% Libro de apokrifoj % Karel C'apek
!(images/000000.jpg)
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
eLIBRO
Karel Âapek
Libro
de
apokrifoj
I N K O
1
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Karel Âapek
LIBRO DE APOKRIFOJ
El la ĉeą tradukis
Josef Vondrouôek
kun lingva konsultiĝo de
Rudolf Hromada, Tomáô Pumpr
*kaj Reto Rossetti. *
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-164-X
JULIO 2002
2
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La puno de Prometeo
Tuskraĉante kaj ĝemegante post longa pruv-proce-
duro la eksterordinara senato foriris al konsiliĝo,
kiu okazis en ombro de sankta olivo.
”Do, sinjoroj,” oscedis Hipometeo, la senatestro. ”Jen,
kiel damne ĝi treniĝis. Mi opinias, ke mi eĉ ne bezonus
prezenti resumon, nu, sed por ke ne estu formalaj ek-
scepcioj — Do, la akuzita Prometeo, ĉi tiea civitano, ve-
nigite antaŭ la tribunalon tial, ke li inventis fajron kaj
per tio iel — hm, hm — atencis la validan ordon, konfe-
sis, ke: unue, li inventis efektive la fajron; plue, ke li ka-
pablas kiam ajn plaĉas al li, kaŭzi la samon per agado
nomata fajroŝtonado; trie, ke li ĉi tiun sekreton, respek-
tive skandalan inventon neniel laŭorde retenis, eĉ ne
anoncis al kompetenta loko, sed ĝin malice konigis, res-
pektive donis por fruktuzo al nekompetentaj homoj, kiel
estas atestite per depozicioj de la koncernaj personoj,
kiujn ni ĵus enketis. Mi opinias, ke tio sufiĉas kaj ke ni
povus tuj komenci voĉdoni pri la kulpo kaj verdikto.”
”Pardonu, sinjoro prezidanto,” kontraŭis asesoro
Apometeo, ”sed mi opinius, ke rilate la gravecon de ĉiu
tiu eksterordinara tribunalo eble tamen estus pli konve-
3
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ne, ke al la proklamo de la verdikto ni alpaŝu nur post
funda interkonsiliĝo kaj — por tiel diri — ĉiuflanka dis-
kuto.”
”Kiel vi volas, sinjoroj,” konsentis la tolerama Hipo-
meteo. ”La afero estas ja klara, sed se iu el vi ankoraŭ
volas ion rimarkigi, mi petas.”
”Mi permesus al mi rimarkigi nur,” aŭdiĝis senatano
Ameteo kaj ege ektusis, ”ke laŭ mia opinio oni ĉe la tuta
afero emfazu speciale unu flankon. Sinjoroj, mi pensas
pri la religia flanko. Bonvolu permesi, kio estas tiu fajro?
Kio estas tiu eligita fajrero? Kiel konfesis Prometeo
mem, ĝi estas nenio alia ol fulmo, kaj fulmo, kiel ĝene-
rale estas konate, estas manifestiĝo de speciala potenco
de Zeŭso la Tondroreganto. Bonvolu klarigi al mi, sinjo-
roj, kiel venas ia tia Prometeo al dia fajro? Kiarajte li ĝin
ekposedis? Kie entute li ĝin prenis? Prometeo volas kre-
digi al ni, ke simple li ĝin inventis; sed kiaj stultaj el-
turniĝoj, — se ĝi estus tiel sendanĝera, kial ne estus in-
ventinta la fajron iu el ni? Laŭ mia konvinko, sinjoroj,
Prometeo la fajron simple ŝtelis de niaj dioj. Liaj neado
kaj elturniĝoj ne erarigos nin. Mi kvalifikus lian punagon
kiel ordinaran ŝtelon, due kiel krimon de blasfemado kaj
sakrilegio. Ni estas ĉi tie por puni plej severe la sendian
arogon kaj por gardi la sanktan posedaĵon de niaj naciaj
dioj. Nur tion mi volis diri,” finis Ameteo kaj energie
mungis en pinton de sia mantelo.
4
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Bone dirite,” konsentis Hipometeo. ”ĉu ankoraŭ iu
havas ion por diri?”
”Mi petas pardonon,” diris Apometeo, ”sed mi ne po-
vas konsenti kun la konkludoj de la estimata sinjoro ko-
lego. Mi mem rigardis, kiam la nomita Prometeo ekfla-
migis la fajron; kaj mi diros al vi sincere, sinjoroj, ja —
inter ni — ĝi estas tute nenio. Inventi fajron, tion scius
ĉiu pigrulo, nenifarulo kaj kapropaŝtisto; ni ne inventis
ĝin nur tial, ĉar serioza homo, memkomprene, havas
nek tempon, nek penson ludadi per ia fajroŝtonado. Mi
certigas sinjoron kolegon Ameteon, ke tio estas tute or-
dinaraj naturfortoj, pri kiuj okupiĝi ne indas al pensanta
homo, por ne diri, al dioj. Laŭ mia opinio la fajro estas
fenomeno tro bagatela, por tuŝi aferojn al ni ĉiuj sank-
tajn. Sed la afero havas alian flankon, al kiu mi devas
turni la atenton de sinjoroj kolegoj. Nome ŝajnas, ke la
fajro estas elemento tre danĝera, ja eĉ malutila. Vi aŭdis
aron da atestantoj, kiuj depoziciis, ke provante la buban
inventon de Prometeo suferis gravajn brulvundojn, eĉ
en kelkaj kazoj damaĝojn je havaĵo. Sinjoroj, se disvas-
tiĝos kulpe de Prometeo la uzado de fajro, kion bedaŭ-
rinde oni jam ne povas malhelpi, neniu el ni estos sekura
pri sia vivo kaj ankaŭ ne pri sia posedaĵo, sed tio, sinjo-
roj, povas signifi finon de la tuta civilizo. Sufiĉas mini-
muma malsingardo — kaj antaŭ kio haltos tiu malkvieta
elemento? Prometeo, sinjoroj, kulpiĝis pro puninda fa-
5
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
cilanimeco per tio, ke li enmondigis ion tiel malutilan.
Mi formulus lian kulpon kiel krimon de grava korpo-
difekto kaj endanĝerigado de la publika sekureco. Rila-
te tion mi estas por dumviva puno per mallibero kun
malmola lito kaj katenoj. Mi finparolis, sinjoro prezidan-
to.”
”Vi, kolego, tute pravas,” snufis Hipometeo. ”Nur an-
koraŭ mi aldonus, sinjoroj, por kio entute necesis al ni
ia fajro? ĉu uzis fajron niaj antaŭuloj? Veni kun io simi-
la, tio estas — hm hm, ja subfosa agado. Fajroludado, tio
ankoraŭ mankis al ni! Kaj konsideru, sinjoroj, kien ĝi
kondukos: la homoj ĉe fajro nenecese malhardiĝos, ku-
ŝaĉos en varmo kaj komforto, anstataŭ — nu, anstataŭ
batali kaj simile. Rezultos el tio nur sibaritiĝo, dekaden-
co kaj — hm, entute malordo kaj simile. Mallonge, ion
oni jam devas entrepreni kontraŭ tiaj malutilaj simpto-
moj, sinjoroj. La tempo estas malfacila kaj entute. Nur
tion mi volis rimarkigi.”
”Tre ĝuste,” aŭdiĝis Antimeteo. ”Ni ĉiuj certe konsen-
tas kun nia sinjoro prezidanto, ke la fajro de Prometeo
povas havi neantaŭvideblajn sekvojn. Sinjoroj, ni ne se-
kretigu al ni, ĝi estas grandioza afero. Havi fajron en sia
povo — kiaj novaj ebloj ĉi tie aperas. Mi citas nur sen-
elekte: forbruligi la rikolton de malamikoj, bruligi iliajn
olivboskojn kaj tiel plu. Per fajro, sinjoroj, estas donita
al ni homoj nova forto kaj nova armilo; per fajro ni iĝas
6
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
preskaŭ egalaj al la dioj,” flustris Antimeteo kaj subite li
akre ektondris. ”Mi akuzas Prometeon, ke ĉi tiun diecan
kaj nesupereblan elementon fajron li konfidis al paŝ-
tistoj kaj sklavoj, al kiu ajn, kiu venis; ke li ne transdo-
nis ĝin en kompetentajn manojn, kiuj gardus ĝin kiel
ŝtatan trezoron kaj per ĝi regus. Mi akuzas Prometeon,
ke tiamaniere li fraŭdis la inventon de la fajro, kiu devis
esti sekreto de princoj. Mi akuzas Prometeon,” kriis eks-
citite Antimeteo, ”ke li instruis fari la fajron ankaŭ al
fremduloj. Ke li eĉ ne sekretigis ĝin antaŭ niaj malami-
koj. Prometeo ŝtelis la fajron de ni tiel, ke li donis ĝin al
ĉiuj. Mi akuzas Prometeon pro landoperfido. Mi akuzas
lin pro insidoj kontraŭ la komunumo.” Antimeteo pro
krio eĉ komencis tusi. ”Mi proponas mortpunon,” li eli-
gis el si.
”Do, sinjoroj,” ekparolis Hipometeo, ”ĉu ankoraŭ iu
postulas la vorton? Do, laŭ la opinio de la tribunalo la
akuzita Prometeo estas trovita kulpa kaj pro krimo de
blasfemo kaj sakrilegio, kaj pro krimo de grava korpole-
zo, respektive damaĝo al fremda posedaĵo kaj endanĝe-
rigado de la publika sekureco, kaj pro krimo de perfido.
Sinjoroj, mi proponas ŝarĝi lin per dumviva puno per
mallibero, pliseverigita per malmola lito kaj katenoj, aŭ
mortpunon. Hm.”
”Eble ambaŭ,” enpense subitis Ameteo. ”Por konten-
tigi ambaŭ proponojn.”
7
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Kiel do, ambaŭ punojn?” demandis la prezidanto.
”ĵus mi pripensas tion,” murmuris Ameteo. ”Estus
eble tiel … kondamni Prometeon al tio, ke li estu dum-
vive alĉenita al roko … eble vulturoj elbekus lian mal-
pian hepaton, ĉu vi bonvolas kompreni?”
”Tio estus ebla,” diris kontentigite Hipometeo. ”Sin-
joroj, tio estus foje ekzempla puno je tiaj — hm, krimaj
ekstravagancoj, ĉu? ĉu iu havas ian kontraŭdiron? Do ni
estus pretaj.”
*
”Kaj kial, paĉjo, vi kondamnis tiun Prometeon al mor-
to?” demandis Hipometeon ĉe vespermanĝo lia filo Epi-
meteo.
”Tion vi ne komprenas,” murmuris Hipometeo, dume
ĉirkaŭmordante ŝafan femureton. ”Hometo, tia rostita
femuro pli bongustas ol la kruda; do, vidu, por io tamen
la fajro estas bona. — Tio estis pro kaŭzoj de publika
intereso, ĉu vi scias? Kien kondukus, se iu ajn povus sen-
pune veni kun io nova kaj granda, ĉu? Sed io ankoraŭ
mankas al tiu viando — Jen ideo!” ĝoje li ekkriis. ”Ros-
titan femuron oni devus sali kaj ajli! Jen la ĝusta! Kna-
bo, tio estas ja invento! Vidu, tion tia Prometeo ne mal-
kovrus!”
[1932]
8
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Pri dekadenco de la tempo
Antaŭ la groto estis silente. La viroj foriris tuj ma-
tene, svingante la ĵetlancojn, direkte al Blansko aŭ
Rájec, kie laŭ la spuroj estis trovita grego da boacoj; la
virinoj dume kolektis en la arbaro oksikokojn kaj nur de
temp’ al tempo estis aŭdebla ilia akresona kriado kaj ba-
bilado; la infanoj plej verŝajne padelis malsupre en rive-
reto — cetere kiu kapablus kontroli tiujn gebubojn, ula-
ron friponan kaj lupmoran. Kaj do la maljuna prahomo
Janeĉek dormetis en tiu malofta silento sub la modera
oktobra suno; verdire li ronkis kaj el lia nazo sonis faj-
fado, sed li ŝajnigis kvazaŭ li ne dormas, sed gardas la
groton de la gento kaj regas super ĝi, kiel decas al malju-
na gentestro.
La maljuna Janeĉekino dismetis freŝan ursofelon kaj
komencis ĝin priskrapi per akra siliko. Tion oni devas
solide fari, spanon post spano — kaj ne, kiel faras tion la
juna, ekpensis la maljuna Janeĉekino; tiu ventkapulino
tion nur tiel neglekte duonskrapas kaj jam denove kuras
karesi kaj dorloti la infanojn — tia felo, pensas la malju-
na Janeĉekino, neniom rezistas, nepre ne, ĝi aŭ sekputri-
ĝas aŭ ŝimiĝas; sed mi ne miksos min en ŝiajn aferojn,
9
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
pensas sinjorino Janeĉek, se la filo mem tion ne diros al
ŝi. — Nur laŭvere, ŝpari la juna ne scias. Kaj jen la felo
estas trapikita, ĝuste meze de la dorso: Karaj homoj,
timtremas la maljuna sinjorino, kiu mallertulo pikis tiun
urson en la dorson? Ja per tio senvaloriĝas la tuta felo:
Tion la mia neniam farus, diras al si ĉagrene la maljunu-
lino, tiu ĉiam trafis la kolon.
”A˛ ja,” eka˛is tiumomente la maljuna Janeĉek kaj
elfrotis al si la okulojn. ”ĉu ili ankoraŭ ne revenis?”
”Ba ne,” grumblis la maljuna sinjorino. ”Ankoraŭ vi
atendos.”
”Tja,” ekĝemis la maljunuleto kaj dormeme okulumis.
”Ba, ili. Jes ja. Kaj kie estas la hominoj?”
”ĉu mi gardas ilin?” murmuris la maljunulino. ”Vi
scias ja, ie ili vagaĉas —”
”A˛ ja, ja,” oscedis la avo Janeĉek. ”Ili vagaĉas ie. An-
stataŭ — anstataŭ, ni diru, tio aŭ alia — Do tiel. Tiel ĝi
statas!”
Estis silento; nur la maljuna Janeĉekino rapide kaj kun
kolera fervoro daŭre skrapis la krudan felon.
”Mi diras,” aŭdiĝis Janeĉek, gratante enpense sian
dorson. ”Vi vidos, ke denove nenion ili alportos. Estas ja
memkomprene: kun tiuj iliaj sentaŭgaj ostlancoj. — Kaj
mi senĉese diras al la filo: rigardu, neniu osto estas ja
sufiĉe dura kaj firma por ke oni povu fari el ĝi ĵetlancojn!
— Tion devas ja rekoni ankaŭ vi kiel virino, ke nek osto
10
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nek kornaro havas tiun nu — tian trabativon, ĉu vi sci-
as? Oni trafas per tio oston, kaj oston oni ja ne povas
trabati per osto, nu ne? Tio estas memkomprena. Jes, tia
ŝtona ĵetlanco, homido — memkromprene ĝi estas pli
peniga, sed kompense ĝi estas, hominjo, instrumento. —
Sed ĉu la filo lasas, ke oni konsilu al li?”
”Nu jes,” diris amare sinjorino Janeĉek. ”Hodiaŭ ne-
niu plu toleras ordonadon.”
”Mi ja ne ordonas al iu,” ekscitiĝis la maljunulo. ”Sed
eĉ konsilon ili ne akceptas! Hieraŭ mi trovis tie sub la
roko tian belan, platan silikan rompopecon. Sufiĉus pri-
ĉizi ĝin iomete ĉe la randoj, por ke ĝi estu pli akra, kaj
ĝi estus lancpinto, nu ĝojinde. Do mi ĝin prenas hejmen
kaj montras al la filo: Vidu, jen kia ŝtono, nu? — Nu jes,
li rediras, sed kion kun ĝi, paĉjo? — Nu, mi diras, oni
povus prihaki ĝin por ĵetlanco. — Ba, paĉjo, diras li, kiu
emus ĝin ĉizi kaj filigrani? Da tia malnova fatraso ni
havas ja en la groto tutajn amasojn kaj cetere por nenio
ĝi taŭgas; eĉ sur la lanco ĝi ne teniĝas, oni ligu ĝin kiel
ajn, do kion kun ĝi? — Inertuloj ili estas,”’ ekkriis impete
la maljunulo. ”Hodiaŭ neniu plu volas solide prilabori
pecon da siliko, jen la afero. Komfortamaj ili estas.
Memkomprene, tia ostpinto estas farita tuj, sed ĝi ankaŭ
rompiĝas al vi ĉiumomente. Nu ne gravas, diras la filo,
do oni donas novan kaj prete. Nu jes, sed kien tio kon-
dukas? ĉiumomente novan ĵetlancon! Diru mem, kiu
11
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tion iam vidis? Hominjo, tia bone farita silika pinto de-
vis elteni longegajn jarojn! Sed mi diras, miaj vortoj pra-
viĝos: ja foje ili ankoraŭ ŝate revenos al niaj solidaj ŝton-
armiloj! Tial mi kolektas kie ajn mi ion trovas: mal-
novajn sagojn kaj batilojn kaj silikajn tranĉilojn — Kaj
tion ili nomas fatraso!”
La maljuna sinjoro preskaŭ sufokiĝis pro aflikto kaj
indigno. ”Nu vidu,” aŭdiĝis sinjorino Janeĉek por alkon-
duki lin al aliaj pensoj. ”Jen la sama afero kun la feloj.
Panjo, diras al mi la bofilino, kial ĝin tiom priskrapadi,
domaĝe pri la laboro; provu foje tani la felon per cind-
ro, tio almenaŭ ne fetoras.” — ”Min vi volas instrui,” ab-
ruptis la maljunulino la forestantan bofilinon, ”mi scias,
kion mi scias! De ĉiam la feloj estis nur priskrapataj kaj
kiaj ili estis! Memkomprene, se estas domaĝe al vi labori
— Nur se ili povas iel eviti la laboron! Tial ili senĉese ion
elpensas kaj aliigas — Tani felon per cindro! Kiu iam
aŭdis tion!”
”Jam estas tiel,” oscedis Janeĉek. ”Jes ja, ne estas por
ili plu sufiĉe bona, kiel ni tion faris. Kaj ili diras, ke niaj
ŝtonarmiloj estas maloportunaj por la mano. Do tio es-
tas vero, la komforton ni ne tro atentis; sed hodiaŭ —
nununu, por ke vi ne kontuzu viajn manetojn! Diru
mem, kien tio kondukos? Rigardu la nunajn infanojn.
Nur, avo, lasu ilin, diradas la bofilino, ili ludu. Jes, sed
kio estos iam el ili?”
12
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Se ili almenaŭ ne farus tian rumoron,” plendis la
maljuna sinjorino. ”Misedukitaj ili estas, jen la vera
vero!”
”Jen la nuntempa eduko,” predikis la maljuna Jane-
ĉek. ”Kaj kiam mi iam-tiam diras ion al la filo, li diras:
Paĉjo, tion vi ne komprenas plu, hodiaŭ estas alia tem-
po, alia epoko — Ja, li diras, onidire eĉ la ostarmiloj ne
estas ankoraŭ la lasta vorto; foje, li diras, venos homoj
al pli kvalita materialo — Nu sciu, tio estas jam tro: kva-
zaŭ iu vidus iam alian firman materialon krom ŝtono,
ligno aŭ osto! Tion vi mem devas rekoni, kiel malsaĝa
virino, ke, — ke — ke tio superas ĉiun limon!”
La manoj de sinjorino Janeĉek sinkis en la sinon. ”Vi,”
ŝi diris, ”kaj de kie ili prenas ĉi tiujn sensencaĵojn?”
”Nu, laŭdire tio estas nun moderna,” maĉetis senden-
te la maljunulo. ”Mi petas vin, tie en tiu direkto, kvar ta-
gojn da marŝo de ĉi tie, almigris iu nova gento, tia frem-
da kanajlaro, kaj ili tion onidire tiel faras. — Vi devas scii,
ĉiujn ĉi malsaĝaĵojn la niaj havas de ili. La ostarmilojn
kaj ĉion. Eĉ — eĉ ili aĉetas tion de ili,” li ekkriis eksciti-
te. ”Por niaj bonaj feloj! Kvazaŭ iam io bona venus de
fremduloj! Nur nenion komenci kun iu fremda aĉularo!
Kaj entute, ĝi estas malnova sperto de la antaŭuloj: ĉiu
fremdulo estas senhezite atakenda kaj likvidenda. Tiel
estis de ĉiam: neniajn ceremoniojn kaj mortigi. — Ba ne,
paĉjo, diras la filo, nun estas alia situacio, nun oni en-
13
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kondukas var-interŝanĝon. — Var-interŝanĝo! Se mi iun
mortigas kaj prenas de li, kion li havas, do mi ricevas
lian varon kaj nenion mi donas al li por tio — do kial ia
interŝanĝo? Tute ne, paĉjo, diras la filo, tiel vi pagas per
homaj vivoj, kaj domaĝe pri ili! — Do jen vi havas: estas
onidire domaĝe pri homaj vivoj! Jen la nunaj opinioj,”
grumblis la maljuna sinjoro malplaĉe. ”Malkuraĝuloj ili
estas, jen ĉio! Domaĝe pri la vivoj! Kaj diru, kiel iam viv-
tenos sin tiom da homoj, kiam ili ne buĉados unu la
alian? Jam nun estas diable malmulte da tiuj boacoj!
Vidu, homvivojn ili bedaŭras; sed la tradicion ili ne res-
pektas, siajn antaŭulojn kaj gepatrojn ili ne estimas. —
Ja, ĝi estas dekadenco,” elpuŝis impete avo Janeĉek. ”An-
taŭ nelonge mi rigardas, iu tia nazgutulo desegnaĉas per
kolora kreto sur muro de la groto figuron de bizono. Mi
donis al li kapfrapon, sed mia filo diras: Nur lasu lin, tiu
bizono estas ja kvazaŭ vivanta! — Nu, tio vere jam troas!
ĉu oni iam faris tiajn senbezonaĵojn? Se vi havas nenion
por labori, bubo, do priĉizu iun silikon, sed ne pentru
bizonojn surmure! ĉu estas al ni bezonataj tiaj stul-
taĵoj?”
Sinjorino Janeĉek kunpremis severe la lipojn. ”Se nur
bizonojn,” ŝi avarvortis post momento.
”Kion do?” demandis la avo.
”Nu nenio,” defendis sin sinjorino Janeĉek, ”estas al
mi honte tion diri — Do, por ke vi sciu,” ŝi decidiĝis su-
14
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
bite, ”hodiaŭ matene mi trovis … en la groto … pecon da
mamuta dentego. ¯i estis skulptita … kiel nuda virino.
Mamojn kaj ĉion, ĉu vi scias?”
”Aj, aj,” miregis la maljunulo. ”Kaj kiu skulptis tion?”
Sinjorino Janeĉek skuis indigne la ŝultrojn. ”Kiu scias.
Verŝajne iu el la junaj. Mi jetis tion en la fajron, sed —
Tiajn mamojn ĝi havis! Fi!”
”— Nu, jam vere tro,” elpuŝiĝis el avo Janeĉek. Kia
senmoralo! Vidu, jen sekvo, ke ili ĉizas ĉion eblan el
ostoj! En nian menson neniam venis tia malĉastaĵo, ĉar
el la siliko ĝi eĉ ne estus farebla — Kien tio kondukas!
Jen iliaj inventoj! Senĉese ili ion inventados, senĉese ion
novan ili enkondukados, ĝis ili ĉion ruinigos kaj detruos.
— Kaj mi diras,” vokis la prahomo Janeĉek en profeta
ekstazo, ”ke ĝi ne plu longe daŭros!”
[1931]
15
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Kiel dum la malnovaj tempoj
Al Eŭpatoro, civitano el Tebo kaj korbisto, kiu sidan-
te sur korteto plektis siajn korbojn, alkuris lia naj-
baro Filagoro kaj vokis jam de malproksime: ”Eŭpatoro,
Eŭpatoro, lasu viajn korbojn kaj aŭskultu! Okazas teru-
raj aferoj!”
”Kie brulas?” demandis Eŭpatoro kaj ŝajnis, ke li vo-
las leviĝi. ”Tio estas pli malbona ol fajro,” diris Filagoro.
”ĉu vi scias, kio okazis? Oni volas akuzi nian armeestron
Nikoma˛on! Iuj diras, ke li estas akuzata pri intrigoj kun
la Tesalanoj, kaj aliaj asertas, ke oni riproĉas al li iajn
rilatojn kun la Partio de Malkontentuloj. Venu tuj, ni
amasiĝas sur la placo!”
”Kaj kion mi tie faru?” demandis Eŭpatoro hezite.
”Estas ekstreme grave,” parolis Filagoro. ”Jam estas tie
multaj oratoroj; unuj asertas, ke li estas senkulpa, kaj
aliaj diras, ke li estas kulpa. Venu aŭskulti ilin!”
”Atendu,” diris Eŭpatoro, ”nur kiam mi finfaros la
korbeton. Kaj diru al mi, pri kio propre tiu Nikoma˛o
estas kulpigata?”
”¯uste tion oni ne scias,” diris la najbaro. ”Oni diras
tion kaj alion, sed la oficialaj lokoj silentas, ĉar la enke-
16
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tado ne estas ankoraŭ finita. Sed sur la placo estas tu-
multo, io vidinda por vi! Kelkaj krias, ke Nikoma˛io es-
tas senkulpa — ”
”Atendu iom; kiel ili povas krii, ke li estas senkulpa,
kiam ili ne scias tute certe, pri kio li estas akuzata?”
”Estas egale; ĉiu ion aŭdis kaj parolas nur pri tio, kion
li aŭdis. ĉiu rajtas paroli pri la aŭditaĵo, ĉu? Mi kredus,
ke Nikoma˛o volis nin perfidi al la Tesalanoj; iu tion tie
diris kaj rakontis, ke iu lia konato vidis ian leteron. Sed
iu homo diris, ke ĝi estas komploto kontraŭ Nikoma˛o
kaj ke li scias pri tio parolindaĵojn. — Onidire ankaŭ en
tion estas implikita la registaro de la komunumo. ĉu vi
aŭdas, Eŭpatoro? Nun estas demando —”
”Atendu,” diris la korbisto. ”Nun estas demando: ĉu la
leĝoj, kiujn ni donis al ni, estas bonaj aŭ malbonaj? ĉu
pri tio parolis iu sur la placo?”
”Ne, sed ne pri tio temas; temas pri Nikoma˛o.”
”Kaj ĉu diras iu sur la placo, ke la oficistoj, kiuj enke-
tas Nikoma˛on, estas malbonaj kaj maljustaj?”
”Ne, pri tio oni tute ne parolis.”
”Do, pri kio oni parolis?”
”Mi diras ja tion al vi: pri tio, ĉu Nikoma˛o estas kul-
pa aŭ senkulpa.”
”Aŭdu, Filagoro, se via edzino disputus kun la viandis-
to, ke li ne donis al ŝi ĝustan funton da viando, kion vi
farus?”
17
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Mi helpus al mia edzino.”
”Ba ne; vi rigardus, ĉu la viandisto havas bonan pesi-
lon.”
”Tion mi scias ankaŭ sen vi, homo.”
”Do vi vidas. Kaj poste vi rigardus, ĉu la pesilo estas
en ordo.”
”Ankaŭ tion vi ne bezonas diri al mi, Eŭpatoro.”
”Mi ĝojas. Kaj kiam la pezilo kaj pesilo estas en ordo,
vi rigardus, kiom pezas tiu peco da viando, kaj vi tuj vi-
dus, ĉu pravas la viandisto aŭ via edzino. Estas strange,
Filagoro, ke la homoj estas pli sagacaj, se temas pri ilia
peco da viando, ol se temas pri la publikaj aferoj. ĉu Ni-
koma˛o estas kulpa aŭ senkulpa? Tion montros pesilo,
se la pesilo estas en ordo. Sed por bone pesi oni ne raj-
tas blovi al la pesil-teleroj, por ke ili kliniĝu al tiu aŭ alia
flanko. Kial vi asertas, ke la oficistoj esplorontaj la afe-
ron de Nikoma˛o estas trompuloj aŭ kio?”
”Tion neniu diris, Eŭpatoro.”
”Mi pensis, ke vi ne kredas al ili; sed se vi ne havas
kaŭzon ne kredi al ili, kial vi, ĉe ĉiuj dioj, blovas en iliajn
pesiltelerojn? Aŭ estas tial, ĉar ne gravas por vi, ke aperu
la vero, aŭ tial, ĉar ĝi konvenas al vi nur por tio, ke vi
povu dividi vin en du partiojn kaj disputi. Tondro batu
vin ĉiujn, Filagoro; mi ne scias, ĉu Nikoma˛o estas kul-
pa, sed vi ĉiuj estas diable kulpaj pri tio, ke vi volonte
atencus la justecon. Estas strange kiel la vergoj estas
18
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nunjare malbonaj; ili fleksiĝas kiel ŝnuretoj, sed havas
neniun solidecon. Povus esti pli varme, Filagoro; sed tio
estas en la manoj de dioj kaj ne de ni homoj.”
[1926]
19
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Tersito
Estis nokto kaj la viroj aąjaj alsidiĝis pli proksimen
al la fajro.
”La ŝafaĵo denove ne estis manĝebla,” aŭdiĝis Tersito,
fosetante en la dentoj. ”Mi miras pri vi, A˛iajoj, ke vi
tion toleras. Mi vetus, ke *ili * havis por vespermanĝo mi-
nimume virŝafetojn unujarajn; sed memkomprene, por
ni, la maljunaj soldatoj, fetora virkapro estas sufiĉe
bona. Homidoj, kiam mi rememoras la ŝafaĵon ĉe ni en
Greklando —”
”Lasu tion, Tersito,” murmuris paĉjo Eŭpatoro. ”Mi-
lito estas milito.”
”Milito,” rediris Tersito. ”Mi petas vin, kion vi nomas
milito? Tion, ke ni ĉi tie preskaŭ la dekan jaron gapas
pro nenio kaj por nenio? Mi diros al vi, junuloj, kio ĝi
estas: ĝi estas neniu milito, nur la sinjoroj armeestroj kaj
ranguloj faris al si je ŝtataj kostoj ekskurson; kaj ni mal-
novaj soldatoj, ni buŝmalfermu je tio, kiel iu dando, naz-
viŝulo kaj panjo-fileto kuradas tra la tendaro kaj fanfa-
ronas pri sia ŝildo. Tiela ĝi estas, homido.”
”Vi opinias A˛ilon Peleidon,” diris juna Laomedonto.
”Tiun aŭ iun alian,” deklaris Tersito. ”Kiu havas oku-
lojn en la kapo, scias, kiun ĝi celas. Sinjoroj, tion ja ne-
20
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
niu kredigos al ni: se temus vere pri tio, ke ni konkeru
tiun idiotan Trojon, do ni ĝin jam delonge havus. Nur
ege terni kaj ĝi estus jam ŝutiĝinta. Kial oni ne entrepre-
nas atakon kontraŭ la ĉefa pordego? Vi scias, tian soli-
dan imponan sturmon kun krio, minacoj kaj kantado de
militkantoj kaj tuj estus fino de la milito.”
”Hm,” murmuris la rezonema Eŭpatoro, ”per kriado
Trojo ne falos.”
”Jen, kiel vi eraras,” bruis Tersito. ”ĉiu infano scias, ke
Trojanoj estas timeguloj, malbravuloj, skabiuloj kaj ka-
najlaro. Nur unufoje energie montri al ili, kiuj ni estas,
Grekoj! Vi okulus, kiel ili retiriĝus kaj ĝemaĉus pri kom-
pato! Sufiĉus iam-tiam ekataki la trojajn virinojn iran-
tajn vespere por akvo —”
”Ataki virinojn,” ŝultrolevis Hipodamo el Megaro,
”tion, Tersito, oni ne faras.”
”Milito estas milito,” ekkriis Tersito kuraĝege. ”Vi, Hi-
podamo, estas bela patrioto! ĉu vi pensas, ke ni venkos
en la milito per tio, se la moŝta A˛ilo unufoje en kvaron-
jaro aranĝas publikan interbatiĝon kun tiu blufulo Hek-
toro? Homo, tiuj du estas glate interkonsentintaj kaj lud-
ekzercitaj, vere ĝojinde; iliaj dueloj, tio estas solo-nume-
roj, por ke la flavbekuloj pensu, ke tiuj du batalas por ili!
Hej, Trojo, hej, Helaso, venu gapi, sinjorojn heroojn! Kaj
ni ceteraj, ni estas nenio, nia suferado valoras unu tuson,
pri ni eĉ ne hundo ekbojos. Mi diros ion al vi, Aąjoj:
21
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
A˛ilo ŝajnigas heroon, nur por preni ĉiun kremon kaj
por senigi nin de la militmeritoj; li volas, ke oni parolu
nur pri li, kvazaŭ li estus ĉio kaj la aliaj kvazaŭ ne ekzis-
tus. Jen la afero, junuloj. Kaj la milito trenaĉas sin nur
tial, por ke sinjoro A˛ilo povu pufigi sin kiel, dio scias,
kia heroo. Mi miras pri vi, ke vi tion ne vidas.”
”Mi petas vin, Tersito,” aŭdiĝis la juna Laomedonto,
”kion ja faris al vi A˛ilo?”
”Al mi? Eĉ ne minimumon,” diris indigne Tersito.
”Kian intereson mi havas je li? Volu scii, kun li mi tute
ne parolas; sed la tuta popolo estas sata de tio, kiel tiu
ulo ŝajnigas sin grava. Ekzemple tiu lia spitado en la ten-
do. Ni vivas en tia historia tempo, kiam temas pri la ho-
noro de nia Helaso; la tuta mondo observas nin — kaj
kion faras sinjoro heroo? Li kuŝaĉas en la tendo kaj de-
klaras, ke li ne batalos. ĉu eble ni ellaboregu anstataŭ li
la historian tempon kaj la honoron de tuta Helaso? Sed
tiel estas; kiam estas alvenonta penego, A˛ilo rampas en
la tendon kaj ŝajnigas ofenditon. Fi, komedio! Jen la na-
ciaj herooj! Malbravuloj ili estas.”
”Mi ne scias, Tersito,” diris la rezonulo Eŭpatoro.
”A˛ilo estas laŭdire terure ofendita, ĉar Agamemnono
resendis al la gepatroj tiun lian sklavinon, kiel ŝi nur
estas nomata, Brisedino aŭ ˘riseidino, aŭ iel simile. Pe-
leido faras el tio aferon prestiĝan, sed mi pensas, ke la
knabinon li vere amis. Homido, tio ne estos ia komedio.”
22
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Al *mi * vi volas ion rakonti,” diris Tersito. ” *Mi * scias bone, kiel estis. Agamemnono simple forlogis de li tiun
inon, ĉu vi ne scias? Memkomprene, da rabitaj juveloj li
havas abundege kaj virinan karnon li avidas kiel virka-
to. — Jam ĝuste sufiĉe, da tiuj virinoj: pro tiu vagaĉa He-
lena la milito komenciĝis kaj nun denove ĉi tio — ĉu vi
aŭdis, ke Helena en la lasta tempo amrilatas al Hektoro?
Homoj, ŝin havis en Trojo ĉiu ajn, ankaŭ tiu avo super
la tombo, la ŝima Priamo. Kaj pro tia ĉiesulino ni ĉi tie
suferu kaj batalu? Dankon, mi ne volas!”
”Oni diras,” rimarkigis sinĝene la juna Laomedonto,
”ke Helena estas tre bela.”
”Oni rakontis,” diris Tersito malrespekte. ”ŝi forbur-
ĝonis eĉ troe kaj krome ŝi estas inaĉo, kiun neniu povas
egali. Mi donus por ŝi eĉ ne saketon da faboj. Junuloj, mi
dezirus al tiu malsaĝa Menelao, ke ni gajnu la militon
kaj ke li rericevu Helenan. La tuta beleco de Helena estas
legenda trompo kaj iom da ŝminko.”
”Kaj ni,” diris Hipodamo, ”ni Danaoj, Tersito, ni bata-
las pro nura legendo?”
”Kara Hipodamo,” diris Tersito, ”ŝajnas, ke vi ne kom-
prenas tion. Ni, Helenoj, ni militas unue, por ke la mal-
juna vulpulo Agamemnono amasigu plenajn sakojn da
rabaĵo; due tial, por ke la dando A˛ilo kontentigu sian
senbridan ambicion; trie tial, por ke la trompulo Odiseo
priŝteladu nin ĉe la militliveroj; kaj fine tial, por ke iu
23
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
koruptita foirkantisto, iu Homero aŭ kian nomon havas
tiu vagulo, por kelkaj malpuraj moneroj glorigu la plej
grandajn perfidulojn de la greka nacio kaj ĉe tio senho-
norigu aŭ almenaŭ silentigu la verajn, modestajn ofere-
majn heroojn aąjajn, kiaj vi estas. Tiel statas la afero,
Hipodamo.”
”La plej grandaj perfiduloj,” diris Eŭpatoro, ”tiu vor-
to estas, Tersito, tro forta.”
”Do, por ke vi sciu,” elpuŝis Tersito kaj dampis la vo-
ĉon, ”mi havas pruvojn pri ilia perfido. Sinjoroj, ĝi estas
terura: mi ne diros al vi ĉion, kion mi scias, sed nur unu
aferon enskribu post viajn orelojn: ke ni estas venditaj.
