Turka Stelo #073 - 2022.01

Page 1

n­ro 073 januaro 2022

La revueto de la turka esperantistaro

Turka Stelo

SALUTON, Feliĉan kaj prosperan novan jaron 2022 al ĉiuj de niaj legantoj. Ni finis la jaron 2021 kaj nun 2022 estas la komenco de la tria jaro de pandemio. Ni esperu, ke ĉio pliboniĝos en ĉi tiu nova jaro. Kelkaj scientistoj parolas pri la vaste kaj rapide disvastiĝanta versio de la viruso nome omikrono kaj ili esperas, ke eble ĉi tiu versio alportos la finon de la pendemio. Ĝi disvastiĝs facile, rapide, kaj pli vaste ol la antaŭaj versioj de la kronviruso, sed ĉu ĝi estas malpli danĝera? ankoraŭ tio ne estas konata. En la unua, januara, numero de la nova jaro ni prezentas al vi kun diversaj tekstoj kiel kutime. Ni esperas ke vi ŝatos la novan numeron. Nun nia abonkvanto estas 405 kaj ni ankaŭ esperas, ke almenaŭ unu duono de ili ja legas la revuon. Mi estas pli esperplena pri la revuo ĉar du novaj turkoj aperis kaj sendis tradukaĵojn de iliaj verkitaj poemoj. Ni publikigos la poemojn de ili en la februara numero de Turka Stelo. Se ili daŭrigos la

Turka Stelo ● januaro 2022

lernadon kaj la kontribuadon ni almenaŭ posedos du pliajn esperantistojn en la turka movado ekde la nova jaro. Nia amiko kaj verkisto de la angulo Tempo Sigelita, Konuralp Sunal, en ĉi tiu numero sendis al ni biografion de la franca komedia kino‑aktoro Louis de Funés. Mi mem rememoris ties filmojn, kiun mi spektis dum mia infanaĝo. Legu pri Louis de Funés en la angulo Tempo Sigelita. Konural Sunal ankaŭ promesis verki kaj sendi serion de fantaziaj rakontoj pri la iam pro tertremo perdita Vordonisi insulo de Istanbulo. Kompreneble li ne rakontos pri la veraj insuloj sed pri ia fantazia universo nomita Vordonisi. Mi pensas, ke li amuzigos nin. Ni komencos publikigi la serion ekde la februara numero. Bonan legadon al ĉiuj !

1


Enhavtabelo Malfermo Enhavtabelo Kursoj 30­jariĝo de la forpaso de Gaston Waringhien Sanon kaj belajn festojn Sumoo UEA TEJO Leteroj de niaj legantoj La kanto de ĝojo Tempo Sigelita DIAGORO ­ KALIPATIRA (ΔΙΑΓΟΡΑΣ ­ ΚΑΛΛΙΠΑΤΕΙΡΑ) Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo El la literaturaj paĝoj de MAS Vulpo kaj vinberoj Kultivo kaj Kulturo Misteroj ­ Elpensita aŭ vera? (3) Suno la Patro La Polino ­ parto 3 La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj (9) Miaj sonĝoj Ŝercoj Krucvortenigmo Ĉe la pordo La panvendejo Nakamura La Sikuloj Esperanto: lingvo nur principe ĝena por kapitalistoj kaj imperiistoj (parto 4) EKRA 2021 ­ Humuraĵo ­ Fonto Hundo kaj ĝia ombro MIJAZAKI Acuŝi Ĉi tio okazis en la metroo Broklina EKRA 2022 ­ anonco Umberto Eco Kataj historioj Ĉu vi konas Sumoo­legadon? Rakontoj pri Vordonisi Solvo de la krucvortenigmo Facilaj rakontoj

Kursoj 1 2 2 2 2 3 3 3 4 4 5

Ĉe Burdur Mehmet Âkif Ersoy Universitato okazas Esperanto­lingvokurso nome "Esperanto Dili" kiel oficiala registrita universitata kurso elektebla de studentoj el diversaj fakultatoj. La kurson gvidas la unviersitata matematika instruisto Utku Gürdal. Al la kurso aliĝis 15 studentoj. https://edukado.net/kursejo?kid=27360

30­jariĝo de la forpaso de Gaston Waringhien

6 9 10 13 13 14 14 15 17 18 19 19 20 21 22 23 25 25 26 26 28 28 29 31 31 31 32

Sanon kaj belajn festojn KRISTNASKA BENO Steloj brilas forte – por Kristnasko kantas. Dian amon portas, Dian vojon montras. Kristnasko ja venas, kaj Dio nin benas !

Kun la cerva sledo aĝul’ donacojn portas, de radi’ sanktigitaj, de Dio benitaj. Sonoras la sledo – ni al Dio kredu!

verkis kas sendis Elena Popova el Bulgario

Ni atendas leterojn el niaj geamikoj Nia revueto atendas leterojn el niaj geamikoj! Ni invitas ĉiujn geamikojn, ambaŭ turkoj kaj fremduloj, skribi kaj sendi al ni siajn opiniojn pri nia revueto, pri Esperanto kaj pri aliaj aferoj kiel memoroj, reĉenzoj de libroj jam legitaj, vojaĝoj, kongresoj, ŝercoj ktp. Ni aperigos ilin en nia revueto. Bonvolu aldoni vian nomon, aĝon, urbon kaj landon. Nia kontakt­adreso estas: vasilkadifeli@gmail.com

La redaktanto ne respondecas pri la subskribitaj aŭ republikigitaj artikoloj. 2

Turka Stelo ● januaro 2022


Esperanto­Sumoo La 72­a Internacia Esperanto­Sumoo De la 14­a ĝis la 28­a de novembro 2021 1. Partoprenantoj: 337 el 34 landoj+ unu regiono 2. La suma nombro de partoprenoj ekde septembro 2009 ĝis nun 15 355 (2009.9­2021.11). Efektiva nombro de la partoprenintoj – ĉirkaŭ 1100 3. Laŭlandaj nombroj­ Japanio:71, Francio:41, Brazilo:30, Koreio:27, Germanio:22, Ĉinio:20, Pollando:17, Rusio:14, Svisujo:10, Italio:9 ... Turkio:1 4. Perfektaj venkintoj (15 venkoj): 309 el 337 (91.7%) 5. Kvanto de legitaj paĝoj: 20 000 paĝoj. 20 000 paĝoj egalas al 200 libroj, kiuj havas 100 paĝojn. Unu partoprenanto averaĝe legis 55,87 paĝoj. La sekvaj sumoo­j okazos jene: Januaro73ª Marto 74ª Majo 75ª Julio 76ª Septembro Novembro

1/9­23 3/13­27 5/8­22 7/10­24 77ª 9/11­25 78ª 11/13­27

Mi atendas vin en ĉiuj sumoo­j. HORI Jasuo Nia retejo: http://www.esperanto­sumoo.pl/ Sumoo en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/ Internacia_Esperanto­Sumoo Fejsbuko: https://www.facebook.com/ groups/759066970888217/? fref=ts

Turka Stelo ● januaro 2022

UEA

TEJO 07/12/2021 TEJO­studsesio pri seksismo estas okazanta

N­ro 999 (2021­12­07)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2021 Universala Esperanto­Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio [...] N­ro 1000 (2021­12­12)

Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago, 15 decembro 2021: interkompreniĝo kaj konfido Ĉiun 15­an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia [...] N­ro 1001 (2021­12­14)

Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin [...]

en Budapeŝto La studsesio X­Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga [...] 10/12/2021

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Esperanto TEJO petis al esperantistoj de la tuta mondo legi la 30 artikolojn [...] 15/12/2021

La lingvo de unueco – Zamenhofa Tago 2021 Feliĉan Zamenhofan Tagon 2021! Okaze de la naskiĝtago de [...] 15/12/2021

TEJO dungas PHP­ programiston por reta projekto TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) dungas [...] 15/12/2021

TEJO is hiring a PHP programmer for a web project TEJO (the World Esperanto Youth Organisation) is hiring a PHP [...]

