrable miris saman aferon, kiel mi.

«Certe», respondis mi, «tuta mirndaĵo». Mi dubas, ke estas en la tuta mondo io pli bela».

«Ĉu vi estas asira, sinjoro?», demandis mia afabla kunparolanto.

«Se vi diras tion pro miaj vestaĵoj, vere estas, ke mi ĵus venis el longa vojago laŭ fremdolando kaj mi ankoraŭ ne venis hejmen».

«Stranga vojaĝo, sinjoro, kiu ne havas bagaĝon aŭ servistojn, sed tamen vi parolas kiel gravuloj de ĉi tiu lando».

Ruĝa karteto!, mi diris al mi mem, aŭ almenaŭ tre flava. Ne ĉiu antikvulo estas stulta. Mi respondis rapide:

«Mi estis viktimo de rabo je la pordoj de la urbo, sed mi estas kontenta, ke mi konservas mian vivon, amiko. Mi povis forkuri dum miaj servistoj kaj banditoj diskutas pere de siaj glavoj. Vivo estas la plej bona donaco, kaj pro tio mi ne plendas, tamen. Kaj tio, kion mi plej valoras, estas ĉi tie», mi aldonis tuŝante mian frunton.

«Ho, ni iru vidi la homojn de la reĝo, sinjoro, kaj denoncu la eventon».

«Mi ne scius kion diri, amiko...»

«Eleazar', mia nomo estas Eleazaro».

«Kaj mi estas Damil', filo de Damilo, el la urbo Ur'. Se mi diras al vi, ke mi ne vidis rabistojn. La akompanantaj soldatoj diris al mi Fuĝu, sinjoro!, kaj mi ne pensis dufoje, ĉar mi ne estas brava, kaj mi konsideris ĉiam, ke oportuna retreto estas ĝermo de multaj estontaj venkoj».

«Mi ŝatas multe vian priskribon, Damil'. Mi estas komercisto, ankaŭ, kaj mi komprenas, ke eĉ en tiuj ĉi tempoj bonaj, oni devas helpi unu la alian. Pri kio komercas vi?»

Mi ne memoris mencii mian metion, sed mi deliris iomete por sekvi lian pensofluon:

«Diversaj aferoj, amiko Eleazar': tualoj, libroj, eĉ armiloj».

«Armiloj! Vi ne devas diri tion al nekonatuloj, Damil'. En Babilono estas malpermesite komerci pri armiloj. Tiu ĉi estas urbo de paco, feliĉo kaj prospero. Milito estas malpermesita en nia societo surloka».

La konsilo de Eleazaro estis ververa. Mi premis mian neekzistantan barbon, kaj venis en la ideon, ke mia nova amiko celis ekscii pri mi, ĉar eble li laboras por polico babilona, aŭ eble li mem estas sekreta policano... Mi reserĉis lian menson zorge, kaj mi konstatis, ke mia intuicio pravas.

«Sed diru, amiko», li daŭrigis, «kie estas via domo?»

«Amiko Eleazar', mi devas konfesi ion gravan al vi: mi vere ne havas domon en Babilono. Mia intenco estas vivi ĉi tie, certe, sed mi ne estas komercisto. Vere mi estas doktoro pri kuracarto, sed mi diris tion al vi, ĉar hodiaŭ oni ne scias pri kiu oni povas trovi surstrate. Mi estis rabita kelkajn vojojn, kaj nun, venante en tiun brilan civiton, kie mi intencis vivi pace kaj bonfortune, mi trovas, ke la unua afero, kiu okazas al mi ĵusvenante estas forrabo, kiu lasas min sen mono kaj ion fari».

«Ĉu viaj protektistoj estis babilonaj?»

«Ne, sinjoro. Mi luis ilin en Ur', sed ili forlasis min pro problemoj kun banditoj survojaj, kaj mi anstataŭis ilin kun novaj. Fakte estis nur de Uro kiam mi atingis vian urbon. La aliajn mi luis en Rapikum' kaj Sippar'».

«Ho», klarigis sian voĉon Eleazaro. «Eblas, ke viaj gvardistoj estis komplicoj de la banditoj».

«Ho, Eleazar, sekve, kion faras la komercistoj babilonaj? Kiel vi organizas viajn karavanojn?»

«Kun fideblaj soldatoj, Damil'. En via kazo mi reinrintus al Ur' anstataŭ lui novajn soldatojn survoje».

Vidante, ke mia fantazio komplikiĝas de momento al momento, mi decidis ŝanĝi la temon:

«Vi pravas, amiko. Nu, nun mi havas la problemon kie mi dormos kaj vivi ĝis kiam mi povos lui domon por starigi mian konsultejon. Diru al mi Eleazar': kiun kvartalon vi konsilus al mi cele al tio?»

Mi fartas malbone, fremdulo, pro tio, kion miaj kuncivitanoj faris al vi ĉe mia urbo. Marduk' neniam pardonus min se mi ne kompensos iomete pro ilia misfaroj, do mi ofertas al vi mian gastigadon ĝis kiam vi scios pri tio, kion vi faros, kaj se mi povas, mi povos helpi vin tiucele..., ni diru ke kontraŭ modesta intereso».

Komercisto kompreneble, li estas, mi diris al mi mem.

«Mi dankegas vian gastigadon, Eleazaro. Mi vidas, ke vi estas sincera homo, kaj kiam mi povos, mi pagos al vi pro via helpo, kun sindono. Tio estas promeso de homo de Ur'».

Mia nova amiko akompanis min al sia propra hejmo, en la kvartalo de teksistoj. Li mem ne faris tualojn, sed li aĉetis kaj vendis tualojn en vendejo en la urbocentro kaj ankaŭ en aliaj urboj pere de karavanoj, kiuj regule sekvis la kursadon de la du riveroj. Tio estis la perfekta ekskuzo, kiuj permesis al li koni multe da homoj, kaj eĉ viziti ilin heme, sed ankaŭ plaĉis al li la metio, kaj oni konsideris lin unu el multaj komercistoj en la urbo, kaj tre bona, ĉar li sukcesis enporti silkon, kiu estis tre serĉata en tiu societo. Tiu estis lia rakonto. Sed vere lie estis agento inter multaj, kiujn la ministro polica tiutempe havis dise tra la urbo, kaj lia misio estas kontroli la popolon, same kiel oni faris el dekomenco de tempoj. Eleazaro eksciis, ke estas io stranga en mi, kaj mia ĉefa misio estis ĉesigi lin pensi pri tio, ĉar vere estas publikorda problemo en tiu urbo, kaj estas multe da mortoj surstrataj, kiuj kontraŭdiris la feliĉan etoson pri kiu fieras babilonanoj tiom multe.

«Ĉu vi konas niajn kutimojn, urano?», li demandis al mi kiam ni atingas sian hejmon.

«Ne tiom multe, kiom mi volus», mi respondis kaŝante la fakton, ke mi tute ne konis ilin. En mezlernejo mi studis pri Ninivo kaj Babilono kiel du lokoj, kiujn la Biblio mencias, kaj ke la dua estis la ĉefurbo de imperio en antikvaj tempoj. Sed mi neniam suspektis, ke mi estos tie, preskaŭ tri jarmiloj antaŭ mi naskiĝis...

«Ni honoras multajn diojn, sed la ĉefa estas Marduko. Kaj ankaŭ Iŝtaro, la diino de amo».

«Mi vidas. Ĉu Marduko estas la patro de la gedioj, aŭ li estas nur dio kun aparta fako?»

«Mi vere ne scias, Damilo. Se li havas fakon, tiu devas esti milito, ĉar en la disputo inter dioj, li venkis. Venkinte la aliajn gediojn, li ekhavis la Tabletojn de Destino, kaj de tiam ĉio, kion li skribas sur ili, okazas kaj al homoj kaj al dioj»

«Interese». Mito de virino, sekso kaj dieco venas kune en ĉiu kulturo.

«Mi demandis al vi, ĉar mi ne scias, ĉu vi konas pri nia rito pri sankta prostitucio».

«Mi aŭdis ion».

«Eble vi interesiĝas pri ĝui tiun belan kutimon nian. Sed ne kredu, ke temas pri putinoj. Vere ĉiu babilonanino devas oferti sin almenaŭ unufoje dum sia vivo al fremdulo kontraŭ mono en la templo de Iŝtar', kiu ricevos tiun monon kiel oferon. Neniu virino povas rifuzi al tio, eĉ nobelulinoj. Eĉ Reĝino Amiti-sin' mem faris tion antaŭ kelkaj jaroj».

Se mi aĝus okcent jarojn malplin tiu perspektivo kontentigus min, eĉ mi fantazius pri tio. Sed nun mi fartis maljune kaj malsoife pri tiuj aferoj.  Tamen tiu ideo reekbruligis eron en mia inteligento, kaj en mia scivolo, pli ol en mia koro aŭ ventro. Ne estis multaj la virinoj kun kiuj mi kuŝis, kaj kun la plej bona, kiun mi konis, mi neniam kuŝis,  pro tio, ke mi ne volis. Sed tra la kulturoj, kiujn mi konis, mi neniam trovis ion similan al tiu ĉi, eĉ de fore. Stranga kutimo, tiu babilona...

«Jes», respondis mi post momento al mia gastiganto, «ne ĝenus al mi ĝui tiun rajton, kiun babilonanoj donacas al ni fremduloj. Sed unue lasu min ripozi en via hejmo, amiko Eleazar',  kaj gvidu min pri la kutimoj kaj aferoj babilonaj pri ĉio».

Ni jam venis ĉe li, kiu malgraŭ la rustikaj materialoj konstruaj, kuiritaj kotaj brikoj, evidentiĝis, ke estas domo de riĉulo, ni diru mezklasa burĝulo, kiu provis malŝajnigi sian riĉan kondiĉon, ĉar se ekstere ne estas granda diferenco el la aliaj domoj en tiu strato, sed interne estis multaj luksaj detaloj, kiel kolonoj stukaj imitante eburon, kapricaj arkoj en la plafonoj, kaj tuta malsupra etaĝo sube de la ternivelo, kiu certe invadas la subon de la strato kaj apudaj domoj. Tie estas larĝaj ĉambroj, kie li pasigas multe da tempo kune kun geamikoj, li diris al mi, drinkante malvarman vinon kaj dediĉante sin al noblaj artoj de diskuto kaj spektado de belaj dancistinoj kaj lertaj muzikistoj. Ni vidos tion poste, li diris al mi. Lia edzino, Zuma', estas ĉarmanta persono, kun dolĉa rideto, blonda kaj pli malgranda ol li estas. Mi supozas, ke mi devas ŝajni giganto al ili. Ŝi akceptis min kun agrablo, pro tio, ke mi venis en ŝian hejmon kun edzo ŝia.

Fakte estis ŝi tiu, kiu klarigis al mi pri tiu ceremonio de sankta prostituado, per kiu ĉiu babilona virino devas sindoni al fremdulo almenaŭ unufoje dum sia vivo. Ŝi faris tion unue kiam ŝi deksesjariĝis, kaj laŭ ŝia parolo, kaj danke al mia telepatia kapablo, mi vidis, kiel ŝi revidis tiun agon kaj tiujn du postajn, kiaj tio konvinkis al mi, ke tio sencas.

La danco de la sklavino de Zuma'.

Tiu gento rigardas al tio kiel la plej natura afero en la mondo, kaj mi komprenis en tiu momento, ke estas bonega maniero miksi lokajn genojn kun tiuj de aliaj lokoj, kie je kazo mia. Zuma' partoprenis tiun kutimon trifoje, la lastan nur antaŭ du jaroj, jam edzino de Eleazar, kiu ne nur aprobis tiu iniciato de sia edzino (ĉar tio estas tute volonta se ŝi jam faris unu fojon), sed li sentis sin honorigita pro tio. Sekvo de tiu lasta fojo estis infano kies haŭtkoloro estas malpli hela ol normale en tiu ĉi urbo, kaj pro tio estas dubo, ĉu Eleazar estas lia patro, ĉu sudanano, kiu seksumis kun Zuma' en la templo de Iŝtar, kaj eble li semis la bebon en la sino de la edzino de Eleazaro. Zuma' parolis kun aparta naiveco en sia voĉo, kaj se ŝia edzo ne estus tie, mi pensis, ke ŝi flirtas kun mi. Sed por mi amikeco estas ĉiam sankta, kaj mi ne ekhavis eĉ unu lascivan penson pri ŝi, eĉ se ŝi estas virino juna, kultura kaj bela. Mi kredas, ke ŝi komprenis min, ĉar post longa konversacio plenplena da nuancoj kaj sugestoj, ŝi vokis sklavinon kaj ordonis strange:

«Srat, venigu muzikistojn kaj dancu por nia gasto».

La danco de la sklavino de Zuma'

La sklavino estis virino iomete pli alta ol normale tiulande, ĉar ŝi altis pli ol kvin piedoj, ŝia haŭto estis bruna, sed ne nigra, sed ŝiaj hararo kaj okuloj nigris same kiel nokto profunda. Rigardante ŝin, mi memoris pri Vanesin', sed evidentiĝis al mi, ke tiuj du virinoj tute ne rilatis unu la alian. Mi forĵetis la ideon, ĉar mi sentis, ke mi vidis mian instruistinon ĉie ajn, eble pro tio, ke ŝi ŝokis min multe pli ol alia virino, kiun mi konis...

La dancistino salutis respekteme, kaj lasis la ĉambron. Dek minutojn poste venis muzikistoj: ĉirimisto, lutisto (sed tiu instrumento havas la manparton kurba), kaj tria muzikisto ludis tamburojn kaj tamburino: resume, temis pri orĥestreto, kiu neniel rilatis al muzika grupo, kiun mi vidis antaŭ tiam. La lasta el tiuj muzikistoj komencis ludi: unue longa rolado per ambaŭ manoj sur sia plej granda tamburo, kaj poste frapis li siajn pli malgrandajn tamburojn, unu per ĉiu mano, ne forgesante la grandan. Estis tre ripetanta motivo, kvazaŭ eterna movo, kaj la aliaj muzikiloj eniris kaj eliris la kanton regule kaj sinsekve, variigante la temon. Mi ĉiam ŝatis muzikon, kaj mi enkapigis tion, kion mi aŭdas cele al ludi ĝin iam poste, se mi finfine trovos gitaron ie ajn. La sklavino vestis nur kelkajn vualojn, kiuj kovris ŝin tute, de la kapo al piedoj, kaj venis en la centron de la ĉambro je la unua sono de tamburo, kaj salutis. Ŝi komencis tuj la dancon mole. Jen la motivo ripetota, la frazo muzika, kiun oni ripetis multfoje:

Tamburado


Poste, senĉesi la tamburisto, ĉirimisto komencis per pli melodia kanto:

Fuŝa fajfilo


La sklavino sekvis la melodion kun movo de sia tuta korpo, brakoj, manoj kaj eĉ rigardo, kvazaŭ ĝi sekvus flugantan birdon. Ĉiri­misto ĉesis, kaj post du traktoj, kiam la dancis­tino rigardadis min, mi supozas, ke pro tio, ke mi estas la gasto, la pralutisto komencis ludi sian instrumenton dum ŝi ĵetis la tukon, kiu kovris sian kapon kaj parton de sia vizaĝo, rondmovante siajn brakojn kvazaŭ ŝi iĝis mŭelilo. La lutisto komencis dolĉe, sed li variis la temon kelkfoje, ĉiam pli forte, tiel ke ni aŭdis tion reen kaj reen:

Lutmuziko

FinoLi ne ĉesis ludi, sed faris saman notaron, same kiel la tamburisto, sed ĉirimisto eniris kaj eliris la kanton sinsekve: li kantis kaj silentis, kvazaŭ li estis la direktoro de tiu orĥestreto, ĉar li neniam ĉesis rigardi la danzistinon, kiu levis kaj mallevis siajn koksojn, rapide kaj unu post la alia, antaŭen kaj malantaŭen kaj de flanko al flanko, per hazarda movsinsekvo, dum ŝi samtempe movis siajn ŝultrojn unue malrapide, se iom post iom pli rapide, tiel ke siaj mamoj moviĝis tre rapide. Ankaŭ ŝi paŝis al ni kaj for de ni dum per siaj manoj kaj brakoj ŝi faris movojn, kiuj memorigis min pri serpentoj, en kiuj partoprenis kapo kaj kolo en aparta maniero. Tiuj serpentoj supreniris kaj subeniris ŝian kapon, balanciĝante de supro al malsupro malrapide, ĝis ili haltis malantaŭ ŝiaj sidvangoj, kvazaŭ ili atentus nin al ili, neniam tuŝataj. Ŝi movis tukojn ligitajn al siaj manradikoj, tiel ŝajnante, ke la serpentoj estis multe pli longaj. Ni rigardadis tre atente, drinkante vinon silente, dum ni fojfoje manĝas daktilon aŭ migdalon, aŭ dezerton, kiun Zuma kuiris, kvankam mi kredas, ke sklavinoj helpis ŝin. Kaj silente miris mi pri tiu belulino, kiu tiom bone movis siajn koksojn, krurojn kaj mamojn en tiu danco seksaltira, magia, sorĉa de ŝia korpo tute agordigita. Laŭ la progreso de sia dancado, pli kaj pli delira kaj volupta, ŝi malrapide forĵetis la vualojn duontravideblajn per kiuj ŝi vestas, ĝis kiam ŝi havis neniun sur ŝi, krom tiuj ligitaj al ŝiaj manradikoj, verda kaj ruĝa. Finfine, kiam ŝi estis tute nuda kaj defie rigardis fikse al mi, ŝi signaletis kape al ĉefmuzikisto, kiu ludis apartajn notojn per sia fluto, kaj la muziko finiĝis subite, kiam Srat ĵus genuis klinante malantaŭen kun angulo de 30 gradoj inter ŝia dorso kaj la planko, ŝiaj piedpintoj tuŝante unu la alian, kaj la kruroj en angulo de 60 gradoj direktante al mi, dum ŝia kubuto apogis sin sur la planko kaj la alia mano signalis al mi dum ŝi rigardas per petola vizaĝesprimo kaj la buŝo duonmalferma, kvazaŭ ŝi kisas la aeron inter ni du. La silento estis tiom profunda, ke oni povis aŭdi nur la anhelojn malfortajn de la bela dancistino, finfine ripozante el sovaĝaj movoj, kiujn ŝi ĵus faris, eĉ se ŝia pozicio estis malkomforta. Mi ĝuis la dancadon, kaj mi promesis al mi mem reveni en la domon de mia amiko Eleazar' tiom ofte, kiel mi povos, ĉar mi vidas, ke ĉi tie oni ja komprenas gastigadon dece, kaj mi nur bedaŭris, ke mi ne povos reciproki miajn geamikojn... Sed mi ne povis eviti la penson, ke tio estas truko de Zuma', ĉar en tiuj malnovaj societoj kuŝi kun sklavino estis same kiel kuŝi kun ties posedantino, kaj pro tio, ke mi rifuzis ĝentile rilati lite al ŝi, ŝi ofertas al mi sklavino sia... Sed mi provis legi la vizaĝon de Eleazar', kaj tia malsukceso prenis min provi lian menson, kaj min mirigis tio, ke ne gravas al li, ke mi kuŝu kun lia edzino!

«Damil', se vi volas ŝin, ŝi estas via», diris Zuma'. Kaj klarigante tuj: «Ĉi tiun nokton via estas ŝi». Mi atente rigardis ambaŭ virinojn unu post la alia, kaj poste mian amikon Eleazaron, kiu kapjesis sutile kun petola rideto. Mi supozis, ke rifuzi nun estus insulto por ili, kaj sekve ankaŭ mi kapjesis, sed kun pli da emfazo ol Eleazar': mi ne insultos miajn gastigantojn pere de rifuzo al ilia oferto, kvankam vere mi faros nur tion, kion mi povos, kompreneble, pro tio, ke mi ne kuŝis kun virino de kelkaj jarcentoj, preskaŭ jarmilo.

Mia amiko manfrapis dufoje, kaj muzikistoj forlasis la ĉambron. Poste ili mem pretekstis, ke ili estis lacaj, kaj iris siaĉambren ripozi. Mi restis tie sola kun pokalo da vino en mia mano dum mi rigardis al tiu stranga sklavino, kiu dancis por mi kaj kiu ankoraŭ rigardas al mi kun buŝo duonmalferma, spektante, kun siaj kruroj ankoraŭ malfermitaj al mi, vestita nur per tuko ligita al ĉiu manradiko.

«Alproksimiĝu al mi, Srat», diris mi.

Ŝi venis sur siaj du genuoj al mi. Kiam ŝi estis du paŝojn for de mi, ŝi kliniĝis antaŭen, kaj kvarpiede venis pli proksime al mi, dirante:

«Jen sklavino via, mastro».

Mi observis ŝin zorge, kaj vidis, ke ŝi estas bela. Jes, ŝia fiksita rigardo, iomete insolenta, sed ne insultanta, tiuj okuloj nigraj kiel karbo, kiujn mi vidis nur en unika alia vizaĝo antaŭe, jarmilojn estonten, samnigra hararo longa, falante sur ŝia maldekstro ĝis preskaŭ tuŝi la plankon, mamoj iomete malgrandaj, kiu signalis la plankon nur pro ŝia pozicio,  arkiĝita dorso... Mi karesis ŝian vangon, tiris ŝin al mi pere de ŝia mentono,kaj diris:

«Venu».

Ŝi marŝis kvarpiede al mi, kaj mi kaptis ŝian kapon inter miaj manoj, kaj kisis ŝiajn lipojn. Ja estis ĝi magia kiso. Al mi ĝi ne memorigis la kison al Vanesin', kaj fakte ne ankaŭ pri kiso, kiun mi iam donis al alia virino, kiun mi konis antaŭe. Ŝi estis varma knabino, fajrimpeta. Ŝi tuj komencis ĝemi dolĉe, eĉ se temis nur pri kiso. Mi karesis ŝian dorson, ŝian belan dorson, sur kiu mi rimarkis malmolecon. Mi rigardis kaj vidis cikatron, eble pro vipo. Mi faligis ŝin sur la kusenojn, sur kiuj ĝis antaŭ malmulte da tempo sidis miaj geamikoj kaj muzikistoj, kaj mi prenis ŝin furioze, dum ŝi ridas kaj  ĝemas.

Kelkajn horojn poste, ankoraŭ kun ŝvito sur niaj haŭtoj, ŝi dankis min. Ŝi leviĝis kaj eliris la ĉambron, reveninte post mallonga tempo kun varma trinkaĵo por mi, tre dolĉa kaj kun strangaj herbaĵoj. Ŝu surgenuis antaŭ mi kaj atendis dum mi trinkis kaj rigardis zorge la babilonan sklavinon, kun kiu mi ĵus seksumis. Kiam mi finis, mi redonis la bovlon al ŝi, kaj tiam ŝi permespetis foriri. Mi demandis, ĉu ŝi scias kiu estas mia ĉambro, kaj kapjesinte ŝi, mi ordonis al ŝi, ke ŝi atendu al mi tie. Mi ankoraŭ restis en tiu ĉambro longan momenton, konsiderante la gastigadon de anktikvaj babilonoj, la plej bona el la mondo. Mi ankaŭ pensis, ke Zuma' jam havas tion, kion ŝi deziris. Zuma', Zuma', eble alian fojon esos ŝi tiu, kiu dancos por mi. Kaj tiun momenton eble mi jam venkis mian skruplojn.

Tiun nokton, diris Zuma', la sklavino estis mia. Mi faris ŝin tia dufoje pli laŭ la nokto. Kiam la Suno aperis, ŝi iris en siajn ĉiutagajn devojn, sed ŝi redankis al mi pro tio, ke mi permesis, ke ŝi ripozu en lito mia, multe pli komforta ol la litaĉo, kiun ŝi uzas kutime. Miaflanke, mi trovis magie tion, ke mi emis dormi kun virino, simple dormi, etendi mian manon kaj tuŝi ŝin, kaj konstati, ke ŝi spiras apud mi. Mi ankoraŭ amis Mirnon, sed mi ĵus venkis la simptomaron de vivdvo. Naŭcent jarojn poste.

La doktoro de Babilono.

En Babilono doktoroj havis specialan vestaĵonKelkajn tagojn post mia eniro en la hejmon de Eleazar' mi jam desegnis mian agadlinion en tiu societo, kaj aliĝinte mian lastan rakonton, tiun pri la doktoro de Ur', mi luis domon kiu ŝajnis preskaŭ ruinigita, sed kiun mi facile povus ripari. Ĝi kuŝis apenaŭ du stratojn pli proksime al la urbocentro ol la domo de mia amiko, kaj mi esperis ekhavi baldaŭ klientelaron, kiu kredindigus, ke mi havis la monon ripari ĝin. La domo estis en la Strato de la Maleo, kaj kontraŭ unu monata arĝenta siklo mi ekhavis lokon por mia kuracejo. Kiam mi jam estis en la domo, kiu havis du etaĝojn po naŭdek kvadrataj metroj, mi purigis kaj riparis la murojn kiuj estas en malbona kondiĉo. Kompreneble, mi tion faris en malmulte da tempo, kvankam mi prenis multe pli ol tiu, kiun Mirno uzis starigi domon multe pli granda en la Luno, pro tio, ke mi ne volis, ke oni demandu sin pri miaj raraĵoj. Kiam mi konsideris ĝin oportuna, pli ol unu semajno poste, mi komunikis, ke miaj laboristoj jam finis la laboron, kaj mi finfine povis prezenti al miaj geamikoj mian humilan loĝejon kaj kuracistejon. Kompreneble, mi luis la servojn de kelkaj laboristoj kaj aliaj sendunguloj, kiujn mi trovis, kontraŭ justa prezo. Neniu el ili konsciis pri tio, kion la aliaj faris, kaj certe ĉiu el ili konsideris, ke la rapida progreso estis pro tio, kion la aliaj laboristoj faris kiam li ne estis tie. Pro tio mi luis tri teamojn da laborstoj, por ke la rekonstruo tute ne haltis dum tago aŭ nokto. Sekve, kontraŭ manĝado kaj kelkaj sikloj kupraj mi havis la domon preta por la pli-malpli solena inaŭguro.

Kiam tiu emocia momento venis, Eleazar' kaj edzino kaj gefiloj venis kiel apartaj gastoj. Mi ankoraŭ ne havis pacientojn, kaj mia sola servisto estis Srat, kiun mia amiko pruntedonintis al mi provizore. Kiel mi diris priskribante ŝian dancadon, ŝi estis virino preskaŭ juna por tiu epoko, tridekjaraĝa, kaj krom danci ŝi scipovis kuirarton kaj purigadon, kio estas ĉio, kion mi bezonis. De kiam ŝi estis je servo mia, mi komencis lernigi ŝin legi, kaj iom post iom la knabino progresis bone. Nia festumado, sekve, estis modesta: miaj geamikoj kaj ties gefiloj Thack kaj Thet, krom mi mem. Dum la dek tagoj, kiujn mi jam pasis en tiu urbo, mi ne trovis aliajn amikojn, kaj tamen mi estis kononte multe da homoj, kiel vi vidos poste. Ne estis dancado ĉar ne estis muzikistoj, sed estis rakontoj. Ni rakontis ilin unu la aliajn kaj mi miris pri tio, ke ili jam konis kelkaj rakontojn, kiuj estas en La mil kaj unu noktoj, la libro kiu ne vane venas el tiu parto de la mondo. Tiun nokton inaŭguran ni manĝis stufaĵon bovan kaj fruktosalaton, kiujn kuiris mia servistino, kaj poste ni malkovris la afiŝon, kiun mi metis je la mezo de la fasado: 

Damil' de Ur'
Kuracisto

Ni klaĉis ĝis preskaŭ tagiĝo. Ĉar temperaturo estis agrabla, ni venis ekstere, en la terason, kaj en tiu trankvila nokto de Babilono ni ĝuis la puran ĉielon sennuban, kiun ni povis kontempli. Eleazar' rakontis al mi pri kelkaj babilonaj mitoj, kaj mi reciprokis per rakontoj pri konstelacio Orion', en kiuj spektroj kaj sorĉistinoj ne mankis. Poste mia amiko foriris kun siaj familianoj hejmen per sia granda kaleŝo, kaj mi dormis sola per unua fojo ĉe mia propra domo de kiam mi loĝis en tiu lando, krom mia pruntita sklavino Srat, kiu dormas ĉe sia ĉambro, en la grunda etaĝo, dum tiu mia estas en la supera.

Mi intencis viziti la urbocentron je la sekvonta tago serĉi klientojn, ĉar mi dubis pri la zorgo de babilonanoj pri sia sano, sed fortuno venis trovi min: noktomeze vekis min la krioj senhelpaj de viro. Mia sklavino malfermis la pordon, kaj tuj venis serĉi min:

«Mastro, on serĉas vin».

Mi venis teretaĝen, kaj tuj komprenis pri kio temas: la edzino de la malfrua vizitanto trovis malfacile la taskon naski bebon. Bonŝance ili vivas unu straton preter mi, en Strato de l' Martelo. Mi ordonis mian servistinon sekvi min, kaj preninte gazon, forcepson kaj brandon, ni ekrapidis al lia domo. Enirante la domon, mi ordonis la domservistojn enporti tiom da kruĉoj da akvo kiom ili povos, sed el rivero, ne el puto de la domo, ĉar necesas havi puran akvon. La kompatindulino, Aŝa', kriaĉis pro doloro, sed ĉefe pro timo. Mi formetis el la ĉambron ĉiujn krom mia helpantinon kaj la edzon. Mi prenis manon de Aŝa kaj diris tre serioze:

«Aŝa: rigardu al mi!» Ŝi tiel faris, kaj mi aldonis rapide: «Aŝa, ĉio estas jam kontrolita. Kuracisto estas kun vi. Rigardu al mi, kaj ripetu: Ĉio bonas. Mi estas trankvila. Nenio malbona okazos al mi!»

Tiel faris la kompatindulino, kaj iom post iom mi gajnis ŝian konfidon, kaj sekve ŝi trankviliĝis. Ne estis tio, kion mi diris, sed tio, ke mia alrigardo allogis ŝin, mi eniris ŝian menson, kaj konvinkis ĝin, ke ŝi devas malstreĉiĝi, kaj ĉefe, ke ŝi devas dilati ŝiajn pelvajn muskolojn, tiel ke ŝia bebo aperos. Mi ne bezonis uzi la forcepsojn, kaj baldaŭ la bebo naskiĝis kaj ekploris. Mi donis la infanon al patro kaj diris Protektu vian filon. Tenu ĝin. Dum li tion faris, fascinata, mi prenis la ceteran parton de la placento, tranĉis la umbilikan kordon, kaj poste mi prenis la bebon per miaj manoj kaj lasis ĝin sur la bruston de ĝia patrino, dum mi ordonis la servistojn venigi du ĵaregojn kun akvo kaj varma kaj malvarma. Mi miksis akvon en trian ĵaron, kaj kiam mi konstatis, ke akvo havas saman temperaturon kiel la korpo de la bebo, mi banis lin. Poste mi lavis patrinon per akvo kaj poste brando por desinfekti la vundoj, kaj ankaŭ drinkigis ŝin du glasojn da brando, tiel ke ŝi estos eĉ pli trankvila. Poste mi konsilis la patron, Seton, pri la zorgoj, kiujn li devos havi kun patrino kaj bebo, kaj diris, ke li devas porti ĝin en mian kuracejon post unu semajno por pezi ĝin kaj vidi ĝian progreson.

La viro ploris pro emocio, kiam li vidis, ke ĉio iris bone, kaj li ne perdis sian edzinon aŭ sian bebon, kiel li unue timis. Pro nervozo, li forgesis pagi al mi, kaj mi ankaŭ forgesis peti mian honorarion. Estis ĝi mia unua kuraca ago en la urbo, eĉ se ne la unua fojo, kiam mi helpis venigi bebon en la mondon, kaj mi certis, ke mi konas pli bone kuracarton ol iu ajn alia kuracisto en la urbo tiutempe, sed mi ankoraŭ ne konsciiĝis, ke mi nun havas tiun profesion.

La venintan tagon venis bona Set' vidi min, kaj li intencis doni al mi siklon oran pro mia servo. Mi diris, ke tio estis tro, kaj mi ne volas famiĝi kiel multekosta kuracisto, kaj post multe da diskutado, li konsentis doni al mi nur dek siklojn kuprajn..., kaj unu arĝentan kiel krompago por esprimi sian dankegon.

La novaĝo kuris la kvartalon, kaj multaj ĝojis, ke ili havas kuraciston tiom proksime, kvankam mi ne vidis la vicojn vidi min, kiujn mi esperis. En tiu kulturo, malriĉuloj ne havis kuracistojn, kaj tiuj, kiuj ne mortis, oldiĝis tre fortaj kaj sanaj.

La trejnantino.

Tio donis al mi la tempon reveni en la temon kun mia fidela Srat, kaj mi edukis ŝin pri la arto venigi bebojn en mondon. Ŝi estis tre lerta, kaj mi demandis al ŝi ĉu ŝi povos ripeti ĉion, kion mi faris. Ŝi ripetis parole ĉion, kion ŝi vidis, kaj mi konstatis, ke ŝi, vere, perdis eĉ ne unu detalon. Ŝi demandis kial mi metis brandon sur la privatajn partojn de la naskantino, kaj mi diris, ke bonŝance ŝi ne plendis, ĉar mi devintus sendolorigi ilin pere de ungvento, kiun mi faras pere de kelkaj plantoj, kiujn mi mencios al ŝi, por ke tiu parto virina ne estus tiom sensitiva dum kelkaj minutoj, tiel ke mi povos ĝin malinfektigi, ĉar tra tiu vundo malsanoj kaj la malbeno de malbonaj spiritoj povus eniri ŝin, sed seminte la vojon pere de brando, spiritoj ebriiĝis kaj eliris ŝin, kun helpo de Marduk'.

Tamen, post manĝi tion, kion ŝi pretigis por mi, ni iris kampen kapti florojn kaj diversajn plantojn. Unu el ili, papaveto, ebligis al mi ekhavi blankan pulveron post kiam mi moligis ĝin zorge, kiun mi miksigis kun mielo por havi paston dormiganta por tiuj kazoj. El aliaj plantoj mi faris aliajn trinkaĵojn, kiuj forprenis kapdoloron, hipertension kaj eĉ alkoholon el korpo.

Evidente, mi diris al ŝi, ke ĉio ĉi estas sekretaj formuloj, kiujn ŝi pridiros al neniu ajn iam. Mi diris pri tio al ŝi nur ĉar ŝi estis mia alia mio, kaj ŝi ŝuldas al mi lojalecon kaj profesian sekreton. Mi ankaŭ parolis al ŝi pri Hipokrato kaj nia sankta ĵuro savi vivojn kaj neniam endanĝerigi ilin.

La akcidento.

Pli konata estis la kazo de la renversito. Tri tagojn post kiam mi komencis labori, junulo estis renversita fronte al mia domo. Rapida ĉarto pasis sur junulon, kiu senzorge trairis la straton senvidinte ĉu iu venas. Bonŝance por li, mi vidis la eventon, do preterirante la scivolemulojn ĉirkaŭ li mi atingis lin je la krio Lasu min pasi! Mi estas kuracisto! Du preterpasantaj soldatoj pruntedonis al mi siajn lancojn, kiuj kune kun tualo, kiun komercisto donacis, faris hospitalĉareton, per kiu la soldatoj portis la vunditon ĉe mi. Nur ilin du kaj mian servistinon mi permesis en la ĉambro, kaj ili helpis min pri tio: unue ni devigis lin trinki glason da brando kun iom da tiu halucinogeno, kiun mi havis per papavela pulvero kun mielo1, kaj poste mi tranĉis lian vestaĵon ĝis kiam lia vundita kruro estis videbla: lia femurosto estis rompita ĉe tri lokoj: tie, kie la ĉartorado iris, kaj la aliaj du pro nereguleco de la grundo. Aŭdante  mola ĝemado de la nekonscia knabo, mi senmovigis la kruron per tri pecojn de ligno, kaj per longa, forta ŝnuro, mi premis la tuton, kiu estis tre solida. Ankaŭ estis malbela vundo en brako, sed la ostoj ne estis rompitaj, do mi kudris ĝin per ŝnureto. La soldatoj rigardadis kun aproba mieno: verŝajne ili vidis eĉ pli malagrablajn aferojn en militkampo. Poste mi donis al knabo iom pli da narkotaĵo, tiel ke kiam li denove konsciiĝos, tri tagojn poste, liaj vundoj aŭ operacio ne plu doloros al li.

Mia fidela helpantino enkapigis ĉion, kion ŝi vidas.

Koninte la novaĵojn la familio de la junulo, venis servanto, kiu demandis ĉu la vundito povus esti portita hejme, kaj ĉu li bezonas apartan zorgadon. Mi diris, ke ververe restas nun nur la saĝan naturon zorgi pri li. Li bezonas manĝi abunde, kaj iom da ekzerco post unu monato post la akcidento. La servanto respondis, ke tiukaze li forprenos lin hejmen, kaj ke alia persono venos pagi min.

Kaj tiel okazis: kelkajn tagojn poste venis alia servanto de tiu familio grava en la urbo kaj donis al mi kvin siklojn orajn. Ĉifoje mi ne protestis, sed dankegis pro tio enpoŝiĝinte la monerojn. La servanto komunikis al mi, ke sia mastro venos vidi min baldaŭ, aŭ eble li invitos min iri ĉe li.

Mi ne perdis tempon meti afiŝon sur mian pordon per kiu oni povis legi: Malfermite. Mi revenos baldaŭ. Kaj iris kun Srat vidi ŝian mastron.

La marĉando.

Eleazar' ricevis min kun evidenta ĝojo:

«Amiko Damil! Ĉu via negoco iras bone?»

«Mi ne povas plendi, Eleazar'. Fakte mi venis proponi ion al vi».

«Diru vi».

«Temas pri via sklavino Srat».

«Ĉu ŝi bone kondutas?», demandis li ragardante severe al ŝi.

Ŝi staris malantaŭ mi dum ŝia mastro kaj mi drinkas glason de la bonega vino de Babilono. Ŝi rigardis al planko, tre hontema. Ŝi estis tre prudenta kaj ne parolas krom se oni parolas al ŝi unue.

«Mi ne havas plendon, Eleazar´. Eĉ pli: mi deziras aĉeti ŝin de vi, ĉar ŝi utilos multe pri mia negoco».

«Aha'», diris mia amiko, pensante. «Ŝi ankaŭ utilas al mi ĉe mi. Sed diru, amiko, kiom da mono vi ofertas al mi?»

«Nu, Eleazar', decas, ke vi diru al mi kiom da mono vi volas por ŝi, kaj se mi povas, mi aĉetos ŝin de vi».

«Mmm..., nu, mi pagis du siklojn arĝentajn...», li diris dum mi vidis fuĝantan imagon en lia menso pri la momento, kiam lia patro aĉetis ŝin kune kun ŝia patrino, Sarfa, kontraŭ nur unu.

«Ho, rabatu ion, Eleazar'...»

«Nu, rigardu: honorigante nian amikecon, mi ne pliigos la prezon. Se vi donas al mi du arĝentajn siklojn, ŝi estos via. Mi ne volas gajnin monon koste al amiko».

Mi rigardis la sklavinon, kiu ridetis al mi timide. Mi sopiris, kaj diris al mia amiko:

«Konsentite, Eleazar'. Donu al mi la dokumenton pri posedo, kaj mi donos al vi la monon».

Rapide li venigis skribiston, kiu notis sur tableton kotan nomon kaj originon de sklavino Srat, origine Sahil de Tutub', filino de Sarfa, aĉetitaj de  la patro de Eleazar', nomita ankaŭ Eleazar', aĉetita en la babilona bazarcentro dudek kvin jarojn antaŭe kune kun patrino Sarfa, filino de Dalia, ambaŭ skavinoj, kaj notante ankaŭ priskribo de la virino: alte ,peze talenton kaj kvardek komunajn minojn, kaj ankaŭ li devis noti la personajn markojn: nevuso sur ŝia pobo kaj cikatro en la dorso, kiujn ŝi devis montri al ni por identigi ŝin korekte, eĉ se ni du jam vidis ilin dum ŝia dancado, sed ne la skribisto, kiu devis atesti pri ĉio, kion li notis surtablete. Poste ŝi devis redoni al Eleazar' la bronzan braceleton kun simbolo de Eleazar', floro simila al lekanto, sed oni notis en la kontrakto, ke la vestaĵojn, kiujn ŝi vestas ankaŭ mi aĉetas. La skribisto lasis nin por kuiri la tableton, kaj li revenis duonhoron poste kun du kopioj, kiujn li donis al ni, unu al Eleazar' kaj la alia al mi, komunikante, ke trian kopion li lasis en la templo de Iŝtar' por referenco kaj pruvo, se unu el ni rompas aŭ perdas sian. En tiu momento mi devis doni al mia amiko la du siklojn arĝentajn, sed mi ne havis ilin, kaj sekve mi devis doni al li siklon oran, kio pligrandigis la okulojn de mia amiko kun miro, kaj poste li donis al mi la ŝanĝon: ok siklojn arĝentajn. Post tio mi donis al Srat sian dokumenton pri posedaĵo, kaj metis sur ŝin kolieron kun ruĝŝtonoj, kiujn mi aĉetintis, el kiu pendas mian simbolon: arĝentan cirklon kun D en la mezo.

«Amiko Damil', vi ne bone marĉandis. Mi povintus doni ŝin al vi kontraŭ nur unu siklo».

«Amiko Eleazar': vi scias, ke mia sklavino valoras multe pli ol tio».

«Kiom pli?»

«Eleazar': pro ŝi mi donintus la tutan oran siklon, kies ŝanĝon vi ĵus donis al mi. Sed mi vidas, ke vi estas sindona homo kaj pli bona amiko».

La komercisto malŝajnigis sian malbonfarton pere de larĝa rideto, kaj deflanke mi vidis, ke mia nova sklavino ankaŭ ridetis, ĉar se ŝi sub sia malnova posedanto neniam kuraĝus fari tion antaŭ li, nun ŝi estis kontenta suspekti, ke la nova mastro traktos ŝin pli bone.

«Jen», diris mi al Eleazar', donante pli da mono al li, «jen la siklo arĝenta, kiun vi pruntedonis al mi por eki en la urbo, kaj tiuj estas la du kupraj sikloj pri ties interezo. Kun miaj plej sinceraj dankoj helpinti min, mia kara amiko».

Ŝebin' konfesas. Ventrodancistino.

Survoje al nia hejmo, mi demandadis ŝin:

«Diru al mi, Srat': kial vi estis tiom serioza, kiam ni estis ĉe Eleazar'?»

«Mastro, mi ricevis el sinjoro Eleazar' nenion, krom batojn kaj admonojn. Li tute ne ŝatis tion, kion mi faris, ĉion mi faris malbone, laŭ li. Li ne estas sama kiel vi».

«Ĉu sama kiel mi? Kiel mi estas, bela infanino?»

«Vidu!: li neniam vokus min bela. Vi estas ĝentila al servistoj, kaj se ne plaĉas al vi io, kion mi faras aŭ diras, vi ne dubas diri al mi, sed sen malŝato por mi. Mi rimarkis la unuan nokton, kiun ni pasigis kune, mastro».

«Mi ne scias kial vi diras tion, Srat'».

«Vi neniam insultis min, mastro. Via parolo kaj manieroj estas ĝentilaj. Oni plezure ĉeestas al vi».

«Ho, jes... Vidu, mi diros ion al vi, kiu eble ĝenos vin, sed pro tio, ke ni traktas la aferon, mi diros: mi ne volas, ke vi diru al mi tion: mastro».

«Ĉu ne?», ŝi diris surprizite. «Mi estas via, kaj tion mi diras, kiam mi diras al vi mastro. Kiel vi volas, ke mi diru al vi?»

«Diru al mi Damil'. Tio estas mia nomo».

«Mi ne povas, sinjoro. Tio signifus, ke mi estas libera, kaj mi ne estas tia. Aŭ ke vi estas sklavo, Marduk' neniam volu tion, mastro».

«Nu..., ni vidu. Ĉu ĝenos al vi diri al mi majstro?»

«Ne, kompreneble, majstro. Estos honoro por mi diri al vi majstro».

«Ĝi sonas multe pli bone. Kaj mi ŝatas tion multe pli. Kaj ĉu vi scias kial?»

«Ne».

«En mia lando tio estas kio mi estis: majstro, instruisto. Sed ankaŭ mi instruos al vi mian arton, Srat'. Pro tio, kiam vi jam lernis ĝin, ankaŭ vi estos kuracistino. Kaj vi estos libera. Mi promesas tion al vi».

La kompatinda knabino ne estis preta por la novaĵo. Ŝi surgenuis sur la grundo antaŭ mi, kaj brakumis miajn krurojn dirante:

«Majestro, ne faru tion: kien mi iros se min ne havas vi? Promesu al mi, ke vi neniam forlasos min».

«Leviĝu, Srat'. Kaj timu nenion. Mi promesas, ke vi neniam estos malpli bone ol kun mi».

«Nek pli bone, mastro», ŝi diris forgesante la jon, «mi volas esti ĉiam kun vi. Mi estas via. Mi ne volas aparteni al Eleazar' denove, aŭ al alia homo, kiel li».

«Kio timigas vin tiom multe pri via lasta mastro?»

«Mi jam diris, ke li batis min, kaj li neniam estis feliĉa kun mi».

«Nu, bone, ne suferu pli, knabino. Mi ne vendos aŭ donacos vin. Kaj mi ankaŭ ne batos vin».

«Mastro, batu min ĉiam, kiam mi ne plaĉos al vi, ĉar tiel mi scios kiu estas via volo kaj mi neniam misprenos mian lokon».

Tio estis pli malbone ol mi timis. Sed ŝi apartenas al alia kulturo, multe pli subevolua ol tiu mia, senrimarke al tio, ke oni volis laŭdi en la lernejo kiam mi estis infano, kiam oni parolis al mi unuafoje.

Mi prenis ŝiajn ŝultrojn, kaj tiris el ŝi supren, ĝis kiam ŝi denove staris. Mi ridetis al ŝi, kaj ŝi ridetis al mi tra siaj larmoj.

«Ankaŭ majstro», ŝi aldonis duonmokeme, «estas alia trajto via, kiun mi multe ŝatas: vi estas pli alta ol mi».

Ridis ni kune al ŝia komento. Jes, mi jam pensis, ke eble la malamo de Eleazar' al tiu ĉi sklavino venis el tio, ke li estas pli malalta ol ŝi, kaj li ne ŝatas tion. Sed tio ne eksplikas kial li iĝis tiom amika al mi..., ĉar mi estas multe pli alta ol ŝi estas.

Ni daŭrigis la marŝadon, kaj iom poste ni venis ĉe ni, kie ni eniris silente. Alia strangaĵo mia, ŝi rimarkigis al mi poste, estas, ke anstataŭ fermigi ŝin hejme, li fidis ŝin sufiĉe por doni al ŝi la ŝlosiloj de la domo, kaj ne kontrolis, ĉu ŝi iras en aŭ el la domo. Neniam oni fidis ŝin tiom multe, kaj ŝi dankegas al mi pro tio.

«Kaj kien vi irus, se vi eskapus, Srat'?»

«Dum mi estis eleazara, mi pensis foriri ofte. Sed nun mi estas via, kaj vi pravas, mastro: nenie mi estos pli bone ol ĉe vi».

Mi estis kortuŝita de la lojaleco de tiu knabino, kaj meditis pri la afero. Evidente, Srat' estas tre bone edukita sklavino, ĉar ŝi ne kuraĝis diri ion ajn, kiun mi ne demandis specife. Ŝi neniam parolas sen permeso, se ne plenumante ordonon aŭ devo sia, kiel ekzemple kiam ŝi demandas al mi pri tio, kion mi deziras manĝi la venontan tagon.

Sed kiam mi venis ĉe mi mi konstatis, ke mi ne ŝatas la nomon de mia sklavino: Srat' estas malagrabla vorto, simila al rat' al mia orelo, do mi diris:

«Sklavin', mi ne ŝatas vian nomon. Ĉu vi ĉiam nomiĝis Srat'?»

«Ne, mastro. Oni ŝangis al mi kelkfoje. Kiel infano mi estis Sahil', sed Eleazar' ŝanĝis ĝin lastfoje al Srat', ĉar kiam li estis infano, lia zorgantino nomiĝis tiel, kaj li diris, ke mi aspektas same kiel ŝi».

«Li ne devis ŝati multe ŝin pro la maniero, per kiu li traktis vin. Ĉu tiu cikatro en via dorso estis farita de li?»

«Jes, majstro. Per vipo».

«Nu, bone, mi ŝanĝos vian nomon. Mi volas nomi vin per io pli bonsona kaj bela. De nun via nomo estu Ŝebin'».

«Estu volo via, majstro», ŝi diris ridetante. «Sed memori, ke vi devas fari novan dokumenton deklarante la ŝanĝon, kvazaŭ vi vendas denove al vi mem, kun la ŝanĝodeklaro pri la nomo, kaj vi devas lasi kopion en la templo de Iŝtar».