Tion ja vi mem devas vidi: ĉu estas penseble, ke ni, Gre-
koj, la plej kuraĝa kaj plej kultura nacio en la mondo,
jam delonge ne estus konkerintaj tiun Trojan sterkejon
kaj ne finus kun tiuj mizeruloj kaj stratbuboj en Iliono,
se ni ne estus dum jaroj kaj jaroj perfidataj? ĉu, Eŭpa-
toro, vi opinias nin, Aąjojn, tiaj malkuraĝuloj kaj hun-
doj, ke ni jam delonge ne estus pretaj kun tiu malpura
Trojo? ĉu eble Trojanoj estas pli bonaj soldatoj ol ni?
Aŭdu, Eŭpatoro, se vi tion pensas, tiam vi eĉ ne povas
esti Greko, sed iu Epirano aŭ Traco. Vera greka antikva
homo devas kun doloro senti, en kia malhonoro kaj ka-
najlo-reĝimo ni vivas.”
”La vero estas,” opiniis enpense Hipodamo, ”ke la mi-
lito malbene sin trenas.”
24
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Do vi vidas,” ekkriis Tersito. ”Kaj mi diros al vi kial:
ĉar la Trojanoj havas siajn aliancanojn kaj helpantojn
inter ni. Eble vi scias, kiun mi aludas.”
”Kiun?” diris serioze Eŭpatoro. ”Nun, Tersito, vi de-
vas jam tion finfari se vi jam komencis.”
”Maleme mi tion diras,” defendis sin Tersito. ”Vi, Da-
naoj, min konas, ke mi ne klaĉas; sed se vi pensas, ke
estas en la publika intereso, mi diros al vi teruran aferon.
Antaŭ nelonge mi parolis kun kelkaj bonaj, bravaj Gre-
koj; kiel patrioto mi parolas pri la milito, pri la malami-
ko, kaj kia jam estas mia greka malkaŝema karaktero, mi
diras, ke la Trojanoj, niaj mortinsidaj kaj kruelegaj mal-
amikoj, estas hordo da malkuraĝuloj, ŝtelistoj, nenifaru-
loj, ĉifonuloj kaj ratoj kaj ke ilia Priamo estas senila mal-
junulo kaj ilia Hektoro malbravulo. Vi agnoskos ja, Aą-
joj, ke tio estas vera greka opinio. Kaj jen subite elpaŝas
el la ombro Agamemnono mem — li eĉ ne plu hontas
spioni! — kaj diras: Malrapide, Tersito; la Trojanoj estas
bonaj soldatoj, Priamo estas brava maljuna viro kaj Hek-
toro estas heroo. Post tio li turniĝis je la kalkano kaj mal-
aperis pli frue, ol mi povis lin laŭmerite rebati. Sinjoroj,
mi restis kiel brogita. Aj, aj, mi diris al mi, jen de kie la
vento blovas. Nun ni jam scias, kiu enportas en nian
tendaron maldisciplinon, etanimecon, kaj malamikan
propagandon! Kiel do ni povas gajni la militon, se tiuj
malnoblaj Trojanoj havas siajn helpantojn, siajn parti-
25
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
anojn en nia mezo, ja eĉ pli malbone, rekte en nia ĉefa
stabo? Kaj vi pensas, Aąjoj, ke tia perfidulo faras sian
subfosan laboron por nenio? Ba ne, homido, tiu ne laŭ-
degos senpage niajn naciajn malamikojn; tiu devis por
tio, hometo, ricevi de la Trojanoj egan rekompencon.
Nur tion, junuloj, iom komparu: la milito estas intence
plilongigata, A˛ilo estis intence ofendita, en nia armeo
estas aŭdeblaj nur plendoj kaj grumblado, ĉie kreskas
maldisciplino — mallonge, ĉio estas nura kanajlado kaj
ŝtelado. Kiun ajn vi rigardas, estas perfidulo, koruptito,
fremdulo kaj ŝakrulo. Kaj kiam iu malkovras iliajn arti-
fikojn, ili diras, ke li estas kritikaĉulo, kaj skismiga ele-
mento. Tion havas niulo por tio, ke li volas, konsiderante
nek dekstron nek maldekstron, servi nur al sia nacio kaj
al ĝia honoro kaj gloro; Jen, kien ni, la antikvaj Grekoj,
finvenis! Mire, ke ni ne sufokiĝas pro ĉiu ĉi ŝlimo! Iam
oni skribos pri nia tempo kiel pri periodo de la plej pro-
funda nacia malhonorigo kaj sklavigo, honto, malgran-
deco kaj perfido, mallibero kaj maldisciplino, mal-
kuraĝo, korupto kaj morala putrado —”
”Iel estis, iel estos,” oscedis Eŭpatoro. ”Kaj mi jam iras
dormi. Bonan nokton, homidoj!”
”Bonan nokton,” diris Tersito, kore kaj plezure stre-
ĉiĝis. ”Nu, vidu, kiel bele hodiaŭ ni interbabilis, ĉu?”
[1931]
26
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Agatono aŭ pri la saĝo
La Boiotiaj akademianoj invitis el Ateno la filozofon
Agatonon, por ke li prelegu al ili pri filozofio. Kvan-
kam Agatono ne estis eminenta oratoro, tamen la invi-
ton li akceptis, por kontribui laŭ siaj fortoj al propagan-
do de filozofio, kiu laŭ la vortoj de historiisto ”ŝajnis de-
kadenci”. En la difinita tago li alveturis en Boiotion, sed
estis ankoraŭ frutempe; Agatono promenis do dum la
tagiĝo ĉirkaŭ la urbo kaj ĝojis pro la flugo de la hirun-
doj super ĝiaj tegmentoj.
Kiam batis la oka, li foriris en aŭditorion, sed trovis
ĝin preskaŭ malplena; nur kvin aŭ ses viroj sidis en la
benkoj. Agatono eksidis ĉe la katedro kaj decidiĝis iom
atendi, ĝis kunvenos pli granda nombro da aŭskultan-
toj; intertempe li malfermis volvaĵon, el kiu li volis legi,
kaj absorbiĝis de ĝi.
La volvaĵo enhavis ĉiujn fundamentajn problemojn de
la filozofio; ĝi komenciĝis per la teorio de ekkono, difi-
nis la veron, refutis per frakasa kritiko la herezajn opi-
niojn, tio estas ĉiujn filozofiojn de la mondo krom tiu de
Agatono, kaj prezentis skizojn de la plej altaj ideoj. Kiam
Agatono venis ĝis ĉi tie, li levis la okulojn; li vidis, ke la
27
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
aŭskultantoj estas sume naŭ, kaj ekregis lin kolero kaj
bedaŭro, kaj li, frapinte per la volvaĵo je la tablo, kom-
encis jene:
”Sinjorinoj kaj sinjoroj, aŭ pli ĝuste andres Boiótikoi,
ne ŝajnas, ke via urbo havus grandan intereson pri la
majestaj problemoj, kiujn ni havas en la programo. Mi
scias, viroj de Boiotio, ke vin ĵus okupas elektoj por la
? loka *bule * kaj ke en tia tempo ne estas loko por la saĝo, ja eĉ ne por la prudento; balotado estas ŝanco por saga-culoj.”
Tiam Agatono iom paŭzis kaj pripensis iom. ”Ni aten-
du,” li komencis denove, ”ĵus elglitis el mia buŝo io, pri
kio mi ĝis nun ne meditis. Mi diris tri vortojn: sagaco —
prudento — saĝo. Mi diris ilin en kolero. ĉiuj tri signi-
fas ian intelektan kapablon; mi sentas, ke ili havas tute
diversan sencon, sed apenaŭ mi scius diri, en kio ili di-
ferencas. Pardonu, tuj mi revenos al la programo; nur la
tri vortetojn mi devas iomete komprenigi al mi.”
”Tio estas klara,” li daŭrigis post momento; ”la malo
de sagaco estas malsprito, kontraŭe la malo de prudento
estas stulteco. Sed kio estas malo de la saĝo? Estas pen-
soj, sinjoroj, kiuj estas nek sagacaj, ĉar tro simplaj, nek
prudentaj, ĉar tro ili similas frenezaĵon, kaj tamen estas
saĝaj. Saĝo similas nek al sagaco nek al prudento.”
”Boiotiaj viroj, en la ordinara vivo vi tiel same atentas
grajnon de papavo, laŭ nia greka dirmaniero, kiel difi-
28
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
non de nocioj, kaj tamen vi ilin precize distingas. Vi di-
ras pri iu, ke li estas sagaca ŝtelisto; sed neniam oni di-
ras ’prudenta ŝtelisto’ aŭ eĉ: ’saĝa ŝtelisto’. Vi laŭdas vian
tajloron, ke li havas prudentajn prezojn, sed vi ne diros,
ke li havas prezojn saĝajn. Estas ĉi tie evidente ia dife-
renco, kiu malhelpas al vi miksi la vortojn.”
”Se vi diras pri iu, ke li estas sagaca kampisto, vi pen-
sas per tio evidente, ke li scias bone vendi en foiro; se vi
diras, ke li estas prudenta kampisto, vi volas per tio ver-
simile diri, ke li scias entute bone mastrumi; sed se vi lin
nomas saĝa kampisto, jen eble ĝi signifas, ke li bone vi-
vas, ke li multon scias kaj scias al vi konsili serioze kaj
kun intereso.”
”Aŭ, ni supozu, sagaca politikisto povas esti tute bone
fripono kaj malutilanto de la respubliko; sed prudenta
politikisto vi nomas nur tiun, kiu scias direkti la aferojn
al ĝenerala utilo kaj laŭdinde; sed saĝa politikisto, sin-
joroj, tion vi ĉiuj certe sentas, unuvorte, tia estas nomata
’patro de la patrio’ aŭ simile; el tio oni povas vidi, ke la
saĝo havas ion speciale korfavoran.”
”Kiam mi pri iu diras, ke li estas sagaca, sub tio mi
opinias rimarkindan specialaĵon; ĝi estas, kvazaŭ mi di-
rus, ke la abelo havas pikilon aŭ la elefanto rostron. Tute
alie mi diras, ke abelo estas laborema, aŭ ke elefanto
estas ege forta; en tio estas ia agnosko, mi respektas la
forton, sed mi ne respektas la rostron. Same serioze mi
29
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
diras pri iu, ke li estas prudenta. Sed, se mi diras, ke li
estas saĝa, tio, homido, estas alia afero; tio estas, kvazaŭ
mi dirus, ke mi lin ŝatas. Unuvorte, la sagaco estas dona-
co aŭ talento; la prudento estas eminenta kvalito aŭ for-
to, sed la saĝo estas virto.”
”Kaj nun mi jam scias, kia diferenco estas inter la tri
vortoj. La sagaco estas ordinare kruela, malica kaj egois-
ma; ĝi elserĉas ĉe proksimulo lian malfortan flankon kaj
scias ĝin eluzi por sia profito; ĝi kondukas al sukceso.”
”La prudento estas ofte kruela al la homo, sed estas
justa por la celoj; ĝi serĉas profiton komunan; se ĝi tro-
vas ĉe proksimulo malfortan flankon aŭ stultecon, ĝi
penas ĝin forigi per instruo aŭ disciplino; ĝi kondukas al
rebonigo.”
”La saĝo ne povas esti kruela, ĉar ĝi mem estas bon-
volo kaj simpatio; ĝi eĉ ne serĉas jam ĝeneralan profiton,
ĉar ĝi tro amas la homojn, por povi ami iun pluan celon;
se ĝi trovas malfortecon aŭ kompatindon ĉe proksimu-
lo, ĝi pardonas ĝin kaj amas ĝin; ĝi kondukas al harmo-
nio.”
”Viroj el Boiotio, ĉu vi aŭdis iam, ke oni donadus no-
mon ’saĝa’ al homo malfeliĉa? aŭ al farsulo? aŭ al homo
galhumora kaj senrevigita? Diru, kial ekzistas la kutimo,
almenaŭ en la vivo nefilozofia, nomi homo saĝa viron
tian, kiu havas malplej da malamo kaj kiu kun la mon-
do bone harmonias? Diru al vi multfoje kaj multfoje la
30
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
vorton ’saĝo’; diru al vi tiun vorton, kiam vi ĝojas aŭ
malĝojas, estas lacaj, indignaj kaj malpaciencaj; vi aŭdos
en ĝi triston, sed jam pacigitan, ĝojon, sed konstante kaj
delikate ripetatan, lacon, sed plenan de instigoj, pacien-
con kaj pardonon sen fino; kaj ĉio ĉi, amikoj, estas sono
ĉarma kaj melankolia, voĉo tra kiu sonas la saĝo.”
”Jes, la saĝo estas ia melankolio. Sian prudenton po-
vas homo plene meti en sian verkon, povas ĝin realigi
per sia laboro. Sed la saĝo ĉiam restos super ĉiu verko.
Saĝa homo estas kiel ĝardenisto, kiu sterkas bedon aŭ
alligas rozojn al stangoj, kaj dume pensas eble pri dio.
Lia verko neniam ampleksos kaj enkorpigos lian saĝon.
La prudento estas en ago, sed la saĝo estas en travivaĵo.”
”Sed saĝaj poetoj kaj artistoj scias ankaŭ tiun travi-
vaĵon meti en sian verkon; ili ne prezentas sian saĝon en
agoj, sed rekte en la travivo. ĉi tio estas eksterordinara
valoro de la arto kaj nenio en la mondo ĝin egalas.”
”Rigardu, mi jam tute deflankiĝis de mia programo.
Sed kion mi povas ankoraŭ diri? Se la saĝo estas en la
travivo kaj ne en pensoj, estas superflue, ke mi legu
mian volvaĵon.”
[1920]
31
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Aleksandro la Granda
AL ARISTOTELO EL STAGIRO,
DIREKTORO DE LA LICEO EN ATENO.
Mia granda kaj amata instruisto, kara Aristotelo!
Longe, tre longe mi ne skribis al vi; sed kiel vi scias, mi
estis tro okupita pri aferoj militaj kaj kiam ni marŝis tra
Hirkanio, Drangiano kaj Gadrosio, kiam ni estis kon-
kerantaj Baktrion kaj avancis trans Hinduson, estis nek
tempo nek emo preni la plumon. Nun mi estas jam kel-
kajn monatojn ree en Suzo; sed denove estis zorgoj pri
administrado superkape, kun nomuno de oficistoj kaj
kun likvido de ĉiaj intrigoj kaj ribeloj, ke ĝis hodiaŭ mi
ne venis al tio skribi al vi ion pri mi. Vere, proksimume
vi scias el la oficialaj raportoj, kio okazis; sed kiel mia
sindono al vi, tiel mia konfido al via influo je kleraj ron-
doj helenaj min stimulas, ke mi denove remalfermu
mian koron al vi kiel al mia respektata instruisto kaj spi-
rita gvidanto.
Mi rememoras kiel antaŭ jaroj (kiel longe tio jam ŝaj-
nas al mi!) mi skribis al vi stultan kaj entuziasman lete-
ron super la tombo de A˛ilo; tio estis sur la sojlo de mia
persa ekspedicio, kaj tiam mi ĵuris, ke mia modelo por
32
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
la vivo estos la brava Peleido. Mi revis nur pri heroeco
kaj grandeco; mi jam havis post mi la venkon en Tracio
kaj pensis, ke mi marŝas frunte de miaj Makedonoj kaj
Helenoj kontraŭ Darion nur, por ke ni ornamu nin per
laŭro, inda de niaj antaŭuloj, kiujn prikantis la dieca Ho-
mero. Mi povas diri, ke al mia idealo mi restis neniom
ŝulda nek apud ˘aironeja nek apud Granikos; sed ho-
diaŭ mi juĝas multe alie la politikan signifon de miaj tia-
maj agoj. Sobra vero estas, ke nia Makedonio, iel-tiel li-
gita kun Greklando, estis tiam de norde konstante mina-
cata de tiuj barbaraj Tracoj; ili povus nin ataki en mal-
konvena momento, kion poste la Grekoj eluzus por nu-
ligi siajn kontraktojn kaj apartiĝi de Makedonio. Simple
estis necese humiligi Tracion, por ke Makedonio havu
ŝirmitan flankon en kazo de greka perfido. ¯i estis nura
politika neceso, kara Aristotelo; sed tion via lernanto
tiam ankoraŭ sufiĉe ne komprenis kaj fordonadis sin al
revoj pri A˛ilecaj agoj.
Per la konkero de Tracio nia situacio ŝanĝigis; ni regis
la tutan okcidentan bordregionon de la Egea Maro ĝis
Bosforo; sed nian regadon super la Egea Maro minacis
la surmara potenco persa; ekstarinte super Helesponto
kaj Bosforo, ni troviĝis en konsiderinda proksimo de la
suverena sfero persa. Pli-malpli frue devis inter ni kaj
Persio okazi batalo pri la Egea Maro kaj libera navigado
tra la Pontiaj Markoloj. Feliĉe mi ekatakis pli frue, ol Da-
33
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
rio povis sin prepari. Mi pensis, ke mi iras en la postsig-
noj de A˛ilo kaj por la greka gloro estos konkeranta no-
van Ilionon; sed fakte, kiel mi nun vidas, temis pri nepra
neceso rebati Persion for de la Egea Maro; kaj mi ĝin
forpuŝis, kara instruisto, tiel funde, ke mi okupis tutan
Bitinion, Frigion kaj Kapadokion, elrabis Cilicion kaj ne
haltis ĝis Tarso. Malgranda Azio estis nia. Ne nur la mal-
nova Egea marĉo, sed la tuta norda bordo de Meditera-
neo, aŭ, kiel ni diras, la Egipta Maro estis en nia pose-
do.
Vi dirus, mia kara Aristotelo, ke nun estis plene atin-
gita la ĉefa politika kaj strategia celo, nome la fina fori-
go de Persio el la helenaj akvoj. Sed post la konkero de
Malgranda Azio ekestis nova situacio; niaj novaj bordoj
povus esti minacataj de sude, tio estas de Fenicio aŭ
Egiptio; de tie Persio povus ricevi helptrupojn kaj mate-
rialon por plua militado kontraŭ ni. Estis do neeviteble
okupi la bordojn Tirajn kaj ekregi Egiption; per tio ni
iĝis mastroj de la tuta marregiono, sed samtempe kun
tio elkreskis nova danĝero: ke Dario povus, apogita de
sia riĉa Mezopotamio, invadi Sirion kaj tiel apartigi nian
egiptan posedaĵon for de nia Malgrandazia bazo. Mi do
devis frakasi Darion, estu kiel ajn; mi sukcesis tion apud
Gaŭgamela; kiel vi mem scias, falis en niajn manojn Ba-
bilono kaj Suzo, Persepolo kaj Pasargadai. Per tio ni ek-
regis la Persan Golfon; sed por ke ni ĉi tiun novan pose-
34
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
daĵon protektu kontraŭ eblaj invadoj denorde, estis ne-
cese ekspedicii supren, kontraŭ la Medojn kaj Hirka-
nojn. Nun nia teritorio vastiĝis de la Kaspia Maro ĝis la
Persa Golfo, sed ĝi restis senŝirma kontraŭ oriento; do
mi marŝis kun miaj Makedonoj en la regionojn de Areia
kaj Drangiane, mi dezertigis Gadrosion kaj senhomigis
Ara˛osion, post kio mi venke okupis Baktrion; kaj por ke
mi sigelu la militan venkon per konstanta ligo, mi edzi-
nigis al mi la Baktrian princidinon Roksana. Tio estis
simpla politika neceso; mi konkeris por miaj Makedonoj
kaj Grekoj tiom da orientaj landoj, ke vole-nevole mi
devis akiri miajn barbarajn orientajn regatojn ankaŭ per
mia reprezentado kaj pompo, sen kiuj la kompatindaj
paŝtistoj ne scias prezenti al si potencan regnestron.
Estas vero, ke mia malnova makedona taĉmento tion
peze toleris; al ĝi ŝajnis, ke ĝia komandanto fremdiĝas al
siaj militaj kamaradoj. Bedaŭrinde mi devis tiam ekze-
kutigi mian maljunan Filoton kaj Kalistenon; ankaŭ mia
Parmeniono perdis la vivon. Mi tion ege bedaŭris; sed
tio estis neevitebla, por ke ribelo de miaj Makedonoj ne
endanĝerigu mian pluan paŝon. Mi estis ja preparanta
en tiu tempo militan ekspedicion en Hindion. Sciu, Ga-
drosio kaj Ara˛osio estas fermitaj en altmontaro same
kiel en bastionoj; sed por ke ili estu nekonkerebla bas-
tiono, ili bezonas antaŭteritorion, el kiu oni povas aŭ
ekataki aŭ cedi en la bastionojn. Tiu strategia antaŭkam-
35
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
po estas Hindio ĝis la rivero Hinduso. Estis strategie ne-
cese okupi ĉi tiun teritorion kaj kun ĝi la transriveran
terenon sur la alia bordo de Hinduso; neniu responde-
ca soldato aŭ politikisto agus alie; sed kiam ni estis apud
la rivero Hyfasis, miaj Makedonoj komencis rezisti, ke ili
ne plu iros pro laco, malsanoj kaj sopiro pri la patrio. Mi
devis reveni; estis terura vojo por miaj veteranoj, sed
ankoraŭ pli malbona por mi; mi intencis ĝisiri la Golfon
Bengalan, por akiri en oriento naturan limon por mia
Makedonio kaj nun mi estis devigita provizore cedi de
mia tasko.
Mi revenis al Suzo. Mi povis esti kontenta, konkerinte
por miaj Makedonoj kaj Helenoj tian regnon. Sed por ke
mi ne bezonu fidi nur je miaj elĉerpitaj homoj, mi envi-
cigis en mian armeon tridek mil Persojn; ili estas bonaj
soldatoj kaj nepre mi ilin bezonas por la defendo de la
orientaj limoj. Kaj vidu, miaj malnovaj soldatoj estas per
tio ekstreme indignigitaj. Ili eĉ ne scias kompreni tion,
ke akirinte por mia nacio orientan teritorion, centoble
pli grandan ol nia patrio, mi iĝis granda reĝo de orien-
to; ke mi devas nomi miajn oficistojn kaj konsilistojn el
la Orientanoj kaj ĉirkaŭigi min per orienta kortego; ĉio
ĉi estas evidentaj politikaj necesoj, kiujn mi plenumas en
la intereso de Granda Makedonio. La cirkonstancoj po-
stulas de mi pluajn kaj pluajn personajn oferojn; mi por-
tas ilin sen kontraŭdiroj, ĉar mi pensas pri la grandeco
36
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kaj forto de mia amata patrio. Mi devas toleri la barba-
ran lukson de mia potenco kaj brilo; mi edzinigis al mi
tri reĝidinojn de la orientaj regnoj; kaj nun, kara Aristo-
telo, mi iĝis eĉ dio.
Jes, mia kara instruisto: mi igis min proklami dio; miaj
bonaj orientaj regatoj adoras min kaj alportas al mi ofer-
donacojn. Tio estas politika neceso, por ke mi havu kon-
venan aŭtoritaton super la montaraj paŝtistoj kaj kamel-
pelistoj. Kiel malproksimaj estas la tempoj, kiam vi in-
struis min uzi racion kaj logikon! Sed la racio mem or-
donas akomodi siajn rimedojn al la homa malsaĝo.
Unuavide mia kariero povas ŝajni al iu ajn fantazia; sed
dum mi ĝin nun pririgardas en nokta trankvilo de mia
dia laborejo, mi vidas, ke neniam mi ion entreprenis, kio
ne estus nepre kondiĉita de mia antaŭa paŝo.
Rigardu, mia kara Aristotelo, estus en la intereso de
trankvilo kaj ordo, en racia intereso politika, ke ankaŭ
en mia okcidenta patrio mi estu agnoskita kiel dio. Libe-
rigus miajn manojn ĉi tie en la oriento, se mi havus la
certecon, ke mia Makedonio kaj Helaso akceptis la po-
litikan principon de mia absoluta aŭtoritato; mi povus
trankvile ekmarŝi por havigi al mia greka patrio naturan
limon ĝis la bordo de ĉinio. Per tio mi por eterne seku-
rigus la potencon kaj sendanĝerecon de mia Makedonio.
Kiel vi vidas, ĝi estas modera kaj prudenta plano; jam
delonge mi ne estas tiu fantaziulo, kiu ĵuris super la
37
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tombo de A˛ilo. Se mi nun postulas de vi, ke vi, kiel mia
saĝa amiko kaj gvidanto, filozofie preparu kaj akcepte-
ble por miaj Grekoj motivigu mian proklamon je dio, mi
tion faras kiel respondeca politikisto kaj ŝtatulo; al via
konsidero estu lasite, ĉu vi la taskon volas plenumi kiel
aferon prudentan, patriotan kaj politike necesan.
Salutas vin, mia kara Aristotelo, via
Aleksandro.
[1937]
38
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La morto de Ar˛imedo
Fakte la historio pri Ar˛imedo ne estis precize tia, kiel
oni ĝin priskribas; estas ja vere, ke li estis mortigita,
kiam la Romianoj konkeris Sirakuzon, sed ne estas ĝu-
ste, ke en lian domon penetris romia soldato por rabi,
kaj ke Ar˛imedo, absorbita per desegno de ia geometria
problemo, al li ĉagrene ekmurmuris: ”Ne difektu miajn
cirklojn!” Unue Ar˛imedo ne estis distra profesoro, ne
scianta, kio okazas ĉirkaŭ li; male, li estis laŭ karaktero
vera soldato, kiu inventadis por Sirakuzo militmaŝinojn
por la defendo de la urbo; due, tiu romia soldato ne estis
ebria rabanto, sed la klera kaj ambicia staba centestro
Lucio, kiu sciis, kun kiu li havas la honoron, kaj ne ve-
nis rabi, sed salutinte soldate sur la sojlo, diris: ”Estu
sana, Ar˛imedo.”
Ar˛imedo levis la okulojn de la vaksa tabuleto, sur kiu
li vere ion geometrie desegnis, kaj diris: ”Nu, kio?”
”Ar˛imedo,” diris Lucio, ”ni scias, ke sen viaj milit-
maŝinoj ĉi tiu Sirakuzo estus defendinta sin eĉ ne mona-
ton; tiamaniere ni devis okupi nin pri ĝi dum du jaroj.
Ne pensu, ni soldatoj scias tion apreci. Brilegaj maŝinoj.
Gratulon.”
39
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Ar˛imedo mansvingis. ”Mi petas vin, ĝi estas ja tut-
simpla. Ordinaraj ĵetmekanismoj — nu, tia ludilo. Sci-
ence ĝi ne havas konsiderindan valoron.”
”Sed milite jes,” opiniis Lucio. ”Aŭdu, Ar˛imedo, mi
venis diri al vi, ke vi laboru kun ni.”
”Kun kiu?”
”Kun ni Romianoj. Vi devas tamen vidi, ke Kartago
dekadencas. Kial do helpi al ili! Nun ni abrupte finos
kun Kartago, vi vidos. Vi devus prefere iri kun ni, vi ĉiuj.”
”Kial?” murmuris Ar˛imedo. ”Ni Sirakuzanoj estas
hazarde Grekoj. Kial ni devus iri kun vi?”
”ĉar vi vivas en Sicilio kaj ni Sicilion bezonas.”
”Kaj kial vi ĝin bezonas?”
”ĉar ni volas regi super la Mediteraneo.”
”Ha,” diris Ar˛imedo kaj observis enpense sian tabu-
leton. ”Kaj por kio vi tion volas?”
”Kiu estas mastro de la Mediteraneo,” diris Lucio, ”es-
tas mastro de la mondo. Tio estas ja klara.”
”ĉu vi devas esti mastroj de la mondo?”
”Jes. La misio de Romio estas iĝi mastro de la mondo.
Kaj mi diras al vi, ke ĝi estos.”
”Eble,” diris Ar˛imedo forviŝante ion sur la vakstabu-
leto. ”Sed mi ne konsilus tion al vi, Lucio. Aŭdu, esti ma-
stro de la mondo — iam ĝi kaŭzos al vi teruregan de-
fendadon. Domaĝe pri la laboro, kiun vi havos kun gi.”
”Estas egale; sed ni estos granda regno.”
40
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Granda regno,” murmuris Ar˛imedo. ”Se mi deseg-
nas malgrandan cirklon aŭ grandan cirklon, ĝi estas ta-
men nur cirklo. Jen, denove limoj, neniam vi estos sen
limoj, Lucio. ĉu vi pensas, ke granda cirklo estas pli per-
fekta ol malgranda cirklo? Vi pensas, ke vi estas pli gran-
da geometro, se vi desegnas pli grandan cirklon?”
”Vi grekoj konstante ludas per argumentoj,” oponis
centestro Lucio. ”Jen ni, ni pruvas nian veron alie.”
”Per kio?”
”Per ago. Ekzemple ni konkeris vian Sirakuzon. Sek-
ve Sirakuzo apartenas al ni. ĉu ĝi estas klara pruvo?”
”Estas,” diris Ar˛imedo kaj gratis sin per la grifelo en
la haroj. ”Jes, vi konkeris Sirakuzon; sed ĝi jam ne estas
kaj neniam plu estos tiu Sirakuzo, kia ĝis nun. ¯i estis
granda kaj glora urbo, homo; de nun neniam ĝi estos
granda. Domaĝe pri Sirakuzo!”
”Sed Romio estos granda. Romio devas esti la plej for-
ta en la tuta tera sfero.”
”Kial?”
”Por kapabli rezisti. Ju pli fortaj ni estas, des pli da
malamikoj ni havas. Tial ni devas esti la plej fortaj.”
”Kio koncernas la forton,” murmuris Ar˛imedo. ”Mi
estas iome fizikisto, Lucio, kaj ion mi diros al vi. Forto
blokas forton.”
”Kion ĝi signifas?”
”Estas tia leĝo, Lucio. Forto, kiu efikas al io, per tio
41
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
estas blokata. Ju pli fortaj vi estos, des pli da viaj fortoj
por tio vi konsumos; kaj iam venos tempo —”
”Kion vi volis diri?”
”Ba nenion. Mi ne estas profeto, homido; mi estas nur
fizikisto. La forto blokas forton. Nenion plu mi scias.”
”Aŭdu, Ar˛imedo, ĉu vi volus labori por ni? Eĉ ima-
gon vi ne havas, kiaj grandegaj ebloj apertiĝus al vi en
Romio. Vi konstruus la plej fortajn militmaŝinojn en la
mondo.”
”Vi devas pardoni, Lucio; mi estas maljuna homo kaj
ankoraŭ mi volus ellabori unu aŭ du el miaj pensoj. Kiel
vi vidas, ĵus mi ion ĉi tie geometrie desegnas.”
”Ar˛imedo, ĉu ne logas vin konkeri kun ni la regadon
super la mondo? — Kial vi silentas?”
”Pardonu,” murmuris Ar˛imedo super sia tabuleto.
”Kion vi diris?”
”Ke homo, kiel vi, povus konkeri la mondregadon.”
”Hm, la mondregado,” diris Ar˛imedo enpense. ”Vi
ne rajtas koleri, sed mi havas ĉi tie ion pli gravan. Sciu,
ion daŭran. Ion, kio vere ĉi tie restos.”
”Kio ĝi estas?”
”Atenton, ne forviŝu miajn cirklojn! Jen maniero, kiel
elkalkuli areon de cirkla sektoro.”
Pli poste estis eldonita raporto, ke la dokta Ar˛imedo
perdis la vivon hazarde.
[1938]
42
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La romiaj legioj
Kvar el la veteranoj de Cezaro, kiuj, trapasinte gaŭlan
kaj britan militirojn, revenis kovritaj de gloro kaj
kun plej granda triumfo, kiun iam la mondo vidis, do la
kvar herooj, nome Bullio, eksdekestro, Lucio nomata
pro sia malgraseco Macer, Sartor nomata Hilla, veteri-
naro de la dua legio, kaj fine Strobo el Gaeto, kunvenis
en vinejo de sicilia Greko kaj granda fripono Onokrato,
por komune rememori la grandajn kaj memorindajn mi-
lit-eventojn, kies atestantoj ili estis. ĉar estis iom varme-
ge, Onokrato metis por ili tablon surstraten, kaj tie la
kvar soldatoj trinkis, laŭte parolante. Kiu mirus, ke bal-
daŭ amasiĝis ĉirkaŭ ili homoj el tiu strato, metiistoj,
azenpelistoj, infanoj kaj virinoj kun beboj surbrake, por
aŭskulti iliajn vortojn? Sciu, ke la gloraj agoj de la gran-
da Cezaro tiam ankoraŭ estis vekantaj intereson de ĉiuj
romiaj civitanoj.
”Do aŭskultu,” diris Strobo el Gaeto, ”kio okazis, kiam
tie apud tiu rivero staris kontraŭ ni tridek mil Senonoj.”
”Atendu,” korektis lin Bullio, ”unue da tiuj Senonoj ne
estis tie tridek mil, sed apenaŭ dek ok mil, kaj due, vi
estis en la naŭa legio, kiu neniam staris kontraŭ la Seno-
noj. Tiam vi bivakis en tendaro en Akvitanio kaj ripara-
43
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
dis niajn botojn, ĉar ĉe vi soldatis nuraj botistaĉoj kaj
botflikistoj. Do, kaj nun rakontu plu.”
”En tio vi eraras,” oponis Strobo. ”Sciu, tiam ni biva-
kis en Lutecio. Kaj botojn ni riparis al vi tiam, kiam vi ilin
tratruis, fuĝante for de Gergovio. Tiam vi ricevis egan
batadon, vi kaj la kvina legio, kaj vi ĝin meritis.”
”Tiel ne okazis,” diris Lucio, nomata Macer. ”La kvi-
na legio neniam estis apud Gergovio. La kvina legio ri-
cevis sur pantalonon jam apud Bibrakto, kaj de tiu tem-
po oni plu ne povis ĝin ien sendi, krom al manĝegado.
Tio estis bela legio,” diris Macer, malproksimen forkra-
ĉante.
”Sed kiu kulpis pri tio,” diris Bullio, ”ke la kvina legio
venis apud Bibrakto en kaĉon. Estis avanconta la sesa,
por ĝin alterni, sed la sesanoj ne emis, tiuj eskapuloj. ĵus
ili venis el Masilio, de la inoj —”
”Kia ideo,” oponis Sartor, nomata Hilla, ”la sesa legio
eĉ ne estis apud Bibrakto; tiu venis en fronton nur apud
Aksono, kiam komandis Galbo.”
”Vi tion komprenas, vi kastristo,” diras Bullio; ”apud
Aksono estis la dua, tria kaj sepa legioj. La sesan jam de-
longe la Eburonoj sendis al la panjoj.”
”ĉio ĉi estas nura mensogo,” diris Lucio Macer. ”La
vero nur estas, ke la dua legio, en kiu mi soldatis, bata-
lis apud Aksono; la ceteron vi elpensis.”
”Ne babilu,” diris Strobo el Gaeto. ”Apud Aksono vi
44
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ronkis en rezervo, kaj kiam vi vekiĝis, estis post la bata-
lo. Forbruligi Cenabunon, tion vi sciis, kaj dishaki kelk-
cent civilulojn tial, ĉar ili pendumis tri akaparistojn, tion
vi ankaŭ kapablis.”
”Cezaro ordonis tion al ni,” diris Macer ŝultrolevan-
te.
”Malvero,” ekkriis Hilla; ”tion ne ordonis Cezaro, sed
Labieno. Nepre ne Cezaro, por tio li estis tro politikisto;
sed Labieno estis soldato.”
”Galbo estis soldato,” diris Bullio, ”ĉar li ne timis; sed
Labieno estis ĉiam duonmejlon post la fronto, por ke
nenio okazu al li. Kie estis Labieno, kiam nin sieĝis la
Nerveoj, he? Tiam falis nia centestro kaj mi kiel plej aĝa
dekestro transprenis la komandon. Junuloj, mi diris, kiu
retiriĝos je unu paŝo —”
”Kun la Nerveoj,” interrompis lin Strobo, ”estis nenio;
ili pafis kontraŭ vin per strobiloj kaj glanoj. Sed pli mal-
bona tio estis kun la Arvernoj.”
”Al diablo,” oponis Macer. ”La Arvernojn ni tute ne
povis kuratingi. Homidoj, tio estis kvazaŭ kaptadi lepo-
rojn.”
”En Akvitanio,” diris Hilla, ”mi iam pafis cervon; sed
ĝi estis tia ulo, kornaron ĝi havis kiel arbon, — du ĉeva-
loj ja devis ĝin treni en bivakon.”
”Bagatelo,” deklaris Strobo, ”sed en Britio, tie estis
cervoj!”
45
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Tenu min,” ekkriis Bullio, ”jen Strobo volus kredigi
al ni, ke li estis en Britio.”
”Sed ankaŭ vi tie ne estis,” rediris Macer. ”Hej, Ono-
krato, vinon! Mi diros al vi, ke mi ekkonis sufiĉe da men-
soguloj, kiuj diradis, ke ili estis en Britio, sed mi kredis
neniun.”
”Mi estis tie,” diris Hilla. ”Mi veturigis tien porkojn.
Tie estis la sepa, oka kaj deka legioj.”
”Ne amuzu nin, homido,” oponis Strobo. ”La deka ne-
niam estis pli malproksime ol en la Sekvana tendaro. Vi
devis ĝin vidi, kiel ĝi venis brilcirita al Alesio. Sed tie ili
ricevis batregalon, tiuj suĉemuloj.”
”Tie ni ĉiuj ricevis batregalon,” diris Bullio. ”Ni estis
draŝitaj kiel sekalo, kaj tamen ni venkis.”
”Ne tiel estis,” oponis Macer. ”Entute ĝi ne estis tia
granda batalo. Kiam mi matene eliris el la tendo —”
”Tiel ne estis,” diris Hilla. ”Apud Alesio komenciĝis
jam nokte.”