N­ro 1002 (2021­12­15)

Mikaelo Bronŝtejn: unua laŭreato de la Akademio de Esperanto En 2021 la Akademio de Esperanto (AdE) decidis okazigi du gravajn aferojn, kiuj devas fariĝi markoj en ĝia historio. AdE iniciatis la Laŭron de la Akademio [...] N­ro 1003 (2021­12­16)

Fina elano: la dua fazo de la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio La UEA­Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto­Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por nia lingvo en Eŭropa Unio. Kadre de [...]

15/12/2021

TEJO sucht PHP­ Programmierer:in für ein Webprojekt (m/w/d) TEJO (die Esperanto­ Weltjugendorganisation) such [...] 21/12/2021

Nova numero de Revuo Kontakto kun nova redaktoro Aperis la nova numero de Kontakto, la unua kun la [...] 23/12/2021

TEJO­Trejnista Renkontiĝo okazis en Bjalistoko La 12­an de decembro okazis en Bjalistoko TEJO­Trejnista Renkontiĝo. [...]

3


Leteroj de niaj legantoj Kara TURKA STELO, mi estas tre feliĉa, antaŭ ia tempo ekvidinte vin sur la verda ĉielo de Esperantujo. Vi portas multe da ĝojo al ĉiuj legantoj, ricevantaj interesajn materialojn por legado kaj perfektiĝo de nia bela lingvo Esperanto. Estas ankaŭ Karaj, mi tre dankas vian altrangan kreaĵon. mirinde utile, ke multaj samideanoj havas bonŝancon Brakumojn al vi kaj al la kontribuantoj. elprovi sin sur la kampo de originala verkado kaj Estimplene kaj amike tradukado kaj sciigi pri tio homojn en multaj landoj de Adri Pásztor el Hungario la mondo, kiujn atingas la radioj de via lumo. Mi persone estas ankaŭ dankema pro tio. Mirinda estas la Saluton kaj dankon pro via kara revuo. Mi sendas al vi kaj al ĉiuj viaj legantoj sindoneco kaj laboremo de la redakcio. Okaze de bondezirojn por Kristnasko kaj por la Nova Kristnasko kaj Nova Jaro mi deziras al ĉiuj redakcianoj persiston kaj sukcesojn en ĉi nobla laboro. Ĉion plej Jaro. Sanon kaj ĝojon kaj ankaŭ sukceson koncerne vian bonan al vi. Vivu, TURKA STELO, longe kaj efike. Sincere laboron por E­o. Antanas Vaitkevičius el Litovio Mi esperas sendi al vi novajn kontribuaĵojn en 2022. Tutkore amike, Luiza Carol el Israelo Ĉiam plezure mi ricevas numeron de TS. Dankon! Via Bardhyl Selimi el Albanio

la

kurantan

La kanto de ĝojo “Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro mia korpa fratino Blindeco” I Mi renaskiĝis, tiun ĉi matenon, en ĝoja deliro: jen, mi sentas la vivon, mi la junecon sentas. Juna mi estas, kaj juna mi sentas ke ĉiam mi restos: mia mi sentas la ĉiaman ĉionrenovigan forton. Kaj mi min sentas soldato de tiu sankta armeo gloro­ plena, kiu kuraĝis leviĝi alten, survoje al ĉielo: sankta armeo de spiritoj puraj la ĉielon celantaj, kiuj por flugi vivas, kiuj por triumfi mortas.

­­ el la Belartaj Konkursoj netoleraj, potencaj, flugon revantaj ĉiam, mi enabismiĝi min sentas en ĝoj­uraganon furiozan, kiu min renversas, kiu min transportas foren. Nun mi surflugas miljarojn, kaj vivon alian mi travivas, kie estas ĉio pureco, kie estas ĉio klarvido. Ĉion en mi mem mi spertis, mi venkis la mondodoloron: malfermegita okulo mia nun sur Dio fiksiĝas. de Vincenzo Musella * Verko premiita en la Belartaj Konkursoj Unua premio de poezio, 1950 Jam publikigita en L’Esperanto de FEI, 5/1950.

II Mi vin salutas, juneco mia la doloron venkinta, vin kiu por ĉiu via larmo novan flugilon forĝis! Mi vin salutas, okuloj senvide vidantaj la lumon, lumon de tiom da pensoj, lumon de tiom da revoj; lumon de ploroj ŝirantaj, de egaj rezignoj, de tiom da karaj verkoj revitaj kiuj neniam naskiĝos; lumon de stelo mia, kun mi al senlimo fluganta sur la grandajn flugilojn de mia dolor’ senlima. III Kaj, jen, vi la forto, vi de la vivo la vivo, vi plorado kaj ĝojo, vi ravega turmento, vi, Poezio, renaskiĝas. De viaj vibrantaj flugiloj,

4

Fonto: http://literaturo.esperanto.net/bk/verk/ kantgoj.html ___ * D­ro Vincenzo MUSELLA (naskita la 27­an de aprilo 1894; mortinta en 1973) estis itala, blinda profesoro pri beletristiko kaj filozofio en ŝtataj liceoj por vidantoj. Musella, kiu esperantistiĝis jam antaŭ la unua mondmilito, havis diplomon por supera instruado de Esperanto. Li gvidis kursojn en Napolo kaj verkis propagandajn artikolojn. Dufoje li gajnis la premion de itala literatura konkurso, esperantigante novelojn de Boccaccio. Li estis kunlaboranto de Heroldo de Esperanto kaj preparis originalan aldonon al „Plena Vortaro“.

Turka Stelo ● januaro 2022


TEMPO SIGELITA “FUFU” LOUIS DE FUNES, MALGRANDA EN ALTECO SED GRANDA EN KOMEDIO “Mia plej bona ŝerco estos mia entombigo. Mi devas ludi ĝin, por ke ĉiuj povu ridi senĉese." Kiuj estas la malnovaj aktoroj kaj mortintaj aktoroj, pri kiuj vi ankoraŭ spektas kaj ridas? Ĉu Chaplin? Laurel & Hardy? Bourvil? Toto? Walter Matthau? Mi pleje ridis al Louis de Funes. Ĉi tiu malalta viro kun amuza vizaĝo igis min laŭte ridi per siaj koleregaj kaj troigitaj vizaĝaj esprimoj kaj voĉoj. Eĉ tiuj, inter miaj artist­amikoj, kiuj havas "rafinitan" guston pri arto kaj ne ŝatas troigon, kiam oni mencias "Louis de Funes", ili diras: "Mi multe ridis al li dum mia infanaĝo". Funes ne estas kiel Mr. Bean aŭ David Niven. Ĝi estas groteska, ĝi ne ridigas nin, ĝi ridegigas nin. Kaj estas eĉ pli amuza kiam lia vizaĝo estas en kolera esprimo. Li estas unu el la plej elstaraj aktoroj sur la blanka kurteno de mia infanaĝo. Precipe en la franca kinoarto, por mi estis Alain Delon, Jean Paul Belmondo kaj Louis de Funes. Inter la virinoj, Fanny Ardant (kiu estas pli juna ol ili), Annie Girardot (kiu kunaktoris kun Funes), Catherine Deneuve ktp... Funes, moknomita Fufu, akiris famon kaj sukceson multe pli poste. La aktoro, naskita en 1914, estis pianisto en noktoklubo dum la 2­a Mondmilito. Li havis bonan orelon pri muziko. Li estis talenta en ĵazo kaj amis pentri kaj desegni kiam li estis malgranda. Li renkontis sian duan edzinon kiam li faris muzikon. Ĝis ĉi tiu laboro, li faris multajn laborojn, sed li aŭ forlasis ilin, aŭ estis maldungita. Li estis malfeliĉa dum sia unua geedziĝo. Li ankaŭ ne estis aprezita de lia edzino. Jen la turnopunkto en lia vivo, li renkontis Jeanne­Augustine Barthelemy de Maupassant, dum li ankoraŭ estis edziĝinta kaj kun kiu ili poste venkis familiajn problemojn pere de la potenco de amo. La virino vidis la brilecon en li kaj subtenis lin. Jeanne estis la nepino de la fama verkisto Guy de Maupassant. Louis de Funes ŝuldas sian tutan sukceson al sia dua edzino, same kiel al sia denaska talento. La plej bona ekzemplo de la frazo "Malantaŭ ĉiu sukcesa viro estas iu virino" estas Jeanne de Funes. Ŝi ĉiam portis Louis supren en la filmindustrio, foje ŝi eĉ enmiksiĝis en la elekto de liaj kunroluloj. Jeanne kaj Louis havis du filojn: Patrick kaj Olivier. Kvankam ilia patro deziris tion tre multe kaj ili eĉ rolis en kelkaj filmoj, ambaŭ knaboj ne elektis aktoradon. Patrick fariĝis kuracisto, Olivier piloto. Longe post la morto de ilia patro, en 2005 ili publikigis