Kiam la skribisto forlasis mian domon, la sekvintan tagon, mi donis al Ŝebin' la dokumenton, por ke ŝi konservos ĝin: belan kuiritan kotan briketon sur kiu oni povas legi tekston tre simila al tiu de ŝia aĉeto, sed al kiu mankis la nomon de aĉetanto. Tio estis kvazaŭ ĵurita deklaracio per kiu oni deklaras, ke la sklavino Srat', kies priskribo fizika estis skribita tie, de la tago de la dato nomiĝas Ŝebin' pro volo de ŝia mastro, Damil de Ur. Pro ŝia prudento, ŝi neniam demandis al mi kial Ŝebin' kaj ne alia nomo, kio evitis al mi klarigon, kiun eble ŝi ne komprenus: pro ŝia maniero movi, firmeco je ŝia maniero marŝi kaj paroli, ŝi memorigis min aktorinon, kiun mi iam vidis en filmo, kie ŝi rolis la Reĝinon de Saba, aŭ Ŝebino en la originala lingvo. Sed tiu aktorino ne dancis eĉ duonbone kiel mia nova sklavino.

Odontologio.

OdontologioSed ni ankoraŭ ne havis klientelaron, do mi devis iri straten serĉi ilin. En tiu socio estis malsanuloj kaj estis akcidentoj, sed malriĉuloj ne havis monon pagi doktoron: ili mortis en sia mizero, aŭ resaniĝis per si mem, dum riĉuloj havis privatajn kuracistojn, kiuj vivas kun ili. Sed mi ne devis marŝi multe por trovi tiujn, kiuj bezonas mian servon. En najbara domo iu kriegaĉis. Mi frapis la pordon kaj demandis al servanto, kiu malfermis, ĉu iu mortis, sed li diris, ke temas pri la domomastro, kiu suferis grandan dentodoloron. Mi petis de li, ke li informu sian mastron, ke doktoro Damil', vizitante la urbon, povus forpreni lian doloron, kaj oni tuj enirigis min en la domon.

Li signis al mi, ke mi alproksimiĝu al li, kaj malfermigante lian buŝon, mi povus vidi, ke tri dentoj estis preskaŭ detruitaj. Mi metis sur ili kelkajn gutojn da tiu dormiga pocio, kiun mi faris el apartaj herboj, kaj li tuj sentis plibone kaj dankeme. Sufiĉe por povi paroli.

«Ĉu, Damil', ĝi ne plu doloros?»

«Ĝi doloros post kelkaj horoj, se mi ne forprenas viajn dentojn».

«Forprenas! Kia barbareco! Tio doloros eĉ pli...»

«Ne, vi ne sentos doloron. Vi vidos. Se ĝi doloros, vi ne pagu min».

La viro kalkulis ruze, kaj pensis ĉu momenta doloro indas malpli sendoloro posta kaj eble la operacio estus senpage por li.

«Konsentite: komencu».

Mi metis ion pli da dormigilo sur la dentojn kaj traboris la dentojn kun borileto, kiun mi faris per tiutempaj materialoj. Mi aldonis opion por ke la estonta prilaborado ne ĝenos troe al li. Mia fidela Ŝebin' atentis al ĉio, kion mi faras.

«Donu al mi la gazon, Ŝebin'. Rigardu: la dentoj fartas tre malbone. Mi devos forpreni ilin. Atentu: temas pri rapida manradika movo», mi diris tordante mian manon subite, tiel ke la teniloj tute irigis la denton el sia loko per unu sola movo. La aliaj dentoj estis ankoraŭ malpli fortaj, kaj pro tio ili eliris la buŝon multe pli facile.

«Ĉu vi atendos multe elirigi miajn dentojn?», diris li.

Ŝebin' ridetis, sed diris nenion.

«Donu al mi la gazon malsekigita de brando, Ŝebin'», diris mi.

Tiel ŝi faris, kaj post purigi la vundon, mi komencis kudri ĝin. Poste mi aldonis iom pli da brando, kaj prezentis al glason al paciento, dirante al li:

«Rigardu: jen viaj tri dentoj. Antaŭ kvin minutoj mi forprenis ilin. Nun vi havu tiun likvoron, kaj manĝu nenion ĝis morgaŭ. Venu vidi min en mian konsultejon morgaŭ antaŭ tagmezo, kaj mi diros al vi pri tio, kion vi devos fari, kaj kiom vi ŝuldas al mi.

La kompatindulo ne kredis siajn orelojn.

«Mi sentis nenian doloron! Vi estas bonega doktoro!»

Tiun tagon ni vidis kelkajn malsanulojn pli hejme. Post kuraci kelkajn komunajn malsanojn, kaj ekde kiam oni sciis, ke mi ne estas multekosta kuracisto, ĉar mi prenis nur kelkajn kuprajn monerojn, mia klientelaro plilarĝiĝis rapide, tiel ke kiam mi revenis ĉe mi ja estis vico da homoj, kiuj atendas doktoron.

Kuracisto fama.

La sanproblemoj de tiuj homoj venis el maldaekvata nutrado, sed ĉefe nesufiĉa. Ne estis popolo, kiu multe devas pridanki siajn regantojn, kaj ili estis pli malriĉaj ol tio, kion mi opiniis dekomence: ne ĉiuj havas monon pagi min, kaj sekve baldaŭ ili komencis pagi al mi pere de naturaĵoj, kaj tial mia korto komencis kreski. Ni manĝis viandon preskaŭ ĉiun tagon, kaj dankemaj pacientoj venigis al mi tion, kion ili havis por si mem. Mi trovis kruela devigi ilin pagi  per mono, kaj pro tio mi alkutimiĝis al tiu situacio preskaŭ de la komenco.

Sekvo al tio estis, ke mia famo kreskis pli ol dezirite, kaj baldaŭ oni vokis min en palacon.

Mi neniam iris sen mia fidela sklavino. Ambaŭ nin ŝokis konstati, ke la vokanto estas Reĝino Amiti-sin'' mem. Ŝi demandis ion, kion mi tute ne atendis, kaj sekve mia respondo estis tre malekzakta:

«Diru al mi, Damil': ĉu vi konas rimedon por eterna juneco?»

Ŝebin' kaj mi rigardis unu la alian, en surprizo. Post kelkaj sekundoj, mi faris riverencon dirante:

«Mia sinjorino, tiujn misterojn mi ne konas. Mi kredas, ke ekzistas magoj, kiuj povas havigi al vi la manieron havi junan aspekton, sed la interno de homoj elĉerpiĝas laŭ tempo, kaj finfine okazas morto. Estas laboro de kuracistoj plilongigi la tempon inter naskiĝo kaj morto, kaj ke tiu momento ne estu tro peniga, sed mi bedaŭras diri al vi, ke nuligi la daton de nia fino estas preter mia povo».

«Tiukaze vi ne utilas al mi, Damil'. Oni diris al mi mirindaĵojn pri vi, sed ne temas pro tio, kio mi esperis».

«Via Reĝa Moŝto, mi bedaŭras, ke oni mensogis al vi pri mi. Se vi suferas malsanon, eble mi povos helpi al via resaniĝo pere de miaj limigitaj konoj pri kuracarto. Sed plilongigi vivon estas io, kion mi ankaŭ deziras por mi mem. Bedaŭrinde, tio ne eblas».

«Bazo por longa vivo estas bona sano», diris ŝi kvazaŭ parolante al si. «Ĉu vi povas doni rimedon por ĉiuj malsanoj, kuracisto de Ur'?»

«Mi povas rimedi komunajn malbonaĵojn, Moŝto Reĝa. Kion vi suferas?»

«Ne, vere nenion. Min turmentas la sento pri tio, ke ĉion, kion mi nun ĝuas, inkluzivante tiujn belajn ĝardenojn, kiujn mia edzo kreis por mi, iam estos perditaj de mi, ĉar mi forlasos tiun ĉi mondon».

«Jen destino de homaro, sinjorino. Vivo estas nenio, sed efemera halto en nia vojo».

«Vi estas saĝa, Damil'. Viaj vortoj estas temo por pensado, kaj via maniero esprimi ilin trankviligas min. Nun mi komprenas tion, kial vi iĝis populara kuracisto: via voĉo estas varma kaj ĝi pacigas viajn klientojn. Ne ĉio estas medicino».

Mi ne sciis kion diri al tia komplimento venante el la plej grava sinjorino el la lando, do mi faris pli grandan riverencon.

La Reĝino adiaŭis nin post donaci du minojn orajn. La vizito estis tre interesa, tamen. La palaco de la reĝino estis plenplena da arto: tapiŝoj pendis el muroj, kaj aliaj eĉ pli luksaj estis sur planko. La palaco mem havis grandajn panelojn marmorajn kaj ĉirkaŭis grandan ĝardenon, kie oni povas vidi multajn florojn diverskolorajn. Musjo estis la nomo de la soldato, kiu ciceronadis nin laŭ la palaco, kaj poste de la ĉambro de la Reĝno ĝis la strato, kie li adiaŭis nin simpatie.

Ŝebin' akiris saĝecon kaj sperton pri la arto kuraci, kaj baldaŭ ŝi jam sciis ĉion, kion kuracisto tiutempa povis scii pri sia metio.

Tamen, mia intenco ne estis pasigi tro da tempo tie, en malnova Mezopotamio. Mi lernigis mian sklavinon kiel kuraci la plej oftajn malsanojn tiutempajn, sed mi instruis al ŝi ion pli valora: rekoni la momenton kiam oni ne devas insisti, kiam morto estas neevitebla, kaj kiel konvinki la pacienton akcepti ĝin tiel, ke li aŭ ŝi havos plej bonan morton, kaj la familianojn akceptu ĝin rezignacie, aŭ almenaŭ sen senespero. Mi opinias, ke tio estas unu el la plej gravaj taskoj por bona kuracisto. Tial en Egipto kuracarto estas lernata en Domo de Morto.

Plendo.

De miaj unuaj dekkvin noktoj en Babilono, la lasta havis apartan gravecon. Mia sklavino Ŝebin' aludis al io:

«Majstro: vi lernigis min multe, kaj mi ne plu surprizas pri la aferoj, kiujn mi vidas, ke vi faras, ĉar mi poste vidas, ke viaj decidoj estas logikaj. Eĉ vi permesas al mi kuraci kelkajn pacientojn. Vi traktas min bone, sed mi ne multe faras por vi».

«Nu..., vi kuiras por mi, vi regas mian domon korekte, vi eĉ kalkulas miajn financojn...»

«Jes majstro, vi instruis al mi skribarton kaj kalkulon, sed vi ne prenas min, tiel kiel mastroj prenas siajn sklavinojn».

«Ho, ĉu Eleazar' ankaŭ prenis vin?»

«Ne, li ne prenis min ĉar sia edzino, Zuma, ĵaluzas, kaj ĉiam estis proksime. Sed mastroj en nia lando ja prenas nin pro tio, ke tia estas ilia rajto, kaj ankaŭ maniero plifirmigi sian propraĵon sur sklavino. Vi prenis min nur kiam mi dancis por vi, kiam mi estis de Zuma'».

«Ĉu tio estas deviga en tiu ĉi urbo?», mi demandis, malkomforte. «Ĉu vi ne estas mia sklavino, se mi ne prenas vin?»

«Ne, ne deviga», ŝi rapidis diri. «Sed plaĉus al mi scii ĉu la afero estas, ke vi ne ŝatas min».

Ho, mi diris al mi mem, temas pri ofendiĝo virina. Mi pensadis kelkajn minutojn, kaj ne vundi ŝiajn sentojn, mi prenis ŝiajn ŝultrojn per miaj manos, mi premis ŝin kontraŭ mia brusto, kaj diris en ŝian orelon:

«Ŝebin', Ŝebin', mi nomigis vin laŭ grava reĝino, pere de bela nomo, kiu multe plaĉas al mi. Tio devus esti sufiĉe pruvo posedi vin por vi kaj aliaj homoj. Sed mi ne deziras, ke kiam mi jam foriris el via vivo mi suferos pro mia neesto, kaj pro tio mi ne prenis vin. Vi estas virino tre bela, alloga kaj dolĉa. Kaj preni vin estas premio. Aliaj mastroj eble ĝuis vian korpon, sed mi ĝuis vian menson kaj vian animon, kiuj estas multe pli valoraj». Kaj dirante tion, mi kisis ŝian vangon.

«Sed vi povas ĝui ankaŭ mian korpon denove, mastro».

Mi rigardis al ŝi, kaj pensis: Kiel mi povas konvinki ĝin pri tio, ke ŝi ne malplaĉas al mi, sed ke tamen ne estas bona ideo preni ŝin? Sed poste trovis min la penso pri tio, ke kiam mi jam lasis ŝin, ŝi povus memori pri mi kiel la mastro, kiu rifuzis ŝin en lito. Kaj mi trovis, ke mi devas fari ion malebligi tion.

«Forprenu viajn vestaĵojn», mi diris lasante ŝin kun rideto. Ŝi obeis tuj kaj ŝi baldaŭ aperis tute nuda antaŭ mi. Ŝia korpo estas bruna, sed ne nigra; malgranda, sed ne nana; maldika, sed ne skeleta. Mi jam sciis, el la du fojoj, kiam mi vidis ŝin nuda,  ke ŝi havas makuleton en maldekstra flanko de ŝia pelvo kaj ŝiaj akseloj kaj pobo estas tute razitaj, kio igis ŝian korpon eĉ pli alloga.

«Iru, sklavino, pretigu liton por mi, ĉar ĉinokte vi dormos kun mi».

Mi eliris la domon kaj rigardadis la ĉielon. Je la centro de la urbo mi kontemplis la pendantajn ĝardenojn kaj la Grandan Ziguraton, pli ol cenkvindek ulnojn alta. Sur tiu loko nun devas fari kalkulojn astronomiajn por bazi aŭgurojn la majstroj astrologaj. Mi sidis sur lulseĝon en mia porĉo dum mi suĉas glason da bonega vino mesopotama. Poste, kun miaj pensoj jam ordigitaj, mi kuŝis.

Mia sklavino preskaŭ dormas.

«Mastro, vi malfruas». Mi jam alkutimiĝis al tiu vorto, mastro, kaj mi ne admonis ŝin pri tio, ke ŝi fojfoje uzas ĝin.

«Sklavino, ne plendu. Vi eniras mian liton kaj la unuan aferon, kiun vi faras, estas plendi».

«Pardonu tiun stultan sklavinon, mastro. Mi nervozas...», ŝi diris tute vigla. «Mi preskaŭ dormis».

«Ne gravas, kara», diris mi, «ĉar vi pravas: mi malfruis veni dormi. Sed vid evas kompreni, ke mi ne ŝanĝos mian kutimon pro tio, ke vi venos ĉe lito mia fojfoje, kaj mi alkutimiĝos al tio, ke ne ĉiu plendo via estas protesto. Mi scias, ke viaj vortoj venas pli el korinklino ol el deziro reformi min».

Ŝi rigardadis kapjesante al ĉiu vorto, kiun mi diris.

«Ŝebin', mi ne aĉetis vin kiel sklavinon seksan, kaj ne uzos vin pro tio. En la loko el kiu mi venas, ne ekzistas sklavinoj», ŝi ekhavis esprimon pri nekompreno, «kaj pro tio mi ĉiam vivis sen ili. Do se vi penas alkutimiĝi al mi, estas bone, ke vi sciu, ke ankaŭ estas dure por mi alkutimiĝi vivi kun sklavino».

«Mastro, ĉu ankaŭ ne ekzistas sklavoj?»

«Ne, ankaŭ ne».

«Sekve, kiu laboras en Ur'?»

«Nu, en Ur' ja estas gesklavoj, certe. Mi vivis en Ur', sed mi ne kreskis tie. Mi naskiĝis kaj maturiĝis en pli fora lando, okcidente de ĉi tie. Tie, en lando kiun la grekoj nomas La kolonoj de Heraklo. Vi neniam aŭdis pri tio, ĉu?», aldonis mi pensante ĉu grekoj jam nomis ilin tiel. Eble ŝi eĉ ne scias, kiu diable la grekoj estas.

Ŝi kapneis, kaj mi daŭrigis:

«Nu, la grekoj estas tre avantgarda popolo, kiu vivas nordoriente de ni. Kaj laSuno aperas de oriente, kiel vi scias, kaj malaperas tra okcidento, ĉu ne?», mi klarigis gestadante per miaj manoj ambaŭflanken.

Denove ŝi kapjesis.

«Nu, se ni sekvas la Sunon en ĝia vojaĝo okcidenten, ni vidos, ke tra horizonto ne estas la fino de la mondo, sed ankoraŭ estas lando kaj maro dum multe da miloj da ulnoj..., ĝis kiam ni venas al loko, kie ne plu estas lando, kaj estas nur maro. Ĉu vi komprenas? Akvo en ĉiu direkto».

Ŝiaj okuloj tute malfermaj, ŝi kajesas denove.

«Nu, mi naskiĝis en tiu lando, kie la Suno forlasas la landon ĉar restas nur maro».

«Ĉu tie estas neniu sklavo?»

«Ne, Ŝebin', tie ne estas gesklavoj. Estas multe da triboj, kiuj militas unu kontraŭ la aliaj fojfoje, sed kutime ili rilatas bone, kaj ne prenas sklavojn, ĉar ili estas najbaroj», mi mensogis senkulpe, ĉar ŝi ne havis manieron scii la veron. Aldone, kiel povus mi klarigi al ŝi, en mia Cjezo ne estas sklavoj ĉar ni jam estis tri jarmilojn post la nuna momento? Sed mi devis klarigi al ŝi iel ajn pri mia naŭzo al socia sistemo babilona, kies civilizacio plaĉas al mi, tamen, pri aliaj aferoj, kiel gastronomio, arĥitekturo, muziko kaj ĉefe dancarto.

Dum la konversacion mi jam senvestiĝis kaj kuŝis en la liton, apud ŝi. Mi vidis, ke ŝi miras, kaj rigardas al mi kvazaŭ mi estas eksterterano, aŭ dio, kompare al ŝia civilizacio. Kaj mi tiam sentis pli grandan devon montri al ŝi, ke mi estas viro same kiel iu ajn alia viro. Ŝi estis nuda, kaj ambaŭ ni estis sub littuko kaj kovrilo. Mi prenis ŝian manon kaj karesis ŝian vangon. Kisis mi ŝin delikate, kaj poste mi mole faris amon al ŝi, sed je la momento de vero mi malantaŭeniris, kion romianoj nomos jarcentojn poste coitus interruptus.

«Mastro, kial vi faris tion?», ŝi volis scii.

«Komplike klarigi nun, Ŝebin'. Sed mi ne volas, ke vi havu bebon mian. Mi ne volas, ke filo aŭ filino mia estos sklava. Kaj eĉ malpli en societo tiom klasikonscia kiel ĉi tiu».

Ŝi ridetis malgaje, kaj respondis per lakona Jes, mastro, kompreneble. Mi devis klarigi:

«Ne, Ŝebin', ne temas pri vi. Temas pri li aŭ ŝi».

«Se mia patro farintus tion, mi ne estus ĉi tie».

«Ĉu vi ĝojas, ke vi estas ĉi tie tia, sklava?»

«Mi estas viva, amo. Tio gravas al mi».

Mi agnoskas, ke tiu argumento venkis miajn bonajn intencojn, kiuj igis min senti tre mizera ekde tiu respondo.

«Nu, Ŝebin', mi ne volas ĝeni vin. Lasu min pensi pri tio. Sed mi opinias, ke mi ne devas patrinigi vin. Kiam vi apartenis al Zuma', tiu ne gravis al mi, ĉar mi neniam scius, sed nun ĉio ŝanĝis: nun vi estas mia kaj mi protektos vin kaj helpos vin. Kaj se vi havas mian bebon, mi devos zorgi pri ĝi. Kaj ne plaĉos al mi, ke mia bebo estos sklava».

«Kiel vi deziros, mastro».

«Aldone, mi transformos vin en la plej bona kuracisto de Babilono».

«Oni neniam vidis virinan kuraciston, mastro».

«Nu, jam venis la tempo, Ŝebin'. Doktorin' Ŝebin', ne malbonsona, ĉu?»

Tian nokton ni dormis kune, post amindumi aliajn du fojojn. Ŝi premiis min per multaj karesoj kaj amis min tiel, kiel neniu alia virino iam faris en mia tuta vivo. Verŝajne la babilona imperio havis pli da sekretoj ol historio rakontas...

La sekvintan tagon, en momento kiam ŝi aĉetas for de nia domo, mi venis en ŝian dormoĉambron, kaj kuŝis sur ŝia lito testi ties komforton, kaj mi konstatis, ke fakte mia lito estis multe pli komforta. Pro tio mi vizitis ĉarpentiston proksiman, kaj aĉetis liton similan al tiu de Ŝebin', sed multe pli komforta. Kiam vespero finas, li prenis ĝin al mia loko, kaj mi helpis lin munti ĝin, kaj poste li forprenis la malnovan liton.

Ŝebin' vidis ĉion kun surprizo, sed mi klarigis al ŝi, ke tie ŝi dormos sole en ŝia ĉambro, kaj anstataŭ veni ŝi en mian liton, mi venos al tiu ŝia kiam mi volos. Sed mi alkutimiĝis viziti ŝin, kaj eĉ se ne ĉiam ni koitis, ĉiun tagon ni parolis pri tio, kion ni faris dum la tago, pri niaj kazoj, kaj pri tio, kion ni povintus fari anstataŭ tio, kion ni fakte faris. Finfine ni estis du kolegoj, kiuj kunhavis liton, pli ol mastro kaj sklavino. Ne ofendi ŝin, mi zorgis, ke ni seksumis je tiuj tagoj rekomenditaj de metodo Ogino-Knaus', kaj la afero iris bone. Sed ĉiam, ĉu ni amoris, ĉu ne, ŝi dormis kun ŝia kapo sur mia ŝultro kaj mia brako ĉirkaŭ ŝia talio protekti ŝin de malbonaj spiritoj, kiel ŝi iam diris al mi. Se dum la nokto ni moviĝas kaj malfaris la pozicion, nekonscie ni revenis en ĝin, kaj ofte la sekvanta mateno trovis nin en mala litflanko al tiu, kie ni havis, kiam ni ekdormis.

Adiaŭo.

Amiti-sin', reĝino de Babilonio.Kaj venis la tago, kiam mi komprenis, ke jam estis kvardek tagoj de mia alveno en Babilonon. Kaj kvardek noktoj, kies plejparton mi pasigis kune kun mia sklavino, Ŝebin'. Dum tiu tempo mi instruis al ŝi ĉion, kion mi sciis pri kuracarto, kio estis multe pli ol oni scias en tiu epoko. Pere de maladekvataj materialoj ni faris eĉ riskajn trepanadojn celante savi pacientojn, kiujn ni suspektis, ke havis tumorojn en cerbo, kaj kiujn ni tamen ne ĉiam sukcesis savi. Ni forprenis dentojn, vatbulojn vaksajn el oreloj, ni operaciis pere de la iloj, kiujn ni havis en tiu epoko, sed zorgante, ke infekto ne aperos. Ni savis multajn patrinojn naskantajn kaj ties bebojn kiam estis komplikoj en tiu momento, kaj ni gajnis famon en la urbo.

Sed venis la momenton de adiaŭo tagon sunan, je la horo de siestumo, momenton post manĝado...

«Ŝebin', mi devas foriri. Tion, kion mi deziris vidi en Babilono, mi jam vidis. Ĉi tiun matenon mi aĉetis tiun ĉi domon je nomo via. Mi ankaŭ liberigis vin», mi diris donante al ŝi du tabletojn kotajn, unu pri la aĉeto kaj la alia pri la libereco. «Daŭrigu kuracadon tiel, kiel mi lernigis al vi. Neniam lasu iun sen kuracado eĉ se oni ne povas pagi vin. Mi foriras, sed mi revenos, mi promesas».

«Mastro, ne foriru. Mi volas esti kun vi. Se vi devas foriri, mi iros kun vi. Kaj mi ne volas liberecon. Mi volas esti via sklavino ĉiam».

Tuŝis mian koron la fidelecon de la knabino. Sed mi ne akceptis:

«Eĉ se vi rompas la tableton, etulino, tiu estas nur kopio. Originalo estas en Templo de Iŝtar'. Obeu tiun ĉi finan ordonon, Ŝebin': estu libera kuracisto. Praktiku la konojn, kiujn mi donis al vi, je nomo mia. Igu min fiera pri vi. Mi vizitos vin, mi promesas. Mi venos vidi vin kelkajn fojojn, mi promesas. Tiuj tagoj, kiujn mi pasigis kun vi estis mia ripozo, vere. Estis multe da tempo, de kiam mi ne ĝuis tiom multe. Kaj mi foriras kun multe da informo pri babilonanoj, informado, kiun mi valoras multe. Mi venis ĉi tie mortvundita, kaj mi foriras kiel nova homo. Kaj grandparte mi ŝuldas tion al vi. Mi neniam forgesos vin, kaj mi revizitos vin, kara».

Mi iris adiaŭi mian bonan amikon Eleazaron, kiun mi mendis, ke li helpu la novan libertulinon, Ŝebinon. Mi petegis de li, ke nenio mankos al ŝi, kaj ke li helpos ŝin per ĉiu ajn maniero, ke ŝi bezonos, ĉar mi scias pri liaj rilatoj kun registaro. Li miris al tio, ke mi scias, sed mi certigis al li, ke Ŝebin' scias nenion pri tio. Sed ili du estis miaj plej grandaj amikoj en la ubo, krom Reĝino Amiti-sin'', el kiu mi adiaŭos nun. Tiu deklaracio plifortigis mian peton. Pro lia petego, mi konsentis, ke li akompanos min vidi la Reĝinon, kaj tie ni iris kune, du bonaj amikoj.

«Moŝta Reĝino, pardonu, ke mi ĝenas vin, sed mi venas adiaŭi vin. Miaj aferoj postulas mian presencon en Tarteso, kie mi naskiĝis kaj vivis plej parton de vivo mia, kaj mi revenos nur post kelkaj jaroj. Mi esperas, ke ankoraŭ via majesta edzo estos en povo, kaj ke mi povos saluti vin denove kiel reĝinon. Dum mi ne revenos, miajn aferojn zorgos mia eksa sklavino, Ŝebin', kiu havas liberecon kaj miajn kuracartajn konojn».

«Tio ĉi ne estos same sen vi, kuracisto. Sed mi esperas, ke vi baldaŭ solvos viajn aferojn en patrolando via, kaj revenos vidi nin».

«Tiel estos, Reĝina Moŝto. Mi kredas, ke vi konas jam mian amikon Eleazaron», ŝi rigardis lin, kaj ridetis, kapjesante, «kiun mi ankaŭ bedaŭras forlasi».

Ĉifoje neniu soldato akompanis nin, ĉar Eleazar' kavazaŭ estas ano de la palaco. Li adiaŭis min en la ĉefa pordo, kaj deziris al mi bonan ŝancon ĉe mi, pli bone ol kiam mi venis en Babilonon. Li vidis kiel, post brakumi lin, mi turnis kaj marŝis al mia domo. Sed rondirinte la korneron mi simple malaperis de la loko. Eleazar' venos ĉe li almenaŭ unu horon poste, ĉar la palaco estis tiom for. Kaj mi devis adiaŭi iun pli.

Pagante ŝuldon.

Zuma de Babilono.Zuma' estis ĉe si apud fenestro legante kotatableton. Subite ŝi levis siajn okulojn kaj vidis min en duonombro. Kelkaj sensacioj invadis ŝian animon, sed venkis ĝojo sur surprizo:

«Damil'! Plaĉas multe al mi vidi vin. Kiel vi eniris?»

«Zuma'», diris min ignorante ŝian demandon, «mi venas ĝisi vin».

«Ĉu vi foriras?»

«Mi devas reveni mialanden. Sed mi devas peti ion de vi».

«Diru, por ke mi povos fari».

«Srat, nu, mi ŝanĝis ŝian nomon al Ŝebin'. Mi volas, ke vi atentos al ŝi, kaj ke vi helpos ŝin se ŝi bezonas tion. Mi kredas, ke ŝi estas nun virino tute sendependa. Mi liberigis ŝin, sed eble virino sola en tiu ĉi kulturo povos havi problemojn. Promesu, ke vi igos vian edzon protekti ŝin malavarece».

«Kalkulu pri tio. Srat estis mia plejŝatata sklavino, kaj mi ankoraŭ korinklinas al ŝi».

«Mi scias, ke estis ofero por vi, ke via edzo ofertis ŝin al mi kontraŭ mono. Kaj mi scias kial vi faris tion, Zuma'».

Ŝi ruĝiĝis iomete, kvazaŭ mi vidis, ke ŝi faris ion nekorektan.

«Ne, mi ne kontraŭas tion, Zuma'. Jen kulturo via. Eble mi devintus kompreni vin tiun tagon same kiel mi komprenas vin nun. En kulturo mia estas grava ofendo kuŝi kun edzino de amiko, sed tio ĉi estas Babilono. Hodiaŭ mi prenintus vin, ĉar mi scias, ke via edzo ne malamus min pro tio».

Ŝi ridetis al mi. Mi venis al ŝi kaj kisis ŝin. Tio, kio okazis dum la sekvinta duonhoro ne estis same kiel kun Ŝebin', sed mi lasis mian semon en ŝian sinon trifoje, kaj fine mi vidis ŝin sur ŝia lito, tute nuda, svitkovrita kaj feliĉa, kun bruliĝanta korpo ankoraŭ, rigardante al mi plena da dankemo.

«Tiun tagon, kiam mi prenis Sraton en via salono, Zuma', vi spionis min».

«Kaj ankaŭ Eleazar'. Plaĉis al ni, ke almenaŭ vi ĝuis nian sklavinon kaj eble lasus vian semon fremdan en ŝin».

«Ne, mi ne lasis tion, Zuma. Srat ne havas mian filon. Sed eble vi havos ĝin».

«Tion mi esperas», diris ŝi karesante sian ventron.

Mi denove kontemplis ŝin: ŝi estis virino pli malgranda ol Ŝebin', kun haŭto pli pala, ŝia hararo estis blonda, tiom blonda kiel tritiko, virino altklasa en tiu societo, kultura, bone pretigita por sociala vivo. Kaj eksterordinara amantino. Sed si ne allogis multe al mi. Mi havis la senton reciprokinti ŝian gastigadon. Nek pli, nek malpli. Eble pezis en mian animon la diferenco pri aĝo inter ni du, ĉar ŝi estis apenaŭ deknaŭjaraĝa, kio kune kun ŝia malalteco, apenaŭ metro kaj duono, ŝajnigis, ke mi kusis kun infanino. Ŝi estis plenkreskulino eĉ laŭ la normo de jarcento 21ª, sed verevere mi estis miljaraĝa, je la plej strikta senco de la vorto.

«Se vi havas bebon, Zuma', mi memoru al vi, ke la plej bona doktoro en la tuta urbo estas Ŝebin'. Kalkulu pri ŝi».

Ŝi ridetis al mi. Mi vestis malrapide dum mi rakontis al ŝi pri kelkaj aferoj, kiujn mi lernis en Babilono, la urbo, kiu signalis antaŭon kaj malantaŭn en vivo mia, eĉ se mi ne diris al ŝi kial. Poste mi kisis ŝin lastfoje kaj petis, ke ŝi rakontu al neniu tian, kia nia rendevuo estis, eĉ ne al sia edzo, kiel favoro aparta al mi, ano de alia kulturo. Tiel ŝi promesis, kaj ridetis dum mi prenis ŝian manon kaj kisis ĝin je la maniero per kiu miloj da kavaliroj farus post mi antaŭ virinoj, al kiuj ili volas montri respekton, kaj mi eliris la ĉambron. Mi fermis la pordon senbrue, kaj malaperis.

Mi materialiĝis denove en forgesita loko de malnova Judeo, sescent jarojn poste.

 


23 Saluton, Mario. English Español

La urbeto, enhavante apenaŭ kvincent loĝantoj, nomiĝas Nazarto. Mi ĉiam scivolis pri vivmaniero de galileanoj tiam, kiam tiuj gravaj aferojn por homaro okazis. Mi decidis, ke mi ne estos kuracisto, ĉar se en urbego kiel Babilono oni povas ne rimarki pri vi eĉ se vi faras rimarkeblajn aferojn, diverse en urbeto mi devas havi pli modestan metion... Kiam mi serĉis gastejon, oni demandis al mi pri tio, kion mi faras, kaj mi respondis, ke mi intencas resti iom da tempo en la urbeto, kaj ke mi estas ĉarpentisto.

«Kiel vi nomiĝas, ĉarpentisto?», la gastiganto demandis.

«Jozefo», mi diris senhezite. Tiu estas nomo normala en tiu parto, kaj mia celo estis ekscii pri societo en urbetoj de la epoko, kiam Jesuo naskiĝis, pli-malpli.

Unue mi estis iomete frustrita, ĉar ŝanĝi epokon kaj pejzaĝon signifis por mi nur etan ŝanĝon pri sunsituacio: mi forlasis Babilonon je tagmezo kaj venis en Nazrton je la deka matene, kion oni povus konsideri ekzaktan salton pro la hordiferenco inter Mezopotamio kaj Mezoriento. Tamen la diferenco de sescent jaroj al estonto aldone signifis, ke la Tero ne estis en la sma loko rilate al nia stelo, pro la efekto de la movo de precesio de ekvinoksoj, kaj pro tio la malgranda diferenco, kiun mi notis, malgraŭ la sama sunhoro. Mi volis kontakti la plej proksiman ĉarpentejon por asisto kaj konsilo..., kaj mi konstatis, ke en tiu urbeto estas neniu!

Trejnado

Mi esperis trovi, almenaŭ, la faman Sanktan Jozefon, por ke li helpu min iomete je la komenco, kaj ankaŭ estus honoro por mi koni lin kaj labori en sia metiejo, kaj ricevi instruadon rekte el li. Fakte tiu estis alia kialo elekti la saman nomon, ĉar pro tio eble li simpatius al mi pli rapide. Sed la fakto, ke ne estis ĉarpentejo surloke tiutempe devigis min serĉi ĝin aliloke proksime, ĉar mi ne volis enkonduki anakronismon kaj lerni pri tiu arto en tiu momento de la homa historio. Mi demandis en aliaj urboj najbaraj, kaj mi trovis ĝin en Kanaan', ĉirkaŭ naŭ kilometroj for. Li nomiĝis Jesuo, kaj estis tre afabla maturaĝulo. Li demandis al mi, kiam mi eniris sian ĉarpentejon, ĉu mi deziras ion de ili. Li havis du helpantojn, kaj li mem estis la tria verkisto tie. Mi deklaris, ke mi estas fremdulo, kaj deziris translokiĝi en la areon dum kelkaj monatoj almenaŭ, sed dezirante ŝanĝi mian metion, mi petegas de li, ke li permesu al mi labori en lia ĉarpentejo kiel helpanto por lerni la metion. La ulo rigardadis al mi surprizita de mia propono, kiun oni neniam antaŭe faris al li. Mi estis tro aĝa por este komencanto, kaj li ne povas pagi trian salajron. Mi petis, ke li permesu al mi fari la plej humilajn taskojn, kaj ke mi ne ricevu pagon krom procente al tio, kion mi mem faros, sed ververe mi nur volis akiri la metion, kaj per tio mi jam ricevos sufiĉe bonan pagon. Amuzis lin mia propono, kaj li petis de mi, ke mi iru kun la plej juna el siaj dungitoj serĉi lignon en proksima arbaro, ĉar sian materialon ili jam elĉerpas, kaj lignistoj regulaj ne venos ĝis la venonta monato.

Natan', kiel la junulo nomiĝas, portigis min la ĉareton ĝis la arbaro, kies nomo estas Ŝalom', pro tio, ke oni respiras tie en plenpleno da paco, ĉefe se oni ne iras tien labori, kaj kiu kuŝas du kilometrojn for sudorienten de nia ĉarpentejo. Kiam ni atingis la lokon, ni komencis tranĉi dikan arbeton, senveprigis la branĉojn kaj metis la tuton sur la ĉareton, tranĉinte la ĉefan trunkon en tri pecojn. Malgraŭ tio, ke temis pri malgranda arbo, la ĉaro estis vere peza, kaj sekve ni ambaŭ devis tiri el ĝi.

La ĉefo estis tre ĝoja vidi nin tiom frue, ĉar kutime Natan' ne laboris tiom diligente. Li luis min tuje, kaj la sekvintajn tri monatojn mi lernis la manieron per kiu tiuj homoj laboras lignon, same kiel uzi ilian ilaron. Du semajnojn poste mi jam kuraĝis fari kelkajn mebojn per mi mem, kaj monaton poste mi jam scipovis konverti arbon en meblon tute bele lakita kaj vernisita. Ĉiel ajn, temis pri mebloj por neriĉuloj, do mi ne bezonis prilabori ilin tiom delikate. Sed mi petegis de majstro Jesuo, ke li permesu min helpi lin persone produkti la meblojn, kiujn la riĉuloj mendis, ĉar oni devas investi pli da tempo laborante ilin.  Pro tio la bona Jesuo konsentis klarigi al mi la sekretojn de sia metio. Estas dece memorigi, ke pro miaj telepatiaj rimedoj, mi kapablis sekvi liajn eksplikojn multe pli akurate ol normalaj homoj povas, kaj sekve tio, kion la majstro menciis nur unufoje estis registrita en mia menso, ĉar mi ne nur aŭdis liajan vortojn, sed mi ankaŭ vidis la imagojn, kiujn ili alvokis en la menson de la majstro. Pro tio post tri monatoj mi konkludis mian lernadon pri la nobla arto ĉarpenti en urbeto de juda socio de la jarento 1ª, kaj per la moneroj, kiujn mia majstro pagis al mi pro laboro mia kaj kontribuado al tiu alia, mi denove translokiĝis en Nazarton munti mian ĉarpentejon, se mi ne sukcesis trovi Jozefon la Ĉarpentisto kaj oferti al li mian laboron kiel kunlaboranto en sia ejo. Aŭ, kiu scias?, eble se li venos poste, li laboros en mia ĉarpentejo...

La ĉarpentisto de Nazrto. Domo duetaĝa

Sed bona estonta Sankta Jozefo ne venis, kaj pro tio je krucvojo de du stratoj laŭ mi gravaj mi luis domon ne tiom larĝan kiel tiun, kiun mi havis en Babilon', sed same duetaĝan. Ĝi okupis kvin dek kvadratajn metrojn kaj oni venis en la superan etaĝon pere de ŝtipareto ligna, kies suba fino staris sur la planko kaj la supera apogis sin sur truo en la planko de la dua etaĝo. Je la pinto de la domo estis pajla tegmento, kiu permesis fari truon por ke de fenestreto oni povu vidi la straton. Tie ankaŭ estis lito de du kontraŭ kvar kubutoj longe, noktotablo, kelkaj seĝoj kaj pli granda tablo, kiun oni povas uzi por manĝi. Sed mi vidis, ke estas tro da loko por ununura ĉambro, do mi decidis transformi la domon, tiel ke estos alian, pli grandan ĉambron, kaj cele al tio mi devis malfermi kelkajn fenestrojn, tiel, ke la domo estus multe pli luma ol ĝi iam estis. Je la alia etaĝo la lastaj luantoj vivis, kaj la supera estis nur vartenejo, kaj pro tio ĝi estis tiom malpura kaj griza. Mi inversigis la funkciojn de la domo, ĉar mi intencis dediĉi la grundetaĝon al mia ĉarpentejo, kaj vivi en la supera etaĝo. La posedanto ne volis permesi al mi tiujn ŝanĝojn dekomence, sed mi ofertis lin, ke mi aĉetos la domon en la estonto, se la negoco iros bone, kaj ankaŭ mi redonos al li la domon en la sama estato, kiel ĝi estis kiam mi luis ĝin. Finfine li konsentis pro tio, ke mi intencis pagi al li pli ol iam ajn oni pagis lin por la luado, kaj ni faris la dokumenton per kiu li konsentis vendi la domon al mi en la estonto, rabatante la monon, kiun mi jam pagis al li kiel luadon en la momento de la vendo. Same diris la dokumento, ke mi povas transformi la internon de la domo ĉiel ajn mi volos, sed nur se mi redonos ĝin al li en la samaj kondiĉoj, kiujn ĝi havis je la momento de subskribado, pagante mi la elspezoj, se devos esti iu. Pro tio mi prenis povan maleon kaj mi mem faligis la murojn de la tri subajn internajn ĉambrojn tuj post kiam mi certiĝis pri tio, ke ne estis kolono majstra en ili. Mi vidis plezure, ke la domo daŭre staris. Mia rekonstruado ne estis procezon preskaŭ instanta, same kiel Mirno faris en Luno, sed mi ĝuis multe fari tion per miaj manoj. Mi pligrandigis la domon en la korton kaj frukto-ĝardenon, kiuj estis malantaŭ la domo. En la supera etaĝo mi ankaŭ konstruis elirejon, kiu ombrigis la korton, kaj tie mi faris necesjon pere de cirkla truo en larĝa ŝtono. Tiu truo kondukis al kanaleto, kiu finie en ejon metalan, kiun oni povas forpreni facile, tiel, ke ironte al arbaro preni lignon, mi povos preni la ejon pere de mia ĉaro kaj lasi la malpuraĵon tie kaj lavi la ejon en la rivero. Tiel mi havis la unuan necesejon de la regiono.

Kiam la laboroj jam estis finitaj, mi havis larĝan ĉarpentatelieron en la teretaĝo, kaj mian humilan loĝejon en la alia etaĝo. Sur la pordo mi metis grandan afiŝon sur kiu oni povis legi per perfekta hebrea lingvo:

ג'וס? יאסאף
נגר1

Ekster la ejo, ankoraŭ ene de mia bieno, mi disponigis manĝotablon kaj ses seĝojn kun afiŝo kun prezo: 15 drakmoj (משה עשר ג.ר.ד). Mi taksis tion malmuktekosta, kaj same oni devis fari najbaroj, ĉar la tuto malaperis post duonhoro. Multaj aliaj homoj venis mendi similajn meblojn. Sed mi gajnis pli multe da mono per riparaĵoj, ĉar tiuj homoj ne havis multe da mono, do ili preferis, ke mi mendu difektitajn meblojn anstataŭ aĉeti novajn.

Post semajno venis du ĉarpentistoj de najbaraj urbeto kolere plendi, ke mi forrabas siajn klientelarojn, ĉar oni ne povas fari kaj ripari tiom malmultekoste, laŭ ili, kvankam la vera kialo por iliaj problemoj estas, ke ili ne bone laboris. Sed mi proponis pakton al ili: ni ĉarpentistoj de la tuta regiono devos kunveni aprobi komunan prezaron, kaj ankaŭ provizi sufiĉe similan altkvaliton, kaj tamen ne profitegi la bonajn homojn de la regiono. Poste miaj klientoj plendis al mi, ke la prezoj plialtiĝis. Mi konvikis ilin pri tio, ke mi ankaŭ devas manĝi ĉiun tagon, kaj se mia politiko estis ŝarĝi tre malmultekoste antaŭe, tio estis nur pro strategio komerca, ĉar mi ne povas vendi kontraŭ malpli da mono ol mi investis en meblofarado. Pro tio mi komencis malmultekoste, sed iom post iom ni trovos decan prezon.

La geedziĝo.

Tio okazis multe pli frue ol mi antaŭpensis: dum mi vagadis laŭ la ĉirkaŭaĵo de la urbo, guante la freŝan aeron kaj la brilon del sun', mi aŭdis plorĝemon invoĉan. Mi trovis, ke temis pri Miri-am', filino de Joachim', unu el miaj unuaj klientoj. Ŝi kuŝas ĵetite vizaĝgrunden. Al mia demando pri kio okazas, respondis ŝi per plua plorado, kaj ruĝe pro honto ŝi rifuzis rakonti al mi pri tio, kial ŝi ploras. Sed mi legis de ŝia vizaĝo, kaj ĉefe rekte el menso ŝia, ke oni ĵus perfortis ŝin. Mi kompatis la malfeliĉulinon, ĉar en tiu regresema socio, deksesjarulino kiel ŝi jam estas kondamnita ne edziniĝi pro tio, ke la afero alportos gravan honton al tuta familio ŝia. Mi konsolparolis al ŝi, kaj eĉ se ŝi ne diris, mi notis pri tiuj, kiuj misfaris tion: du romiaj soldatoj, kiujn mi pritraktos poste. Mi petis promeson de ŝi, ke ŝi ne rakontos al iu ajn, eĉ siaj gepatroj, ĉar mi solvos ĉion por ŝi. Mi estis tre konvinkema, kaj sekve kiam ŝi venis en sian hejmon ŝia tuniko jam estis pli bonorda, kvazaŭ ŝi nur makulis ĝin pro senzorgo. Ŝi iris en foran lokon de sia domo preĝi, same kiel ŝi kutime faras. Ŝi rigardis al mi dankeme, ĉar pro mia babilado dum la tuta reveno mi ridigis ŝin kelkfoje, tiel ke ŝi kvazaŭ forgesis sian misfortunon. Mi konsilis al ŝi peti Dion pri gvidado kaj spirita konsolo, ĉar mi zorgos pri la materiala flanko de la afero. Ŝi ridetis al mi malgaje kaj eniris sian ĉambron.

Joachim' estis hejme, en granda ĉambro parolas kun sia edzino, Ana. Permesite eniri ilian hejmon, mi klarigis la motivon de mia vizito:

«Amiko Joachim', ĉarma Ana: kiel vi scias, mi jam vivas en via urbo de kelkaj semajnoj, kaj mi ŝatas la lokon kaj la homojn. Mia negoco marŝas bone, kaj mi fartas ĉi tie tiom agrable, ke mi decidis resti ĉi tie definitive, kaj sekve starigi familion».

«Dankon pro la komunikado pri via projekto, Jozefo. Sed diru: per kiu maniero povos mi utili al tio?»

«Per grava maniero, geamikoj. Kiel vi scias, mia ĉarpentejo bone funkcias, kaj nun mi jam havas ion oferti al edzino: propran domon, ĉar mi jam decidis aĉeti ĝin kontraŭ mono, kiun mi jam havas, konstantan monalfluon per kiu estos garantiataj nutrado de la familio pli ol sufiĉe...»

«Kaj?»

«Kaj, amiko Joachin, ĉi tie estas via parto: vi havas filinon tre junan kaj belan, al kiu mi ŝatus edziĝi. Mi ne scias, ĉu inter vi ekzistas la same kutimo kiel ĉe mia lando, kiu postulas, ke kandidato permespeti la gepatrojn kortumi la knabinon, aŭ se, same kiel aliaj popoloj faras, parola interkonsento kun gepatroj sufiĉas por ke la geedziĝo okazos. Sed en ĉiu kazo mi devas kalkuli kun vi. Se vi rifuzas, mi ne insistos, kvankam mi honeste konsideras, ke mi neniam povus havi pli bonajn bogepatrojn ol vi...»

Mia amiko Joachim parolis unue, kiel decas en kazo kiel tia ĉi, per kiu oni decidas la estonton de la filino:

«Amiko Jozefo, honoras nian hejmon vi per esprimo aparteni al ĝi. Mi ne vidas malavantaĝon edzinigi nian filinon al vi», kaj turnante sin al edzino, li aldonis: «Kion vi devas diri, edzino?»

«Edzo, tio, kion vi diros, estos bona laŭ mi. Plaĉas al mi doni ŝin al homo tiom klera kiel vi, Jozefo, anstataŭ al knabo analfabeta de ĉi tiu urbo, aŭ de alia urbo proksima».

«Mi dankas vin pro via konfido. Mi volis diri nenion al Miri-am' antaŭ mi scios vian disponon, sed nun mi sentas min tute libera proponi ŝin. Sed diru: ĉu mi devas kortumi ŝin, aŭ via beno jam sufiĉas?»

«Mia parolo valoras tiom aŭ pli multe ol tiu de mia filino, Jozefo. Pro kortezio vi povas peti de Miri-am', sed ŝi estas ankoraŭ infanino deksesjaraĝa, kaj ŝi faros tion, kion ŝia patro ordonos ŝin. Kaj mi ordonas ŝin edziniĝi al vi».

Mi ankoraŭ trovis ŝin preĝante en sia aparta loko, kaj de malantaŭ ŝi mi klarigis mian voĉon por altiri ŝian atenton. Kiam ŝi turnis al mi, riveliĝis al mi kiom bela ŝi estas, kiom dolĉa ŝia rigardo estas, kaj samtempe la ega malgajo, kiu pendas el okuloj ŝiaj, kio briligis ŝian belecon eĉ pli.

«Miri-am', mi ĵus parolis al viaj gepatroj. Mi petis vian manon de ili. Sed mi volas paroli al vi unue, kaj peti permeson ankaŭ al vi, por ke mi povos edziĝi al vi».

Ŝi rigardadis al mi kun miro, kaj mi sentis, ke mi devas klarigi:

«Miri-am', mi scias, ke vi ne  deziras edzinigi al oldulo. Mi estas pli aĝa ol vi, multe pli ol tio, kion vi povas kredi, sed mi ŝatas vin ege. Mi kredas, ke vi estas eksterordinara persono. Kaj vi ne meritas tion, ke la urbo scios tion, kio okazis en la arbaro, do se vi edzinigas al mi, ĉio okazos ene de sankta geedziĝo. Mi ne plu povas teni la paŝon pri kelkaj aferoj, kaj mi estos ĉasta edzo dum vi ne deziros, ke mi deziru vin. Sed mi volas protekti vin, Miri-am', el la infamio, el la honto, el malriĉeco de la morto de viaj gepatroj, kiuj jam estas maljunaj. Kion vi respondas?»