”Ne parolu,” diris Bullio; ”komenciĝis, kiam ni finis la
tagmanĝon; ni havis ŝafaĵon tiam —”
”Tio ne estas vero,” diris Hilla frapante la tablon.
”Apud Alesio ni havis bovaĵon, ĉar malsanetis niaj bo-
vinoj. Neniu plu volis tion manĝi.”
”Mi diras, ke estis ŝafaĵo,” persistis je la sia Bullio.
”Tiam al ni venis de la kvina legio kapitano Longus —”
”Homido,” diris Macer.
46
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Longus estis ja ĉe ni, ĉe la dua, kaj apud Alesio li jam
estis delonge mortinta. ĉe la kvina estis Hirto.”
”Tio ne estas vero,” diris Hilla. ”ĉe la kvina estis tiu —
kiel li nomiĝis? — ha, Korda.”
”Ba ne,” asertis Bullio. ”Korda estis en Masilio. Longus li
estis kaj punkto; li venis kaj diris, malbeninda pluvo —”
”Pru,” ekkriis Strobo. ”Ne tiel okazis. Apud Alesio
tiam tute ne pluvis. Estis terura varmego, mi scias, kiel
fetoris la porkaĵo.”
”ŝafaĵo ĝi estis,” kriis Bullio, ”kaj pluvis! Do kaj venis
al ni tiu Hirto kaj diris: Knaboj, ŝajnas al mi, ke venos
akvo en niajn botojn. Kaj li pravis. Dudek horojn daŭris
la batalo —”
”Ne tiel,” diris Macer. ”Post tri horoj ĉio estis finita.”
”Vi tre eraras,” diris Strobo. ”¯i daŭris tri tagojn, sed
kun paŭzoj. La duan tagon ni malvenkis —”
”Ne estas ja vero,” deklaris Hilla. ”Ni malvenkis en la
unua tago, sed la duan tagon ni denove venkis.”
”Sensencaĵo,” diris Bullio, ”ni tute ne venkis kaj volis
jam kapitulaci, sed ili kapitulacis pli frue.”
”Tute ne estis tiel,” post tio Macer, ”ja neniu batalo
okazis apud Alesio. Onokrato, vinon! Atendu, ion mi
diros al vi: kiam ni sieĝis Avarikon —”
”Ja tiel ne okazis,” grumblis Bullio kaj ekdormis.
[1928]
47
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Pri dek virtuloj
Kaj diris la Eternulo: ĉar la kriado de Sodom kaj Go-
mora estas granda kaj ilia pekado tre peza, tial Mi
malsupreniros kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas *la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos. *
Kaj Abraham alproksimiĝis kaj diris: ĉu Vi ankaŭ pe-
reigos virtulon kune kun malvirtulo? Eble ekzistas kvindek
virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la
*lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi? *
Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek vir-
*tulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. *
Kaj Abraham respondis, dirante: Eble al la kvindeko da
virtuloj mankos kvin, ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan
urbon? Kaj Li diris: Mt ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek
kvin. Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. Kaj Ab-
raham diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: Eble
troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie *tridek. *
Kaj li denove diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro:
eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la du-
*dek. *
48
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Li diris ankoraŭ: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos
ankoraŭ nur unu fojon: Eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris:
Mi ne pereigos pro la dek. Kaj la Eternulo foriris, kiam Li
*ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko. *
(Gen. 18, 20-23.)
Kaj reveninte al sia loko, Abraham vokis sian edzinon
Sara kaj diris al ŝi: ”Aŭdu, el la plej bona fonto mi tion
havas, sed neniu rajtas tion ekscii. La Eternulo decidiĝis
pereigi la Sodomanojn kaj Gomoranojn pro iliaj pekoj.
Li mem diris tion al mi.”
Kaj diris Sara: ”Vidu, ĉu mi ne diradis tion jam de-
longe? Kaj kiam mi rakontis al vi, kio tie okazas, vi an-
koraŭ pledis por ili kaj min alkriadis: ’Silentu, ne miksu
vin en tion, ĉu tio rilatas vin?’ Nun vi vidas tion, tion jam
delonge mi diradis, tion oni povis atendi. Kiam mi antaŭ
nelonge parolis pri tio kun la edzino de Lot, mi diris al
ŝi: Sinjorino, kien tio kondukos? Kion vi pensas, ĉu la
Eternulo pereigos ankaŭ la edzinon de Lot?”
Kaj respondante Abraham diris: ”¯uste pri tio temas.
Por tiel diri, je mia insistado la Eternulo konsentis indul-
gi Sodomon kaj Gomoran, se Li tie trovos kvindek vir-
tulojn. Sed mi primarĉandis tion ĝis dek. Tial mi vokis
vin, por ke ni kune elektu por la Eternulo dek virtulojn.”
Kaj diris Sara: ”Bone vi faris. La edzino de Lot estas
mia amikino kaj Lot estas filo de via frato Haran. Mi ne
diras, ke Lot estas virta, tion vi scias, kiel li incitis sian
49
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
servistaron kontraŭ vi, tion jam ne diru, Abraham, tio ne
estis en ordo, li ne traktas vin sincere, sed li estas via
nevo, kvankam Haran ne kondutis al vi tiel, kiel devus
konduti denaska frato, sed tio jam apartenas al la fami-
lio.”
Kaj plue ŝi parolis dirante: ”Diru al la Eternulo, ke Li
indulgu Sodomon. Mi jam estas tia, mi deziras nenion
malbonan al iu. Miaj piedoj tremas ĉe ekpenso, ke tiom
da homoj pereus. Iru kaj porpetu ĉe la Eternulo, ke Li
kompatu ilin.”
Kaj respondis Abraham: ”La Eternulo kompatos, se Li
trovos dek virtulojn. Mi pensas, ke ni povus al Li konsili,
kiuj ili estas. Ni konas ja ĉiujn homojn, kiuj loĝas en So-
dom kaj Gomora. Kial ni ne helpus al la Eternulo elser-
ĉi dek virtulojn?”
Kaj diris Sara: ”Nenio pli facila ol tio. Eĉ dek, eĉ kvin-
dek, eĉ cent virtulojn mi indikos al Li. La Eternulo scias,
ke mi faros al neniu maljustaĵon. Do ni havas la Lot-ed-
zinon kaj Loton, nevon vian, kvankam li estas falsa kaj
enviema, sed li apartenas al la familio. Do jam du.”
Post tio diris Abraham: ”Kaj iliaj du filinoj.”
Sara post tio diris: ”Ne pensu, la pli aĝa, Jesą, estas
malĉasta. ĉu vi ne rimarkis, kiel ŝi antaŭ vi kokete flek-
sis la postaĵon? La edzino de Lot mem diris al mi: Jesą
faras al mi zorgojn, mi ĝojos, kiam ŝi edziniĝos. La pli
50
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
juna ŝajnas esti pli modesta. Sed se vi pensas, do kalkulu
kun ambaŭ.”
Kaj diris Abraham: ”Do ni jam havas kvar virtulojn.
Kiun ni plue elektu?”
Kaj Sara respondis: ”Se vi kalkulas la du knabinojn,
tiam vi devas alpreni ankaŭ iliajn fianĉojn, Jobabon kaj
Seboimon.”
Sed Abraham diris: ”Kion vi opinias, Seboim estas ja
filo de maljuna Dodanim. ĉu filo de uzurulo povas esti
virta?”
Kaj diris Sara: ”Abraham, faru tion, mi petas vin, por
la familio. Kial Melą ne havu egale bravan fianĉon kiel
tiu vantulino, Jesą? ŝi estas honesta knabino kaj alme-
naŭ ne movas loge la koksojn antaŭ maljunaj parencoj,
kiujn ŝi devas estimi.”
Kaj respondis Abraham: ”Estu, kiel vi diras. Do kun
Jobab kaj Seboim ni havas jam ses virtulojn. Nun restas
al ni trovi nur kvar.”
Kaj Sara diris: ”Tio jam estos facila. Atendu, kiu en
Sodom ankoraŭ estas virta?”
Abraham post tio respondis: ”Mi dirus, ke la maljuna
Na˛or.”
Kaj diris Sara: ”Mi miras, ke vi povas entute pri li pa-
roli. ĉu li ne dormas kun paganaj amorantinoj, kvankam
li estas maljunulo? Vere pli virta ol Na˛or estas ja Saba-
ta˛.”
51
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Tiam ekflamiĝis Abraham pro kolero kaj diris: ”Saba-
taęstas falsĵurinto kaj idolservanto. Ne postulu de mi,
ke mi proponu lin al la Eternulo inter la virtaj. Multe pli
konsiderinda estus Elmodad aŭ Eliab.”
Post tio diris Sara: ”Aŭdu, por scii, Eliab adultis kun la
edzino de Elmodad. Se Elmodad valorus ion, li forpelus
sian edzinon, tiun ĉiesulinon, kien ŝi apartenas. Sed eble
vi povus proponi Namanon, kiu pri nenio kulpas, ĉar li
estas frenezulo.”
Kaj respondis Abraham: ”Namanon mi ne proponos,
sed mi proponos Mel˛ielon.”
Kaj diris Sara: ”Se vi proponos Mel˛ielon, ne parolu
kun mi. ĉu ne mokis Mel˛iel pri vi, ke vi havas filon ne
kun mi, sed jes kun la malĉastulino Agar?”
Abraham post tio diris: ”Mi ne proponos Mel˛ielon.
Kion vi pensas, ĉu mi alprenu inter la virtajn Ezronon aŭ
Jahelelon?”
Sara post tio respondis dirante: ”Jahelel estas diboĉu-
lo kaj Ezron rilatas kun prostituitinoj el Aąd.”
Kaj diris Abraham: ”Mi proponos Efraimon.”
Kaj Sara diris: ”Efraim diras, ke lia estas la ebenaĵo
Mamre, sur kiu sin paŝtas niaj gregoj.”
Abraham post tio diris: ”Maljusta estas Efraim. Mi
proponos Ahiramon, filon de Jasiel.”
Kaj diris Sara: ”Ahiram estas amiko de Mel˛iel. Se vi
volas iun proponi, proponu Nadabon.”
52
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Respondis Abraham: ”Nadab estas avarulo. Mi pro-
ponos Amramon.”
Kaj Sara diris: ”Amram volis dormi kun via publikuli-
no Agar. Mi ne scias, kion tiel eksterordinaran li vidis je
ŝi. Pli bona estas Asriel.”
Kaj diris Abraham: ”Asriel estas dando. Mi ne povas
proponi al la Eternulo arlekenon. Nu, ĉu mi nomu al li
Namuelon? Ne, ankaŭ Namuel ne indas tion. Mi ne
scias, kial devus esti tiu ĝuste Namuel.”
Sara poste diris: ”Mi ne scias, kion vi havas kontraŭ
Namuel? Li estas ja malsaĝa, sed pia.”
Kaj diris Abraham: ”Estu. Namuel estas la sepa.”
Post tio Sara diris: ”Atendu, Namuelon ellasu, ĉar li
praktikas la pekon sodoman. Kiu ankoraŭ estas en So-
dom? Permesu, ke mi rememoru: Kahat, Salfad, Ita-
mar...”
Abraham post tio respondis: ”Foriru ĉi tiu ideo de vi.
Itamar estas mensogulo, kaj kio koncernas Kahaton kaj
Salfadon, ĉu ili ambaŭ ne estas adeptoj de la malbenita
Peleg? Sed eble vi konas iun virinon justan en Sodom.
Mi petas, rememorigu al vi.”
Kaj diris Sara: ”Neniu estas.”
Kaj afliktiĝis Abraham dirante: ”ĉu ne estas dek vir-
tuloj en Sodom kaj Gomora, por ke la Eternulo pro ili
indulgu tiujn belajn urbojn?”
Sara post tio diris: ”Iru, Abraham, iru ankoraŭ unufoje
53
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
al la Eternulo, falu genuen antaŭ Lia vizaĝo, disŝiru vian
veston kaj diru: Sinjoro, Sinjoro, mi kaj Sara, edzino mia,
plorante petas Vin, ke Vi ne pereigu Sodomon kaj Gom-
oran pro iliaj pekoj.”
”Kaj diru al Li: Kompatu la pekan popolon kaj indul-
gu ilin ankoraŭ. Havu mizerikordon, Sinjoro, kaj lasu ilin
vivi. Sed de ni, Eternulo, de ni homoj ne postulu, ke ni
proponu al Vi dek virtulojn el tuta Via popolo.”
[1931]
54
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Pseŭdo-Lot aŭ pri patriotismo
Kaj venis du anĝeloj en Sodomon vespere, kaj Lot si-
dis ĉe la pordego de la urbo. Kiam Lot ilin ekvidis, li
leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere, kaj diris: ”Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj
pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos mat-
ene kaj iros vian vojon.” Kaj ili diris:
*”Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.” *
Kaj li tre petegis ilin, ke ili envenu al li: kaj kiam ili en-
*venis, li faris al ili festenon, kaj bakis macojn: kaj ili manĝis. *
Kaj ili diris al Lot: ”Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn, aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko: ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar *granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi.” *
Lot embarasiĝis, aŭdinte tion kaj diris: ”Kaj kial mi
devus foriri de ĉi tie?” Post tio ili respondis al li: ”ĉar la
Eternulo ne volas pereigi la virtulon.”
Lot longe silentis, sed poste li diris: ”Mi petas, sinjo-
roj, permesu, ke mi foriru kaj diru al miaj bofiloj kaj fi-
linoj, ke ili preparu sin por vojaĝo.” Ili respondis al li:
”Faru tiel.”
55
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
*Kaj Lot eliris, * kuris tra stratoj de la urbo kaj vokis al ĉiuj homoj: ” *Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko: ĉar la Eternulo pereigos la urbon.” Sed ili rigardis lin kiel ŝercanton. *
Lot revenis hejmen, sed ne ekkuŝis, kaj meditis la tu-
tan nokton.
*Kaj kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis lin, *
dirante: ”Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn fili-
nojn, kiuj ĉi tie troviĝas: por ke ankaŭ vi ne pereu pro la
*krimeco de la urbo.” *
”Mi ne iros,” diris Lot. ”Pardonu al mi, sed mi ne iros.
Mi pripensis tion dum la tuta nokto. Mi ne povas fori-
ri, ĉar ankaŭ mi mem estas unu el la Sodomanoj.”
”Vi estas virtulo,” kontraŭdiris la anĝeloj, ”sed ili estas
malvirtuloj, kaj la kriado de illaj agoj kolerigis la Eternu-
lon. Kion vi havas kun ili?”
”Mi ne scias,” diris Lot. ”Ankaŭ pri tio mi meditis,
kion mi havas kun ili; dum la tuta vivo mi akuzadis
miajn samurbanojn kaj juĝis ilin tiel severe, ke nun estas
al mi terure rememori tion: ĉar ili pereos. Kaj kiam mi
venis en la urbon Segor, ŝajnis al mi, ke ĝiaj homoj estas
pli bonaj ol la Sodomaj.”
”Leviĝu,” diris la anĝeloj, ”vi iros en la urbon Segor,
ĉar ĝi estos konservita.”
”Kio estas por mi Segor?” respondis Lot. ”Estas unu
viro virta en Segor: kiam ajn mi parolis kun li, li estis
akuzanta siajn samurbanojn, kaj mi malbenis la Sodo-
56
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
manojn pro iliaj kulpoj, sed nun mi ne povas foriri. Mi
petas, lasu min.”
Kaj ekparolis anĝelo kaj diris: ”La Eternulo ordonis
pereigi la Sodomanojn.”
”Estu Lia volo,” diris Lot mallaŭte. ”Mi pripensis dum
la tuta nokto; kaj mi rememoris tiom da aferoj, ke mi
ploris. ĉu vi aŭdis iam kanti la Sodomanojn? Ne, vi ilin
tute ne konas, ĉar alie vi ne venus tiel. Kiam la knabinoj
iras tra la strato, ili balanciĝas en la koksoj kaj inter la
lipoj zumas kanton; kaj ili ridas, kiam ili ĉerpas akvon
per siteloj. Neniu akvo estas pli pura ol tiu el la putoj de
Sodom; kaj neniu lingvo el la lingvoj sonas pli bele. Kiam
ekparolas infano, mi komprenas lin; kvazaŭ li estus mia;
kaj kiam li ludas, estas la sama ludo, kiun mi mem ludis,
estante ankoraŭ malgranda. Kaj kiam mi ekploris, pan-
jo konsolis min per la sodoma lingvo. Eternulo,” ekkriis
Lot, ”kvazaŭ ĝi hieraŭ estus!”
”Pekis la Sodomanoj,” diris la alia anĝelo severe, ”kaj
tial —”
”Ili pekis, mi scias,” interrompis lin Lot malpacience.
”Kaj ĉu vi almenaŭ vidis niajn metiistojn? Ili aspektas,
kvazaŭ ili ludas; kaj kiam ili faris kruĉon aŭ tolon, tiam
la koro eksaltas pro ĝojo, kiel bele ĝi estas farita. Estas
homoj tiel lertaj, ke vi rigardus ilin dum la tuta tago; kaj
kiam vi vidas ilin fari la plej malbonajn aferojn, doloras
vin pli, ol se tion farus homo el Segor. ¯i turmentas vin,
57
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kvazaŭ vi mem partoprenus en ilia kulpo. Kiom helpas
al mi mia virteco, se mi estas Sodomano? Juĝante Sodo-
mon, vi juĝas min. Mi ne estas virta. Mi estas kiel ili. Mi
ne foriros de ĉi tie.”
”Vi estos pereigita kun ili,” diris la anĝelo nubmiene.
”Eble; sed antaŭe mi provos, ke ili ne estu pereigitaj.
Mi ne scias, kion mi faros; sed ĝis la lasta momento mi
pensos, ke mi devas helpi al ili. ĉu mi povas nur tiel fo-
riri? Mi kontraŭas la Eternulon kaj tial Li ne plenumos
mian peton. Se Li lasus al mi tri jarojn da tempo, aŭ tri
tagojn, aŭ almenaŭ tri horojn! Kion signifus por Li tri
horoj? Se Li hieraŭ estus sendinta al mi la sciigon: Foriru
el ilia mezo, ĉar ili estas malvirtaj, — mi dirus al Li: Io-
mete indulgu, mi parolos ankoraŭ kun tiu kaj kun alia;
mi juĝis ilin, anstataŭ iri inter ilin. Sed kiel mi povas for-
iri nun, kiam ili estas pereigotaj? ĉu ankaŭ mi ne estas
kulpa pri tio, ke ili troviĝas en tia situacio? Mi ne volas
morti; sed estas por mi necese, ke ankaŭ ili ne mortu. Mi
restos.”
”Vi ne savos Sodomon.”
”Mi scias, ke ne: ĉu ion mi kapablas? Sed mi provos
ion, mi ankoraŭ ne scias kion; mi scias nur, ke mi devas
resti. ĉar mi juĝis ilin dum la tuta vivo tiel severe kiel
neniun alian; ĉar mi portis kun ili la plej grandan pezon:
iliajn erarojn. Eternulo, mi eĉ ne scias diri, kio ili estas
58
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
por mi; mi povas tion montri nur per tio, ke mi restos
kun ili.”
”Viaj samlandanoj,” diris la anĝelo, ”estas tiuj, kiuj
estas virtaj kaj kredas la saman Eternulon kiel vi; kaj la
pekaj, la malpiaj kaj idolservantoj ne estas viaj samlan-
danoj.”
”Kial ili ne estus, se ili estas Sodomanoj? Vi tion ne
komprenas, ĉar vi ne konas la voĉon de karno kaj argi-
lo. Kio estas Sodom? Vi diras, ke ĝi estas urbo de malvir-
to. Sed kiam la Sodomanoj batalas, ili ne batalas por siaj
malvirtoj, sed por io pli bona, kio estis aŭ estos; kaj an-
kaŭ la plej malbona povas morti por ĉiuj. Sodom, tio
estas ni ĉiuj; kaj se mi havas ian valoron antaŭ la Eter-
nulo, Li atribuu ĝin al Sodom kaj ne al mi. Kial mi an-
koraŭ parolas? Diru al la Eternulo: Lot, Via servisto, sta-
riĝos antaŭ la sodomajn virojn kaj defendos ilin kontraŭ
Vi, kvazaŭ Vi estus lia malamiko.”
”Haltu,” ekkriis la anĝelo, ”terura estas via peko; sed
la Eternulo vin ne aŭdis. Preparu vin kaj eliru el ĉi tiu
urbo: savu almenaŭ la edzinon kaj la filinojn, kiujn vi
havas.”
Kaj Lot ekploris: ”Jes, mi devas ilin savi, vi pravas. Mi
petas, konduku min.”
Sed ĉar li malrapidis, tial ili kaptis lian manon kaj la
manon de lia edzino kaj de liaj du filinoj, pro kompato de la
*Eternulo al li. *
59
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
(Kiam li estis elkondukata, Lot preĝis, dirante:)
”ĉio, kion la vivo donis al mi, donis al mi per viaj ma-
noj; faris mian karnon el via argilo kaj metis en mian
buŝon vortojn, kiuj estas en la buŝo de viaj viroj kaj vi-
rinoj; kaj jen, tial mi kisis ilin per ĉiu mia vorto, eĉ se mi
ilin malbenis.”
”Mi vidas vin eĉ kiam mi fermas la okulojn, ĉar pli
profunde vi estas ol miaj okuloj; vi estas en mi tiel, kiel
mi estis en vi.”
”Miaj manoj faras viajn kutimojn, ne sciante pri tio;
kaj se mi estus en la dezerto, miaj piedoj iros en la direk-
ton de viaj stratoj.”
”Sodom, Sodom, ĉu vi ne estas la plej bela el la urboj?
Kaj se mi nur fenestreton vidus, vualitan per tolo striita,
mi ekkonos ĝin: ĉi tiu estas fenestreto de Sodom.”
”Mi estas kiel hundo, kiun oni kondukas el la domo
de ĝia mastro; eĉ se ĝi mallevas la muzelon en polvon,
por ne plu vidi, ĝi ekkonas la odoron de la objektoj,
kiujn ĝi konas.”
”Mi kredis la Eternulon kaj Lian leĝon; vin mi ne kre-
dis, sed vi estas; kaj aliaj landoj estas kvazaŭ ombro,
kiun mi trapenetras, ne povante apogi min je muro aŭ
je arbo; ili estas kvazaŭ ombro.”
”Sed vi estas, kiel nenio alia estas: kaj ĉio, kio ekzistas,
ekzistas nur en komparo kun vi. Se mi vidas vin, mi vi-
60
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
das nur vin, kaj se mi vidas ion alian, mi vidas tion nur
en komparado kun vi.”
”Mi kredis la Eternulon, ĉar ŝajnis al mi, ke li estis la
dio de Sodom; se ne estas Sodom, ne estas la Eternulo.”
”Pordegoj, pordegoj de Sodom, kien ili min kondukas
kaj en kian malplenon? Kien mi metu la piedon? ĉar ne
ekzistas sub mi la tero: kaj mi staras, kvazaŭ mi ne sta-
rus. Iru, miaj filinoj, kaj lasu min; mi ne povas plu.”
Kaj ili irigis lin kaj metis lin ekster la urbon: kaj tie ili
parolis al li, dirante: ”Savu vin pro via animo, ne rigardu
malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo: por ke vi
*ne pereu.” *
La suno leviĝis super la teron, kiam ili diris ĉi tion. Tiam
la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj
*fajron de la Eternulo el la ĉielo. *
Tiam Lot rerigardis kaj ekkriis kaj kuris returne al la
urbo.
”Kion vi faras, malbenita?” vokis post li la anĝeloj.
”Mi iras helpi al la Sodomanoj,” respondis Lot, kaj
eniris la urbon.
[1923]
61
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La sankta nokto
Mi miras pri vi,” kriis sinjorino Dinah. ”Se ili estus
ordemaj homoj, ili irus al la urbestro kaj ne kva-
zaŭ almozpetante! Kial ne akceptis ilin en la domon la
Geŝimonoj? Kial ilin akceptu *ausgerechnet * ni? ĉu ni es-
tas io malpli bona ol la Geŝimonoj? Mi scias, la edzino
de ŝimon ne enlasus en sian domon tiajn nenihavulojn!
Mi miras pri vi, homo, ke vi tiel kompromitas vin ne
scias kun kiu!”
”Ne kriu,” grumblis la maljuna Isaąr, ”ja ili aŭdos
tion!”
”Ili aŭdu tion,” diris sinjorino Dinah, altigante la vo-
ĉon ankoraŭ pli. ”Ne grave! Nu, estus bela ordo, se mi
rajtus eĉ ne pepi pro iuj vaguloj! ĉu vi konas ilin? ĉu iu
konas ilin? Li diras, ŝi estas mia edzino. Onidire, lia ed-
zino! Mi scias, kiel ĝi estas praktikata ĉe tiaj vaguloj! ĉu
vi ne hontas enlasi ion similan en la domon!”
Isaąr volis kontraŭdiri, ke li enlasis ilin nur en la sta-
lon, sed li silentis; li ŝatis ja sian trankvilon.
”Kaj ŝi,” daŭrigis sinjorino Dinah indigne, ”ŝi estas
graveda, volu scii. Pro Sinjoro Kristo, ankoraŭ tio man-
kis al ni! Jesuo Maria, se ni fariĝus temo por homaj kla-
62
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ĉoj! Mi petas vin, kie vi perdis la kapon?” Sinjorino Di-
nah spirkaptis aeron. ”Memkomprene, al iu junulino vi
ne scias diri ne. Kiam ŝi vin tiel dolĉe alokulis, do vi po-
vis ŝiriĝi pro nura komplezo *. Al mi * vi tion ne farus, Isa-
ąr! Nur sternu al vi, hometoj, tie en la stalo estas abun-
dege da pajlo — Kvazaŭ en la tuta Betlehemo estus sole
ni, kiuj havas stalon! Kial la Geŝimonoj ne donis al ili fas-
kon da pajlo? ĉar la ŝimonino ne tolerus tion de sia
edzo, ĉu vi komprenas? Nur mi estas tia piedpremato,
ĉar mi al ĉio silentas —”
La maljuna Isaąr turniĝis al la muro. Eble ŝi ĉesos, li
opiniis; parte ŝi pravas, sed tiom da paroloj pro unu fo-
jo —
”Akcepti fremdajn homojn en la domon,” meditis sin-
jorino Dinah en justa kolero. ”Kiu scias, kio ili estas?
Dum la tuta nokto mi nun pro timo ne fermas la oku-
lojn! Sed vi estas indiferenta pri tio, ĉu? Por homoj vi
ĉion, sed por mi nenion! Se almenaŭ unufoje vi respek-
tus vian laborkonsumitan kaj malsanetan edzinon! Kaj
matene, ankoraŭ fari ordon post ili! Se tiu homo estas
ĉarpentisto, kial li ie ne laboras? Kaj kial ĝuste mi havu
tiom da ĉagreno? ĉu vi aŭdas, Isaąr?”
Sed Isaąr vizaĝe al la muro mienis, kvazaŭ li dormus.
”Virginjo Maria,” ekĝemis sinjorino Dinah, ”kian vi-
von mi havas! La tutan nokton mi ne povos dormi pro
zorgoj — Kaj li dormas kiel ŝtipo! Ili povus forporti nian
63
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tutan domon, kaj li dormaĉas … Dio, kiajn malfacilaĵojn
mi havas!”
Kaj estis silente, nur la maljuna Isaąr atente artikigis
la mallumon per sia ronkado.
ĉirkaŭ la noktomezo vekis lin el la dormetado retena-
ta virina ekĝemo. Hu, sakre, li ektimis, jen io apude en
la stalo! ¯i nur ne veku Dinah … Kiom da paroloj estus
denove!
Kaj li kuŝis senmove, kvazaŭ li dormus.
Post momento estis aŭdebla nova ĝemo. Dio, kompa-
tu! Dio, donu, ke Dinah ne vekiĝu, preĝis en angoro la
maljuna Isaąr, sed jen li jam sentis, ke Dinah apud li
moviĝas, leviĝas kaj streĉe aŭskultas. Estos malbone,
diris al si konsternite Isaąr, sed restis bele silenta.
Sinjorino Dinah senbrue leviĝis, metis sur sin lanŝa-
lon kaj eliris en la korton. Versimile ŝi elĵetos ilin, diris
al si senpove Isaąr. Mi ne enmiksiĝos, ŝi jam faru kion
ajn ŝi volas …
Post strange longa kaj senbrua tempo revenis sinjori-
no Dinah, atenteme piedpinte paŝante. Al Isaąr en la
dormemo ŝajnis, ke kraketas kaj krakas ligno, sed li de-
cidiĝis, ke li eĉ ne moviĝos. Eble estas malvarme al Di-
nah, li opiniis, kaj ŝi faras por si fajron.
Poste Dinah denove silente ŝteleliris. Isaąr malfer-
metis la okulojn kaj vidis super la flagranta fajro kaldro-
neton kun akvo. Por kio ja, li diris al si mire, sed tuj de-
64
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nove li ekdormis. Li vekiĝis nur, kiam sinjorino Dinah
per strangaj, fervoraj kaj gravaj paŝetoj kuris kun la fu-
manta kaldroneto en la korton.
Kaj ekmiris Isaąr, leviĝis kaj iomete sin vestis. Mi
devas rigardi, kio okazas, li diris energie al si, sed en la
pordo li karambolis kun Dinah.
Mi petas vin, kial tia kurado, li volis ekparoli, sed eĉ
ne al tio li venis. ”Nenio por via gapado ĉi tie,” abrup-
tis lin sinjorino Dinah kaj denove kuris en la korton kun
iaj ĉifonetoj kaj tolpecoj surbrake. Sur la sojlo ŝi turniĝis.
”Iru liten,” ŝi ekkriis severe, ”kaj … ne ĝenu nin ĉi tie, ĉu
vi aŭdas?”
La maljuna Isaąr elŝoviĝis en la korton. Antaŭ la sta-
lo li vidis senhelpe altiĝi larĝoŝultran viran staturon, kaj
li ekiris al ĝi. ”Jes ja,” li murmuris kvietige. ”ŝi eligis vin,
ĉu? Sciu, Jozefo, tiuj virinoj …” Kaj por deturni la paro-
lon for de ilia vira senpovo, li rapidis montri: ”Rigardu,
stelo! ĉu vi jam vidis iam tian stelon?”
[1930]
65
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Marta kaj Maria
Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj viri-
*no, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. *
Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud
*la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. *
Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi al-
proksimiĝis kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia *fratino lasis al mi servi sola? Diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. *
Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi
zorgris kaj klopodas pri multaj aferoj; sed unu afero estas
necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos pre-
*nita for de ŝi.” *
(Ev. de sankta Luko, 10, 38-42.)
Kaj tiun vesperon eniris Marta al sia najbarino Tamar,
edzino de Jakobo Grünfeld, kiu kuŝis en postakuŝa tem-
po; kaj vidante, ke la fajro en la kameno estingiĝas, ŝi al-
metis ŝtipojn kaj eksidis ĉe la fajrujo, por ekflamigi la faj-
ron. Kaj kiam ekflagris viglaj flamoj, tiu Marta rigardis
en la fajron kaj silentis.
Kaj diris sinjorino Tamar: ”Vi estas bona, Marteta. Vi
tiom zorgas, — mi tute ne scias, kiel rekompenci tion al
vi.”
66
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Sed Marta nek ion diris, nek deturnis siajn okulojn for
de la fajro.
Tiam sinjorino Tamar demandis dirante: ”ĉu vere,
Marteta, ke hodiaŭ estis ĉe vi Rabbi el Nazaret?”
Kaj Marta respondis: ”Estis.”
Kaj sinjorino Tamar interplektis la manojn kaj diris:
”Certe vi ĝojis, fraŭlino Marta; mi scias, al ni Li ne irus,
sed vi meritas tion, vi estas tiel bona mastrino —”
Tiam Marta kliniĝis al la fajro, impete ordigis la ŝti-
pojn kaj diris: ”Mi diros al vi, sinjorino Tamar, prefere
mi ne vidus min mem. Eĉ ideeto ne venis al mi, ke nun
antaŭ la festoj — Bone, mi pensas, mi lavos la tolaĵon
unue — Vi scias, nia Maria, kiom da lavotaĵo ŝi faras. Do
la nelavitan tolaĵon mi ĵetas sur la amason, kaj subite
”Bonan tagon, knabinoj”, kaj Li staras sur la sojlo! Mi
komencas voki ”Maria, Maria, venu ĉi tien”, sciu, por ke
ŝi helpu al mi rapide forigi tiun amason da ĉemizoj. —
Maria alflugas, taŭzita, kaj kiam ŝi Lin vidas, komencas
krii kiel senigita de la prudento: ”Majstro, Majstro, vi
venis al ni?” kaj bum, jam ŝi estas antaŭ Li surgenue,
plorsingultas, la manojn al Li kisas, — sinjorino Tamar,
mi tiel hontis pro ŝi, kion nur la Majstro devis pensi, tia
frenezeta histeriulino, kaj nun la malpuraj ĉifonoj ĉie, mi
apenaŭ elvortis: ”Majstro, sidiĝu,” kaj kolektas la lavo-
taĵon; kaj Maria Lin tiras je la mano kaj singultas: ”Majs-
tro, parolu, diru al ni ion, Rabboni —” Konsideru, sinjo-
67
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
rino Tamar, ŝi diras al Li Rabboni! Kaj ĉie nura malordo,
vi scias, kiel se oni lavas, eĉ balaite ne estis. Kion Li nur
devis pensi pri ni!”
”Nu, sciu, Marteta,” konsolis ŝin sinjorino Grünfeld,
”iom da tiu malordo viroj preskaŭ ne atentas. Mi konas
ilin.”
”Eĉ se jes,” deklaris Marta kun malmole fulmantaj
okuloj. ”Ordo devas esti. Rigardu, sinjorino Grünfeld,
kiam la Majstro tagmanĝis ĉe tiu doganisto, do Maria
sciis lavi Liajn piedojn per larmoj kaj viŝi ilin per siaj
haroj. Mi diros al vi, sinjorino Tamar, ion similan mi eĉ
ne kuraĝus, sed almenaŭ puran plankon mi volus doni
sub Liajn piedojn. Jes, tion jes. Kaj meti antaŭ Lin tiun
belan tapiŝeton, ĉu vi scias, tiun el Damasko. Kaj ne mal-
puran lavotaĵon. Viŝi Liajn piedojn per larmoj kaj haroj,
tion Maria scias; sed almenaŭ kombi sin, kiam Li venas,
tion ne; kaj viŝi antaŭ Li la plankon, tion ankaŭ ne. Nur
sidaĉi antaŭ Li kaj fari tielajn okulojn, kaj nun rakontu,
Rabboni!”
”Kaj ĉu Li rakontis?” demandis avide sinjorino Tamar.
”Rakontis,” diris Marta malrapide. ”Li ridetis kaj paro-
lis al Maria. Vi scias, mi unue zorgis forigi la lavotaĵon,
kaj poste doni al Li iom da kaprina lakto kaj pecon da
pano. — Li aspektis irlaca kaj elĉerpita; mi jam havis sur
la lango, Majstro, mi alportos al Vi kusenojn, ripozu mo-
menton, dormetu iom, ni estos silentaj kiel animetoj, ni
68
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
eĉ ne spiros, — sed vi scias, sinjorino Grünfeld, mi ne
volis interrompi Lian parolon. Kaj tiel mi nur piedpinte
iradis, por ke Maria komprenu, ke ni devas silenti, sed
vane! ”Rakontu ankoraŭ, Majstro, mi petas, ankoraŭ
ion,” kaj Li, bonulo, ridetis kaj parolis —”
”A˛, mi volus aŭdi, kion Li diris,” ekĝemis sinjorino
Tamar.
”Ankaŭ mi, sinjorino Tamar,” Marta lakonis. ”Sed iu
devis por Li malvarmigi la lakton, por ke ĝi estu freŝa.
Kaj iu ankaŭ devis havigi iom da mielo por la pano. Kaj
poste por momento iri al la Efraimoj — al Efraimino mi
promesis, ke iam-tiam mi rigardos ŝiajn infanojn, se ŝi
devas iri en foiron, — vi scias, sinjorino Grünfeld, tia
maljuna fraŭlino, kiel mi, ankaŭ iam fariĝas por io bona.
Se nia frato Lazaro almenaŭ estus hejme! Sed kiam La-
zaro matene vidis, ke ni estas lavontaj, li diras: ”Knabi-
noj, nenio por mi, mi malaperos; sed vi, Marta, atentu,
se pretere irus tiu spicisto el Libano, aĉetu por mi brust-
teon,” sciu, nia Lazaro estas iel malsana je brusto, sinjo-
rino Tamar, tro li malgrasiĝas. Kaj tial mi senĉese pen-
sis, ke Lazaro revenu, dum la Majstro estas ĉi tie, — mi
kredas, sinjorino Grünfeld, ke Li resanigus nian Lazaron;
kiam mi aŭdis ies paŝojn, jam mi kuregis antaŭ la do-
mon kaj al ĉiu vokis: ”Sinjoro Aŝer, sinjoro Levi, sinjoro
Iŝaąr, se vi renkontus la fraton Lazaron, li tuj, sed tuj
69
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
venu hejmen!” Kaj ĉe tio mi devis elrigardi la spiciston
— mi ne sciis, kion pli frue.”
”Tion mi konas,” diris sinjorino Grünfeld. ”La familio
igas multe zorgi.”