Turka Stelo ● januaro 2022

verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio biografion titolitan "Ne parolu tro multe pri mi, infanoj!". Ili esprimis la nekonatajn kaj kuriozajn aspektojn de sia patro. Naskita el la unua geedziĝo de la aktoro, Daniel de Funès neniam prenis sian lokon en la familiaj fotoj de Jeanne, la dua edzino de Louis de Funès, kiu komencis kaj kontrolis lian tutan karieron. Tial, kvankam Daniel estis la sekreta filo, li ne estis neamata de lia patro. Kiel Daniel klarigis al Gala revuo en novembro 2011, la kino­stelulo vizitis lin regule kiam li estis juna. "Louis kutimis veni vidi min sekrete. Li kutimis alporti al mi diskojn por aŭskulti ĵazon. Kvankam li neniam prenis lecionojn, li estis elstara pianisto, bonega dancisto, kaj talenta dezajnisto. Verŝajne li estas tiu, kiu donis al mi mian artan flankon." La filo en la ombro, Daniel, ne ricevis la novaĵon pri la morto de sia patro el sia duonpatrino kaj ne estis invitita al la entombigo. Tamen, li rakontis al Gala, ke li ne sentis rankoron aŭ penton, kaj malgraŭ ĉio li daŭrigis sian vivon, kiun li deziris. Daniel de Funes mortis pro koratako en 2017, same kiel lia patro, Louis. Rezultas, ke Jeanne, la dua edzino de la aktoro, estis tro superreganta kaj ne volis ĉi tiun filon. Krome, ne restis heredaĵo al ĉi tiu filo. Nu, tia estas la mondo. Mi parolu pri la aktorado de Louis de Funes, flankenlasante liajn familiajn rilatojn! : Li estis vere energia, vigla aktoro, kiu ne kontentiĝis per nur unu aspekto sed kiel vi povas vidi en la fotoj, kiujn mi ĉi tie metis li havis mil vizaĝojn. Ĝendarmo, rabeno, maljunulino, vilaĝano, dramisto, aristokrato, komercisto, dirigento... La sceno de falado en la gumpoton en la filmo “La Aventuroj de Rabbi Jacob” estas neforgesebla. Li iĝas verda estaĵo, li koincidas kun mafia konflikto ene de la fabriko, ktp. Laŭ iu fonto, lia maldekstra orelo suferis de aŭdperdo post tiu sceno. La sceno estis filmita en malvarma vetero. Li falis en kaldronon de miksaĵo de pasto kaj farbo. En la filmo “La aŭto sur la arbo branĉo” ni vidas ambician kaj avidan komerciston, kiu kun juna viro kaj juna knabino en sia aŭto, falas el la klifo kaj stumblas sur maljuna pinoarbo branĉo. Eventoj disvolviĝas sur ĝi. Ĝi estas originala temo kaj bone pritraktita. En ĉi tiu filmo estas du neforgeseblaj scenoj por mi. En la televidekrano de la aŭto li spektas frgamenton de vampir­filmo kaj poste sonĝas pri ĝi. Kaj la alia, dum la aŭto estas tirata per ŝnuro, la fiulo de la filmo, la edzo de la juna virino, la emerita kolonelo, brulas kaj rompas la ŝnuron kreante pligrandigan efikon de sunradioj per siaj okulvitroj. La dram­verkisto karaktero en Jo, kiu faras >>30

5


DIAGORO ­ KALIPATIRA (ΔΙΑΓΟΡΑΣ ­ ΚΑΛΛΙΠΑΤΕΙΡΑ)

I

nter la multaj bonaĵoj kiujn la antikva Helenujo heredigis al la homaro estas la atletismo! Kai tio, kion la Helenoj nomis atletismo estas ne la korpaj ludoj, cetere elpensitaj en la fora oriento kaj en Egiptujo. La atletiko kiun praktikis la Helenoj estis parto de la edukado, de la spirita kaj korpa kulturado de la junuloj, estis idealo, plej nobla celo kondukanta al la mensa kaj korpa perfektiĝo.

En la helena lingvo estas la vorto "αγών" ("agon", kun la akcento sur la lasta silabo), kiu montras la obstinan, penigan mensan kaj korpan klopodon, celantan la atingon de difinita plej alta celo. Tiu ĉi vorto estis kaj estas uzata por tio kion ni nun nomas "sporto". Mi emfazas je tio, ĉar tiu vorto, "αγών", estas nek ludo, nek lukto, nek batalo, nek konkurso, ĝi estas ĉio tio ĉi kune kaj, krome, ĝi estas vivneceso. En ĉiuj urboj­ŝtatoj de la antikva Helenujo estis multaj lokoj destinitaj por la korpa ekzercado de la junaj viroj, kaj en kelkaj el ili estis apartaj tiaj lokoj por la junulinoj. Kaj ĉar la Helenoj kutimis sin ekzercadi kaj atleti nudaj, el la vorto "γυμνός" ("gimnos", kun la akcento sur la lasta silabo) elvenis la jam internaciaj "gimnastiko", gimnasto", "gimnazio" k.a. En tiuj, do, gimnastejoj, sub la gvidado de spertaj trejnistoj ­ pedagogoj, la junuloj sin ekzercadis kaj tio estis parto de la ĝenerala edukado. Tiele naskiĝis la atletaj konkursoj, la sportoj, la organizitaj tiaj ludoj. En ĉiuj helenaj urboj­ŝtatoj estis grandaj aŭ malgrandaj stadionoj, en kiuj estis organizitaj sport­ludoj, ordinare en la kadro de granda loka religia festo. Tamen, krom tiuj lokaj atletikaj aranĝoj estis ankaŭ la grandaj, tuthelenaj tiacelaj renkontiĝoj, dediĉitaj al grandaj dioj. En Delfoj (Δελφοί), kie estis la mond­konata sanktejo kaj divenejo de Apolono (Απόλλων), omaĝe de la dio

6

verkis Spiros Sarafian, el Grekio okazis ĉiun kvaran jaron la Pitiaj Ludoj (Πύθια), ĉe la istmo de Korinto (Κόρινθος), omaĝe al la dio Pozidono (Ποσειδών) okazis ĉiun trian jaron la Istmaj Ludoj (Ίσθμια) kaj en la valo de Nemeo (Νεμέα), omaĝe al la reĝo de la dioj, Zeŭso (Ζευς), ĉiun duan jaron okazis la Nemeaj Ludoj (Νέμεα). Tamen, la plej granda tia tuthelena atletika aranĝo estis Olimpikoj, la konataj al ĉiuj Olimpiaj Ludoj (Ολυμπιακοί Αγώνες), kiuj okazis ĉiun kvaran jaron en Olimpio (Ολυμπία). Temas pri la plej granda religia festo dediĉita al Zeŭso kaj samtempe pri la plej impona, tuthelena atleta renkontiĝo. La naskiĝo de la Olimpiaj Ludoj perdiĝas en la profundo de la mito. Ili elmontras la absolutan esprimon de la plej supera atletisma idealo, komuna en la tuta lando, komuna kaj propra por ĉiuj Helenoj, kiuj konkursis inter si en la stadiono, sed tio ne disigis ilin, kontraŭe kunigis ilin tre firme, ĉar, por fari tion, ili devis flankenlasi ĉiajn siajn kontraŭecojn, ĉar kiom longe daŭris la Olimpiaj Ludoj, en la tuta helena lando regis plena armistico. La historiaj pruvoj montras, ke la unuaj priskribataj Olimpikoj okazis en la jaro 776 a.K. kaj akurate, seninterrompe okazis dum pli multaj ol 1200 jaroj, ĝis la epoko de la bizanca imperiestro Teodozio (Θεοδόσιος). Se oni dezirus sufiĉe kontentige informi legantaron pri la Olimpiaj Ludoj, devus plenigi centojn da paĝoj, tamen, mi ne posedas tian povon, do, mi jam multon diris pri la afero kaj mi faris tion, ĉar mi devis prezenti la medion, la tuton de la cirkonstancoj, en kiuj agadis la protagonisto de tiu ĉi mia rakontado, Diagoro. Tiu Diagoro, ido de nobla gento, naskiĝis kaj ĉiam vivis en Rodo aŭ Rodiso (Ρόδος), la belega, ĉiam brile sunlumigata insulo. En tiu sia propra patrujo li estis civitano distinginda, ne nur pro la respektinda sia deveno, sed ĉar li estis viro tre afabla, bonkonduta, amikema, bonkora kaj helpema. Malgraŭ tio, ke li estis vaste konata kaj tre admirata de la homoj kaj ne nur en sia loĝloko sed en la tuta Helenujo, li estis viro modesta, preskaŭ hontema. Kaj Diagoro estis konata kaj admirata, ĉar li estis eksterordinare bona, neniam venkita, sendube nevenkebla atleto. Li estis atleto je la "pugno" (πυγμή), kiel oni tiam nomis la sporton nuntempe konatan kiel boksado. Dum dekoj da jaroj, de la frua juneco ĝis la