«Sinjor' Jozefo, mi ne scias kion diri. Mi ne kredas, ke mi povos ricevi viron en mian sinon, eĉ edzon mian, ĉar mi ankoraŭ suferas timon kaj honton de tio, kion mi ĵus pasigis. Ŝajnas al mi, ke vi estas bonulo, kaj io diras al mi, ke mi povas fidi vin. Se vi promesas, ke vi respektos min, mi kredas vin. Pro tio mi permesas al vi, ke vi edzinigos min al vi».

Mi miris pri la forto de la karaktero de tiu infanino, kiu ankoraŭ sentis en sia korpo la atakon, kiun ŝi suferis en la arbaro, kaj konstatante, ke ŝi estas sincera kaj ne kapabla perfidi, mi venis al ŝi kaj kisis ŝian frunton, dirante Dio benu vin, Miri-am'.

Mi revenis al ŝiaj gepatroj, kaj raportis pri tio, ke ĉio jam estis aranĝita, ĉar Miri-am' akceptis edziniĝi al mi, kaj nur mankas la daton pri la ceremonio, kiam ili proponos. Ni interkonsentis, ke du semajnojn poste estus bone, ĉar mi jam deziris komenci familion. Dum tiuj dekkvar tagoj mi aĉetis la domon, kie mia hejmo kaj ĉarpenta ateliero kuŝas, kaj la posedanto estis tre kontenta ne dedukti eĉ unu monaton de la tuta prezo. Pro tio mi donis al li tutan denaron kontraŭ pergamino sur kiu oni skribis kaj subskribis la detalojn de la konstruaĵo, kiun mi aĉetas, kaj ankaŭ inkluzivis la subskribon de atestantojn kaj tiu de la skribisto. Ni ambaŭ ricevis kopion de la dokumento, kies originalon oni lasis en la Templo. Mi jam havis tegmenton oferti al mia edzino.

Je nia nupto, kiel oni diras en la urbo, venis la ĉefuloj de Nazrt, kaj dum la ceremonio, kiu rabeno gvidis, prenis parolon Joachim' mem, kiu benis nin kaj urĝis nin al tio, ke ni baldaŭ donis al li nepon, kvankam mi vidis duonkaŝatajn rigardaĉojn kaj ridetaĉojn de junuloj ĉeestantaj, kiuj sendube envias esti en mia loko..., certe pro tio, ke ili ne povus suspekti la ekzisto de tiu stranga interkonsento inter mia edzino kaj mi.

Je la fino de la ceremonio estis manĝado, kiun kunestis ĉiuj gefamilianoj kaj geamikoj, kaj de mia parto, ne havante parencoj, venis invititoj Jesuo la ĉarpentisto de Kanaao kaj siaj du dungitoj, Natan' kaj Daniel',  kiuj venis el sia urbo aparte kunhavi la ĝojon de tiu momento kun mi. Ili donacis al ni la tutan bele verkitan meblaron de manĝoĉambro, kiun ili konceptis kaj faris por ni aparte, kaj sur ĉiu seĝo ili skribis per bele cizelitaj hebreaj literoj, tiun ĉi mesaĝon:


יוסף ומרי1
הקולגות שלך ואף על פי כן ידידים2
יאסאף, נאטאן, ודניאל3

Post kelkaj horoj da celebrado, en kiuj mankis nek vino nek delikataĵoj kuiritaj de Ana kaj Miri-am' pere de la helpo de siaj servistinoj Sara kaj Rebeko (ĉar judoj ne havas sklavojn), finfine venis la momento ĝisi la gastojn. Ili akompanis nin al nia hejmo, ĉar ĉio okazis ĉe miaj bopatroj. Je la lintelo de nia domenirejo, mi uzis romianan kutimon: mi prenis mian edzinon sur miajn brakojn kaj trairis la lintelon de la domo, fermante la pordon tuje, simboligante per tio, ke tiu estas nia nesto, nia fortreso, kaj ke tie ni ne ricevos viziton dum la cetero de la tago.

Ferminte la pordon, mi lasis ŝin sur la planko, kaj pro ŝia fuĝanta rigardo fiksata surgrunde, mi prenis ŝian manon kaj diris:

«Edzino: Jozefo la Ĉarpentisto havas nur unu voĉon. Mi akompanas vin al via ĉambro, kiu ne estos mia dum vi ne deziros tion, kaj poste mi montros al vi tiun mian, por ke vi sciu kie mi estas kiam vi bezonos ion ajn de mi».

Mi gvidis ŝin supren, al la dua dormo ĉambro. Tie estis la plej bona lito, vestita per bele ornamitaj tukoj, koverto, kaj komfortaj kuseno kaj matraco plenaj ne per pajlo, sed plumoj. Denove mi kisis ŝian frunton kaj dufoje petis benon de Dio por ŝi, plej bona knabino. Tuj farinte tion, mi suben venis en mian atelieron fini vernisi kelkajn meblojn, kiujn oni mendis al mi. Post du horoj mi estis tiom submetita en mian laboron, ke mi ne sentis ŝin veni ĝis kiam mi notis ŝiajn brakojn ĉirkaŭ mia kolo, kaj metinte lipojn sur mia vango, ŝi kisis min kaj diris:

«Edzo, via nova edzino pretigis vespermanĝon por vi. Ni manĝu kaj permesu al mi danki tion, kion vi faras por mi».

Fakte estis kamomila trinkaĵo kaj dolĉaĵo, kiuj faris bone al mia gorĝo seka, kaj iom da konversacio. Ŝi estas tre simpatia kaj povas paroli pri multaj aferoj, kaj ankaŭ igi min ridi per la maniero, kiun ŝi havis agi kaj paroli. Post du horoj jam estis nokto kaj ŝi iris supren al sia ĉambro, kaj mi iris en tiun mian, do ni dormis ĉaste unu apud la alia kun muro inter ni. Dum kelkaj jaroj ni dormis tiel, sed multe pli frue ol tio, kvar monatojn poste, la ventro de mia edzino jam evidentigis, ke estas dua vivo en ĝi.

La anoncado.

Mi ofte pripensis la eventon, kiu movis mian kompaton efektivigi la pantomiman geedziĝon kun tiu knabino, kaj iam mi finfine diris al ŝi:

«Miras mi, Miri-am'', pri tio, kiom bele vi akceptis kaj disvolvas vian gravedon. Ni du scias pri la maniero, kiel ĝi ekis, kaj mi scias, ke knabinoj en via situacio ĉiam havas problemojn dormi, kaj ili ĉiam estas nervozaj kaj malfacile trakteblaj. Vi agis al mi kun respekto kaj digneco, krom amo kaj lojaleco, kaj mi neniam vidis en vi geston aŭ vorton nedecajn».

«Edzo, mi estas trankvila pro tio, kion la anĝelo diris al mi».

«Ĉu anĝelo? Kiu anĝelo?»

«Mi ne rakontis al vi antaŭe, edzo, ĉar mi ne certis, ke tio okazis, sed poste mi konvinkiĝis, ke tio estis vera».

«Kiam ricevis vin la viziton de tiu anĝelo?»

«Tiun tagon, kiam mi havis la renkonton en la foresto, Jozefo. Ĵus antaŭ vi proponis edziĝo al mi».

Ŝokita pli ol scivolema, mi eliris la ĉambron kaj temposaltis al tiu tago, ĉar ankaŭ mi deziris vidi la anĝelon. Tio, kion mi vidis de la sojlo de la pordo, ŝtonigis min: la supozita anĝelo estis mia eks-sklavino babilona, Ŝebin', vestita per blankega robo silka, kiu respegulis la sunlumon venantan de malfermita fenestro apud kiu Miri-am'' preĝis. Ŝi parolas al ŝi kiam mi venis, kaj mi povis aŭdi kelkajn frazojn:

«... Jesuo, kiu estos savado por ĉiuj generacioj». Post tiuj vortoj, la anĝelo rigardis al mi kaj eliris la alian pordon. Fulmotondro!, diris mi al mi mem, Kiu diable lernigis ŝin salti tra la tempo? Kaj tiam mi konstatis denove pri la ŝajneco inter la vizaĝoj de Ŝebin' kaj Vanesin'... Ĉu estos io komuna inter ili du? Tempo, mi diris al mi mem, respondos al mi pri tio.

Mi revenis al tiu momento, kiam mi edzino ekdiris al mi pri sia anĝelo, kaj demandis:

«Diru, edzino: kion ekzakte diris anĝelo al vi? Ĉu vi povas memori?»

«Ion strangan diris li, kiu tamen povis helpi min superi miajn problemojn tiam. Kompreneble, mi povas memori. Mi neniam forgesos tiujn vortojn:

Saluton, Miri-am', gracoplena,
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino,
ĉar vi naskos bebon, kiu savos ĉiujn generaciojn».

«Sankta Gabriel'!», mi diris sovaĝe.

«Ĉu vi konas lin?»

«Jes..., mi diru ne, mi ne vidis lin antaŭe, sed mi scias, ke temas pri Sankta Gabriel', arĥanĝelo. Li estras anĝelojn, kaj estas sendito de Dio por gravaj mesaĝoj».

«Aldone al tiuj vortoj, kiujn li diris, ĉu vi opinias, ke ili signifas ion?»

«Ili signifas, ke via filo estos fama en la tuta mondo dum miloj da jaroj, Miri-am'. Kaj lian nomon oni benos per ĉiu lingvo en ĉiu nacio. Kaj li nomiĝas Jesuo».

«Tiel, kiel vi ordonos, edzo. Anĝelo diris al mi, ke tiu estos lia nomo. Estas koincido, ke vi decidis same sen scii tion».

«Jes, Miri-am'», diris mi gustumante ŝian naivecon kaj la ĉarmon de tiu momento, «estas dia koincido. Mi lasas vin nun, edzino, ĉar mi devas solvi ion kun kliento».

Kaj lasante ŝin en ŝiaj aferoj, mi iris denove en la foran pasinton, ses cent jarojn antaŭe, vidi mian sklavinon Ŝebinon, kiu ankoraŭ ne scias, ke ŝi devas esti la anĝelo pri anoncado. Antaŭ ni ĝisis, ŝi diris al mi, ke ŝi faros ĉion, kion mi diros. Kaj mi diris al ŝi, ke mi revenos viziti ŝin. Mi venis dek jarojn post kiam mi foriris.

«Mastro! Vi revenis!», diris virino iomete pli dika kaj iomete pli faldita ol mi lasis.

«Mi ne plu eltenis vivi sen vi, Ŝebin'. Diru al mi pri tio, kion vi faris dum tiom da tempo».

 Ŝi rakontis, ke ŝi daŭre kuracas homojn, ke kelkaj pacientoj mortis, sed ili fartis vere malbone. Temis pri nekuraceblaj malsanoj (tiutempe, aldonus mi), kiel kancero, tuberkulozo kaj similaj. Sed babilonanoj ŝatis ŝin kaj eĉ la Reĝo mem vokis ŝin kelkfoje, kiam li fartis malsane. Ŝi ofertis konsilon, por ke ilia sano pliboniĝos, sed oni ne ĉiam sekvis ŝian rekomendojn.

«Ĉi vi ne edziniĝis, Ŝebin'?»

«Ne, mastro. Kie mi trovu alian viron, kiel vi?»

«Ne ennamiĝu, Ŝebin'. Ne enamiĝu al viro tia, kia mi, kiu estas kun vi kaj subite malaperas... Vi bezonas viron bonan, kiu amas vin kaj zorgas pri vi».

«Nu, kiam li aperos, mi prezentos lin al vi, se vi ankoraŭ estas proksime, aŭ se vi venas vidi nin, mastro».

«Mi ne plu estas via mastro, Ŝebin'. Ne plu uzu tiun vorton pri mi, ino».

«Pardonu, sed mi ne emas nomi vin aliel, mastro».

«Klopodu, bonvolu».

Mi observis ŝin atente, kaj konstatis, ke ŝi ankoraŭ estas bela, juna, tre alloga je ŝia kvardekrajaĝo. En tiu societo ŝi devus esti oldulino, kaj tamen ŝi estis apenaŭ iom malpli juna ol ŝi estis je la momento, kiam mi konis ŝin. Eble esti relative malalta kaj maldika, kaj ŝia infana vizaĝo donis al ŝi la evidentan aspekton junan, kiun ŝi havas. Kaj ŝia vivo estas tre sana. Finfine mi konis kuraciston, kies sano propagandas siajn bonajn servojn.

Mi demandis pri miaj geamikoj Eleazar' kaj Zuma'. Ŝi ridetis iel malgaje antaŭ ŝi diris:

«Ili fartas bonege. Post kiam vi foriris, Zuma' havis ĝemelojn».

«Ĉu ĝemelojn? ¿Kiam naskiĝis ili, ekzakte?»

«Naŭ monatoj post via foriro, mastro», mi ne povis nei amaran nuancon en ŝia voĉo.

«Mi scias pri tio, kio tristigas vin, Ŝebin', sed ne zorgu, vi ankaŭ havos gefilojn», mi diris lokigante la lastan pecon en la puzlo Ŝebin'-Vanesin'.

«Ne, Damil'», surprizigis min ŝia uzo de mia nomo, «estis bone kontroli klinike viajn gefilojn, Eleazar' kaj Mila'. Vidante ilin mi imagis tion, kiel aspektis vi, kiam vi estis infano. Kaj duoble». Nun ŝia rideto estis sincera. Ŝi havis dek jarojn enkapigi tion, ke tion, kion mi neis al ŝi, mi donis al Zuma', eble pro tio, ke tiu estis libera virino.

«Mi ne sciis, Ŝebin'. Mi sciis nenion pri tio, vere. Sed eĉ se mi scius, mi ne venus pro ili. Mi ne scias, ĉi mi havos tempon koni ilin. Sed mi venis por vi, vidi vin, scii kiel vi fartas, kaj ankaŭ pro alia tre aparta kialo».

«Kiu kialo?»

«Ŝebin', mi bezonas favoron de vi».

«Mia plezuro fari tion, mastro».

Mi prenis ŝin al vestaĵbutiko kaj aĉetis por ŝi blankan tunikon, blankegan, silkan, kiu respegulis lumon tre efike. Kiam ni denove estis ĉe ŝi, mi proponis tion:

«Mi portos vin al alia loko por ke vi diru tekston al virino, kiu travivas malalgrablan momenton. Mi deziras, ke vi kuraĝigu ŝin. Sed ŝi estas iomete nenormala, kaj pro tio mi deziras, ke vi diru al ŝi ekzakte tion», mi diris, montrante tableton kotan kuiritan sur kiu per kojnforma skribado mi farintis transkribon fonetikan de mesaĝo en la hebrea lingvo. Ŝi komprenis nenion, certe, sed mi asertis, ke temas pri fremda knabino, kaj estis tre grave, ke ŝi diru ekzakte tion. Ĉu ŝi povus memori tio parkere? Ŝi tiam ripetis ĉion al mi sen rigardi la tableton.

Ŝi survestiĝis per sia nova tuniko, kaj preninte ŝian kubuton,  mi tiris ŝin al proksima ĉambro, tiel ke transirante la pordolintelon ni saltis al simila lintelo de la domo de mia amiko Joachim. Ni trovis Miri-amon preĝante surgenue proksime al fenestro, kaj mi rapide kaŝis malantaŭ la pordo. De tie mi vidis Ŝebinon diri en perfekta hebrea:

«Saluton, Miri-am'!»

La hebreino saltis, malfermante siajn okulojn, kaj aŭdis la ceteran parton de la mesaĝo:

«Plena da graco estas vi. La Sinjor' estas kun vi. Benata vi estas inter ĉiuj virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Ĉar vi naskos filon, kiu estos saveco por multaj generacioj».

Kompatinda Miri-am'' vidiante tiun estaĵon portantan tiun brilantan vestaĵon, kiu ekaperis de la nenio, restis rigardante kun malferma buŝo, kvazaŭ ŝi ne komprenas. Ŝebin' finis diri sian mesaĝon kaj poste eliris tra la pordo per kiu ni venis, kaj kiam sufiĉe proksime estis ŝi de mi, mi prenis ŝian kubuton denove kaj revenis ĉe ŝi, sescent jarojn en la pasinto kaj pli ol mil kilometrojn for en orienton.

Ŝebin' futuriĝas.

«Mastro, kiu estis tiu knabino?»

«Kompatindulino, oni perfortis ŝin, kaj vi helpis ŝin pasigi la malbonan momenton».

«Kion diris mi al ŝi?»

«Vi diris, ke ŝi devas estis memfida, kaj ke ĉio iros bone».

Sed mia disciplino ne estis stulta. Ŝi kuris al la alia ĉambro, kaj vidis tie neniun virinon, ĉu hebrea, ĉu babilona.

«Mastro, diru al mi veron».

«Mia kara, se mi diros al vi la veron, vi ne kredos, do mi nur diros tion: ni faris magion».

«Kian magion? Ĉu Marduk' aprobas ĝin?»

«Marduk aprobas tion, mia infanino. Ni faris bone. Sed diru al mi ion: kiel vi estas tiom freŝa je via aĝo?»

«Mi sekvas viajn konsilojn, mastro. Mi manĝas ekvilibre, mi moviĝas sufiĉe ĉiun tagon, sed ne troe, kaj mi provas la medicinojn, kiujn mi rekomendas al aliaj homoj. Mia vivo estas trankvila».

Mi rigardis al ŝi simpatie. Mi vidis blankan haron meze de ŝia frunto. Mi selektis ĝin zorge inter miaj fingroj, kaj tirante mole, mi elradikigis ĝin en mian manon.

«Ĉu vi donacas tion al mi?»

Ŝi levis siajn ŝultrojn kaj diris, serioze: «Via estu, mastro. Ĝi ne plu utilas al mi. Strangaj donacoj kontentigas vin».

«Nu, mi donacos ion al vi, Ŝebin', sed tio okazos morgaŭ. Mi nun devas lasi vin. Nuligu viajn rendevuojn morgaŭajn, ĉar mi venos manĝi kun vi kaj klarigi al vi multajn aferojn. Inter ili tion, kion ni faris hodiaŭ».

Mi revenis en mian hejmon piede de Partenon' je la jarcento cent mil tridek, kun blankharo de Ŝebin' en mia mano. Tie mi havis la necesajn erojn krei pocion por ŝi el ŝia DNA, tiel, ke ŝi ne plu suferos malsanon aŭ aĝon, same kiel mi ne plu suferas ilin. Post kelkaj horoj mi finis ĝin. Mi profitis la ŝancon viziti miajn geamikojn. Mi pasigis kelkajn tagojn kun ili, kaj oni diris al mi pri la lastaj novaĵoj en la planedo. Estis novaj fakoj kaj fakistoj, inter ili la spaca teleportvojaĝo, kaj sekve oni trovis kelkajn civilizaciojn tre interesajn, sed pezante tiom multe ankoraŭ la Dua Parentezo, ili zorgis ne notigi sin al ili.

Kun tiu novaĵoj, mi iris vidi miajn du knabinojn. Unue mi vizitis Babilonon, kaj venis ĵus manĝi kun Ŝebin'.

«Ĉu vi atendis min?»

«Saluton, majstron», ŝi diris kisante min. «Mi stufis ŝafon, kiel vi ŝatas, kaj preparis fruktosalaton, ankaŭ».

«Ĉu ni du estas solaj en la domo?»

«Jes, majstro».

«Nu, rigardu, mi devas diri kelkajn gravajn aferojn. Mi ne venas ekzakte el Tarteso, kvankam mi venas el tiu  geografia parto».

«De kie vi venas?»

«De loko tartesa nomita Cjezo. Tio diras nenion al vi, evidente, ĉar mi ankaŭ venas el alia tempo».

«Kio?»

«Je mia tempo, Ŝebin', oni lernis movi laŭ tempo, tien kaj reen. La knabino, kiun vi vidis hieraŭ, naskiĝos post ses cent jaroj, proksimume».

«Mi ne povas kredi, majstro. Vi primokas min».

«Ne, gravas ke ne. Kaj mi pruvos al vi. Diru: ĉu via patrino ankoraŭ vivas?»

«Ŝi mortis kiam mi estis dekjaraĝa, majstro. Kial vi demandas?»

«Nu, vi vidos... Ĉu vi memoras ŝin?»

«Jes. Mi ankoraŭ vidas ŝin,  en miaj sonĝoj».

«Kie vi vidis ŝin lastfoje?»

«Ĉe Eleazar'. Ŝi estis lia sklavino. Mi vidis ŝin kelkajn tagojn antaŭ ŝia morto».

Mi kalkulis mense, kaj portis Ŝebinon je tridek jaroj pli frue, ĉe Eleazar'. Ni ne trovis mian amikon kiel familikapon, evidente, ĉar li estis infano. Sed ni trovis lian patron. Ni postenigis nin antaŭ lia pordo, kaj kiam sklavo eliris, ni demandis pri sklavino Sarfin', patrino de Ŝebin'. Li denove iris en la domon, kaj baldaŭ venis Sarfin' kaj infanino, Srat' dek­jaraĝa. Mi demandis al ŝi, tiam, ĉu li konas Myr', sanigulinon de la urbo Ur', kiun mi bezonas urĝe. Ŝi respondis, kiel mi esperis, ke ne, ĉar mi ĵus inventis la nomon kaj eston de tiu virino.

«Sed ĉu vi vere estas Sarfin'?», Ŝebin' demandis.

«Jes, sinjorino. Kial vi demandas?»

«Kaj ĉu tiu ĉi infanino estas Sahib''?», demandis senzorge al demando de patrin'.

«Jes. Ŝi estas bela, ĉu ne? Ŝi estas mia ĝojo. Venu, Sahib'', salutu la sinjorinon».

«Bone, Sarfin', ni ne volas ĝeni vin plue el viaj devoj. Ni devas foriri. Mi bedaŭras, ke ni igis vin perdi vian tempon. Salutu mastron Eleazaron el nia parto. Ĝis, Sarfin'», diris mi intence forgesante diri al ŝi pri tio, kiuj ni estas.

Kiam ni venis en la tempon de Ŝebin', tridek jarojn poste, ŝi estis iomete pala, kvankam mi devas konfesi, ke multe pli trankvila ol mi estis, kiam mi faris mian unuan salton laŭ tempo.

«Kio ĵus okazis?», diris ŝi kun hororo en sia vizaĝo.

«Oni nomas tion ŝoko, Ŝebin'. Vi estas tre nervoza, preskaŭ ekploronte, aŭ krionte, aŭ eĉ batonte min. Sed vi ankaŭ povas trankviliĝi, kaj tiel vi komprenos ĉion pli bone».

«Kio okazis, mastro?», ŝi ripetis, kaj ekploregis. Mi brakumis ŝin kaj kisis ŝian frunton, dum mi diras per la plej patra voĉo, kiun mi sukcesis fari:

«Ja, ja, mia etulino. Ni grimpis laŭ la tempo, kaj vi vizitis vian patrinon, kiam vi estis nur okjaraĝa. Vi ankoraŭ vivos du jarojn pli kun ŝi».

«Kaj tiu eta infanino estis mi?!»

«Jes, belulino. Tion oni konas kiel bikronio. Tio okazas kiam la sama homo ĉeestas en la sama tempo kaj loko je du diversaj aĝoj en sia vivo. Vi jam sciis, ke nenio malbona okazas pro tio».

«Ĉu nenio!? Mi prskaŭ mortas pro ektimo, mastro».

Ŝajnis, ke mi restos ŝia mastro denove. Mi ne kuraĝis kontraŭi ŝin pri tio, ĉar temas pri maniero teni sin sur io. Tiu ĉi virino fidas min, malgraŭ ĉio.

«Venu, Ŝebin', sidiĝu apud mi. Kaj rigardu al mi. Mi estas via mastro, Damil', ĉu vi memoras?»

«Jes, mastro. Kion ajn vi diru, mastro. Via sklavino obeas vin». Glub!, mi diris al mi mem, La kompatindulino regresas. Kaj mi neniam volis lerni psikologion! Kia azeno mi estis... Ni vidu tion, kiel ni eliru la situacion.

«Karulino, rigardu: mi jam diris al vi, ke mi kapablas vojaĝi laŭ tempo. Maniero konvinki vin pri tio estas prezenti al vi iun, kiun vi jam scias, ke ŝi mortis, kaj tamen vi vidas ŝin viva. Tiel vi scius, ke vi ja vojaĝis laŭ tempo. Nun ne nervozu. Mi bezonas vin tuta».

Mi prenis ŝian manon, kaj kisis ĝin. Tio estis surprize al ŝi.

«Mastro, ne decas, ke mastro kisu sian sklavinon, sed inverse».

«Ŝebin', vi ne plu estas sklavino mia. Vi estas libera virino, ĉu vi memoras? Nun vi direktas vian vivon. Vi estas libera virino, vi estas doktorino. Estas vi tiu, kiu helpas aliajn homojn. Kaj ju pli rapide vi englutos tion, kion vi ĵus travivis,  des pli baldaŭ vi povos helpi min. Mi ne plu estas via mastro, sed mi estas via amiko, kaj mi bezonas vian helpon».

«Konsentite, Damil». Uff, dris mi al mi mem, alia signifa ŝanĝo. La afero progresas bone.

«Nu, vidu: vojaĝojn laŭ tempo oni povas fari. Mi ne naskiĝis en via jarcento, sed dudek ses jarentoj post tiu via. Kaj mi venis en vian epokon prisitudi la societon de la Granda Reĝo Nabukodonosor'. Kaj mia premio estis trovi vin, apartan virinon».

«Ha! Malgaja sklavino kiel multaj aliaj, kiun nur via piego povis liberigi kontraŭ neniu merito mia».

«Ne diru tion, ulino. Vi doktoriĝis en nur kvardek taoj. Tion neniu faris en la tuta homarhistorio. Kaj ankaŭ vi dancas plej bele». Ni du ridetis.

«Hm, mi kredas, ke krom vojaĝi laŭ tempo vi ankaŭ faras aliajn miraferojn, Damil. Certe vi metis tiujn pensojn en mian kapon, tiel, ke la merito ne estas mia, sed via». Mi ridetis al la saĝeco ŝia, kaj respondis:

«Vidu, ke kiam oni kloarigis tion al mi, la vojaĝojn laŭ tempo, mi ne sukcesis atingi tiun konkludon. Vi vere estas pli lerta ol mi estas. Vi lernas multe pli rapide ol mi, Ŝebin'».

«Do ĉu mi lernos tempovojaĝi, same kiel vi faras?»

«Mi ne scias, karulino. Mi ne devus povi, sed pro stranga kialo, kiun mi ankoraŭ ne komprenas, mi povas. Sed vi ne bezonas, car mi portos vin tiam, kiam vi volos. Tamen, eblas, ke mi petos pluan favoron de vi. Sciante, ke ni tempovojaĝas, tio estos pli facile por vi».

«Kion ajn vi diros, Damil. Parolu, kaj via amikino plezurigos vin».

Jen giganta paŝo!: ŝi diris amikino! Tiu knabino jam vidis min kiel sian ekvalulo. Jen sinsekva progreso. Neniam majstro havis pli bonan lernantinon.

La ceteron de la tagon ni promenis laŭ la Ĝardenoj de Babilono. Ŝi sekvis mian proponon nuliginte ĉiujn vizitojn ĉe sia doktorejo. Ni ĝuis la vidadon pri ĉiuj vegetalaj specoj tiutempaj dismontritaj laŭ grandaj hortetoj ŝtupaj apud la reĝaj palacoj.

Mi pasigis kelkajn tagojn kun mia ekssklavino, kaj dum tiu tempo mi lernigis ŝin la arton telepatii. Oni ne bezonas havi apartan organon por tio. Ĝi estas arto, kiun oni ja povas lerni. Ĉefe kiam instruisto miljaraĝa metis la necesajn procedojn, rimedojn kaj erojn en la kapon, tiel kiel mi senkonscie faris pri la bazoj de kuracarto, kiujn la antikvaj babilonanoj mastrumis, kaj ankaŭ pri aliaj pli orientaj, kiel fingropunkturo kaj refleksoterapio.

La filo de l' ĉarpentisto.

Progresinte ŝi tiom multe, mi ĝisis ŝin, promesante, ke mi baldaŭ revenos vidi ŝin. Sed ŝi petis de mi, ke mi ne revenu antaŭ kelkaj monatoj pasis, ĉar ŝi devos engluti ĉion, kion ŝi ĵus ekspertis. Je la oka monato de gravediĝo, romianoj ordonis, ke ni devos encensiĝi ĉe niaj naskiĝurboj. Veninte mi en Nazrton, mi komentis, ke mi venas el Belen', ĉar ĝi estas la judurbo, kiun mi pripensis unue, kiam hotelestro demandis. Pro tio Mirijam' kaj mi devis veturi per nia azeno al tiu urbo, kiu estis pli ol cent kilometroj for, trans montoj kaj riveretoj suden el nia hejmo en Zazrt'. Kiam ni finfine venis, Mirijam' malbone fartis pri sia gravediĝo, sed ne estis libera ĉambro por ni en la tuta urbeto, eĉ ne ununura lito, do preterpasante kripon, kie estis mulino kaj bovo, mi prenis mian edzion sur miaj brakoj kaj lasis ŝin sur kelkaj pakoj de pajlo, kiujn mi vidis tie, tiel ke ŝi povos ripozi plej komforte kiel eble, for de malvarmo kaj pluvo. Sed okazis, ke ŝi komencis naski, kaj post iom malpli ol horo venis en la mondon nia eta Jesuo, kiun ni nomigis tiel honore al mia instruisto kaj majstro pri juda ĉarpentarto. Sed tiun nokton okazis io vere stranga: tri gravuloj el foraj landoj venis kaj donacis al ni oron, incenson kaj mirho. Ili diris, ke ili serĉintas la Reĝon de Reĝoj, kiu iam regos sur ĉiu reĝo konita. La pli aĝa ol ili nomiĝis Melĉor', kaj lia hararo estis tute blanka kaj lia vizaĝo faldiĝis multe. La sekvinta estis Gaspar', ruĝharulo kaj kun densa barbo. La lasta estis tre bruna, preskaŭ nigrhaŭtulo; kaj lia nomo estis Baltasar'. Ili parolis al ni per granda respekto kaj pardonpetis pro tio, ke siaj donacoj ne estis pli bonaj, sed la vojaĝo estis longa, post la fuĝanta stelo, kaj ili serĉis nin de kelkaj monatoj, kaj aldone perfida servisto rabis de ili la donacojn, kiujn ili portis por la Reĝo de Reĝoj. Mi naĝis laŭ ilia fluo, dum Mirijam' kaj mi rigardis unu la alian fojfoje nesciante kion pensi pri tiuj homoj, kiuj ŝajnis al ni frenezaj, sed tamen ne danĝeraj.

La venintan tagon ni vizitis la skribiston oficialan, kiun romianoj enpostenigis en la urbon, kaj enskribiĝis en la censo. Kiam ni jam komencintis revenon al nia hejmo en Nazrt, mi trovis strangajn pensojn. Fakte mi notis ion en funkciuloj romiaj, kies spionoj ekscias ĉion. Sed temis pri judaj policanoj, kiuj pensas en siaj enaj teruro, ke io ne iris bone. Mi demandis al unu el ili pri la vojo al Nazrt, ŝajnigante, ke mi perdiĝis, kaj mi menciis hazarde nian reĝon Herodo. Io tremblis en lia sino, kja mi vidis flugantan penson, kiu zorgigis min: la reĝo konis pri la novaĵoj pri la tiuj gravuloj el foraj landoj, kiujn oni nomis La Magiaj Reĝoj, kaj li timis pri sia sidloko. Tiu afero pri Rego de Reĝoj ekscitis lian megalomanion, kaj eĉ se la penso estas sensenca, li timis pri la naskiĝo de reĝo, kiu forprenus lian kronon kelkajn jarojn poste. Sekve, li konsideras murdi novnakitojn en Izraelo, aŭ almenaŭ en Judeo.

«Ni iros en Egiption, edzino», mi dirs al Mirjam'. Kaj antaŭ ŝi diris ion, mi aldonis: «Herodo intencas murdi ĉiun bebon naskita de antaŭ tri monatoj. Anĝelo diris al mi en mia sonĝo».

Ŝi, prudenta virino, nenion diris. Mi prenis la kolbridon de nia azeno, kaj iris al Maadan', eta urbo landlima al Izraelo, sed jam ene de Egiptio. Tie ni loĝis kelkajn jarojn, laborante mi pri mia metio, kiel dungito en eta ĉarpentejo, kie nur du homoj laboris. Denove mi laboris komisie, sed tio sufiĉis subteni mian familion kaj pagi ludometon, en kiu mia edzino zorgis pri ni du.

Post kelkaj jaroj, kiam la hororoj kaŭzitaj de la psikopatio de tiu abonema reĝo jam estos forgestaj, ni decidis reveni en Nazarton, falsigante la aĝon de nia fili ĉirkaŭ kvar jaroj, ĉar ni ne volis problemoj kun judaj funkciuloj.

Nia filo, ĉar mi adoptis lin je koro mia, kreskis, kaj mi baldaŭ lernigis lin legi kaj skribi, same kiel la bazojn de mia metio. La filo de ĉarpentisto tiutempe kutimis iĝi ĉarpentisto ĉar la metiejo jam funkcias, li helpas patron, kaj iom post iom li lernas la metion, tiel ke lia lerando estas lia industrio, kaj inverse. Vere, oni neniam finas lerni, ĉu? Mia edzino zorgis pri ni, kaj ŝia taglaboro estis ankaŭ dura: ŝi vekiĝis frue, konrolis la birdoj en nia korto, aĉetis en merkato la necesajn aferojn, purigis la domon (ĉar ni ne havis servantojn), ŝi kuiris, ŝi portis al ni manĝeton post kelkaj horoj, kaj ŝi vokis nin manĝi tagmeze kaj fine de la tago, eĉ se kelkfoje ŝi tiris el ni per niaj manoj, kiam ni estis tiom submetitaj en nia laboro... Sed ne nur ni laboris mane, sed ni prikomentis multajn aferojn pri kulturo romia kaj juda, pri la sanktaj skribaĵoj de nia popolo, kaj de aliaj aferoj, kiuj interesas nur al ĉarpentistoj, same kiel aliaj, kiujn estus tede listigi. Sed klaĉe al klaĉe Jesueto akiris  kulturon kaj teorian instruadon pli larĝan kaj altkvalitan ol tiu de multaj romiaj patricoj. Fine de la tago ni estis lacaj, sed dankemaj, kaj ni dankis Dion pro tago sen eventoj rimarkeblaj kaj, ĉefe, bedaŭrindaj. Nia familio estis nur unu pli en la urbeto, kvankam estas la familio de la ĉarpentisto, kaj estis nur unu ĉarpentejo en la tuta urbeto. Ne mankis al ni laboro, kaj iom post iom ni sukcesis fini ĉiun mendon. Jesuo iĝis bona ĉarpentisto iom post iom. La plej rimarkebla evento en lia infaneco okazis kiam li jam legis ĉiun pergaminon, kiu estis en nia domo: tagon li perdiĝis. Ni serĉis lin en la lokojn de urbo, kie infano povus kaŝi, sed sensukcese. Finfine najbaro diris al ni, ke li vidis lin proksime de sinagogo, kaj tie ni trovis lin diskutante kun rabenoj pri antikvaj skribaĵoj. Mi supozas, ke rabenoj trovis amuze, ke infano tiom juna jam scipovis legi kaj konis rakontojn kaj reguloj tie fiksitaj. Ni prenis lin, kaj min surprizis lia respondo al demando de sia patrino: Filo, kial vi faris tion al ni? Kaj la respondo estis: Virino, ĉu vi ne scias, ke mi parolis pri la aferoj de mia patro? La aŭdantoj ridetis, ĉar ili pensis, ke la infano referencas al Dio, sed vero estas, ke mi, lia oficiala patro, parolas al li pri tiaj aferoj, kaj en lia infana menso ĉio rilata al Dio, hebrea kulturo, skribaĵoj, estis aferoj miaj, la aferoj de sia patro. Poste mi klarigis al li, hejme, ke tiuj aferoj apartenas al la tuta popolo de Izraelo. Mi ĉiam emas paroli pri ĉio, kaj mia adopta filo verŝajne heredis tiun intelektan emon el mi, kaj mi estas tre fiera pro tio.

Deksesjare Jesuo jam estis eksterordinara ĉarpentisto. MI ŝajnigis, ke mi ne plu estas tiom forta kiel antaŭe, akj tiumaniere li respondecis pli kaj pli, tiel ke finfine li okupiĝis pri ĉio. Lia kulturo kaj bonmaniero trakti aliajn kaj prudento estis grandaj, kaj ĉiuj ŝatis lin. Aldone, de tre malgranda aĝo li lernis, ke estas pli bone silenti kaj lerni de aliaj, ol paroli troe kaj erarigi aliajn. La negoco transformiĝis iom post iom, kaj se dekomence li estis nur mia helpanto, lia rolo graviĝis iom post iom en nia entrepreno, kaj je la komenco de lia kvina jarkvino li estis la majstro, kaj mi estis nur la maljuna patro, kiu nur povis helpi lin je mia sepjardeko kaj duono. Ni neniam dungis alian homon, ĉar la homoj en nia urbo estis neriĉaj kaj ne kutime aĉetis novajn meblojn, sed ili preferis ripari malnovajn. Fojfoje Jesuo de Kanao sendis al ni mendojn, kiujn li mem ne povis fari li mem, eĉ se lia ĉarpentejo estis la plej grava en la regiono. Inter tiuj mendoj mia filo preferis tiujn, kiuj temas pri ripari ŝipetojn por fiŝkaptistoj en najbaraj lagoj, kiel tiu de Kafarnaum'. Tie li amikiĝis al kelkaj fiŝistoj de sia sama aĝo, kiuj ŝercis pri Jesuo de Kanao kaj Jesuo de Nazrt, kiuj ŝajnas avo kaj nepo, kaj aliaj simialj aferoj. Sed Jesuo estis bonkora kaj ridis ankaŭ al tiuj blagoj. Kaj pasigi kelkajn tagojn kun siaj amikoj fiŝistaj faris multe da bono al li, kaj lin amuzis fiŝi kun ili kiam ŝipoj jam estis riparitaj, kaj poste lia haŭto estis pli malpala kaj sana.

Kaj tuj post unu el tiuj vojaĝoj liaj mi komunikis patrinon kaj filon, je vespermanĝo, ke mi devis solvi gravajn aferojn familiajn en Egiptio, kie mia frato Benamino loĝas, kaj mi revenos post kelkaj monatoj. Sed mi iras trankvila ĉar mi konstatas, ke la negocon tiom bone irigas Jesuo, kaj mi petis, ke unu zorgu pri la alia. Je la sekvinta mateno, frue, mi adiaŭis ilin, kaj la domon mi eliris suden. Turninte la stratangulon, mi malaperis de Nazarto por ĉiam.

24 La mondo de Ŝebin'. English Español

Reatingante Babilonon, ŝajnis al mi ke mi revenas hejmen el longa vojaĝo, multe plie ol kiam mi venis el Partenono. La diferenco, mi komprenis, temas pri tio, ke en la malnova urbo de Mezopotamio Ŝebin' atendas min, sed en Atino neniu atendas min..., eĉ se tie mi havas ĉirkaŭ dek mil amikoj. Mi neniam antaŭe havis tiom multe da ili, tamen. Sed Ŝebin' estis speciala. Kaj ŝi estas anĝelino. Anĝelino, kiun mi devis helpi ekhavi flugilojn. Mi sciis pri la frustro esti senflugila anĝelo, dependante ĉiam el iu, kiu prenos min tien kaj rieen, kiu zorgos pri mi, kiu estos tiom pacienca, kiom oni povas esti kun infano ignoranta kaj senpripensa,  kiu povas eniri problemojn, aŭ kiu, male, povas esti vorata de la medio, senhelpe. Tiel mi sentis, kiam Vanesin' malkovris al mi sian mondon, kiu altiris min, sed samtempe rifuzis min pro mia neebleco adaptiĝi al ĝi. Ĝis kiam pro pura superviva instinkto mi sukcesis venki miajn limigojn fizikajn, kaj iĝis unu el ili. Sed eĉ pli ol ili mem. Ĉu povus fari same Ŝebin'? Mi ne sciis, sed ŝi devus provi. Ĉar estis multe da Vanesin' en Ŝebin', kaj ankaŭ multe da mi mem. Eble venos de Vanesin' kaj mi Ŝebin', la filino, kiujn ni du havos. Fizike ili du estis tre similaj, sed somate ŝi similis plie al mi,  ĉar ŝi ankaŭ ne havas heksonon. Tio signifas, ke ŝajnas, ke ŝi estas miksaĵo, kiu altiris mian atenton ege. Io igis min adapti Ŝebin' al la mondo de la estonto, kiu jam estis mia estanto, mia mondo, kaj kiu igis min pensi pri la ideo adopti Ŝebinon en tiun mirindan mondon. Pro tio mi vidis min mem denove en Babilono, je la epoko de Nabuko, preskaŭ senpripense, kiel la plej logika afero en la mondo. Jam venis la tempo de grandaj veroj. Pri konfesi ĉion al mia kara sklavino hieraŭa por ke ŝi povu iĝi civitanino de la mondo de morgaŭ.

Doktorin' Ŝebin'.

Ŝi ne estis hejme kiam mi venis. Oni vokis ŝin de iu loko, kaj ŝi helpas pacienton kun parotidito. En la korto mi metis en mia tempo babilona specon de duŝilo konektita al akvejo, kiu estis sur la tegmento, tiel ke ĝi ricevos pluvakvon. Mi tiris la ŝnuron kaj kontrolis, ke la afero ankoraŭ funkcias. Mi duŝis kaj poste mi ŝanĝis robon. Bona Ŝebin' ankoraŭ havas miajn tunikojn en ilia loko, certe esperante, ke mi iam revenos, kiel mi promesis al ŝi. Sed mi promesis veni vizite, ne cele al forpreni ŝin kun mi.

«Vi venis!», ŝi ekkriis vidante min. Vere estas, ke forpasis nur du monatojn de la momento, kiam ŝi anoncanĝeliĝis, sed nun mi mankis al ŝi pli ol antaŭe. Vere, ne estas same iri al Tarteso kiel montri al ŝi tempovojaĝon kaj paroli pri mondo pli fantazia ol tiu de Simbad' la Maristo kaj poste malaperi. Pro tio ŝi pendis sin el mia kolo kaj kovris min per kisoj. Ĉar ŝi altis dektri centimetrojn malpli ol mi, ŝi vere pendis, kun siaj piedoj en aero. Mi brakumis ŝian talion, kisis ŝin dufoje kaj metis ŝin sur la plankon.

«Mi venas resti kun vi kelke da tempo, Ŝebin'. Poste vi venos kun mi en Mirlandon, se vi volas veni».

«Mi ja volas, majstro». Nu, mi diris al mi, Ni rekomencas pli bone: mi ne plu estas mastro, sed nur majstro. Do baldaŭ ni estos kolegoj.

Mi vidis, ke dum mia neĉeesto ŝi translokiĝis en la superan etaĝon, kio estas plej adekvata, ĉar se nokte iu bezonas kuracadon, ŝi povas vidi el fenestreto, kaj se ŝi fidas la vizitanton, respondi, aŭ se ne, lasi lin pensi, ke ŝi ankoraŭ ne venis el domo de alia paciento. Oni vokas ŝin nun tre ofte, kaj pro mebloj mi vidas, ke ŝia ekonomio ne fartas malbone.

«Diru, Ŝebin': ĉu vi havas fianĉon?»

«Ne. Por kio? Mi interesiĝas pri neniu el tiuj, kiuj volas min. Ili estas vulgaraj kaj malpuraj».

«Ho, devas esti iu, kiun vi ŝatas».

«Ne ĝis nun, majstro. Se mi ne povas havi la bonan, mi ne estos kontenta kun malbona».

«Ne estu petolema, virino. Vi vidos, ke la bona viro aperas, aŭ almenaŭ sufiĉe bona or vi. Al Musjo interesis vi. Kaj li havas bonan postenon ĉe reĝpalaco...»

«Lasu, majstro. Rilate al palaco... Estas kuracisto palaca pri kiu la reĝo petis de mi, ke mi instruu lin. Provizore mi prenis lin kiel mian lernanton, kaj la reĝo donacis al li apartan karton por ke li akompanu min en miaj vizitoj. Sed mi ne vokas lin ĉiutage, ĉar mi ne multe ŝatas la ideon eduki lin kiel personon, ankaŭ, krom kiel kuraciston. Mi decidis voki lin nur kiam mi vizitas ĉe pacientoj. Tiel mi profitas lian eskorton, kaj ne iras sola surstrate. Ĉu vi opinias, ke mi faras bone?»

«Mi opinias, ke ĉiun tagon vi estas pli lerta kaj ruza, Ŝebin'. Kaj la reĝo, ĉu li ne proponis al vi, ke vi estu lia kuracisto korta aŭ persona?»

«Jes, majstro, sed palacvivo ne estas mia emo. Mi tredankeme rifuzis lian oferton. Ŝanĝe al tio, mi konsentis pri instruado de lia kuracisto, Hirso».

«Ĉu vi ankaŭ ne ŝatas tiun Hirson?»

«Certe ne, majstro. La sola, kiun mi ŝatas, forlasis min antaŭ dek jaroj», diris ŝi kun rideto graveda pri malico.

Dum ni parolis, mi helpas ŝin kuiri, kaj dum ŝi pretigis aferon, mi jam pretigis salaton kaj poste lavas la frukton, kiun ni estis manĝontaj: eriobrotoj kaj ĉerizoj.

«Majstro, ne decas, ke vi laboru kiel sklavo».

«En mia lando ne estas sklavoj, ĉu vi memoras? Kaj tiujn aferojn faras ĉiuj, kiuj deziras manĝi. Ĉar ankaŭ mi manĝos, ĉu ne?»

«Tamen ne decas. Tio estas laboro por virinoj, majstro».

«Viroj ankaŭ manĝas, Ŝebin'. Se vi volas veni kun mi iam en mian landon, vi devas komenci rigardi tiun ĉi aferojn tute normalaj».

«Ĉu vi prenos min kun vi?»

«Mi kredas, ke mi devas preni vin, Ŝebin'. Mi ŝuldas tion al vi pro tio, ke mi klarigis al vi pri intertempaj vojaĝoj kaj ne decas, ke mi lasos vin same kiel antaŭe, ĉi tie, en jarcento via. Se vi povas elteni tion kaj deziras tion, mi prenos vin en mian landon kaj en mian tempon. Kaj mi lernigos al vi pri ĉio, kion mi konas».

Ŝi sidiĝis sur seĝeton kaj rigardadis al mi longatempe. Fine, ŝi diris: «Mi ne scias kion diri, majstro. Mi ne esperis tion».

«Do vi komencu nomi min per mia nomo, Ŝebin'. En mia tempo ne estas gesklavoj, sed homoj, kaj virinoj havas la samajn rajtojn kaj estas traktataj egale kiel viroj. Ne decas, ke vi subenpremos vin mem antaŭ mi aŭ antaŭ alia homo nur pro tio, ke vi estas virino kaj la alia homo estas viro».

«Jes, vere. Sed tio estos plej malfacila por mi, Damil».

«Nu..., bone, Ŝebin', Damil ne estas mia vera nomo. Mi elektis ĝin pro tio, ke ĝi estas nomo de via kulturo. En Izraelo mi nomiĝas Jozefo, sed mia vera nomo estas neniu el ili».

«Kiu estas? Certe ĝi devas esti bela».

«Indalesjo».

«Inda..?»

«Indalesjo. Ripetu: Indalesjo».

Ŝi ripetis ĝis kiam ŝi sukcesis prononci ĝin bone.

«Jes, bela sed stranga ĝi estas».

«Ĉu ekzotika?»

«Jes».

«Estas nomo ibera, el la duoninsulo kie Tarteso sidas. Ĝi signifas La mesaĝisto de dioj. Strange, en aliaj lingvoj ĝi signifas anĝelo, kies rolon vi faris ĉe Miri-am''... Ĉu vi ŝatas ĝin?»

«Multe, majstro. Mi ŝatas ĝin multe. Ĉu vi scias kial?»

«Ĉu pro la sono? Ĉu pro tio, ke ĝi estas stranga en tiu ĉi lando?»

«Ne. Ĉar vi havas ĝin. Pro tio, ke kiam mi aŭdos ĝin, mi pensos pri vi».

«Vi estas ĉarmulino».

Ni manĝis trankvile, klaĉante pri tio, kion mi faris en Galileo dum la dudek unu jaroj, kiun mi vivis tie, eĉ se por ŝi pasis nur dek jarojn kaj kelkajn monatojn.

«Indalesjo, tamen vi aspektas same kiel kiam mi konis vin, antaŭ multe da tempo. Ĉu vi asertas, ke pasis dudek unu jaroj tra vi? Sed vi ne aspektas».

«Nu, mi havas trukon, Ŝebin'».

«Ĉu truko?»

Subite ŝia voĉo rompiĝis, kaj ŝi rigardadis al mi kun timo kaj nekredemo.

«Diru al mi, Indalesjo, kiom jaraĝa vi estas ververe?»

«Mi ne scias, ĉu mi devas diri al vi, Ŝebin. Kiom da jaroj vi kredas, ke mi aĝas?»