”Ba, zorgoj,” parolis Marta. ”Sed jen, sinjorino Grün-
feld, mi ankaŭ volus aŭskulti la vorton de Dio. Mi estas
nur malsaĝa virino, tia servistino mi estas, mi diras al mi,
iu devas tion fari, iu devas kuiri kaj lavi kaj ripari vestojn
kaj balai, kaj se nia Maria ne emas tion — ŝi ne plu estas
tiel bela, kiel ŝi estis iam, sinjorino Tamar; sed ŝi estis tia
belulino, ke — ke mi simple d e v i s al ŝi servi, ĉu vi
scias? Kaj dume ĉiu pensas, ke mi estas malbona, sinjo-
rino Grünfeld, vi tion scias, malbona kaj malfeliĉa viri-
no povas nenion bone kuiri, kaj mi ne estas malbona
kuiristino. Se Maria estas bela, Marta bone kuiru, nu ĉu
mi ne pravas? Sed sinjorino Tamar, tion eble vi ankaŭ
scias: iam oni por momento, nur por momenteto metas
la manojn en la sinon, kaj poste venas al oni tiaj strangaj
pensoj: ke eble iu al vi ion diros aŭ vin iele rigardos...
kvazaŭ li estus al vi diranta: Filineto, vian amon vi pre-
paras al ni; vin mem tutan vi donas al ni, per via korpo
vi balaas kaj konservas ĉiun puron per la pureco de via
animo: ni eniras vian domon, kvazaŭ tio vi mem estus.
Marta, ankaŭ vi per via maniero multe amis —”
”Ba, estas tiel,” diris sinjorlno Grünfeld. ”Kaj se vi
70
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
havus ses infanojn, Marteta, kiel mi, tiam vi tion des pli
bone vidus.”
Tiam diris Marta: ”Sinjorino Grünfeld, kiam tiel subite
venis Li, la Majstro Nazareta, mi preskaŭ konsterniĝis:
eble — eble Li venas por diri tion belan, kion mi tiom da
jaroj kvazaŭ atendis — kaj ĝuste en tian malordon! Mi
havis la koron ĝis en mia gorĝo, paroli mi ne povis — Mi
diris al mi: tio pasos, mi estas malsaĝa virino, dume mi
trempos la lavotaĵon kaj por momento venos al la Efrai-
manoj kaj venigos nian Lazaron kaj forpelos el la korto
la kokinojn, por ke ili ne ĝenu Lin — Kaj poste, kiam ĉio
estis en ordo, venis al mi tia bela certeco: ke nun mi
estas preparita por aŭdi la vortojn de Dio. Do mi silen-
te, silentege eniris la ĉambron, kie Li sidis kaj parolis.
Maria sidis ĉe Liaj piedoj, la okulojn ŝi ne mallevis de li
—” Marta seke ekridis. ”Mi nur ekhavis ideon, kiel mi
aspektus, se mi Lin tiel okulegus! Kaj jen Li, sinjorino
Grünfeld, tiel milde kaj serene min alrigardis, kvazaŭ Li
volus ion diri. Kaj subite mi vidas — Dio, kiel malgrasa
Li estas! vi scias, nenie Li ion kvalitan manĝas, Li
preskaŭ eĉ ne tuŝis la panon kaj mielon — Kaj jen mi ek-
pensis: kolombidojn! Mi faros al Li kolombidojn! Mi iri-
gos Marian, ke ŝi alportu ilin el la foiro, kaj dume Li mo-
menton ripozos — ’Manjo,’ mi diras, ’iru por momento
en kuirejon.’ Sed Maria nenion, kvazaŭ ŝi estus blinda
kaj surda.”
71
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”ŝi nur ne volis lasi la gaston en soleco,” diris kvieti-
ge sinjorino Tamar.
”Se ŝi prefere atentus,” diris senkompate Marta, ”ke Li
havu ion por manĝi; por tio estas ni virinoj, nu ne? Kaj
kiam mi vidis, ke Maria nenion faras, nur rigardas kva-
zaŭ en ekstazo, — do — sinjorino Tamar, mi eĉ ne scias,
kiel ĝi okazis, sed mi devis tion diri. ”Sinjoro,” mi diras,
”al vi estas indiferente, ke mia fratino lasas min servi
sola! Diru al ŝi, ke ŝi helpu al mi en la kuirejo!” Do iel ĝi
elglitis el mi —”
”Nu, kaj ĉu Li diris al ŝi?” demandis sinjorino Grün-
feld.
Tiam ekfluis larmoj el bluaj okuloj de Marta. ”Marta,
Marta, zorgema vi estas kaj zorgas pri multaj aferoj: sed
unu estas necesa, Maria elektis la pli bonan parton, kaj
tiun neniu prenos for de ŝi. — Iel simile, sinjorino Tamar,
Li tion diris.”
Momenton estis silente. ”Kaj jam ĉio, kion Li diris?”
demandis sinjorino Tamar.
”ĉio, laŭ mia scio,” diris Marta, forviŝante malmilde
la larmojn.
”Poste mi iris aĉeti la kolombidojn — ŝtelistoj estas en
la foiro, sinjorino Grünfeld — kaj mi rostis ilin, kaj por
vi mi pretigis la supon el la kolombaj tripoj —”
”Mi scias,” diris sinjorino Grünfeld. ”Vi estas tre bona,
Marteta.”
72
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Mi ne estas,” krudis Marta. ”Vi devas scii, estis unua-
foje, ke mi rostis la kolombidojn ne sufiĉe. Ili estis mal-
molaj: sed mi — ĉio faladis el miaj manoj. Kaj mi tiel ege
kredas Lin, sinjorino Tamar!”
”Ankaŭ mi,” diris pie sinjorino Tamar. ”Kaj kion alian
Li diris, Marteta? Kion Li diris al Maria? Kion Li in-
struis?”
”Mi ne scias,” diris Marta. ”Mi demandis Marian, sed
vi scias, kiel fola ŝi estas — ”Mi ne plu scias,” ŝi diris, ”je
mia animo, jam mi ne povas honeste diri al vi eĉ unu
vorton, sed estis tiel mirige bele, Marta, kaj mi estas tiel
treege feliĉa.”
”Tio ankaŭ havas sian valoron,” agnoskis sinjorino
Tamar.
Kaj Marta brue mungis la larmojn kaj diris: ”Do mon-
tru, sinjorino Grünfeld, mi revindos al vi tiun bebaĉon.”
[1932]
73
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Lazaro
Ankaŭ en Betanion venis la famo pri tio, ke la Gali-
leano estis kaptita kaj forkondukita en mallibere-
jon.
Kiam Marta aŭdis tion, ŝi interplektis la manojn kaj el
ŝiaj okuloj ekfluis larmoj. ”Vidu,” ŝi diris, ”mi tion dira-
dis. Kial Li iris Jerusalemon, kial Li ne restis ĉi tie? ĉi tie
neniu scius pri Li — Li povus ĉi tie trankvile ĉarpentisti
— Li establus laborejon ĉe ni en la korto —”
Lazaro estis pala kaj liaj okuloj ekscite flamis. ”Kiaj
malsaĝaj paroloj, Marta,” li diris. ”Li d e v i s iri en Jeru-
salemon. Li d e v i s kontraŭstari tiujn … tiujn farizeojn
kaj leĝistojn, li d e v i s diri rekte en la okulojn, kion kaj
kiel. — Tion vi, virinoj, ne komprenas.”
”Mi tion komprenas,” diris Maria mallaŭte kaj ravite.
”Kaj mi diras al vi, mi s c i a s , kio okazos. Okazos mi-
raklo. Li movos fingron kaj la muroj de la malliberejo
malfermiĝos — kaj ĉiu Lin ekkonos, genufalos antaŭ Li
kaj vokos ,miraklo’ —”
”Longe vi atendos,” diris Marta deprimite. ”Li n e n i -
a m sciis zorgi pri si. Nenion por si Li faros, per nenio
Li helpos al si, sole —” ŝi aldonis kun larĝigitaj okuloj,
74
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”sole, se aliaj helpus al Li. Eble Li atendas, ke oni venos
al Li helpi — vi ĉiuj, Lin aŭdintaj — ĉiuj, al kiuj Li helpis
— ke ili zonos sin kaj alkuros —”
”Jen mia penso,” deklaris Lazaro. ”Nur ne timu, kna-
binoj, kun Li estas la tuta Judujo. Estus bela afero, se —
tion mi volus vidi — Marta, preparu la aĵojn por vojaĝo.
Ek al Jerusalemo.”
Maria leviĝis. ”Ankaŭ mi iras. Por vidi, kiel malfer-
miĝos la muroj de la malliberejo, kaj Li aperos en ĉiela
brilo — Marta, ĝi estos fenomena.”
Marta volis ion diri, sed glutis ĝin. ”Iru nur, infanoj,”
ŝi diris. ”Iu devas ĉi tie gardi — manĝigi la kortbirdaron
kaj kaprinojn — Mi tuj preparos al vi la vestojn kaj fla-
nojn. Tiel mi ĝojas, ke vi estos tie.”
Kiam ŝi revenis ruĝeta pro la fornoardo, Lazaro estis
palega kaj maltrankvila.
”Ne estas bone al mi, Marteta,” li murmuris. ”Kiel es-
tas ekstere?”
”Bele varme,” diris Marta. ”La irado estos agrabla.”
”Varme, varme,” oponis Lazaro. ”Sed supre en Jeru-
salemo ĉiam blovas malvarma vento.”
”Mi preparis por vi varman mantelon,” diris Marta.
”Varman mantelon,” grumblis Lazaro malkontente.
”Oni ŝvitas en ĝi, poste ĉirkaŭblovas malvarmo, kaj jen!
Tuŝu min, ĉu mi ne havas jam nun febron? Vi scias, mi
ne ŝatus dumire ekmalsani — oni ne povas fidi je Maria
75
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
— Kiel mi povus helpi al Li, se mi ekzemple malsani-
ĝus?”
”Vi ne havas febron,” kvietigis lin Marta kaj pensis:
Mia Dio, tiu Lazaro estas tiel stranga de tiu tempo — de
tiu tempo, kiam li estis revivigita.
”T i a m min kaptis ankaŭ malbona vento, kiam —
kiam mi tiel ekmalsanis,” diris Lazaro zorgeme; li ne
ŝatis ja mencii sian iaman morton. ”Vi scias, Marieta, de
tiu tempo mi iel ne estas en mia haŭto. Nenio por mi, tiu
vojaĝo kaj la ekscitado. — Sed memkomprene, mi iros,
tuj kiam nur pasos la febro.”
”Mi scias, ke vi iros,” diris Marta kun peza koro. ”iu
d e v a s kuri al Li por helpi; vi scias, vin Li — sanigis,” ŝi
diris hezite, ĉar ankaŭ al ŝi ŝajnis iel netakte paroli pri re-
vivigo el morto. ”Rigardu, Lazaro, post kiam vi liberigos
Lin, vi povos Lin almenaŭ peti, ke Li helpu al vi, se eble
vi ne fartus bone —”
”Vi pravas,” elspiris Lazaro. ”Sed kio, se mi tien ne
alvenus? Kio, se ni jam venus malfrue? Vi devas konsi-
deri ĉiujn eventualojn. Kaj kio, se en Jerusalemo oni iel
interbatiĝos? Knabino, vi ne konas romiajn soldatojn.
A˛ Dio, se mi estus sana.”
”Vi ja e s t a s sana, Lazaro,” eligis el si Marta. ”Vi d e -
v a s esti sana, se Li vin sanigis.”
”Sana,” diris Lazaro amare. ”Tion ja mi mem scias, ĉu
mi estas sana aŭ ne. Mi diras al vi nur, ke d e t i u t e m -
76
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
p o eĉ ne por momento estis al mi bone — Ne, ke mi ne
estus e g e danka al Li pro tio, ke Li min … restarigis;
tion pri mi, Marta, ne pensu; sed kiu tion iam ekkonis,
kiel mi, tiu — tiu —” Lazaro ektremis kaj kovris sian vi-
zaĝon. ”Mi petas vin, Marta, nun lasu min; mi rekonsci-
iĝos — mi nur momenton — certe ĝi pasos —”
Marta silente eksidis sur la korto; ŝi rigardis antaŭ sin
per sekaj, fiksaj okuloj, manojn interplekte, sed ŝi ne
preĝis. Nigraj kokinoj haltis, por ŝin rigardi per unu
okulo; kiam kontraŭ atendo ŝi ne ĵetis al ili grajnojn, ili
iris dormeti en la tagmeza ombro.
Tiam Lazaro kaŝiris el la koridoro, morte pala, kaj
dentklakis. ”Mi — mi nun ne povas, Marta,” li balbutis,
”tiel ŝate mi irus — eble nur morgaŭ —”
La gorĝo de Marta kuntiriĝis. ”Iru, iru kuŝiĝi, Lazaro,”
ŝi pene elvortis. ”Vi — vi ne povas iri!”
”Mi irus,” dentklakis Lazaro, ”sed se vi pensas, Mar-
teta — Eble morgaŭ — Sed vi ne lasos min hejme sola,
ĉu? Kion mi farus ĉi tie sen vi!”
Marta leviĝis. ”Nur iru dormi,” ŝi diris per sia kutima
kruda voĉo. ”Mi restos ĉe vi.”
Tiumomente eniris la korton Maria, vojaĝpreta. ”Do,
Lazaro, ĉu ni iros?”
”Lazaro ne povas iri,” respondis Marta seke. ”Ne es-
tas bone al li.”
”Do mi iras sola,” elspiris Maria. ”Vidi la miraklon.” El
77
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
la okuloj de Lazaro malrapide fluis larmoj. ”Mi tiel ŝatus
kuniri, Marteta, se mi nur tiom ne timus … ankoraŭ
unufoje morti!”
[1932]
78
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Pri kvin panoj
Kion mi havas kontraŭ li? Mi tion diros al vi rekte,
najbaro: ne ke mi havus ion kontraŭ lia instruo. Tu-
te ne. Foje mi aŭskultis lian predikon, kaj mi diras al vi,
preskaŭ mi ankaŭ iĝus lia disĉiplo. Tiam mi revenis hej-
men kaj diris al mia kuzo selisto, vi, tion vi devus aŭdi;
mi diras al vi, li estas siaspeca profeto. Ege bele li paro-
las, ververe; preskaŭ moliĝas en la homo la koro; mi
havis tiam larmoplenajn okulojn, plej volonte mi fermus
mian butikon kaj sekvus lin, por perdi lin neniam for de
la okuloj. ĉion disdonu, kion vi havas, li diris, kaj sekvu
min. Amu vian proksimulon, helpu al la malriĉuloj kaj
pardonu al tiuj, kiuj maljuste traktas vin, kaj tiajn afe-
rojn. Mi estas ordinara bakisto, sed kiam mi aŭskultis
lin, estis en mi tia stranga ĝojo kaj doloro, mi ne scias,
kiel diri tion: ia pezo, ke mi genuus teren kaj plorus, kaj
ĉe tio mi sentis min tiel bele kaj facile, kvazaŭ ĉio falus
de sur mi, sciu, ĉia zorgo kaj kolero. Do mi tiam diris al
mia kuzo, vi malsaĝulo, vi devus honti; vi parolas nur pri
avidaĵoj, kion kiu ŝuldas al vi, ke vi devas pagi dekonojn
kaj alpagojn kaj interezojn; se vi prefere disdonus al la
79
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
malriĉaj ĉion, kion vi havas, forlasus la edzinon kaj in-
fanojn kaj sekvus lin —
Kaj tion, ke li kuracas malsanulojn kaj demon-obse-
ditojn, ankaŭ tion mi ne riproĉus al li. Vere, ĝi estas
stranga kaj nenatura potenco; sed tion ja tamen ĉiu vi-
das, ke niaj kirurgoj estas fuŝuloj kaj la romiaj ne estas
pli bonaj; monon ili scias preni, sed kiam vi vokas ilin al
agonianto, do ili nur ŝultrolevas kaj diras, ke vi devis
voki ilin pli frue. Pli frue! Mia mortinta edzino malsanis
du jarojn pro hemoragio; mi kondukadis ŝin al doktoroj,
vi eĉ ne havas ideon, kiom da mono ĝi kostis, kaj neniu
helpis ŝin. Se li jam estus tiam trairanta urbojn, mi estus
genufalinta antaŭ li kaj dirus: Sinjoro, resanigu la edzi-
non! Kaj ŝi tuŝus lian veston kaj resaniĝus. Tiom ŝi, la
povrulino suferis, ke tio eĉ ne estas eldirebla. — Do mi
laŭdus tion al li, ke li resanigas malsanulojn. Memkom-
prene, la fuŝkirurgoj protestas kontraŭ tio, kaj iuj diras,
ke ĝi estas mistifiko kaj fuŝado, kaj volus tion malperme-
si al li kaj tiel simile; ekzistas ja diversaj interesoj. Kiu vo-
las helpi al la homoj kaj savi la mondon, ĉiam kolizias
kun ies intereso; ne al ĉiu li povas plaĉi, io alia ne eblas.
Mi diras, resanigadi li povas kaj eble ankaŭ mortintojn
li revivigadu; sed tion kun la kvin panoj, tion li ne devis
fari. Kiel bakisto mi diras al vi, ke ĝi estis granda maljus-
taĵo kontraŭ la bakistoj.
Vi ne aŭdis tiun aferon pri la kvin panoj? Mi miras;
80
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ĉiuj bakistoj estas tute konsternitaj pro la okazo. Do,
laŭdire venis al li granda amaso en lokon dezertan, kaj
li resanigadis malsanulojn. Kaj kiam vesperiĝis, alpaŝis
al li liaj disĉiploj, dirante: ”Dezerta estas ĉi tiu loko, kaj
la tempo malfrua. Forsendu la amasojn, por ke ili iran-
te en urbetojn, aĉetu al si manĝaĵojn.” Kaj li diris al ili:
”Ne estas bezonate, ke ili foriru, vi donu manĝon al ili.”
Kaj ili diris al li: ”Ni ne havas ĉi tie pli ol kvin panojn kaj
du fiŝojn.” Kaj li diris al ili: ”Alportu ilin al mi ĉi tien.” Kaj ordoninte al la hom-amaso sidiĝi sur la herbo kaj pre-ninte la kvin panojn kaj du fiŝojn, li ekrigardis al la ĉie-
lo, benis, kaj dividante, donis al la disĉiploj la panojn kaj
la disĉiploj al la hom-amasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj estis
satigitaj. Kaj oni plenigis per la restintaj paneroj dek du
plenajn korbojn. Da tiuj, kiuj manĝis, estis proksimume
kvin mil viroj krom virinoj kaj infanoj. Konsentu, najba-
ro, ke tion toleri povas neniu bakisto; kiel oni povus, nu?
Se devus iĝi kutimo, ke kiu ajn per kvin panoj kaj du
fiŝetoj satigus kvin mil homojn, poste la bakistoj devus
iri sin paŝti, ĉu mi ne pravas? Kio koncernas la fiŝetojn,
estu tiel, ili kreskas en la akvo per si mem kaj povas ilin
kapti kiu ajn. Sed bakisto devas kare aĉeti farunon kaj
lignon, devas havi helpanton kaj pagi al li salajron; li
devas havi butikon, devas pagi impostojn kaj ĉion eblan,
ĝis fine li ĝojas, se restis al li unu groŝo en la poŝo, por
ke li ne bezonu almozi. Kaj li, li nur la ĉielon alrigardas
81
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kaj havas sufiĉe da pano por kvin mil aŭ kiom da homoj;
faruno kostas al li neniom, li ne bezonas alveturigi al si
dioscias de kie lignon, neniaj elspezoj, nenia laboro —
memkomprene, tial la panojn li povas donadi al la ho-
moj senpage, ĉu ne? Kaj li ne atentas, ke per tio la ĉir-
kaŭajn bakistojn li senigas pri honeste meritita profito!
Mi diras al vi, nelojala konkurenco ĝi estas, kaj oni devus
finigi tion al li. Li pagu impostojn kiel ni, se li volas ba-
kistadi! Jam nun riproĉas nin la homoj kaj diras, kiel
eble, tian nekristanan monon vi volas por ĉi tiu mizera
panbulo? Senpage vi devus ĝin donadi, kiel li, kaj kia
pano, onidire, ĝi estis: blanka, krakanta kaj bonodora, ke
oni emus per ĝi mortsatiĝi. — Ni jam devis malaltigi la
prezon de bakaĵo; je mia honoro, ni donas ĝin sub la
produkta prezo, nur por ne devi fermi la butikojn; sed
kien tio kondukos, super tio turniĝas al ni bakistoj la
kapo. Onidire en alia loko li satigis kvar mil virojn krom
virinoj kaj infanoj per sep panoj kaj kelkaj fiŝetoj; sed tie
ili kolektis nur kvar korbojn da paneroj; versimile tiu en-
trepreno ankaŭ al li jam ne tiel bone prosperas, sed nin
bakistojn li nepre pereigos. Kaj ĉi tie mi diras al vi, ke li
tion faras nur pro malamikeco al ni bakistoj. La fiŝ-
komercistoj ja ankaŭ krias, sed tiuj ja ne scias, kiom pos-
tuli por siaj fiŝoj; ĝi jam delonge ne estas tiel honesta
metio kiel la bakista.
Rigardu, najbaro: mi jam estas maljuna homo kaj mi
82
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
estas sola en la mondo; mi havas nek edzinon, nek infa-
nojn, kion do mi bezonas. Antaŭ nelonge mi jam diris al
mia helpanto, ke li mem ligu al sia kolo mian bakejon.
Ne temas pri mia profito; per mia animo, plej volonte mi
vere disdonus mian etan havaĵon kaj sekvus lin kaj rea-
ligadus amon al la proksimulo kaj ĉion, kion li predikas.
Sed vidante, kiel li stariĝis kontraŭ ni bakistoj, mi diras
al mi: Nepre ne! Mi kiel bakisto vidas, ke ĉi tio estas ne-
nia mondsavo, sed kompleta katastrofo por nia metio.
Mi bedaŭras, sed tion mi ne donacos al li. Ne eble.
Memkomprene, ni prezentis plendon kontraŭ li al
Anas kaj ankaŭ al la provincestro, nome pro rompo de
la metia regularo kaj pro ribeligado: sed vi scias, kiel ĉe
la oficoj ĉio estas longe prokrastata. Vi konas min, naj-
baro: mi estas modera homo kaj serĉas malpacon kun
neniu; sed se li venos en Jerusalemon, mi stariĝos sur-
strate kaj vokos: Krucumu lin! Krucumu lin!
[1937]
83
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Benąnan
ANAS
Vi demandas, Benąnan, ĉu li kulpas. Jen la afero: mi
ne kondamnis lin al morto, mi nur sendis lin al Ka-
jafas. Kajafas diru al vi, kian kulpon li trovis ĉe li, min
persone la afero ne rilatas.
Mi estas maljuna praktikulo, Benąnan, kaj diros tion
al vi tute sincere. Mi pensas, ke lia instruo havis ie-tie
bonan kernon. Tiu homo multe pravis, Benąnan, kaj
opiniis tion honeste; sed lia taktiko estis malĝusta. Tiel
li povis neniam venki. Prefere li devis tion verki kaj libre
eldoni. Oni legus la libron kaj dirus, ĝi estas malforta aŭ
afekta libro, ĝi enhavas nenion novan kaj kiu scias kion,
kiel jam oni tiel pri libroj parolas. Sed post iom da tempo
komencus pri io aŭ tio skribi aliaj kaj post ili denove
aliaj, nu, kaj almenaŭ io enradikiĝus. Ne ĉio, ne la tuta
instruo, sed tion ja prudenta homo eĉ ne postulas. Sufi-
ĉas, se li akceptigas almenaŭ unu aŭ du siajn ideojn. Tiel
oni ĝin faras, kara Benąnan, kaj alie ĝi ne estas ebla, se
oni volas reformi la mondon. Kun tio oni devas agi pa-
cience kaj delikate. Mi diras, ĝusta taktiko necesas; kia
vero, se ni ne scias ĝin akceptigi?
84
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Lia eraro estis ĝuste tio, ke li ne havis paciencon. Li
volis savi la mondon tuj tuj, kaj kontraŭ ties volo. Kaj tio
ne eblas, Benąnan. Li devis agi ne tiel rekte kaj haste.
La veron oni devas kontrabandi, oni devas ĝin ŝuteti po-
iome, ie peceton, tie peceton, por ke la homoj kutimiĝu
al ĝi. Kaj ne subite: disdonu ĉion, kion vi havas kaj tiaj
paroloj. Tio estas malbona metodo. Kaj li devus pli aten-
ti, kion li faras. Ekzemple, kiel li iris kun rimeno kontraŭ
la monŝanĝistoj en la templo — ili estas ja ankaŭ bonaj
Judoj, homido, kaj volas per io vivteni sin. Mi scias, ke
monŝanĝejoj ne apartenas en la templon, sed ili estis tie
de ĉiam, do kiaj ceremonioj? Li devis prezenti kontraŭ
ili plendon ĉe la sinedrio, kaj finite. La sinedrio eble
ordonus al ili, ke ili metu siajn tablojn je distanceto pli
malproksimen kaj ĉio estus en ordo. ĉiam estas grave,
kiel oni ion faras. Homo, kiu volas ion en la mondo atin-
gi, neniam devas perdi la kapon kaj devas sin regi, de-
vas ĉiam konservi sangmalvarman kaj sobran menson.
Kaj liaj mitingoj — vi scias, Benąnan, neniu instanco
ŝatas tion vidi. Aŭ, ke li lasis sin tiel bonvenigi, kiam li
venis en Jerusalemon; vi eĉ imagon ne havas, kiom da
malbona sango ĝi kaŭzis. Li devus altroti piede kaj sal-
uti ie, saluti tie — tiel oni devas tion praktiki, se oni vo-
las havi influon. Mi eĉ aŭdis, ke li igis sin regali de romia
doganisto, sed tion mi tute ne kredas, tian mallertaĵon
li tamen ne farus; jen kiaj malicaj klaĉoj. Kaj li devis ne
85
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
fari siajn miraklojn; per tio li nature koliziis. Mi petas
vin, al ĉiuj li ne povas helpi, kaj tiuj, al kiuj li faris neniun
miraklon, poste koleregas. Aŭ kun la virino adultinta —
tio laŭ inidiro vere okazis, Benąnan, kaj ĝi estis terura
eraro. Diri al la homoj juĝistaj, ke ankaŭ ili ne estas sen
kulpo — ĉu povus poste ekzisti en la mondo ia justico?
Mi diras al vi, nuraj eraroj. Li devis nur instrui kaj ne fari
miraklojn, li devis ne opinii sian instruon tiel ege laŭvor-
te, li devis ne voli ĝin tujtuje realigadi. Li mistaktike agis,
kara Benąnan; inter ni dirite, en multaj sferoj li povis
esti prava, sed lia taktiko estis erara; nu poste ĝi ne po-
vis alie finiĝi.
Ne cerbumu super tio, Benąnan; estas en ordo. Li
estis justa viro, sed se li volis savi la mondon, li devus
fari tion ne tiel radikale. Kio, ĉu li estis kondamnita raj-
te? Kia demando! Mi diras ja al vi, ke taktike li devis
malvenki!”
KAJAFAS
Sidiĝu, kara Benąnan, mi estas plene al via dispono.
Do vi volus scii, ĉu laŭ mia opinio tiu viro estis raj-
te krucumita. Estas simpla afero, kara sinjoro. Unue, ĝi
ne estas nia afero, ni ne kondamnis lin al morto, ni nur
transdonis lin al lia moŝto romia provincestro, ĉu? Kial
do ni alprenu ian respondecon, ĉu? Se li estis kondam-
86
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nita rajte, estas bone; se okazis al li maljustaĵo, do ĝi
estas kulpo de la Romianoj kaj ni povas tion iam imputi
debete al ilia konto. Tiel estas, kara Benąnan; tian afe-
ron ni devas rigardi politike. Almenaŭ mi, kiel ĉefpastro,
devas atenti tion, kiel ion politike taksi. Konsideru nur
tion, amiko: La Romianoj senigis nin de persono, kiu —
kiel mi tion diru? —, kiu pro iaj kaŭzoj ne estis al ni de-
zirinda; kaj ĉe tio la respondeco falas sur ilin —
Kion? Vi diras, kiuj estas la kaŭzoj? Benąnan, Ben-
ąnan, iel ŝajnas al mi, ke la nuntempa generacio ne
estas sufiĉe patriote konscia. ĉu vi ne komprenas, kiel
malutilas al ni, se iu atakas niajn agnoskatajn aŭtorita-
tojn, kiel estas la farizeoj kaj leĝistoj? Kion pensos pri ni
la Romianoj? Estas ja subfosado de la nacia memkon-
scio! Kontraŭe pro motivoj patriotaj ni devas subtenadi
ilian prestiĝon, se ni volas malhelpi tion, ke nia nacio
troviĝu sub fremdaj influoj! Kiu prenas de la Izraelidoj
la kredon pri farizeoj, laboras por la utilo de la Romia-
noj. Kaj tion ni aranĝis tiel, ke lin likvidis la Romianoj
mem: t i o n oni nomas politiko, Benąnan. Kaj nun
aperas diletantoj, kiuj zorgas, ĉu li estis ekzekutita raj-
te aŭ ne! Memoru, juna viro, la intereso de la patrio
estas super ĉiu rajto. Mi scias plej bone, ke niaj farizeoj
havas siajn erarojn; inter ni, unu kiel la alia estas nur ba-
bilulo kaj fripono — sed ni ne povas permesi al ni, ke iu
subfosadu ilian aŭtoritaton! Mi scias, Benąnan, ke vi
87
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
estis lia disĉiplo; plaĉis al vi lia instruo, ke ni amu niajn
proksimulojn kaj malamikojn kaj similaj paroloj; sed
diru mem, kiel tio helpos al ni Judoj?
Kaj ankoraŭ ion. Li devis ne diradi, ke li venis savi la
mondon kaj ke li estas Mesio kaj filo de dio aŭ kio. Mi
scias ja, ke li devenas el Nazareto — mi petas vin, kia do
savonto! Ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj memoras lin kiel
bubon de ĉarpentisto — kaj tiu homo volus rebonigi la
mondon? Ridinda ambicio! Mi estas bona Judo, Ben-
ąnan, sed neniu kredigos al mi, ke iu samlandano
povus savi la mondon. Ni ege trotaksus nin, homo. Mi
dirus nenion, se tiu estus Romiano aŭ Egipto; sed tia
Judeto el Galileo — estas ja ridinde! Li rakontu al iu alia,
ke li venis savi la mondon, sed ne al ni, Benąnan. Ne al
ni. Ne al ni.”
[1934]
88
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La krucumo
Kaj Pilato venigis Na˛umon, viron erudician pri his-
torio kaj doktan, kaj diris al li:
”Na˛umo, ege min ĉagrenas, ke via nacio fiksis al si
en la kapo krucumi tiun viron. Tondro sur vin, ĝi estas
ja maljustaĵo.”
”Se ne estus maljustaĵoj, ne estus historio,” diris Na-
˛umo.
”Mi volas havi kun tiu afero nenion komunan,” diris
Pilato. ”Diru al ili, ke ili ankoraŭ pripensu tion.”
”Estas jam malfrue,” diris Na˛umo. ”Mi sekvas la
eventojn nur laŭ libroj kaj tial mi ne iris rigardi la ekze-
kutan lokon; sed ĵus antaŭ momento alkuris de tie mia
tagservistino kaj rakontis, ke li jam estas krucumita kaj
pendas inter viro je dekstro kaj viro je maldekstro.”
Kaj malsereniĝis Pilato kaj kovris sian vizaĝon per la
manoj. Post momento li diris: ”Ni ne parolu do pri tio.
Sed ni petas vin, kion krimis tiu viro je dekstro kaj la viro
je maldekstro?”
”Mi eĉ ne scias,” respondis Na˛umo, ”unuj diras, ke
ili estas krimuloj, kaj aliaj, ke ili estas iaj predikantoj.
Kiom mi povas juĝi laŭ la historio, ili faris versimile ian
89
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
politikon; sed neniel mi povas kompreni, ke la nacio
krucumis ilin ambaŭ samtempe.”
”Mi ne komprenas vin,” diris Pilato.
”Estas jene,” diris Na˛umo. ”Iam homoj krucumas
tiun dekstre kaj alian fojon tiun maldekstre; ĉiam tiel
estis en la historio. ĉiu tempo havas aliajn martirojn.
Estas tempoj, kiam estas malliberigata aŭ krucumata tiu,
kiu batalas por sia nacio; kaj alian fojon estas vico de tiu,
kiu diras, ke oni devas batali por malriĉuloj kaj sklavoj.
Ambaŭ alternas kaj ĉiu havas sian tempon.”
”Ho,” diris Pilato. ”Do vi krucumas ĉiun, kiu klopodas
realigi ion honestan.”
”Preskaŭ,” diris Na˛umo. ”Sed tamen estas hoketo ĉi
tie. Iam vi dirus, ke la homoj pli klopodas pri malamo al
la aliaj ol pri tio bona, kion ili predikas. La homoj estas
ĉiam krucumataj pro io bela kaj granda. Tiu kiu ĵus nun
estas sur la kruco, oferas sian vivon por granda afero;
sed tiu, kiu ĝin trenas al la kruco kaj alnajlas, tiu, Pila-
to, estas malbona kaj sovaĝa kaj ege malbela je ekrigar-
do. Pilato, nacio estas granda kaj bela afero.”
”Almenaŭ la nia, la Romia,” diris Pilato.
”Kaj ankaŭ la nia,” diris Na˛umo. ”Sed ankaŭ juste-
co al malriĉuloj estas granda kaj bela afero. Nur bedaŭ-
rinde la homoj preskaŭ sufokiĝas de malamo kaj kole-
remo pro grandaj kaj belaj aferoj; kaj la aliaj iras foje kun
tiu kaj foje kun alia kaj ĉiam helpas krucumi tiun, kies
90
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
vico ĵus estas; aŭ ili nur rigardas tion kaj diras al si: Prave
li meritas, li devis iri kun nia partio.”
”Kial do,” diris Pilato, ”ili krucumas tiun en la mezo?”
”Jen la afero,” diris post tio Na˛umo. ”Se venkus tiu
je maldekstro, li krucumus tiun dekstre, sed tiun en la
mezo ankoraŭ pli frue. Memkomprene estas ankaŭ eble,
ke estiĝusąoso kaj bataloj; tiam tiu dekstre kaj tiu mal-
dekstre kune krucumus tiun, kiu estas en la mezo, ĉar li
ne decidiĝis, kontraŭ kiu el la du li iros. Se vi ascendus
tegmenton de via domo, vi vidus la kampon Hakelda-
man: malamo maldekstre, malamo dekstre, kaj inter ili
tiu, kiu volis tion rebonigi per amo kaj racio, kiel estas
dirate pri li. Kaj krome vi vidus amason da homoj, kiuj
nur rigardas, manĝante dume tagmanĝon, kiun ili kun
si prenis. Iel mallumiĝas; nun ĉiuj kuros galope hejmen,
por ke ilia vesto ne tramalsekiĝu.”
Kaj kiam estis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta
lando ĝis la naŭa horo. Je la naŭa horo vokis tiu en la
mezo per voĉo granda dirante: ” Elói, Elói, lama saba˛-
*tani? *” Kaj jen, la kurteno de la sanktejo ŝiriĝis en du pe-cojn, de supre ĝis malsupre, kaj la tero tremis kaj la ro-
koj diskrevis.
[1927]
91
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La vespero de Pilato
Tiun tagon Pilato vespermanĝis kun sia adjutanto; li
estis juna leŭtenanto Suza, naskdevena el Kirenai-
ko. Suza eĉ ne rimarkis, ke la provincestro estas iel silen-
tema, kaj gaje babilis ĝojigita pro tio, ke la unuan fojon
en la vivo li travivis tertremon.
”Kiel ĝi estis gajega,” li laŭtis ĉe la manĝo. ”Kiam post
la tagmanĝo fariĝis la mallumo, mi kuris eksteren rigar-
di, kio okazas. Sur la ŝtuparo ŝajnis al mi, ke miaj piedoj
ial stumblis aŭ deglitis aŭ io simila — nu, ridinde estis;
je mia animo, ekscelenco, neniam dum mia vivo mi pen-
sus, ke ĉio ĉi estas la tuta tertremo. Kaj antaŭ ol mi pre-
terpasis angulon, jam kontraŭ mi galope kuris iuj civilu-
loj okulegantaj kaj kriantaj: ’Tomboj malfermiĝas kaj ro-
koj diskrevas!’ Dio helpu, mi diris al mi, ĉu eble tertre-
mo? Homido, mi diras al mi, vi havas bonŝancon! Tio
estas ja sufiĉe rara fenomeno, ĉu?”
Pilato jesis. ”Foje mi jam vidis tertremon,” li diris.
”Estis en Cilicio, atendu, pasos jam dek sep jaroj de tiam
— aŭ kiom. Tiam ĝi estis pli granda.”
”Finfine nenio okazis,” voĉis Suza senzorge. ”Apud la
pordego al Hakeldam falis peco da roko — jes, kaj sur la
92
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tombejo malfermiĝis kelke da tomboj. Mi miras, ke ĉi tie
oni enterigas tiel malprofunden, apenaŭ unu ulnon.
Dum somero ja fetoras el ili.”
”Kutimo,” murmuris Pilato. ”Ekzemple en Persio oni
tute ne enterigas. Oni metas kadavron sub la sunon kaj
prete.”
”Tio estus malpermesenda,” opiniis Suza. ”Pro higie-
naj kaŭzoj aŭ simile.”
”Malpermesi,” murmuris Pilato. ”Vi devus al ili senĉe-
se ion ordonadi aŭ malpermesadi; tio estas malbona po-
litiko, Suza. Nur ne miksiĝi en iliajn aferojn — almenaŭ
estas trankvilo. Se vi volas vivi kiel brutoj, do vivu! A˛,
Suza, mi jam vidis multajn landojn.”