Turka Stelo ● januaro 2022


malfrua matureco, Diagoro partoprenis multajn dekojn, eble centojn, da atletaj konkursoj, en multaj lokoj de helenujo kaj ĉiam li estis la venkinto. Li neniam venkiĝis kaj tio igis lin konata en la tuta helena lando, tiel, ke en ĉiu loka atletika aranĝo la organizantoj invitis kaj preme petadis lin partopreni la konkurson, por doni al ĝi iom el sia ĉampiona brilo. Oni supozus, ke ĉar Diagoro estis tiom forta kaj neniam venkita, la kontraŭuloj timus kaj evitus lin. Tute kontraŭe, ĉiuj boksistoj, precipe la pli junaj, deziris kontraŭstari al la fama kontraŭulo, ĉar ili povus poste fieri eĉ pro tio, ke ili kuraĝe staris kontraŭ Diagoro, ke ili alfrontis la brilan kontraŭulon. Kompreneble, estis kelkaj kiuj havis la kaŝitan esperon, ke ili eble estos bonsortaj, ke ili povos venki lin. Ĉiuj amis kaj respektis Diagoron, ĉar li estis severa, sed tre afabla kontraŭulo, krome, la spektantoj de la konkursoj ĝuis la lukt­stilon de Diagoro, kiu estis tute nekutima. Li estis tre alta kaj grand­korpa viro kaj dum la pugnobatalo li ne kliniĝis, ne sin turnis dekstren aŭ maldekstren, li ĉiam staris tute rekte, fronte al la kontraŭulo, li eltenis, li tute ne klopodis eviti la batojn, li akceptis ilin kaj li nur atentis kaj kontrolis siajn batojn, kiuj estis ĉiam same fortaj kaj rezultigaj. Tiu stilo de Diagoro entuziasmigis la spektantojn, precipe la amikojn de la boksarto, kiuj eksplodadis per senfinaj aklamoj kaj vivuoj, ĉiam farante embarason al la modesta kaj humila atleto. Diagoro estis ja partopreninta ankaŭ la grandajn tuthelenajn atletikajn konkursojn, kvarfoje la Istmajn, dufoje la Nemeajn kaj unufoje la Pitiajn Ludojn kaj, kompreneble, en ĉiuj tiuj partoprenoj li estis la glora venkinto. En tiu epoko la atletoj ne estis profesiuloj. Ili ne gajnis monon, ili ricevis nur kronon el branĉo de laŭro, aŭ de pino, aŭ de sovaĝa celerio, ili tamen nepre gajnis la estimon, la admiron kaj la respekton, precipe de siaj samcivitanoj. La civito de la alt­nivelaj venkintoj oferis al ili multon nematerian, precipe la plej altajn ŝtatajn honorojn kaj, kompreneble, la ĝeneralan rekonon, dankemon kaj respekton de la sampatrujanoj. La reveno de venkinto post grandaj atletaj konkursoj, precipe en Olimpio, ricevis aspekton de granda nacia festo. Oni eĉ malkonstruis parton de la murego, por ke la venkinto eniru en la urbon, tiele simboligante tion, ke civito kiu naskas tiajn virojn ne bezonas muregon. Tiajn, do, vere netakseble valorajn bonaĵojn ĝuis

Turka Stelo ● januaro 2022

la gloraj atletoj, precipe en sia propra, naskiĝloko, sed Diagoro ĝuis la tuthelenan rekonon, admiron kaj amon. Li estis maturaĝa, kiam, en la jaro 464 a. K., decidis viziti ankaŭ Olimpion, por partopreni la pugnan konkurson de la 79a Olimpiado. La entuziasmo de la sportamantoj, de la sennombraj spektantoj, kiuj plenigis la stadionon, estis senbrida. La grizhara Diagoro eniris en la luktejon, kun sia konata, modesta sinteno, li respondis al la bruega aklamado per klinsaluto, poste li salutis, li brakumis kaj kuraĝigis sian kontraŭulon, kiu, por gajni la honoron alfronti Diagoron estis venkinta multajn kontraŭulojn. Sekvis unu ankoraŭ boks­matĉo de Diagoro, tute simila al ĉiuj antaŭaj. La entuziasmintaj spektantoj ĝuis ankoraŭfoje la unikan stilon de Diagoro kaj unu ankoraŭ lian venkon. En Olimpio Diagoro atingis la kulminon de sia gloro kaj kiam li revenis hejmen, la tuta Rodiso, plena je fiero kaj ĝojo, travivis feliĉajn tagojn, en etoso de senfinaj festoj, kermesoj, foiroj k.s. La granda, fama en la tuta Helenujo, lirika poeto Pindaro (Πίνδαρος), kortuŝite de la karaktero kaj sinteno de la glora ĉampiono, verkis, honore al li, belegan odon, kiun la Rodisanoj gravuris per oraj literoj sur la ekstera muro de la granda sanktejo de Atena (Αθηνά) en la urbo Knido (Κνίδος). Krome, en Olimpio estis starigita impona statuo de Diagoro. Mi diris multon pri la atleta agado de Diagoro kaj la legantoj eble opinias, ke mia heroo okupiĝis nur pri tiu afero, pri la atletiko. La vero, tamen, estas, ke Diagoro estis precipe tre bona civitano kaj familiestro, eĉ patro de kvin infanoj. Li havis tri filojn Akuzilaon (Ακουσίλαος), Demageton (Δημάγετος), Dorieon (Δωριεύς) kaj du filinojn, Kalipatiran kaj Ferenikan (Φερενίκη). Estas memkompreneble, ke la filoj de Diagoro, trejnite ekde sia infaneco de sia patro, iĝis same tre bonaj atletoj. Demageto sekvis la paŝojn de sia patro kaj iĝis tre lerta boksisto, dum la aliaj du filoj, iĝis tre bonaj pankracistoj, atletoj de pankraco (παγκράτιον), sporto tre severa, ia kombinaĵo de lukto kaj bokso, pri kiu povis sin okupi nur viroj treege fortaj. La filoj de Diagoro iom­post­iome evoluis kiel atletoj, tiom, ke kiam ili viriĝis ili estis jam tre lertaj kaj vaste konataj atletoj. Ili tre frue faris neriproĉeblan atletan karieron, kaj tiele la du pli aĝaj el ili, Akuzilao kaj Demageto, en la jaro 448 a. K. estis akceptitaj en la 83a Olimpiado. Estas kompreneble, ke la sufiĉe maljuna jam Diagoro akompanis siajn filojn kaj sidante inter la gimnastoj kaj trejnistoj spektadis la ludojn. Ambaŭ junuloj finvenkis siajn kontraŭulojn kaj kiam la responda heroldo alvokis la nomojn de la venkintoj kaj tiun de ilia patro, eksplodis nepriskribebla