«Nu, kiam mi konis vin, vi aĝis tridek jaroj, mi kreas, mia aĝo. Vi vivis 21 en Galileo, kaj tio signifas, ke vi jam havas 51, sed tre bele aspektataj. Neniu dirus, ke vi estas preter duonjarcentaĝa. Ĉi tie, en Babilono, ne multaj homoj atingis vian aĝon».

Indalesjo riveliĝas.

Mi rigardis al ŝi per senlima kompato, dubante ĉu diri veron, ĉu ne. Sed mi devis fidi pri ŝi, kaj malgraŭ la ebleco provoki novan nervozan baton, mi decidis diri veron al ŝi:Sed mi devis fidi pri ŝi, kaj malgraŭ la ebleco provoki novan nervozan baton, mi decidis diri veron al ŝi:

«Mi ne plu mensogos al vi, Sebin'. Se vi kredas, ke vi no povos elteni ion, ne demandu min. Pro tio, mi donas al vi la ŝancon depreni vian demandon aŭ insisti pri ĝi».

«Kion vi diras, Indalesjo? Ĉu vi estas pli aĝa?», demandis ŝi kun zorgo en sia voĉo.

«Jes».

«Ĉu jarcenton?»

«Pli».

«Ne eblas!»

«Vere vi ne scias multe pri mi, Ŝebin'. Vi ne scias, ke mi edziĝis trifoje. Sed tio estis antaŭ longe, tre longe eĉ por mi».

«Mi rezignas. Diru al mi vian aĝon, bonvolu».

«Ĉu vi promesas ne nervoziĝi?»

«Mi promesas, Indalesjo», ŝi diris tre serioze, kun defianta rigardo. Unuafoje mi vidis, ke ŝi estas asertiva, kaj tio plaĉis multe al mi.

«Mi aĝas mil ducent sepdek du jarojn, Ŝebin'».

«Ĉu vi parolas serioze?»

«Mi neniam mensogus al vi, Ŝebin'. Kaj eĉ malplie pri tiom grava afero».

«Do, kiam vi naskiĝis, Indalesjo?»

«Je 1950», mi aŭtomate diris. Nun mi konstatis la malfacilaĵojn, kiujn Vanesin' trovis klarigi aferojn. «Mi celas diri, je la jaro 1950 de la Kristana Erao, tio estas, mi naskiĝis post 2450 jaroj de nun, je la oka monato (el dekdu) kaj la oka tago el tridek unu, kiujn tiu monato havas».

Ŝebin' rigardadis tre serioze, mense suĉante tion, kion mi diras, tute ne pensante pri io ajn, ĉar mi ne vidis iun ajn penson ĉe ŝia kapo.

«Tio estas multe».

«Kiam kaj al kiu vi edziĝis?»

«Al Teresin' mi edziĝis post 2430 jaroj, kiam mi aĝis 20, en Cjezo, Tarteso. Al Mirno je la jaro 10 002 135, kiam mi aĝis sesdek, en la Maro de Trankvilo, Luno. Nu, vere ni ne geedziĝis, sed faris bebon en tiu dato. Tiam familio ne plu ekzistas, sed  mi vivis kun Mirno de tiu momento ĝis ŝia morto, post 10 002 480 jaroj. Kaj al la lasta, Miri-am'', mi eziĝis sescent jaroj post nun, por helpi ŝin zorgi kaj duki ŝian filon, en Izraelo. Vi konis ŝin, kiam vi ŝainigs, ke vi estas anĝelo».

Nun kompatinda Ŝebin' devis sidiĝi. Kio okazas estas tro densa por ŝi. Nun mi komprenas kial Vanesin' subite diris al mi, ke ne plu demandoj, sed ŝi klarigos al mi laŭ ŝia eltrovo. Mi imitis ŝin, kaj prenis la manon de Ŝebin'.

«Rigardu, kara: tiu ĉi estas tre dura por ke vi subite komprenos ĉion. Rezumo estas, ke homaro progresis laŭ tempo, kaj milionoj da jaroj poste, ĉiujn malsanojn ĝi venkis».

«Ĉu vere? Mi ŝatas tion!», diris ŝi, venkante la situacion danke al sia kuracista emo.

«Vere. Sed mi devas diri ion al vi: tiu, kiu enkondukis min en la estonton estis virino tre simila al vi fizike: malalta, maldika kaj bela, sed kun korpo multe pli disvolvita ol tiu mia, ĉar ŝia naskiĝo okazis pli ol dek milionoj da jaroj poste. Sed inter mia naskiĝdato kaj tiu via estas nur sesdek jarcentoj, ses mil jaroj. Tio signifas, ke se mi sukcesis venki ĝin, vi estas venkonta ĝin, ankaŭ. Diferenco inter ni du estas nur kultura: vi venas el epoko, kie sklaveco estas normala, socialaj ĉastoj estas fiksitaj kaj reĝoj ĝuas gracon de dioj, dum mi venas el kulturo, kiu ne plu kredas pri graco dia, eĉ el la sola dio, kiu restas al ni, kiu estas nur unu laŭ la ĉefaj religioj; sklaveco estas malpermesita, almenaŭ oficiale, sed milito, maljusteco kaj malsato ankoraŭ ekzistas, male al la estonta mondo, kiun mi prenos vin. Mi renoncis mian originalan mondon, ĉar mi trovas ĝin tro primitiva, maljusta, partieca. Ĝenerale ĝi estas simila al tiu via, babilona, kiu tamen estas la plej avantgarda de sia epoko. Sed vi kaj mi estas tre similaj. Mi ne havas organon, kiun vi ne havas, male al mia instruistino, kiu ja havas organon, heksonon, kiu permesis al ŝi vojaĝi tra la tempo senprobleme».

«Se vi ne havas tion, kial vi povas vojaĝi kaj mi ne?»

«Ĉar vi devas lerni, Ŝebin'. Mi lernis. Mi ne scias, ĉu vi povos sukcesi, sed tre eble vi povos. Tio estas startpunkto multe pli bona ol tiu, el kiu mi komencis».

«Kiam vi prenos min?»

«Mi devas kontroli unue, ke tio ne vundos vin. Unue en mian mondon, Ŝebin'. Interkrampe, ĉu vi scipovas la latinan lingvon?»

25 Reiro en Tarteson. English Español

Romio estas la ĉefurbo de la antikva imperio. Mi ĉiam ŝatis ĝin, sed vero estas, ke de kiam mi povis jam fari tion, mi ne ekpensis pri vizito tiam. Mi decidis komenci instrui Ŝebinon  pri historio per tiu ĉi bela urbo. Ni ekaperis en la foro, la ĉefa loko de la urbo, miksitaj inter la popolo, neniu notante pri ni, mane en mane kaj dirante mi al ŝi pri la  apartaĵoj de tiu epoko, la tempo de Oktavjo Aŭgusto. Mi jam lernigis ŝin pri la lingvo de Horaco kaj Virgilio, do ŝi tuje povis kompreni pri kio temas la bruo: Oktavjo ĵus venas de Egipto, venkinte Reĝinon Kleopatron kaj sian amanton, Antonjon. Ĉe la unua vico de tiu premanta aro da homoj ni vidis marŝi legianojn, gesklavojn, kaj la bestojn kaj aliaj riĉaĵojn, kiujn ili portis el Afriko; kaj fronte al tuto venas Oktavjo mem, kiu subenris el sia kvadrigo kiam ĝi atingis la lokon, kie lia familio sidas, kaj li aliĝis al sia patrino kaj sia edzino, en plej alta loko en foro, por ĝui sian triunfon. Kiam ni ne plu volis premon de la homoj, mi prenis Ŝebinon per ŝia kubuto, kaj ni supreniris al timpano de la Templo de Marto, el kies centro, duonkaŝataj inter la skultptaĵoj, ni vidis la ceteran spektaklon silente. Tie estis multe da febraj mensoj, kiuj elĵetis multetipajn mesaĝojn. Mi koncentriĝis pri tiuj de la imperia familio, kaj notis ĉe la menso de la imperiestro malgajon, kolero kaj malkonforton pro tio, ke li ne sukcesis preni Reĝinon Kleopatron, kiu estus plej valora juvelo inter sia kaptitaro. Li intencis forpuŝi ŝin el Roko Tarpejo, same kiel oni kutime faris kun malamikoj venkitaj de Romio, sed ŝi trompis lin, igante venoman serpenton mordi ŝin. Romianoj estis tre kruelaj, kaj ilia socio estis perfortema, multe pli ol tiu de Asirio, kiu estas la plej fora referenco por Ŝebin'... Subite mia rigardo trovis tiun de Oktavjo. Ni du estis tute senmovaj, sed li vidis diferencon kun la skulptaĵoj, ĉar li fiksis sian rigardon sur ni. Tiam mi signis al li dirante tiun penson en lian menson kaj en tiujn de lia familio: Saluton, Oktavjo. Apolo kaj Dian' salutas vin kaj vian sukceson kontraŭ Egiptio el la Templo de Marto. Vi savis la Respublikon de Romio, kaj ni donacas al vi feliĉan regadon dum kvardek jaroj. Ŝebin' ridetis kaj kapjesis al li malrapide, kaj li kaj familio surgenuis antaŭ ni, la gedioj. La popolo, vidante la imperiestron surgenue, imitis lin. Finfine ni malaperis.

Krucumado.

Ni saltis al Judeo, al momento, kiam la Filo de Homo mortas sur kruco. Ni vidis centuriestron lanĉi lancon al la kompatinda krucumito, kaj ni vidis inter ili du la figuron de junulino, kiun kaŝis silka mantelo.

«Jen filino via», mi diris al ŝi per mallaŭta voĉo. «Ĉu mia filino? Mi ne havas filinon. Kaj mi ne kredas, ke mi iam naskos ŝin, ĉar mi jam kvardekjaraĝas».

«Vi havos, nekredemulino, vi havos iam».

La meso.

Kaj ni malaperis. Ni denove enis en Romion. Tiu estis tre malluma loko, larĝa ĉambro plena da homoj, kaj je la centro estis maljuna viro, preskaŭ senhara, kiu dividis panon kaj verŝis vinon en multe da glasoj. Per tre profunda voĉo, li diras manĝu vi ĉiuj tiun ĉi panon: jen mia koropo. Drinku ĝiuj tiujn ĉi vinon: jen sango mia. Temas pri unu meso celebrata de apostolo Sankta Petro mem. Ŝebin' kaptis ĉiun vorton de la apostolo. Ŝi trovis strange, ke viro parolas pri paco kaj amo al najbaro en societo kie, same kiel ĉe tiu ŝia, perforto kaj forto estas grava, pozitiva voloro. «Kaj tamen, Ŝebin'», diros mi al ŝi poste, «tiu mesaĝo estas tiu, kiu malaperigis perforton de la antikva mondo, kaj la antikvan mondon mem, vere, je la maniero per kiu ni konas ĝin, kaj estas la ĝermo de tio, kion oni nomas La Mezepoko.

La renaskiĝo.

Poste mi prenis ŝin al Florenco, lulilo de Renaskiĝo. Ni konis Miĥaelanĝelon, kiam li skulptas sian Davidon en la Placo de la Sinjoreco. Mi montris al ŝi la katedralon, la Riveron Arnon, ni parolis al firenzanoj pere de ilia vulgara latina lingvo, kaj ŝi komprenis la diferencojn inter tiuj perfortemaj junuloj kaj la perforto de estintaj epokoj en la sama lando. Inter tiu de urbo, kiu iĝis imperio inkluzivante la tutan Mediteranean Maron en urbon, kiu estis tute sendependa el aliaj urboj, kiuj estis nur kelkkilometrojn for. Mi prenis ŝin denove en Romurbon, la ĉefurbon de la Papaj Ŝtatoj, kaj ŝi konstatis pri la diferenco inter la tre humila unua papo, Petro, kaj la Papo Borĝo, vera imperiestro eĉ se pli kaj pli malriĉa. Mi prenis ŝin viziti imperiestron Karlon la 1an de Hispanio kaj 5an de Germanio, en sia apartiĝo monaĥeja en Justurbo, kie li klarigis al ni persone pri la kialoj, kiuj igis lin entrepreni la militojn religiajn je la mezo de Eŭropo. Sed se vi ĉiuj estis sekvantoj de la krucimito, Ŝebin' demandis, kial mortigi unu la aliajn? Kaj dum la maljuna imperiestro premadas sian barbon, li ridetis dirante: Politikaj aferoj, mia knabino kara. Temis pri povo, ne pri religio.

Poste mi prenis ŝin en Londonon, la ĉefurbon de Elizabeto la 1ª, tiel ke ŝi vidos la ekeston de la Brita Imperio ĉirkaŭ ties reĝino, malgranda, mallaŭta virino, eĉ pli ol Ŝebin', sed kiu sciis kiel profiti la cirkonstancaron. Ni vojaĝis per ŝipo, kelkajn jarojn poste, al Ameriko, sur La Majfloro, kie ni diskutis kun la pilgrimaj patroj pri religio, ene de la mallarĝaj limoj en kiuj oni vere povis diskuti tion kun puritanoj sen igi ili voli puŝi vin en maron. Poste ni vidis la fruktodonajn landojn de la orientaj kolonioj britaj: Virĝinio, Pensilvanio, Majno, Konektikuto... Jes, Ŝebin', la mondo estas iom pli laĝa ol Mezoriento. Kaj tamen en via lando ĉio komencis, aŭ almenaŭ tion oni asertis al ni.... Profitante tion, ke ni jam estis en la Nova Mondo, ni iris al Filadelfio je 1776, kaj ni vidis ĉe la urbodomo kelkajn virojn en strangaj vestaĵoj subskribi dokumenton, kiun ili ĵus laŭtlegis, kiu komencis per la vortoj We the people... Demokratio ĵus naskiĝas.

En la orĉaro de l' Segur'.

Poste ni vizitis la Madridon de Karlo 3ª. Ni konis la Placon Mayor-n, kiam ĝi ankoraŭ estas nova, ni manĝis en tiutempa gastejo kaj ni loĝis tie dum kelkaj tagoj por ripozo. La vojaĝo en Tarteson riveliĝas tre fruktodona, kvankam laciga. Ni bezonis ripozon. Kompreneble, mi klarigantis al mia lernantino pri ĉio, kion mi konis pri la lokoj kaj epokoj tra kiuj ni pasis, ĝis kiam ni atingis Kartaĥenon je la jaro 1950, la jaron, kiam mi naskiĝis. Ni prenis aŭtobuson al Cjezo, kun halto en Mursjo. Estis pli laciga tiu vojaĝo ol tiuj, kiujn ni faris per miaj propraj rimedoj ĝis tiam. Sed mi volis, ke Ŝebin' ĝuis la avantgardan teĥnologion je la plej aŭtentaj jaroj de aŭtarkia Hispanio. La aŭtobuso estis malnova Aŭstin' de antaŭ La Milito, kies motoro laŭte grumblis suprenirante la intermontan pasejon nomata La Ĉenon, kaj baldaŭ poste ni vidis sur la hrizonto la urbon de l' rivero Segur'. Ĝi estis pli nova ol mi memoris, sed multe pli malgranda. Ni venis en la malnovan aŭtobusejon, en strato Simon' García. Ni devis atendi du horojn preni la aŭtobuson por Cjezo, kaj dume ni profitis la tempon por manĝi. Bovstofaĵon kaj ŝinkon kun faboj, tre gustuman pladon surlokan. Kiam ni atingis Cjezon, mi trovis multe pli malgrandan urbeton, sed multe pli puran ol tiu, kiun mi memoris.

«Ĉi tie», diris mi al ŝi, «mi naskiĝis. Mi fakte naskiĝas nun, ekzakte nun. En tiu domo, kiun vi vidas ĵus fronte al ni...» Je tiu momento oni aŭdis kriadon beban. Ŝi rigardis al mi, kaj mi kapjesis:

«Jes, jen mi. Kaj antaŭ du mil sescent jaroj, ankaŭ vi kriis simile, Ŝebin'. Tamen, mi estas pli ol mil jaroj pli aĝa ol vi estas.

Paradokso mensogema.

Ŝi ridetis, kaj aldonis: «Mi ekkomprenas, majstro. Sed iru al mi: ĉu ne estas danĝere, ke vi estu dufoje je la sama momento?»
«Ne, kara. Tiun ideon mi kredis dum kelkaj jaroj antaŭ mi lernis tempovojaĝadon, pro noveloj pri scienc-fikcio. Sed estas neniu problemo pri tio aŭ eĉ se vi faras ion, kiu ŝanĝos futuron».
«Ĉu vere? Se mi prenas ŝtonon kaj rompas tiun montro-fenestron nun, ĉu mi ne ŝanĝos futuron?»
«Ĉu vi opinias, ke infanoj en tiu ĉi urbo estas tiom malmulte vandalaj, ke ili neniam rompis vendo-fenestron? Ĉiuj interesatoj en la afero, la vendoposedanto, la policano, eĉ ĉe la asekuragentejo, emos kredi, ke temas pri huligana infano pli verŝajne ol tio, ke vi kaj mi venas el alia tempo vizite en la urbon, kaj ni havis nenion pli bone fari ol rompi la fenestron de la kompatina posedanto de tiu vendejo. Nu, konsiderinte, ke vi rompas ĝin, ĉar kelkaj kristaloj estas sufiĉe fortaj ne rompiĝi pro simpla frapo de surstrata ŝtono.
«Mi ne scias, eble ne», diris vandalulino prenante ŝtonon, kiun ŝi tuj ĵetis al fenestro tiom forte, kiom ŝi kapablis.

La fenestro, tamen, rezistis. La ŝtono atingis la kristalon kaj post akra bruo, revenis al ni, kaj ne frapis la kompatindan vandalulino ĉar mi tiris el ŝia brako al mi, pasante nur kelkajn centimetrojn for de ŝia vizaĝo miranta.

«Ĉu vi konvinkiĝas?»
«Jes, vi pravas, Damil'»
«Sekve, mia kara kaj vandala Ŝebin', mi kredas, ke vi estas jam preskaŭ pretigita».

Ŝia mesaĝo venis en mian menson klare. Mi ne diris mian lastan frazon, kaj ankaŭ ŝi ne diris sian: ŝi jam uzas telepation.

«Ŝebin'», diris mi, «vi devas scii, ke vi povas kaŝi tion, kion vi pensas, aŭ vi povas elekti kunhavi gin al aliaj homoj. Sed mi emas pensi, ke vi jam scipovas fari tion, ĉu ne?»
«Jes, mi kredas, ke jes, Indalesjo».
«Vi memorigas min pri via filino, Ŝebin'».
«Vi jam parolis al mi dufoje pri tiu filino, kiun mi neniam havis, Indalesjo. Kiam vi prezentos ŝin al mi?»
«Baldaŭ».

Tiumomente aperis la vendisto, kiu tre kolere demandis al ni:
«Pardonu, gesinjoroj: ĉu vi vidis la vandalon, kiu ĵetis tiun ŝtonon? Tio jam okazis trifoje dum la semajno, kaj tio jam estas tro!»

Ni neis ĉar, ververe, ni vidis neniun vandalon ĵeti ŝtonon. La ulo paroladis pri la neceso de infanoj esti en lernejo dum tiuj horoj, kaj poste reiris en la vendejon.

Mi ridetis tre primoke al mia kunulino, kaj prenante ŝiajn ŝultrojn, mi prenis ŝin en la jaron 10.001.929an.

26 Ŝebin' atingas mirlandon. English Español

Rodolfo meditas pri metopoj de sia majstroverko, kiam mi trovis lin. Estis io, kion li ne komprenas.

«Mankas centaŭro, majstro», salutis min.

Li rigardis al mi kun surprizo, sed mi sendis al lia menso imagon pri la originala Partenono, sur kiu oni vidas centaŭron luktantan kotraŭ giganto.

«Ho, vi pravas, dankon. Kiuj estas vi?»
«Ĉu vi ne konas nin?»
«Ne, mi ne memoras...»
«Pardonu… mi estas Damil', kaj tiu ĉi virino estas Ŝebin', el Babilono».
«Mi estas nur Rodolfo», li diris kun rideto, «kaj se mi volus titolon, mi dirus, ke mi estas la oraĵisto de Akropolo, sur monto Cekropio, ĉar sur tiu ĉi monto mi refaras kaj zorgas pri tiu juvelo de antikveco».
«Partenono, vere. La majstroverko de Iktinos' kaj Kalikatres'. Ĵuvelo de Periklo kaj Fidias', kiu skulptis ĉiujn statuojn, kiuj ornamas ĝin. Sed vi rekonstruis ĝin. Mi supozas, ke vi konis Fidiason».
«Jesege. Tre aparta ulo».
«Same kiel ĉiu artisto».
«Diru al mi, Damil' de Babilon', kio prenas vin al mia humila loĝejo?»
«Alitempe mi vivis ĉi tie, Rodolfo, kaj mi estis tre feliĉal. Multajn, multajn jarojn. Kaj revenante al via jarcento, mi alproksimiĝis senkonscie al via loko, sed ni ne plu ĝenu vian laboron pli...»
«He, ne foriru, ulo, kaj honoru al mi per via ĉeesto kaj tiu de via amikino dum kelkaj minutoj pli. Kaj permesu al mi enkonduki al vi miajn geamikojn, Andreinon kaj Romanon».

La flugiloj de la anĝelo.

Andrein' estis alia fakistino pri Malnova Historio, sed ne tiel Roman', kiu estis biologiisto. Tuje ni venis en profundajn diskuton pri historio ni tri, sed Roman' kaj Ŝebin' paŝis iom fore kaj komencis paroli pri siaj aferoj. Rapide evidentiĝis, ke ŝi nteresiĝas pri la homa korpo kaj ŝia kuracado, kaj la ulo eksciis detalojn pri nia origino kaj niaj motivoj tie, eĉ se ŝi ne tre klare sciis pri ĝi. Sed ili ekŝatis unu la alian, kaj li lernigis ŝin telepatie pri tio, kion li faras, kaj la atingoj homaj sur tiu fako dum la lastaj dek milionoj da jaroj.

«Kiel iris aferojn kun Roman'?», demandis mi kiam ni jam estis sub la ombro de palmarbo en la dezerta bordo de rivero Eŭfrato, tie, kie antaŭ dek milionoj da jaroj estintis nia hejmo babilona.

«Tre interesplenaj, Indalesjo. Li estas saĝa pri medicinarto».
«Mi dubas. Nun ne plu ekzistas medicino, Ŝebin'. Nun cio estas biologio».
«Jes, tion mi celis diri».
«Ĉu vi lernos Biologion?»
«Mi ŝategus. Kiom da tempo ni estos ĉi tie?»
«Tiom da tempo, kiom vi volos, Ŝebin'. Mi havas miajn planojn, do mi komprenas, ke vi havas viajn...»
«Kion vi celas fari?»
«Mi volas refari nian hejmon ĉi tie, kie ĝi iam staris, se kun pli da komforto, kompreneble. Profitante la fakto, ke restas nenio de la trobruema urbo de Babilono, mi konstruos dometon, kiu rigardos la riveron, kaj poste mi dediĉos mian tempon al meditado kaj la plezuro kontempli naturon».
«Kio pri mi? Ĉu mi havas lokon en via fantazio realigota?»
«Kompreneble jes. Sed mi donas al vi liberecon, Ŝebin'. Vi ne plu estas mia sklavino. Vi ne plu estas mia lernantino. Ne, mi ne manipulis vin, sed por mi medicinarto estis nur preteksto koni vian civilizacion. Vi jam scias pli ol mi pri tiu temo, ĉar vi studis ĝin pli profunde, kaj pro tio, ke mi vere prifajfas pri medicinarto. Sed vi estas allogita de ĝi. Do mi komprenas, ke niaj vojoj aprtiĝas nun. Sed se vi elektas resti kun mi, mi ne rifuzas vin. Mi opinias, tamen, ke vi bezonas eksperti novajn aferojn, eniri en tiun ĉi mondon plenplene... Vi jam scipovas teleporti vin, ĉu ne?»
«Mi scipovas», telepatie ŝi respondis el kilometro for, kun petolema rideto. Post momento ŝi revenis al mi, kaj aldonis: «Ĉiam, kiam vi bezonos min, per la sama rapideco kiel nun mi revenos al vi».
«Mi kalkulas kun tio. Kaj vi povas kalkuli same pri mi. La ligo inter vi kaj mi estas tre fota, Ŝebin', kaj iras preter tempo. Vi ka mi estas tre proksimaj, kaj eĉ unu en la alian. Sed nun vi devas flugi. Flugu sola, kaj poste, en necerta stonto niaj vojoj revenos kune denove. Mi donontis tion ĉi en Babilono, sed mi dubis. Nun vi scias pri kio temas kaj al kio utilas, kaj mi donas al vi por ke vi trinku nur se vi tion deziras, kaj plenkonscie. Fakisto pri tio estas Roman', do mi ebligas vin konsulti lin pri tio aŭ ne». Tion dirante mi donis al ŝi la eliksiron, kiun mi faris el DNA mi prenis el la blanka haro, kiun iam mi petis de ŝi. Ĝi stis en blanka saketo tute fermita.

«Kio estas tio?»
«Medicino, kiu mortigos ĉiun viruson kaj malbonan mikrobon en via korpo. Sed ĝi enhavas ankaŭ efekton, kiun eble vi ne ŝatos. Pro tio vi devas trinki ĝin nur se vi tion vere deziras, tute konsciante pri kio temas. En tiu ĉi nova mondo neniu bezonas havi ĝin ĉar ili naskiĝis kun tio en sia sango. Mi prenis ĝin el virino, kiu amis min, por ke mi estos kun ŝi dum ŝia tuta vivo, kvankam ŝi poste forlasis min...», kaj nun mia voĉo temis pro emocio, kion ŝi notis.

«Ĉu mi konos ŝin? Ŝi estis Mirno, ĉu ne?»
«Jes. Eble vi konos ŝin. Ŝi estas familianino de Rodolfo, kaj amikino de via filino. Sed ŝi ankoraŭ ne konas min».
«Nu, kiu estas tiu efekto, kiu mi ne ŝatos? Ĉu kornoj aperos sur mia kapo?»
«Ne, ulino», mi ridis al ŝia ekpenso. «Ĝi rapidigos vian metabolismon ĝis ekvalo al tiu, kiun vi havis kiam vi estis 25jaraĝa, kaj tiel vi restos ĝis kiam vi decidos memortigi vin aŭ havos akcidenton, ĉar vi neniam havos naturan morton».

Ŝi aspektis nekredecon, kaj poste hororon. Dum kelkaj minutoj silentaj. Ŝia penso estis tute fermita al mi: ŝi jam lernis filtri siajn emociojn kaj pensojn, kaŝante ilin malantaŭ solidan muron. Finfine ŝi havas privatan lokon, kie mi ne povas veni. Finfine ŝia rigardo dolĉiĝis kaj konstatis, pli ol demandis:

«Sekve vi neniam mortos».
«Ne».

Ŝi proksimigis la saketon al sia buŝo, mordis ĝin energie, kaj trinkis la enhavon per unu sola gluto. Tiam ŝi rigardis al mi per amuz vizaĝo kaj aldonis:

«Ankaŭ mi ne, mastro. Vi havas sklavinon dum la tuta eterneco».

Mi rigardis al ŝi per nekredemo, sed antaŭ mi povis rotesti, ŝi silentigis min per mangesto kaj avertis min:

«Damil, mi scias, mi scias: mi ne plu estas via sklavino. Vi ne volas min kiel sklavinon, sed kiel amikinon. Sed permesu, ke mi havos miajn preferojn, ankaŭ, je mia koro. Vi povos kalkuli ĉiam, kiam vi bezonos min. Kaj kiam mi ĝenos vin, mi konscios, kaj mi paŝos malantaŭen. Kaj mi scias, ke vi volas, ke mi estu feliĉa kaj havu mian vivon, kiu nun apartiĝas el tiu via, kaj mi respektas tion, kaj promesas al vi, ke mi estos feliĉa. Sed permesu al mi kisi vin».

Kaj apogante sin sur miaj ŝultroj, ŝi venis sur min kaj kisis mian buŝon pasie, per longa kiso, kiu daŭris pli ol du minutoj, kaj subite ŝi malaperis.

27 La cirklo fermiĝas. English Español

Partenono en Naŝvil', Usono. Post kiam mi rekonstruis mian domon sur bordo de Eŭfrato, kiun ĉia komforto, kaj post periodo de pripensado kaj rekompostado interna kaj psikologia, kion mi vere bezonis de multe da tempo, venis en mian penson la ideo, ke mi jam havis hejmon tie, cent jarojn poste. Kaj mi vizitis mian amikon Rodolfon.

«Vi jam mankis al mi», Rodolfo diris al mi. «Ĉu vi ŝatas ĝin?», li diris montrante per sia kapo sian mastrolaboron, la Partenonon.

«Mi ŝategas ĝin, Rodolfo. Kalikatres' kaj Iktinos' fierus pri vi. Sed diru al mi: ĉu vi metis Palas' Atina' ene?»
«Yes. Tiu estas ĝia originala loko. Aldone, mi uzis kopion de la originala ino, ne tiun, kiun Fidias' faris».
«Ho, mi vidas. Kaj kio pri tiu de Fidias'? Ĉu vi metis ĝin nenie?»
«Ĝi estas en interna statuaro. Kompatinda Fidias ne havis la ŝancon vidi la originalan personon, do li devis imagi ŝin, aŭ li portretigis konatulinon sian. Sed mi ja konis la Palason originalan, sangokarnan, kaj mi reproduktis fidelan statuon pri ŝi en la templo».
«Ŝi estas malpli bela».
«Jes, tamen ŝi estas la vera».

Ni diskutis iomete ĉu arto devas imiti vivon, aŭ inverese, sed finfine ni lasis la aferon, ĉar neniu estis vere konvinkita pri iu opcio: li nur sekvis sian impulson, kaj jen tio farita. Lia nepino Mirno interŝanĝigos la lokojn de la statuoj kelkajn jarojn antaŭ ŝi konis min, kaj ĉiuj estus feliĉaj.

«Mi ne konas vian familion, Rodolfo».
«Eble tio estas ĉar mi ne havas».
«Ĉu vi ne havas gefilojn?»
«Jes, mi ja havas filon, Manvel'. Li vagadas iel ajn lernante pri planedoj kaj aliaj strangaĵoj».
«Ĉu li estas ĉiela inĝeniero?»
«Ne. Sed li estas io simila. Mi kredas, ke oni nomas tion geologio. Aŭ planedologio..., mi ne scias».
«Ĉu vi havas nur unu filon?»
«Jes, sed li ne plu vivas kun mi».
«Tamen mi venas vidi vin fojfoje, patro. Saluton», Manvel' diris parolante al mi. «Saluton, Manĉjo. Li estas Damil', de Babilon'».
«Saluton, Damil' de Babilon'».
«Saluton, Manvel'. Via patro dirontis, ke li havas filinon, sia nepino».
«Diable, Damil'! Vi estas sorĉisto: mi ne estis dironta tion. Fakte mi ne memoris pri tio ĝis kiam mi menciis ĝin».
«Ne, Rodolf', ne timu. Eble vi pensis tion senatente».
«Nu, vere mi havas du gefilojn, Damil': Alekso kaj Mirno».
«Mi ne vidas ilin delonge, filo».
«Bone, patro, mi invitontis manĝi kun ni ĉe mi. Prenu vian amikon», diris lin rigardante al mi.
«Estos vera honor', Manvel'».

La kanto de la diino.

Mia vivdaŭra amo Kaj tie, sidante ĉirkaŭ tablo inter tibetaj montoj, en domo imitante naturan kavernon, mi trovis unuafoje kaj samtempe lastfoje tiun, kiu estis mia dumviva amo: knabino dekkvin jaraĝa, blonda kiel Suno, bela kiel stelo, la virino, kiu ĉarmis min en Luno. Mi jam kreskiĝis barbon, kaj mi ne kredas, ke en tiu unua renkontiĝo mi lasis impreson al ŝi, ĉu bona, ĉu malbona, ĉar mi estis nur amiko de ŝia avo, alia homo zorgante pri aferoj, kiuj utilis al nenio. Apenaŭ interŝanĝis kelkajn vortojn kun ŝi ene de tre densa kaj longa konversacio kun ŝia patrino, Aleksin', pri malnova mondo, ĉar tiu lasta interesiĝas multe pri tio, kion bopatro faras, kaj kiam ŝi eksciis, ke mi estas sperta pri Egiptujo, ŝi pafadis demadojn pri ĝi. Mi fosiĝis pri miaj konoj por malsatigi ŝian scivolemon, kaj mi parolis al ŝi pri Ramzeso 2ª kaj Ŝostris', la skribisto, kiu gastigis min dum tri monatoj, kvankam mi ne klarigis tion al ŝi. Surprizis ŝin multe tio, ke mi estas kaj kronisto kaj historiisto, ĉar tio ne estis ofta. Kaj je desertotempo ĉiuj eksilentis tuj, kiam mia amiko Rodolfo pruntedonis al mi tre karaĵo lia: citro, mi supozas, ke kopio de la aŭtenta greka muzikilo, kaj tre solene mi prenis ĝin kaj eksciis de la ilo mem sian agordon rilatanta inter la kvar kordoj. Mi modifiis la originan agordigon suprenirigante la trian, kaj subirigante la kvaran, kaj kiam mi jam estis feliĉa pri la sono de la muzikilo, mi ludis tion ĉi:

sitarpeco

Mi povis senti, ke la aŭskultantaro ŝategis mian muzikon, kiun mi komponis el tio, kion mi aŭdis en Babilon' en festumado ĉe mia amiko Eleazar'. Mankis tie Ŝebin', kiu povis konfirmi tion, sed tie estis Aleksin', Rodolf' kaj Manvel' ĝuante ĝin kaj petante min daŭrigi mian koncerton.

Ne povis mi reziste multe da tempo, ĉar estis jarcentoj de kiam mi laste ludis citron, kaj mi improvizis variaĵon pri la temo ĵusludita:

Unua variaĵo pri Babilon'

Sekvis tamburadon: mi lasis la citron surplanke kaj prenis vertikalan tambureton, kiun mi fiksis inter miaj du kruroj, kaj ripetis la ritmon de la baso de la unua muzikaĵo, sed mi mem kantis per mia voĉo la melodion per la sekvantaj vortoj:

Ĉe Babilon' ŝin konis mi,
Belegan inon jes, konis mi!
Ho, vere estis ŝi bela diin',
bela diin'
sciu vi
oni devas ami
amas mi vin, virin'
[Tok, tikiti tok, tikiti tok tikiti tok tok tok] Kaj ĉi tie mi faris ruladon tamburan: trrrrrrrrrrrr,
kaj ŝanĝis la ritmon por akompani tiujn vortojn, sekvante la variaĵon antaŭan:

[Tok, tikiti tok, tikiti tok tikiti tok tok tok]

Sklavino estis ŝi,
tre bela virin'.
Kiam ŝi ridetis
okazis sunsubir'
se ŝi malaperis
lumo ja kaŝiĝis
Sklavino mia
virinon, kiun mi amis
kiam ŝi liberiĝis
ĉe mi kaŝis ŝi
kun mi restis ŝi
restis, restis ŝi...

Mi lernigis la kanton al ili, kaj baldaŭ ni ĉiuj kantis ĝin ĥore. Estis tre amuziga kaj partoprena vespero. Kelkaj demandis ĉu la kanto celas pri Ŝebin', sed mi neniam respondis rekte:

«Ververe, tiun kanton mi povus kanti al ĉiuj virinoj, kiujn mi amis dum mia vivo. Ĉefe al miaj edzinoj1. Tamen, ankaŭ ne diris mi, ke mi povus kanti tion al Ŝebin', kaj ke ŝi vere inspiris min la vortojn, sed mi improvizis la melodion kaj la tutan kanton venis el inspiro de tiu momento, kaj mi komponis la kanton ad hoc kaj ex profeso, tio estas, aparte por tiu agrabla kunesto. Kaj tie aŭskultas ŝi, la amo de mia vivo, mia dolĉar Mirno, kiu kelkajn jarojn poste, je vivo sia, demandos al mi ĉu mi scipovas ludi citron...

Kaj subite iu petis:

«Kantu, Mirno».

Ŝi honteme rigardis patrinon, kiu kapjesis. Mi ne memoris aŭdi kanti Mirnon, kaj pro tio surprizis min agrable, trovi novan flankon pri ŝi, tiom da jarcentoj post mi konis ŝin. Evidentiĝas, ke ŝi hontas kanti antaŭ strangulo, sed kun rozkolora mieno ŝi levis sian kapon kaj kantis molan melodion:

Lamento

Estas vento
lamento
el mia sento
kiam vi estas ne.
Kaj mi sentas
la momenton
insulssenton,
en interno
de mi
ĝis...
adi'!

«Belege!", mi eksklamis kiam ŝi finis. «Vi havas belan voĉon, Mirno, privilegiita, mi dirus».
«Dankon», diris ŝi, videble ruĝiĝita, subigante sian kapon.

Estis malfacile por mi ne paroli al ŝi private, aŭ notigi min al ŝi, sed mi memoris tion, kion knabino naskiĝonta post dekkvin jaroj, ke mi ne fuŝu la aferon. Pro tio mi decidis ne renkonti tiun, kiu estis mia amo dum kvarcent jaroj, dum ĉi tiu cirklo de la bobeno de mia vivo, kiel mi konsideris tiun ĉi viziton, tiun ĉi malantaŭan salton intertempan, per kiu mi revenis duonmiljaron, momenton je kiu Vanesin' ankoraŭ ne naskiĝis. Mirno ankaŭ ne ankoraŭ scias, ke ŝi heredos la emon al historio kaj historiaĵoj de sia patrino kaj avo. Ŝi ankoraŭ ne scias, al kio dediĉos ŝi, kvankam ŝia patrino diros al mi poste, ke ŝi sekvos la tradicion de la virinoj de sia familio, esti patrino. MI ne cedis al tento paroli Aleksinon pri ŝiaj genepoj..., aŭ pro tio, ke mi estas dufoje en tiu jarcento. Mi ankaŭ decidis, ke mi ne rendevuos kun mi mem. Tio ne ŝajnis etika al mi.

Trista kanto.

La sekvintan tagon, kiam Ŝebin' viitis min, ŝi trovis min ludante variaĵojn per buzuko kvinkorda, kiun mi aĉetis en Atino, mia Atino, tiu de la 20ª jarcento, ĵus elirante la domon de Rodolfo. Je mia unua epoki, antaŭ la jaroj ses dekaj, mi lernis giaron en Konservatorio de Mursjo, ka nun, iom post iom, mi kolektis muzikilojn kolajn laŭ la temon, kaj mi lernis ludi ilin laŭ jaroj. Mia kolekto estis kvazaŭ muzeo. Buzukon oni ludas per plektro kaj ne per fingroj rekte, kiel oni ludas citron kaj gitaron. Sed estas tre facile akordi pro ties agordo:

Variaĵo 2ª «Tio estas de mia lando», Ŝebin' diris subite. Ŝi aŭskultis de kelkaj minutoj silente dum mi ludis tiun variaĵon pri tio, kion mi ludis ĉe Rodolfo, kaj kio vere estis la temon, kiun ŝi dancis la momenton, kiam mi konis ŝin.
«Jes, kompreneble, mia kara aventurkunantino. Origine ĝi estas malgaja kanto pri antikva Babilon', tiu, kiu foris ne reveni... Kiel vi fartas?», mi diris enmetante la muzikilon en sian proktektilon. «Mi ne vidas vin de longe».
«Mi vagadis tien kaj reen, konante homojn».
«Mi esperas, ke tio ne forgesigos vian malnovan vojaĝkunanton».
«Ne, Damil', tio neniam okazos».
«Kaj ĉu vi ne trovis svatiĝanton? Ĉi tiuj homoj ŝatas antikvulojn, ĉefe se ili estas virinoj».
Ŝi ridetis nervoze, kulpeme.

«Nu, jes, Roman' plaĉas al mi».
«Ĉu li lernigis al vi jam ĉion, kion li scias?»
«Ne, Damil', li instruis al mi pri multe da aferoj, sed ankoraŭ li estas majstro mia. Ĉi tie oni lernas malrapide, sed ne gravas kiom rapide mi faras, estas multo tio, kion mi ankoraŭ endas lerni».
«Trankvile, ino, vi ja havas tempon, ĉu ne?»
«Jes, majstro. Danke al vi».
«Mi nur esperas, ke vi neniam kulpos al mi pro tio, tenerulino».
«Mi ne povus..., tio estus same kiel kulpi patrinon pro tio, ke ŝi prenis min en la mondon. Ĉu vi kulpus tiun, kiu donacis al vi longvivecon?»
«Ne, Ŝebin', ankaŭ mi ne povus. Sed tiu, kiu donacis tion al mi, lasis min sola».

Mi rakontis tiam al ŝi pri mia dua geedziĝo. Ŝi aŭskultis sininterrompe. Dum mi parolas, ni venis en la suban etaĝon, ni pretigis la manĝaĵojn kaj manĝis abunde, kaj ankaŭ lavis la pladojn kaj manĝilojn, kaj finfine havis kafon kaj promenadis laŭ ĉirkaŭaĵoj de la iama Babilon', pri kiu restas nur la memoro en niaj kapoj, ĉar la cetero de la mondo prifajfas pri ĝi.

«Kompatinda Damil'. Vi suferis multe, mi vidas. Kaj ĉu vi ne trovis alian virinon, kiu plenumas vin?»

La demando surprizis min.

«Ne..., vere ne. Nu, iam mi havis sklavinon, sed ŝi iris al biologiisto», mi diris kun rideto kaj okulsigno».
«Stultulo. Vi scias, ke mi neniam lasus vin. Kaj, aldone, vi ne amas min».
«Ne troigu, ulino. Kompreneble mi amas vin. Mi amas vin de jarcentoj. Kaj mi prenis vin en paradizon».

Mi prenis ŝian manon kaj kisis ĝin.

«Duafoje vi faras tion, Damil'. Tio ne decas. Mi estas tiu, kiu devas kisi viajn paŝojn. Vi aĉetis min, vi savis min el mastro mizera kaj kruela. Vi liberigis min, kio estis kvazaŭ regali min per vivo. Kaj poste vi donacis al mi longvivecon per tiu kuracilo. Vi konservis ĝin pro timo al tio, ke mi ne komprenos ĝin. Ŝed mi ĉiam suldos al vi, Damil'. Vi scias, ke mi amas vin pro ĉiu eroj, kiujn mi ĵus diris, kaj ĉefe pro tio, ke vi estas tre bona. Neniu faris por mi tiom multe, kiel vi faris. Kaj mi bedaŭras, ke mi ne povas reciproki al vi».
«Tio ne gravas, ulino. Mi diros al vi iam kiel vi jam reciprokis. Mi promesas tion al vi».
«Kial vi ne diras tion al mi nun?»
«Ĉar nun mi certas, ke vi ne komprenas. Ne pro tio, ke vi estas nefidema, sed pro tio, ke neeblas, ke mi klarigu bone al vi pri gi. Sed mi promesas, ke mi klarigos al vi iam ajn».

Ŝi ridetis, kaj ne insistis, prudenta kiel ĉiam:

«Nu, vi rakontos al mi iam, se vi volas».

Ni estis ekster la domo, sidante sur brakseĝoj vimenaj en porĉo simila al tiuj, kiujn mi ĝuis en mia babilona, kiam mi konis ŝin. Pro tio, ke ne plu estas najbaroj, mi larĝigis la porĉon kaj oni respiras pacon, kian nian antikva metropolo neniam konis. Ni ekstaris kaj ofertis manon al ŝi. Ŝi prenis gin kaj staris kaj akompanis min promeni laŭ la rivero. Kune ni vidis eknoktiĝon sur Eŭfrato, kiu nun havas, enove, krokodilojn. De kiam mi revenis en tiun ĉi landon mi decidis fari simile al tio, kion Rodolfo faris kun Partenon': rekonstrui la vivmedion tiean, kaj ankaŭ la pendantajn ĝardenojn de Nabuko. Ŝtono post ŝtono, floro post floro, planto post planto. Kaj tiel, iom post iom mi formas ĝin. Ankoraŭ mankas multe da laboro fari, sed mi ankaŭ havas la tutan tempo de la mondo. Iam mi eblos oferti ĝin al mia Reĝino Ŝebin', same kiel Nabuko ofertis ĝin al sia Reĝino Amiti-sin''.

Tial amas mi vin.

Tiu tago estis magia. Anstataŭ esti sola, kiel plej parto lastajn monatojn, venis vidi min mia plej bona amikino en tiu mondo. Kaj mi diris al ŝi:

«Nu, mi amas vin ĉar vi estas mia ple bona amikino, Ŝebin'. Neniu el la mondo gravas al mi tiom multe kiel vi. Pro tio mi volas, ke vi estu feliĉa».

Ŝi ridis, kaj finfine ŝi revenis en sian novan hejmon, ĉar ŝi loĝas nun en Tarteso, ekzakte en la urbo de Gvadalkiviro aŭ Rivero Betis', laŭ ŝia eldiro. Tie ŝi translokiĝis kune kun Roman', kiu lernigas al ŝi siajn sekretojn.

La filino de Ŝebin'.

Kaj jaroj pasis. Dekkvin jarojn post mia reveno en estonton, la paradizo laŭ Ŝebin'. Tiam ŝi venis vidi min, tre kontente: Roman' kaj ŝi decidis havi bebon. Ili havas romancon tre lnogan, plenplenan da duonvortoj kaj alkutimiĝo unu al la alia, kaj finfine ili decidis. Ili timas pri tio, kio povas veni. Mi garantiis ŝin, ke ĉio irus bone, ĉar ne estis la unua kazo de bebo hibrida. Mi mensogis je la strikta senco de la vorto: miaj gefiloj, la unuaj hibridaj en mia vivo, ne naskiĝos antaŭ cent jaroj. Sed tamen mia propra vivo atestas, ke ĉio iros bone, kaj la bebo havos heksonon, eĉ se patrino ne havas ĝin.

Diferenco estas, ke la gravedo de Ŝebin' ne daŭros tri jarojn, kiel normale en la jarcento cent mil dudek unu, sed la naŭ monatoj, kiuj daŭris en la babilona epoko, kiu estas tiu de la patrino. Pro tio naŭ monatoj post la ekgravediĝo, Ŝebin' estis preta naski.

Mi estis la sola kuracisto en la mondo, krom Ŝebin' mem, do estis nur logike, ke ŝi venas ĉe mi naski. Ankaŭ venis la feliĉa patro. Li estas majstro pri teorio kaj scienco bilogiaj, sed mi jam venigis en la mondon multe da bebojn, ĉefe en Babilono, el babilonaj patrinoj, kiel Ŝebin'. Do ne estis strange, ke post duonhoro de la unuaj kuntiriĝoj, mi sukcesis helpi venigi en la mondon belan bebinon. Mi prenis ŝin en miaj brakoj, kaj dum mi pretigas duonvarman akvobanon, mi prezentis ŝin al patrino dirante:

«Ŝebin', mi prezentas vian filinon al vi. Premu ŝin sur vian sinon, kaj donu vian varmon al ŝi dum mi pretigas ŝian unuan banon».

Mi pretigis ĉion, kaj post bani kaj purigi ĉion, inkluzivante la feliĉan patrinon, mi demandis preskaŭ malice:

«Do, feliĉaj gepatroj: kiel vi nomigos vian filinon?»
«Placas al mi la nomon de mia patrino», Roman' diris.
«Kiel nomiĝas via patrino?», demandis mi.
«Vanesin'». Mi sentis, ke mia koro saltas, dum mi ridetas kaj kapjesas.

Anakŭ Ŝebin' kapjesis, kaj mi rigardadis la filinon. Jes, tiuj estis ŝiaj samaj okuloj. La sama vizaĝformo, kiun mi konis sepdek jarojn poste, se tre malgranda nun. Sed ŝi ploris multe pli laŭte. Fakte ĝi estis la unua fojo, kiam mi aŭdis ŝin plori. Jarcentojn post kiam ŝi mortis.

«Bonvenigita vi estu, Vanesin'. Longan vivon kaj feliĉon al viaj gepatroj, ĉar vi estos modela civitanino, kaj virino ĉarma. Mi ravas koni vin, Vanesin'».

La novaj gepatroj rigardadis al mi, kvazaŭ mi estas freneza, sed tamen ili estis tiom kontentaj, ke ili ne donis multe da atento al la afero. Ili redankis min pro mia servado, kaj foriris hejmen, dum mi restis kun miloj da agrablaj memoraĵoj, kiujn mi konservas kiel trezorojn pri la infanino, kiu ĵus naskiĝis: pri nia ekkonatiĝo kiam ŝi aĝis nur sepdekjare, kaj ŝi devis savi min el la epoko de faraonoj. Pri kiam ŝi miksiĝis en mian vivon adoptante kostumojn diversajn por esti proksime al mi sen mia konstato: purigistino, instruistino patrino de lernanto, inspektorino, aŭ agentino de eldonejo pri lernolibroj. Tiu estis mia aŭtomata epoko: kiam mia vivo estis griza kaj mi mi ambiciis nur veni en bonaj kondiĉoj al mia emeritaĝo. Sed okazis, ke de kiam mi emeritiĝis mia vivo vere komencis. Tuj post kiam mi konis pri ŝi, post kiam ŝi montris sian mondon al mi. La mondon, kiun mi heredis de ŝi. La mondon, kiu nun estas pli mia ol de alia ajn persono, ĉar mi alproksimiĝas al mil tri cent jaraĝo. Multe, ĉu ne? Neniu homo el la mondo atingis tian aĝon. Kaj ĝi tute ne pezis al mi. Devas esti, ke mi ne havas la saman ŝtofon kiel la homoj de la estonto. Mi lernis fari tion, kion ili faras, sed mi ankoraŭ trovas, ke tio estas malmulte. Jam longvoje en mian duan jarmilon.