”Sed tion mi ŝatus scii,” revenis Suza al sia plej gran-
da intereso, ”kio kaŭzas la tertremon. Eble estas subte-
re iaj kavaĵoj, kiuj subite ŝutiĝas. Sed kial ĉe tio malhe-
liĝis la firmamento? Tio estas por mi nekomprenebla. Ja
matene estis tia ordinara, hela tago.”
”Mi petas pardonon,” aŭdiĝis la maljuna Papadokitis,
Greko el Dodekanezo, kiu estis ilin priservanta. ”¯i es-
tis atendebla jam de hieraŭ, sinjoro. Hieraŭ estis tia ruĝa
sunsubiro, sinjoro, kaj mi diris al la kuiristino, ’Miriam,
morgaŭ estos tempesto aŭ ciklono.’ ’Kaj min,’ diras Mi-
riam, ’doloras la lumbo.’ Io estis atendebla, sinjoro. Mi
petas pardonon.”
”Io estis atendebla,” diris Pilato enpense. ”Sciu, Suza,
93
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
hodiaŭ mi ankaŭ ion atendis. De la mateno, kiam mi al
i l i transdonis tiun viron el Nazareto — mi devis lin al
ili transdoni, ĉar la politiko de Romio principe ne miksas
sin en hejmajn aferojn, memoru, Suza, ju malpli la ho-
moj devas kontakti kun ŝtata aŭtoritato, des pli facile ili
ĝin toleras — ĉe Jovo, kie mi ĉesis?”
”ĉe la viro el Nazareto,” helpis al li Suza.
”ĉe la viro el Nazareto. Sciu, Suza, iomete mi inte-
resiĝis pri li, li fakte naskiĝis en Betlehemo — mi pensas,
ke la ĉi tieaj indiĝenoj kulpiĝis kontraŭ li pri justica mur-
do, sed tio estas ilia afero; se mi ne donus lin al ili, ili
certe disŝirus lin, kaj la romia administrado nur spertus
fiaskon. Sed atendu, ĉi tio ne apartenas al la afero. Al mi
diris Anas, ke tiu homo laŭdire estis danĝera; onidire,
kiam li naskiĝis, venis paŝtistoj al Betlehemo kaj riveren-
cis al li kiel al iu reĝo. Kaj antaŭ nelonge oni bonvenigis
lin ĉi tie kiel iun triumfanton. Tion mi ne povas kompre-
ni, Suza. Tamen nur mi estus atendinta —”
”Kion vi atendus?” memorigis lin Suza post momen-
to.
”Ke eble venos liaj Betlehemanoj. Ke ili ne lasos lin en
la manaĉoj de la ĉi tieaj intriguloj. Ke ili venos al mi kaj
diros: ’Sinjoro, li estas nia homo kaj ion por ni signifas;
do ni venas por diri al vi, ke ni staras ĉe li kaj ne lasos
fari maljustaĵon al li.’ — Suza, mi preskaŭ antaŭĝojis je
la homoj el la montoj; mi estas ĝisgorĝe sata de ĉi tieaj
94
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
buŝklakuloj kaj procesemuloj — Kaj mi dirus al ili:
’Dank’ al Dio, Betlehemanoj, mi atendis vin. Pro li — kaj
pro vi kaj via lando. Al ĉifonoj sur bastono oni ne povas
regi; regi oni povas nur al viroj kaj ne al buŝuloj. El ho-
moj, kiaj vi, oni faras soldatojn, kiuj ne subiĝas; el ho-
moj, kiaj vi estas, oni faras naciojn kaj ŝtatojn. Oni diras
al mi, ke tiu via samlandano vivigas mortintojn. Mi pe-
tas vin, kion kun mortintoj? Sed vi estas ĉi tie, kaj mi
vidas, ke tiu viro scias vivigi ankaŭ vivantojn: ke li suges-
tis al vi ion kiel fidelecon kaj honoron kaj — ni Romia-
noj tion nomas Virtus, mi ne scias, kiel ĝi estas nomata
en via lingvo, Betlehemanoj, sed ĝi estas en vi. Mi pen-
sas, ke tiu homo ankoraŭ sukcesos. Estus domaĝe pri li!”
Pilato silentiĝis kaj distre forbalais de sur la tablo pa-
nerojn. ”Nu, ili ne venis,” li murmuris. ”A˛, Suza, kia
vanaĵo estas la regado!”
95
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La kredo de Pilato
Respondis Jesuo: Por tio mi naskiĝis kaj venis en la
mondon, ke mi atestu pri la vero. ĉiu, kiu estas el la
*vero, aŭskultus mian voĉon. *
Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian
*kulpon. *
(Ev. de sankta Johano, 18., 37-38)
ĉe vesperiĝo iu viro estimata en la urbo, kaj nomata Jo-
zefo el Arimateo, kiu estis ankaŭ disĉiplo de Kristo, ve-
nis al Pilato kaj petis lin, ke tiu donu al li la korpon de
Jesuo. Pilato konsentis kaj diris: ”Li estis ekzekutita sen-
kulpa.”
”Vi mem permesis mortigi lin”, rediris Jozefo.
”Jes, permesis,” respondis Pilato, ”kaj oni cetere pen-
sas, ke mi faris tion pro timo antaŭ la kelkaj kriuloj kun
ilia Barabaso. Se mi sendus kontraŭ ilin kvin soldatojn,
ili estus silentaj. Sed pri tio ne temas, Jozefo el Arima-
teo.”
”Pri tio ne temas,” li diris post momento. ”Sed kiam
mi parolis kun li, mi vidis, ke post tempeto liaj disĉiploj
96
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
krucumados aliajn; en nomo de lia nomo, en nomo de
lia vero ili krucumados kaj martirigados ĉiujn aliajn,
mortigados aliajn verojn kaj levados sur ŝultrojn aliajn
Barabasojn. Tiu homo parolis pri la vero. Kio estas la
vero?
Vi estas stranga nacio multe parolanta. Vi havas nur-
nurajn farizeojn, profetojn, savontojn kaj aliajn sekta-
nojn. ĉiu farinto de iu vero, malpermesas ĉiujn aliajn
verojn. Same, se meblisto, kiu faris novan seĝon, mal-
permesus sidi sur aliaj seĝoj, kiujn iu ajn faris antaŭ li.
Kvazaŭ per tio, ke nova seĝo estas farita, estus nuligitaj
ĉiuj malnovaj seĝoj. Finfine estas eble, ke la nova seĝo
estas pli bona, bela kaj komforta ol la ceteraj; sed kial, ĉe
ĉiuj diabloj, homo laca ne povus sidigi sin sur kiu ajn aĉa
anobia aŭ ŝtona seĝo? Estante laca kaj deprimita, li be-
zonas respiron; kaj vi lin tute perforte tiras for de la si-
dilo, sur kiun li sinkis, por ke li transsidiĝu sur la vian.
Mi ne komprenas vin, Jozefo.”
”La vero,” rediris Jozefo el Arimateo, ”ne estas kiel
seĝo kaj ripozo; pli eble ĝi estas kvazaŭ ordono diranta:
Iru tien kaj tien, faru tion kaj tion; venku malamikon,
konkeru tiun urbon, punu perfidon kaj simile. Kiu ne
obeas tiun ordonon, estas perfidulo kaj malamiko. Tiel
statas kun la vero.”
”A˛, Jozefo,” diris Pilato, ”vi scias ja, ke mi estas sol-
dato kaj travivis plejparton de mia vivo inter soldatoj.
97
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ĉiam mi estis obea al ordono, sed ne tial, ĉar ĝi estus
vero. Vero estis, ke mi estis laca aŭ soifa; ke mi sopiris
pri la patrino aŭ gloro; ke tiu soldato ĵus pensas pri sia
edzino kaj alia pri sia kampo aŭ jungitaro. Vero estis, ke
se ne ekzistus ordono, neniu el la soldatoj irus mortigadi
aliajn homojn same lacajn kaj malfeliĉajn. Kio do estas
la vero? Mi kredas, ke mi estas pli proksima al la vero,
pensante pri la soldatoj, kaj ne pri la ordono.”
”La vero ne estas ordono de komandanto,” respondis
Jozefo el Arimateo, ”sed ordono de racio. Vi vidas ja, ke
tiu kolono estas blanka; se mi asertus al vi, ke ĝi estas
nigra, tio estus kontraŭ via racio kaj vi ne permesus tion
al mi.”
”Kial ne?” diris Pilato. ”Mi dirus al mi, ke vi estas eble
terure malfeliĉa kaj nubmensa, vidante blankan kolonon
nigra; mi provus gajigi vin; vere, mi interesiĝus pri vi
multe pli ol antaŭe. Kaj se ĝi estus nurnura eraro, mi
dirus al mi, ke en via eraro estas same multe el via ani-
mo kiel en via vero.”
”Ne ekzistas m i a vero,” diris Jozefo el Arimateo.
”Ekzistas nur unu sola vero por ĉiuj.”
”Kaj kiu ĝi estas?”
”Tiu, kiun mi kredas.”
”Do vidu,” parolis Pilato malrapide. ”¯i estas tamen
nur v i a vero. Vi estas kiel malgrandaj infanoj, kiuj kre-
das, ke la tuta mondo finiĝas kun ilia horizonto, kaj ke
98
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
trans ĝi ekzistas nenio. La mondo estas granda, kaj en ĝi
estas loko por multaj objektoj. Mi pensas, ke ankaŭ en
realeco estas loko por multaj veroj. Rigardu, mi estas
fremda en ĉi tiu regiono kaj mia hejmo estas malprok-
sime trans la horizonto; kaj tamen mi ne dirus, ke ĉi tiu
regiono estas neĝusta. Egale fremda estas al mi la in-
struo de via Jesuo; ĉu mi do asertu, ke ĝi estas neĝusta?
Mi pensas, Jozefo, ke ĉiuj regionoj estas ĝustaj; sed la
mondo devas esti ege vasta, por ke ili ĉiuj trovu lokon
apud si kaj post si. Se Arabio devus esti metita sur la
saman lokon, kie estas Poncio, tio ne estus memkom-
prene ĝusta. Kaj same estas koncerne la verojn. Oni
devus fari la mondon treege granda, ampleksa kaj libe-
ra, por ke ĝi entenu ĉiujn efektivajn verojn. Kaj mi pen-
sas, Jozefo, ke ĝi estas tia. Ascendinte tre altan monton,
vi vidas, ke la aĵoj kunfandiĝas kaj iel egaliĝas al unu
ebeno. De sur iu alto ankaŭ la veroj kunfandiĝas. La
homo kompreneble ne vivas kaj ne povas vivi sur alta
monto; al li sufiĉas, ke li vidas de proksime sian domon
aŭ kampon, ambaŭ plenaj de veroj kaj aĵoj; tie estas lia
ĝusta loko kaj agadejo. Sed de tempo al tempo li povas
rigardi la montojn aŭ ĉielon kaj diri al si, ke de tie liaj
veroj kaj aĵoj tamen ekzistas, kaj nenio estas de ili ŝteli-
ta, sed ke ili kunfandiĝas kun io multe pli larĝa, kio jam
ne estas lia posedaĵo. Korligiĝi al ĉi tiu vasta spektaklo
kaj dume kulturi sian etan kampon, tio, Jozefo, estas
99
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
preskaŭ io kiel diservo. Kaj mi pensas, ke la Patro ĉiela
de tiu koncerna homo vere ie ekzistas, sed ke li tute bo-
ne akordiĝas kun Apolono kaj aliaj dioj. Parte ili trape-
netras unu la alian kaj parte ili najbaras. Rigardu, sur la
ĉielo estas ege multe da spaco. Mi ĝojas, ke tie ankaŭ
estas la Patro ĉiela.”
”Vi estas nek varma nek malvarma,” diris Jozefo el
Arimateo, leviĝante. ”Vi estas nur varmeta.”
”Tia mi ne estas,” respondis Pilato. ”Mi kredas, kre-
das, ardege kredas, ke la vero ekzistas kaj ke la homo ĝin
ekkonas. Estus stulte pensi, ke la vero estas nur por tio,
ke la homo ĝin ne ekkonu. Li konatiĝas kun ĝi, jes; sed
kiu? Mi aŭ vi, aŭ eble ĉiu? Mi kredas, ke ĉiu havas sian
parton en ĝi; ankaŭ tiu, kiu diras jes, kaj tiu diranta ne.
Se ili du kuniĝus kaj komprenus unu la alian, estiĝus per
tio la tuta vero. Jes kaj ne kompreneble ne estas ligeblaj,
sed la homoj povas ĉiam unuiĝi; pli da vero estas en la
homoj ol en la vortoj. Mi havas pli da kompreno por ho-
moj ol por ties veroj; sed ankaŭ en tio estas kredo, Jozefo
el Arimateo, ankaŭ por tio necesas konservi sin en en-
tuziasmo kaj ekstazo. Mi kredas. Nepre sendube mi kre-
das. Sed kio estas la vero?”
[1920]
100
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Imperiestro Diokleciano
ĉi tiu historio estus certe pli efika, se ĝia heroino
estus filino de Diokleciano aŭ iu juneca kaj virga
estaĵo: sed bedaŭrinde pro kaŭzoj de historia vero estas
ŝi fratino de Diokleciano, multaĝa kaj digna matrono,
laŭ opinio de la imperiestro iom histeria kaj afekta, kiun
la maljuna tirano certagrade timis. Tial, kiam ŝi anoncis
sin al li, li interrompis la aŭdiencon kun la landestro de
Cireno (al kiu li per fortaj vortoj estis montranta sian
malplaĉon) kaj iris renkonte al ŝi ĝis la pordo.
”Nu, kio, Antonia?” li laŭtis familiare. ”Kion vi ŝatus?
ĉu vi havas denove iujn bruldamaĝitojn? Aŭ mi faru ion
kontraŭ la turmentado de rabobestoj en la cirko? Aŭ vi
volas enkonduki moralan edukadon en la legioj? Do
malkaŝu tion, rapide, kaj sidiĝu.”
Sed Antonia restis staranta. ”Diokleciano,” ŝi komen-
cis preskaŭ solene, ”ion mi d e v a s diri al vi.”
”Ha,” diris la imperiestro rezigne kaj frotis la nukon.
”Sed ĉe Jovo, mi havas ĝuste hodiaŭ tiom por fari! ĉu ĝi
ne povus esti prokrastita ĝis alia fojo?”
”Diokleciano,” daŭrigis necedeme lia fratino, ”mi ve-
101
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nas diri al vi, ke vi jam d e v a s ĉesigi la persekutadon de
la kristanoj.”
”Mi petas vin,” grumblis la maljuna imperiestro, ”kial
tiel subite — post preskaŭ tricent jaroj —” Li rigardis
atente la emociitan matronon; ŝi aspektis patose kun siaj
severaj okuloj kaj spasme interplektitaj manoj, kiujn po-
dagro kurbigis. ”Nu bone,” li rapidis diri, ”ni povas tion
priparoli; sed unue estu tiel bona kaj sidiĝu.”
Antonia senvole obeis kaj sidiĝis sur rando de seĝo;
sekve de tio ŝi iom perdis la bataleman pozon, etiĝis kaj
konfuziĝis; ŝiaj buŝanguloj moliĝis pro ploro. ”Tiuj ho-
moj estas tiel sanktaj, Diokleciano,” ŝi elpuŝis el si, ”kaj
tiel bele kredas — Mi scias, se *vi * ilin konus — Diokleci-
ano, vi *devas * ilin ekkoni! Vi vidos, ke … ke poste vi ha-
vos pri ili tute alian opinion —”
”Sed mi ne havas ja pri ili malbonan opinion,” kon-
traŭis Diokleciano milde. ”Mi scias ja, ke tio, kion oni
diras pri ili, estas babilaĉo kaj kalumnioj. Tion elpensas
pri ili niaj aŭguristoj — vi scias, konkurenca envio kaj tiel
plu. Mi igis tion enketi kaj aŭdas, ke tiuj kristanoj cete-
re estas tute bravaj homoj. Tre bonkondutaj kaj ofere-
maj.”
”Do kial vi tiom persekutas ilin?” demandis Antonia
miregante.
Diokleciano levis iomete la brovojn. ”Kial? Mi petas
vin, tia demando! De ĉiam oni tion faris, ĉu? Kaj dume
102
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ne estas videble, ke ili malpliiĝadus. La paroloj pri ilia
persekutado estas terure troigitaj. Kompreneble, iam-
tiam mi devas kelkajn por ekzemplo puni —”
”Kial?” ripetis la matrono.
”Pro politikaj kaŭzoj,” diris la maljuna imperiestro.
”Rigardu, mia kara, mi povus citi al vi aron da kaŭzoj.
Ekzemple, ke la popolo tion deziras. *Pro primo * tio forturnas ĝian atenton for de aliaj aferoj. Pro secundo, tio do-
nas al ĝi sekuran konscion, ke ĝi estas regata per forta
mano. Kaj *pro tertio * tio estas ĉi tie kvazaŭ nacia kutimo.
Mi diras al vi, neniu prudenta kaj responsa ŝtatulo tuŝas
superflue la aferojn de kutimo. Tio vekas nur senton de
necerteco kaj — hm — de ia kaoso. Mia ora, dum mia
regado mi jam faris pli da novaĵoj ol iu alia. Sed tio de-
vis esti. Kio ne devas esti, tion mi ne faros.”
”Sed la justeco, Diokleciano,” diris mallaŭte Antonia,
”la justeco devas esti. Mi postulas de vi nur la justecon.”
Diokleciano skuetis la ŝultrojn. ”La persekutado de
kristainoj estas justa, ĉar ĝi respondas al validaj leĝoj. Mi
scias, kion vi havas sur la lango: ke mi povus la leĝojn
nuligi. Mi povus, sed mi ne faros. Kara Antonjo, memo-
ru, minima non curat praetor; mi ne povas zorgi pri tlaj
bagateloj. Afable konsideru, ke sur mi pezas la tuta ad-
ministrado de la regno; kaj knabino, mi ĝin refaris de la
fundamento. Mi rekonstruis la konstitucion, mi reformis
la senaton, centralizis la administradon, reorganizis la
103
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tutan burokrataron, nove dividis la provincojn, reguligis
ilian administran sistemon — ĉio ĉi estas aferoj, kiuj
d e v i s realiĝi en la intereso de la ŝtato. Vi estas virino
kaj ne komprenas tion; sed la plej gravaj taskoj de ŝta-
tulo estas la administraj. Diru mem, kion signifas tiuj
kristanoj kompare al — ni diru kompare al fondo de reg-
na financa kontrolo? Tio estas bagateloj.”
”Sed vi, Diokleciano,” elspiris Antonia, ”vi povus tion
tiel facile aranĝi —”
”Mi povus. Kaj ankaŭ ne povus,” diris la imperiestro
decide. ”Mi restarigis la tutan regnon sur novaj adminis-
traj fundamentoj — kaj la homoj preskaŭ ne scias pri tio.
ĉar mi lasis al ili iliajn kutimojn. Se mi donas al ili tiujn
kelkajn kristanojn, ili havas la impreson, ke ĉio restas
sama kaj ili ne ĝenas. Mia ora, ŝtatulo devas scii, ĝis kie
li povas kuraĝi kun sia reformado. Jen la afero.”
”Do nur tial,” diris la matrono amare, ”nur tial, por ke
vin lasu en la paco ĉi tieaj gapuloj kaj kriuloj —”
Diokleciano grimacis. ”Se vi volas, do ankaŭ tial. Sed
mi diros al vi, ke mi legis librojn de tiuj viaj kristanoj kaj
iome ankaŭ pri ili meditis.”
”Kaj kion malbonan vi trovis ĉe ili?” envortigis Anto-
nia impete.
”Kion malbonan?” diris la imperiestro enpense. ”Ma-
le, ian kernon ĝi havas. La amo kaj ĉio alia — ekzemple
la malrespekto al la mondana vantaĵo. — Verdire tio es-
104
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tas tute belaj idealoj, kaj se mi ne estus imperiestro —
Sciu, Antonjo, kelkaj aferoj en ilia instruo treege plaĉis
al mi; nur se mi havus pli da tempo — kaj povus pensi
pri mia animo —” La maljuna imperiestro incitite frapis
per manplato la tablon. ”Sed estas absurde. Politike ab-
solute neeble. Nerealigeble. ĉu estas eble fari Dian Reg-
non? Kiel oni ĝin administru? Per la amo? Per Dia vor-
to? Mi ja konas la homojn, ĉu? Politike ĝi estas instruo
tiel nematura kaj nerealigebla, ke — ke — ke ĝi estas pre-
skaŭ puninda.”
”Sed ili ja neniun politikon faras,” defendis ilin Anto-
nia fervore. ”Kaj iliaj sanktaj libroj tuŝas politikon eĉ ne
per unu vorto!”
”Por praktika ŝtatulo,” diris Diokleciano, ”ĉio estas
politiko. ĉio havas politikan signifon. ĉiu penso devas
esti taksata politike, kiel oni ĝin realigu, kion fari el ĝi,
al kio ĝi kondukus. Tagojn kaj noktojn mi cerbumis su-
per tio, kiel estus politike realigebla la kristana instruo;
kaj mi vidas, ke ĝi estas neebla. Mi diras al vi, ke krista-
na ŝtato povus ekzisti eĉ ne unu monaton. Mi petas vin,
ĉu estas kristane fondebla armeo? ĉu estas kristane ko-
lektebla imposto? ĉu povus ekzisti en kristana socio iuj
sklavoj? Mi havas miajn spertojn, Antonjo: eĉ ne unu
jaron, eĉ ne unu monaton oni povus regi laŭ la kristanaj
principoj. Tial la kristanismo neniam enradikiĝos. ¯i po-
vas esti kredo de metiistoj kaj sklavoj, sed neniam, ne-
105
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
niam ĝi povas esti ŝtata religio. Tio estas nepensebla.
Sciu, tiuj iliaj opinioj pri posedaĵo, pri proksimulo, pri
malakcepteblo de ĉia perforto kaj tiel plu, tio estas be-
laj, sed praktike neeblaj aferoj. Por reala vivo, Antonjo,
ili ne taŭgas. Do diru, kion kun ili?”
”Eble ne realigebla,” flustris Antonia, ”sed pro tio ja ili
ne estas krimaj.”
”Krima,” diris la imperiestro, ”estas, kio malutilas al la
ŝtato. Kaj la kristanismo paralizus la suveneran poten-
con de la ŝtato. Tio ne estas ebla. Mia ora, la plej alta
potenco devas esti en ĉi tiu kaj ne en la transa mondo.
Se mi diras, ke kristana ŝtato ne estas principe ebla, tio
signifas kun logika neceso, ke la ŝtato ne povas toleri la
kristanismon. Responsa politikisto devas sobre stariĝi
kontraŭ nesanaj kaj nerealigeblaj revoj. Cetere ili estas
nur ˛imeroj de frenezuloj kaj sklavoj —”
Antonia leviĝis, peze anhelante. ”Diokleciano, volu do
scii tion: mi iĝis kristanino.”
”ĉu vere?” ekmiris milde la imperiestro. ”Nu, kial ne?
Mi diras ja, ke ĝi havas ian kernon; kaj dum ĝi restos via
privata afero — Ne pensu, Antonjo, ke mi ne havas
komprenon por tiaj aferoj. Ankaŭ mi volus esti ankoraŭ
unufoje homa animo; mi ŝatus, Antonjo, surhokigi mian
imperion kaj politikon kaj ĉion … — nome nur kiam mi
finfaros la reformon de la regna administrado kaj tiajn
aferojn; kaj poste, poste mi irus ien en provincon — kaj
106
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
studus Platonon — Kriston — Markon Aŭrelion — kaj
tiun ilian Paŭlon aŭ kiel li estas nomata — Sed nun, par-
donu; mi havas iajn politikajn konferencojn.”
[1932]
107
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Atilo
Matene kuriero alportis el la rando de la arbaro in-
formon, ke sudoriente flagris dum la nokto fajra
inundo. Tiun tagon denove malvarme, malseke nebulis,
la malsekaj ŝtipoj eĉ ne volis bruli; tri homoj el la areto
kaŝita en la ravino mortis pro sanga lakso. ĉar estis jam
nenio por manĝo, du viroj ekiris al paŝtistoj en la trans-
arbaro; ili revenis malfrue posttagmeze, tramalsekaj kaj
morte lacaj; apenaŭ oni sciiĝis de ili, ke estas malbone:
la ŝafoj pereas kaj la bovinoj pufiĝas; la paŝtistoj ilin ata-
kis klabe kaj tranĉile, kiam unu el ili volis forkonduki
sian propran gunon, kiun li konfidis al ili antaŭ la fuĝo
en la arbarojn.
”Ni preĝu,” diris la paroęstro, suferanta pro disente-
rio. ”La Eternulo kompatos nin.”
”Kriste eleison,” komencis muĝi la deprimita aro. Tiu-
momente eksplodis akresona kverelo inter virinoj, io pro
lana ĉifono.
”Kio denove okazas, damnaj virinaĉoj,” ekkriegis la
vilaĝestro kaj iris vipobati la virinojn. Per tio mildiĝis la
senkonsila streĉo, la viroj komencis denove senti sin kiel
viroj.
108
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”ĉi tien la ĉevaluloj ne venos,” opiniis iu barbulo.
”Nepre ne en ĉi tiujn ravinojn, tra ĉi tiu arbustaĵo —
Onidire ili havas ĉevalojn malgrandajn kaj malgrasegajn
kiel kaprinojn.”
”Mi dirus,” oponis iu ekscitita vireto, ”ke ni devis resti
en la urbo. Tiom ni pagis por la muregoj … Por tiu mono
ni povis ja havi ĉieltuŝajn muregojn, ĉu?”
”Memkomprene,” mokis ftiza bakalaŭro. ”Por tiu
mono povis esti muregoj el kukoj. Iru formordi peceton
— multaj homoj, homido, el tio satmanĝegis; eble tie
restis ankaŭ io por vi.”
La vilaĝestro averte eksnufis; la interparolo evidente
ne konvenis ĉi tie.
”Mi dirus,” persistis ĉe sia ideo la incitita civitano, ”ke
kavalerio kontraŭ tiaj bastionoj … Ne enlasi ilin en la
urbon, kaj prete. Kaj ni povis esti ekster danĝero.”
”Do revenu en la urbon kaj rampu liten,” konsilis al li
la barbulo.
”Kion mi farus tie sola,” oponis la incitita homo. ”Mi
nur diras, ke ni devis resti en la urbo kaj defendi nin. Mi
havas ja rajton diri, ke okazis eraro, ĉu? Tiom kostis al
ni la muregoj, kaj poste oni diras al ni, ke ili taŭgas por
nenio! Do, mi petas!”
”Estu tiel aŭ tiel,” diris la paroęstro, ”ni devas fidi
dian helpon. Homidoj, ja tiu Atilo estas nur pagano —”
109
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Dia vipo,” aŭdiĝis mona˛o tremanta pro febro. ”Dia
puno.”
La viroj mishumore eksilentis. Tiu febra mona˛o nur
senĉese predikus kaj li eĉ ne apartenas al la komunumo.
Por kio ni havas nian paroęstron? pensis la viroj. Tiu
estas nia, li fidas al ni kaj ne insultas tiom pro niaj pekoj.
Kvazaŭ ni estus tiom pekintaj, pensis la viroj ĉagrene.
La pluvo ĉesis, sed pezaj gutoj ankoraŭ plu susuris
sub la arbovolbo. Dio, Dio, Dio, ĝemis la paroęstro tur-
mentata de sia malsano.
Vespere pikedo altrenis mizeriĝintan junulon; laŭdi-
re li estas fuĝinto el oriento, el la okupita teriforio.
La vilaĝestro pufiĝis kaj komencis enketi la fuĝinton;
li evidente opiniis, ke tia oficialaĵo devas okazi kiel eble
plej severe. Jes, diris la junulo, la Hunnoj estas jam prok-
simume nur dek kvin mejlojn de ĉi tie kaj pluavancas
malrapide; ili okupis lian urbon, ĉu li vidis ilin, ne, Ati-
lon ne — sed li vidis alian generalon, tian dikan. ĉu ili
forbruligis la urbon? Ne, ne forbruligis; tiu generalo el-
donis proklamon, ke al la civila loĝantaro nenio okazos,
sed ke la urbo devas doni furaĝon, provianton kaj aliajn
diversaĵojn. Kaj ke la loĝantaro devas sin deteni de ĉia
malamika konduto kontraŭ la Hunnoj, alie oni uzos la
plej severajn reprezaliojn.
”Sed tiuj paganoj ja murdas ankaŭ virinojn kaj infa-
nojn,” asertis kun certeco la barbulo.
110
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Laŭdire ne, diris la junulo. ĉe ili onidire ne. Li mem
estis kaŝita en pajlo, sed kiam la panjo diris al li, ke laŭ-
dire la Hunnoj rekrutigos la junajn virojn kiel brutpelis-
tojn, li nokte fuĝis. Jen ĉio, kion li scias.
La viroj estis malkontentaj. ”Estas ja konate,” dekla-
ris iu, ”ke ili forhakas la manojn de beboj kaj kion ili fa-
ras al la virinoj, tio tute ne estas direbla.”
Mi ne scias pri io simila, diris la junulo, kvazaŭ sen-
kulpige. Almenaŭ en lia loko tio ne estis laŭdire tiel mal-
bona. Kaj kiom da tiuj Hunnoj estas? Laŭdire ducent,
versimile ne pli.
”Vi mensogas,” ekkriis la barbulo. ”Tion ja ĉiu scias,
ke ili estas pli ol kvincent mil. Kaj kien ili venas, tie ili
ĉion formurdas kaj forbruligas.”
”Ili fermas la homojn en garbejojn kaj tie ilin brul-
mortigas,” diris alia.
”Kaj la infanojn ili alpikas sur lancojn,” rimarkigis la
tria indigne.
”Kaj rostas ilin super fajro,” aldonis la kvara kun naz-
kataro. ”Paganoj damnaj!”
”Dio, Dio,” ĝemis la paroęstro. ”Dio kompatu nin!”
”Vi estas iel stranga,” diris la barbulo suspekte al la
junulo. ”Kiel vi povas diri, ke vi vidis la Hunnojn, se vi
estis kaŝita en pajlo?”
”La panjo vidis ilin,” balbutis la junulo, ”kaj ŝi porta-
dis al mi manĝaĵon en la subtegmenton —”
111
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Vi mensogas,” ektondris la barbulo. ”Ni scias ja, kien
la Hunnoj venas, tie ili formanĝegas ĉion kiel lokustoj.
Eĉ foliaro sur arboj ne restas post ili, ĉu vi komprenas?”
”Dio en la ĉielo, Dio en la ĉielo,” komencis histerie
ĝemi ekscitita civitano. ”Kaj kial, kial ĝi okazas? Kiu kul-
pas pri tio? Kiu enlasis ilin al ni? Ni estas tiom pagintaj
por la armeo … Dio en la ĉielo!”
”Kiu enlasis ilin ĉi tien?” aŭdiĝis moke la bakalaŭro.
”Vi ne scias tion? Demandu la bizancan sinjoron impe-
riestron, kiu alvokis la flavajn simiojn ĉi tien! Homido,
hodiaŭ jam ĉiu scias, kiu financas la popolmigradonl
Tion oni nomas alta politiko, ĉu vi scias?”
La urbestro serioze eksnufis. ”Stultaĵoj. La afero estas
tute alia. Ili versimile, tiuj Hunnoj, hejme mortaĉadis pro
malsato … kanajlaro pigra … labori ĝi ne scias … neniun
civilizon ĝi havas … kaj volas satmanĝegi. Tial ili iras
kontraŭ nin … por elumi de ni … la fruktojn de nia labo-
ro. Nur ŝteli, dividi la rabaĵon … kaj plu marŝi, kanajloj!”
”Ili estas malkleraj paganoj,” diris la paroęstro. ”So-
vaĝa kaj necivilizita popolo. La Sinjoro tiel nur provas
nin; ni preĝu kaj esprimu dankon kaj denove estos
bone.”
”Dia plago,” komencis denove ekzalte prediki la febra
mona˛o. ”Dio vin punas pro viaj pekoj, Dio gvidas la
Hunnojn kaj ekstermos vin kiel Sodomanojn. Pro via
amorado kaj blasfemado, pro la krudeco kaj senpieco de
112
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
viaj koroj, pro via avareco kaj malsobreco, pro via peka
bonstato kaj mamono Dio damnis vin kaj donis vin en
la manojn de malamikoj!”
La urbestro minace gruntis: ”Atentu la buŝon, Domi-
ne: ĉi tie vi ne estas en preĝejo, ĉu vi scias? Ili venis satmanĝegi. Aviduloj ili estas, rabuloj kaj fiularo …”
”ĉio estas politiko,” obstinis la bakalaŭro. ”En ĝi Bi-
zanco havas siajn fingrojn.”
Kaj tiam pasie aŭdiĝis nigreta viro, laŭ profesio stani-
sto: ”Neniu Bizanco; tion faris la kaldronistoj kaj neniu
alia! Antaŭ tri jaroj estis ĉi tie vaga kaldronisto kaj tiu
havis same tian etan kaj malgrasegan ĉevalon, kiajn la
Hunnoj havas.”
”Nu kaj?” demandis la urbestro.
”Ja tute memkomprene,” kriis la nigreta viro. ”La kal-
dronistoj iris antaŭe, por rigardi, kio kie estas … spionoj
ili estis … Tion iniciatis nur la kaldronistoj! ĉu scias iu,
de kie ili venis? Kaj kion entute ili ĉi tie volis? Kial, kial
… por kio, se en la urbo estas loksida stanisto? Nur mal-
prosperigi nian metion … kaj spioni … Neniam ili iris en
preĝejon … ili sorĉis … la brutaron ensorĉadis … publi-
kulinojn kun si trenis … ĉion la kaldronistoj!”
”Ian kernon tio havas,” meditis la barbulo. ”La kaldro-
nistoj estas strangaj, eĉ krudan viandon ili manĝegas
laŭdire.”
113
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”ŝtelista bando,” konfirmis la urbestro. ”Ili ŝtelas ko-
kinojn kaj simile.”
La stanisto estis sufokiĝanta pro justa kolero. ”Jen vi
vidas! Oni diras Atilo, kaj dume la kaldronistoj … Pri ĉio,
pri ĉio kulpas la malbenindaj kaldronistoj! Ili ensorĉis
nian brutaron … sendis al ni disenterion … ĉion la kal-
dronistoj! Vi devis ilin pendumadi, kie ajn iu montriĝis!
ĉu vi ne scias … ne scias pri la inferaj kaldronoj? Kaj ĉu
vi ne aŭdis, ke la Hunnoj dum marŝo frapas kaldronojn?
ĉiu infano devas kompreni la koneksecon! Ili, la kaldro-
nistoj, ŝarĝis nin per milito … la kaldronistoj estas kul-
paj pri ĉio … Kaj vi,” kriis li kun ŝaŭmo ĉe la buŝo, mont-
rante la fremdan junulon, ”vi estas ankaŭ kaldronisto, vi
estas ligano kaj spiono de la kaldronistoj! Tial vi venis …
kaj volis nin paroltrompi, vi kaldronisto, vi volis nin per-
fidi al la kaldronistoj …”
”Pendumu lin,” falsetis la ekscitita vireto.
”Atendu, najbaroj,” bruegis la urbestro kontraŭ la tu-
multo. ”Tion oni devas enketi … Silenton!”
”Kiajn ceremoniojn,” akrevoĉis iu.
Komencis alkuri ankaŭ virinoj.
Tiunokte ekflamis inundo nordokcidente. Maldense
pluvetis. Kvin homoj el la areto mortis pro disenterio kuj
tusado.
La junulon oni pendumis post iom longa torturado.
[1932]
114
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Ikonoklasmo
Al Nikeforo, abato de la monaęjo Sankta Simeono,
venis iu Prokopio, konata kiel erudicia eksperto kaj
entuziasma kolektanto de la arto bizanca. Videble li estis
ekzaltita, kiam li atendis promenante tra la klostro de la
monaęjo. Belajn kolonojn ili ĉi tie havas, li diris al si,
evidente el la kvina jarcento. Nur Nikeforo povas helpi
al ni. Li havas influon ĉe la kortego kaj estis iam pentri-
sto. Kaj li ne estis malbona pentristo, tiu maljunulo. Mi
memoras, ke li faris por la imperiestrino proponojn por
brodaĵoj kaj pentris por ŝi ikonojn. — Tial oni faris lin
abato, kiam liaj manoj tiel kurbiĝis pro podagro, ke li ne
plu povis teni la penikon en ili. Kaj laŭdire li havas daŭre
potencan vorton ĉe la kortego. Jesuo Kristo, jen kia bela
kapitelo! Jes, Nikeforo helpos. Feliĉe, ke ni rememoris
Nikeforon!
”Estu bonvena, Prokopio,” aŭdiĝis post li mola voĉo.
Prokopio rapide turniĝis. Post li staris seka kaj afabla
maljunuleto kun la manoj kaŝitaj en la manikoj. ”Bela
kolona kapitelo, ĉu?” li diris. ”Malnova laboraĵo el Nak-
so, sinjoro.”
Prokopio kisis la manikon de la abato. ”Mi venis al vi,
115
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
patro,” li komencis emocie, sed la monaęjestro lin in-
terrompis. ”Venu sidiĝi en la sunlumon, mia kara. ¯i
faras bone al mia podagro. Kia tago, dio, kia brilo! Do,
kio vin venigas al mi?” li diris, kiam ili eksidis sur ŝtona
benko meze de la monaęja ĝardeneto, zumanta de
abeloj kaj odoranta de salvio, timiano kaj mento.