7


bruado. Tamen ĉio silentis kiam la du junuloj sin prezentis sur la podio por ke oni kronu ilin. La atento de ĉiuj ĉeestantoj estis direktita al la maljuna Diagoro, kiu restis senmova, silenta, evidente emociita. Post momento tre peza pro la ĝenerala kortuŝo kaj silento, la du junuloj alkuris al sia patro, ili kliniĝis antaŭ li, poste ili prenis siajn kronojn kaj metis ilin sur la kapon de sia patro kaj, fine, ili levis lin sur siajn ŝultrojn kaj komencis ĉirkaŭirigi lin laŭ la kurejo de la stadiono. Tiam eksplodis freneza aklamo. Ĉiuj spektantoj stare, kun larmoj kaj ridoj kaj krioj vivuadis ritme ankoraŭfoje la grandan heroon. Unu el la spektantoj plenvoĉe kriis: "Mortu, Diagoro, mortu nun, ne atendu ke vi suriros sur Olimpon!". Kaj, ŝajne mirakle, ekzakte tiun momenton, Diagoro lasis sian lastan elspiron! Li mortis sur la ŝultroj de siaj glorigitaj filoj, en la granda olimpia stadiono, sub la vivuoj de sennombraj homoj. Tia estis la fino de la granda atleto kaj en la daŭro de tiom multaj jarcentoj, ĉiuj homoj scias kaj rekonas, ke ĝi venis la plej feliĉan momenton de lia vivo. Kelkajn jarojn post la morto de Diagoro, lia tria filo, la juna Dorieo, sekvis, ankoraŭ pli fidele la paŝojn de sia patro; li iĝis la plej lerta pankracisto de Helenujo, kiu venkis ne nur en ĉiuj tuthelenaj atletaj konkursoj, sed ankaŭ en Olimpio li estis la fina granda venkinto sinsekve en la 87a, 88a kaj 89a Olimpiadoj, de 432 ĝis 424 a.K. Tamen, ankaŭ tio ne sufiĉas. Kiel mi jam diris, Diagoro havis ne nur filojn, sed ankaŭ du filinojn. La pli maljuna el ili, Kalipatira, grandiĝinte en domo de gloraj atletoj kaj alkutimiĝinte al la atleta spirito de sia familio, edziniĝis kun atleto kaj naskis unu filon, Pizirodon (Πεισίρροδος). La junulo, sekvante la ekzemplon de siaj avo, patro kaj onkloj kaj posedante la familian talenton, ekde la infaneco okupiĝis pri la sama sporto, li praktikis la boksarton. Sufiĉajn jarojn post la morto de sia patro, kiam Kalipatira tute neatendite vidviniĝis, sin dediĉis al la prizorgado de sia sola filo, do, ŝi mem daŭrigis ties instruadon kaj ekzercadon. Dum jaroj metode zorgis pri la perfektiĝo de la juna atleto. Sufiĉe

8

frue elmontriĝis, ke Pizirodo, kiel ankaŭ ties kuzo Eŭkleo (Ευκλεύς), la filo de la dua filino de Diagoro, Ferenika, iĝis tre lertaj pugnobatalantoj, kiuj distingiĝis per sia talento, venkante en grandaj konkursoj. Kiam la du junuloj estis tute pretaj kaj kiam estis juĝite de la respondaj konkursestroj, ke ili estas kapablaj partopreni la Olimpiajn Ludojn, Kalipatira spertis la plej ekstreman plezuron. Tamen ŝi sentis, ke ŝi ne povus vivi plu, se ŝi ne spektus per siaj okuloj la tiom grandan kaj honorigan matĉon de sia sola adorata filo. Tamen, eĉ la alproksimiĝo de virino al la vasta teritorio de la Ludoj, estis tre severe malpermesita. Virino kiu atingus ne la stadionojn, sed eĉ la plej forajn regionojn de la atletaj instalaĵoj, nepre estus arestita kaj post rapida juĝa esploro, kondamnita al morto. Malgraŭ la terura danĝero, Kalipatira, ne povante sin deteni de sia patrina arda deziro, kombis sian hararon, alivestis sin kaj preninte sur sin formon de viro, ŝajnigis sin trejnisto akompananta sian atleton. Ĉar Kalipatira, same kiel ĉiuj siaj samfamilianoj, estis virino altastatura, kun korpo bone ezerciĝinta, povis senprobleme eniri en la atletajn instalaĵojn, en la stadionon kaj sidis inter la gimnastoj kaj la trejnantoj de la atletoj. Neniu komprenis, ke inter tiuj viroj sidas virino, ĝis kiam Pizirodo sin prezentis sur la luktejo kaj ĝis la momento, en kiu per rapidaj, sinsekvaj, fortaj kaj trafaj pugnobatoj faligis sian kontraŭulon surteren. La torenta ĝojo de la patrino puŝegis Kalipatiran, kiu per entuziasmaj krioj sin ĵetis antaŭen, alkurante al sia filo. Kaj estis ne nur tio, ĉar, kiel ŝi kuris kunpuŝiĝante kun la ceteraj spektantoj, ne atentis kaj ŝia himatio ie kroĉiĝis, ekŝiriĝis, tiel, ke restis malkovrita ŝia brusto. Sekvis tumulto. Tio estis io ekstavaganca, nekredeble profana. Kompreneble, Kalipatira estis tuj kaptita kaj kondukita al la responda ĵurio, kiu devis nur formale ordoni la ekzekuton de la arestita virino. Kaj tio nepre okazus, se ne estus inter tiuj homoj viro, kiu rimarkis en la mieno de la virino klaran nuancon de neordinara fiero kaj noblo, kiu ion memorigis al li. Tiale, estis permesite al la virino paroli, diri kiu ŝi estas. Estis, do, malkovrite, ke la kulpulino estas filino de la granda Diagoro. Antaŭ la ĵurio staris filino, fratino, patrino kaj onklino de tre gloraj Olimpiaj venkintoj. La afero estis nekredebla, estis embaraso, estis konfuzo, estis perplekso, tamen ĉiuj sciis, ke tiu virino meritas admiron kaj respekton, ne punon. Kalipatira restis libera, estis permesite al ŝi foriri al Rodiso. Ŝi estis la unua kaj sola virino kiu spektis Olimpiajn Ludojn, tamen ŝia krimo estis pardonita, ĉar la gloro de Diagoro kaj tiu de liaj posteuloj ne povus esti forviŝita, ĝi superis ĉian ajn rigoran leĝon. Tamen tiu ago de Kalipatira iĝis la kaŭzo, ke la organizantoj de

Turka Stelo ● januaro 2022


la Olimpiaj Ludoj decidis, ke ekde tiam, ankaŭ la gimnastoj, la trejnantoj kaj ĉiuj personoj, kiuj devis esti en la konkurs­lokoj de la stadionoj, devis esti nudaj, same kiel la atletoj. Mi aldonu, ke tiun saman tagon, ne nur Pizirodo, sed ankaŭ la dua nepo de Diagoro, Eŭkleo estis kronita venkinto en la pankraco. Tiele, post nelonge, ekster la centra stadiono de Olimpio, estis starigitaj, cirkle, la statuoj de Diagoro, de liaj filoj kaj de liaj nepoj. Statuo de Kalipatira ne estas, tamen, ankaŭ tiu

mirinda virino restas, multajn jam jarcentojn, vivanta, kune kun siaj intimuloj kaj ĉiuj kune memorigas al ni nun, nun kiam ĉio nobla estas severe falsita, ke iam la atletismo estis idealo, estis nobla okupo de mense kaj korpe sanaj homoj, ne komerca, ne financa afero! GEMOJ EL LA HELENA MITOLOGIA KAJ HISTORIA TREZORO verkis Spiros Sarafian el Grekio (elekto, aranĝo de bildoj, de Kostas Kiriakos)

Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Tibor Sekelj (1912­1988)