28 Tempo pasas. English Español

Jam pasis kvin jaroj, de kiam Ŝebin' naskis. Ŝi havis belan bebinon. Ni jam pasis tridek jarojn rifuĝintaj en estontolando. Mi ne notigis min, kiel mi faris dum mia unua restado tie. Mi retiriĝis kiel ermito ĉe mia domo apud la bordoj de rivero Eŭfrato, kie mi ofte promenas kaj portas bekfluton, per kiu mi intencas rivali la kanton de birdoj, kiuj koncertumas de branĉo al branĉo de densaj arboj tieaj. Mi eĉ sukcesis trompi kelkajn, kiuj venis halti sur mian ŝultron, eble konsiderante, ke mi estas unu el ili. Kelkajn krokodilojn mi dresis sufiĉe por ke ili portas min je la alia flanko de la rivero sen alia direkto krom la sono de mia bekfluto.

Evidente, mi povis trairi aliborden, sed mi trovis pli amuze fari tio sur la ŝultroj de krokodiloj. Mi ankaŭ dresis birdojn, ligante al ili telepatie tiel ke mi povas vidi pejzaĝon el aero. Tio estis interesa kaj amuza en mondo, en kiu ne plu estas artefaritaj flugoj, kvankam ne mankas al ni teĥnologio kaj rimedoj, kaj al mi eĉ la tempo, konstrui flugantan maŝinon...

La globo de Damil Fakte mi iam faris balonon kaj enportis viktualiojn por kelkaj agoj suraere. Mi primemoris kaj imitis, iusence, la geheroojn de Julio Verne', kiuj pasigis Kvin semajnojn en globo, eĉ se vere mi ne pasigis tiom multe da tempo supre. Sufiĉis al mi du tagoj kaj unu nokto kompreni, ke malkomforto superas avantaĝojn, ĉefe se oni povas fari sengravitecan zonon per kiu oni povas supreniri ĝis la alto, kiun oni deziras. Mi apenaŭ supreniris kelkajn centojn da metroj, ĉar mi ne deziris malvarmiĝi... Estas aparta sperto, sed ne utila se oni havas rimedon per kiu oni povas atingi sian celon per maniero tuja kaj komforta. Aŭ ĉu eblas, ke mia longa aĝo, spite al tio, ke mi ne suferas malrapidiĝon metabolan, haltigas min alprezi tiujn petolaĵojn? La unuan fojon, kiam mi superiris, mi provis trovi ĝis kia alteco mi povas iri, sed je du mil metroj malvarmo estis tro multe por mi, kaj mi decidis malsuperiri iomete, ĝis kiam temperaturo estis tolerebla denove. Do atingante tri cent metrojn sur grundo mi ĉesis densigi heliumon en la akcesora gazejo. Ĉar plaĉas al mi fizika laboro, mi uzis permanan pumpilon, kaj pro tio la procezo estis malrapida, same kiel tiuj, kiujn uzis startigi aŭtomobilojn je la komenco de la 20ª jarcento...

Fojfoje mi dubas, ĉu mia vivo praa en Mursjo iam ekzistis, ĉu ne..., nu, ververe mi jam alkutimiĝis nomi Tarteson la lokon, el kie mi venas origine, ĉar tiu estas la plej malnova nomo, kiun mi konas pri tiu lando.

Nu, kiel mi diris, estis plezurego kontempli la pejzaĝon de la Lando inter riveroj, Mezopotamio, de tricent metroj alte. Denove ĝi estis verda kaj fruktodona, kun multego da bestoj kurante libere, ĉasatoj fuĝante el ĉasantoj, sen plua intereferenco de homo, ĉar naturo havas siajn kontrolojn denaskajn. Sekvante la valon de Eŭfrato, mi atingis la lokon, kie ĝi unuiĝas al Tigris', kaj ducent kilometojn poste mi venis en la Golfon Persian, kie mi ĝuis la belegan vidaĵon, kiun prezentas la estuaro de la rivero Arvand', kiu estas la nomo per kiu oni iam konis la unuiĝon de ambaŭ riveroj en la loka lingvo, signifante Malalta Tigris'.

Mi iris laŭ la marbordo de iama Irano, kaj mi preskaŭ venis en la Golfon Omanan, sed mi ne kuraĝis daŭrigi, ĉar mia balono ne estis direktebla. Super kaj subirante mi trovis diversajn ventojn, kiuj revenigis min en mian domon de Babilono. Estis domaĝe, ke mi ne konstruis zepelinon, sed tio vere signifus multe pli da laboro, kaj la afero ne indis.

La sekvintan tagon, post ripozi kaj manĝi, promeni kaj dormi sufiĉe, mi revenis en la Golfon Omanan, sed per miaj propraj rimedoj, multe pli komfortaj kaj sekuraj, kaj ekrigardante la maron, mi sentis nostalgion pri velnavigado, kiun mi praktikis je mia juneco ĉe la Mango de Maro Malgranda per mia humila pastinako, Stelo. Mi konstruis kabanon, multe pli malgranda ol mia hejmo babilona, kaj restis tie dum kelkaj tagoj. Mi meditis pri la oportuneco konstrui velboaton,kaj finfine mi decidis fari tion per ligno de najbara arbaro.

Tamen, antaŭ komenci mian projekton, venis Ŝebin' kun amanto kaj filino. Mi invitis ilin promeni perglobe. La infanino ŝatigis tion, Ŝebin' timis, kaj Roman' decidis resti surgrunde: la afero ne interesis al li, ĉar ĝi estas tro infaneca. Kiam la flugo finis, mi malkonstruis la globon kaj konservas ĝin inter miaj trezoroj de pasinto, kune kn mia malnova Ford' Fiesta, la aŭto per kiu mi provis ĉirkaŭi la mondon. Ne plu estas aŭtoŝoseoj, kaj ankaŭ ne plu utilas, sed mi havas ĝin ekster mia hejmo, kvazaŭ ĝi ekportos min aliloken, proksime de la malantaŭa fasado, apud la pordo de servistoj, eĉ se mi ne havas servistojn kaj vivas sole, kiu estas la plej bona maniero vivi, laŭ mia eltrovo en tiu ĉi etapo nova en mia vivo.

Damil' la marist'.

La ŝipo de Damil Kiam ili foriris, mi rekaptis mian projekton navigantan, kaj trankvile mi faris ripojn kaj longeronojn por konstrui la skeleton de naŭ metra velŝipo, kaj per ligno de poplo mi faris la ceteran korpon de la navigilo. Per iom da imagpovo kaj multe da iluzio mi baldaŭ havis tre navigeman vualŝipon, kiun mi lanĉis surmaren telekineze, mi devas konfesi, kaj mi ligis ĝin al varfeto, kiun mi konstruis por tio en tiu loko. Sed disfaldi la ĵibon per miaj propraj manoj, kaj poste la ĉefvelon, estis ja plezurego. Anstataŭ navigi al mia hejmo, mi iris laŭ la Maro de Arabio, sudorienten, ĝis kiam mi atingis Cejlonon, kaj mi tie mi ĵetis ankron kaj vizitis la lokon, kie ĉefurbo Kolombo iam estis. La pejzaĝo estis tre varia, kaj estis specoj de bestetoj, sed neniu homo. Sur la marbordo de Hindujo ankaŭ neniu vidiĝis. Mi trovis dure memori, ke sur tiuj landoj iam loĝis pli ol mil milionoj da homoj kiel mi. Oni aŭdas nek unu konversacian krion, sed nur ian roron, birdan pepon, kaj alispecajn bestajn bruojn.

Mi faris arkon kaj sagojn kaj sagingon, kaj praktikis ĉasadon, tiel kiel oni faris milojn da jarcentojn antaŭe, kaj mi ĉasis damaon. Poste mi faris fajron kaj senhaŭtigis la beston kaj manĝis iom da karno, saligante la ceteron por povi manĝi karnon dum mia navigado. Mi memoris, ke okazis sur la marbordo de tiu mirinda lando kie ĉio komencis por mi dek milionojn da jaroj pli frue. Pro tio anstataŭ reveni en Babilonon, mi plunavigis sen perdi la rigardon de la bharata marbordo, kaj pose mi daŭrigis pasante landojn, kiujn mi vizitis aŭte: Bangladeŝon, Burmon (kie memorigis al mi pri la Sinjorino de Yangon'), Tajlandon, Japanion, Ĉinion..., sed mi ne povis atingi la Beringan Markolon, ĉar vintro venis kaj mi devis eviti Alaskon kaj parton de Kanado. Mi albordiĝis en la Golfeton de Seatel', kaj tie mi restis kelakajn tagojn.

Estis nekredeble tio, kion mi vidis: ja la loko, kie iam estis la fama turo kun teraso turniĝanta, la Spaca Kudrilo, nun estas ebenaĵo savantipa, kie bubaloj paŝtas kaj kelkaj aliaj bestoj. Imitante Hiawatha, mi alproksimiĝis al tiuj remaĉuloj, kiuj ŝajnis ne estis vidantaj homon antaŭe, mi celumis zorge kaj per kalkulita gesto mi sendis sagon akran en la kapon de unu el ili, ĵus inter ĝiaj okuloj. La sago penetris la kranion de la besto kaj faligis ĝin subite surgrunden. La ceteraj bubaloj rigardadis ĝn sen kompreni pri tio, kio okazas. Mi ne atentis al ili, kaj senhaŭtigis ĝin ĝuste tie, tananti ties haŭton por ke ĝi varmigos min poste; mi rostis parton de la karno,kaj mi gastigis min meme je la mezo de tiu magia pejzaĝo, rigardadante tiujn virgajn bubalojn, kiuj neniam vidis ĉason. Mi miris pri tio, u tiu bestoj, same kiel homoj, ne plu havas instinkton de memkonservo... La suno prezentis grandan abundon da nuboj kiuj fojfoje kaŝis la sunon, malnecesigante ombrelon protekti min dum mi manĝas.

Kiel sciat, indianoj estis bubalĉasistoj Post manĝi, mi saligis la ceteron de la ĉasita besto, kaj poste mi portis ĝin en mian ŝipon, kie mi ankoraŭ havas karnon de mia japana ĉasado. Bubala karno estas multe li gustuminda ol tiu de bovoj, kiujn mi ĉasis en Nordjapanio, proksime al la loko, kie iam Fukuŝimo estis.

Mi subnavigis laŭ okcidenta marbordo de la lando, kiu iam estis la plej pova el la mondo, kaj pasante Sankta Fransisko, mi ne povis ne eniri ties golfeton. Mi devas diri, ke mi ĝuis marbordan navigadon multe pli ol marŝi surgrunde, ĉar la grandaj urboj de pasinto estis ne plu eĉ pulvero pro la malpopoligo sur la tuta mondo post la Dua Parentezo. Mi navigis dumtaglume, ĝuante la akcidentojn de la marbordo el la ferdeko de mia soleca ŝipeto. Venonte nokto mi etis ankron tie, kie mi estas, kaj honore al pasintaj tempoj mi lumigis verdan lampon triborde, kaj ruĝan baborde. Estis dolĉe aŭdi la sonon de plaŭdado de akvo kontraŭ ŝelo.

Dum la vetero ne estis bona, mi dormis en mia kajuto, envolvita en haŭtoj de bestoj, kiujn mi ĉasis, sed kiam ĝi pliboniĝis, jam en Kalifornio, mi dormis surdeke, en hamako, kiun mi pendis inter ĉefmasto kaj prua sidloko. Kiam mi vekiĝis matene, je sunapero, mi grimpis la ĉefmaston kaj de tie mi rigardadis la marbordon kaj la maron dum kelkaj momentoj, kaj poste mi daŭrigis la tagvojaĝon suden.

Mi rezistis la tenton ĉirkaŭiri la duoninsulon Kalifornion, kaj saltis en meksikan landon: atingante la Kabon Sanktaa Lukon, mi direktis pruon al Mazatlan', kaj daŭrigis la marborsekvadon al sudoriento. Sed venante al tio, kio Akapulko iam estis, pro tio, ke mi ĉiam deziris vidi ĝin, mi ĵetis ankron kvindek metrojn el bordo kaj saltis enmaren, tiel ke mi atingis ĝin naĝe. Tie restis eĉ ne unu el la hoteloj, kiujn mi vidis en komercaj avertoj, sed la plaĝoj, la belaj plaĝoj de Akapulko, ankoraŭ restas tie, ĉiuj por mi. Mi kusis sablo por mallonga sunbano, sed subite mi notis presencon. Mi turnis min kaj vidis centojn da individuoj de speco de pingveno, kiun mi ne konis. Mi komprenis, ke laŭ tiom multe da jaroj, ili alkutimiĝis al la regiono, kaj ne havante naturajn predantojn, ili okupis la tutan lokon. Mi supozis, ke la areo estas riĉa pri fiŝoj. Mi respektis iin, kaj ili respektis min. Ili estis birdojn tre inteligentajn, kion mi profitis sendi iin senton pri amikeco kaj paco. Pro tio ili lasis min trankvila, de kiam ili komprenis, ke mi ne estas minaco por ilia aro. Ĉiukaze, mi ne kredas, ke ili povus vundi min, eĉ volante, ĉar la plej bona defendo de pingvenoj ĉiam estis forfuĝo. Mi esploris la regionon iomete antaŭ foriro, kaj mi trovis, ke mi ne estas sola: mi vidis domon,kaj civilize mi fratis lapordon, sed samtempe faris mensan sondadon, ricevante respondon de ina presenco: temas pri Lupin', geologistino kaj geografistino, kiu loĝs tie de ducent jaroj. Ŝi naskiĝis en iama Argentinio, sub la nomo Grasjela, sed veninte ĉi tien iam pristudi la grundon geologie, ŝi estis sorĉata de la sunkuŝo kaj pejzaĝo lokaj, tiom multe, ke ŝi eĉ ŝanĝis sian nomon honore al la malnova pantronvirgulino de Meksikio, Guadalupin' aŭ Lupin', ĉar laŭ ŝi estas pli bela mallonge. Ŝi gastigis min manĝi kun ŝi, kaj ni pasigis la tagon kune. Ŝi estis inteligenta virino kaj ŝia konversacio estis certe lerta. Ŝi ĝisdatigis min pri besta kaj vegetala vivoj de la regiono de Akapulko, kaj la sekvintan tagon mi invitis ŝin vojaĝi per mia ŝipo. Ŝi trovis ĝin interesa travivaĵo, kaj sekve ŝi akompanis min la tutan navigadon al Insuloj Havajoj, ĉirkaŭ tri mil kilometroj, pli-malpli. En Insulo Mavi ni konis Konanon, spertulo pri sismologio, kies konvesacio ravis Lupinon. Ŝajnis al mi interesa, sed malpli ol bestaj variaĵoj de la regiono. Mi jam alkutimiĝis al ĉasado, kaj kun permeso de Konan', mi provis miajn arkon kaj sagojn kontraŭ lokaj specoj, kaj post du horoj mi revenis kun speco da damao, kiun mi ne konis. Mia amiko Konan' rakotis al ni, ke ĝi estas speco loka de tiu insulo, kaj li mem observis ĝi ofte. Anstataŭ ĝui la gastemon de Konan', mi insistis gastigi ilin per rostado de damaa lumbaĵo. La ceteron mi saligis kaj gardis en holdo de mia ŝipo.

Miaj amikoj Lupin' kaj Konan' neniam antaŭe manĝis ruĝulhaŭtule, aŭ kiel primitivaj triboj, ĉar ĉion ili diserigis en la necesajn nutraĵojn por ĉiu momento por siaj organismoj pere de tre komplikaj virtualaj iloj, kaj ili jam perdis la guston por rostita viando, iu ŝajnas al ili preskaŭ kruda, sed tamen ĝi plaĉis al ili pro la noveco de la afero.

Sed mi kapneis neaprobante. Tempo estas afero, kiun mi havas abunde, kaj iom post iom mi primitiviĝis. Tio kaŭzis surprizon kaj nekomprenon. Lupin' aĝis tricentjare, kaj Konan' kvarcentjare. Ili tute ne kredis, ke mi jam preterpasis milon kaj kvaronon. Ili demandis, kial mi povas elteni gravecon pri esto, kiu estas la sento, kiu originis psikologian malsanon, laŭ Lupin', kiu kaŭzas morton pro memago al iu homo de jarmiloj sur Tero. Mi iris, ke mi venas el tre malnova kulturo, tartesa, kaj por mi vivo estas donaco ĉiun tagon, kiun mi vivas. Ke kiam mi vekiĝas matene, mi ricevis la tagon kiel donacon de naturo, kaj ke neniam venus al mia kapo memortigo. Por mi la sola malsano, kiu ekzistas, estas vivo, sed jam, danke al jomoj, kiaj ili, ĝi ne plu estas martiga, kaj oni povas suferi ĝin sufiĉe bone. Ili ne kredis min, kiel dirite. Mi insistis, kaj mi petis de ili, ke je la estonto ili vizigu min en la lando, kie ĉio komencis, Mezopotamio, kie estas ilia hejmo, kiu estas tiu mia.

Post semajno da kunvivado kun tiuj du eksterordinaraj homoj, kiuj scias multe pri siaj respektivaj kampoj, mi ekstartis denove en la maron. Lupin' ankoraŭ restos kelkajn monatojn kun Konan', kaj mi suspektas, ke reveninte ŝi en Akapulkon, Konan' vizitos ŝin poste. Nu, de Mavi mi navigis sep mil mejojn ĝis Nova Gineo kien mi venis post nur tri monatoj, ĉar mi uzis la aŭtomtan direktilon. Plej grava evento estis, ke dum mia dormo, la ŝipo kapturniĝis subite, ĉar ĝi suferis atakon de ŝtormo ne antaŭvidita de mi. Mi iĝis senzorga pro tio, ke mi havis bonŝancon kaj ankaŭ mi kutime interpretis korekte la signojn, kiujn aero donis al mi. Tio okazis je la tria matene. Feliĉe, mia ŝipo rezistis akvon tute, kaj ĝi ne sukcesis eniri la enon. Pro la ega pezo de la kilo, ĝi turniĝis en la korektan lokon kaj la veloj staris kontraŭ l' ĉielo. Kiam mi venis en la dekon, mi vidis, ke la veloj estis tute disŝiritaj, kaj mi rapide malmuntis la restaĵoj kaj anstataŭis de nova ĵibo, sed mi ne malfaldis ĝin, ĉar mi ĵetis ankron fortunan, tio estas, sitelon senfundan ligitan per ŝnuro al pinto de pruo, tiel ke la boato ĉiam prezentas sian pruon al vento kaj markurento. Tiel mi amuziĝis dum tago kaj duono, ĝis la momento, kiam la ŝtormo moderiĝis. Tiam, kun vento multe malpli forta, mi kuraĝis navii denove al Aŭstralio, kaj dume mi faris novajn velojn per algoj kaj haŭtoj de kelkaj el miaj ĉasitaj bestoj. Mi povintus fari kevlaron3, sed mi deziris ne troigi la uzon de estonta teĥnologio. Mi ankaŭ fiŝis kaj manĝis nekuiritan fiŝojn, tiel kiel navigantoj faris de ĉiam. Atingante Aŭstralion, mi naviĝis cirkle ĉirkaŭ ĝi, kaj poste sekvis la marbordliniojn de Indonezio, Vjetnamio, Tajlando, Burmo, Bangladeŝ', kaj mia subkontinento plejŝatata, Bharato, kie mi ĵetis ankron tridek metrojn for de la marbordo de Ĉenaj', iam Madras', kaj mi venis surteren, je la loko, kie mi konis Vanesinon en kafejo subĉiel, kiu ekistis sur trotuaro. Sed kafejo ne plu estis, kaj mi devis sidiĝi sur roko, kaj rigardis mian ŝipon balanĉiĝi sur la ondoj maraj. Kaj mi tiam konsciis, ke la ŝipo ankoraŭ ne havas nomon. Vere ĝi ne bezonas nomon, ĉar ĝi estas la ununura ŝipo sur la planed, kaj pro tio sufiĉas nomi ĝin per a vortoj la ŝipo. Sed mi ĉiam estis sentema, korinklina, eĉ romantika homo, do tieumomente mi decidis bapti ĝin, eĉ se ni jam vojaĝis pli ol kvardek mil mejlojn tra maroj iam plenplenaj da piratoj. Kaj pensite kaj farite. MI riis al ŝipo kaj solene mi frapis ĝian pruon per haŭto damaa plena de akvo, kaj baptis ĝin per la solena nomo Vanesin' de Madras', honorigane tiel la antikvan urbon kaj la knabinon, kiu plej influis en mia vivo. Poste mi daŭrigis mian vojaĝon lau Bengala Golfo kaj supreniris laŭ tiu e Oman' al Persia Golfo, kaj poste mi surmontis la kursadon de Tigris', revenante en mian hejmon.

Mi uzis rimedojn de mia nova jarcento elakvigi la ŝipon sur la aeron kaj jam surgrunde mi forprenis la mlapuraĵojn, kiujn la kasko prenis survoje, de la lasta fojo, kiam mi purigis ĝin, en Akapulko. Mi metis ĝin post la domo, kune kun mia malnova aŭto. Dek jarojn mi vojaĝis tra la mondo. Dum tiu tempo mi sciis nenion pri la homoj, kiujn mi amas: Mirno jam estas en tridek kvin jaraĝo, sesdek kivin jarojn antaŭ ŝi konos min. Vanesin' jam estas dekkvin jaraĝa, kaj pro tio ĝi komencas sian studadon pri telekinezo kaj matematikoj alta. Anselmo kaj Rozo estas nek projektoj, kaj Ŝebin'..., nu Ŝebin' estas la virino, kun kiu mi ne scias kion fari.

Anakoreto en Babilono.

Mi devas konfesi, ke dum la sekvintaj tridek jaroj mi ne emis eliri el mia loko, apud la bordoj de Eŭfrato aŭ la momento, kiun mi vivas: de la jaro 10 002 010 al 10 002 040 mi havis nek la bezonon nek la emon movi al alia loko aŭ tempo: tie kaj tiam estis ĉio, kion mi volis, ĉar ĉio, kion mi konservas de miaj gekaruloj estis ene de mi, la medio estis agrabla, mi havis belan domon apud rivero pura, klara kaj abundakva, plena da bestoj kun kiuj mi bone kongruis, birdoj vekis min matene, kaj neniu ĝenis min. Fojfoje mi aŭdis mesaĝon helpopetante, sed mia malfrueco akirita de jaroj vidis sin premiata de emo de alia persono, multe pli una ol mi, veni helpi. Kutime temis pri io intelekta, scienca dubo, aŭ pri historia evento, kiun oni bezonas por koncerna reserĉo. Ĉio tio permesis al mi dediĉi mian tempon al arto, poezio, mziko, rakontado de neekzistantaj mondoj, kiuj fojfoje ekzistis antaŭe. Mi cerbumis multe, mi surpaperigis multajn aferojn, sed konsciante pri tio, kiom efemera papero estas, mi lernis registri miajn pensojn sur molekulajn variaĵojn de diversaj elementoj kaj mineraloj, kiel plumbo aŭ simpla ŝtono, kiuj tiom multe abundas ĉirkaŭ mi. Tiel la estonto povos pristudi la produkton, aŭ ekskreciadon, de mia libertempo. Mi komencis la tagon per gastronomia promenado: mi iris al riverbordo, unue naĝis iomete, poste mi vagadis iomete laŭ la bordo dum mi manĝas ranĝojn kaj aliajn fruktojn, kiuj kreskas duonsovaĝe tie, ĉar mi estis transforminta la grundon tiel, ke ĝi estas plej bona por la fruktoj, kiujn mi plej ŝatas. Poste mi ludis iomete kun miaj amikoj bestaj. Poste mi revenis hejmen kaj ludios muzikilon, por kiu mi ofte komponis sonaton, aŭ almenaŭ bagatelon1, kiu se ne tiom artoplena, kiom tiuj, kiujn mi konis kiel kunulo, almenaŭ ili havis la valuton esti miaj kaj esti komponitaj dum momento de granda inspiro. Aliajn fojon mi lasis la muzikilon kaj imagis la tutan orĥestron kaj komponis simfonion aŭ konĉerto. Sed problemo estis, ke tiujn komponaĵojn oni neniam aŭdos, ĉar se oni trovos ilin, sekvante la partituron oni imagos ties sonon: jes, tiu estas mondo malvarma, asepsa, senanima, kiel Vansein' diris al mi antaŭ pli ol mil jaroj; sed mi fartis komforte tie. Eble pro tio, ke mi estas la animo de la mondo.

Kaj jaroj venis kaj foriris... Mi sentis min maljuna, sed ne laca. Mia korpo bone funkciis, sed mi jam parkeris kie kuŝas ĉiu ŝtoneto en mia babilona ŝirmejo. Venis al mia kapo iam la ideo, ke mi estas la plej babilonulo, ĉar mi loĝis en tiu urbo pli da tempo ol ĉiuj antaŭaj babilonaloj; se vere estas, ke mi estas la plej longvivanta homo el ĉiu epoko. Ĉiun tagon mi sukcesis fari ion diferencan al tio, kion mi faris en miaj antaŭaj tagoj, eĉ se estas multaj la tagoj, kiujn mi jam vivis. Dum la jaro 10 002 135 mi konsciis, ke Mirno kaj mi jam estas en nia mielmonato en la Luno. Ke ni jam mendas nian Selenjon, Anselmon Selenjon.

Provizita per mia blua ŝtoneto, mi venis en la Maron de la Trankvilecon nur du cent metrojn for de la domo, kiu Mirno kreis por mi, kaj mi kontemplis ĝin de ekstere. Mi scias, ke post nur kelkaj horoj, eble minutoj, eliros mi, mia alia mi multe pli juna, esplori nian sateliton. Kaj mi kaŝis. Mi saltis al tiu momento, en kiu l adomo malaperas tavole iom post iom. Tie, duonombre, mia alia mio ne vidis min malgraŭ tio, ke li rigardis al mi hazarde, sed mi ja vidis lin, mirite kontemplante kiel tiu arĥitekta juvelo malaperas momento post momento. Kiam li forisi, mi restis tute sola en Luno, meditante. Tie fore, nia planedo turniĝas malrapide, pendante el la spaca etero, se tio ekzistas. Tuta blua kaj blanka mondo, blua planeda kun deko da miloj da homoj, unu el ili dufoje. Kaj alia projekta, el tio, kio koncernas al mi.

Fino de Fasto.

Ne eltenante tion plie, mi iris al Tarteso vidi Romanon kaj Ŝebinon. Vanesin' ne plu loĝis kun ili, ĉar jaroj jam pasis, kaj ŝi aĝas pli ol okdek jarojn. Mia bona Ŝebin' jam kompletigis fakte cen tridek jarojn de sia naskiĝo. Roman' jam estis tricent, sed ankoraŭ knabo. Ofte mi vizitis ilin, kaj mi memoris la demandojn, kiujn Vanesin' diris al mi tiom da fojoj, kiam ŝi estis tre juna, pri kronio. Ŝi emis lerni ĝin, sed ŝi ne komprenis multajn aferojn pri tiaj matematikoj, kiuj regulas ĝin. Mi ne povis diri al ŝi, ke ankaŭ mi ne komprenas, sed ke tio ne malebligis min iri al faraona Egipto. Sed, fidele al konsilo ŝia, mi ne volas fuŝi la aferon multe. Oni plantis en ŝin la timon perdiĝi, kaj mi supozas, ke tio estas tre sana. En la Biblioteko oni avertis al ŝi pri tiu danĝero, kaj fakte kelkaj kronistoj perdiĝis pro eraroj en siaj kalkuloj. Mi ankoraŭ estas tro turpa pri matematiko, do ni lasis tiun taskon al ŝia patro, kaj ĉefe al Tennerian', ŝia majstro, kiuj klarigos al ŝi pri ŝiaj duboj. Mi ankoraŭ havis mian longan barbon kaj strangan, egan turbanon, same kiel aliaj kolegoj miaj, preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj vivas sole, sed en mia kazo ĝi havis evidentan celon kaŝantan. Mi emis paroli malmulte kun Vanesin', sed mi ne povis ne ridi silente, kiam mi vidis la malfacilaĵojn pri kiuj ŝi plendis, ĉar ŝi ĉiam estis eksterordinara kronistino, kaj iam la plej bona el la mondo. Tiel mi diris al ŝi iam: Ne suferu, Vanesin': iam vi estos la plej bona kronistino el la mondo. Kaj ŝi koleris, ĉar ŝi kredis, ke mi primokas ŝin.

«Ĉu vi vidas, skeptikulino?», mi iam diris al Ŝebin'. «Ĉu vi vidas, ke vi ja havas filinon? Ja ankaŭ mi ekkonatigis ŝin al vi. Jen via granda kontribuado al la mondo».
«Pravas vi, Damil'».
«Kaj ĉu vi komprenas kial vi ne kredintus al mi tiun tagon, kiam mi rifuzis diri al vi tion, kial mi certis tiom multe?»
«Jes, Damil'. Ofte mi timas pro tio, kion ni faras kun tempo. Ĉu ĝi ne povas eskapi al niaj manoj?»
«Tio neniam okazis, laŭ nia kono, Ŝebin'. Kaj se tio okazis, pro tio, ke ni scias nur pri la rezulto de ĉiuj interferencoj kun tempo, ni ankoraŭ ne scias. Pro tio mi ne nervoziĝas pri tio»
«Kaj se mi iras pasinten kaj mortigas mian patron?»
«Se vi tion faras, certe tiu, kiun vi kredas via patro, vere ne estas. Ĉar la rezulto de via murdo ne variis la fakton, ke vi estas ĉi tie kaj murdis lin en la pasinto. Eble vi mortigos iun, certe, sed tiu ne estis via vera patro».
«Ho, sed mi povas mortigi mian patrinon antaŭ mi naskiĝis...»
«Ĉu vi memoras la momenton de via naskiĝo? Ĉar oni diris al vi, ke Sarfin' estas via patrino, sed eble oni mensogis al vi. Se vi sukcesas mortigi Sarfinon, tiam Sarfino ne estis via patrino».

Ŝi ne ŝajnis tre konvinkita, sed ŝi ĉesis konsideri tiun paradokson, aŭ eble ŝi lasis la aferon pro neebla».
«Tamen mi diros al vi ion, Ŝebin', kiu eble surprizos vin. Tio estas pri via filino».
«Kion ŝi faris?»
«Nenion malbonan, ulnjo. Ĉu vi deziras, ke mi rakontos al vi pri la unua fojo, kiam ni vidis unu la alian?»
«Ĉu kiam ŝi naskiĝis?»
«Ne. Milionoj da jaroj antaŭ ŝi naskiĝis. Kiam mi estis infaneto, kiam mi estis nur kvinjaraĝa».
«Kaj ŝi?»
«Ŝi eble aĝis ĉirkaŭ sepdek, eble okdek. Aŭ cent kelke».
«Kiel vi vidis ŝin?»
«Mi kuris tra la strato, kaj falis surteren. Mi kredas, ke mi rompis mian kruron, aŭ preskaŭ. Iel ajn, ĝi doloris, pro granda vundo. Sed mi trovis sinjorinon, kiu konsolis min, donis al mi pilolon, kiun mi englutis. Ŝi tuŝis mian vundon, kaj ŝmiris pomadon, kiun mia karno rapide suĉis tra la malferma vundo».
«Ĉu estis mia filino?»
«Jes, Vanesin' ŝi estis. Kiam mia patrino, avertita de miaj krioj, venis al mi, mi jam estis trankvila, kvankam kuŝas surplanke. Mia vundo havas sangon, sed la vundo ne plu estas».
«Ĉu oni portis vin en kuracejon?»
«Jes. La doktoro vidis nenion neregulan, kaj diris al mia patrino, ke mi bezonas aspirinon. Sed mi jam havis ĝin, mi diris. Sinjorino donacis al mi, kiam mi estis sur la planko».
«Ĉu ili kredis vin?»
«Ne. Sed la doktoro ankoraŭ ne komprenis pri la seka sango sur mia kruro. Kaj mia patrino ankaŭ ne komprenis pri miaj krioj».
«Kion vi celas diri al mi per tio?»
«Ke Vanesin' malebligis, ke mi perdu mian kruron, eble, aŭ, ke mi estos lama. Tio estis interfero grava en pasinto, ĉu ne? Kaj tio ne estis la sola fojo».
«Ĉu ne?»
«Ne. Iom post mi konis ŝin, en Bharato, ŝi portis al mi radon por mia aŭto kiam mia ĵus trapikis. Ŝi avertis al mi pri la loko, kie mi trapikos denove, kaj al tio sekvis, ke kelkaj krimuloj ne rabos min, vundante min grave».
«Ĉu vi scias pri tio, kio okazos al vi?»
«Ne. Mi havas nur la parolon de Vanesin'. Sed mi kredas ŝin. Tio signifas, ke mi eltrovis en mia vivo du interferojn el iu de mia estonto. Eble tiuj interferoj estas pli oftaj ol ni kredas, sed oni scias nur ties rezulton, dum tio, kiu okazintos se neniu interferis estas io hipoteza, ukronio, kiel via filino diras».
«Kaj ŝi mia filino scias jam tio?»
«Tio, pri Bharato mi ne scias, ĉu ŝi jam scias, aŭ ĉu ŝi estas scionta... Ŝi jam jaraĝas okdeke, ĉu ne?»
«Jes».
«Sed mi ne scias ĉu ŝi memoras pri tio de mia infaneco. Mi havas nebulan memoraĵon pri bruna sinjorino, kiu kuracis min. Sed mi ne povas diri kiom aĝa estis via filino».
«Vi ne memoras pli gravan interferon, Damil'», ŝi diris kun mola rideto. «Kiun?»
«Interferon pli gravan por mi, kaj ankaŭ por vi, Damil'...»
«Mi ne vidas...»
«Nu, vi devus. Mia demando estu: ĉu Vanesin' ekzistus se vi ne venigis min en ĉi tiun jarcenton?»

29 Vidvino. English Español

Kaj venis momento plej amara en vivo de mia amikino Ŝebin'. Mi jam pasigis tiun penon antaŭ naŭcent jaroj... Ho, ĉu tiom multe jam pasis? Tamen, jaroj vivitaj amasiĝas en mia penso. Neniu pezas al mi, sed, kontraŭe, ili ŝajnis nur tagoj al mi. Mi provis eltiri la plej bonon el ĉiuj ili.

Senrigarde al kiom mallongaj ili ŝajnis al mi, tamen mi faris multe da aferoj dum tiu tempo. Mi suferis egan evoluon pri kono pri mi mem en mia soleco, mi pensis pri ĉio, mi supreniris la enprofundiĝon pri kono ka paco en mia menso. Aj mi daŭre estas enamiĝinta al vivo pro evidentaj kialoj. Mi ankoraŭ ne komprenas kial tiuj infanaĉoj (jes, el mia longa aĝo mi povas ja konsideri ilin tiaj) renoncas paradizon fali en la enferojn de forgeso..., se ili povas daŭre reserĉi tiun donacon, kiu homaro, en sia tuto, donis al si mem. Eĉ se oni konsdieras, ke ne plu estas problemo pri spaco, aŭ poluo, malsato aŭ milito... Resume, tiu homaro iĝis tiom humana, ke ĝi opciis eliri el si mem tra la mallarĝa pordo de volonta morto, eŭtanazio, vera pandemio en tiu ege civilizita mondo, kiu neniun pardonas, ĉar ĝi estis en ilia kulturo..., aŭ en iliaj genoj. Ne mi ne scias, ĉar en miaj genoj ĝi ne estas, evidente. Kaj ankaŭ ne estas tiu medikamento magia, kiu ebligis min venki morton tiel, ke mi ne plu bezonos ĝian servon.

Strange estas, ke antaŭ Mirno kaj Vanesin' donacis al mi tiun eliksiron, mi fojfoje pensis pri morto kiel ion malagrablan sed necesan, sed de kiam ili sciigis al mi pri tio, kio temas la medikamenton, mi sentis, kvazaŭ mi liberiĝas pri kreditoro ĝenanta, kiun mi neniam vidos, ĉar ni jam interkonsentis, ke la ŝuldo ne plu ekzistas. Kaj mi neniam vidis tiun kreditoron, morton, ĝis kiam mia dolĉa Mirno frapis ĝian pordon. Ŝia estis ŝia morto, sed mia estis la decidoj pri ŝia funebro kaj ĉies la volo respekti ŝian decidon transiri al alia vivo, se tio ekzistas. Tamen en mia interna esto dum mil jaroj mi demandis al mi, ĉu estas dece respekti deziron morti. Jes, libervolo apartenas, kvazaŭ markita per fajro, en la menso kolektiva de mia kulturo, la juda kristiana romia, sed tre ofte mi ludis kun la penso pri tio, ke libervolo ankaŭ ne estas absoluta bono. La sola afero, kiu ĉiam igis min respekti la konvinkon pri tio, ke ĉiu devas decidi siajn proprajn aferojn estas la fakto, ke miaj decidoj ne ĉiam estis korektaj, kaj miaj eraroj estis multaj. Ĉu mi pravus evitante, ke la amo de mia vivo memmortigu sin? Tio estus kvazaŭ enprizonigi ŝin kaj malhavigi ŝin de ŝia volo sen tio, ke ŝi volonte donis al mi, kontraŭ tio, kion Ŝebin' faris tiom da fojoj, kaj mi neniam volis, eĉ se oficiale mi havis tiun rajton laŭ babilona leĝo. Se mi ne volas esti posedanto de Ŝebin', kiel diable mi povus esti tiu de la plej dolĉa, paca kaj sendependa, Mirno, kiun mi vivis dufoje, dua de malproksime kaj la alia tre proksime?

Jen miaj dilemoj oldulaj, tre oldulaj, kiam mi denove vidis tre similan problemon, kiel mi rakontos al vi baldaŭ. Tamen, permesi al mi esti iom pli specifa pri tio, kion mi faris dum tiom multe da tempo, eĉ se resume.

La dua rondo al mondo.

Unue mi senpulverigis la boaton, Vanesin' de Madras', kelkajn fojojn, mi kalfatris kaj pentris ĝin, kaj poste mi iris fiŝi, ĝis kiam, ekkuraĝiĝinte kaj enuinte pri mia nenionfarado, mi rondiris la mondon. Sed okcidenten, anstataŭ orienten, kiel la lastan fojon. Kaj, aldone, ĉifoje la rondiro estis kompleta: mi unue rondiris Afrikon, kaj poste la Mediteranean Maron, haltante en lokoj, kiujn mi ne plu konis, ĉiam navigante proksime de la marbordo, nur inter tricent kaj tridek metrojn for. Mi supozas, ke post tiom da jaroj la pejzaĝo ŝanĝis tiom multe, ke mi ne plu konos ĝin. Sed mi ja rekonis la Skandinavan Duoninsulon, kaj poste mi iris al Islandio kaj Ameriko, subenirante laŭ Florido kaj rondirante Kubon, poste la Maron Sargasan laŭ Venezuelo, suden laŭ la brazila bordo, kun mallonga ekskurso en la riveron Amazonon ĝis kiam mi tedis pri tiom multe da verda pejzaĝo, kaj poste mi iris laŭ la bordo de Argentinio ĝis la markolo de Mageljano, kiu estis tiom sovaĝa kiel ĉiam. Laŭ la okcidenta marbordo de Ameriko mi supreniris denove ĝis Akapulko. Tie mi trovis Lupinon iom pli maljuna, sed same ridetema kaj lerta. Jam pasis kvindek jaroj de nia lasta renkonto, kaj ŝi nun vivas kun Konan'. Ili uzis ambaŭ hemojn siajn, ili diris al mi. Ne emis akompani min al Havajo ĉifoje, kvankam mi fakte ne faris tiun etapon, ĉar anstataŭ mi daŭrigis mian vojaĝon norden, ĝis Kanado. Ĉifoje mi bone kalkulis, tiel ke mi atingis Beringon somere, kaj sekve mi povis transiri al Siberio, kaj de tie, suden, mi vidis Ĉinion, Japanion, Hindoĉinion, Burmon, Bangladeŝon, Bharaton, kaj de tie al Golfoj de Omana kaj Persa, kaj denove jen mi hejmen. Ĉifoje mia rondiro daŭris multe pli..., mi kalkulas ĉirkaŭ dudek kvin jarojn, ĉar mi faris ĝin multe pli trankvile. Mi revenis kiel veterana maristo: ĉifoje mi ne estis kaptita de neatendita ŝtormo, kaj aldone mi neniam dormis for de marbordo sen faldi la velojn antaŭe, aŭ sen ĵeti fortunan ankron, tio estas, sitelon senfonan ligita per ŝnuro al pruo. Kiam la ŝipo moviĝis pli ol kutime, dum mia dormo, mi duonvekiĝis, ridetis kaj turnis aliflanken por la daŭrigo de mia dormo. Kiam mi vekiĝis en tiuj cirkonstancoj, mi unue kalkulis denove mian situacion laŭ tiuj de la Suno kaj la Luno, kaj mi daŭrigis mian pilotadon, pensadon, vivadon, ĝuadon de maro, aero, kaj ĉio.

Tragedio.

Kiam mi revenis, mi ricevis viziton de Ŝebin'. Ŝi estis trista kaj kolera: Roman', la viro kun kiu ŝi kunhavis la lastajn tricent jarojn de vivo, estis memmortigonta! Ŝi ne komprenas tion. Ŝi soifis pri vivo eĉ pli ol mi. Certe ĉar ŝi fartis multe malpli bone ol mi, kiu vere estas filo de la 20ª jarcento, male al ŝi, kiu venas el societo multe pli kruela kaj malnova. Ŝi vidis tie morton multe pli ofte, maljustan kaj kruelan, tiom multe, ke tiu ĉi ĝentila kaj afabla mondo, kiu akceptis nin, prezentas al ŝi kiel paradizo el kiu ŝi ne volas foriri kaj pri kiu ŝi neniam tedos.

Mi rakontis al ŝi, denove, miajn malagrablaĵojn pri la evento, kiun ŝi nun devas trairi. Mi ofertis al ŝi mian helpon, mian komprenon, kaj ankaŭ diris mi al ŝi, ke estas nenio fari: Homoj de l' estonto estas kvazaŭ beboj akraj, kiuj havas ĉion, kaj ili ne vidas la bezonon suferi pri io ajn, tiel ke la sola maniero suferi por ili estas elverŝado de iliaj konsciencoj, ekiĝi konsciaj pri tio, ke ili ekzistas, kaj ili imagas, ke tio estas malsano, kiun ili ne plu povas elteni, kaj pli aŭ malpli frue ili sukcesas memmortigi. Tio ne rilatas al vi, Ŝebin', mi aldonis, ĉar Roman' amas vin. Li amas vin multe, sed li ne povas elteni la pezon de sia ekzisto, eĉ se li estas tute feliĉa.

«Ili estas stultaj. Ili havas ĉion, kaj volas nenion».
«Mi konsentas pri tio, Ŝebin', mi diris. «Sed ne estas ion oni povas fari. La afero ne rilatas al vi aŭ al mi. Sed ĉi tie estas ni, kiel du malnovaj kaleŝoj, vi kaj mi, sentante, ke vivo estas ĉiam pli bona ol ĉiu ajn alia alternativo. Tamen, ni du estas la solaj sur la tuta mondo, kiuj opinias tiel. Tio igas nin personoj plej aĝaj de historio».
«Ne: mi aĝas nur tricent kvindekkvin jarojn».
«Bone, sekve ni devas atendi nur kelkajn jarojn por ke vi estu la dua plej aĝa. Kiam vi estos pli ol miljaraĝa, kiel mi, ne emos morti, same kiel mi ne emas. Kaj ni estos la plej longaĝaj homoj en la tuta historio de homaro».
«Jes, senmortaj», ŝi diris kun rideto malgaja. «Sed al kio utilas tio, se tiuj karaj al ni forlasas nin?»
«Nu, ni ĉiam havos unu la alian, Ŝebin'».
«Mi kredas, ke temas pri la fatala heksono».
«Kio?»
«Jes. Mi ne havas ĝin, kaj ankaŭ vi ne havas. Kaj viaj gefiloj havis ĝin, kaj ili ambaŭ memmortigis sin. Devas esti tio».
«Jes, Ŝebin..., nun aŭdante tion..., ja devas esti tio. Sed...», diris mi parolante pri alia afero, «kion vi pensis pri la funebraĵoj de Roman'? Aŭ ĉu vi faros nenion?»
«Kion faris vi?»
«Mi faris ŝtiparon funebran kaj konservas la cindrojn en urbo ene de tombo. Ili ankoraŭ estas tie».
«Mi kredas, ke mi metos lin en tombon sen bruli lin».
«Vi kalkulu kun mi, se vi volas».

Funebro.

Kaj tial mi denove vizitis Tarteson. Ni iris en malnovan Italikon, kiu iam estis sidloko de la registaro de Argantonio, Reĝo de tiu lando, kaj apud sia hejmo, Roman' mortis. Mi razis denove, post kelkaj jarcentoj. Mia vizaĝo estis pli blanka ol mia frunto, sed tio ne daŭros multe.

«Fidela amiko ĝis la fino», diris Roman' tiom junaspekta kiel tiu, kiun mi konis, sed kun profunda malgaj en la rigardo. «Roman', vi ne devas fari tion. Restu kun ni kelkajn jarojn pli».
«Ne, mia kara amiko. Sed mi havas heredaĵon lasi al vi: vi prenis ŝin al mi», li diris fingromontrante Ŝebinon, «do mi petas al vi bonvolu zorgi pri ŝi ĝis kiam unu el vi du ankaŭ deziros memortigi».
«Ni jam parolis pri tio, Roman'. Ne, ni ne faros tion. Mi jam aĝas mil tricent jarojn, kaj ŝi sentas la saman malemon kiel mi por memortigo. Mortu trankvile, se vi devas, sciante, ke vi ĉiam vivos ĉe koroj niaj».
«Ĝis, edzo. Mi bedaŭras, ke via filino ne estas ĉi tie vidi vin foriri».
«Mi estas, panjo», diris ŝi aperante subite. Ekvidante min, ŝi esprimis surprizon: «Vi! Ĉu vi konas miajn gepatrojn?»
«Mi enkondukis unu la alian, Vanesin'. Mi konis ilin antaŭ vi».
«Ho. Do vi ne estas tiu, kiu ĵus ploraĉis al mi pro sia neebleco kontroli sian filinon, ĉu ne?»
«Vanesin', eble mi nun estas ie ajn kun Mirno», mi diris kun cinika rideto, «pri evidenta dukronio mi dekaras min kulpa. Sed en tiu ĉi flanko de mia vivo mi aĝas multe pli ol vi kredus, kaj mi estis multe da tempo en la lando de via patrino, kie mi radikiĝis dum multe da tempo. Sed en la momento de via ĝiso, multe da jaroj en la estonto, estos mia alia mio tiu, kiu estos kun vi. Tiu mio estos pli juna ol vi, sed amos vin same kiel mi amas vin nun, kvankam li ankoraŭ ne komprenos, ke ankaŭ vi decidos foriri».
«Filino, estas bone, ke vi venis. Kisu min lastfoje», interrompis Roman', kiu vidis, ke sia tempo elĉerpiĝas. «Paĉjo, ĉu vi ne povas resti kun ni kelkajn jarojn pli?»
«Vi ja scias, ke estos same, filino. Kaj ĉiun tagon la afero estos pli malfacila por tiuj, kiujn mi lasas ĉi tie. Ankaŭ vi faros tion iam, kaj tial mi kredas, ke vi komprenas tion pli bone ol ili du».
«Jes, paĉjo, kompreneble». Kaj post kisi siajn edzinon kaj filinon, li prenis cianidan pilolon el sia poŝo kaj englutis ĝin.

«Adio, Ŝebin', lumo de mia vivo. Ĝis, Vanesin', filino mia. Adiaŭ Damil', amiko mia».

Kaj post kelkaj minutoj tiu kvinjarcentaĝa homo senmoviĝis antaŭ la ploro de sia jam vidvino. Kunhavis ni silenton: la filino mirante pri la plorado de sia patrino, ĉar ŝi mem estis edukita en la ideo, ke ĉio havas finon, kaj mi, komprenante kaj la patrinon kaj la filinon, la senton doloran de Ŝebin' kaj la miron de Vanesin'.