”Patro,” komencis Prokopio, ”mi turnas min al vi kiel
al la sola, kiu povas forturni pezan kaj nerebonigeblan
kulturan katastrofon. Mi scias, ke mi trovos ĉe vi kom-
prenon. Vi estas artisto, patro. Kia pentristo vi estis, an-
taŭ ol estis al vi komisiite preni sur vin la noblan ŝarĝon
de via klerika ofico! Dio pardonu min, sed iam mi be-
daŭras ke vi ne restis klinita super la lignaj tabuloj, sur
kiuj vi iam sorĉis la plej belajn bizancajn ikonojn.”
Patro Nikeforo anstataŭ respondo refaldis la longajn
manikojn de sia sutano kaj etendis al la suno siajn pov-
rajn, nodajn manetojn, kurbigitajn de podagro kiel pa-
pagaj ungegoj. ”Ne, ne,” li nur diris. ”Kion vi diras, mia
kara!”
”Estas vere, Nikeforo,” diris Prokopio. (Sankta Dipa-
trino, kiaj teruraj manoj!) ”Viaj ikonoj estas hodiaŭ ne-
pageblaj. Antaŭ nelonge iu hebreo postulis por via
bildeto du mil drakmojn, kaj kiam li ilin ne ricevis, li
diris, ke li atendos kaj post dek jaroj ricevos trioble tiom.
Patro Nikeforo modeste tusetis kaj ruĝiĝis pro gran-
dega ĝojo. ”Sed lasu tion,” li babiletis. ”Mi petas vin, kiu
116
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
parolus pri mia arteto? Ne estas bezonate, mi petas; vi
havas tamen tiel favoratajn majstrojn, kiel estas tiu Argi-
ropulos, Malvasias, Papadianos, Megalokastros kaj aliaj,
ekzemple tiu, kiel oni nomas lin, kiu faras la mozai-
kon —”
”Vi opinias Papanastasiason?” demandis Prokopio.
”Jes, jes,” murmuris Nikeforo. ”Onidire li estas tre alte
taksata. Nu, mi ne scias; sed mi vidus en mozaikoj pli
vere masonistadon ol veran pentroarton. Onidire tiu via
— nu, kiel oni nomas lin —”
”Papanastasias?”
”Jes, Papanastasias. Laŭdire li estas Kandiano. Siatem-
pe oni taksis kandian skolon alie. Tio ne estas la vera,
oni diradis. Tro penegaj linioj, kaj kiaj koloroj! Do vi di-
ras, ke tiu Kandiano estas tiel ege ŝatata? Hm, strange.”
”Nenion tian mi diris,” defendis sin Prokopio. ”Sed ĉu
vi vidis liajn lastajn mozaikojn?”
Patro Nikeforo energie kapneis. ”Ne, ne, mia kara.
Kion mi vidus en ili! Linioj kiel dratoj, kaj la okulfrapa
oro! ĉu vi rimarkis, ke sur lia lasta mozaiko ĉefanĝelo
Gabrielo staras oblikve, kvazaŭ li estus falanta? Ja, tiu via
Kandiano eĉ ne scias desegni figuraĉon bone staranta!”
”Nome,” oponis hezite Prokopio, ”hazarde ĉi tion li
faris intence, pro kompoziciaj motivoj —”
”Do mi respekte dankas al vi,” elvortis la abato kaj
pufigis incitite la vangojn. ”Pro kompoziciaj motivoj!
117
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Oni do povas pro kompoziciaj motivoj malbone deseg-
ni, ĉu? Kaj la imperiestro mem iras tion rigardi kaj diras,
interesa, tre interesa!” Patro Nikeforo ekregis sian eks-
citon. ”Desegnaĵo, sinjoro, antaŭ ĉio desegnaĵo: en tio
estas la tuta arto.”
”Jen majstro parolas,” flatis rapide Prokopio. ”Mi ha-
vas en mia kolekto vian ĉieliron, sed mi diras al vi, pa-
tro, ke ni donus ĝin por neniu Nikaono.”
”Nikaono estis bona pentristo,” diris Nikeforo decide.
”Klasika skolo, sinjoro. Dio, kiaj belaj proporcioj! Sed
mia ĉieliro estas malforta bildo, Prokopio. Tiuj rigidaj
figuroj kaj tiu Kristo kun flugiloj kiel cikonio — Home-
to, Kristo devas ŝvebi eĉ sen flugiloj! Tion oni nomas
arto!” Patro Nikeforo ekscite mungis en manikon. ”Kion
fari, t i a m mi ankoraŭ ne sciis pentri. Estis en ĝi nek
profundo nek movo —”
Prokopio miregante ekrigardis la kurbajn manojn de
la abato. ”Patro, ĉu vi ankoraŭ pentras?”
Patro Nikeforo kapneis. ”A˛ ne. Ne, ne. Nur iam —
tiam mi ion provas por mia ĝojo.”
”ĉu figurojn?” elvortis Prokopio.
”Figurojn. Filo, nenio estas pli bela ol figuroj. Staran-
taj figuroj aspektantaj kvazaŭ ili volus ekpaŝi. Kaj post ili
fono, en kiun, vi dirus, ili povus retiriĝi. ¯i estas malfa-
cila, mia kara. Kion scias pri tio tia via — nu, kiel oni
118
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nomas lin — tiu masonisto el Kandio kun siaj misdeseg-
nitaj figuraĉojl!”
”Mi ŝatus vidi viajn novajn bildojn, Nikeforo,” diris
Prokopio.
Patro Nikeforo mansvingis. ”Kial? Vi havas ja vian Pa-
panastasiason! Grandega artisto, vi diras. Do, jen, kom-
poziciaj motivoj! Nu, se liaj mozaikaj figuraĉoj estas ia
arto, mi plu ne scias, kio estas pentroarto. Vi estas ja
eksperto Prokopio; vi versimile pravas, ke Papanastasi-
as estas genio.”
”Tion mi ne diris,” protestis Prokopio. ”Nikeforo, mi
ne venis disputi kun vi pri la arto, sed savi ĝin, dum ne
estas malfrue.”
”Kontraŭ Papanastasias?” demandis Nikeforo vigle.
”Ne, sed kontraŭ la imperiestro. Vi scias ja pri tio. Lia
Majesto imperiestro Konstanteno Kopronimo volas, laŭ
insisto de iuj ekleziaj rondoj, malpermesi la pentradon
de ikonoj. Laŭdire ĝi estas idolkulto aŭ io. Tia idioteco,
Nikeforo!”
La abato kovris la okulojn per velkaj palpebroj. ”Mi
aŭdis pri tio, Prokopio,” li murmuris. ”Sed tio ne estas
ankoraŭ certa. Ne, ankoraŭ ĝi ne estas preta.”
”¯uste tial mi venas al vi, patro,” parolis fervore Pro-
kopio. ”Tion ja ĉiu scias, ke por la imperiestro ĝi estas
demando nur politika. Por li neniel gravas idolkulto, sed
li volas havi trankvilon. Sed kiam tra la stratoj kuras ka-
119
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
najlaro gvidata de malpuraj fanatikuloj kaj kriaĉas ’for la
idolojn’, do nia majesta monarko pensas, ke plej opor-
tune estos kontentigi tiun hirtan societaĉon. ĉu vi scias,
ke ili malpurigis la freskojn en la kapelo de La plej Sank-
ta Amo?”
”Mi aŭdis pri tio,” ĝemetis la abato kun okuloj fermi-
taj. ”Kia peko, Dipatrino! Tiajn altvalorajn freskojn, el la
propra mano de Stefanides! ĉu vi rememoras la figuron
de sankta Sofia, maldekstre de la benanta Kristo? Proko-
pio, ĝi estis la plej bela staranta figuro, kiun mi iam vi-
dis. Stefanides, homido, estis majstro, superfluas paro-
li!”
Prokopio emfaze klinis sin al la abato: ”Nikeforo,
estas skribite en la leĝo de Moseo: Vi faros nek gravur-
aĵon nek iun similaĵon de la aĵoj, kiuj estas supre en la
ĉielo, nek de tiuj, kiuj estas sur la tero malsupre, nek de
tiuj, kiuj estas en la akvoj sub la tero. Nikeforo, ĉu pra-
vas tiuj, kiuj asertas, ke estas malpermesite de Dio pentri
bildojn kaj skulpti statuojn?”
Patro Nikeforo kapneis, ne malferminte la okulojn.
”Prokopio,” li elspiris post momento, ”la arto estas tiel
sankta kiel diservo, ĉar … ĝi gloras la dian verkon … kaj
instruas ĝin ami.” Kaj li skribis per povra mano krucon
en aero: ”ĉu ankaŭ la Kreinto ne estis artisto? ĉu li ne
modelis staturon de homo el argilo de la tero? ĉu li ne
pridonacis ĉiun objekton per konturo kaj koloro? Kaj kia
120
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
artisto, Prokopio! Neniam, neniam ni scios sufiĉe lerni
de li. — Cetere tiu leĝo validis nur por la barbaraj tem-
poj, kiam la homoj ankoraŭ ne sciis bone pentri.”
Prokopio profunde elspiris. ”Mi sciis, patro, ke vi tiel
parolos,” li diris respekte. ”Kiel pastro — kaj kiel artisto.
Nikeforo, vi ne allasos, ke la arto estu detruita!”
La abato malfermis la okulojn. ”Mi? Kion mi povas
fari, Prokopio? La tempo estas malbona; la civilizita
mondo barbariĝas, venas homoj el Kandio kaj dioscias
de kie — Estas terure, mia kara; sed per kio ni povas tion
deturni?”
”Nikeforo, se vi parolus kun la imperiestro —”
”Ne, ne,” diris patro Nikeforo. ”Kun la imperiestro mi
ne povas paroli pri tio. La imperiestro havas ja neniun
rilaton al la arto, Prokopio. Mi aŭdis, ke antaŭ nelonge
li laŭdis la mozaikojn de tiu via — nu, kiel vi nomas lin?”
”Papanastasias, patro.”
”Jes. Tiu, kiu faras misdesegnitajn figuraĉojn. La im-
periestro havas eĉ ne ideon, kio estas la arto. Kaj Malva-
sias estas laŭ mia opinio same malbona pentristo. Mem-
komprene, skolo Ravenna. Kaj vidu, tamen ili taskis al li
fari la mozaikojn en la kortega kapelo! Ba, ĉe la kortego
estas nenio farebla, Prokopio. Mi ne povas ja tien iri kaj
peti, ke oni permesu al iu Argiropulos aŭ al tiu, kiel vi
nomas tiun Kandianon, Papanastasiason, ĉu? difektadi
plu la murojn!”
121
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Ne pri tio temas,” diris Prokopio pacience. ”Sed kon-
sideru ke — se venkos la ikonoklastoj — estos detruita
ĉia arto. Ankaŭ viaj ikonoj estos forbruligitaj. Nikeforo!”
La abato mansvingis. ”Ili estis misaj, Prokopio,” li
murmuris. ”Antaŭe mi ne sciis pentri. Desegni figurojn,
sinjoro, tion oni ne tiel facile ellernas.”
Prokopio montris per tremanta fingro la antikvan sta-
tuon de juna Bak˛o, duone kaŝitan en floranta sovaĝa
rozarbusto. ”Ankaŭ tiu statueto estos frakasita,” li diris.
”Kia peko, kia peko,” flustris Nikeforo fermetante do-
lore la okulojn. ”Ni nomis la statuon sankta Johano Bap-
tisto, sed ĝi estas vera, perfekta Bak˛o. Horojn, horojn
mi ĉi tie rigardas ĝin. ¯i estas kvazaŭ preĝo, Prokopio.”
”Do vidu, Nikeforo. Kaj ĉu tiu dia perfektaĵo estu por
eterne detruita? ĉu disbatu ĝin iu pedika kriaĉanta fana-
tikulo per martelo je gruzo?”
La abato silentis kun interplektitaj manoj.
”Vi povas savi ĉian arton, Nikeforo,” persvadis Proko-
pio insiste. ”Via sankta vivo kaj via saĝo havigis al vi
grandegan respekton en la eklezio; la kortego vin alte
estimas; vi estos membro de la Granda Sinodo, kiu deci-
dos, ĉu ĉiuj statuoj kaj bildoj estas nur instrumentoj por
idolkulto. Patro, la sorto de ĉia arto estas en viaj manoj!”
”Vi trotaksas mian influon, Prokopio,” elspiris la aba-
to. ”Tiuj fanatikuloj estas fortaj kaj havas la apogon de
122
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
la popolaĉo —” Nikeforo eksilentis. ”Vi diras, ke ili de-
truus ĉiujn bildojn kaj statuojn?”
”Jes.”
”Kaj mozaikojn ili ankaŭ detruus?”
”Jes. Ili forfrapus ilin de sur plafonoj kaj la ŝtonetojn
ili disĵetus sur rubejon.”
”Jen, jen,” diris interesite Nikeforo. ”Do ili ankaŭ dis-
frapus tiun misdesegnitan ĉefanĝelon Gabrielon de tiu
— nu —”
”Versimile jes.”
”Tre bone,” ekridaĉis la abato. ”¯i estas ege malbona
bildo, homo. ¯is nun mi ne vidis tiel neeblajn figuraĉojn;
kaj pri tio oni diras kompoziciaj motivoj! Mi diras al vi,
Prokopio, ke malbona desegnaĵo estas peko kaj blasfe-
mo; tio estas kontraŭ Sinjoro Dio. Kaj tion la homoj ado-
ru? Ne, ne! La vero estas, ke adori malbonajn bildojn
estas efektive idolkulto. Mi ne miras, ke kontraŭ tio la
homoj ribelas. Ili tute pravas. Kandia skolo estas herezo;
kaj tiu Papanastasias estas pli malbona herezulo ol iu
Arlano. Do vi diras,” babiletis la abato ĝoje, ”ke ili la
pentraĉojn disfrapus? Bonajn raportojn vi portas al mi,
kara filo. Mi ĝojas, ke vi venis.” Nikeforo pene leviĝis por
signi, ke la aŭdienco finiĝis. ”Belan veteron ni havas,
ĉu?”
Prokopio leviĝis evidente konsternita. ”Nikeforo,” li
123
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
elvortis, sed ankaŭ aliaj bildoj estos detruitaj! Aŭdu, ĉiu
arto estos forbruligita kaj frakasita!”
”Nu, nu,” diris la abato kvietige. ”Tio estas granda do-
maĝo, granda domaĝo. Sed se la mondo estu senigita de
malbona desegnaĵo, ni devas ne rigardi tro severe iun
misagon. Nur se la homoj ne adoros la misdesegnitajn
figuraĉojn, kiajn faras tiu via — nu —”
”Papanastasias.”
”Jes, tiu. Mizerega kandia skolo, Prokopio. Mi ĝojas,
ke vi min atentigis je la sinodo. Mi estos tie, Prokopio,
mi estos tie, eĉ se oni min devus tien surmane alporti.
¯is la morto mi riproĉus al mi, se mi ne ĉeestus. Nur se
ili disfrapos tiun ĉefanĝelon Gabrielon,” ekridis Nikeforo
per ŝrumpaj vangetoj. ”Dio kun vi, filo,” li diris, levante
la kurbiĝintan manon por beni.
”Dio kun vi, Nikeforo,” ekĝemis senespere Prokopio.
Abato Nikeforo foriris skuetante enpense la kapon.
”Malbona kandia skolo,” li murmuris. ”Plej urĝa tempo
por ĉesigi tion al ili … A˛ Dio, kia herezo … tiu Papanas-
tasias... kaj Papadianos... Tio ne estas figuroj, sed idoloj,
malbenaj idoloj,” krietis Nikeforo, svingante siajn tur-
mentitajn manojn. ”Idoloj … idoloj … idoloj …”
[1936]
124
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Frato Francisko
Sur ŝoseo al Forli (tie, kie la vojo deflankiĝas al Lugo)
haltis ĉe iu forĝisto almozmona˛o; li estis negranda,
iom kurbstatura, kaj estis montranta en larĝa rideto kel-
kajn flavajn dentojn. ”Frato forĝisto,” li diris gaje, ”Dio
donu sanon, hodiaŭ mi ankoraŭ ne manĝis.”
La forĝisto rektiĝis, forviŝis la ŝviton kaj pensis ion pri
vagemaj homoj. ”Envenu,” li grumblis. ”Peco da froma-
ĝo estos tie.”
La edzino de la forĝisto estis graveda kaj pia; ŝi volis
kisi la manon de la mona˛o, sed tiu rapide kaŝis ambaŭ
manojn kaj vigle muelparolis: ”Ne, patrinjo, sed se mi
kisus vian manon? Min oni nomas frato Francisko, al-
mozulo. Dio vin benu!”
”Amen,” elspiris la juna forĝist-edzino kaj iris por pa-
no, fromaĝo kaj vino.
La forĝisto ne estis tre parolema; li rigardis teren kaj
ne sciis kion plu. ”Kaj de kie, Domine?” li demandis fine.
”Nu el Asizo,” diris la mona˛o. ”Bela peco da vojo,
fraĉjo. Ja vi ne kredus, kiom da riveretoj, vitĝardenoj kaj
padoj estas en la mondo. Oni ne kapablas ilin trairi kaj
125
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
oni devus, homo, oni devus. ĉie estas dia kreaĵo kaj iran-
te, kvazaŭ vi preĝus.”
”Mi estis foje eĉ en Bolonjo,” diris la forĝisto enpen-
se, ”sed tio jam estas tre longe. Vi scias ja, Domine, for-
ĝisto ne povas kunporti sian tutan laborejon.”
La mona˛o kapjesis. ”Forĝi la feron,” li diris, ”estas,
forĝisto, kvazaŭ vi servus al Dio. La fajro estas bela kaj
sankta. Frato fajro, homido, vivanta dia kreaĵo. Kiam la
fero moliĝas kaj eblas ĝin fleksi — kia beleco, forĝisto —
aj aj! Kaj rigardi en la fajron — tio estas kvazaŭ vizio.” I.a
mona˛o ĉirkaŭpremis per manoj la genuojn kiel knabo
kaj komencis rakonti pri la fajro. Fajro de paŝtistoj, fu-
mantaj fajretoj en vitĝardenoj, flamanta keno, kandelo
kaj brulanta arbetaĵo. Dum la forĝist-edzino sternis sur
la tablo blankan tolon kaj preparis panon, fromaĝon kaj
vinon, la forĝisto distre palpebris, kvazaŭ li rigardus en
fajron.
”Patro,” diris mallaŭte la forĝist-edzino, ”ĉu vi ne vo-
lus iom manĝi?”
Frato Francisko rompis perfingre la panon kaj rigar-
dis demande la forĝiston kaj lian edzinon. Kaj kion vi
havas, vi du, li miris, pro kio vi estas tiel malparolemaj
kaj mishumoraj? Tiaj bonaj homoj, knabego kiel urso kaj
edzino en benita stato, kio estas kun vi, kio vin depri-
mas? Al Francisko kreskis la manĝopecoj en la buŝo pro
126
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
embaraso kaj malĝojo. Per kio mi vin, homoj diaj, gaji-
gos? ĉu mi rakontu al vi ŝercaĵojn el vojaĝoj? ĉu mi kan-
tu kaj saltetu por ĝojigi virinon naskontan?
La pordo iomete apertiĝis. Kaj la forĝist-edzino levis
la manon kaj paliĝis. En la pordo montriĝis humila
hundkapo kaj timemaj okuloj.
La forĝisto eksaltis, la vejnoj surfrunte sanĝsvelaj, kaj
impetis al la pordo. ”For, ci malbenita bestaĉo!” li ek-
muĝis kaj piedfrapis la pordon. La hundo ekjelpis kaj
forkuris.
Frato Francisko tristiĝis kaj en embarasoj knedis el la
pano globetojn. ”Forĝisto, forĝisto,” li elpuŝis, ”kion faris
al vi tiu dia kreitaĵo?”
I.a forĝisto sin turnis zorgeme al sia edzino. ”Giulia-
na,” li murmuris, ”nu, nu! Nu nu!”
La edzino provis rideti, ŝiaj lipoj tremis; ŝi ekstaris
pala kaj svenema kaj senvorte foriris. La forĝisto rigar-
dis post ŝi malserene.
”Frato,” flustris Francisko aflikte ”kial vi pelas vian
fraton hundeton for de la tablo? Mi iras.”
La forĝisto kolere fortusis. ”Do por ke vi sciu, Domine,”
li diris krude, ”tiu hundo —. Je pasko ni atendis viziton.
Estis venonta al ni la fratino de la edzino el Forli, ankoraŭ
knabineto —. ŝi ne venis. Post dek kvar tagoj alveturis por
ŝi ŝiaj gepatroj … Ni serĉis la knabineton, nenie spuro post
127
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ŝi. Semajnon antaŭ la pentekosta dimanĉo alkuris nia
hundeto de ie el la kampoj kaj trenas ion en la buŝo ĝis la
sojlo. Ni rigardis, kio — internaĵoj. Nur poste ni trovis, kio
restis de la knabineto —.” La forĝisto mordis siajn lipojn
por superi tion. ”Ni ne scias, kiu tion faris al ŝi. Dio punos
la murdinton. Sed la hundeto, *Domine *—.” La forĝisto
mansvingis. ”Mi ne povas ĝin mortigi, tio estas la plej
malbona. Kaj ĝi lasas sin neniel forpeli. ¯i ĉirkaŭiradas la
domon kaj petas —. ĉu vi scias prezenti al vi, Domine, kia teruro —.” La forĝisto forte frotis la vizaĝon. ”Ni eĉ ne
povas rigardi ĝin. Dum la nokto ĝi hurlas apud la por-
do —”
Frato Francisko ektremis.
”Do vi vidas,” murmuris la forĝisto. ”Pardonu, Domi-
ne, mi iros rigardi Giulianan.”
La mona˛o soliĝis en la ĉambro, estis al li preskaŭ
naŭze pro la silento. Li iris piedpinte al la domperono.
Proksime staras flava tremanta hundaĉo kun vosto inter
la kruroj kaj malcerte fiksrigardas lin. Frato Francisko
turnis sin al ĝi. La hundeto prove movis la voston kaj
jelpis.
”A˛, ci povrulo,” murmuris Francisko kaj volis rigar-
di alien, sed la hundo vostumas kaj ne ĉesas lin fikse al-
rigardi. ”Nu, kion ci volas?” grumblas frato Francisko
embarase. ”Estas al ci malgaje, frateto, ĉu? Malfacila
128
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
afero.” La hundaĉo piedumas kaj tremas pro ekscito.
”Nu, nu,” kvietigas ĝin Francisko. ”Neniu volas kun ci
paroli, ĉu?” La hundeto jelpas kaj rampas al la piedoj de
la mona˛o. Frato Francisko ĝin iel abomenas. ”Iru, iru
for,” li persvadas ĝin. ”Ci devis ne fari tion, kamarado. ¯i
estis sankta korpeto de la knabinjo —.” La hundo kuŝas
ĉe la piedoj de la sanktulo kaj plorĝemas. ”ĉesu, mi pe-
tas cin,” murmuras Francisko kaj kliniĝas super la hun-
deto. La hundo rigidiĝis pro la plej streĉa atendado.
En tiu momento la forĝisto kaj lia edzino eliris sur la
sojlon, ĉar ili serĉis sian gaston. Kaj jen, antaŭ la domo
genuas la mona˛o, gratante post la orelo jelpantan hun-
daĉon kaj mallaŭte diras: ”Do vidu, frateto, do vidu, mia
kara; kial ci lekas miajn manojn?”
La forĝisto snufe ekspiregis. Francisko turnis sin al li
kaj timide babilis: ”Komprenu, forĝisto, ĝi tiel petis! Kiel
vi nomas ĝin?”
”Bracco,” murmuris la forĝisto.
”Bracco,” diris sankta Francisko kaj la hundeto rapide
lekis lian vangon. Frato Francisko leviĝis. ”Jam sufiĉe,
frateto, mi dankas vin. Mi iru jam, forĝisto.” Li ne sciis
rapide, kiel adiaŭi; li staris antaŭ la forĝist-edzino kaj
pensis kun fermitaj okuloj pri iu beno.
Kiam li apertis ilin, genuas antaŭ li la juna edzino kaj
havas la manon metita sur la kapo de la flava hundo.
129
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Dio estu laŭdata,” elspiris Francisko kaj montris la fla-
vajn dentojn. ”Dio repagu tion al vi!”
Kaj la hundeto kvivitante pro sovaĝega ĝojo komen-
cis kuregi en rondo ĉirkaŭ la sanktulo kaj la genuanta
virino.
[1932]
130
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Ofiro
La homoj sur la placo de Sankta Marko apenaŭ tur-
nis la kapon, kiam arestistoj kondukis tiun maljunu-
lon al la doĝo. Li estis tre kaduka kaj malpura, oni dirus,
ke li estas iu etŝtelisto el haveno.
”ĉi tiu viro,” anoncis podestà vicegerente antaŭ la doĝa
trono, ”diras, ke li estas nomata Giovanni Fialho, komer-
cisto el Lisbono; li asertas, ke li estis posedanto de ŝipo
kaj ke lin kun la tuta ŝipanaro kaj kargo kaptis alĝeriaj
piratoj; li depozicias, ke li sukcesis fuĝi el galero kaj ke
li povus fari al la Venecia respubliko eminentajn servojn
— kiajn, tion li laŭdire povas konfidi nur al via doĝa eks-
celenco mem.”
La maljuna doĝo atente rigardis la hirtan maljunulon
per siaj birdokuloj. ”Do vi,” li diris fine, ”vi diras, ke vi
laboris sur galero?”
La venigita viro antataŭ respondo nudigis siajn mal-
purajn maleolojn; ili estis ŝvelintaj de katenoj. ”Kaj dor-
so,” li aldonis, ”nuraj cikatroj, via doĝa ekscelenco. ĉu vi
bonvolas deziri, ke mi ĝin montru al vi —”
”Ne, ne,” rapidis diri la doĝo. ”Ne estas bezonate.
Kion vi volis diri al ni?”
131
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La kaduka vireto levis la kapon. ”Disponigu al mi ŝi-
pojn, via doĝa ekscelenco,” li diris klare. ”Mi kondukos
ilin al Ofiro, lando de oro.”
”Al Ofiro,” murmuris la doĝo. ”ĉu vi trovis Ofiron?”
”Mi ĝin trovis,” diris la maljunuleto, ”kaj estis tie naŭ
monatojn, ĉar mi devis ripari la ŝipon.”
La doĝo interŝanĝis rapidan rigardon kun sia dokta
konsilanto, la episkopo el Pordenone. ”Kie estas Ofiro?”
li demandis la maljunan komerciston.
”Trimonatan vojaĝon de ĉi tie,” diris la navigisto. ”Oni
devas ĉirkaŭŝipi la tutan Afrikon kaj poste oni denove
navigas norden.”
La episkopo de Pordenone atente kliniĝis. ”Kaj ĉu Ofi-
ro situas sur la bordo de maro?”
”Ne. ¯i kuŝas naŭ vojaĝtagojn de la marbordo kaj si-
tuas ĉirkaŭe de granda lago, blua kiel safiro.”
La episkopo de Pordenone ete kapjesis. ”Kaj kiel vi
atingis la internon de la lando?” demandis la doĝo. ”Oni
diras, ke Ofiro estas apartigita de la maro per netransi-
reblaj montoj kaj dezertoj.”
”Jes,” diris navigisto Fialho, ”en Ofiron ne kondukas
vojo. La dezerto svarmas de leonoj, kaj la montoj estas
vitrecaj kaj glataj kiel vitro el Murano.”
”Kaj vi estis trans ili?” elvortis la doĝo.
”Mi estis. Kiam mi estis riparanta la ŝipon ege difek-
titan de la tempestoj, venis al la bordo homoj, vestitaj
132
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
per blanka vesto, purpure borderita, kaj ili mansvingis
al ni.”
”Negroj?” demandis la episkopo.
”Ne, monsinjoro. Blankaj kiel Angloj, kaj harojn ili
havis longajn, surŝutitajn per ora polvo. Ili estis tre be-
laj.”
”Nu, kaj ĉu ili estis armitaj?” plu demandis la doĝo.
”Ili havis orajn lancojn. Ili ordonis al ni preni ĉion,
kion ni havas el fero, kaj interŝanĝi tion en Ofiro por
oro. En Ofiro ja ne estas la fero. Ili mem inspektis, por
ke ni prenu ĉiun feron: la ankrojn, ĉenojn, armilojn, an-
kaŭ eĉ najlojn, per kiuj estis kunigita nia ŝipo.”
”Kaj kio plue?” demandis la doĝo.
”Sur la bordo atendis grego da flugilhavaj ŝarĝbestoj,
proksimume sesdek. Ili havis flugilojn kiel cignoj. Oni
nomas ilin Pegazoj.”
”Pegazo,” diris enpense la dokta episkopo, ”pri ĝi kon-
serviĝis al ni raportoj jam de antikvaj Grekoj. ŝajnas do,
ke la Grekoj efektive konis Ofiron.”
”En Ofiro nome oni parolas greke,” deklaris la malju-
na komercisto. ”Mi scias iom greke, ĉar en ĉiu haveno
estas iu ŝtelisto el Kandio aŭ Smirno.”
”Tio estas interesaj informoj,” murmuris la episkopo.
”Kaj ĉu la Ofiranoj estas kristanoj?”
”Dio ne punu min,” diris Fialho, ”ili estas ĝisoste pa-
133
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ganoj, monsinjoro. Ili adoras iun Apolonon aŭ kiel ili lin
nomas.”
La Pordenona episkopo skuetis la kapon. ”Tio do kon-
formas. Probable ili estas posteuloj de la Grekoj, alpeli-
taj de martempesto post la konkero de Trojo. Kaj kio
plue?”
”Plue?” diris Giovanni Fialho. ”Nu ni metis la feron
sur la flugilhavajn azenojn. Tri el ni, nome mi, iu Chico
el Kadizo kaj Manolo Pereira el Coimbay ricevis flugil-
havajn ĉevalojn kaj gvidate de tiuj viroj el Ofiro, ni flu-
gis rekte orienten. La vojaĝo daŭris naŭ tagojn. ĉiun
nokton ni descendis, por ke la Pegazoj povu manĝi kaj
trinki. Ili manĝas nur asfodelojn kaj narcisojn.”
”Videble ili estas de greka deveno,” murmuris la epi-
skopo.
”La naŭan tagon ni ekvidis lagon bluan kiel safiro,”
daŭrigis la maljuna komercisto. ”Ni descendis sur ĝia
bordo. En ĝi estas arĝentaj fiŝoj kun rubenokuloj. Kaj la
sablo de tiu lago, via doĝa ekscelenco, estas nuraj per-
loj, grandaj kiel siliketoj. Manolo falis teren kaj komen-
cis manrasti la perlojn plenmane; kaj tiam diris al ni iu
el niaj akompanantoj, ke ĝi estas bonega sablo, el kiu en
Ofiro oni preparas kalkon.”
La doĝo ekokulegis. ”Kalko el perloj! Mireginda!”
”Poste oni kondukis nin en la reĝan palacon. ¯i estis
tute el alabastro, nur la tegmento estis el oro kaj brilis
134
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kiel suno. Tie nin akceptis la Ofira reĝino, sidanta sur
kristala trono.”
”ĉu en Ofiro regas virino?” ekmiris la episkopo.
”Tiel estas, monsinjoro. Virino de impona beleco, si-
milanta al iu diino.”
”Versimile iu el Amazonoj,” opiniis la episkopo med-
iteme.
”Kaj kion la aliaj virinoj,” vortigis la doĝo, ”sciu, mi
opinias la virinojn ĝenerale, ĉu estas tie belaj virinoj?”
La navigisto kunplektis la manojn. ”A˛, via doĝa eks-
celento, tiaj eĉ ne estis en Lisbono dum mia junaĝo.”
La doĝo managitis. ”Ne diru! En Lisbono, onidire, la
virinoj estas nigraj kiel katoj. Sed en Venecio, homido,
en Venecio antaŭ proksimume tridek jaroj, tiam estis
virinoj! Kvazaŭ de Tizian! Kaj kion la virinoj en Ofiro,
rakontu!”
”Mi estas maljuna, via ekscelenco,” diris Fialho, ”sed
Manolo povus rakonti, se ne mortigus lin la Muzulma-
noj, kiuj nin kaptis apud la Balearoj.”
”ĉu li povus multon rakonti?” deniandis la doĝo inte-
resite.
”Madono,” ekkriis la maljuna navigisto, ”tion vi, eks-
celenco, kredus eĉ ne al li. Mi diras, kiam ni tie pasigis
dek kvar tagojn, vi estus povinta la tutan Manolon elskui
el pantalono.”
”Kaj kion la reĝino?”
135
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”La reĝino havis feran zonon kaj ferajn braceletojn.
Laŭdire vi havas feron, ŝi diris; al ni iam liveras la feron
arabaj komercistoj.”
”Arabaj komercistoj!” ekkriis la doĝo kaj pugnofrapis
la apogilon. ”Jen vi vidas, ĉie nin kanajloj elpuŝas el la
merkatoj! Tion ni ne toleros, ĉi tie temas pri la plej altaj
interesoj de la Venecia respubliko! En Ofiron devas live-
ri ni, kaj punkto! Mi donos al vi tri ŝipojn, Giovanni, tri
ŝipojn plenajn de fero ”
La episkopo levis la manon. ”Kaj kio plue, Giovanni?”
”La reĝino ofertis al mi por ĉiu mia fero egalan pezon
da oro.”
”Kaj vi tion, memkomprene, akceptis, vi ŝtelisto!”
”Mi ne akceptis, monsinjoro. Mi diris, ke mi vendas la
feron ne laŭ pezo, sed laŭ volumeno.”
”¯uste,” diris la episkopo. ”Oro pli pezas.”
”Speciale oro el Ofiro, monsinjoro. ¯i estas trioble pli
peza ol la ordinara oro kaj estas ruĝa kiel fajro. La reĝino
do ordonis, ke oni forĝu el la oro egalan ankron, egalajn
najlojn, egalajn ĉenojn kaj egalajn glavojn, kiaj estis la
niaj feraj. Tial ni devis kelkajn semajnojn atendi.”
”Kaj kial ili bezonas feron?” miris la doĝo.
”ĉar ĝi estas por ili maloftaĵo, via ekscelenco,” diris la
maljuna komercisto. ”Ili pretigas el ĝi juvelojn kaj mo-
non. Ili kaŝas ferajn najlojn en kestoj kiel trezoron. Ili
diras, ke fero estas pli bela ol oro.”
136
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
I.a doĝo mallevis la palpebrojn, similajn al palpebroj
de meleagro. ”Mirinda,” li murmuris. ”Tio estas, Giovan-
ni, eksterordinare mirinda. Kaj kio poste okazis?”
”Poste ili ŝarĝis per tiu oro la flugilhavajn mulojn kaj
transportis nin egalmaniere al la marbordo. Tie ni kuni-
gis la ŝipon per oraj najloj kaj pendigis oran ankron per
ora ĉeno. La ŝiritajn ŝnuregaron kaj velojn ni anstataŭis
per silkaj kaj ekŝipis per favora vento hejmen.”
”Kaj la perloj,” diris la doĝo, ”ĉu neniujn perlojn vi
kunprenis?”
”Ni ne kunprenis,” diris Fialho. ”Mi petas pardonon,
da ili tie estis ja kiel da sablo. Nur kelkaj perleroj im-
plikiĝis en niajn ŝuojn kaj ankaŭ tiujn forprenis de ni la
alĝeriaj paganoj, surpriz-atakintaj nin apud Balearoj.”
”ŝajnas,” murmuris la doĝo, ”ke ĉi tiu priskribo estas
sufiĉe versimila.”
La episkopo iomete jesis. ”Kaj kio pri la bestoj,” li re-
memoris. ”ĉu ekzistas en Ofiro iuj centaŭroj?”
”Mi ne aŭdis pri ili, monsinjoro,” diris respekte la na-
vigisto. ”Sed estas tie fenikopteroj.”
La episkopo eksnufis tra la nazo. ”Vi versimile eraras.
Fenikopteroj estas ja en Egiptio — estas konate, ke ili
havas nur unu piedon.”
”Kaj ili havas tie sovaĝajn azenojn,” aldonis la navigis-
to, ”striitajn nigre kaj blanke, egalmaniere kiel tigroj.” La
episkopo levis suspekte la okulojn. ”Vi, ĉu vi ne volas nin
137
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
paroltrompi? Kiu iam vidis striitajn azenojn? Unu afero
mirigas min, Giovanni. Vi asertas, ke trans la Ofiran
montaron vi flugis sur flugilhavaj muloj.”
”Tiel estas, monsinjoro.”
”Hm, ni rigardu. Laŭ arabaj raportoj vivas en la Ofi-
raj montoj la birdo Grifo, kiu, kiel konate, havas meta-
lan bekon, metalajn ungegojn kaj bronzajn plumtubojn.
ĉu vi aŭdis nenion pri ĝi?”
”Mi ne aŭdis, monsinjoro,” balbutis la navigisto.
La episkopo de Pordenone skuis konsidereme la ka-
pon.
”Trans la montojn, homido, ne eblas flugi, tion vi ne
kredigos al ni; ja tie, kiel pruvite, vivas la birdo Grifo.
Estas teknike neeble, la birdo Grifo forbekus la Pegazojn
kiel hirundo muŝojn. Homo, nin vi ne superruzos. Kaj
kio, vi fripono, kiaj arboj tie kreskas?”