K

lare restas en mia memoro mia sola renkontiĝo kun la homo, kiun mi prezentas al vi nun, Tibor Sekelj, esploristo, mondvojaĝanto, verkisto, poeto, homo de eksterordinaraj spertoj kaj scioj, homo malavara je siaj konoj serve al scivolemaj legantoj. Estis en vespero en preskaŭ malplena manĝosalono dum Universala Kongreso de Esperanto en Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo, en 1981, ni sidis apud granda tablo kun kelkaj brazilaj junuloj, kiuj vigle sekvis nian interparoladon, al kiu Tibor kontribuis per interes­kaptaj rakontoj kaj sagacaj komentoj pri plej diversaj temoj. Poste li demandis min, ĉu mi akceptus tralegi lian manuskripton de tradukoj el la buŝa poezio de la mondo; temis pri poemoj, kiujn li kolektis dum siaj vojaĝoj en foraj lokoj de ĉiuj kontinentoj. Jes, mi ja estis pretema tion fari, kaj en la posta jaro li sendis al mi la manuskripton, kiun mi tralegis kaj iom prilaboris koncerne ritmon kaj aranĝon, laŭ lia peto. Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed Elpafu la sagon direkten al fora stelo, ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn, ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu kiu vagas ĉi­nokte. Ke ĝi alportu momenton de belo en la nokton de tiuj kiuj malgajas.

­­ el retejo OLE

atestas liaj rakontoj kaj libroj pri liaj kontaktoj kun popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo en la plej diversaj cirkonstancoj, lia partopreno en ilia ĉiutaga vivo, lia lernado de iliaj lingvoj por ekscii senpere ion pri ilia spirita vivo. Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota, vilaĝo tujproksime al la urbo Poprad en nuntempa Slovakio. La familio ofte transmoviĝis al aliaj lokoj, al Rumanio, al Vojvodino en Serbio, kie Tibor finis la elementan lernejon, al Nikšić en Montenegro, kie li finis la gimnazion, poste al Zagreb kie li finis universitatajn studojn pri juro. En Zagreb Tibor laboris kiel ĵurnalisto, sed en 1939 li iris al Argentino, kaj la sekvantajn 15 jarojn li restis en Sud­Ameriko kiel vojaĝanto kaj esploristo. Li revenis al Jugoslavio en 1954 kaj loĝis en Beogrado. Lia esploremo tamen ne forlasis lin kaj li multe vojaĝis en la sekvantaj jaroj. En 1972 li ekloĝis en la urbo Subotica en Vojvodino, kie li laboris kiel direktoro de muzeo ĝis sia morto en 1988. Tibor lernis Esperanton en 1929 kaj verkis multajn librojn en la internacia lingvo, sed ankaŭ en la hispana kaj la serbokroata. Plej multaj liaj libroj priskribas liajn vojaĝojn kaj esplorojn en diversaj landoj. Inter tiuj estas Tempesto super Akonkagvo, Tra la Brazila praarbaro kaj Nepalo malfermas la pordon, libroj riĉaj je ekscitaj eventoj kaj akraj observoj, verkitaj en flua Esperanta stilo. En 1981 aperis lia Mondo de travivaĵoj, kiu enhavas ankaŭ mallongan membiografion, “anstataŭ antaŭparolo”. Kaj ĉar Tibor estis ankaŭ poeto, li prezentas la libron per poemo, kie li priskribas la mondon kiel sian bienon, kiun li devas atenti kaj vidi, ĉu ĝi ankoraŭ funkcias, kiel ĝi devas: Ĉar perfektan ordon en mia farmo mi postulas: la suno dumtage laboru, kaj la steloj briletu dumnokte, la riveroj al la maro fluadu, kaj la montoj restu surloke.

“Ĉiuj vojoj de la mondo al mi apartenas”, li ankaŭ diras, Tibor Sekelj ne estis ia ordinara mondvojaĝanto, la tuta mondo estis lia bieno, lia posedaĵo, lia hejmo. La vojaĝlibroj de Tibor Sekelj estas unikaj en la Ĉar Tibor Sekelj estis amiko de homoj. Tion bele

Turka Stelo ● januaro 2022

9


literaturo de Esperanto, ne nur pro sia aŭtentikeco kiel Juna amiko, n­ro 123, decembro 2008 klasikaj informiloj, sed ankaŭ pro sia lingva kaj stila Fonto: http://literaturo.esperanto.net/tekstoj/ prezento, kiu altvalorigas ilin ĉe ĉiu amanto de la ragnarsson/sekelj.html internacia lingvo. de Baldur Ragnarsson

el la literaturaj paĝoj de Monda Asembleo Socia (MAS) Boto Ŝtraŭso 1: Pri amo Historioj kaj maloj Fabeloj pri viro kaj virino La virino sur la pramo (parto 2) (daŭrigata) Kiam mi vekiĝis, mi volis tuj ree ĉirkaŭpreni mian amikinon. Sed ŝi ne plu estis apud mi. Mi trovis min sola en la duone mallumigita kaj malvarmeta ĉambro. La postsoifo de mia feliĉo estis tamen tiom arda, ke mi senprokraste eksaltis por serĉi mian majestan kaj senbridan gastigantinon. Mi supraĵe vestis min kaj malsupreniris la ŝtuparon al la drinkejo. Mi esperis trovi malantaŭan pordon, kiu ebligus al mi atingi la ĝardenon aŭ internan korton. Mi kredis ankaŭ, ke mi antaŭe perceptis la kantadon de virina voĉo kaj vidis jam mian amatinon sopire atendi min, ĉe la rando de osmana baseno aŭ almenaŭ de eleganta smeraldoverda naĝbaseno. Efektive mi malkovris malantaŭ la forlasita verŝotablo malgrandan, en la vando kaŝitan pordon, kiun mi haste kaj ŝire malfermis, sen tamen elpaŝi eksteren. Male, mi staris en krepuska, senfenestra kamero, el kiu frapis min mucida odoro. Daŭris kelkajn sekundojn, ĝis miaj okuloj adaptiĝis, kaj mi komprenis, ke mi tute ne estis sola en tiu kaŝita loko. Je mia mirego mi trafis tie sur rondo da malklaraj figuroj, kiuj sidis enronde ĉirkaŭ tablo kaj super kiu eta, profunde pendanta plafonlampo verŝis malfortan lumon. Estis kvin viroj, de diversaj aĝo kaj tipo, kiuj faris nenion alian ol malfermi siajn sur la tablo kuŝantajn manojn, rigardi enen kaj post momento refermi ilin. Mi distingis ilin ĉe la malforta lumo nur laŭ iliaj plej supraĵaj trajtoj, nombris la helan, la grizan, la malgrasan, la junan kaj la barbulon. Sed neniu el ili ŝajnis al mi enlandano. Ili restis mutaj kaj senmovaj sur siaj lokoj, kvazaŭ ili nenion rimarkintus de mia subita eniro. Nebona alblovo de uzita pasinteco, kiel el putra marĉlageto de la tempo, ĉirkaŭis min, kaj mi perdis urĝon kaj avidon el miaj sensoj. Sed kio estis pasinta ĉi tie? Kia rondo da kiaj