Je tiu momento mi prenis la ilon kaj ŝovis tombon du metrojn longa kaj profunda, kaj unu metron larĝa. Mi delikate prenis la korpon kaj metis ĝin sur ligna tabulo, kiun mi prenis sur mia ŝultro meti ĝin sur la truo de la tombo, kaj tie ni diris la lastajn vortojn al li:

«Roman'», mi komencis, «mi scias, ke vi ankoraŭ aŭdas min. Viaj vivaj funkcioj ne plu marŝas, sed via aŭdpovo ankoraŭ daŭras, eĉ se nur dum malmulte da tempo. Mi volas, ke la lasta afero, kiun vi aŭdas, estas, ke ni amas vin. Dankon okupiĝi kaj ami Ŝebinon dum tiom da jaroj. Dankon krei Vanesinon. Dankon, amiko mia. Mi neniam forgesos vin».
«Edzo», diris Ŝebin'. «Eĉ se ni neniam geedziĝis laŭ rito, ni fartis bone dum tiuj tricent jaroj, kaj vi sencigis al mi ĉiujn ties tagojn», ŝin interrompis ĝemo: «Adiaŭ, Roman' Adiaŭ, mia amo».
«Patro, ĉi tie restu ni, kaj ni konservos bonan memoron pri vi dum ni vivos, ĝis kiam ni sekvos la vojon, kiun vi komencas hodiaŭ. Se estas alia vivo, patro, venu kaj diru al mi personĝe».

Post tiuj funebraj preĝoj sinceraj, kiuj venis el niaj animoj, mi lasis la kadavron de mia amiko sur la fundon de la fosaĵo, kaj per la sama fosilo mi komencis meti teron sur la korpon. Post kelkaj minutoj Ŝebin' mem petis ĝin de mi kaj ŝi daŭrigis la aferon. Momenton poste mi vidis, ke ankaŭ Vanesin' prenis fosilon kaj ili du laboris kune ĝis kiam la tero denove estis ebena al la cetera ĉirkaŭaĵo. Mi prenis ŝtonon glatan kaj premis ĝin iomete pli ĝis ĝi estis regularglata, kaj pere de miaj modernaj rimedoj, mi estis skribonta epitafion: «Kion mi skribos?», mi demandis la du virinojn. «Mi faros tion», diris Vanesin'. «Panjo, ĉu ion specialan?»
«Filnjo, skribu la nomon de paĉjo, lian naskiĝdaton kaj mortodaton, kaj aldonu, ke edzino kaj filino neniam forgesos lin».

Kaj Vanesin' skulptis per romianaj literoj:

Tombŝtono de Roman'

«Amen'!», diris mi.

Ambaŭ virinoj rigardadis unu la alian. De multe da tempo ili ne loĝis kune, kaj iliaj vivoj apartiĝis de kelkaj jarcentoj.

«Kion vi faros nun, panjo?»
«Ni tri povus vivi kune iom da tempo, Vanesin'», diris mi, kapjesante patrino.

«Tio estas komplika, Indalesjo. Interkrampe, mi notis, ke mia patrino nomas vin Damil'. Kial?»
«Tio estas longa rakonto, Vanesin'. Sed mi kredas, ke se io malmankas al ni nun estas tempo. Do, mi proponas, ke ni sidiĝu ĉirkaŭ la tombo de via patro, kaj ni rakontos ĉion al vi.

Memoroj.

Kaj mi rakontis al ŝi, ke troviĝante mi tute sola, sen konsolanto, mi ploris la perdon de ĉiaj miaj amatoj, mi iris plori en aliajn epokojn, kaj en unu el ili, en malnova Babilono, sescent jarojn antaŭ mia naskiĝo, mi trovis apartan sklavinon Srat, kies nomon mi ŝanĝis kaj prenis en la mondon kie vi naskiĝis por liberigi ŝin tuj kiam ni venis.

Vanesin' estis ege surprizita pro tio, kion ni rakontis al ŝi. Vanesin' estis ege ŝokata de tio, kion ŝi aŭdas. Ŝia patrino, ankoraŭ nervoza pro ŝia perdo, nur sukcesis kapjesi.

«Ĵus veninte ĉi tien», Ŝebin' sukcesis diri, «ĉe la hejmo de la avo de Mirno, mi konis vian patron, kaj ni eknamiĝis tuj. Mi lasis Damilon, kvankam ni ĉiam restis en kontakto. Jes, mi scias, ke iam li nomiĝis diversmaiere, sed li prenis tiun nomon venante en Babilonon por merĝi kune kun ni, por ŝajnigi civitano de urbo Ur' kaj tiel aliĝi al nia komunumo en Malnova Babilono. Li instruis al mi pri medicino, kaj post helpi lin dum kelkaj semajnoj, mi anstataŭis lin kiel doktoron dum dek jaroj, fine de kiu periodo li serĉis min denove. Li prenis min en tiun ĉi mirindan mondon en kiu neniu mortas, sed ĉiuj forlasas...»
«Panjo, vi komprenos iam».
«Mi daŭre uzas mian babilonan nomon, Vanesin', ĉar tiumaniere neniu konfuzas min kun mia alia mio, kiu estas kelkaj jarcentoj pli juna ol mi, iel ke Indalesjo kaj Damil estas fakte du diversaj homoj, kaj sekve tiuj, kiuj onas nin ambaŭ, kiel via patrino kaj nun vi, povas diferencigi kaj tiel ne eraregi, kiel vi diris al mi antaŭ tiom da jaroj, ke mi ne faru», mi finis per granda rideto.

«Jes», diris ŝi kun respondanta rideto, «ne estas tiom longe de kiam mi diris tion al vi. Fakte mi diris al vi, ke vi ne fuŝu la aferon».
«Mia kara Ŝebin», mi diris la patrinon, «se vi deziras resti sola kelke da tempo, aŭ nur kun via filino, mi komprenas. Sed promesu, ke vi vokos min se vi bezonas min pro io ajn».
«Jes, Damil', mia filino restos kun mi kelkajn tagojn, almenaŭ. Ĉu ne, filnjo?» Vanesin' kapjesis. «Sed kiam mi retrankviliĝos, mi vizitos vin. Mi promesas».
«Do estas malmulte fari por mi ĉi tie. Adiaŭ, miaj dolĉaj trezorulinoj», diris mi kisante la fruntojn de filino kaj patrino. Mi konstatis surloke, ke ili estas tre similaj, preskaŭ samaj, kvankam Ŝebin' havis pli maturan elrigardon, kaj estis pli emociiĝita por ĵusaj eventoj.

Lernante geografion.

La Tero estos alia Kaj tion farinte, mi malaperis. Sed mi ne iris en Mezopotamion, mian multjarcentan hejmon, sed al Gades'. De kelke da tempo, de kiam mi sciis, ke Ŝebin' vivas en Seviljo, mi havis ideon viziti la Taseton de Arĝento, kiun mi vizitis kiel junulo, kaj fakte ankaŭ kun Vanesin' kaj Tennerjan', kiam ni provis kompreni pri mia intertempa navigado. Sed mi seniluziiĝis: la urbo ne plu ekzistas, ĉar Afriko finfine fermis la markolon de Gibraltaro, post tiom da jaroj,kaj tio, kion ia estis romia Gades', aŭ tartesa Gadir' estis nun nur pinto de monto. Tio, kion mi kredis egan longigon de Gibraltara Markolo estas reale rivero, kiu mortas tie, kie iam estis tiu markolo, kaj mi navigis laŭ alfua rivereto en mia mondrondiro ĝis alia rivero, kiu versis sian akvon en la malnova Mediteraneo, kiu ankoraŭ ekzistas, sed multe malpli granda. Pro tio mi cirkaŭis ties bordon tiom rapide. Mi koncentriĝis mense, kaj projektis min supren per neniu fizika maŝino, simile al tiel, kiel joganoj intuis je mia tempo, kaj finfine estontaj scienculoj elpensis jam por mi antaŭ jarcentoj. Mi venis en altecon de unu kilometro super la grundo, kaj rigardis suben. Mi komprenis ĉion. Mi pentis, ke mi ne faris tion ofte kiam mi iris ronde al la mondo per mia ŝipo. Mi konstatis, ke ĉio estis malorde: tio, kion mi kredis, ke estis Kartago, en estis tio. Pro tio, ke ne estis restaĵoj, mi prenis montetojn kiel konstruaĵojn, sed nun mi komprenas: dek milionoj da jaroj forviŝas ĉion tiel, ke urboj aspektas kvazaŭ ili neniam ekzistis. De Kanariaj Insuloj (interkrampe, mi konstatas nun, ke mi ne vidis ilin dum mia rondiro) ĝis l aokcidento de Arĝelio la afrika kontinento unuiĝis al iamaj sudo kaj oriento de Hispanio. La reliefo estis tute malordigita rilate al tio, kion mi konis, kaj mankis la marbordoj andaluza kaj mursja. Mi pentis, ke mi ne konsultis Lupinon pri tio. Fakte mi vizitis ŝin tuj forirante Gadeson. Sed antaŭ mi flugis la regionon, kvzaŭ nova Ikaro senflugila mi estu, trairante la aeron super tio, kio iam estis la Iberia Duoninsulo: mi ne rekonis la terenon, la Britaj Insuloj ankaŭ mankas, sed tio, kion mi kredis ke estis ili, vere estas aliaj terpecoj, kiuj ne ekzistis en mia tempo, certe submaraj leviĝoj. Nu, ŝajnas, ke mi gajnis nulon pri mia kono de la geografio de la jaro dek miliono du mil tricenta. «Estas sence», diris al mi Lupin' kiam mi esprimis al ŝi mian konfuzon. «Tero estas tre dinamisma planedo, kaj dum tiuj dek milionoj da jaroj ne restas multe da tio, kion vi konis. Afriko provis avanci sur Eŭropon 250 kilometrojn, kvankam ĝi ne sukcesis, sed tio, kion vi momas Tarteson, supreniris en la aeron multe pli ol tio, kion vi kredas. Pro tio la perimetro ne plu estas taŭrhaŭto, sed pli proksime al testuda haŭto, ĉar ĝi estas tiom altigita. Ni diru, ke Tarteso nun prezentas la profilon, kiun vi konis, kaj nun la Britaj Insuloj kaj la nordo de iama Francio submariĝis. Ameriko ne tro multe ŝanĝis, but Atlantika Oceano estas multe pli vasta ol tio, kion vi memoras, dum Pacifiko estas malpli larĝa. Pro tio la vojaĝo al Havajo ne estis tiom tempodaŭra. Nu, mi supozas, ke vi rimarkis, ke Havajaj Insuloj ankaŭ ŝanĝiĝis, ĉu ne?» «Jes, sed mi ne miris pri tio, ĉar estas lando vulkana».
«Prave».
«Kaj kio pri Kanariaj Insuloj? Mi vivis tie iam».
«Ili aliĝis al kontinento. Ili kunfandiĝis kun Maroko, ili dezertiĝis, kaj kiam la tutan Afrikon denove koloniigis la vegetala mondo, ili ankaŭ kontribuis al verdeco de la kontinento». Mi restis ĉe tiu virino, kiu tiom bone konis ne nur geologion, sed ankaŭ geografio de tiu ĉi nova mondo feliĉa. Mia restado tie estis tre agrabla, kaj mi instruis ĝin pri ĉasadarto, kio plaĉis multe al ŝi. Konan', malgraŭ lia nomo, ne multe ŝatis fizikajn sportojn, do dum li dediĉis sian tempo al vulkanoj kaj ties tremoj, Lupin' kaj mi sagpafis aprojn dekomence, kaj poste ni eĉ kuragis leonojn kaj eĉ bengalajn tigrojn..., gis kiam ni renoncis, ĉar ties viando ne estis tiom agrabla kiel tiu de aliaj bestoj, kiuj ni konis, kaj la danĝero ĉiam estis pli granda: kiam ni eniris aron da gnuoj aŭ bubaloj, la ceteraj indiviuos ne atentis al ni, eĉ se ni ĵus mortigis unu el iliaj kunantoj, sed se ni atakis anon de luparo aŭ leonfamilio, oni devis ekfuĝi kun nia ĉasaĵo, aŭ mortigi ilin ĉiujn. La unuan fojon estis surprizo por ni, ĉar mortigante leonon, kio ja estas meritoplena, ĉar tiuj bestoj, virleonoj, algluiĝas al vivo, ni troviĝis subite ĉirkaŭitaj de tri leoninoj, kiujn ni devis mortigi rapide situiĝante dorse al dorse ni du ne doni al ili ŝancon ataki nin sen nia kono. Finitaj la inoj, ni devis zorgi pri ties idoj, kiuj esis kvin, ĝis kiam ili sukcesis zorgi pri si mem. Kaj tio ne estis tiom amuza. Sekve, la tiea zebraro el kiuj tiuj leonoj vivis, kreskis troe, kaj ni devis venigi alian leonfamilion en la regionon, kiu ĝis tiam vivis en landparto pli malriĉa. Ses monatojn poste mi jam lernis pri la tuta geografio de nia planedo, kaj Lupin' jam povus esti konita kiel Dianin' la Diino de l' Ĉasadarto. Sekve, mi revenis hejmen, en Malnova Mezopotamio, la plej bela loko el la Tero tuta.

Rivera vojaĝo.

Ŝebin' atendas Tie atendis min surprizo:

«Mastro, vi malfruas».
«Ŝebin'! Ne revenu, ulino. Vi ne plu estas mia sklavino».
«Nu, tiel estas, ĉar vi ne volas».
«Ekzakte, Ŝebin', mi ne volas».
«Vi liberigis min, tio estas, vi liberigis pri mi, kaj rigardu tion, kio okazis al mi: mi enamigis kaj estis malfeliĉa ĉar finfine mia viro forlasis min», ŝi diris duonserioze.

«Bone, mi vidas, ke vi venkas vian doloron. Mi ĝojas pri tio».
«Estas doloro, kiun oni neniam venkas, Damil'. Aŭ ĉu mi diru al vi Indalesjo?»
«Damil estis mi kiam mi konis vi, Ŝebin' kaj Damil' estos mi por vi ĉiam».
«Nu, mi estis Srat'».
«Jes, Srat' la sklavino. Sed kiam mi estis libera, vi ciam estis Ŝebin'. Sed se vi tion deziras, mi povas trovi novan nomon por vi».
«Mi amas mian nomon. Vi elektis ĝin por mi. Kaj mi alkutimiĝis al ĝi. Dum pli ol tricent mi reagas al tiu nomo. Kja vi estas la plej grava persono, kiun mi konas, eĉ pli ol miaj gepatroj, kiujn mi preskaŭ ne konis».
«Mi sentas, Ŝebin' ke via funebrado jam finis».
«Mian funebron mi portas plej profunde en mia koro, Damil. Neniam forlasos min. Mi ĉiam memoros Romanon. Sed esti kun filino dum kelkaj monatoj farigis min bone. Ŝi iris kaj revenis, sed ni kunhavis multe da tempo. Mi lernis zorgi pri la Horto de Betis', kaj mi pligrandigis la domon, kiun vi konas».
«Estas amuze, ke mi havas hejmon en via iama lando, kaj vi havas ĝin en tiu mia».
«Jes. Tio signifas, ke ni bone fartos kune».

Their river sailing Ni ridis al ŝia ekpensaĵo. Vere estas, ke tio malstreĉigis nin. Mi proponis novan okupon al ŝi: mi enmarigis denove mian ŝipon Vanesin' de Madras', kaj mi krozadis laŭ Eŭfrato, kaj kiam ni atingis la lokon, kie ĝi ekestas e riveroj Murat' kaj Karasu' ni trairis ilin du, unu post la alia, ĝis preskaŭ iliaj fontoj, je la loko, kiam nia kilo tuŝis la fundond e la riveroj. Ni revenis kaj daŭrigis riversuben ĝis ni atingis tion, kio iam estis la araba urbo Al-Qurna, proksime de Basora', kaj vidis kiel tiu granda rivero unuiĝis al Rivero Tigris' iĝante ili unu sola rivero, Arvand', kies 200 kilometrojn mi navigis jam kvarfoje. Sed ni navigis riversupren laŭ Tigris' ĝis atingi preskaŭ la Anatolan Duoninsulon, kie estas ties naskiĝloko. Revenante, ni atintis la estuaron mem, en la Persa Golfo, kaj ni konstatis, e pravis la malnovaj persoj, kiam ili konsideris, ek nia rivero, la grandioza Eŭfrato, estas vere alflua al pova Tigris', kiu aldone simbolas la principon viran, junan, pro la forto en ĝia fluo, dum Eŭfrato simbolas la pirncipon inan, maturan, fruktodonan, ĉar la eŭfrata fluado iras pli malrapide, kaj ties malrapido ebligas pli grandajn deponojn kotajn, kiu produktas kreskon de urboj kaj kulturoj laŭ ĝia kursado, kiel Babilon' mem ekzempligas. Tiu navigado speciala estis originala kaj eleganta maniero fini la periodon funebran de mia amikino. Entutis preskaŭ dek mil kilometroj la navigado, ĉar Tigris estas 1 900 kilometrojn longa, kaj Eŭfrato 2 790, tiel ke ambaŭdirekte entutas 9 360. Se oni aldonas la lonecon de la du riveroj, kiuj originas la Eŭfraton, 450 de Murat kaj 600 de Karasu, ni kalkulas 11 460 kilometrojn.

Havi Ŝebinon kiel helpantinon igis navigadon malpli dura kaj pli ripozata, ĉar ŝi lernis gvidi la ŝipon per ŝi mem. Ŝia favorita loko estas la ĉeftopo, ĉar de ti ŝi vidis la pejzaĝon plej foran. Mi supreniris per unu salto kaj kune ni komentis tion, kion ni vidas dum nia ŝipo silente kaj solene iras al la cele antaŭdifinita. Ni prenis la vojaĝon senpreme, kaj sekve ni revenis ĉe nia hejmo babilona jam pasis du jaroj.

Nenio ŝanĝis tie post tiu tempo, escepte de polvo ĉie en la domo. Neniu atendis nin en Babilon', aŭ ien ajn. Nokte ni kutime sidiĝis ekstere sur niaj lulseĝoj kaj kontempli la ĉielon, ĉefe je sennubaj noktoj, kaj klaĉi pri multaj aferoj, kiujn ni lernis de kiam ni interkonatiĝis. Pro la pureco kaj stelado de tiu ĉielo ne mirindas, ke astrologio naskiĝis en tiu ĉi regiono. La fruktodoneco de la tero, ŝuldita al akvoabundo de ambaŭ riveroj kaj alfluantoj, ankaŭ ebligis, ke homo evoluis pli ĉi tie ol en aliaj regionoj de la planedo, kaj sekve oni pensis, ke la Tera Paradizo radikiĝis ĉi tie.

30 La tria rondiro al la mondo. English Español La mondon ĉirkaŭas ni trifoje

Post reveno de la vojaĝo laŭ riveroj, mi ekpensis montri al Ŝebin' la ceteron de la mondo.

«Ŝebin'», diris mi tre serioze, «ĉu plaĉus al vi fari novan krozadon?»
«Estis amuze, Damil', vojaĝi tra la rivero. Sed ¿kien vi deziras iri nun?»
«Ĉien. Ni povus rondiri la mondon. La mondo, kiel vi jam scias, estas multe pli granda ol tio, kion ni povas vidi el ĉi tie. La mondo estas tre diversa, kaj indas koni ĝin».
«Ĉu per ĉi tiu ŝipo? Ĉu en la Vanesin' de Madras'?» Mi komprenis bone tion, kion ŝi celis diri: naŭ metroj estas malgranda longon. Ĝi taŭgas por lokoj ne tre profundaj, sed ĝi havas malmulte da komforto. «Ĉi tiu ŝipo jam faris la vojaĝon, Ŝebin'. Ĝi jam rondiris la mondon».
«Konsentite, sed du omoj bezonas pli da loko, ĉu vi ne konsentas?»
«Jes, vi pravas. Kaj tamen estis bele navigi niajn du riverojn...»

Pretigado.

Jes, Ŝebin' pravas: nia Vanesin' estas tre bona navigilo, sed ĝi ne havas multe da komforto por longa navigado. Kaj ni havis la teĥnologion kaj la eblecon fari ŝipon multe pli grandan, kaj ni estos du homoj por navigi kaj zorgi pri ĝi. Kaj ĝui ĝin ĉefe, ĉar eĉ se en maro oni suferas, se oni ne kapablas ĝui ĝin, oni preferinde restu hejme.

Konstruado Aliflanke, mi jam navigis preskaŭ ĉiujn marojn en globo tera, kvankam mi evitis poluson pro malvarmo. Ankaŭ ni povus havi en pli granda ŝipo pli bonan klimatizilon kaj pasigi tempon en poluso, kaj se ni laciĝis pri glaciaĵo, ni povus disrompi ĝin kaj movi tien, kien ni vls Ne, ne bezonis fari glacirompan ŝipon, sed ni povus uzi artefakton laseran malglaciigi la vojon tuje fronte al nia ŝipo, vela aŭ ne. Pro io ni diskutis la aferon longe pri al ŝiptipon ni bezonas. Ankaŭ ni povis fari submarŝipon, sed tio estus eĉ pli malkomforta, kaj la vojaĝo ne estus same, sen vidi la ŝanĝantan pejzaĝo de la mondo. Dum nia krozo laŭ niaj riveroj ni ege ĝuis tion. Ni interkonatigis unu la alian multe pli bone, la vojaĝo pleniĝis pri intimeco kaj miro komuna al naturaj belaĵoj, kiujn ni vidis. Nun la afero temas pri pli longa vojaĝo, rondiri la tutan mondon trankvile, senhaste, haltante tie, kie ni volos, preterpasante la lokojn, kiuj ne atentigos nin . La ŝipo naŭmetrolonga, kiun ni havas eble ne sufiĉos al ni, sed alia, pli granda ŝipo, taŭgos multe pli bone. Sekve, ni decidis finfine fari ŝipon dekdumetrolongan kun tri kajutoj. Ŝebin' partoprenas la konstruadon, kaj tiumaniere ŝi konos ĝin pli bone. Tamen, mi ne certis, ke ŝipo pli karenprofunda povos navigi ĝis Babilon', do ni uzis la Vanesin' de Madras' por iri al al rodeto en Golfo Persa, kiun mi notis per la nomo Cedra Golfeto, ĉar en miaj lastaj vojaĝoj mi vidis cedran arbaron proksime de la maro. Mi plezure vidis, ke Roman' sukcesis lernigi al Ŝebin' kelkajn modernajn trukojn, inter kiu estas telekinezo: ŝi levis nian ŝipo per nur ŝia menso, kaj ŝi surstrandigis sur deklivo preskaŭ unu kilometro enlanden. «Tie ĝi estos sekure ĝis kiam ni revenos», ŝi diris al mi. «Mi dubas», respondis mi: «Ne forgesu, ke ne nur maro povas frasigi ĝin. Ankaŭ pluvo, vento kaj aliaj faktoroj, ĉefe se ni ne estas ĉi tie ripari ĝin.

Kuntirante siajn ŝultrojn, ŝi montris alian trukon al mi: per surlokaj materialoj, ĉefe densigita sablo molekulnivela ŝi konstruis domon ĉirkaŭ la navigilo, hangar, kiun ŝi kronis per plafono akuta tute akve kaj aere rezistanta.

Post kiam ni protektis la Vanesinon, ni komencis diskutadon pri la ŝipo, kiun ni bezonos por nia aventuro. Ni povus fari la ŝipon, kiun ni volos, se ni uzos durajn materialojn, kiel ekzemple ŝtalo kaj spirito de silico, kiu estas materialo farita kun du tavoj de sablo varmigitaj dum procedo speciala, kiu donas materialon ankoraŭ nekonata al homoj de la 21ª jarcento, sed kiu estas pli dura ol konitaj materialoj, kaj tamen estas iom pli malpeza ol akvo. Tio signifas, ke ĝi ne povas submariĝi. Sed ni ne volis tion. Mi baldaŭ konvinkis Ŝebinon, kiu estas pli tradicia ol mi, ke ni devas fari ĝin per ligno, same kiel la antaŭa ŝipo, ĉar tiumaniere navigado estos pli emocia, kaj ni estos en ŝipo pli simila al tio, kion ni jam konas, ĉefe ŝi. Finfine ni venis en la konkludon, ke sufiĉos nur plilongigi la novan ŝipon tri metrojn, ĉar tiel volumo kreskos sufiĉe por aldoni kelkajn komfortaĵojn, plejgrave pro tio, ke ni estos surferdeke plej ofte, kaj kajutojn ni uzos nur por dormi. Rigarde al nomo, ni decidos kiam ni finos fari ĝin.

Nekredeble, kiom multe la laboro rapidas kiam anstataŭ nur unu persono, estas du laboristoj. Ŝebin' scipovis tranĉi arbojn per sia menso, kaj ankaŭ distranĉi ilin en pecojn adekvate. Post nur kelkaj tagoj ni havis ciujn ribojn, kiujn ni bezonis, kja la longeronojn laŭ kiuj ni devos meti ilin. Ni algluis ilin pere de klipa sistemo sur la kilo,kaj post nur unu semajno ni jam havis tion, kion estos nia domo dum la venontaj jaroj. Ni ne sciis tiutempe kiom da jaroj daŭros nia rondiro al mondo, sed vere ni ne rapidis. Mia unua vojago daŭris tri jarojn, la dua, kiu estis vere mia unua kompleta rondiro perŝipa al la mondo, daŭris dudek kvin jarojn; kaj tiu tria estis triobligonta, almenaŭ, tiun daŭron. Almenaŭ en intenco nia, ĉar se oni vizitas foran lokon en la mondo kaj ne promenas laŭ ĝi, tiel ke vi konas giajn loĝantojn, se estas, ĝian flaŭron kaj ĝian faŭnon, same kiel ĝian pejzaĝon..., kial oni vizitu ĝin?

Kiam la ŝipo jam estis finita, venis tikla momento... Sed vere decidis Ŝebin':

«La unua ŝipo nomiĝis same kiel mia filino, Damil'».
«Prave».
«Estas juste, ke tiu ĉi nomiĝos same kiel tiu via». Mi pripensis la ideon de Ŝebin', kaj poste konsentis: «La Rozo. Estas bela nomo. Kaj mallonga. Kaj ni povas meti grandan rozon sur ĝia pinto, kvazaŭ prufiguro. «Aŭ sur la busprito».

Sed nia ŝipo ne havis buspriton, do ni fiksis sub la pruo, laŭ la linio de la steveno, figuron de bela sirenino kun nudaj mamoj kun bela rozo inter ili. Mi ridis al penso pri hororaj prufiguroj, kiuj laŭ jarcentoj ornamis militŝipoj timigi malamikojn, sed en nia kazo ĝi nur povos movigi al rideto pro la naiveco de nia arto. Tiu sirenino havis, ankaŭ, siajn brakojn etenditaj malantaŭen sur ĉiu flanko. Sub la pobo ni metis helicon por navigi kiam ne estos vento, sed ne motoron enbruladanta pro tio, ke ne estos benzino en la lokoj, kiujn ni vizitos, kaj ankaŭ ĉar estos tro da bruo kaj malbona odoro en la ŝipo. Anstatŭ ni fiksis al ĝi akson, kiu traboris la postan stevenon al motoreto kosmotrona, tio estas, kiu tradukas en energio la kosmaj radioj, kiuj trairas ĉion kaj ĉiujn sinsekve tra la subatomaj spacoj interne de materio. Tiu motortipo ne bezonas fuelejon aŭ kaptantan mekanismon, kaj pro tio ĝi estas la plej malgranda motoro, kiun ni povus uzi. Kaj tamen donis al ni povon de dek mil vaporĉevalojn, kio estas pli ol sufiĉe por movi nian ŝipon sufiĉe rapide por detrui ĝin pro la premo, kiu akvo farus kontraŭ la kaskon, se ni uzus ĝin tute.

Sur la pruo ni muntis mekanismon, kiu funkcias per lasera radioj, kiun ni povas movi kaj povos akvigi glacion el la okuloj de la sirenino, se ni iam estos ĉirkaŭitaj de glacio. La ŝipo estis, kiel dirite, dekdu metroj longa. Larĝis kvar metrojn, kaj ni konstruis tri kajutojn: plej granda sub la pruo, kaj la aliaj du sub la pobo, unu apud la alia. La tria estus por vizitanto, se estos.

Kaj venis la momento plej esperata, tiu de lanĉo. Por fari ĝin tradicie, ni metis kelkajn ŝpalojn lignajn sur la strando, laŭ tricent metroj, kiuj kuŝas inter nia ŝipo kaj la akvo. Ni estis po ĉiu flanko de nia navigilo, sur la ferdeko, kiun ni levis kelkajn centimetrojn super la ŝpaloj, kaj puŝis ĝin delikate al akvo. Ĝi invadis la likvdan elementon de pruo,kaj kelkajn mintojn poste ĝi jam flosis plenplene: ligno jam plenumis sian flosantan funkcion. Pero esto Ŝebin' reprenis la ŝpalojn kaj stokis iin en ejon similan al tiu, kiun ŝi faris por gardi la Vanesinon.

Registrigo de la Rozo. Surmarigata Rozo

Kiam ni jam estis sur maro, mia ŝipknabino diris al mi:

«Bonorde, kapitano: Kiu estas la rumbo?» «La ŝipo bezonas registrohavenon, ŝipknabino. Ĉu ni iru al via Tarteso?»
«Ne gravas al mi, Damil'. Sed mi scias, ke vi preferas alian registron por nia ŝipo».
«Ĉu vere? Kiun?»
«Atino».
«Atino, do», diris mi ŝultrumante, sed interne dankante Ŝebinon pro la omaĝo al mia Mirno, ĉar tie vivas ŝi, piede de Monto Cekropo, kune kun gefiloj Anselmo kaj Rozo.

Ni estis proksime de Golfo de Oman', do ni levis la velojn kaj ĝiris sudorienten kaj poste sudokcidente, laŭ la arabia bordo, apenaŭ cent metroj for de la landlinio, ĉar tiel ni povas vidi tion, kio okazas enlanden, ĉefe se ni supreniris la maston. Anstataŭ topo, same kiel havis malnovaj karaveloj, ni faris novan inventon: etaj brakseĝoj lignaj kronis la mastpinton je ĉiu flanko. Tie ni povos pasigi multe da tempo mirante la scenon dum ni regas la stirilon samtempe per telekinezo. La vidaĵo estis impona, ĉefe se ni rigardas rekte suben kaj vidas nian ŝipon en sekura movo rajdante ondojn, dum flankofrapojn kompensas —se ne nuligas— la vento, kiu tenas ĝin kline sur flanko. Tiel ni eniris la Ruĝan maron, kies nordan ekstremon, laŭ Lupin', rompis tertremo antaŭ kelkaj miloj da jaroj, tiel ke oni jam povas trairi ĝin sen uzi la faman kanalon de Ferdinando de Lesseps. Ni bonŝancis pri vento, kaj post nur kelkaj tagoj ni atingis la lokon, kiam estis la ĉefurbo de Grekujo, la Pirea Haveno, kiu ne plu estis haveno, sed nur golfeto. Ni mallongigis velojn kaj haltis kiam ni estis nur kelkajn metrojn for de la plaĝo, kiu anstataŭis la blokojn de armita betono iamajn. Tie ni ĵetis ankron ne perdi nian ŝipon dum ni estis for, ĉar pro malnovaj leĝoj de l' mar ni devas viziti surlokajn aŭtoritatulojn tiel ke ili certigu nian alvenon kaj sekve ni povos skribi sub la nomo de nia ŝipo la destinon de nia unua vojaĝo, ĉikaze Atino. Poste ni saltis surteren kaj, ĉar ni sciis, ke ni estas ok kilometrojn for de Monto Cekropo, kie ni scias, ke estas homoj plej proksimaj al ni tie, kaj sekve la havenaj aŭtoritatuloj, ni promenadis al tiu loko. Survoje ni trovis kelkajn bestojn, se ili ne atentis al ni. Je la bordo de rivereto Ŝebin' deziris sidiĝi resti iomete, kaj ni profitis la okazon manĝi iom da surloka frukto kaj pridiskuti nian vojaĝon iomete pli:

«Nu, ni jam komencis okcidenten», Ŝebin' diris, «kaj mi opinias, ke ni devas daŭrigi tiudirekten kaj rondiri la mondon de okcidente orienten».
«Mi ne kontraŭas. Tiel ni baldaŭ vidos Tarteson. Ĉu vi deziras, ke ni supreniros la Betison, kie vi tiom longe vivis?»
«Estos agrable vidi ĝin denove, jes».

Post malvarmiĝi naĝe en la rivereto kelke da tempo, ni revestiĝis kaj daŭrigis la promenadon, ĝis kiam ni atingis la Monton Cekropon (fakte restis tre malmulte de historia Atino), kaj piede de l' templo ni vidis homon. Li ne rekonis min, sed mi konstatis, ke li estas mia filo Anselmo. «Saluton, amiko!», mi diris de sub mia barbo kelkmonataĝa, «ni serĉas plenkreskulon ĉitiean».
«Ho, tio devas esti mi, sinjoro, ĉar miaj gepatroj estas for». —Ĉu viaj gepatroj baldaŭ venos?»
«Mi ne scias. Sed eble mi povas helpi vin. Kiuj estas vi?»
«Ho, pardonu mian senĝentilecon, sinjoro. Mi estas Damil', kaj ŝi estas Ŝebin' de Babilon'. Ni bezonas, ke vi subskribu en ĉi tiu libro», mi diris prezentante nian loglibron. «Mi estas Anselmo Selenjo, Damil'. Ni vidu, kion ni havas ĉi tien?»
«Tio ĉi estas la taglibro de nia ŝipo, sinjoro. Ni volas rondiri la mondon, kaj la haveno atina estas la unua loko, kiun ni kontaktas marborde».
«Ŝipo! Ne plu estas ŝipoj en la mondo. Sendube vi estas paro de romantikuloj».
«Prave, Anselmo. Ĉu vi deziras vidi nian ŝipon?»
«Plaĉus al mi tio». Post momento ni ekestis sur la ferdeko de la Rozo. Vidante la nomon de sia fratino stampita sur la pobo, li ridetis. «Rozo, same kiel mia fratino. Ŝi ĝojos, kiam mi rakontos al ŝi».
«Ne bezonas», diris Rozo mem aperante apud mi. Ŝi ne plu estas la infanino, kiun mi portis vidi Valton Disnejon, sed ankoraŭ ŝi ne estis la matura kaj serioza virino, kiu ĉeestis la bruligon de la kadavro de sia patrino. «Kial vi nomigis cian ŝipon kiel min, bonulo?»
«Nu, ne estas nur mia ŝipo, sinjorino. Temas pri nia ŝipo, de Ŝebin' kaj mia, ĉar ni du konstruis ĝin. Ĉu vi emas navigi iomete sur ĝi?»
«Certe, Damil', sed vi ne respondis la demandon de fratino».
«Nu, estas longa rakonto, sed resumo estas, ke iam mi havis filinon, kiu nomiĝis Rozo».
«Strange», diris mia filino, «mi kredis, ke nur mi havas tiun nomon...»
«Tio estis antaŭ tre longe, Rozo. Sed mi ĝojas, ke vi ŝatas la nomon. Nur restas, que vi subskribu la loglibron kaj aldonu noton dirante, ke hodiaŭ la ŝipo venis en ĉi tiun marbordon, por ke ŝi estos oficiale registrita en Atino».
«Ŝebin'», subite diris Rozo: «vi estas la patrino de Onklino Vanesin', ĉu ne?»
«Prave».
«Finfine mi konas vin. Jam ŝajnis al mi, ke via vizaĝo ne estas fremda al mi. Vi similas multe al ŝi. Ŝi estas mia tutorino, ĉu vi scias?»
«Jes, mi sciis, Rozo».
«Kaj el kio vi konas Damilon? Kie vi ekinterkonatiĝis?»
«Ve!, estas longa historio, Rozo. Iam ni rakontos al vi», diris mi rigardante Ŝebinon. «Ni diru, ke mi devis reserĉi ion en ŝia lando, kaj mi trovis ŝin en hejmo amika. Ŝi helpis min pri mia projekto, kaj poste ŝi decidis veni rondiri la mondon kun mi. Tio esas pli-malpli ekzakta resumo, ĉu ne, Ŝebin'? Ŝi kapjesis.

Dum mi klarigis, miaj gefiloj subskribas la loglibron, kaj Ŝebin' stampas, per malpli grandaj literoj, la vorton Atino sub Rozo sur la pobo de l' ŝipo.

En lando de Minotaŭro.

Taŭro Tuj ni levis ankrojn, direktigis al Kreto. Miaj gefiloj ne sciis, ke ili estis idoj miaj ĉar kaj Ŝebin' kaj mi levis subtilan kurtenon inter niaj pensoj kaj tiuj iliaj, tiel ke ili povis vidi nur tion, kion ni deziras, ke ili scias. Ili nur ĝuis la navigadon kaj la molan ruliĝadon sur la ondoj, kio estas nova sperto por ili. Kiam ni atingis la landon de Minos', ni saltis en landen kaj mi lernigis ilin ĉasi. Estis taŭroj kaj kaproj. Ni rifuzis la duajn, kaj Ŝebin' kaj mi montris kiel oni povas ĉasi taŭron de ambaŭ flankoj samtempe. La besto, konfuzata pro tio, ke ĝi ne scias de kie la atako venas, mortis baldaŭ, ĉar niaj trafaj kaj malpezaj sagoj eniris vitalajn organojn, tiel ke ĝi mortis sen multe da sufero. Poste ni senhaŭtigis ĝin surloke, kaj pere de eka fajraĵo ni rostis lumbaĵon, kiu mirigis miajn markotojn.

Rumbo al Tarteso.

Kiam ili satigis kaj ripozis en la pobaj kajutoj, ili reiris en Atinon per siaj propaj rimedoj, kun la mendo saluti siajn geparojn je nomo nia. Ni levis ankron, kaj el Kreto ni iris okcidenten, enirante la estuaron de l' Turjo, enlanden, ĝuante la ŝanĝantan pejzaĝon de Tarteso, kiu tamen tiom konita estas de mia amikin' Ŝebin'. La rivero abundas akve, multe pli ol mi memoras,kaj fojfoje sur ambaŭ riverbordoj aperis strangaj bestoj, kiujn mi tute ne konas. Iam post iam ni povis aŭdi timigan roron kaj scivolemaj bestoj malaperis subite. Aliajn fojojn venis leonoj sur la teron, kiun ni transiras per nia ŝipo. NI ne venis tre proksime al bordo kutime, sed ni ankaŭ ne rifuzis fari, se ni bezonas ĉasi ion. Se jes, ni alproksimiĝis ĝis dek kelkaj metroj, ja de tie, sen halti nian navigilon, trapikis per niaj sagoj kvarpiedulon, kiu venis malprudente proksime de la bordo, kaj per subita salto ni ĝin prenis kaj portis sur nian ferdekon. Ofte temis pri cervo aŭ similgranda besto. Tuj ni etis ankron en la mezo de la rivero, kaj ni pretigis nian maĝaĵon kaj la konservadon de tiu, kion ni ne manĝos tuj. Iam ni estis tiom absorbitaj en nia tasko, ke ni ne vidis veni grandan beston similan al hipopotamo, sed multe pli granda, kiu impetis nin sur flanko, malfermigante truon en la ŝipkaskon per kiu akvo komencis enveni. Ŝebin' estis pli rapida: per simpla gesto, ŝi levis ĝin el akvo kaj ĵetis ĝin sur la bordon. Dume, mi eniris la ŝipon valori la difekton: estas frakasita ripo, kaj akvo invadas ĉion. Ni levis la ŝipon sur la aero, kaj movis ĝin superborden. Tie, ni starigis ĝin kaj post tranĉi arbon, ni faris novan ribon kaj riparis nian hejmon surmaran. Poste ni pentris kaj lasis sekiĝi ĝin, dum ni esploris la terenon, post levi la ŝipon kaj pendi ĝin el du altaj branĉoj, ĉar ni ne fidis la lokan faŭnon.

En la ĉirkaŭaĵoj ni trovis Aburon, fakulo pri faŭno kaj flaŭro, kiu ĝisdatigis nian konon pri tio, kio nun estas la antikva Ibera Duoninsulo. Li rakontis al ni, ke la amfibia besto atakis nin ĉar li konfuzis la ŝipon kiel malamikan beston, ĉar de antaŭ milionoj da jaroj ŝipoj ne ekzistas, kaj li ankaŭ diris, ke estas amuze al li trovi nian. Li venis kun ni al nia navigilo kaj post kiam ni relanĉis ĝin li akompanis nin dum kelkaj centoj da kilometroj en nia vojaĝo, dum li klarigis pri la diversa flaŭro kaj faŭno, kiujn ni trovas. Li avertis al ni, ke post cent kilometroj pluaj ni povus turni maldekstren kaj invadi la Riveron Tikson, kiu trairas la landon nordsuden ĝis kiam lasis sian akvon en riveron Turjan, kiu iris en Betison.

Kelkajn horojn post kiam Abur' forlasis nin reveni en siajn taskojn normalajn, ni atingis la limon okcidentan de Afriko, aŭ pli bone ni diru Eŭroafriko. Antaŭ ni etendiĝas la larĝeco de Oceano Atlantika, kiu laŭ Lupin' jam kreskis multe dum la lastaj dek milionoj da jaroj. Ni decidis esplori la eŭropan bordon unue, kaj poste la afrikan, kaj poste ripeti la procezon pri Ameriko.

Kabo Sankta Vicento ne plu ekzistas. Nu, fakte nek Portugalio nek Hispanio ekzistas. Laŭ Lupin' la eŭropa kontinento turniĝis, submarigante la nordon kaj levante el marprofundo la plej grandan parton de la lando, kiun ni vidas nun. Pro tio nek Turjo nek Gvadalkiviro1 estas la riveroj, kiujn mi konis, eĉ se mi nomigis ilin per tiuj nomoj por konservi la nocion, pri kie mi estas. La nova Turjo estas pli akvoabunda kaj longa ol tiu rivero, kiun mi konis trairante Valensjon. El ĝi venas branĉriveron, iu alfluas al alia, kiun mi kaprice nomigis Seguro, kaj kiu de pli sude li iris okcidenten morti en Atlantiko, kvankam cent kilometroj for ricevis alian rivereton ¡, kiun mi nomigis Gvadaleto, kiu finfine mortis en etison, kiu estas tiu, kiu mortis en la grandan oceanon. Tiuj riveroj formigas utilan reton eniri kaj eliri tion, kion mi konis kiel Mediteranean Maron. La popolanoj de la estonta mondo ne plu uzis ilin transporti sin, ĉar estas pli komforte fari tion teleporte, eĉ se ili ne plu kutimas fari tion, ĉar ili ĉiuj jam havas ĉion, kion ili volas ĉe ili mem. Fakte malofte ili iris aliloken. Sed Ŝebin' kaj mi venas el aliaj epokoj, kaj kvankam ni jam lernis telerporti nin kaj niajn aferojn, ni trovas ankoraŭ plezuron pri movi kune kun ŝipo nia, lante, supren kaj suben laŭ impulso de marondoj. Certas, ke navigi surrivere ni devis uzi la kosmotronan motoron, aparte kiam kontraŭkurente, sed tio daŭris malmulte da tempo. Ni ŝatis velvojaĝi, kaj eĉ se limige, ni povis boardi sur la riveroj de tiu lando, kiun ni konis kiel Tarteson. Futuranoj ne malsimpligis siajn vivojn per nomoj, kaj tion, kino ni baptis per ili, ili konis per «Eŭropo» kaj ciferoj, ĉar kontinentoj estis dividitaj per numeraj partoj. Ankaŭ estas tiuj, kiuj uzas nur koordinatoj por ĉiu terpunkto, ĉar per nur du numeroj ili trovis ĉion pli simple kaj ekzakte. Tamen plaĉis al ni paroli pri Betislando, Turjlando, aŭ Ebrolando, laŭ la rivero, kiu trairis la terpecon. Tio estas pli malekakta, vere, sed ankaŭ pli romantika. Kiam ni venis en la Atlantikon, ni turnis norden, laŭirante la bordon de cent metroj for. De tie ni vidis la bestan popolon, kies multaj individuoj ŝajnis al ni, ke ili salutas. Certe iaspecaj simioj fakte faris per siaj manoj norden de tio, kio Portugalio iam estis. Ni vidis alfluon de rivero en la maron tie, kaj pro tio ni nomis la terpecon Mialandon, honore al antikva Rivero Miño2.

Ni leviĝis en la aeron du kilometrojn kaj de tie ni vidis la tutan regionon, ekvidante, ke pli suden estis granda rivero, kiu trairis grandan zigzagon, kaj ŝajnis veni el la alia flanko de la lando. Pro tio ni interkonsentis nomi ĝin Tranĉo3 kaj la regionon Tranĉolando. Sed ni jam navigis tie dum kelkaj tagoj, kaj konstatis, ke tiu terpeco neniel rilatas al tio, kio iam estis Hispanio aŭ eĉ Ibera Duoninsulo: ankoraŭ mankas multe da kilometroj atingi al riverfontoj. Ni leviĝis en aeron denove, kaj ĉifoje ni haltis nur je tri mil metroj alte. Ni rigardis kaj vidis, ke la fluejo tranĉis nepluekzistantajn Pireneojn, sed ĉiel ajn ĝi longis pli ol du mil kilometroj entute, de fonto al maro. Definitive, la rivero tranĉas tute tion, kio iam estis la Ibera Duoninsulo, se vere nun estas pli alte sur la marnivelo ol tio, kion ni konis je la jarento 21ª, eĉ se vere restas multe malpli da montoj kaj montaroj. La loko estas nun, sekve, multe pli facile koloniebla..., se nur estus koloniantoj. Pro tio, ke homaro ne tiu regiono ne ekzistas, kelkaj specoj da bestoj batalis pri ĝi, bestoj, kiuj tamen malantaŭeniris timigite kiam du homoj vizitantaj, ni, aperis, eĉ se ni ne estas danĝeraj al ili. Ne al plimulto el ili, almenaŭ, ĉar nia bestokonsumado estas respondeca kaj memkontrolata. Kiam ni manĝis, ni ŝarĝis ĉiam en nian ŝipon tion, kion ni ne povis profiti surloke, kaj ankaŭ ni bruligis tion, kion ni ne povis porti pro tio, ke ni ne volis vidi kadavrovoruloj lukti unu la aliajn pro ĝi.

Kiam ni laciĝis pri nia progreso orienten tra nia Rivero Tranĉo, ni returnis kaj lasis nin porti de la fluo, alternigante la taskon stiri la navigilon kaj kontempli la pejzaĝon el topo, kiu estas la privilegiata loko de nia ŝipo.

Ankaŭ ni dresis du agletojn, kiun ni adoptis kiel maskotojn. Ili ĉasis pro ni, kaj nakaŭ iĝis niaj okuloj kaj oreloj, per kiuj ni kontemplis lapejzaĝon multe pli bone ol el topo, kaj alkutimiĝis al la sonoj de nia Ibero estonta.

La koncerto.

Buzuko, la nacia greka muzikilo. Finfine ni komprenis kial en plu estas muziko en la estonta mondo: naturo ĉiam surprizas nin per siaj murmuroj, siaj sonoj, siaj bruoj, kaj ni venis al kompreno, ke ili ĉiuj estas harmoniaj kaj ŝarĝitaj de senco. Sed mi rezistis al tio, en mia interno estas melodio kaj harmonio, kiujn mi volis kunavi al naturo, per ritmoj kaj esencoj, kiuj venis el mia eno. Kiel tiu, kiun mi titolos Tarteso fora:

Mi kredis, ke Ŝebin' dormas, sed subite min surprizis ŝiaj vortoj:

«Via muziko estas trista, Damil'. La lasta, kiun mi aŭdis en Babilon', ankaŭ estas trista».
«Prave, Ŝebin'. Kaj strange estas, ke tiu ĉi muzikilo, buzuko, estas kreita por ludi gajan muzikon».
«Tamen via ilo ne esta tiu, ĉu? Vi diris, ke vi lernis muzikilon nomitan gitaro, aŭ io simila».
«Jes. Oni ludas ĝin per longaj najloj, kaj tiuj miaj rompigas facile. Eble pro tio mi alkutimiĝis al buzuko, ĉar oni ludas ĝin per plektro».
«Ĉu vi iam ludos gitaron por mi?»
«Kompreneble, virino. Ne estas gitaro en ĉi tiu mondo, do mi devos preni en alia epoko. Sed mi koncertumos gitare al vi baldaŭ».
«Kaj mi kantos al vi kanton de mia lando, mastro», diris ŝi kun okulsigno.
«Mi ne sciis, ke vi kantas, Ŝebin'».
«Estas multaj aferoj pri mi, kiujn vi ne scias. Sed post tricent jaroj mi iomete progresis...»

Mia ramira gitaro, la plej bela kaj bonkvalita el la mondo. Mi iris en la jarcenton 20an viziti iu Ramires', en Madrido. Mi provludis kelkajn gitarojn, kaj finfine mi trovis tiun, kiun mi plej ŝatis. Mi ne portis monon, sed li akceptis tri orajn uncojn, kiujn mi prunteprenis el mi ne memoras kiu trezoro ĵaluze gardita de tribo de antikveco. La ulo kontentiĝis multe, ĉar siaj gitaroj, eĉ se estas la plej bonkvalitaj el la mondo, ne kostas tiom multe. Mi ankaŭ aĉetis kelkajn kordarojn, kaj mi aperis kun mia trezoro sur la Rozon, antaŭ la surpriza rigardo de Ŝebin', male al tio, ke ŝi jam alkutimiĝis al tiuj magiaj efektoj: mi portis buzukon en mia mano kaj subite ĝi estis ĉe mia kajuto kaj mi havas giraron en mia mano, preta por la vespera koncerto.