”Nu, kiaj arboj,” eligis el si la malfeliĉulo, ”estas kona-
te, kiaj arboj. Palmoj, monsinjoro.”
”Do vidu, kiel vi mensogas,” diris la episkopo venke.
”Laŭ Bubono el Biskro, kiu estas aŭtoritato en ĉi-afe-
roj, kreskas en Ofiro granatarboj, kiuj havas karbunko-
lojn anstataŭ kernoj. Vi elpensis, kamarado, malsaĝan
historion!”
Giovanni Fialho falis genuen. ”Kiel estas Dio super mi,
monsinjoro, kiel mi, malklera komercisto, povus elpensi
Ofiron?”
138
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Al mi vi ion rakontos,” mentoris lin la dokta episko-
po, ”mi scias pli bone ol vi, ke en la mondo ekzistas Ofi-
ro, lando de oro; sed, kio koncernas vin, vi estas menso-
gulo kaj fripono. Tio, kion vi diras, kontraŭas al fidindaj
fontoj kaj estas do mensoga. Via doĝa ekscelenco, tiu ulo
estas trompisto.”
”Denove unu,” ekĝemis la maljuna doĝo, zorgoplene
palpebrante. ”Terure, kiom da aventuruloj ekzistas ho-
diaŭ. Forkonduku lin!”
*Podestà vicegerente * demande ekrigardis.
”Kiel ordinare, kiel ordinare,” oscedis la doĝo. ”Lasu
lin sidi, ĝis li bluiĝos, kaj poste vendu lin por galero. Do-
maĝe,” li murmuris, ”ke li estas trompulo: kelko el la
dirita havis ian kernon … Versimile li aŭdis tion de la
Araboj.”
[1932]
139
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Goneril, filino de Lear
Ne, nenio estas al mi, vartistino, — kaj ne diru al mi
ora knabinjo. Mi scias, ke vi tiel diris al mi, kiam
mi estis malgranda; kaj reĝo Lear diris al mi vi bubo et-
ula, ĉu vi scias? Li prefere estus havinta filon, — kion vi
pensas, ĉu filoj estas pli bonaj ol knabinoj? Regan estis
de ĉiam fraŭlineto, kaj Kordelia — vi scias ja: la muŝoj
manĝu min. Vigla kiel lignoŝtipo. Kaj Regan — oni eĉ ne
supozus tion ĉe ŝi: la nazon supren, kiel reĝino, sed ego-
istino, ĉu vi memoras? En ŝi tio estis de ĉiam. Diru, av-
ino, ĉu mi estis malbona, estante malgranda. Do vidu.
Kiel okazas, ke la homo iĝas malbona? Mi s c i a s , var-
tistino, ke mi estas malbona. Ne diru, ankaŭ vi tion
pensas. Al mi estas indiferente, kion vi ĉiuj pensas pri
mi. Eble ankaŭ malbona: sed en tio, kio estis kun la pa-
tro, mi pravis, vartistino. Kial li nur obstinis en tio, ke li
devas treni kun si tiujn cent siajn viraĉojn, kaj se ili estus
nur cent: sed krome ankoraŭ ĉiaspeca servistaro, — tio
simple ne estas ebla. Lin mi tre ŝatus vidi, je mia animo,
vartistino, mi amis lin, treege amis, multe pli ol iun alian
en la mondo; sed tiu lia bando, Kristo Sinjoro. — Ili fa-
ris ja el mia domo bordelon! Nur rememoru, vartistino,
140
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kiel ĉi tie aspektis: nuraj mallaboremuloj, nura rumoro
kaj kvereloj kaj kriado, kaj da malpuraĵo, nu vi scias —.
Pli malbona ol sterkejo. Diru, vartistino, kiu domestrino
t i o n tolerus? Kaj ordoni al ili oni ne povis, ba ne! al i l i povis ion ordoni nur reĝo Lear. Al mi ili nur rikanis.
Nokte ili faris vizitojn al la servistinoj — senĉese estis ie
aŭdeble paŝ’, paŝ’, kaj susuro kaj pepado — la duko dor-
mis kiel ligno; mi vekas lin, ĉu vi aŭdas? Kaj li murmu-
ris, lasu ilin kaj dormu. — Imagu, vartistino, kiel estis al
mi ĉe tio! Ankaŭ vi estis juna, vi scias tion imagi, ĉu?
Kiam mi plendis al reĝo Lear, li eĉ priridis min: sciu kna-
bino, kion alian vi povas atendi de la viroj? ŝtopu viajn
orelojn, kaj prete.
Kaj mi do diris al li, ke tio ne estas ebla, ke li devas
almenaŭ duonon de tiuj nenifaruloj forigi. Kaj sciu, li
ofendiĝis. Ke estas maldanko kaj simile. Li terure furio-
zis, vi eĉ ne povas imagi. Sed mi scias ja, kio povas esti
kaj kio ne; i l i devas zorgi nur pri tiu sia honoro, sed ni
virinoj, ni devas pensi pri la domo kaj ordo. Al ili estas
indiferente, eĉ se ĉi tie estus kvazaŭ en ĉevalejo. Diru,
vartistino, ĉu mi pravis aŭ ne? Do, vidu. Kaj paĉjo mor-
te ofendiĝis. Kion mi devis fari? Mi s c i a s , avino, kio es-
tas mia devo al li, sed kiel virino mi ankaŭ havas devon
al mia domo, kion vi pensas? Kaj pro tio paĉjo min mal-
benis. Kaj la duko — li nur palpebris kaj sendecide sta-
ris. ĉu vi pensas, ke li defendis min? Ne. Li toleris trak-
141
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ti min kiel malbonan, bagateleman, kvereleman virinon.
Vartistino, ĉu vi aŭdas, vartistino, en tiu momento io en
mi iel krevis: mi — mi — mi komencis m a l a m i mian
edzon. Mi malamas lin, bone sciu tion! M i m a l a m a s !
Kaj mi malamas paĉjon, ĉar li estas kulpa pri tio, ĉu vi
komprenas? Jes ja tiel estas, jes ja tiel estas; mi estas
malbona, mi scias, sed mi estas malbona nur tial, ĉar mi
pravis —
Ne, ne parolu; mi vere estas malbona. Vi scias ja,
avino, ke mi havas amanton, ĉu? Se vi scius, kiel indife-
rente estas al mi, ke vi tion scias! ĉu vi pensas, ke mi
amas Edmundon? Mi ne amas; sed mi volas iel venĝi
por tio, ke la duko ne kondutis virece. Simple mi mala-
mas lin. Vartistino, eĉ ne ideon vi havas, kio estas mal-
ami! Tio signifas esti malbona, malbona, plenplene mal-
bona. Kiam oni komencas malami — kvazaŭ oni tute
ŝanĝiĝus. Mi estis tute bona knabino, kaj povis esti el mi
bona edzino; mi estis filino, estis fratino, kaj nun mi
estas nur malbona. Mi ankaŭ jam vin ne amas, avino,
nek min, nek min. Mi pravis; se ili estus tion agnoskin-
taj, mi estus alia, kredu al mi —
Ne, mi ne ploras. Ne pensu, ke tio min iel suferigas.
Male, oni estas pli libera, malamante. Oni povas pensi
kion ajn — antaŭ nenio oni devas halti. Vidu, a n t a ŭ e
mi ne kuraĝis vidi ĉe mia edzo, ke li estas antipatia, ke
li estas dikventra, ke li estas pantoflulo, ke liaj manoj ŝvi-
142
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tas; kaj nun mi vidas tion. Nun mi vidas, ke paĉjo Lear
estas ridinda tirano, ke li estas sendenta kaj freneza mal-
junulaĉo — ĉion mi vidas. Ke Regan estas vipuro kaj mi,
vartistino, ke mi havas en mi tiajn strangajn kaj terurajn
aferojn — antaŭe mi tion eĉ ne scietis. Subite ĉio ĉi venis.
Diru, ĉu tio estas m i a kulpo? Mi pravis; ili ne devis peli
min tiel ekstremen. Tion vi ne povas kompreni, vartis-
tino. Iam mi pensas, ke mi povus murdi la dukon, ron-
kanta apud mi. Simple per ĉastranĉilo lin buĉi. Aŭ vene-
ni Regan. Jen, fratinjo, trinku vinon. ĉu vi scias, ke Re-
gan volas forlogi de mi Edmundon? Ne ĉar ŝi amus lin;
Regan estas malvarma kiel ŝtono. Sed ŝi faras tion kon-
traŭ mi. Kaj ŝi kalkulas kun tio, ke Edmundo iel forigos
tiun malsaĝulon dukon kaj mem uzurpos la tronon post
Lear. Nepre tiel estas, vartistino. Regan estas nun vid-
vino — tiu lacerto havis de ĉiam feliĉon. Sed ne pensu,
ke ŝi sukcesos: mi atentas kaj malamas. Mi eĉ ne dor-
mas, nur por povi pensi kaj malami. Se vi scius, kiel oni
en mallumo bele kaj senfine malamas. Kaj se mi reme-
moras, ke ĉio ĉi venis nur pro obstino de la paĉjo kaj iu
malordo en la domo — Diru, tion neniu mastrino povus
toleri.
Vartistino, vartistino, vartistino, kial ili tiam ne vidis,
ke mi pravis!
[1933]
143
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Hamleto, princo dana
[Sceno deka]
(Rosenkrantz kaj Guildenstern estas forirontaj)
HAMLETO
Momenton sole, kara Guildenstern,
nur vorton, Rosenkrantz!
GUILDENSTERN
Bonvolu, princo?
ROSENKRANTZ
Vi deziras, princo?
HAMLETO
Nur demando.
Kiel la prezentado porkortega,
la tragedi’ pri rego veneninto,
efikis je la reĝo?
ROSENKRANTZ
Terure, princo.
HAMLETO
Terure, ĉu?
GUILDENSTERN
La reĝo perpleksiĝis.
144
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
HAMLETO
Kaj la reĝino?
ROSENKRANTZ
La reĝin’ svenemis.
HAMLETO
Kaj la ceteraj?
GUILDENSTERN
Kiuj, princa moŝto?
HAMLETO
Nu, vi kaj korteganoj, sinjorinoj
kaj ĉiu ĉeestanta en la ĉambro,
dum oni ludis tion. Kion ili?
ROSENKRANTZ
Nenion, princo.
GUILDENSTERN
Ilin ĉio ravis,
ke eĉ ne vorton ili povis diri.
HAMLETO
Kaj Polonio?
GUILDENSTERN
Polonio ploris.
HAMLETO
La korteganoj?
ROSENKRANTZ
Ili plorsingultis.
Mi mem ne povis, princo, teni larmojn
145
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kaj vidis, ke amiko Guildenstern
l’ okul-roson kaŝis per maniko.
HAMLETO
Kaj la soldatoj?
GUILDENSTERN
Turnis for vizaĝon,
por kaŝi sian fortan emocion.
HAMLETO
Vi pensas do, ke tiu ludo estis —
ROSENKRANTZ
Sukces’ grandega.
GUILDENSTERN
Jes, sed meritita.
ROSENKRANTZ
La brila ludkonstru’!
GUILDENSTERN
La scen-vigleco!
HAMLETO
La teatraĵo tamen havis mankojn —
ROSENKRATZ
Pardonu, princo, kiajn?
HAMLETO
Hm, ekzemple …
La ludo povis esti ja pli bona.
Mi scias, l’ aktoroj faris, kio eblis,
tamen ilia reĝ’ ne estis reĝo,
146
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
nek la murdint’ murdinto. Ho, sinjoroj,
se la murdinton estus mi ludinta
tiam — mi ĵuras al vi per Hekata,
eĉ mem murdint’ ekkonus veran murdon!
Prijuĝu mem! (Li ludas.)
ROSENKRANTZ
O, princo, grandioze!
GUILDENSTERN
Ludite brile!
ROSENKRANTZ
Oni dirus vere,
ke fakte vidis vi murdinton iam
kaŝiri al laboro terurega.
HAMLETO
Ne, Rosenkrantz, ĝi ja en mi troviĝas,
— de kie kaj por kio? Kiu scias? ĉit, aŭdu!
GUILDENSTERN
Kion, princ’?
HAMLETO
— Sekreton mian.
ROSENKRANTZ
Aj, princ’, ĉu vere?
HAMLETO
Eĉ sekreton grandan.
Nenion por oreloj korteganaj,
nur por amikoj la plej bonaj. Venu!
147
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
GUILDENSTERN
Princo!
HAMLETO
Nenia princ’!
GUILDENSTERN
Ne, via moŝto.
HAMLETO
Nur Hamleto.
GUILDENSTERN
Laŭ via volo, princo.
HAMLETO
Do, aŭskultu,
kaj ĉe vi tenu kaŝe mian planon
maturiĝintan plene.
ROSENKRANTZ
Kian, kara princo?
HAMLETO
Aktoro estos mi.
ROSENKRANTZ
ĉu vere, princo?
HAMLETO
Jam decidite Rosenkrantz. Mi morgaŭ
intencas iri for kun la aktoroj.
De urb’ al urbo ludi tiun ludon
pri l’ granda reĝo, kiun oni murdis;
pri la murdinto, kiu post li venis
148
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
sur lian tronon kaj en lian varman
edzecan liton; kaj pri la reĝino,
vidvina eĉ ne dum monato unu,
kaj petolanta jam en ŝvita lito
kun friponaĉ’, murdisto kaj ŝtelisto
ŝtelinta regnon … Ju pli mi pripensas,
des pli allogas min figuro lia.
Ej, ludi lian tutan abomenon,
la fian kaj perversan serpentaĉon,
kiu infektas, kion ajn li tuŝas,
— ej, kia rolo! Estus nur necese
alie ludi ol l’ aktoro migra,
— li penas, penas, tamen li malfortas
por tiom da fiaĵoj. Tiun reĝon
li povas ludi. Sed ne l’ kanajlon.
Por lia rol’ li ne sufiĉe grandas.
Domaĝe pri la rolo! Mi ĝin ludus,
penetrus al li en gluecan menson,
kaj mi elpremus ĝis l’ lasta guto
ĉioman hom-malvirton! Kia rolo!
GUILDENSTERN
Kaj kia teatraĵ’!
HAMLETO
Ne tute misa —
ROSENKRANTZ
Bonega eĉ!
149
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
HAMLETO
Mi devis ĝin pli fajli,
kaj — Eble mi revenos al la temo,
ĝi indas tion; min la reĝ’ perfida,
la fia, abomena karaktero
treege logas. Kara Rosenkrantz,
mi volas skribi dramojn.
ROSENKRANTZ
Brave, princo!
HAMLETO
Mi verkos, verkos. Temoj ja abundas.
Tiu kanajlo — la unua. Dua:
pri korteganoj fiaj kaj flataĉaj —
ROSENKRANTZ
Brilege, princo!
HAMLETO
Tria: komedio
pri idioto, aĝa ĉambelano —
GUILDENSTERN
Bonega temo!
HAMLETO
Kvara ludo temos
knabinon unu.
ROSENKRANTZ
Kia ludo?
150
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
HAMLETO
Ludo.
GUILDENSTERN
Tre multpromesa temo.
ROSENKRANTZ
Poezia.
HAMLETO
Kaj Hamleto skribos. Sur la tron’ fripono
la homojn senhaŭtigos sen tranĉilo,
la korteganoj dorsojn kurbigados,
kaj Hamleto verkos. La militoj daŭros,
pli aĉe fartos la malfortaj homoj,
la fortaj male. Kaj Hamleto skribos,
kaj li ne movos manon, ne leviĝos
por ion fari —
GUILDENSTERN
Kion, princo?
HAMLETO
Kion?
Mi ja ne scias, kion oni faras
kontraŭ malbona rega politiko.
ROSENKRANTZ
Nenion, princo.
HAMLETO
Nenion?
151
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
GUILDENSTERN
Nu, aperas
de temp’ al temp’ en historio viroj,
kiuj stariĝas frunte de l’ popolo
kaj per ekzemplo aŭ per elokvento
ĝin decidigas rompi per ribelo
malbonan regantaron.
ROSENKRANTZ
Tio, princo, okazas tamen nur en historio.
HAMLETO
Jen, jen. Nur en la histori’. Vi diras,
ilia elokvent’ ekmovas homojn?
Malĝojo mutas. Devas iu veni
precize nomi la aferojn: vidu,
jen subpremado, jen maljusta ago,
jen oni fie krimas kontraŭ ĉiu,
kaj kiu via reĝ’ sin nomi volas,
estas ŝtelist’, murdisto, malĉastulo,
— jen la afero. Kiuj estas viroj,
ĉu vi toleros la senhonorigon?
ĉu via man’ ne prenos glavon, klabon?
ĉu tiu senhonoro vin jam kastris?
Vi estas sklavoj, kiuj jam toleras
la vivon sen honor’ —?
GUILDENSTERN
Vi elokventas.
152
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
HAMLETO
Aj, elokventas? Mi stariĝu do
kaj — kiel en la histori’ — mi kreu
la voĉon de l’ popola per elokvento?
ROSENKRANTZ
Jes ja, popolo via certe estas
sindona al vi, princ’.
HAMLETO
Kaj poste frunte
de la popol’ ekstari kaj renversi
la putran tronon?
GUILDENSTERN
Sed ĝi, mia princo,
jam estas politik’.
HAMLETO
Ho, stranga sento,
antaŭ si vidi tiel grandan taskon!
Sinjoroj, dankon.
ROSENKRANTZ
Ni ne ĝenos, princo.
(Rosenkrantz kaj Guildenstern foriras.)
HAMLETO
ĉu esti aŭ ne esti, jen demando.
Kaj se jam esti, kiu do? ĉielo,
reĝido esti, jes! ĉe la trono stari,
rideti nur ĝentile kaj lojale,
153
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
— ĉu ne sur tron’? Ne, tie jam alia!
Atendi lian morton, ĝis la sango
nigrega en li haltos! Tiel? Ne,
prefere tiun bruston perfidulan
trapiki per ponard’ kaj tiel venĝi
la morton de la patro. Honton lavi
de la lit’ patrina! Kial mi hezitas?
ĉu estas mi timulo? — Ho, ne tiel.
Mi sorbas per okul’ la fian vangon,
malĉastajn lipojn, lian vagan vidon
kaj sentas: nun mi havas lin kaj povus
fidele bildi lin. Mi provas kaŝe
la fivizaĝon preni. Kia rolo!
Aktoro esti, jes, mi malvualus
la tuton de l’ senhonta malboneco,
kiun subkaŝas la buŝaĉ’ ridanta —
¯i logas, logas tre. — Sed tiun vangon
rekonus nur la homoj de l’ nuntempo,
— neniu plu? — Prefere por eterne lin
pruvi kulpa kaj la homajn monstrojn
kaj ĉion putran, kion li arigis
en ŝtato dana! Kia loga tasko!
— Mi estas ja poeto! Mi do povas
akuzon skribi daŭran por jarcentoj,
kaj per fingro, kiu ne putriĝos,
al ĉiuj montri la ulceron pusan —
154
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Jen, kia elokvent’! ĉu ne domaĝe,
se mi ĝin sole por mi mem malŝparas?
ĉu sur foiro kunvenigi homojn
paroli kaj paroli — Ja ne estas
ili el koto. Elokventa homo
povus elfrapi el iliaj kapoj
purigan fulmon kontraŭ la tiranoj!
¯i logas, logas — Tamen mi ne povus
prezenti lin. Domaĝe! Kia aktoro
mi estus! Sed se estus mi aktoro,
ne povus mi inciti fulmotondron
fraponta tronojn? — Sed mi ĉi-okaze
ne povus skribi verkojn jam! Domaĝe!
— Do, kion diable? ĉu lin senmaskigi
per ludo sur scenej’, aŭ por eterne
alnajli sur la pord’ kiel vesperton,
aŭ detronigi per popol’ kolera?
Nu, kion do? — Kaj kion se, supoze,
mi nur kredigas min, ke mi venĝemas?
Aktoro esti por deŝiri maskon
de l’ vizaĝaĉ’? Se ludi, do pro tio,
ke estas ĝi en mi kaj mi devas
la homfigurojn el mi mem kreadi,
ĉu bonajn aŭ malbonajn! Lin prezenti
mi vere pleje ŝatus, — kia rolo! —
Aktoro simple esti! Aŭ nur verki,
155
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ne pro venĝem’, sed pro la nura ĝojo,
ke ĉiu vort’ sub mia man’ viviĝas —
Kaj kial verki nur? Kaj ne paroli?
Do esti orator’, popolon gvidi,
paroli kaj paroli kiel birdo
belege, rave kantas, ke mi fine
min mem konvinkus kaj ekkredus, kion
mi diras! — Jes ja. Esti plene iu,
jen estas tiu liberiga vorto!
Aktori? Verki? Iri kun popolo?
Do kion? Ho, infero! Kian rolon
Hamlet’ elektu? Kion mi kapablus
estante fine iu! — Jes, sed kiu?
Jen la demando!
[1934]
156
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
La konfeso de Donjuano
La morto de la malfeliĉa Dona Elvira estis venĝita;
Donjuano Tenorio kuŝis kun trapikita brusto en Po-
sada de las Reinas kaj videble estis mortanta. ”Emfizemo
de pulmo,” murmuris la loka doktoro. ”Iu ankoraŭ re-
saniĝus el tio, sed *caballero * tiel kaduka kiel Donjuano —.
Estas ja malfacilaj aferoj, Leporello; por diri al vi, al mi ne
plaĉas lia koro. Nu, memkompreneble: post tiaj ekscesoj
*in venere *— klare astenia kazo, sinjoroj. Pro certeco, Leporello, mi venigus paroęstron, eble li ankoraŭ rekonsci-
iĝos, kvankam laŭ la nuna stato de la scienco — mi ne
scias. Mi havas la honoron adiaŭi vin, caballeros.”
Tiel okazis, ke Padre Jacinto eksidis ĉe la piedoj de
Donjuano kaj atendis, ĝis la paciento rekonsciiĝos el la
sveno; dume li preĝis por lia notore peka animo. Se mi
sukcesus savi tiun inferan pekulon, pensis la bona pas-
tro; li ŝajnas esti ege likvidita — eble ĝi humiligos lian
arogantecon kaj alkondukos lian menson en staton de
pentanta bedaŭro. Ne al ĉiu okazas ricevi en la manojn
tiel faman kaj senkonscienan diboĉulon; homido, tian
raran kaŭzon eble ne havis eĉ la episkopo de Burgoso.
157
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Nu, la homoj flustros: Jen Padre Jacinto, jen, kiu savis la
animon de Donjuano —.
Padre ektremis kaj krucsignis sin; unue li rekonsciiĝis
el tiu diabla tentado de fierego, parte li konsciigis al si,
ke lin fikse alrigardas la brulaj kaj kvazaŭ mokaj okuloj
de la mortanta Donjuano.
”Kara filo,” diris la honorinda Padre tiel afable, kiel li
nur sciis, ”vi mortas; post nelonge vi staros antaŭ la juĝa
katedro de Dio ŝarĝita de ĉiuj pekoj, kiujn vi faris en via
porkula vivo. Mi petas vin pro amo de nia Sinjoro, de-
metu ilin, dum vi havas tempon; ne decas, ke vi migru
en la transan mondon vestita per malpura robo de viaj
malvirtoj kaj makulita de malpuraĵo post viaj surteraj
agoj.”
”Jes,” aŭdiĝis Donjuano. ”Ankoraŭ foje alivesti sin. Pa-
dre, ĉiam mi atentis esti vestita konforme al la cirkon-
stancoj.”
”Mi timas,” diris Padre Jacinto, ”ke ne sufiĉe vi kom-
prenis. Mi demandas vin, ĉu vi volas pente konfesi viajn
malvirtojn.”
”Konfesi,” ripetis senenergie Donjuano. ”Multe nigrigi
min. A˛, patro vi ne kredus, kiel ĝi efikas je virinoj.”
”Juano,” morniĝis la bona pastro, ”lasu jam la surte-
rajn aferojn; memoru, ke vi estos parolonta kun via Kre-
into.”
”Mi scias,” diris Donjuano ĝentile. ”Ankaŭ mi scias, ke
158
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
decas morti kiel kristano. ĉiam mi atentis, kio decas —
laŭeble, patro. Per mia honoro, mi diros ĉion sencere-
monie; unue por longaj paroloj mi estas tro malforta kaj
due ĉiam estis mia principo iri al la celo rekte kaj sen
flankiroj.”
”Mi laŭdas vian rezignacion,” diris pastro Jacinto.
”Sed une, kara filo, bone preparu vin, esploru vian kon-
sciencon kaj veku en vi humilan penton pro viaj malvir-
toj. Dume mi atendos.”
Post tio Donjuano fermis la okulojn kaj esploris sian
konsciencon, dume Padre mallaŭte preĝis pri Diaj hel-
po kaj revelacio.
”Mi pretas, patro,” aŭdiĝis Donjuano post nelonge kaj
komencis konfesi. Padre Jacinte kontente kapskuis: la
konfeso ŝajnis esti sincera kaj kompleta; mankis en ĝi
nek mensogo kaj blasfemo, murdo, falsĵuro, fierego, nek
trompo nek perfido — Donjuano estis vere peza peku-
lo. Kaj subite li eksilentis kvazaŭ laca kaj fermis la oku-
lojn.
”Ripozu, kara filo,” stimulis lin la paroęstro pacien-
ce, ”kaj poste daŭrigu.”
”Mi finis, honorinda patro,” diris Donjuano. ”Se mi
ion forgesis, tio estas certe nur bagateloj, kiujn Dio bon-
volos pardoni al mi.”
”Kiel?” ekkriis pastro Jacinto, ”tion vi nomas bagate-
loj? Kaj la malĉastado, tra kiu vi vadis dum via tuta vivo,
159
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
la virinoj, kiujn vi delogadis, viaj malpuraj pasioj, kiujn
vi senbride troĝuadis? Nur knabeto, bele konfesu; antaŭ
Dio, ci senmoralulo, estas sekretigita neniu el viaj mal-
ĉastaj agoj; prefere pentu viajn fiagojn kaj senpezigu
vian pekan animon!”
Sur la vizaĝo de Donjuano aperis mieno dolora kaj
senpacienca. ”Mi jam diris al vi, patro,” li diris obstine-
ge, ”ke mi finis. Per mia honoro, nenio plu direndas al
vi.”
Tiumomente la gastejestro de Posada de las Reinas
ekaŭdis bruegan kriadon el la ĉambro de la vundito.
”Dio kun ni,” li ekvokis kaj krucsignis sin, ”ŝajnas, ke
Padre Jacinto ekzorcas la diablon el la povra sinjoro.
Miadio, tiajn aferojn mi vere ne ŝatas en mia gastejo.”
La menciita kriado daŭris tre longe, tiel longe, ĝis oni
kuirpretigus fabojn; de temp’ al tempo ĝi obtuziĝis en
energia admonado, de temp’ al tempo ĝi ektondris en
sovaĝa muĝo; subite elpafiĝis el la ĉambro de la vundi-
ta sinjoro Padre Jacinto, punca kiel meleagro, kaj vokan-
te Madonon, fuĝis en preĝejon. Poste estis silente en la
gastejo; nur la afliktita Leporello englitis en la ĉambron
de sia sinjoro, kiu kuŝis kun fermitaj okuloj kaj ĝemis.
Posttagmeze alveturis en tiun lokon Padre Ildefonso
de *Societas Jesu, * veturante sur mulo el Madrido al Bur-
goso; kaj ĉar tiutage estis tro varme, li descendis apud la
paroęjo kaj vizitis patron Jacinton. Li estis malgrasega
160
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
pastro, sensuka kiel malnova kolbaso kaj kun brovo tiel
hirta kiel akselo de maljuna kavaleriano.
Post kiam ili kune eltrinkis kazeiĝintan lakton, la je-
zuito fiksis rigardon al patro Jacinto, vane penanta kaŝi,
ke io lin afliktas. Estis tia silento, ke la zumado de muŝoj
ŝajnis preskaŭ sonego.
”Nome, tiel estas,” fine subite ekparolis la afliktita Pa-
dre Jacinto. ”Ni havas ĉi tie pezan pekulon, kuŝantan
agonie. Vi devas scii, Don Ildefonso, li estas la misfama
Donjuano Tenorio. Li havis ĉi tie amaferon, duelon aŭ
kion — koncize mi iris konfesigi lin. Komence ĉio iris
kun li tre ĝojige, tre bele li konfesis, ververe; sed kiam
venis la sesa el la dekalogo — nenion mi sukcesis eligi de
li, eĉ ne unu vorton. Kaj ke li havas nenion direndan al
mi. Madono, tiu kanajlo! Se mi konsideras, ke li estas la
plej granda diboĉulo de ambaŭ Kastilioj — nek en Va-
lencio nek en Kadizo onidire iu povas lin egali. Oni di-
ras, ke dum la lastaj jaroj li delogis sescent naŭdek sep
knabinojn — el ili cent dek tri foriris en mona˛inejon,
ĉirkaŭ kvindek mortigis iliaj patroj aŭ edzoj en justa ko-
lero kaj al la proksimume sama nombro krevis la koro
pro aflikto. Kaj nun imagu, Don Ildefonso, ke tia volup-
tulo asertas al mi sur la mortlito en la vizaĝon, ke li in
*puncto * de amorado havas nenion por konfesi! Kion vi
diros pri tio.”
161
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Nenion,” diris la patro jezuito. ”Kaj vi rifuzis al li la
absolvon?”
”Memkomprene,” respondis Padre Jacinto deprimite.
”ĉiuj paroloj estis vanaj. Mi admonis lin, ke en ŝtono mi
devus veki pentofaradon, sed ĉi tiun protokanajlon ne-
pre nenio efikas. Jes, pri fierego mi pekis, patro, li diris
al mi, mi falsĵuris ĉion kion vi volas — sed en tio, pri kio
vi demandas, mi havas nenion direndan. Kaj ĉu vi scias,
sur kio ĝi baziĝas, Don Ildefonso?” elpuŝis subite Padre
kaj haste krucsignis sin. ”Mi opinias, ke li havis kontak-
ton kun satano. Tial li ne povis tion konfesi. Tio estis
obskuraj sorĉoj. Li delogadis virinojn pere de infera po-
tenco.” Padre Jacinto ektremis. ”Vi devus lin rigardi, Do-
mine. Mi dirus, ke tio vidiĝas el liaj okuloj.”
Don Ildefonso, S. J., silente meditis. ”Se vi opinias,” li
diris fine, ”mi iros rigardi tiun viron.”
Donjuano dormetis, kiam Don Ildefonso silente en-
paŝis la ĉambron kaj mansigne forsendis Leporellon; po-
ste li eksidis sur seĝo ĉe la kapo de la mortanto kaj ob-
servis la magran vizaĝon de la agonianta homo.
Post ege longa tempo la vundito ekĝemis kaj malfer-
mis la okulojn.
”Donjuano,” diris la jezuito milde, ”ŝajnas, ke estus
por vi lacige paroli.”
Donjuan senenergie jesis.
”Ne gravas,” diris la jezuito. ”Via konfeso, sinjoro
162
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Donjuano, ne estis en unu punkto klara. Mi prezentos al
vi demandojn, sed eble vi povus montri konsenton aŭ
malkonsenton al tio, kion mi diros al vi — pri vi.”
La okuloj de la vundito preskaŭ angore fiksiĝis al la
senmova vizaĝo de la pastro.
”Donjuano,” komencis Don Ildefonso preskaŭ leĝere,
”mi aŭdis pri vi jam delonge; mi pripensis, kial fakte vi
ĵetas vin de virino al virino, de amo al amo; kial vi ne-
niam povas resti, neniam halti en tiu plenumiĝo kaj
trankvilo, kiun ni homoj nomas feliĉo —”
Donjuano montris dentojn en dolora grimaco.
”De amo al amo,” daŭrigis Don Ildefonso trankvile.
”Kvazaŭ vi volus senĉese kaj denove iun konvniki — ver-
simile vin mem, ke * vi indas la amon, ke vi estas viro, kian*
*virinoj amas *— kompatinda Donjuano!”
La lipoj de la vundito moviĝis; estis, kvazaŭ li ripetus
la lastajn vortojn.
”Kaj dume,” parolis la pastro amike, ”neniam vi estis viro
Donjuano; nur via spirito estis spirito de viro, kaj tiu hon-
tis, sinjoro, kaj malespere penis kaŝi, ke la naturo ne donis
al vi, per kio estas pridonacita ĉiu vivanta estaĵo —”
El la lito aŭdiĝis knaba plorego.
”Tial, Donjuano v i ŝ a j n i g i s v i r o n ekde junaĝo;
vi estis aŭdace kuraĝa, aventurema, fierega kaj afekta,
por venki en vi mem la humiligan senton, ke la aliaj
estas pli bonaj kaj pli virecaj ol vi; sed tio estis menso-
163
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
go kaj tial vi disipe akumuladis pruvon post pruvo, ne-
niu povis vin sekvi, ĉar ĝi estis nur afektata kaj senker-
na — vi delogis eĉ ne unu virinon, Donjuano. Vi neniam
ekkonis la amon, vi nur febre strebis, kiun ajn dezirin-
dan kaj noblan virinon vi renkontis, ravi ŝin per via spi-
rito, via kavalireco, via pasieco, en kiun vi mem prezen-
tis vin al vi — ĉion ĉi vi sciis perfekte, ĉar v i l u d i s tion.
Kaj kiam venis la momento, kiam sub virino sinkas la
genuoj — tio certe estis por vi infero, Donjuano, ĝi ne-
pre estis infero, ĉar en tiu momento vi estis travivanta
vian damnan fieregon kaj samtempe vian plej teruran
humiligon. Kaj vi devis vin elŝiri el la brakumo, kiun vi
vivriske konkeris, kaj fuĝi, povra Donjuano, fuĝi el la
brakoj de la venkita virino kaj krome kun iu bela men-
sogo sur ĉi tiuj nerezisteblaj lipoj. ¯i nepre estis infero,
sinjoro Juano.”
La vundito turnis la kapon al la muro kaj ploris.
Don Ildefonso ekstaris. ”Povrulo,” li diris, ”vi hontis
tion konfesi eĉ en la sankta konfeso. Do vidu, nun ĝi jam
pasis, sed mi ne rajtas senigi Padre Jacinton de lia pen-
tanto.”
Kaj li venigis la paroęstron; kaj kiam venis patro Ja-
cinto, diris al li Don Ildefonso: ”Rigardu, patro, li kon-
fesis ĉion kaj ploras. Lia pento estas ekster ĉiu dubo hu-
mila; eble ni povus lin absolvi.”
[1932]
164
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Romeo kaj Julieta
Juna angla aristokrato, Oliver Mendeville restadanta
en Italio por studvojaĝi, ricevis en Florenco raporton,
ke lia patro Sir William forlasis ĉi tiun mondon. Sir Oli-
ver do adiaŭis kun peza koro kaj abundaj larmoj al si-
gnorina Maddalena, ĵurante, ke li revenos kiel eble plej
baldaŭ, kaj ekvojaĝis kun sia servisto en la direkto al
¯enovo.
La trian tagon de ilia vojaĝo surprizis ilin ega pluvo,
ĝuste kiam ili estis enveturantaj iun nestaĉon. Sir Oliver
haltis kun ĉevalo sub maljuna ulmo. ”Paolo,” li diris al la
servisto, ”rigardu, ĉu estas ĉi tie iu albergo, kie ni tra-atendus la pluvegon.”
”Kio koncernas la serviston kaj la ĉevalojn,” aŭdiĝis
voĉo super lia kapo, ” *albergo * estas tie post la angulo; sed vi, cavaliere, farus honoron al mia paroęjo, se vi rifuĝus sub ĝian modestan tegmenton.”
Sir Oliver demetis larĝgrandan ĉapelon kaj turnis sin
al fenestro, de kie gaje grimacis je li dika maljuna pas-
tro. ” Vossignoria reverendissima,” li diris respekte, ”vi faras troan afablecon al fremdulo, kiu forlasas vian belan
165
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
landon, ŝarĝita de dankemo pro ĉio bona, per kio li es-
tis tiel disipe superŝutata.”
” Bene, kara filo,” diris la paroęstro, ”sed se vi anko-
raŭ tempeton parolos, vi tramalsekiĝos tute. Descendu
afable de la ĉevalino kaj iome ĵetmoviĝu, ĉar ege pluvas.”
Sir Oliver ekmiris, kiam la *molto reverendo parocco * iris
al li en koridoro renkonte: tiel etan pastron li ankoraŭ ne
vidis; riverencante al li, li devis tiom kliniĝi, ke sango
alfluis en lian kapon.
”Ej, lasu tion,” diris la paroęstro. ”Mi estas nur fran-
ciskano, cavaliere. Oni nomas min Padre Ippolito. Hej,
Marietta, alportu salamon kaj vinon. Tra ĉi tie, sinjoro,
estas ĉi tie malbena mallumo. Vi estas inglese, ĉu? Do
vidu, de tiu tempo, kiam vi, Angloj, apartiĝis de la sankta
roma eklezio, vi abundegas en Italio. Mi komprenas,
signore. Certe vi nostalgias. Rigardu, Marietta, tiu sinjoro estas inglese. Povrulo, tiel juna kaj jam li estas anglo!
Tranĉu al vi pecon da tiu salamo, cavaliere, ĝi estas aŭ-
tentika el Verono. Mi diras, al vino taŭgas nenio pli ol
salamo el Verono, Bolonjanoj igu sin remburi per sia
mortadelo. Fidu ĉiam la salamon el Verono kaj la salajn
migdalojn, kara filo. Vi ne estis en Verono? Domaĝe. De
tie devenis la dieca Veronese, signore. Nome mi devenas
el Verono. Glora urbo, sinjoro. Oni nomas ĝin urbo de
Skaligeroj. ĉu bongustas la vino?”