10

tradukis Vilhelmo Lutermano el Kubo viroj? Kio kuntenis ilin? Ĉu kartludo de antaŭ multaj jaroj? Iam sukcesa komerckonsiliĝo aŭ konferenco? Sekreta, neniam plenumita interkonsento? Mi apogis min kontraŭ la humida, krude stukita vando. Estis al mi subite tre malfacile moviĝi kiel kutime. La paralizanta tempomezuro, kiu regis en tiu sekreta kameraĉo, ŝajnis nun infekti ankaŭ min. Malvigle mi deturnis min, malrapide mi repensis pri la drinkejo, kun peno konceptis la penson treni min returnen al la enirejo kaj ŝtele foriri el la domo ... Jen mi rimarkis aron da grandaj kaj etaj fotoj pendantaj apud mi ĉe la vando, alpinglitaj aŭ surgluitaj, sur kiuj mi povis facile rekoni la portreton de mia majesta gastigantino. La fotoj devenis evidente el tre diversaj vivaĝoj de la sama persono; foje ŝi estis bildigita kiel junega knabino, jen kiel matura virino (kia ŝi ankoraŭ tute ne ŝajnis al mi), foje en strikta, poste en ekstreme frivola pozo, kun mallongaj haroj aŭ kun larĝa, malfermita hararego. Apude estis, en ŝanĝiĝantaj manskriboj, per bunta kreto, lipŝminkilo kaj karbo larĝskale tra la tuta vando skribaĉita aŭ pentrita la sola vorto 'Mero'. Ne estis dubo, ke temis ĉi tie pri la voknomo de mia forrabintino, kiu ĝise2 restis al mi kaŝita. Sed kion ĝi povus signifi por la kvin mutaj tablorondanoj, kiuj, se mi ĝuste interpretis la skribotrajtojn, estis ĉiuj alvokintaj ĝin sur la muraĵo, jen kolere kaj jen sopirege, jen fekeje, jen beate. En tiu obskura postĉambraĉo, kiu iam eble servis por ŝirmi malpermesitajn ludojn aŭ kunvenojn, kunsidis viroj en plej ekstrema silento, preskaŭ senmove, kaj sub la pala lumo parolis nur iliaj strebantaj, celantaj vizaĝoj. Sed de tempo al tempo iu mallaŭte ridis el la dormo de la memorado. Tio infektis la najbaron, kaj ĝi iris kun malvigla prokrastiĝo tra la tuta rondo. Jen la barbulo ridis unue salivsuĉe, poste la junulo hurletante, la malgrasulo silente, la grizulo tssante, sed la helulo aŭdigis nur profundan bronĥo­ronronadon. Ju pli longe nenio okazis, des pli intense mi nun perceptis de ĉiu karakterizan trajton, per kiu oni povis vidi ĝis en la plej profundajn faldojn de lia karaktero. Tiel la malgrasulo gapis, kvazaŭ li mem devus elpensi sian sorton. Tiel la grizulo frotis al si la okulon, ke tiu laŭte ŝmacis sub la

Turka Stelo ● januaro 2022


palpebro. Kaj la junulo svingiĝis en si mem kiel altŝnurartisto sonĝanta sur sia manplato. Ju pli longe mi do restis ĉe ili, ju pli malrapide miaj sensoj nun rampis, des pli akre la tipeco ĉe ĉiu montriĝis, des pli babileme ili mienis. Baldaŭ la ĉambro jam susuris de ilia komunikemo, la superfluaj paroladoj de iliaj pozoj kaj vizaĝoj, kaj mi havis la plej grandan penon deskui de mi ĉiujn ĉi vivhistoriojn, kiuj alkroĉiĝis al mi kiel riverspiritoj retenataj en la seka ŝlimo. Ĉar mi ne volis scii tion, volis nenion aŭdi de la dekliva frunto, de la bluruĝe vejnaj vangoj, la ŝvelaj okuloj, kaj ne tiujn damnitajn mensogojn de fragilaj brovoj! ... Bonŝance mi malkovris ĝuste en la lasta momento, antaŭ ol fariĝi mem viktimo de la mortiga tempo­restado, malantaŭ la dorso de la barbulo mallarĝan, taghelan strieton, la fendon de pordo, kiu nepre kondukos eksteren. Ŝajnis do ke la suno por momento trarompis la nubtavolon kaj heligis la antaŭe apenaŭ percepteblan lumstrion. Kun lasta tenaca fortostreĉo, duone jam paralizita, mi trenis min nun al la sekura brilo kaj sentis enorman malpeziĝon, kiam mi efektive atingis la elirejon, kiu liberigis min en la tagon. Ekstere blindigis la rompita lumo de la malfrua posttagmezo, kaj mi protektis min malantaŭ levita brako. Sed poste mi rekonis antaŭ mi la malgrandan, tamen iomete polvan ĝardenon, al kiu mi volis kaj kiu estis ĉi tie ĉirkaŭita de blanka, homalta muro kiel forkonsumita plezuraĵo. En la mezo kuŝis renforma baseno, en kiu stagnis malhela, marĉa akvo. Sekaj, makulitaj rododendroj, flaviĝintaj palmetoj, senkoloraj nuksarboj estis la mizeraj restaĵoj de iam abunda ĝardeno. La urba grizo kovris kiel melduo la plantojn kaj deprenis ĉiajn pli vivajn kolorojn. Des pli klare, des pli lumante okulfrapis el tiu pala medio la rubenruĝa robo, kiun vestis la virino de la pramo por la vespero. Ŝi staris fine de kotkovrita gravelvojo kaj rigardis, ŝajne kun streĉita okulo, trans la muron. Kvankam sufiĉe sobrigita de la obtuza tablorondo, la stranga tempokluzo, kiujn mi havis malantaŭ mi, mi tamen rapidis plene da ĝoja atendo al mia gastigantino, por fine klare saluti ŝin kaj interparolante ekkoni ŝin. Kaj kiom da demandoj kaj sciemo mi havis! Sed apenaŭ mi proksimiĝis al ŝi ĝis du metroj, jen mi frapiĝis kontraŭ nevidebla muro kaj falis teren. Stultigite, ĝenata pro mia mallerteco, mi tuj resaltis sur la piedojn, provis duan fojon kaj vigle alpaŝis ŝin. Sed antaŭ ol mi atingis ŝin ĝis brakolongo, mi ree deglitis, ja mi estis flankenpremata kvazaŭ de magneta kurento, kiu strikte tenis min en distanco al ŝi. Sed ĉar ŝi ŝajnis tute ne rimarki min, mi faris nun la plej baraktajn manovrojn por ĝisiri ŝin; ju pli rekte mi aliris ŝin, des pli oblikve mi estis deŝovata en alian angulon de la dezerta ĝardeno. "Mero!" mi fine alvokis ŝin malespere,

Turka Stelo ● januaro 2022

sed ŝi ŝajnis ankaŭ ne aŭdi min, ĉar ŝi moviĝis absolute neniom kaj daŭre rigardis indiferente super la murorandon. Sed subite mi perceptis ŝian voĉon. Ĝi estis tute proksima al mi, ĉirkaŭis min preskaŭ space. Sed mi ne sciis, de kie ĝi venis. Estis al mi treege malfacile trovi ligon inter tiuj mildaj sonoj kaj tiu persono, kiu staris tie en la fajra vesperrobo antaŭ la muro, tute deturnita de mi kaj absorbita de ia longdaŭra kaj komplika observado. Ĉu mi do kredu, ke Mero povis libere direkti sian voĉon tra la aero kaj ke ĝi trovis mian orelon kiel la abelo la florkalikon sen perdi survoje sian mallaŭtan sonon? "Mia amiko", diris ŝi kun la sama delikata kaj severa akcentado, per kiu ŝi antaŭe donis al mi la amorordonojn, "mi vidas, ke ĉi tie ĉe ni multo ankoraŭ konfuzas kaj ĝenas vin. Sed ne maltrankviliĝu plu! Ekde nun vi fartos bone. Ĉar nun vi estas parto de mi. Vi estas feliĉa memoraĵo. La sola afero, kiu ĉe tio povus iomete premi vin: krom tio vi estas plu nenio. En la cetera mondo vi ne plu ekzistas. Tiel, kiel vi nun estas viva, tion vi dankas sole al mia diligenta teksaĵo de mia memorado. Vi apartenas nun al mia korono. Vi eniris mian tempon kaj de nun ne plu bezonas okupiĝi pri ia alia ekzisto." Kiam Mero tiel malkaŝis al mi sian hororan kaj vere spirraban talenton, tiam mi devis konstati, ke mi plejgrandparte jam estis tia, kia ŝi priskribis min, nome fiksito, iu, kiun la pinto de ŝia feliĉo jam alpikis kaj paralizis. Pro tio mi ne perceptis la plenan hororon, kiun ŝiaj informoj ja devintus fari al mi ­ mi ricevis ilin jam sub la mildigaj cirkonstancoj de progresanta memforgeso. Kvankam, la laboro eble ne estis farita tute senmakule. Senteble ankoraŭ ekzistis plej eta resta grando de mia konscia mio kaj restis atenta ­ kaj bedaŭrinde ankaŭ tre dolorsentema. Per tio mi provis sekvi la logikon de tiu abisma sorĉo, laŭ miaj ĝuste ankoraŭ restantaj kapabloj, kaj esplori la talenton de la ŝtelĉasanta virino elde ŝia interno. Kreaĵo de ŝia memoro, mi rilatis kun diversaj okazintaĵoj kaj ankaŭ kun kelkaj eksteraj vivcirkonstancoj, pri kiuj ŝi gardis memoron; kvankam ĉi tie multo restis subŝutita de ruinaĵoj aŭ nur malavare montriĝis. Juna knabino, post la frua morto de la patrino, Mero rajtis akompani sian patron, okcidentgermanan komerc­ataŝeon, en la proksimajn kaj malproksimajn landojn, en kiujn li estis vokita de lia ofico. Fine de tiu ofta lokŝanĝo ŝi antaŭ multaj jaroj venis al Ankaro, kie la patro avancis al rango de vickonsulo kaj aranĝis sin por pli longa restado. Ĉi tie la feliĉa, eĉ ekzaltita rilato, kiun ŝi ĝis tiam havis kun sia patro, spertis senteblan malvarmiĝon, nome kiam li decidis reedziĝi kaj la adoleskanta filino devis