Komponi por gitaro estas iom pli komplika ol por buzuko, do mi uzis tion, kion mi lernis antaŭ tre longe en la Mursja Konservatorio, elmane de mia instruisto, S-o Manvel Diaz Kano. Jen mia modesta programo:

  1. Romanco, anonima (ankaŭ konata kiel Malpermesitaj ludoj, ĉar ĝi aperas ofte dum la sonbendo de tiu filmo, ludata de Narciso Yepes).
  2. Memoraĵoj de la Alhambro, de Francisco Tárrega.
  3. Variaĵoj pri Folioj de Hispanio, de François de Fossa.
  4. Svito de dancoj de la 17ª jarcento, de Gaspar Sanz.
  5. Morceau de Concert, de Fernando Sor. Tiun ĉi komponaĵon mi plej ŝatas.
«Ho, Damil! Se vi ludas tiel, kion diable vi faras kun buzuko?»
«Ĉu plaĉas al vi? Vere temas pri tio, ke miaj ungoj rompiĝas facile».
«Do, vi ludu sen ili».
«Ne estas same. Oni aŭdas malpli laŭte».
«Nur mi estas ĉi tie. Daŭrigu la ludadon».

Dum la sekvintaj du horoj mi ludadis por tiu aparta virino. Finfine, por premii ŝin, mi ludis fantazion pri babilonaj temoj, kiujn mi aŭdis dum mi estis ĉe ŝi, improvizante ilin surloke por ŝi mia plej fidela aŭskultanto:

Fora Babilon' Dua paĝo. Tria paĝo.
«Oni vidas, ke estas pli kompleta muzikilo», Ŝebin' diris entuziasme». Ĝi sonas pli bone, malpli orelŝire kaj pli bele».
«Mi rimarkas, ke vi ŝatas la muzikon de via lando, babilonana mia», mi diris kun rido.
«Jes, ĝi belsons. Sedmi preferas ĝin per tiu ilo, kiun mi ĵus konas, gitaro».
«Kaj tamen iuj spertuloj de mia epoko diris, ke gitaro origine venas el via lando, Babilon'».
«Eble. Muziko de mia lando sonas pli bone per gitaro ol per buzuko, sitaro aŭ eĉ niaj propraj muzikiloj mem».
«Logike: estas muzikilo multe pli evouita. Sed tio, kion mi ludis antaŭe estas pli riĉa kaj disvolvita ol tio, kion mi ĵus improvizis».
«Tamen mi preferas tion, Damil'».
«Dankon, Ŝebin'. Estas plezure ludi por tiom selekta aŭskultantaro».

Simiaro.

Subite ni havis la senton, ke ni ne estas solaj. Ni ĉirkaŭrigardis kaj vidis, ke sur ambaŭ riverbordoj de Betis' sidas granda kvanto da simioj, kvazaŭ ili estas spektantaro. Ĉu tiuj bestoj pensas? Ni esploris ilin mense, kaj konstatis, ke estas penso malakra, primitiva, sed tio diras ne multe al ni, ĉar kelkaj bestoj ja havas tion ankaŭ, kaj la afero estis konata de ni, kaj ankaŭ tio estas la kialo povi destri ilin. Sed ĉu ili pensas? Ĉu ili havas lingvon? Mi provis senti ion kompreneblan en iliaj mensoj, sed mi nur vidis memoron, aferojn, kiujn ili scias pro instinkto kaj pro tio, ke ili spertis ilin antaŭe, sed temas pri imagoj, ne mesaĝoj. Nova afero por mi estas, ke ili havas sentivecon. Ebe homaro renaskas nun, ke tiu nia lasis la truon per tiu drasta naskiĝkontrolo, kiu igis ilin ne superi tiun senvortumitan limon pri dek mil. Kaj mi pensis multajn aferojn tiumomente. Ververe simioj estas la plej probeblaj, se iliaj predantoj ne finos ilin. Sed havi sentivecon por muziko vere gravas. Aŭ almenaŭ mi konsideris ĝin grava.

«Kion vi opinias, Ŝebin'? Ĉu ni estas antaŭ», diris mi kapmontrante malantaŭ mi, «homaro version 2?»
«Tio povas esti, Damil' Sed mi ne kredas, ke estas tre malsimila al versio 1. Almenŭ tiu, kiun mi konis».
«Kaj mi. Sed sensi muzikon estas grava afero favore al ili, ĉu ne?»
«Jes, evidente. Nu», ŝi aldonis levante sin, «kiun planon ni havas por morgaŭ?»
«Ni alproksimiĝas la enmariĝon de l' Betis'», mi diris metante la gitaron en ĝian skatolon, «do mi proponas fali iomete tien, pro timo, ke tiuj simioj scipovas naĝi kaj decidas viziti nin... Ni povas ĵeti ankron je la mezo de la rivero, kaj morgaŭ frue ni navigos en la oceanon. Kion vi opinias?»

«Konsentite, kapitan'! Ni levu ankron, sekve».

Patro Atlantiko.

Atlantiko Ni ne devis disfaldi la velojn ĉar la fluo portis nian ŝipon. La simioj vidis nin foriri riversuben. La kompatinduloj sekvis nin dekomence, sed poste ili laciĝis, kaj tiam unu el ili faris ion, kiu eksurprizigis min: li levis sian brakon kaj movis ĝin tien kaj reen de dekstro al maldekstro, kvazaŭ li ĝisas nin.

La sekvinta etapo estis tre longa. Ni eliris la sudorientan pinton de la duoninsulo, kaj supreniris norden. Atingante tion, kio iam estis Galisjo1, kiun ni jam nomigis Mialando, ni devis trovi rifuĝon en rio, ĉar estis ŝtormo. Ni ĵetis ankron kaj konstatis, ke eĉ ene de la rio la ŝipo moviĝas multe. Mi proponis al Ŝebin' iri surlanden, sed ŝi preferis resti hejme, kaj mi ne povus lasi ŝin sola, kompreneble. Maro moviĝis multe kaj ankaŭ ĝ estis malpura. Dum la tuta vespero movo estis kruda, kaj montriĝis malbela musko. Mi supozas, ke estas algoj kaj pozidonio similaj al tiuj, kiujn oni trovas en Maro Mediteraneo. Falante nokto ŝanĝis tajdo kaj maro trankviliĝis iomete. Ni povis vespermanĝi sen multe da movo, kaj kontempli stelojn sur ĉielo kalme. Ili tute aliaspektis. Mi ne povis vidi la Polusan Stelon ie ajn. Ankaŭ la Grandan aŭ la Malgrandan Ursinojn. Nur Luno brilis fiedele sur ĉiele. Estis aliaj steloj, jes, sed la ĝenerala aspekto de la ĉielo tute ne rilatis al tio, kion mi konis de mia epoko. Ankaŭ Ŝebin' nervoziĝis pri tio, ĉar en ŝia kulturo ĉion klarigas tio, kio okazas en ŝielo. Tamen, ŝi ne fakas pri astrologio, sed dum la tempo, kiun ŝi jam pasigis en ĉi tiu epoko ŝi lernis ion pri astronomio.

«Ĉu vi vizitis jam alian planedon, Damil'?», ŝi demandis subite.
«Ne. Nur la Lunon».
«Ĉu ĝi estas tia, kan poetoj pridiras?»
«Ne. Ĝi estas dezerta loko, ne estas io ajn krom tio, kion vi portos tien, inkluzivante la aeron, kiun vi bezonas respiri. Sed estas bele rigardi la Teron el tie».
«Ĉu vi portos min iam tien?»
«Kompreneble. Se vi volas, nun».

La influo de la Tero plena.

Kaj antaŭ ŝi venkis sian surprizon, ŝi troviĝis sur La Luno. En loko proksima al Mare Tranquillitatis (esperante Maro de Trankvileco), kie Mirno iam faris domon por mi. Tiu, kiun mi faris por Ŝebin' ne estis tiom granda kaj ne havis naĝejon, sed la elrigardejo de kie ni povis tre bone vidi nian planedon. Ĝi estas iaspeca konstruaĵo likimuna, sen porda, sed kun fenestro ĉiuloke, eĉ en plafono. Kaj paro da litoj.

«Ĉu vi emas promeni?»
«Ĉu ni povas?»

Mi respondis pere de donaco: mi montris bluan ŝtoneton kaj instruis ŝin uzi ĝin. Kiam ŝi jam komprenis tion, ni teleportis nin eksteren kaj promenis mane en mane laŭ la ĉirkaŭaĵoj de nia domo. Rigardante al nia planedo, ni notis paron da spuroj.

«Estis aliaj vizitantoj», ŝi diris.
«Mi timas, ke la lastan fojon, kiam mi venis, mi ne tre bone zorgis pri la medio... Mi ne forviŝis miajn spurojn». «Ĉu ne eblas, ke estas de alia persono?»
«Mi dubas. Homoj hodiaŭaj ne zorgas pri la Luno. Por ili estas nur kvazaŭ strat-lanterno. Ili ne plu havas nian sentivecon».

Ŝi rigardis min kaj ridetis. Mi ne sciis, ke vi havas tiom da sentiveco. Kun vi knabino ĉiam estus kontenta. Vi donis al mi eĉ la Lunon, ŝi diris per penso ŝia.

Mi ridis al ŝia penso. Kiom da tempo mi konas Ŝebinon? Pli ol tricent, kompreneble, Tiom daŭras ŝian restadon en estonto, sed antaŭ mi pasigis kun ŝi kvardek tagojn kaj kvardek noktojn en Babilono. Kaj mi lasis ŝin iri al Judeo. Dekses jaroj. Kaj nun ni loĝas kune dum preskaŭ unu jaro. Ni alkutimiĝis unu al la alia, preskaŭ senkonstate.
«Ni fartas bone kune, ĉu ne?»
«Jes, sed mi fartis pli bone kiam mi estis sklavino via».
«Ĉu?», mankis al mi vortoj pro surprizo.
«Jes. Vi estis pli proksime al mi, Damil'».
«Ĉu proksima?»
«Jes. Fojfoje me ne povas ne nomi al vi mastron. Iam vi kutimis koleri pri tio, sed nun vi eĉ ne rimarkas». «Ho, ne temas, ke mi ne atentas al vi, sed ke al mi jam tedas diri al vi tion, kion vi jam scias: ke vi ne plu estas mia, Ŝebin'. Vi ne plu estas mia sklavino».
«Tio estos se mi ne volos».
«Kion vi diras?»
«Mi ĉiam sentis min via. Eĉ kiam vi diris al mi, ke mi iru vivi mian vivon: mi simple obeis vin, Damil'. Jes, mi enamiĝis al Roman' kaj donis filinon al li, sed tio estis poste. Dekomence mi obeis vin. Laŭ ĉiuj jaroj tiuj, mi obeis vin. Vi diris al mi, ke mi vivu mian vivon, kaj tio mi faris. Sed nur pro tio, ke vi ordinis al mi».
«Ĉu vi ne forirus, se mi ne dirintus al vi?»
«Ne».
«Mi ĝojas, tiukaze, ke mi diris».
«Kial?», diris ŝi malgaje.
«Ĉu kial? Vi ja devis venigi Vanesinon en la mondon. Vanjo devis venigi min en ĉi tiun mondon estontan. Kaj tio permesus al mi iri trovi vin en Babilono de Nabuko».
«Kaj kio okazintus, se vi ne venigis min? Kio, se Vanjo ne serĉis vin en via jarcento? Kio, se Vanjo ne naskiĝis? Kio, se mi nur estis alia sklavino inter tiuj de Eleazar, mortigita per batoj de tiu sadulo?»
«Mi ne scias, Ŝebin'. Vi diras demandojn tre malfacile respondeblajn. Se mi scius pli bone pri matematiko, mi povus kompreni tion. Sed la fakto, ke vi estas ĉi tie venas el fakto, ke vi naskis Vanjon. Jen la vero, el kiu fontas la aliaj: mi konis vin, mi venigis vin el via jarcento, mi venis de mia antaŭmorta emeritiĝo».

Ŝi rigardis al mi per tre malfermaj okuloj, komprenante nenion, kaj vidante ĉion klare samtempe. Kaj mi ekvidis tiam, ke tiu knabino ankoraŭ sentas amon. Ĉu vere amo? Ne, certe amo estas tio, kion ŝi sentis al Roman'. Al mi ŝi eble sentas nur dependecon. Subite mi tiris ŝin al mi, kaj kisis ŝiajn lipojn. Ŝi estis surprizita, strange same kiel ŝia filino estis en la korto de sia hejmo, antaŭ mil ducent kvardek jaroj, kaj same kiel tiam, mi nun invadis la knabinan buŝon mielan. Sed male al tiam, mi ne malfaris mian brakumadon aŭ kison. Kaj Post sia surprizo, ŝi kunlaboris.

«Vi ne kisas min de antaŭ pli ol tricent jaroj, mastro», ŝi diris sen halti kison.
«Ĉu tiom longe? Troigulino...», diris mi sammaniere.
«Nu, eble kelakj pli, mi supozas. Domaĝe, ke vi ne amas min».
«Kompreneble, ke mi amas vin. Sed ne kiel amanto», mi diris malproksimigante mian buŝon el ŝia, sed ne mia manon el ŝia brusto. «Ne kiel posedanto. Mi amas vin kiel ion pli intiman ol tio, Ŝebin'. Estas kelkaj virinoj en la mondo, kiun kiuj mi povus kuŝi, kaj eĉ amindumi. Sed estas nur unu Ŝebin'. Vi estas aparta. Vi estas scepta virino».
«Kaj ĉu pro tio vi ne volas fiki kun mi?»
«Fiki estas vulgara, Ŝebin'», mi diris finante mia kareson, kiu ne plu taŭgas. «Kun vi mi amindumas per okuloj, per voĉoj. Esti kun vi estas same kiel esti en Ĉielo, kontemplante diecon. Estas scii, ke vi estas ĉiam por mi, kaj ke mi estas pro vi. Pri ĉio. Ni ne kompletigas unu la alian: ni identigas unu la alian. Tie, kie vi estas, mi estas; tiel, kie vi, estas mi. Pro tio dum vi estis edzino al Roman', vi ne mankis al mi: mi estis kun vi la tutan tempon».
«Strange... La tempo kun Roman' ŝajnas nun al mi parentezo. Vi ne mankis al mi, sed ankaŭ ne pensis pri vi, Damil'. Mi memoris pri vi denove ekzakte tiam, kiam li diris la mi, ke li memortigos. Mi ne sciis al kiu peti helpon. Mia filino trovis la aferon logikega. Ĉiuj memmortigas frue aŭ malfrue, do kial sia patro ne? En la tuta mondo restas nur unu homo, kiu komprenos min: vi, Damil'». «Jes. Nur vi pensas same kiel mi, Ŝ€bin'. Almenaŭ pri tiu afero. Ni estas gefianĉoj al vivo. Daŭrige vivi ne estas diskutebla. Ni ekkaptas eĉ najlon fajrantan savi nin el abismo».

Mi denove estas en Luno kun bela virino, kiu havas favoran senton al mi. Luno komplicis al mi tiam. Luno komplicos al mi denove. Kaj tie for, super niaj kapoj, kontemplas nin nia malnova planedo, Tero, tute lumigita de Suno, kaj redonante al ni parton de sia lumo, kiun oceanoj, tero kaj ĉefe blankaj nuboj respegulas al ni. Ni estis sub la influo de la malflluso tera, multoble pli intensa ol tiu de la plej intensa plenluno. Ene de nia blua bobeleto, ene de luna silento, mi forprenis ŝiajn vestaĵojn. Ŝi forprenis mian. Tie, antaŭ la tuta mondo. Nu, vere antaŭ nur dek mil personoj, kiuj tie sube, tricent mil kilometroj for, ni amindumis. Starante, ni kisis, ni karesis pasie, soife de pli ol tricent jaroj, ni amindumis. Sed ne estis sekso, kion ni faris estis komunikado, fandiĝo. Kaj tiam mi komprenis kial ni ne havas la angoron lasi vivon. Kial ekzisto ne pezas al ni. Kial ekzisto estas malmulte al ni. Al ambaŭ ni. Ŝia kulmino estis mola, malstreĉa: ni du perdis respiron dum kelkaj sekundoj, eble unu minuto. Neniu faris bruon, movon: mi najligita en ŝian sinon, ŝi ĉirkaŭpremante al mi un rideto, ŝia vango premante mian bruston. Ni tenis tiun pozicion dum dek minutoj pli, senmove. Tie nia pezas sesone malpli, sed ŝajnis al mi, ke ni flosas en spaco. Fine mi kisis ŝian vangon, kaj ŝi malfermis siajn okulojn, ankoraŭ kun mi en ŝi, kaj ridetis al mi.

«Meritis la penon, mastro. Meritis la penon atendi tricent jarojn».

Mi ridetis kaj prenis ŝin en la kosntruaĵon lunan. Ni duŝis, kaj manĝis ion, kion mi metis en fridujon kiam ni venis.

«Ĉu ni restu miellune?», mi diris petoleme.
«Mi preferus nuptan krozon laŭ Nordan Maron», ŝi diris ne malpli ludeme.

Sed ni restis sur Luno kelkajn tagojn pli. Ĝis kiam la lumo, kiun nia planeda patrino komencis malkreski: Malkreskanta Tero.

Resencante.

«Ĉu vi pentas?», ŝi demandis dum ni manĝas. Tie super, en Luno, ene de nia manĝoĉambro, la rondiro al mondo per ŝipo ŝajnas ion foran, kvazaŭ ni faris tion dum alia vivo. Kaj ambaŭ aferoj eran tute veraj: ni estis pli ol tricent mil kilometroj for de nia ŝipo, nia navigado kaj nia rondiro. Ĉiel ajn, ni ne prokrastos la rekomencon. Fakte eĉ ne sekundon. Sed ni estis fore kaj finas retrovi unu la alian.
«Ne. Kial vi demandas? Ĉu vi pentas?»
«Ne. Sed mi perdis vin, Damil', kaj im nun retrovis vin. Mi kredis, ke vi neniam kuŝos kun mi».
«Vi havis aliajn kompromisojn. Mi ne volis interveni en vi vivo, kaj mi ne volis, ke vi faras tion pro devo».
«Neniam estis devo. Eĉ kiam mi estis via sklavino, Damil'».
«Ne, mi memoras, vi insistis pro tio, ke vi kredis, ke mi malestimis vin».
«Nu, ne estas normale, ke mastro ne posdas sian sklavinon. En mia kulturo tio estas neatendite».
«Via kulturo ne gravis al mi. Sed mi faris tion tiam por ke vi trankviliĝos. Poste, kiam mi liberigis vin, mi ne konsideris, ke tio gravas al vi. Ĉefe pro tio, ke vi jam enamiĝis al Roman'.»
«Jes, vi pravas. Sed mi ĉiam sentis min via, Damil'. Por mi liereco estis ĉiam nur vorto. Mi neniam batalis por ĝi. Kaj, vere, mi ne volas ĝin».
«Kion vi diras pri Eleazar'? Ĉu vi deziris esti lia sklavino?»
«Nu, mi neniam havis alian vivon ol tian de kiam mi naskiĝis. Ĉar mi naskiĝis sklava, vi scias. Mi estis iomete ribelema, sed poste mi pentis pri tio kaj akceptis punon volonte. Sed vi pruvi sal mi, ke mastro povas agi diverse al sklavinoj. Fakte, via indiferento vundis min pli ol la vipobatoj de Eleazar'. Li neniam agis al mi indiferente, kvankam li punis min dure».
«Pro tio vi ne kaŝis la cikatrojn... Sed mi vidas, ke vi ne plu havas ilin. Roman' forprenis ilin, ĉu ne?»
«Jes, baldaŭ post kiam ni ekkonatiĝis».

Antaŭ tricent jaroj mi donis liberecon al ŝi. Sed ŝi diras, ke ŝi ankoraŭ sentas sin mia. Kaj mi, tamen, neniam sentis, ke mi posedas ŝin. Dekomence ŝi estas mia servistino. Speciala servistino, al kiu mi devas pagi nenion, sed tamen servistino. Poste mi konsideris ŝin mia disĉiplino, kaj instruis al ŝi ĉion, kion mi sciis..., pri kuracarto. Kaj finfine, kiam mi revidis ŝin post tiuj dekses jaroj en Judeom mi konstatis, ke ŝi mankis al mi. Mirjam' estis nur intermezo..., fakte ago el kompato, ĉar mi neniam konsideris ŝin mia edzino. Ne same kiel Terezinon aŭ Mirnon. Mi neniam plenumis geedzecon kun ŝi, kaj ŝi restis, respekte de mi, tute virga. Male, la ligo, kiun unuigas min al Ŝebin', kiun mi ĉiam havisvkaj kiu ĝermis ĝis tiom granda, ke kaŝis la tutan arbaron de mia vivo tute, estas soida kaj rezistis la pason de l' tempo. Dum tri jarcentoj. Sed ĉu tio estas amo? Mi kredas, ke tio estas io preter amo. Amo estas limigita en si mem kaj en la alia persono, en tiu persono, kiun oni amas. Sed mi sentas, ke Ŝebin' kaj mi devas fari ion kune, ion, kion neniu faris antaŭe. Io, kio iras preter havi alian viron kiel edzon kaj filinon kun li. Ion, kio faris mi atendi ŝin en ŝia lando, borde de Eŭfrato, ĉar vere ŝi neniam forlasis mian flankon. Ion, kiu igis ŝin vivi sian vivon estontulan mane de bioligiisto, kiu amis ŝin borde de l' Betis' tie for, en mi a lando, Tarteso. Eble subkonscio tenis nin unuiĝataj tiumaniere, unu en la loko de la alia. Ĝis kiam la mondo de l' estonto desapontis tiun eksterordinaran virinon, same kiel ĝi desapontis al mi per la sama maniero: dizerto de amato, igis ŝin veni denove al mi, ŝirmi sin sub la nura arbo, kiu povis doni ombron al ŝi, kaj ŝi falis en mian sinon trovi konsolon kaj sentis, same kiel mi sentis antaŭe, lanĉata al io pli granda, pli alta, pli grava. Ankaŭ mi trovis ripozon ĉe ŝi, ĉe ŝia urbo, ŝia kulturo, kiam mia plej amatino, forlasis min. Ĉu koincido? Eble. Kaj nun, momente, ni loĝas en Luno. Luno igis nin vidi ĉion, tie sube, el alia perspektivo. La Tero estis, el nia vidpunkto, liliputa. Nur dek mil homoj estas, de tie, liliputeco. Nur dek mil personoj loĝas tie, riskante la danĝeron, ke kelkaj milionoj da simioj anstataŭos ilin antaŭ ili suspektas tion. Kio okazus se subita katastrofo, aŭ nova viruso pereigos homaron, aŭ tio, kio restas pri ĝi, atnaŭ biologiistoj havas tempon konstrui antidoton? Se nur kelkaj simioj eskapas tiun viruson, aŭ ne atakas ilin, aperos homaro, version 2. Ĉu ni, lunanoj, havos la devon agi kiel diojn? Kio okazus tiam? Sed ne, la penso estas tro riska eĉ por mi. Vere tio, kion estontuloj lernigis Ŝebinon kaj min estis nur ĵonglaj ludoj. Agi kiel dio estas ekster niaj eblecoj. Mankas al ni la trejnado, alvokiĝo kaj emo. Nur instigas nin ega deziro daŭri, daŭri ĉiom, kiom ni povos, ĉar, male al estontuloj, ni timas. Instikto pri konservado kaj timo. Tio igis nin daŭri, male al frenezaĵo kiujn ni faris pro ignoranteco kaj stulteco, ĉiun tagon. Kiel veni sur la Lunon pro nenial. Aŭ ĉu estas kaŝita kialo?

Europo norda.

La venintan tagon ni starigis kaj malaperigis la kampadejon, tio estas, nia hejmo. Kiam ni revenos en la Lunon, se ni revenos, ni povos konstrui novan je kelkaj sekundoj kaj antaŭ ni venos, tiel ke ĝi atendos nian venon. Ni estas ekologistoj de la estonto.

Nia ŝipo estis tie, kie ni lasis ĝin. Sola, lulmovante kvazaŭ ĝi ĝojas,ke ĝi havas nin en sia sino denove. Mi levis la ankron permane, je mia maniero, dum Ŝebin' supreniris al masto por rigarde esplori la horizonton, kaj poste ŝi saltis al bumo1 disvolvi la ĉefvelon.

«Ĉu mi povas relokiĝi al prua kajuto?», surprizis ŝi min per sia demando dum mi disvolvas la ĵibon. Mi malrapidis mian respondon kalme kaj saĝe:

«Ŝebin', mi vizitos vin kiam mi bezonos. Sed se temas interŝanĝo pri kajuto, ne estas problemo por mi».
«Stultulo. Mi nur celis dormi kun vi ĉiun nokton».
«Ne estas bona ideo, Ŝebin'. Almenaŭ unu el ni du devas atenti ĉiam pri tio, kio okazas. Ni ne kuŝas en hotelo, kun akceptisto, kiu kontrolas ĉion la tutan tempon. Eĉ en la Luno, kie estas neniu. Ni estas en ŝipo meze de maro, kiu moviĝas kaj estas plena da vivo. Ĝis nun ni estis bonŝancaj, sed estas kelkaj bestospecoj danĝeraj por ni».
«Ni povas enketi mense kaj loki ĉiun ajn aktivecon».
«Tio funkcias pri mensoj. Sed estas bestoj, kiuj ne havas. Nenian. Kaj ili povas esti danĝero por ni. Memoru, ke ni estas praktike senmortaj, sed nur se ni sukcesas ne morti pro akcidento aŭ iu ajn neatenditaĵo.. Daŭriĝi dependas, mia kara Ŝebin', vaste pri tio, ke vi zorgos pri mi, kaj mi zorgos pri mi». Ŝi sciis, ke mi pravas, do ŝi ne diskutis. «Tio ne signifas», mi konkludis, «ke ni ne povos siestumi kune, Ŝebin'. Sed promesu, ke se mi dormas iam, vi vigilos mian dormon. Mi devas havi la certecon, ke vi zorgas pri mi».
«Kompreneble, mastro, evidente mi zorgos pri vi. Ĉiam», ŝi diris tre serioze. «Ĉu vi dubas pri tio?» «Ne, mi ne dubas. Sed zorgi pri mi signifas vekiĝadi dum mi dormas. En Luno ni ambaŭ povis dormi samtempe. Sed meze de l' maro estas malbona ideo». Kvazaŭ destino volas pravigi min, tiumomente ni aŭdis grandan bruon en triborda flanko. Ni rigardis el ferdeko, kaj vidis grandan fiŝon kun kelkaj vicoj da dentoj akutaj, kiu kapfrapadis la kaskon. Estis ia martelo en la antaŭa parto de ĝia korpo. Ĝi ŝajnis kombinacio de martelfiŝo kaj ŝarko, sed estis pli granda ol ili du aldonitaj. Ŝebin' rigardis al mi, kaj mi kapjesis. Tuj ŝi gestumis kaj levis la beston kompatindan super maro, pendante ĝin tie en la aero dum tri minutoj. La besto moviĝis ĉiudirekten kapfrapante nevideblan beston, kiu tenas ĝin, sed estas menso de Ŝebing' dum ĝi moviĝas pro pura instinkto. Tiam mi venis rekte antaŭ ĝi kelkajn centimetrojn for de ĝiaj okuloj, sed ekster ĝia atingo. Mi projektis imagon de pura hororo. La kompatinda bestaĉo videble ektimiĝis kaj batalis liberiĝi pri tia turmento. Mi signalis Ŝebinon levante mian manon kaj mallevante ĝin subite, kaj ŝi lasis la beston, kiu falis en la akvon kun granda plaŭdado, kaj tuj malaperis en la profundon de la akvo. «Ĉu vi vidas?», mi diris. «Tion mi celis diri».

Ŝi kapjesis, komprenante, ke tiu besto povintus fari truon en la ŝipo dum ni dormis kaj ni povus ne vekiĝi sufiĉe frue ne droni, kaj poste ĝi povus manĝi nin laŭplaĉe. En maro vivo svarmas, kaj la mondon daŭre gardes leĝo de la plej fortulo. Ĉi foje ni estis pli fortaj pro nia supera inteligenteco, kiu venkis sufiĉe vaste sovaĝan forton, sed niaj cent mil jarcentoj da disvolvo povintus fini por ĉiam en la stomako de tiu bestaĉo.

Ni daŭrigis la vojaĝin ĝis Skandinava Duoninsulo, aŭ tio, kio ankoraŭ restas pri ĝi. Vere tio, kion ni vidas nun ne ekzistis en mia tempo, kaj tiuj altaj pintoj kovritaj per glacio estis en la fundo de la maro antaŭ malpli da tempo ni kredas: kvin miolonoj da jaroj, laŭ Lupin'.

Baldaŭ la denseco de la maro pligrandiĝis, kaj iom poste nia ŝipo jam rompas maldikan tavolon glacian. Dekomence ni aŭdis krepiton, ĝis kiam nia ŝipo tute haltis, eĉ se la tuta velaro estis disfaldita. De kelkaj tagoj ni kovris nin per haŭtoj de kelkaj bestoj, kiujn ni ĉasis: damao, taŭro, vulpo... Sed eĉ tiel ni fartis malvarme. Ni pensadas pri reveni sudon, kiam ni havis neatenditan viziton.

Ursiĝante.

Polusa urso Ni jam forprenis la velojn kaj sidis sur la ferdeko, kontemplante la blankan pejzaĝon de l' dezerto preskaŭ polusa. Ni lokiĝis tre proksime de la nordo, okdek gradoj sur Ekvatoro, kaj ĝuis la ĉirkaŭrigardon: glaciaj montoj, glaĉeroj fluas lante sur ili, kaj frostita maro kiun ni vidas tute kvieta unuafoje de kelkaj monatoj, por ni. Ni ne vidis ĝin veni, sed ni aŭdis: la besto estis bruema. Li manfrapis la flankon de la ŝipo, kaj vidante, ke ĝi estas kava, ĝi batis ĝin denove kelkfoje. NI ekklinis nin, kaj telepatie interkonsentis: Ĉu ni ĉasos ĝin, aŭ simple ni mortigos kaj manĝos ĝin?

Sed ŝi preferis movi iomete, eĉ se temas pri rapida kaj danĝera besto. Ankaŭ la haŭto faros bonan mantelon. Malfeliĉe estas nur unu... Sed kvazaŭ mia penso estas devinata, ni aŭdis pluan baton en la alia flanko de la ŝipo. Mi supozas manĝaĵoj mankas en tiu parto de la mondo, kaj ursoj ne ricevas multajn vizitojn. Eble ili imagas, ke nia ŝipo estas besto granda, baleno, kiun glacio kaptis, tamen stranga baleno, kiu ne plendas aŭ mortas pro la atakoj krifaj de la du ursoj.

Finfine mi proponis: Ŝebin', tiu de tribordo por vi, tiu de babordo por mi. Mi atendas vidi kiel vi ĉasas ĝin.

La babilonanino forprenis sian peltaĵon kaj, vestante nur ĉemizeton kaj ĝinzon, ŝi malaperis en la internon de la ŝipo, revenante tuj kun ambaŭ niaj sagujoj kaj du arkoj. Ŝi saltis enlanden sur la glacion, kaj metante dikfingron sur sia nazo ŝi svingis la aliajn fingrojn dirante:

«Blublu blu'!»

La urso estis tiom mirita, kiel mi mem, do ĝi malfruiĝis pri sia reago. Sed kelkajn sekundojn poste ekkuris al tiu karna pakedo fuĝanta. Kompreneble, la besto kuris pli rapide ol ŝi, sed ŝi fintadis: po kelkaj sekundoj ŝi najlis sian kalkanon en la neĝon kaj turnis per angulo varia kaj ade kuris. Tuj post unu el tiuj najloj, ŝi turnis tute rekte al urso, genuon al tero, kaj pafis sagon en la okulon de urso de du metroj for de ĝi.

Ĉak!

Grrrrrrruuuuuuvvv!, ĝemis la kompatinda bestaĉo kiam la sago eksplodigis la okulon kaj atingtis la cerbon. Morto estis subita. Miaj haroj ekstariĝis, ĉar mi neniam antaŭe aŭdis tian kolerkrion tiom laŭte kaj proksime de mi.

Mi turnis min instinkte, kaj konstatis, ke la alia urso, seneskplikeble, eniris nian ferdekon kaj estis du metrojn for de mi, inter mi kaj mia arko. Mi ridetis al li. Kiam mi jam estis ene de la atingo de la ĝiaj krifoj, mi saltis teleporte malantaŭ li, ĝuste kie mia arkoj kaj sagoj estas. Pero alia salto mi supreniris la bumon kaj fajfis laŭte al urso, por ke ĝi rigardu al mi. Tion farante ĝi, mi sendis sagon rekte en ĝian cerbon, kiu ankaŭ mortigis ĝin tute sendolore kaj subite. Tiun nokton ni manĝis ursan, la plej bongustan viandon, kiun mi iam gustumis, kaj poste ni faris du mantelojn venki malvarmon pere de la haŭtoj de tiuj bonvenigitaj bestoj. Ili ankoraŭ kuŝas ĉe la bilĝo de nia velŝipo, Rozo de Atino.

La maroj de la sudo.

La maroj el la sudo Tedite de la polusa pejzaĝo, ni decidis ekiri suden, voeogante vidi denove la amerikajn herbejojn, la panaman istmon, kaj la ĉiliajn Andojn. Ni devis veki nian privatan sirenon, kaj pere de ĝia meĥanismo laseran ni igis ĝiajn okulojn projekti paralelajn radiojn, kiu boras la maron ĉirkaŭ ni, kreante glacian cirklon dekomence, kaj poste gazigante ĝin laŭ malkresko de ties radiuso, tiel ke ni povis levi nian ĵibon turni sur la malgranda vento, kiu blovas nin, kaj kiam ni jam havis la kurson, kiun ni deziras, ni levis la ĉefvelon kaj mi tenante la rudrokanon kaj Ŝebin sur la mastpinta seĝo ni komencis nian kurson suden dum ŝi amuziĝas farante vojon dekdumetrojn larĝan kaj ducen longan antaŭ ni, tiel ke kiam Rozo sulkas la kvietajn ondojn de tia malvarma oceano, kam komencis formiĝi maldika tavolo da glacio, kiu krakas kiel brulanta papero. La monovro daŭris la tutan tagon, ĉar vintro jam komencis. Finfine ni decidis ripozi, malgraŭ tio, ke ni havas kaplampon povan, ĉar ni ne volis altiri pluajn ursojn, kaj tial ni simple enlitiĝis kune en la pruan kajuton kun la eniron al ŝipo forte fermita. Mi dormis profunde, sed Ŝebin' rakontis al mi, ke la malordon, kiu regis nian ferdekon la venontan matenon, kaŭzis du ursoj, kiuj venis susipencar ili flaris la bestojn, kiujn ni senhaŭtigis kaj manĝis tie, malgraŭ tio, ke ni tre efike purigis ĝin. Ŝi aŭdis ilin, sed diris nenion al mi pro tio, ke ne estis grava: ŝi mem leviĝis al ĉefmato kaj de tie ŝi levis la du rusojn en aeron kaj lasis ilin fali ekster la ŝipo. Ili ektimis multe kaj forkuris.

Tri tagojn poste ni vidis Islandon, kiun ni rekonis pro siaj volkanoj kaj glaĉeroj surstrandigitaj en la egan oceanon glaciĝitan. Ni daŭrigis sudokcidenten, kaj post kelkaj tagoj ni ekvidis la Duoninsilon Terkulturistan. Ni ĝiris suden, kaj esis akvigi galcion fronte al marbordo de Novskotlando, jam proksime al Masĉuseto. Ni jam trairis malpli malmamikajn marojn kaj preterpasis la marbordojn de Delavaro kaj la du Karolinoj (Norda kaj Suda) ĝis ni atingis la Duoninsulon Floridan. Pasante tiujn lokojn ni fiŝis multajn lokustojn kaj diversajn marfruktojn, kio estis grava ŝanĝo en nia dieto. Ĉifoje ni haltis en Kubo, sed malgajigis min trovi neniun tie. Dum miaj antaŭaj vizitoj en tiun malnovan hispanan provincon mi ĉiam vidis homojn, mirindan homojn, kiuj ciam emas kanti kaj danci. Sed nun ni trovis nur mevojn. La vetero ankoraŭ estas mirinda, kompreneble. Ni restis du tagojn en tiu paradizo tropika, kaj post translokiĝis al Kankun',malnova Meksikio, kaj de tie ni rapidis sudokcidenten.

Venante en Panamon, ni serĉis la istmon, sed ni konstatis baldaŭ, ke ĝi ne plu estas: moviĝante Ameriko okcidenten, ĝi lasis submare tiun terko.on, tiel ke de Atlantiko oni povas vidi Pacifikon. Kaj ni tuj novigis tien, trovante, ke ne plu bezonas oni uzi la Markolon Mageljanan iri al Azio.

Ĉar ni venis elnorden, ni daŭrigis suden tra Pacifiko, forgesante Seatelon, Oregonon kaj Kalifornion favore al Kolombio, Peruvio kaj Ĉilio, kiuj ni vizitis lante, sed nehaltante. Ĉe Valparadiza Golfeto ni notis presencon, kaj ankrinte la ŝipon, ni saltis surteren. Tie ni konis Fioninon, spertulino pri biologidiverso, kaj ŝi klarigis al ni pri la granda kvanto da diversaj bestoj kaj floroj, kiuj estas en la regiono. Ŝi estas feliĉa tie, ĉirkaŭta de siaj aferoj, kaj tute ne emis krozeti per nia ŝipo, kvankam ŝi agnoskis, ke estas tre originala, unika vojaĝo tio, kion ni faras. Ŝi jariĝis pli ol kvarcente, kaj pro tio mi eltiris, ke ŝi jam pretiĝas por sia Granda Salto, salto en la neekziston. Mi trovis tion nekredebla: eĉ en tiu ĉi avangarda socio, eĉ se oni faras tion memelekte, oni daŭre uzas eŭfemismon paroli pri morto!

Venante en Pintoarenoj, la plej suda punkto de la kontinento, ni konsdieris la ideon reveni supren al Alasko, sed Ŝebin' ne emis multe, kaj mi jam estis tie. Do, ni direktiĝis al Havajo, komencante nian altmaran vojaĝon, ĉar ĝis tiu momento nia navigado ĉiam estis marborda, de kabo al kabo, kio igis nian navigadon pli amuza, varia, malpli teda. De nun ondoj estas multe pli grandaj, kelkmetroj altaj, fojfoje pli ol dekmetraj, kaj ili movas nian ŝipon multe pli alte, eĉ se pli lule, malpli dure. Sed ni venis en la konkludon, ke Havajo estas bela lando, sed ni bezonos multajn tagojn atingi ĝi, eble monatojn, se nia rumbo ne maltrafis ĝin, lasante la insularon je nia dorso senkonscie. Pro tio ni anstataŭis nian kurson al Novzelando, kiu estas antipodo al tartesanoj. Monaton poste ni venis tien, kaj konstatis, ke estas tute senhoma kaj senbesta, kaj pro tio ni daŭrigis al Aŭstralio. De tie ni iris al Indonezio, Burmo, kaj jam laŭ pli konata teroj, ni vidis Baraton, en kies madrasa plaĝo ni surteriĝis klarigi al Ŝebin' kien ekzakte mi unuafoje trovis ŝian filinon, kaj tuj poste ni rondiris la sudon de la Barata Duoninsulo, kaj laŭ la Maro de Arabio ni venis en la Golfojn Omanan kaj Persan, jam hejme. Atingante la lokon, kie Vanesa de Madras' kuŝas, ni trovis, ke ni, geamantoj de la Luno, bezonas nur unu kajuton, kaj sekve ni anstataŭis la Rozon de nia Vanesa, kaj per ĝi ni revenis sur la Tigris' kaj poste Eŭfrato en nian hejmon de Babilono, la grava urbo de antikveco, kuin ni havas nun tute por ni du. La plej bona loko el la tuta mondo, ĉar ĝi estas nun nia, nia hejmo.

La vojaĝo daŭris tridek jarojn, kaj ni portis kun ni multajn aferojn pripensi.

Tria parto: Rompado. Juan Sebastián Elcano, la unua homo, kiu rondiris la teran globon.

31 Filozofia temo. English Español

Ni lernis multe da aferoj dum nia longa vojaĝo. Laŭ tio, kion mi lernis kiam mi estis infano, Johano Sebastjan' Elkano prenis tri jarojn, sed ni prenis dekoble tiun tempon. Sed la kono, kiun ni akiris dum tiu tempo estis multe pli supera. Aldone, ni faris halton en la Luno, kaj ni lernis vidi aferojn el alia vidpunkto pli alta.

Dum mia vojaĝo sola ĉirkaŭ la mondo min plezurigis malkovro pri ĉio. Rondiri la mondon per aŭto alproksimigis min al homoj, al kulturoj fremdaj, kiujn mi trovis. Sed rondnavigi la mondon en epoko kiam ne plu estas ŝipoj, aŭtoj aŭ homoj, aŭ kulturoj, igis min malkovri aferojn pri naturo. Mi ne nur lernis regi ŝipon kaj igis mian personecon pli trankvila kaj rilaksita, sed navigi kun alia persono devigis min uzi pli efike mian kapon, rezoni pli, klarigi al mi aferojn pli bone ebli klarigi ilin al Ŝebin', kiu fakte estas filino de civilizacio kaj kutluro du mil sescent jaroj pli malnova ol tiu mia, malgraŭ la bano kultura kaj eduka, kiun ŝi havisss en la mondo estonta. Eble pro tio, kiam mi fojfoje falis en buklon multspiralon, ŝi divenis tion, kion mi celas diri, kaj per trafa frazo ŝi resumis la respondo al tio, kion ŝi mem demandis. Ŝi uzis sian kapon multe pli, ankaŭ, kaj klarigis al mi aferojn, kiujn mi antaŭe ne tute komprenis, eĉ se mi akceptis, ke tia estas la afero. Kaj ne nur pri la mondo aŭ la vojaĝo, sed ankaŭ pri ni mem. Pri ŝi kaj mi. Pri kiuj estas ni, el kie ni venas, kaj ĉefe kien iras ni. Kiam ni devos foriri estas parto de la enigmo solvota. Kaj ŝi, mi certas, helpos min trovi.

32 Persekutante penson English Español

Ŝebin' finfine komprenis la neeviteblecon ekkoni unu la alian. La tempa linio, kiu klarigas tion estas tiu, kiun mi sekvis pere de mia vivo mem, pro tio, ke ŝia kaj tia de ŝia filino ne sukcesas klarigi tion per plenumanta maniero, ĉar venas momento, kie klarigo rompiĝas: mi estis antaŭ ili du, kaj mi daŭre vivas kiam unu el ili malaperas, aŭ la alia ankoraŭ ne naskiĝis; tio estas, mia viva linio estas multe pli longa ol tiuj iliaj kune.

Aldone, mia kazo estas malsama: mi naskiĝis en eta urbo de malgranda lando inter pli grandaj, kaj en momento, kiam mi pensis, ke mia vivo jam ekdekadencas alnenio, min trovis kronistino, la plej bona en sia fako, Vanesino.

Ŝi prenis min en sian mondon, kie mi konis mian edzinon, Mirno, kiu donis al mi du gefilojn. Unu el ili, Rozo, estis ŝia lernantino, ĉar ŝi iĝis kronistino, ankaŭ; kaj tre bona, vere.

Sed mia edzino devis morti por ke mi, tranĉita per doloro, foriris al la unua loko kaj tempo, kiu venis en mian kapon, la malnova Babilono, kaj tie mi konis Sraton, sklavino de Eleazar', la unua persono de Babilon', kiun mi konis. Poste mi aĉetis la sklavinon al Eleazar' kaj mi ŝanĝis ŝian nomon. Venis en mian kapon preni ŝin en estonton, kaj poste ŝi konis bonulon, kiu edziĝis al ŝi kaj havis belan filinon: Vanesinon. Mian Vanesinon.

Kiam ŝi maturiĝis, ŝi helpis min malkovri tion, kiun mi estas, kaj post fino de tiu misio, ŝi mem povis malaperi en la forgeson de memmortigo. Kaj ĉi tie restas ni du, Ŝebin' kaj mi, farinto de Vanesin' kaj farito de Vanesin'; poste mi pasigis duafoje la jarojn de mia feliĉo, sed nevidante mian edzinon kaj gefilojn, escepte de ununura fojo kaj sen tio, ke ili konsciis pri la afero.

Mi jam aĝis mil kvarcent jaroj, kaj ŝi kvarcent.

Mi pasigis la tagojn meditante, duonvidante elirejon, kiu neniel rilatas al memmortigo. Mi sentis, ke temas pri simpla salto, sed mi ne sciis kien. Ankoraŭ mi ne sciis tion. Sed mi sentis, ke tio venos kun tempo. Kaj Ŝebin' helpos min.

Mi ekpensis, ke temas pri la krizo de la aĝo de la unua memmortigo, sed tio igis min suspekti, ke estos pluaj krizoj. Nur okazas, ke la avangardaj civitanoj de la jarcento cent mil dudek du ankoraŭ ne eksciis pri tio, ĉar ili mortas pro la unua krizo.

Sed se ili superus tion, kaj mi jam faris tion senatente kaj ankaŭ Ŝebin' faros same baladaŭ, ni povus trovi la krizon de la dua memmortigo, aŭ simple La duan krizon, ĉu memmortiga, ĉu alia. Ne evidentiĝis, ke temas pri aĝo ĉirkaŭ la unua miljaro, ĉar mi baldaŭ atingos miljaron kaj duono, kaj estas imuna al tiu malsano. Aŭ almenaŭ mi ne konscias. Sed mi scios pro Ŝebin', kiel ni vidos.

La problemo.

Kaj jarcento venis kaj pasis. Mi jam kalkulis pli ol mil kvincent jaroj, kun tute nigra hararo, kiu forviŝis la komencantajn grizjarojn, kiujn mi kombis, kiam mi konis la kronistinon, mil kvarcent jarojn antaŭe. Ŝebin' estis en la kompleteco de siaj kvincen jaraĝo, kaj ĉiun tagon mi vidis ŝin pli bela kaj matura, sed tamen ne pli olda. Ŝia vizaĝ, tamen, radiis seriozecon kaj konon, kiun mi neniam antaŭe vidis sur ia ajn alia virino, escepte de Mirno, sed tio estis nur je la momento de ŝia morto. Tamen, eivdentiĝis, ke Ŝebin' estis tute fremda al ideo memmortigi. Ŝi fakte estis la unua kvincentjarulino, kiu neniam parolis al mi pri tiu afero.

«Ĉu vi vere ne laciĝis pri vivo?», mi demandis al ŝi iam, kiam ŝi jam aĝas pli ol ŝia filino, kiam ŝi decidis memmortigi pere de krima pafo en Hindujo.
«Ĉu vi estas freneza, Damil'?», venis sia aŭtomata respondo. «Vivo estas la plej bona donaco, kiun oni faris al mi, kaj mi intencas surtiri ĝin plej eble kiel longe».
«MI vidas, ke vi estas imuna al Simptomaro pri Memmortigo. Kaj tio ĝojigas min. MI kredis, ke mi estis la sola strangulo el latuta mondo, sed mi rimarkas, ke estas du el ni», mi diris ridante al tiu penso. «Eble vi pravas, kaj la kialo estas pro tio, ke ni ne havas heksonon».

Sed ni du aĝis samtempe, kaj kiam ŝi jam estis mil haraĝa, mi duobligis ŝian aĝon. Kaj tiam mi suferis strangajn atakojn pri koncentriĝo, kiuj timigis Ŝebinon: mi subite perdis la fadenon de konversacio, restante tute silenta, kaj nenio ĉirkaŭ mi reagigis min, kaj mi eĉ tute ne rimarkis. Tiumaniere mi povis pasigi tutajn horojn. Fojfoje eĉ tutajn tagojn.

Kiam mi revenis en min mem, mi respondis al ŝiaj demandoj per rezonadoj, kiujn ŝi ne povis kompreni. Mi diris, ekzemple, ke mi venas esti en la fundo de floro, aŭ ke mi kunhavis la eston de parfumo, aŭ tion, ke mi miris la strukturon de stelo, kiu kuŝas kelkajn jarlumojn de ni. Ŝebin' timis, ke tio povus esti danĝere por mi, sed tiel ne eblis.

33 Metamorfozo English Español

Vere mi suferis metamorfozon. Estis la dua krizo de homo, kiu laŭŝajne temas pri la eniro en staton strangan al mia volo. Sed la granda timo de Ŝebin' estis vokata de evento, kiu zorgigis ŝin kiam ŝiu vidis, kvankam strange mi tute prifajfis pri la afero: de kelkaj tagoj mi ne emis elliri la domon, kaj ŝi, fidante pri tio, ke mi estis sekure hejme, iris promeni pere de la Vanesin' laŭ la rivero. Sed kiam ŝi venis, ŝi ektimegis vidante, ke mi estas ekster la domo tute absorbita en miaj pensoj dum aro da tigroj bengalaj rondiras min, kun evidenta intenco manĝi min. En normalaj kondiĉoj, mi povas liberiĝi pri ili facile, per simpla mensa ordono foriri. Sed mi estis idiotiĝita, kontemplante ion el mia kreskanta interna mondo, kaj sekve mi estis tute fremda al mia proksimeco. Ŝi saltis el ŝipo veni apud mi, sed dum tiu momento tigro saltas sur min kun buŝego malfermita por engluti mian kapon. Sed subite aperis bobelo blueska simila al tiuj, kiujn ni uzas en Luno, ĉirkaŭ mi, kaj la kapo de la tigro atingante ĝin eksplodis kun granda bruo, kiu forprenis la aliajn tigroj, kiuj kuris rapide for de mi. Eĉ tiel mi ne revenis el mia interna mondo, sed Ŝebin' venis kaj eniris la bobelon, kaj prenante mian brakon, venigis min enen de nia hejmo, sojle de kiu la bobelo malaperis.