166
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
” Grazie, Padre,” murmuris Sir Oliver. ”ĉe ni en Anglio
oni nomas Veronon la urbo de Julieta.”
”Aj, aj,” ekmiris Padre Ippolito, ”kaj kial? Mi eĉ ne
scias, ke tie estus iu princino Julieta. Vere, tie mi ne estis
jam pli ol kvardek jarojn — kiu Julieta ŝi estus?”
”Julieta Kapulet,” klarigis Sir Oliver. ”Sciu, ni havas pri
ŝi tian teatraĵon … de iu Shakespeare. Bela ludo. ĉu vi
konas ĝin, Padre?”
”Ne, sed atendu, Julieta Kapulet, Julieta Kapulet,”
muelparolis Padre Ippolito, ”tiun mi devus koni. Mi
estadis ĉe la Kapuletoj kun Padre Lorenzo —”
”ĉu vi konis la mona˛on Lorenzon?” elspiris Sir Oli-
ver.
”Kial mi ne konus lin? Mi, sinjoro, akolitadis al li.
Aŭdu, ĉu ŝi ne estas tiu Julieta, kiu edziniĝis al grafo Pa-
riso? Tiun mi konis. Ege pia kaj eminenta sinjorino,
grafino Julieta. ŝi estis laŭdevena Kapulet, el tiuj Kapu-
letoj, kiuj komercis kun veluro.”
”ŝi ne povas esti tiu,” deklaris Sir Oliver. ”La vera Ju-
lieta mortis en junaĝo laŭ plej kortuŝa maniero, kiun vi
povas imagi al vi.”
”Ha,” diris la molto reverendo, ”do ŝi ne estas tiu. La
Julieta, kiun mi konis, edziniĝis al grafo Pariso kaj havis
kun li ok infanojn. Modela kaj virta edzino, juna sinjoro
Dio donu al vi egalan. Vere, oni rakontis, ke antaŭ tio ŝi
perdis la kapon pro iu juna *crapulon *— Ba, signore, pri
167
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
kiu oni ne rakontus ion? La juneco estas, ni scias ja, sen-
prudenta kaj ventkapa. ¯oju, cavaliere, ke vi estas juna.
ĉu la ingles’oj estas ankaŭ junaj?”
”Jes, estas,” ekĝemis Sir Oliver. ”A˛, patro, ankaŭ nin
konsumas la ardo de la juna Romeo.”
”Romeo?” diris Padre Ippolito kaj ektrinkis. ”Tiun mi
devus koni. He, ĉu estis li tiu juna siocco, tiu dando, tiu
kanajlo el la Montekoj, kiu hakvundis grafon Parison?
Onidire pro Julieta. Jes, tiel. Julieta estis edziniĝonta al
grafo Pariso — bona edziĝ-ŝanco, signore, tiu Pariso es-
tis ege riĉa kaj bona juna sinjoro — sed Romeo ekobsti-
nis, ke Julietan ricevos li — Tia stulteco, sinjoro,” mur-
muris Padre. ”Kvazaŭ la riĉaj Kapuletoj povus doni fili-
non al iu el la bankrotintaj Montekoj. Kaj plie la Mon-
tekoj estis partianoj de Mantovo, dume Kapuletoj estis
je la flanko de la Milana duko. Ne, ne. Mi opinias, ke tiu
*assalto assassinatico * kontraŭ Pariso estis ordinara politi-ka atenco. Hodiaŭ estas en ĉio nur politiko, kara filo.
Memkomprene, post tiu banditaĵo Romeo devis fuĝi al
Mantovo kaj plu ne revenis.”
”Tio estas eraro,” elpuŝis Sir Oliver. ”Mi petas pardo-
non, Padre, sed tiel ne okazis. Julieta amis Romeon, sed
la gepatroj volis devigi ŝin edziniĝi al grafo Pariso —”
”Ili sciis ja kial,” konsentis la maljuna paroęstro. ”Ro-
meo estis *ribaldo * kaj estis partiano de Mantovo.”
”Sed antaŭ la edziniĝo al Pariso pastro Lorenzo havi-
168
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
gis al ŝi pulvoron, por ke ŝi falu en ŝajnan morton,” kon-
tinuis Sir Oliver.
”Tio estas mensogo,” diris impete Padre Ippolito.
”Tion patro Lorenzo neniam estus farinta. Sed vero
estas, ke Romeo ekatakis Parison surstrate kaj hakvun-
dis lin. Eble li estis ebria.”
”Pardonu, patro, sed tio estis tute alie,” protestis Sir
Oliver. ”La vero estas, ke oni Julietan enterigis. Romeo
super ŝia tombo trapikis Parison per glavo —”
”Atendu,” diris la panoęstro. ”Unue tio ne okazis su-
per la tombo, sed surstrate proksime de la monumento
al la Skaligeroj. Kaj due Romeo ne trapikis lin, sed nur
dishakis lian ŝultron. Hometo, mortigi iun per glavo ne
ĉiam sukcesas. Nur provu tion, juna sinjoro!”
” Scusi,” oponis Sir Oliver, ”mi vidis tion tuj ĉe la pre-
miero sur scenejo. Grafo Pariso estis en duelo vere tra-
pikita kaj mortis surloke. Romeo opiniante, ke Julia es-
tas vere morta, venenis sin en ŝia kripto. Tiel estis, Pa-
dre.”
”Ba ne,” murmuris patro Ippolito. ”Li ne venenis sin.
Li fuĝis en Mantovon, amiko.”
”Pardonu, Padre,” insistis pri sia pravo Oliver, ”mi
vidis tion per ĉi tiuj okuloj — mi sidis ja en la unua vico!
En tiu momento Julieta vekiĝis kaj vidinte, ke ŝia ama-
to Romeo estas morta, ŝi ankaŭ prenis la venenon kaj
mortis.”
169
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Kion vi opinias,” koleris Padre Ippolito. ”Mi miras,
kiu faris ĉi klaĉojn. La vero estas, ke Romeo fuĝis en
Mantovon kaj la povrulino Julieta pro aflikto super tio
iomete duonvenenis sin. Sed tio estis nenio, cavaliere,
nur tiel infaneca; mi petas vin, ŝi havis apenaŭ dek kvin
jarojn. — Mi scias tion de tiu Lorenzo, juna sinjoro;
memkomprene, mi estis tiam tia ragazzo,” montris la
bona pastro proksimume unu ulnon super la tero. ”Ju-
lietan oni poste forveturigis al ŝia onklino en Besenza-
na, por ke ŝi resaniĝu. Tien alveturis al ŝi grafo Pariso, la
manon li havis ankoraŭ en bandaĝo kaj vi scias, kiel es-
tas en tia kazo: rezultis el tio kolosa amo. Post tri mona-
toj ili geedziĝis. Ecco, signore, tia estas la vivo. Mi mem partoprenis la edziĝfeston kiel akolito en blanka surpli-seto.”
Sir Oliver sidis iel konsternite. ”Ne koleru, patro,” li
diris fine, ”sed en la angla teatraĵo ĝi estas multoble pli
bela.”
Pastro Ippolito eksnufis. ”Pli bela! Mi ne scias, kion
belan vi vidas en tio, se du junaj homoj sin mortigas.
Estus domaĝe pri ili, juna sinjoro. Mi diras al vi, pli bele
estas, ke Julieta edziniĝis kaj havis ok infanojn, kaj kiajn
infanojn, uleto: kiel bildetoj.”
Oliver neis la kapon. ”Tio ne estas plu la samo, kara
Padre; vi ne scias, kio estas granda amo.”
La eta pastro mediteme palpebrumis. ”Granda amo?
170
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Mi pensas, ke ĝi estas, se du homoj scias toleri sin dum
la tuta vivo … sindone kaj fidele … Julieta estis rara sin-
jorino, kara sinjoro. ŝi edukis ok infanojn kaj servis al sia
edzo ĝis la morto. Do ĉe vi oni nomas Veronon urbo de
Julieta? Tio estas de vi angloj ege bela, cavaliere. Sinjorino Julieta estis vere eminenta edzino, Dio donu al ŝi
eternan gloron.”
Juna Oliver rekonscnĝis el la distreco. ”Kaj kio okazis
kun Romeo?”
”Tiu? Mi eĉ ne scias bone. Ion mi aŭdetis pri li. — Ha,
jen mi scias. Li enamiĝis en Mantovo al filino de iu mar-
kizo — kiel li nur estis nomata? Monfalkone. Montefalko
aŭ iel simile. A˛, cavaliere, jen estis io, kion vi nomas
romantika amo! Li eĉ forkondukis ŝin aŭ kio — tio estis
ege romantika historio, sed detalojn mi forgesis; mi pe-
tas vin, tio okazis en Mantovo. Sed onidire ĝi estis ia
passione senza esempio, ia supermezura pasio, sinjoro.
Almenaŭ oni rakontis tiel. Ecco, signore, ne plu pluvas.”
Sir Oliver leviĝis en sia tuta embarasa alto. ”Vi estis
treege afabla, Padre. *Thank you so much. * ĉu mi povus lasi ion ĉi tie … por viaj malriĉaj paroąnoj,” li murmuris,
ruĝiĝante kaj ŝovante sub la randon de telero manple-
non da zekenoj.
”Aj, aj,” kosterniĝis Padre Ippolito kaj managitis, ”kia
ideo, tiom da mono por peceto da salamo el Verono!”
”Io estas ankaŭ por via historieto,” rapidis diri la juna
171
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Oliver. ”¯i estis — eh, ĝi estis tre, tre — mi ne scias, kiel
tion diri. *Very much, indeed. *”
En la fenestrojn de la paroęjo inundis sunradioj.
[1932]
172
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Sinjoro Hynek Ráb el Kufôtejn
Sinjoro Janek Chval el Jankov ankoraŭ ne rekonsciiĝis
el la surprizo. Mi petas vin: venis, aperis, subite en-
falis ĉi tien vizite sinjoro bofilo, kaj kia bofilo, bonvolu
nur rigardi: li havas germanajn pantalontubojn kaj ma-
ĝarajn lipharojn, nu nekontestebla grandsinjoro; kaj jen
la maljuna sinjoro Janek kun refalditaj manikoj dume
helpis ĉe bovin-akuŝo. Kia pridonaco, pensas la malju-
na sinjoro embarasite, kial diabloj lin portas al mi?
”Nur trinku, sinjoro Hynek,” li trudis fervore. ”Estas
nur ĉi tiea vino, kvin jaroj pasis, de kiam ĝin alverturi-
gis judo el Litomëôice. En Prago vi trinkas la cipran, ĉu?”
”Tian kaj alian,” diris sinjoro Hynek. ”Sed mi diras al
vi, sinjoro bopatro, nenio superas honestan ĉeąn vi-
non. Kaj bonan ĉeąn bieron, sinjoro. ĉe ni la homoj ne
scias, kion bonan ni havas, kaj aĉetas ĉian ajn fremdan
fivaron. ĉu vi opinias, ke el fremdlando oni alveturigas
al ni ion solidan?”
La maljuna sinjoro kapskuis. ”Kaj ankoraŭ ili volas
por tio tian nekristanan monon.”
”Memkomprene,” tradentis sinjoro Ráb. ”Mi petas
vin, konsideru nur la doganojn. Lia reĝa majesto grasi-
173
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
gas siajn poŝojn kaj ni devas tion pagi.” Sinjoro Hynek
indigne tuskraĉis. ”Nur se li havas plenajn kestojn da
mono!”
”Podêbrad?”
”Tiu nano,” jesis sinjoro Ráb. ”Li aspektas kiel iu bu-
tikisto. Ni havas ja reĝeton, ĉu? Sed ĝi bankrotos, sinjoro
bopatro. Jam pro ekonomiaj kaŭzoj kaj simile. Nu kaj ĉe
vi en Jankov estas ankaŭ tiel malbone?”
Sinjoro Janek malsereniĝis: ”Malbone, knabo. Ege
malbone. Venis pesto al la bovinoj, vanas la prifumado.
Kaj diablo scias, al la kamparanoj karbunkliĝis la greno.
Pasintjare hajlis. — Malbone estas al la kampuloj. Ima-
gu, sinjoro Hynek, ili eĉ ne havas grenon por semado,
mi devis disdoni al ili semaĵon el mia grenejo —”
”Disdoni?” ekmiris sinjoro Ráb. ”Tion, sinjoro bopa-
tro, mi ne farus. Kial karesi la ronkulojn? Kiu ne scias sin
vivteni, tiu mortaĉu. Tiu mortaĉu,” ripetis sinjoro Hynek
energie. ”En la nuna tempo, sinjoro bopatro, necesas
fera mano. Nur neniujn almozojn kaj subtenojn. Sibari-
tigi ilin, tio mankus! Venos ankoraŭ pli malbonaj tem-
poj. Prefere kutimigi la nenihavulojn je iom da mizero.
Ili manĝaĉu kruston kaj simile. Mi donus al ili nenion,
nur rekte mi dirus al ili: Vi senhavuloj mizeregaj, vi skla-
voj kaj simile. ĉu vi pensas, ke ni ne havas pli seriozajn
zorgojn ol viajn intestojn? Hodiaŭ, mi dirus al ili, vi ĉiuj
devas esti preparitaj je pezaj oferoj. Ni devas pensi pri
174
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
defendo de nia reĝolando kaj pri nenio malpli granda.
Tiel mi parolus al ili, sinjoro. La tempo estas malfacila,
kaj kiu ne estas preta morti por la patrio, mortaĉu pro
malsato. Kaj fino.”
Sinjoro Hynek energie ektrinkis. — ”Dum ili povas
teni sin sur piedoj, armil-ekzerci ilin kaj neniujn paro-
lojn.”
La maljuna sinjoro el Jankov malfermegis je sinjoro
bofilo la palajn okulojn. ”Kio, kio nur,” li elbalbutis kon-
fuzite. ”ĉu, ĉar — Dio gardu — estos milito?”
Sinjoro Hynek ekridaĉis. ”Kial ne estu! Devas esti: ĉu
ni havas la pacon por nenio? Ej, sinjoro, kiam estas paco,
memkomprene, io estas preparata. Mi petas vin,” li di-
ris malestime, ”ja tion scias ankaŭ tiu — kiel nur oni no-
mas lin? ha, la princo de la paco. La princo de la paco,”
kraĉŝprucis sinjoro Ráb. ”Memkomprene, sinjoro, li ti-
mas pri sia trono. Oni eĉ ne vidus lin, se li ne estus si-
danta sur trono, kun tri kusenoj sub la postaĵo.”
”ĉu li, Podêbrad?” demandis sinjoro Janek necerte.
”Kiu alia? Eh, ni havas reganton, mi bele dankas! Nur
paco, sinjoro bopatro. Nur mesaĝoj kaj similaj aferoj.
Por tio estas mono, ĉu? Antaŭ nelonge — ĝis Hlohovec
li pelaĉis sin al la pola reĝo, laŭdire pro pakto kontraŭ
Turkoj. Tutan mejlon li iris renkonte al la Polo, imagu!
Kion vi diras pri tio?”
175
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
”Nu,” diris sinjoro Janek singarde, ”ĉu oni malmulte
parolas pri Turko?”
”Malsaĝaĵoj,” diris sinjoro Hynek Ráb energie. ”Sed
ĉu decas, ke la ĉeą reĝo faru honoraĵojn al Polo? Estas
hontinde,” ekkriis sinjoro Hynek. ”Li devis atendi, ĝis la
Polo venos al li! Jen, kiel ni, sinjoro Janek, finas! Kion
dirus pri tio la mortinta imperiestro Karolo aŭ Zikmun-
do? Tiam ni, kara sinjoro havis ankoraŭ ian internacian
prestiĝon —” Sinjoro Ráb kraĉis. ”Fi! Mi miras, ke ni ĉe-
˛oj toleras tian hontaĵon.”
Kiaj aferoj, ĉagreniĝis sinjoro Janek Chval. Kaj kial li
tion rakontas al mi? Kvazaŭ mi ne havus sufiĉe da miaj
zorgoj —
”Aŭ la jena,” predikis sinjoro Ráb, ”— li sendis amba-
sadon en Romon, por ke la papo lin rekonu kaj tiel plu.
Kun bela peto, vi scias? Onidire, por ke estu paco inter
la kristanaro kaj simile. Devas finiĝi!”
Sinjoro Ráb frapis per manplato la tablon, mirinde, ke
li ne renversis la pokalojn. ”Paĉjo Òiòka turniĝus en la
tombo! Miadio, mi petas vin, trakti kun la papo! ĉu tial
ni kalikanoj sangis, he! Por ke li vendu nin al Romo sub
papan pantoflon?”
Kaj kial vi tiel incitiĝas, miris la maljuna sinjoro, dis-
tre palpebrante. Kie vi, homo, sangis? Via mortinta pa-
tro venis ĉi tien nur kun Zikmundo. — Vere, poste li ed-
ziĝis en Prago. Li subskribadis sin Joa˛im Hanes Raab.
176
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Li estis bona homo, hometo, mi lin konis; tute pruden-
ta Germano.
”Kaj li pensas,” indigniĝis sinjoro Hynek Ráb, ”ke li
faras dioscias kian altan politikon. Antaŭ nelonge li sen-
dis iajn siajn pajacojn ĝis Francio, al la franca reĝo. Ke
oni fondu ligon de kristanaj princoj, por ke ili kunvenu
en iu tuteŭropa parlamento aŭ kio. Pace likvidi konflik-
tojn kaj simile. Kaj kontraŭ la Turko laŭdire kaj eterna
paco kaj tiaj aferoj. Diru vi mem: ĉu vi aŭdis iam simi-
lajn sensencaĵojn? ĉu estas eble fari politikon — tiel? Mi
petas vin, kiu likvidus la konfliktojn pace, se eblas fini
ilin per milito? Kaj ĉu iu ŝtato toleros enmiksiĝon, se ĝi
volas militi kun la alia? Nu, malsaĝaĵoj — la tuta mon-
do nur ridas pri tio. Sed kiel nin, sinjoro bopatro, tia
malfortula paŝo kompromitas antaŭ la tuta mondo! Ja,
miadio, ni aspektas, kvazaŭ ni timus, ke ne venu iu mi-
lito je ni —”
”Kaj — ĉu ĝi venos?” demandis sinjoro Hynek zorge-
me. Sinjoro Hynek Ráb el Kufŝtejn kapskuis. ”Venenon
vi povas preni. Rigardu, sinjoro bopatro, kontraŭ ni es-
tas la Hungaro, la Germano, la papo kaj Aŭstrio. Se ili
estas kontraŭ ni, nu bone: ni devas ataki ilin, antaŭ ol ili
alianciĝos. Tuj la militon kaj prete. Tiel oni faras,” dekla-
ris sinjoro Ráb kaj trakombis decideme siajn harojn.
”Nu, mi ĝustatempe zorgu pri provizoj,” murmuris
177
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
sinjoro Janek Chval enpense. ”Estas bone havi provi-
zojn.”
Sinjoro Hynek Ráb konfidence klinis sin trans la ta-
blon. ”Mi havus, sinjoro, ankoraŭ pli bonan planon.
Alianciĝi kun la Turko kaj Tataro. Tio estus politiko, ĉu?
Al la Tataro lasi Pollandon kaj Germanion, ili tie ĉion ek-
stermu kaj forbruligu. Des pli bone por ni, ĉu vi kom-
prenas? Kaj al la Turko lasi Hungarion, Aŭstrion kaj la
papon.”
”Oni diras,” murmuris la maljuna sinjoro, ”ke la Tur-
ko estas kruelulo.”
”¯uste tial,” diris sinjoro Hynek aprobe. ”Tiu ilin, sin-
joro, misfartigus! Nur neniujn ceremoniojn aŭ tiajn kris-
tanajn sentojn! Simple, problemo de potenco. Kaj nia
nacio, sinjoro — Mi diras, por la nacio neniu ofero estas
sufiĉe granda; sed devas ĝin porti la aliaj, ĉu vi kompre-
nas? Neniun indulgu, kiel diradis nia Òiòka. Kontraŭ ĉiuj
kaj simile. Nur se estus pli da veraj kaj efektivaj nacia-
noj! Nur denove eksvingi per tiu nia malnova ĉeą bat-
armilo —”
Sinjoro Janek Chval el Jankov kapjesis. Mi devas zor-
gi pri provizoj, li opiniis. Kiu scias, kio okazos. La malju-
na sinjoro Raab estis saĝa homo, kvankam ĝiskerna Ger-
mano. Tirolano. Eble sinjoro Hynek havas iom da pru-
dento post li, ekpensis la maljuna sinjoro, kaj en Prago
178
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
oni diverson scias — ĉefe fojnon provize sekigi. Dum
milito necesas fojno.
Sinjoro Hynek Ráb el Kufôtejn frapis gajigite la tablon.
”Sinjoro bopatro, ni ankoraŭ ĝisvivos tion! Je la sano!
Hej, knabo, ĉi tien la kruĉon! Verŝu la vinon, ĉu vi ne
vidas, ke pokal’ malplenas? Kaj vivu nia afero!”
” *Wohl bekomm’s, *” diris la maljuna sinjoro Janek ĝen-
tile.
[1933]
179
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Napoleono
Mlle Claire (de Comédie Franĉaise) eĉ ne pepetis; ŝi
sciis, ke la imperiestro de tempo al tempo tiel en-
pensiĝas kaj ne ŝatas esti ĝenata. Cetere, inter ni, pri kio
paroli kun li? Kion vi volas, tamen nur li estas imperies-
tro; oni ne sentas sin ĉi tie hejmece, ĉu ne vere? (Mal-
graŭ ĉio li estas nur fremdulo, meditas Mlle Claire, pas
très Parisien.) Sed tie ĉe la kameno li tamen havas sufiĉe belan vizaĝon. (Se li ne estus nur tiel korpulenta.) ( *Là, là, *
li eĉ ne havas kolon, c’est drôle.) (Sed sciu, li povus esti iom pli ĝentila!)
Sur kameno tiktakas peza marmora horloĝo. Morgaŭ,
pensas la imperiestro, mi devos akcepti reprezentantojn
de la urboj — tio estas malsaĝa, sed kion fari; certe ili
plendos pri impostoj. Poste aŭstria ambasadoro — ĉiam
la sama historio. Poste venos prezenti sin la novaj tribu-
nalaj prezidantoj — mi devas anticipe tralegi, kie kiu el
ili laboris; ĝojigas la homojn, ke mi scias ion pri ili. La
imperiestro kalkulas surfingre. Ankoraŭ io? Jes, Conte
Ventura, denove li denuncados la papon — Napoleono
subpremis oscedon. Dio, kia tedaĉo! Mi devus venigi
180
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
tiun — kiel li estas nomata? tiun lertan hometon, kiu ĵus
revenis el Anglio. Kiel nur estas nomata tiu ulo — porco,
li estas ja mia plej bona spiono!
” Sacrebleu,” murmuris la imperiestro, ”kiel tiu ulo es-
tas nomata!”
Mlle Claire alsidiĝis kaj partopreneme silentis.
Egale, pensas la imperiestro, li nomiĝu kiel ajn; sed
liaj raportoj estas kutime bonegaj. Utila homo, tiu — tiu
— maledetto. Malsaĝe, kiel iam nomo forgesiĝas! Mi
havas ja bonan memoron por nomoj, miras la imperies-
tro. Kiom da mil nomoj mi portas en la kapo — nur kiom
da soldatoj mi konas laŭnome! Mi vetus, ke mi rememo-
rus ankaŭ hodiaŭ la nomojn de ĉiuj miaj samklasanoj el
la kadetlernejo — kaj ankaŭ amikojn el la junaĝo. Ni
atendu, estis Tonio, nomata Biglia, Francio *alias * Riccin-
tello, Tonio Zufolo, Mario Barbabietola, Luca nomata
Peto (la imperiestro ekridetis), Andrea nomata Puzzo aŭ
Tirone —. Ilin ĉiujn mi memoras laŭnome, diras al si la
imperiestro, kaj nun ne kaj ne rememori tiun — tonner-
re!
”Madame,” diras la imperiestro absorbite, ”ĉu ankaŭ
vi havas tian kuriozan memoron? Oni memoras nomojn
de infanaj komplicoj, sed ne povas kapti nomon de ho-
mo, kun kiu oni parolis antaŭ unu monato.”
”Nepre, siro,” diris Mlle Claire. ”Estas tiel strange,
181
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ĉu?” Mlle Claire provis rememori iun nomon el sia jun-
aĝo; sed neniu elmergiĝis, ŝi rememoris nur sian unuan
amanton. Li estis iu Henry. Jes, Henry li estis.
”Strange,” murmuris la imperiestro, fikse rigardante
la flagradon en la kameno. ”ĉiujn mi scias imagi. Gam-
ba, Zufolo, Briccone, Barbabietola, eta Puzzo, Biglia,
Mattaccio, Mazzasette, Beccajo, Ciondolone, Panciu-
to —. Ni estis proksimunme dek du kanajloj, Madame.
Min oni nomis Polio, il Capitano.”
”ĉarme,” ekvokis Mlle Claire. ”Kaj vi, siro, estis ilia
kapitano?”
”Memkomprene,” rakontis la imperiestro enpense.
”Aŭ mi estis kapitano de rabistoj aŭ de ĝendarmoj, laŭ
cirkonstancoj. Mi gvidis ilin, ĉu vi scias? Iam mi ordonis
eĉ pendigi Mattaccian pro malobeo. Nur lastmomente
lin maljuna gardisto Zoppo ĝustatempe detranĉis. Tiam,
Madame, oni alie regis. Tia *Capitano * estis suverena estro de siaj homoj. — Tie estis malamika knaba hordo, tiun
gvidis iu Zani. Poste li vere iĝis banditestro en Korsiko.
Antaŭ tri jaroj mi igis lin pafmortigi.”
”Videble,” elspiris Mlle Claire, ”ke Via Majesto nas-
kiĝis jam kiel gvidanto.”
La imperiestro kapskuis. ”ĉu vi opinias? Tiam, kiel
Capitano, mi sentis mian propran povon multe pli for-
te. Regi, Madame, ne estas kiel ordoni. Ordoni sen em-
182
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
barasoj kaj konsideroj — ne zorgi pri eblaj sekvoj — Ma-
dame, tio estis la suverena en la afero, ke ĝi estis nur
ludo, ke mi sciis, ke ĝi estas nur ludo —”
Mlle Claire sprite divenis, ke en ĉi tion ŝi ne miksu sin;
ni imputu tion kredite en ŝia konto.
”Kaj ankaŭ nun, ankaŭ nun,” daŭrigis la imperiestro
pli malpli por si mem. ”Ofte mi ekpensas ial: Polio, ja ĝi
estas nur ludo! Oni nomas vin Siro, oni nomas vin Via
Majesto, ĉar ni tion ludas, ni ĉiuj. La soldatoj rigide sta-
rantaj — la ministroj kaj ambasadoroj riverencantaj ĝis-
tere — nura ludo. Kaj neniu dume puŝetas alian kubute,
neniu eksplodas ride. — Kiel infanoj ni ankaŭ tiel seri-
oze ludis. Tio jam apartenas al la ludo, Madame: mieni
kvazaŭ ĉio ĉi estus reala —.”
Sur la kameno tiktakis peza marmora horloĝo. La im-
periestro estas stranga, pensis Mlle Claire necerte.
”Eble post la pordo ili palpebrumas unu la alian,” pa-
rolas la imperiestro enpense. ”Kaj eble ili flustras al si:
ŝerculo, tiu Polio, kiel li scias ludi imperiestron; eĉ ne
brovon li movas — se tio ne estus ludo, oni povus diri,
ke li opinias tion serioza!” La imperiestro eksnufis, kva-
zaŭ li interne ridus. ”Komike, ĉu Madame? Kaj mi tiom
ilin atentas — tuj kiam ili puŝetos sin, por ke mi komen-
cu ridi k i e l u n u a . Sed ili nenion. Iam mi sentas, ke ili
interkonsentiĝis, por ke mi iĝu superruzita. Komprenu,
183
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ke mi ekkredu, ke ĝi n e e s t a s ludo — kaj por poste
primokegi min: Polio, Polio, kiel ni vin superruzis!” La
imperiestro mallaŭte ekridis. ”Ne, ne! Min ili ne super-
ruzos! Mi scias, kion mi scias —”
Polio, pripensis Mlle Claire. Kiam li estos tenera, mi
nomos lin tiel. Polio. Mon petit Polio.
”Mi petas?” demandis la imperiestro bruske.
”Nenio, siro,” defendis sin Mlle Claire.
”Tial. Mi pensis, ke vi diris ion.” La imperiestro sin
klinis al la fajro. ”Strange, ĉe virinoj mi tion ne tiel ri-
markis; sed ĉe la viroj estas pli ofte. En profundo de sia
animo neniam ili ĉesas esti bubetoj. Tial ili faras en la
vivo tiom da aferoj, ĉar ili fakte ludas. Tial ili faras la
aferojn tiel pasie kaj koncentrite, ĉar estas nur ludo, ĉu
vi ne opinias? ĉu povas ja esti iu serioze imperiestro,
hm? Mi scias, ke estas nur petolaĵo.”
Estis silente. ”Ne, ne, ne,” murmuris la imperiestro.
”Ne kredu tion. Sed iam oni ne estas certa, ĉu? Iam oni
subite ektimas — mi estas ja eta Polio kaj ĉio ĉi estas
n u r t i e l , ĉu? Mon Dieu, sed kiam ĝi krakos! J e n , ĝu-
ste tio, ke oni ne povas esti certa —” La imperiestro le-
vis la okulojn kaj fikse ekrigardis al Mlle Claire. ”Nur
rilate virinojn, Madame, nur en la amo oni estas certa,
ke — ke — ke oni ne plu estas infano; tiam almenaŭ oni
scias, ke oni estas viro, diable!” La imperiestro eksaltis.
” *Allons, Madame! *”
184
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Li estis subite tre pasia kaj violenta.
”A˛, siro,” elspiris Mlle Claire, ” comme vous êtes
*grand! *”
[1933]
185
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Pri la aŭtoro
Karel ĉapek (1890-1938) naskiĝis kiel filo de kuracis
to en Malé Svatoñovice [nord-orienta ĉe˛io]. Gim-
nazion li studis en Hradec Králové kaj Brno, akademian
gimnazion en Prago. Filozofion li studis en Prago, Ber-
lino kaj Parizo kaj farigis doktoro de la lasta surbaze de
disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo.
Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felie-
tonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj, Anglaj Folioj, Ekskurso en Hispanion, Skizoj el Nederlando (esperantigita) kaj Vojaĝo Norden. En R.U.R., Rossumaj Uni-
versal-Robotoj (esperantigita) li kritikas la maŝinan civilizon kaj emfazas la neceson de humanismo kaj amo, ga-
rantianta eternecon de la vivo. El Vivo de Insektoj, ko-
media dramo, verko, kie li verdiktas super homa avida-
do, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka
Malsano, decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Mi-
lito kontraŭ Salamandroj la komenca humuro kaj satiro
transiras al la senpovo de la homo kontraŭ la ribeliĝintaj
amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo (esperantigitaj), detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. *Aerolito * ravas en ekstremo 186
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj,
destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos okupiĝas pri
problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj
verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.
K. ĉapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la
vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi
la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute
nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis
tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema
infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron.
Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. ĉapek estas utopie-
ma, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan ser-
von al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan
amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn koncep-
tojn de frida racio. La stila majstreco de Âapek proksimi-
ĝas pli kaj pli al la rakonta leĝereco kaj kerna simpleco.
Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj
rakonto.
ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe
homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.
187
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Klarigoj
Blansko
urbeto proksimume 20 km norde de Brno;
proksime abismo Macocha (prononcu
Macoą) kun famegaj stalagmita] grotoj.
Rájec
komunumo apud Blansko
Tersito
la plej kalumniema Greko en la ekspedlcio
kontraŭ Trojo. Pro tio ankaŭ mortigita de
A˛ilo.
ikonoklasmo
bild-detruismo
ikonoklasto
bild-detruisto
Jiæí (Georgo)
el Podêbrady [1420-1471], eminenta diplo-
mato, saĝa politikisto kaj ŝtatulo, la plej
bona ĉeą reĝo. Lia regado apartenas al la
plej feliĉa tempo en la ĉeą historio. Li ek-
havis la ideon krei union de kristanaj re-
gantoj por sekurigi la pacon kaj fronti la
turkan danĝeron. Per tio li fariĝis pioniro
de la iama Ligo de Nacioj. En la jaro 1464 li
delegis grandan ambasadon al Francio por
prezenti al la franca reĝo Ludoviko la XI-a
proponon, laŭ kiu la franca reĝo starus
frunte de la Paca Ligo kaj kunvokus ĉiujn
kristanajn princojn al komuna interkonsilo
por malebitgi militojn inter la membroj de
la Ligo. La plano, bonege ellaborita, fiaskis
pro neakcepto flanke de Ludoviko la XI-a
kaj la papo.
albergo
[ itale] hotelo
allons, Madame
[ france] ek, sinjorino
188
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
andres Boiótikoi
[ greke] civitanoj de Boiotio
assalto assassinatico
[ itale] murd-atako
ausgerechnet
[ germane] guste
bene
[ latine] bone
bule
[ greke] urba konsilantaro
caballero
[ hispane] kavaliro
Kapuletoj
[ itala nobelaro]
capitano
[ itale] kapitano
cavaliere
[ itale] kavaliro
c’est drôle
[ france] kiel komike!
*comme vous ´tes grand *[ france] kiel granda vi estas crapulon
[ itale] diboĉulo
Domine
[ *latine *] sinjoro
ecco
[ itale] jen
*Elói, Elói, lama zaba˛tani? *[ hebree] Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
fatraso
[ neol.] forĵetindaĵoj
fola
[ neol.] frenezeta
grazie, padre
[ itale] dankon, patro
guno
[ neol.] juna bovino
inglese
[ itale] anglo
in puncto
[ latine] en punkto
in venere
[ latine] rilate al sekso
knaki
[ neol.] kraketi sub dentoj
Kriste eleison
[ greke] Kristo, hompatu
là, là
[ france] la, la [interj.]
madame
[ france] sinjorino
*mademoiselle — Mlle *[ france] fraŭlino
maledetto
[ itale] damna
molto reverendo parrocco
[ itale] tre respektinda pastra moŝto
mon petit
[ france] mia eta, mia etulo
mon Dieu
[ france] Mia Dio
Montekoj
[ itala nobelaro]
minima non curat praetor
[ latine] pretoro ne zorgas pri baga-
teloj
189
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
mungi
[ neol.] nazpurigi
pas très Parisien
[ france] ne tro Pariza
padre
[ itale] patro
passione senza esempio[ itale] senekzempla pasio
porco
[ itale] porko
podestà vicegerente
[ itale] vic-urbestro
premiero
[ neol.] unua teatra prezentado
pro primo
[ latine] unue
pro secundo
[ latine] due
pro tertio
[ latine] trie
ragazzo
[ itale] bubo
ribaldo
[ itale] kanajlo
Rabboni
[ hebree] Majstro
rumoro
[ neol.] konfuza voĉbruo de pluraj homoj
sacrebleu
[ france] tondro al tio!
sciocca
[ itale] malsaĝa
Skaligieroj
[ itala nobelaro)
scusi
[ itale] pardonu, eskuzu
signore
[ itale] sinjoroj, aŭ sinjorinoj
Societas Jesu - * S. J. *
[ latine] ordeno de jezuitoj
thank you so much
[ angle] ege mi dankas al vi
tonnerre
[ france] tondro al tio!
very much indeed
[ angle] vere tre multe
virtus
[ latine] virto
*vossignoria reverendissimo *[ itale] via respektinda moŝto *wohl bekomm’s! *
[ germane] je via sano!
190
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Enhavo
La puno de Prometeo
3
Pri dekadenco de l’tempo
9
Kiel dum malnovaj tempoj
16
Tersito
20
Agatono aŭ pri la saĝo
27
Aleksandro la Granda
32
La morto de Ar˛imedo
39
La romiaj legioj
43
Pri dek virtuloj
48
Pseŭdo-Lot aŭ pri patriotismo
55
La sankta nokto
62
Marta kaj Maria
66
Lazaro
74
Pri kvin panoj
79
Benąnan
84
La krucumo
89
La vespero de Pilato
92
Imperiestro Diokleciano
101
Atilo
108
Ikonoklasmo
115
Frato Francisko
125
Ofiro
131
Goneril, filino de Lear
140
Hamleto, princo dana
144
La konfeso de Donjuano
157
Romeo kaj Julieta
165
Sinjoro Hynek Ráb el Kufôtejn
173
Napoleono
180
Pri la aŭtoro
186
Klarigoj
188
191
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
ISBN 91-7303-164-X
192
- Enhavo
- La puno de Prometeo
- Pri dekadenco de la tempo
- Kiel dum malnovaj tempoj
- Tersito
- Agatono au' pri la sag'o
- Aleksandro la Granda
- La morto de Arh'imedo
- La romiaj legioj
- Pri dek virtuloj
- Pseu'do-Lot au' pri patriotismo
- La sankta nokto
- Marta kaj Maria
- Lazaro
- Pri kvin panoj
- Benh'anan
- La krucumo
- La vespero de Pilato
- Imperiestro Diokleciano
- Atilo
- Ikonoklasmo
- Frato Francisko
- Ofiro
- Goneril, filino de Lear
- Hamleto, princo dana
- La konfeso de Donjuano
- Romeo kaj Julieta
- Sinjoro Hynek Ráb el Kufs'tejn
- Napoleono
- Pri la au'toro
- Klarigoj