«Kio okazis?», diris ŝi, kiam mi venis en miajn sencojn denove, horojn poste.
«Io mirinda, Ŝebin': mi komprenis la esencon de universo. Mi jam scias kial ni estas ĉi tie, vi kaj mi».
«Vi preskaŭ mortis, Damil'».
«Ĉu? Kio okazis?»
«Kvar tigroj estis manĝonta vin».
«Sed vi savis min, mia fidela Ŝebin'».
«Ne, ne mi savis vin».
«??»
«Kiam la unua tigro estis mordonta vin, fermiĝis bobalo blueska ĉirkaŭ vin, kaj la kapo de la tigro eksplodis, foririgante la aliajn.

Rigardadis mi ŝin kun surprizo, sed poste mi komprenis la kialon, kaj ridetis kiel stultulo. Mi klarigis:

«Ŝebin', tio ne povus okazi alimaniere. Mia instinkto pri memkonservo elŝutis defendan meĥanismon. Mi ne povis morti pro tiu kialo aŭ pro iu ajn alia kaŭzo. Antaŭ kelkaj tagoj mi vekiĝis je la mezo de la rivero. Mi ne scias kiom da tempo mi estis tie, aŭ kial, sed estis nokto. Vi ankoraŭ dormis. Mi ne rakontis al vi ne zorgigi vin. Eble bobalo protektis min ankaŭ. Aŭ en mia stato tranca mi ne respiris dum la tuta tempo. Ĉar mi ne plu dormas, Ŝebin': ofte mi venas el mia tranco meze de nokto. Sed mi ne plu timas pri tio. Mi jam vivis du mil jarojn, kaj mi kredas, ke mi mutacias, mi suferas metaforfozon, kvankam ankoraŭ mi ne scias al kio aŭ kial. Sed mi ne kredas, ke tio estas timebla. Mi kredas, ke mi ne plu povas morti. Vi vidu tion, kio okazas, sed ne maltrankviliĝu pro tio. Ne, mi ne lasos vin, ne gravas kio okazos. Sed nun mi komprenas multajn aferojn. Sed bedaŭrinde mi ne povas klarigi ilin al vi. Kaj vi estas la sola persono en la tuta mondo, kiu povus kompreni ilin, ĉar vi jam vivis pli ol ia ajn persono en tiu ĉi mondo. Sed mi timas, ke vi ankoraŭ devos vivi pli da jaroj kompreni tion...»
«Provu. Klarigu».
«Mi ne plu pensas pere de vortoj, aŭ imagoj, Ŝebin'. Mi nun komprenas kompletajn sekvencojn da tridimensiaj objektoj, tutajn procedojn tre kompleksajn. Mi jam scias kial steloj formiĝas, kial nigraj truoj aperas, kaj kial ili estas tiom uniforme distribuitaj laŭ universo. Mi scias ankaŭ kial ili malaperas. Ne, ne estas destino, sed logika procedo. De la ekapero de homaro, oni estas survoje al tiu kono, sed oni mortas antaŭ atingi la celon. Ni diru, ke baterio elĉerpiĝis antaŭ la fino de la vojo. Kiam finfine oni dominis malsanon kaj longaĝecon, aperis la lasta bastiono antaŭ kiu niaj posteuloj malsukcesis: la memortiga krizo: esto iĝis peza, tiom peza, ke estis terura la peno, kiun tiu pezo kaŭzas sur la konscienco de homoj. La sola elirejo estis memmortigo dum jarmiloj. Sed pro iom da gvidado, homo povus konkeri tiun fazon. Fakte, via filino eltenis tiun pezegon dum du longaj jarcentoj, kvankam je sepcent jaraĝo ŝi rezignis. Se mi tiam scius tion, kion mi scias nun, mi ne konsentus, nek al Mirno, nek al miaj gefiloj. Sed ili jam estas preter nia atingo. Ni povas, evidente, lumigi estontulojn estantajn kaj prezenti tiun ĉi mesaĝon al ili. Sed devis esti ni du tiuj, kiuj ne havas heksonon, kiuj finas la vojon Ĉar heksono havas gravan limigon: ĝi uzas tro grandajn rimedojn por la operacioj precizaj, kiujn ĝi kontrolas.».
«Ĉu do la solvo estas elradikigi heksonojn al ĉiuj?»
«Mi dubas. Ne tiom simple, ĉar ili povas morti. La homa organismo iĝis tiom dependanta el heksono, ke estus same kiel se oni elradikigas vian hepaton al vi. Oni unue devas doni al vi ion, kio purigos vian sangon, kaj tiam oni eblos elradikigi vian hepaton».
«Ho, do kion doni al ili ŝanĝe de iliaj heksonoj?»
«Tion, kion vi kaj ni faras tiom bele, mia kolegino: vojaĝon laŭ ombro».
«Nu, ni faru tion nun».
«Ni ne povas, Ŝebin'. Mi devas lerni multe ankoraŭ. Kaj mi bezonos vin por tio. Mi devos lernigi tion al vi unue, ĉar ne havante heksonon, vi povas iri preter la unua fazo, kiu estas la plej malfacila». «Do, kiam ni komencos?»
«Baldaŭ, sed ne ankoraŭ, karulino. Ne estu malpacienca. Vi atendis mil jarojn, sekve vi povas atendi kelkajn centojn pli».
«Ĉu centojn? Dum tiu tempo multaj memmortigos».
«Vere. Sed tio estas ilia problemo, ne nia. Ni estas sukcesontaj pasegon pro homaro. Ni ne povos malsukcesigi tion pro malpacienco nia aŭ pro kelkaj individuoj».
«Kion ni povas fari, sekve?»
«Evolui, Ŝebin'. Kiam vi kredos, ke vi povas elteni tion, mi malfermos mian menson al vi. Sed antaŭ tio mi devos kompletigi mian reserĉadon».
«Kaj kion mi faros dume?»
«Same kiel vi faris dum tiuj jarcentoj ĝis nun, mia kara Ŝebin': zorgi pri mi».

Dum la sekvintaj monatoj nia rutino ne ŝanĝis esence: mi promenadis en la kamparon kaj laŭ la bordoj de l' Eŭfrato, sub la forrigardo de Ŝebin'. Ŝi zorgis, ke mi bone manĝas, kvankam dum piediradoj mi senkonscie manĝas fruktojn, kiujn mi prenas preterpasante arbojn, sur kiuj ili ripozas. Sed mi estis tiom absorbita pri ĉiu objekto, kiun mi trovis, ke oni dirintus, ke mi estas idiota. Ŝebin' alkutimiĝis al mia nova stato, preskaŭ katatonia, el kiu mi venis fojfoje por paroli kun ŝi, kvankam per maniero, kiun ŝi trovis aparte malfacile kompreni. Ŝi ne povis kompreni, ekzemple, kial nun gravas tiom multe la flaro de l' sunapero, aŭ kial mi interesiĝas pri la diversaj nuancoj de nigro de nokto. Aŭ kial vespertoj eŭfrataj ŝanĝas la registron de siaj ultrasonaj krioj. Aŭ kial la ŝanĝoj de mikrotajdo en la rivero influas tiom multe florajn aŭrojn.

Tiuj estis problemoj kiun mi, pli ol prezenti, komentis al ŝi. Kaj ne ĉiam ŝi komprenis miajn rezonojn.

La Granda Salto.

Kaj venis la tago kiam, antaŭ ŝia nazo, mi haltis mian promenadon, malfermis miajn brakojn, kaj mia korpo disiĝis en luman hemoragion. Kaj tiam, nenio: mi ne plu estas tie. Ŝebin' sciis, ke mi estas nenie alia: ŝi sentas mian presencon, kvankam diversan. Ŝi sciis, ke mi estas tie, sed ŝi ne povas vidi min. Konfuza, ŝi vokis min: «Damil'! Ĉu vi estas ĉi tie?» «Mi estas, Ŝebin'. Ne zorgu», respondis mi de la interno de ŝia kapo. En tiu momento aperis en la ĝardeno de Eden'1 pli ol cent homoj: tiuj, kiuj aŭdis la korŝiran krion de Ŝebin'. Neniu diris ion, sed ili ĉiuj spektas ĉion dum ili rigardadas Ŝebinon, por ke ŝi klarigu pri kio temas. «Ne gravas, uloj», diris mi ene de ĉies menso. «Mi kredas, ke mi trranscendis».
«Transcendis!», diris Ernesto de Efeso. «Kio estas tio?» «Mi timas, Ernesto, ke vi bezonos tempon, multe da tempo, povi kompreni tion. Mi dubas, ĉu eĉ Ŝebin' komprenas tion. Diru, Ernesto: kiom jaraĝa estas vi?» «Tricenta».
«Ankoraŭ mil sepcent jaroj tro juna kompreni tion, Ernesto. Sed ne timu: kiam vi suferos la Memmortigan Krizon, post du cen jaroj, voku min. Mi helpos vin venki ĝin».
«Kiel mi vokos vin?» «Sufiĉos, ke vi diru ian nomon trifoje, Ernesto. Tiu ripeto significos: Damil', venu helpi min, mi ne volas morti. Kaj mi promesas, ke vi ne mortos. Ĉar vi amos vivon, ŝanĝe de eta ofero, kiun vi devos fari, sed pri kiu mi ne povas paroli al vi ankoraŭ». Dum mi parolis jam venis en Ĝardenon de Edeno la tutaj futuruloj, naŭ mil ducent tridek kvar homoj, la tuta homaro vivanta, inkluzivante infanoj. Ili ĉiuj eksciis, ke unu el ili, mi, sukcesis transcendi materion kaj estis tie kaj ĉie samtempe. Kaj ke mi havas pli da povo ol ili, kaj mi emas helpi ilin, sed nur se ili mem volos. Tiam Ŝebin' parolis el sia menso kaj koro: «Majstro, mi scias tion, kion vi ĵus faris. Mi ne scias kiel vi faris tion, sed mi scias kion kaj kial. Mi jam komprenas kial ni estas ĉi tie, kiuj ni estas, kaj kien ni iras. Temas pri rompi leĝojn naturajn pere de aliaj leĝoj, supernaturaj. Rompi materion atingi la mondon de spirito». Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekkomprenis tion, kion Ŝebin' celis diri, ĉar ŝi tradukis mian senton kaj mian penson al ĉeestantoj, ĉar ŝi estis en stato inter ili kaj mi. Subite mi ekaperis antaŭ ili, sed mia ŝajno estas iomete diversa: mi projektis lumon nerektan el mia tuta korpo. Mi diris al ili, ke ili ne timu, ĉar mi havas respondojn por ili ĉiuj. Sed ili voku min nur se ili sentas, ke ili bezonas min. Sekve mi adiaŭis ilin po unu kaj ĉiujn samtempe, escepte de Ŝebin', kiu devas resti kun mi. De tiu tago, ŝi agis kiel peranto inter ili kaj mi, ĉar ili povas pretigi nur la Unuan Krizon, kiel de tiam oni konas la Krizon de Salto, aŭ Memmortigo. Sed estis kelkaj ŝerculoj, kiuj nomigis ĝin per iom pli morba nomo:

Salto morta.

Kandido, astronomo de Karakaso, estis la unua, kiu vokis min: Damil, Damil, Damil!, kompatu min!
«Kiun problemon vi havas?», demandis mi de ene de lia kapo. «Mi ne povas elteni malbonfarton, Damil': io mankas al mi, kaj malmankas ĉio alia».
«Fermu viajn okulojn. Vi ekdormos kaj vekiĝos pli malpeza, sed mi devas averti al vi pri tio, ĉar mi bezonas, ke vi konsentos pri tio, kio okazos: vi devas oferi ion gravan».
«Kion volas vi?»
«Vian heksonon. Mi devas forpreni ĝin el vi. Sed mi tion ne faros, se vi ne volas».
«Kial vi volas forpreni de mi?»
«Ĉar vi jam laboris ĝin tiom multe, ke ĝi elĉerpiĝis kaj ne plu utilas al vi. Nun ĝi estas nur saketo ŝarĝita per tiu malpleno tra kiu vi pasis kiam vi movis laŭ spaco-tempo, kaj ĝi demandas tiun materion de vi, kaj pro tio, ke vi ne plu povas redoni, vi suferas tiun malfarton».
«Sed mi bezonas mian heksonon. Sen ĝi mi mortos».
«Ne: pro ĝi vi mortos. Kaj malaperos via heksono kaj la ceteraj partoj de vi. Se vi donas ĝin al mi volonte, nur via heksono mortos».
«Sed mi estos paralizulo, mi ne povos iri ien ajn».
«Vi ne plu uzas heksonon por tio, Kandido, ĉar via heksono ne plu funkcias. Antaŭ multe da tempo vi marŝas laŭ ombro, kvankam vi ne scias tion».
«Estu tiel, vi konvinkis min, Damil': forprenu mian heksonon».
«Do vi rilaksu, Kandido, domu vi».

Preter Tanato.

Kiam li vekiĝis, dek horojn poste, li sentis sin pli malpeza, pli vigla kaj kun eŭforio, kiun li ne sentis de pli ol du cent jaroj. La unua afero, kiun li faris de kiam li ne plu havas heksono estis salti al Ĝardeno de l' Eden'. Tie li trovis Ŝebinon, kaj ili diskutis pri tio, kion ĵus okazis al li: sur la mondo denove estas du homoj senheksonaj. Kaj mi, sed mi ne plu estas en la mondo. Ni diru, ke nun la mondo estas en mi.

Iom post iom pli da futuroloj petis de mi forpreni sian heksonon. Ververe, ili mem povus fari, aŭ almenaŭ unu la alian, sed ili ne kuraĝis. Ili fidis nur min: nur mi estis pli dumiljaraĝa. Kaj ili rigardis al mi kiel specon da profeto. Ironio, ĉu ne?: en tiu mondo ĉiuj povas esti profetoj, ĉar ili ĉiuj povas vojaĝi al estonto. Tamen nun ili timis aperi en la estonto, rigardi tion, kion ili faros en estonto. Kaj nun jam estas miloj tiuj futuruloj, kiuj ne plu havas heksonon. Ili faris tion, kion oni baldaŭ konis kiel La morta salto, la salto preter morto. Homoj jam aĝis sescent, sepcent jarojn. Ŝebin' estis plej aĝa, kompreneble. Sed diferenco estis, ke neniu forprenis ŝian heksonon.

Kaj ŝi pravas: emegon memmortigi kaŭzas heksono. Organo, kiu disvolviĝis faciligi la novajn kvalitojn de homaro iĝis samtempe bremso por ties disvolvo, ĝis totala halto. Devis veni du homoj sen ĝi por ke homaro venkos tiun gravan limigon. Ĉar transcendi preter materion, kiel mi jam faris, signifas interna vojo en kiu heksono estis nur la ankro, kiu malpermesas progreson.

Dum tiuj jaroj la nombro da futuruloj preskaŭ duobliĝis: ne plu estas dek mil, sed dekokmil. Estis nur ĉirkaŭ kvin mil senmaturuloj, kiel oni konas tiujn, kiuj ankoraŭ ne faris la Mortan Salton. Mi jam profundiĝis multe je mia nova stato, kaj mi jam kontrolis la ŝanĝon el solida esto al esto tute energia. Kiam mi estis solida persono, mi jam kontrolis tute la lumon, kiu venis el mi, kiu vere ne nur eliris, sed eliris kaj eniris mian korpon. Sed en ambaŭ statoj, mi espertis sinsekvan komunikadon kun ĉiuj vivuloj surteraj.., mi sentis min mem kvazaŭ mi estas Gaio, tiu Gea pri kiu oni parolis al mi en universitata klasĉambro. Mi supozis, ke kiam aliaj homoj atingos mian staton, ni ĉiuj kunfandiĝos en unu solan personon. Ĉu tio estos Dio? Ĉar mi notis, ke mia individuismo ne plu estis. Mi sentis min mem unu kun ĉiu vivulo, kun ĉiu estaĵo sur la planedo. Sed estis rilato aparta kun ĉiu individuo, el kiu mi forprenis heksonon, ĉar tiu estas maniero donaci lin aŭ ŝin eternan vivon. Ili povas jam daŭrigi sian vivon senfine, eĉ se ili neniam transcendas, se ili ne tion deziros. Kaj tiel mi komunikis mi al ĉiuj novaj eksheksonuloj, kiu, dekomence, ne decidis sur tio, kiel mi antaŭsupozis: sufiĉas por ili senti la eŭforion pri nova juneco kaj impliki sin en novaj projektoj dum siaj novakiritaj jaroj de vivo.

Sed, kiel mi diris, ekestis nova ligo inter ni: ili estis miaj gefiloj, iumaniere, miaj spiritaj gefiloj, kaj mi estas en ĉiuj el ili kiam mi adoptas mia materian formon, kaj mi atribuis tiam tion al tio, ke kiam mi formiĝas, mi koncentriĝas pri la persono, kiun mi vidas en tiu momento, sed tio ne estas vere tiel, kiel mi klarigos poste. Tamen, ne ofte mi faris tion.

Mi preferis mian nekorpan formon, tanscenditan, ĉar tiumaniere mi estas kun ili ĉiuj samtempe, kunhavante de ili iliajn sonĝojn, espertojn, vivoj, centon pro cento. Se ili bezonis, mi donis al ili mian konsilon, kaj ankaŭ mi lernis el iliaj projektoj kaj espertoj, kaj pro tio riĉigo estis reciproka. Mi ne laciĝis, mi ne nutris min, mi ne dormis. Mi supozas, ke mi ricevis sufiĉe da energio de kosmaj radioj..., aŭ eble en mia nuna spirita stato energio renoviĝas el siaj fontoj mem, el tio, kio estas preter materio, io, kion mi devos ekscii el mia akirita nova dimensio.

Tamen, mi baldaŭ venis en la konstaton prit io, ke esti kun ĉiuj inkluzivas ankaŭ tiujn, kiujn ne faris la Salton Mortan, ĉar la afero temas pri menso kaj spaco: mi estis ĉie en la mondo samtempe, mi estis en ĉiu konscienco samtempe, kvankam mi modifis neniun, kaj ankaŭ mi tordis neniun volon.

Kaj tio estis bona kaj utila, ĉar se estus krimulo en la mondo, mi simple povos ne forpreni lian aŭ ŝian heksonon kaj permesi, ke li aŭ ŝi memmortigu. Sed krimo estis nekonata en la mondo de la estonto. Je la jarcento cent mil dudekkvar jam pasis milionoj da jaroj en kiuj krimo ne ekzistis, ĉar ne estis kialo por ĝi: ĉiuj havas ĉion, kion oni volas, kaj malsanoj, inkluzive de mensaj, estis jam venkitaj. Evoluo de homa raso ne plu estas blinda eksperimentado de naturo, sed scienca reserĉado de homa inteligento.

Ekveko de diino.

Mi min demandis ĉu mia nova kondiĉo malebligus aŭ perfektigus vojaĝon laŭ tempo. Mi pristudis mian pasintan vivon, pli ol du jarmiloj da historio, kaj sopiris al la sola momento, kiun mi ŝatus mendi, se eblas. Mi komprenis, aldone, ke tiu reparo eblas. Kaj sufiĉis ombron de decido vidi min denove je tiu momento, Aŭguston la 7an de 2012, trinkante kafon kun Vanesin' en Madras'. Tiu Vanesin' sescent dudek jarojn pli maljuna ol tiu knabino okdekjaraĝa, ku trovis min en tiu loko, unu jaron antaŭe. Ŝi parolas al mi malgaje, kun senfina tristo kaj nostalgio, sed ankaŭ kun granda pezo pro ekzisto. Mi povintus forpreni ŝian heksonon tiam, sed mi ne kuraĝis fari tiom multe tiam. Anstataŭ tio, kun granda takto mi proponis el la centro de ŝia menso konsideri kiom poezie estus, ke ŝia tombo estos la Suno mem, la ĉefastro, patro de nia stela sistemo:

«Vi estas la plej olda homo, kiu restas, Indalecio... Kaj la plej romantika... Pro tio mi deziras peti on de vi».

Indalecio klinis sin al ŝi aŭdi pli bone ŝian lastan deziron.

«Mi ne deziras, ke vi bruligu min sur ŝtiparon, same kiel vian edzinon. Mi volas, ke vi projektos min sur la sunon kiam vi jam scios, ke mi jam mortis. Mi deziras bruliĝi dum nanosekundo honore al vi ĉiuj, kaj tuj iĝi parto de kosmo».

Tio, kio sekvis, estis mia trikronio: se mi havis duan vivon kun Ŝebin' pri kiu Vanesin' sciis nenion peljparte, mi havis trian kun Vanesin', mia mentorino, kiun mi mentoris poste dum mil kvarcent jaroj sennotate, kaj nun mi serĉas la manieron helpi ŝin transcendi, se tio eblas...

Mi iris al Suno, same kiel Orfeo vojaĝis al enfero serĉi sian Eŭridicon, kaj venigis kun mi la bluan bobalon kun ĝia grandvalora ŝarĝo, kiun Indalesjo ĵus lasis orbite de l' Suno, tuj kiam li foriris. Fakte mi devis atendi tion, ke li foriru pensante, ke neniu povas esti tie sen bobalo blua. Avantaĝo de nekorporeco, evidente.

Mi prenis ŝin en insulon grandan, kie ne plu vivas homoj, kaj revivigis ŝin sanante ŝiajn vundojn kaj elirigante ŝin de la stato en kiu mi ekkondukis ŝin ĵus antaŭ klugo boris ŝian korpon, haltigante tiel ŝian metabolismon kaj sekve malebligante ĉian ajn pluan damaĝon al ŝia korpo. Mi denove estas kun mia mentorino.

Ŝi malrapide malfermis siajn okulojn.

«Kie mie estas? Kio estas tio?», demandis ŝi vidante nekonatan etoson kaj konstatante, ke ŝi estas tute nuda. Ŝi eksidiĝis, kaj rigardadis lante ĉirkaŭ sin. «Ĉu mi estas en Ĉielo?»
«Ne, ankoraŭ ne», diris mi el la centro de ŝia menso. «Vi estas en la Lando de Sudo. Sola, kun mi. Mi devas instrui al vi pri multe da aferoj».
«Mi me plu sentas tiun angoron, kiun mi sentis antaŭ mi mortis».
«Ne, Aŭsin'. Vi ne plu sentos tion. Vi ĵus naskiĝis duafoje».

Tio, kio sekvis, estas tre longe diri... Sed tio estos alia rakonto, mi promesas.

34 Ankaŭ vi povas esti dio. English Español

Al Ŝebin' mankis ankoraŭ sep jarcentojn atingi sian duan jarmilon. Mi jam kalkulis du mil tricent jarojn aĝe, preskaŭ kvar cent post kiam mi transcendis. Sed Ŝebin' estas spongo, kiu sorbas ĉion. Ni ĉiam estis tre proksimaj de la plej granda parto de mia vivo, preskaŭ ŝian tutan. Kaj ŝi lernas rapide. Ŝi havas sesan senton, kiu mankas al multaj aliaj, inter ili mi. Kaj tagon ŝi vokis min: Damil'!, ĉu vi estas kun mi?

«Mi estas».
«Mi kredas, ke mi jam pretiĝis».
«Ĉu vere? Laŭ mia kalkulo, ankoraŭ mankas al vi sepcent jaroj».
«Rigardu».

Mi observis el mia nekorpa stato: la korpo de Ŝebin' perdas koloron. Unuafoje ŝi ne plu estas brunhaŭta, sed ŝi jam paliĝas multe, tiom multe, ke ŝi estas blanka kiel papero, kaj poste ŝi subtile komencas elĵeti lumon. El ŝia haŭto ekvidiĝas partikloj, kiuj saltas en aeron kaj poste revenas en ŝian korpon. Post kelkaj minutoj ŝi ekbruliĝis kvazaŭ torĉo kaj finfine ŝi eksplodis en pletoro da lumo multekolora, kiu iĝis travidebla, kaj finfine ŝia profilo ankaŭ malaperis. Mi sciis, ke ŝi estas tie: mi ne povas vidi ŝin, sed mi sentas ŝian presencon. Ŝi ankaŭ sentas mian presencon. Finfine ni du estas unu, kvankam ni ankoraŭ havas niajan individuajn konsciencojn.

«Jen ĝi», mi diris.
«Jen ĝi, majstro», ŝi diris.
«Mi kredis, ke ni kunfandiĝis unu unuon, sed mi vidas, ke ni ankoraŭ estas du estoj diversaj».

Mi denove materiiĝis, kaj ŝi faris same. Tiel, kiel mi faris mian unuan fojon, el ŝia korpo venas lumon. Iom post iom mi vidis, ke ŝi lasas eskapi malpli da lumo, ĝis kiam ŝi rehavis sian materian korpon.

«Nun vi scias kiel fari tion», mi ridetis.

Sed ni ne plu estis solaj. Tiuj futuruloj telepatiaj sekvas nin de antaŭ multaj jaroj, kaj ĉiu variaĵo en Ĝardeno de Eden' allogis scivolemulojn. Plej granda kvanto da ili jam aĝis pli ol miljare, kaj ili ĝojis multe kiam ili vidis tion, kion Ŝebin' faris: ŝi ne plu estis sklava de materio. Nun ŝi mastrumas la mondon. Ŝi povos fari de tiam tion, kion ŝi volos: aperigi pluvon, sekecon, florigi praton, malaperigi tutan bestospecon, aŭ aperigi novajn. Tiel mi faris dum tiom da jaroj, kaj nun komencas la plej dura subjekto, pri kiu mi devos lernigi mian lernantinon. Sed unue ni devos interkonsenti pri tio, kion fari kun la povo, kiun ni havas je nia dispono, eĉ se plej sence estus fari nenion, pristudi ĉion, kaj malebligi eblajn problemojn.

«Plej strange estas, Damil', ke ni ĉiuj havis tiun kapablon...»
«Kio?», mi eksklamis, surprizita.
«Jes. Ni nur kunfandis nian materion en nian aŭron, nian korpon materian en nian astralan korpon».
«Ĉu vi certas?»
«Evidente, ulo. Pro tio ni povas rehavi nian materian formon», ŝi diris fingrumante sian korpon realan. Mi faris same, kaj tusis ŝin konstati ĉu estas realo, ĉu nur imago. Sed estis tuŝo, ŝi estas reala, kaj ankaŭ mi, male al tio, kion mi pensis dum pli ol kvarcent jaroj. Kia stultaĵo, ĉu ne? Mi povintus tuŝi arbon, alian personon, aŭ alian personon. Sed tiuj, kiuj estis en mia presenco materia ĉiam kondutis kun granda respekto, kaj neniam pensus tuŝi min, kaj ankaŭ mi ne emis tuŝi ilin. Ili estis sufiĉe malproksime ne povi stumbli sur min. Ankaŭ neniam venis en mian kapon, ke mia materio estis realan, nenion pli ol imago, ĉar laŭ mi estas sufiĉe kontentiga lasi min vidi de ili. Vere, mi havis multe priatenti, kaj dum kvar jarcentoj mankis al mi tempo atenti al mi mem... «Do bonvenigita en la Klubon de Senmateriuloj, mia kara Ŝebin'. Kostis ĝi multe da tempo, sed finfine ni du estas ĉi tie».
«Dankon, mastro», ŝi palpebrumis al mi. «Nun mi helpos vin».
«Ĉu helpos?»
«Jes. Ĉu vi ne notis?»
«Kion?»
«Neniu volas forpreni heksonon. Nur vi faras tion. Eĉ ne al mi oni petis fari tion, kaj, vere, se ili proponus, mi kredas, ke mi ne kuraĝus fari. Ne estas same helpi memmortigi kiel provi eternigi iun kun rezulto de morto pro nescio...»
«Vi pravas, Ŝebin'. Sed vere la afero estas tre simpla».
«Sed la procedo daŭras dek horojn!» «Ne. Oni dormigas la pacienton tiel ke dum tiuj horoj ties korpo alkutimiĝos esti sen heksono fizike, ĉar psikologie kaj funkcie ĝi jam faris tion de jaroj».
«Do ĉu vi forprenas ĝin simple?» «Jes. Estas simpla ĥirurgia operacio: oni tranĉas ĝin kvazaŭ ĝi estus simpla tumoro, kaj cikatrigas samtempe. La operacio mem daŭras nur kelkaj minutoj».
«Kelkaj minutoj ŝanĝe de eterneco...»
«Jes, sed nun vi pravas: ni estas du helpi fari Salton Mortan».
«Kia nomo!»
«Jes. Oni nomis ĝin antaŭe La Granda Salto ne mencii morton, sed nun oni nomas tion tiel, Salton Mortan, ĉar tiel oni primokas morton. Estas progreso...»
«Mi havas dubon, Damil...»
«Jes?»
«Mia dubo estas: ĉu ni estas gedioj?»
«Nu..., mi ne scias. Vere estas, ke ni faras ĉion, kion laŭlonge de homaro gedioj faris: ni ĵetas fulmotondrojn, ni faras ŝtormojn, provokas sekadon, martremojn, tertremojn, ni eksplodigas volkanojn aŭ estingas ilin... Naturo jam ne havas manieron malobei nin, ĉar ni ankaŭ kapablas krei kaj detrui planedojn kaj eĉ stelsistemojn. Sed ni jam faris tion antaŭe, kiam ni estis limigitaj de materia korpo».
«Jes. Sed la afero estas, ĉu ni estas bonaj, sufiĉe bonaj esti dioj».
«Aha'. Mi vidas la aferon: la kristana dio. Dio, kiu estas amo».
«Nu, jes».
«Sed estas aliaj dioj. Pensu pri Odin', Zeus', Allaho».
«Jes, tiuj dioj ne estas amantaj. Nu, Zeus' ja estis, ĉefe sub sia versio Jupiter', jes. Sed temas pri alia amo».
«Jes, pli perversa amo, mi scias».
«Nu, jes, ni vidu kiaj gedioj ni estas... Ĉar..., ĉar...»
«Ĉar ni jam ne estas homspeculoj, ĉu?»
«Mi vere ne scias, Ŝebin'. Kiam homo transcendas, ĉu li aŭ ŝi ankoraŭ homas?»
«Mi ne scias. Estas same kiel se oni konsideras ĉu infano daŭre estas infano, kiam li aŭ ŝi preterpasas puberecon».
«Stranga ekzemplo: ne, ne estas infano, sed ĝi ankoraŭ estas homo».
«Ni havas tutan eternecon trovi solvon, aŭ almenaŭ krei ĝin, Damil'. Sed nun ni havas laboron pli urĝan fari», Ŝebin' diris rigardante la centojn da futuruloj, kiuj atendas, paciencaj, nian atenton.

Mi helpis multajn el ili fari sian Salton Mortan. Teorie ilin ĉiujn povis helpi ĉiuj, sed ili ne kuraĝis. Pro tio oni venis al mi por tio. Sed nun ili ĉiuj scias, ke ni estas du por tiu tasko. Tamen, de la rilato inter Ŝebin' kaj mi dependas la estonto de la nova homaro. Nun ni estis du voloj diversaj en ununura menso, kiu okupas la tutan planedon, kaj la aliĝo al ni du de la tuta homaro dependas el tio, kiom efike niaj du voloj imbrikiĝas, aŭ almenaŭ, ke ili ne laboras kontraŭ unu la alian. Tio estos procezo, kiu postulos multe da tempo, sed Ŝebin' pruvis, ke tio estas variebla: mi bezonis du mil jarojn, dum sufiĉis nur mil tricent por ke ŝi estis pretigita. Certe helpis tion, ke mi kunhavis mian sperton al ŝi. Tiusence, estante nun du voloj pensantaj mentorante la ceteran homaron, tiu periodo povus esti pli mallonga, eĉ se tempo ne estas problemo.

La mondo iĝis pli malsimpla per neantaŭvidita maniero, kaj la universo mallongigis kiam ĝi estis pli atingebla al ni... Sed tio estos alia rakonto, mi promesas.

Mursjo, je la naŭa de julio de 2011.
Finesperantigite de la sama aŭtoro
je la deksepa de septembro de 2017.


Notoj.-


  1. Originala nomo Amytis en la babilona lingvo. Daŭrigu legadon.

  2. Ĉi tiun liston mi metas ĉi tie por facila konsulto, sed mi elkore konsilas preterpasi ĝin nun, kaj revenu ĉi tien memoriĝi pri tio, kiu estas kiu. Daŭrigu legadon.

  3. Mia propra traduko en Esperanton de la originala verko de H. G. Wells. Daŭrigu legadon.

  4. Atapŭerko (hispane Atapuerca) estas kaverno lokata en Burgos', Hispanio, kie oni trovis homajn restaĵojn pli aĝaj ol miliono da jaroj, Daŭrigu legadon.

  5. POR NEDRINKULOJ: Dajkiri' estas kuba drinka koktelo enhavante raŭmon, sukeron kaj citronon  Daŭrigu legadon.

  6.  Streĉo kaŭzita de diferenco pri loka horo, Daŭrigu legadon.

  7. Sinonimas kronistino, ulino, kiu vojaĝas tra la tempo. Daŭrigu legadon.

  8. Poste mi komprenis tiun lingvon: : «Vanesin', certe morgaŭ mi ne povos vidi vin. Eble alian tagon baldaŭ». Kaj ŝi respondis: «Mirno, ne gravas». Daŭrigu legadon.

  9. Mirno bonvolu veni baldaŭ serĉi min: Mirno, bonvolu veni baldaŭ serĉi min Daŭrigu legadon.

  10. Ĝi havas, Vanesin'. Daŭrigu legadon.

  11. Tales of Mystery and Imagination: Rakontoj pri misterio kaj imago. Daŭrigu legadon.

  12. Israfel estas nomo de anĝelo fia en poemo de S-ro Poe. Daŭrigu legadon.

  13. The Philosophy of Composition, Philadelphia, 1846. Daŭrigu legadon.

  14. Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min?. Daŭrigu legadon.

  15. Verdire, tiu ĉi homo estis filo de dio. Daŭrigu legadon.

  16.   Riĉard Dokins (Richard Dawkins).. Daŭrigu legadon.

  17. Popola maniero paroli pri tio, kion oni oficiale konas kiel Terkultura Erao, ĉar oni kalkulas la jarojn de la momento, je kiu terkulturo ekaperis en la mondo. Daŭrigu legadon.

  18.   Referenco al kato de Ĉeŝir' (Cheshire cat) en rakonto Alico en Mirlando, de Lewis Carroll. Daŭrigu legadon.

  19. Kagaĝan': feku jam. Daŭrigu legadon.

  20. En tagalog, filipina loka lingvo, utol signifas frato. Daŭrigu legadon.

  21. Hispanaj politikistoj decidis emeritigi frue, je sesdekjariĝo, tiujn instruistojn, kiuj servis sub la regado de Francisco Franko, la Diktatoro, kiu venkis komunistan revolucion en Hispanio en la tridekaj jaroj. Daŭrigu legadon.

  22. Avataro estas bildo, kiun oni uzas en kelkaj etosoj, kiel ekzemple interreto, anstataŭ realan foton personan, pro privateco. Mi iam uzis la vizaĝon de Popeye-o la maristo kiel avaton, ĉar por mi li ĉiam estis alloga rolulo, ĉar lin timigis nenion. Daŭrigu legadon.

  23. Ĉiu paĝo enhavis, averaĝe, mil karakterojn, kaj pro tio mia produktado estis kvin paĝoj ĉiun minuton, kio igis min pensi tre rapide kiam mi verkas. Sed pensi rapide estas io, kiun mi lernis danke al telepatia lingvo en fora estonto... Daŭrigu legadon.

  24. Rakontoj pri La Diablo, libro, kiun Jesuo Anĝelo aperigis kelkajn jarojn post tiu ĉi, kaj kiu iam tradukiĝos en Esperanton.  Daŭrigu legadon.

  25.   Vi legos pri tio en mia verko Trikronio. Daŭrigu legadon.

  26. La du malaperojn de homaro, tiu parta kaj tiu tuta, oni referencas per de la efemismo «eklipsoj». Daŭrigu legadon.

  27. Angle Walt Disney. Daŭrigu legadon.

  28. Dum la tria jarmilo de la Agrikultura Erao (popolare konata kiel La bruligita Vito) okazis katastrofo impona, kiu turnigis la Tibetan Glataĵon kaj lasis terfendegon tie, kie Mongolio estis ĝis tiam. Daŭrigu legadon.

  29.   Ni memoru, ke en la tuta mondo estis nur dek mil homoj, kio estas la loĝantaro de malgranda urbo, eĉ se ili estis disigitaj laŭ la tuta terglobo. Mi jam estis institucio, pro tio, ke mi rifuzis memmortigi, kaj pro tio mia longa aĝo estis tiom fenomena, ke ĉiuj volis koni min. Daŭrigu legadon.

  30. Jen la teĥnika nomo de tiu scienco, kiu pristudas la tempajn vojaĝojn. Daŭrigu legadon.

  31. Laŭ eŭropaj mezuroj, ŝi estis proksimume cent sesdek centimetrojn alta. Daŭrigu legadon.

  32. Ĉirimio estas fuŝinstrumento komune uzata en mia Andaluzio kaj orienta parto de Hispanio en karnavaloj, kaj ĝi estas farita kutime el ligno aŭ metalo, kiu ne havas mekanismon produkti sonon, sed ĝi vere estas nur plilaŭtigilo de voĉo aŭ lipoj de ludanto.  Daŭrigu legadon.

  33. Ulno ekvalas 45 centimetrojn. Tial, Srat altis 1'60 metrojn. Daŭrigu legadon

  34. Unu talento ekvalis tridek kilogramojn, kaj mino estis kvin cent gramoj. Tial la pezo de Srat estis kvindek kilogramojn. Daŭrigu legadon.

  35. Kiam ŝi dancadis ĉe Eleazar' kaj kiam mi aĉetis ŝin. Daŭrigu legadon.

  36. Sepdek metrojn. Daŭrigu legadon.

  37.   Tio estas, mi ne volis enkonduki elementon de epokoj pli malfruaj ol la 1ª jarcento de la kristana erao. Daŭrigu legadon.

  38. Verdire, mi estis havinta. Ĉu ankoraŭ ekzistus ses cent jarojn poste? Mi dubas... Ĉu la praidoj de Ŝebin' ekzistas? Mi decidis ekscii kiam mi jam instaliĝis kiel la ĉarpentisto de la urbo. Daŭrigu legadon.

  39. Jozefo (filo) de Jesuo, ĉarpentisto. Daŭrigu legadon.

  40. Jozefo kaj Miri-am'.
    Viaj kolegoj kaj tamen amikoj
    Jesuo, Natan' kaj Daniel. Daŭrigu legadon.

  41. Tiun eventon rakontas La versio de Tirolino, aŭ La Servisto de Romio, kies aŭtoro estas la sama de tiu ĉi libro. Daŭrigu legadon.

  42. Daŭrigu legadon.

  43. Certe leganto memoras pri tio, kiu tiu centiestro estas. Ŝebin' ne povis vidi lian vizaĝon, kaj pro tio ŝi ne konstatis la dukronion. Daŭrigu legadon.
  44. . Ni, la popoloj... estas la komenco de la Konstitucio de Usono, la unua demokratia el la mondo. Daŭrigu legadon.

  45. Tio estas, la Hispana Intercivitana Milito de 1936 al 1939. Dum multe da jaroj eventoj estis referencitaj al antaŭ aŭ post La Milito en tiutempa Hispanio. Daŭrigu legadon.

  46. Laŭ mia tempokalkulo, kompreneble, ne tiu ŝia. Daŭrigu legadon.

  47. Tio ne estis ekzakta: eĉ se mi ĉiam amis Historion, mi ne estas kronisto, ekzakte, ĉar se mi povas vojaĝi tra tempo ambaŭdirekte, mi neniam sukcesis haltigi ĝin tute, same kiel Vanesin' faris la unuan fojon, kiam ni vidis unu la alian. Daŭrigu legadon.

  48. Pastinako estas velboato kvar metroj longa kaj 1.5 en sia plej larĝo, kiun oni faras en Sankta Ĥavier, Mursjo. La nomo venas de loka fiŝo tiel nomita. Daŭrigu legadon.

  49. Seattle, malnova Usono, ŝtato de Vaŝingtonio. Daŭrigu legadon.

  50. Ĵibo estas triangla velo, kiun oni ligas al ŝipo sur pinto kaj ĉefmasto. Daŭrigu legadon
  51. Hajavato estis diskonita de fama kanto de Ralph Waldo Emerson, La kanto de Hajavato, pri unuiganto de kvin nacioj de indianoj irokezaj. Kiel sciite, irokezoj ĉasis bublojn. Daŭrigu legadon.

  52. Kvankam mi ne menciis tion, ŝi ne esti stulta kaj komprenis, ke ankaŭ ŝi ne plu estis kun mi. Daŭrigu legadon.
  53. Hispane La tacita de plata, per kiu oni konas la urbon Cádiz, moderna nomo de Gades', je la unuaj tri jarmiloj post la morto de Jesuo. Daŭrigu legadon.
  54. Ankaŭ konita kiel Idigina de sumeranoj. Daŭrigu legadon.
  55. Fakte Arvand' signifas malalta Trigris', laŭ persoj. Daŭrigu legadon.
  56. Je la 21ª jarcento la Tigris' estis navigebla nur ĝis Bagdad', ĉefurbo de Irak'. Sed post kiam la zono estis senpopoliĝis, akvorezervujoj, kiuj konservis la nivelon de la rivero tiom malalta, difektiĝis iom post iom pro erozio ĝis tuta detruado, tiel ke naturo denove havis sian periodajn inundojn kaj kresko de fluo en ambaŭ riveroj. Pro tio mia modesta velŝipo, naŭ metroj longa, unu kaj duono profunda kaj du metroj larĝa, povis navigi la priskribitan river vojaĝon. Daŭrigu legadon.
  57. La vere unua, eĉ se ne kompleta, estis per aŭto. Daŭrigu legadon.
  58. Busprito estas horizontala lignopeco, kiu eliras preter la pinto de la ŝipo avangarden, sur kiu oni povas ligi velon. Daŭrigu legadon.
  59. Lignopeco, kiu unuigas ambaŭ flankojn de kasko de ŝipo, sub la pruo. Daŭrigu legadon.
  60. Malantaŭa parto de la ŝipo, male al pruo. Daŭrigu legadon.
  61. Tiu steveno estas lingvopeco, kiu iras el pobo al kilo unuigante ambaŭ flankojn. Daŭrigu legadon.
  62. Ŝipknabo estas tre juna knabo, kiu lernas la oficon maristan en ŝipo. Daŭrigu legadon.
  63. Tiel nomiĝas la monto, kie Partenono troviĝas, omaĝe a Cekropo, egiptano, kiu laŭdire fondis Atinon. Daŭrigu legadon.
  64. Sveza Kanalo. Daŭrigu legadon.
  65. Rivero pli konata per ĝia araba nomo, Gvadalkiviro, aŭ La rivero de l' Sinjor'. Daŭrigu legadon.
  66. Angle Walt Disney. Daŭrigu legadon.
  67. Je a momento, kiam mi skribas ĉi tion, unu ora unco ekvalas €1143. Daŭrigu legadon.
  68. Peco aŭ parto de koncerto, tiel nomita ĉar ĝi ŝajnas la parton gitaran por ebla koncerto por orĥestro kies parto la aŭtoro neniam verkis. Tamen mi mem prilaboris ĝin,tiel ke vi nun povas aŭskulti. Daŭrigu legadon.
  69. Bilĝo estas granda magazeno, kiu troviĝas en la plej malalta parto de ŝipo. Daŭrigu legadon.
  70. Slange kano, ĝi estas peco da ligno, kiu regas la rudron, tio estas, la direktilon de ŝipo. Daŭrigu legadon.
  71. Tiun lokon oni nomas vulgare karaĥokofo en la hispana. Mi proponas la unuan kiel esperantovorton maristan. Daŭrigu legadon.
  72. Ĉu kaba navigado? Hispane cabotaje, angle cabotagecoastal. Daŭrigu legadon.
  73. Hispane prononcata ĥea. Daŭrigu legadon.
  74. Certe mi rakontas tion per mia dua volumo de ĉi tiu trilogio: Trikronio. Daŭrigu legadon.
  75. Certe mi rakontas tion per mia tria volumo de ĉi tiu trilogio: Senlandigitaj. Daŭrigu legadon.







    Lasta koverto:

    ¿Ĉu vi ŝatus fari vojaĝon tra tempo?

    La kronistino portas vin tra multaj epokoj, kiujn vi malkovros iom post iom laŭ tio, kion Indalesjo, naiva instruisto ekemeritita, eltrovas en fora lando, Barato, komprenante kion pritemas kaj kiel funkcias tio, vojaĝi la tempojn laŭ diversaj direktoj, trovante per tio serion da sekvoj tute neatenditaj, kiuj devigas lin repensi ĉion, kion li konas de antaŭe.

    Ĉi tiu novelo komencas el plej nekonfesebla fantazio de niaj prauloj por atingi tute neatendeblan aŭ antaŭvideblan konkludon laŭ la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: Trejnado, Disvolvo kaj Rompado.







    Bibliografio. Mis obras. Esperanto English

    Se tiu ĉi libro plaĉis al vi, eble vi emos legi aliajn de la sama aŭtoro. Vi trovos ilin ĉe ĉi tiu sama retejo.

    Jam finitaj, oni jam povas legi la sekvantajn verkojn:

    1. Infana rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino: ĝi havas du partojn: unua estas por geinfanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Mi verkis la rakonton festumi la Internacian Infanan Libron la 2an de aprilo de 2012.  Ankaŭ estas hispana kaj angla versioj. Tiu ĉi estas miaj plej mallonga verko.
    2. La peko de l' taliban: fervora kredanto ebligas ŝtonigon kaj poste bedaŭras tion dum sia tuta vivo. Tamen Dio estas kompatema kaj li povas korekti tion..., ne senkoste. Mi nun tradukas iom post iom kaj disponigas al vi por legado. 
    3. Estu tiel: mallonga novelo pri tio, kio okazas post kiam oni mortas. Publikigita de Amazon elektronike.
    4. La psikologistino : la heroo ekkonas strangan virinon, kiu aliaj personoj ne povas vidi, apud arbo en parko. Li kredas, ke li estas freneza, do li vizitas la plej bonan psikologistinon en sia urbo, kiu vere surprizas lin. Mi verkis tiun rakonton en februraro de 2015 originale en la angla, kaj nun prezentas al vi en Esperanto. Se vi preferas legi ĝin la angla, vi ankaŭ povas trovi ĝin en la koncerna ligo. Plua enkonduko en la verkon. En la hispanan mi tradukos ĝin poste.
    5. Avo kaj nepo: mi ekhavis la ideon kernan pri tiu libro kiam mia una nepo naskiĝis, kaj pro tio mi dediĉas tiun ĉi libro al mia nepo Miĥaelo. Tamen, estas nenio biografia aŭ membiografia en tiu rakonto. La libro estas tre mallonga, ĉar la surpapera versio (la unua, kiu ekzistis) havas nur kvardek paĝoj A5aj, kaj la argumento temas pri la literaturo kiel ponto, kiu unuigas avon kaj nepon. Se mi kredas legantojn, la rakonto estas amuza, kaj verŝajne oni ne plendos pri la tempo, kiun oni povas dediĉi legi ĝin. Kiel miajn aliajn rakontojn, vi povas legi ĝin tute senpage kaj senrezume. Mi dankos komenton vian kiam vi jam legis ĝin. Mi komencas publikigi la 15an de aŭgusto 2016, kaj esperas fini publikigi ĝin baldaŭ.
    6. La jaron kiam mi estis virino. Maljunulo iĝas virino juna. Ĉi tiu estas mia unua longa noveleto verkita origine en la angla lingvo. Nun vi povas legi ĝin en Esperanto. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin. Eldonita elektronike enla angla de Amazon kaj ankaŭ en la hispana. Sed memoru, ke ĉi tie vi povas legi ĝin en Esperanto.
    7. La kronistino, aŭ la mastroj de l' tempo: emerita instruisto decidas vojaĝi tra la mondo. En Ĉenaj' (alidirite Madras'), Bharato, li trovas tre strangan knabinon: tempovojaĝantinon, kiu klarigas al li pri sia mondo. Dum pli ol 400 paĝoj vi kunhavas la aventurojn de Indalecio kaj Vanessa en pasinto kaj estonto, ĝis kiam vi finfine atestos la rompon de materio, kiu titoligas la trilogion: Materirompo, kies ĉi tiu libro estas la unua volumo, al kiu sekvas Trikronio kaj Senlandigitaj, kie iamaj ĉefroluloj prenas pli malgravajn rolojn, kaj novaj agantoj aperas kiel ĉefroluloj por via amuzdistrado.