11


kontentiĝi pri subordinitan loko en la nova familia unuiĝo. En tiu tempo kaj sendube kiel sekvo de la suferinta aflikto okazis ankaŭ unua erupcio de ŝia malfeliĉa talento. Ŝia murda memoro faris siajn unuajn fiagojn. Sed tiam jam sufiĉis, ke ŝi ĉirkaŭis sin per sia malgranda 'korono' da senmensigitaj amantoj por kompromiti la patron. Tiu, sobra kaj vanta viro, faris kontraŭ Mero la plej nerepacigeblajn disponojn. Sed kiam ĉio ĉi ne helpis, li decidis elhejmigi la vagulinon kaj poste, per eĉ pli akra dispono, eligi ŝin el la diplomata kvartalo. Sed sub ĉiuj ĉi malpermesoj kaj punoj ŝia fia talento tute ne mildiĝis, sed male des pli forte evoluis. Tute detranĉite de la patro kaj de la hejma sfero, ŝi per si mem faris ion plian kaj transloĝiĝis al Istanbulo, certe ne sen la espero tie fari ege pli riĉan 'predon' kaj precipe disponi pri pli fajna elekto. De tiam ŝi nestis en tiu ruino de forlasita kafejo kaj nun etendis siajn sent­emajn araneadojn ĝis la montetoj ĉe la Ora Korno. Ĉi tie ŝi estis altirata precipe de la ĉirkaŭaĵoj de multvizitataj lokoj kaj vidindaĵoj, en kies rand­ kaj ripozozonoj ŝi pacience restadis kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉar estis ĉi tie, kie laciĝo, kvieta feliĉiĝo, hejmsopiro aŭ revado efikis ĉe pli ol unu tiun leĝeran konscipaliĝon, tra kiu ŝi kun siaj rabaj sensoj povis senpene penetri. Ŝiaj viktimoj estis, kiel facile kompreneblas, senescepte soluloj, aventuristoj, trampoj, artistoj, savserĉantoj, sed ankaŭ sole vojaĝantaj komercistoj. Pri la elvaporiĝoj de soleco ŝi posedis netrompeblan flaron. Ŝia kaptokonduto estis preskaŭ ĉiam la sama. Neniam ŝi alpaŝis la viktimon fronte aŭ eĉ prezentis al li siajn certe ne malavarajn inajn logaĵojn. Ĉiam ŝi kaptis la elektiton per silenta flanka adaptiĝo, tute fidis la sorĉan efikon de la apudigitaj paŝoj; kaj ankoraŭ neniu rezistis tiun sorĉan akompanon. Ankoraŭ en ĉiu viro ŝi tuŝis ties profundan, neplenumitan obsedon ĉirkaŭpreni en la amo la Unuan kaj la Ĉiamdaŭran, la Nekonatinon kaj la Kutimulinon en unu figuro. Io tamen estis nepra: la viktimo devis esti en la taŭga animstato. Nome en iu, kiu plejeble malproksimen deturnis lin de li mem kaj de ĉio propra. Tiel ekzemple la malgrasulo kaptitis, kiam li vagadis en la Topkapi­serajlo en la vestaĵkolekto de la sultanoj kaj blindiga ŝtofo kaj juvelŝtonoj jam duone translokintis lin en la mondon de Milkajunu Noktoj. Mero ekpikis, kiam la homo sufiĉe malproksimis de sia meza kaj ordinara animstato, ĉu supre, ĉu sube. Pro tio estis la vico de la barbulo, kiam li en la alta sento pri sukcesinta komerca interkonsento en hotelhalo paŝis alen kaj reen kaj ne sciis kiel esprimi sian ĝojon. Kaj fine min ŝi povis aparte senpene elspuri, kiam mi post la enterigo de mia amiko transis la Bosporon kaj estis tute absorbita

12

en la teniĝo de melankolia postvivanto. Imagu nur, kio renkontiĝis ĉi tie: kiel la feliĉo teni Meron en siaj brakoj trafis sur la ankoraŭ aktivan funebron, kiel ambaŭ sentokernoj abrupte kunfandiĝis kaj konsistigis vivmiksaĵon de tiom altaj ekscito kaj intenso, ke la plej bona volforto eble ne sufiĉus por iam refendi ĝin en siajn antaŭajn elementojn. Tiel mi do sidis kaptita en mia dolĉa funebro. Kiel la malgrasulo en sia orientlanda fantazio; la barbulo en sia sukcesosento. La junulo en sia hejmsopiro. La grizulo en sia kredodubo. Ni ĉiuj estis plu nenio ol korpiĝinta memorado; ni konsistis el la ekzalto de memoro, kiun ŝi estis konservinta, kaj ve!, se tiu iam estingiĝus aŭ eĉ nur por ioma tempo estus blokita ­ tiam ni ne plu ekzistus. Ni estis la kreaĵoj de nepereonta horo. La tempo­spaco, en kiu Mero enmemorige enstampiĝis al ni, estis samtempe nia malliberejo, tiu ĉelo, en kiu ni ekde nun senlace vivis alen kaj reen. Vidate de ekstere, tio estis ĝuste tiu malluma postĉambraĉo, en kiu miaj samsortanoj sidis sub la pala lampo kaj tenis sian mutan kunvenon. Apud ili nun ankaŭ mi trovis mian lokon. Sed ĉu ni ne sidis kaptitaj en majeste bela horo? Ĉu ni ne ricevis ­ briligataj kaj nutrataj de la plej feliĉaj memoraĵoj de Mero ­ multe pli sanan lumon ol iam ajn la libere vaganta ĉiutagulo? Altigitaj kaj elmetitaj al la rango de pasio, ni nepre bezonis la sekretan enfermadon, la eksteran limigon de nia movlibereco. Same kiel ja ekzistas ankaŭ homoj, kiuj neniam forlasis la ĉambron de sia granda amo kaj eĉ en tiu unusola ĉambro travagis la tutan ceteran mondon. En nia interno ni kolektas ĉiam nur kaptitecojn kaj el tio faras nian vivospacon, el multaj izolitaj ĉeloj, kaj ĉia malvastejo, tion ni scias, estas ankaŭ fruktoŝelo, ĝi naskas nin ree kaj ree. (daŭrigota) _____ 1 Botho STRAUSS (naskiĝis la 2­an de decembro, 1944 en Naumburg) estas germana aŭtoro de rakontoj, romanoj, dramoj, eseoj kaj filmscenaroj. elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO el Kubo *** publikigita kun permeso de la tradukanto *** http://vlutermano.free.fr/pramo.html

Turka Stelo ● januaro 2022


Vulpo kaj vinberoj

fabloj de Ivan Andrejevich Krilov (1769­1844) Rusio

Malsata Vulpo venis al ĝarden'; En ĝi vinberoj ruĝis sur la vito. Ekkaptis Vulpon granda apetito. Vinberoj en abund' similis al ruben'. Nur unu manko — alte ili pendas. Atingi ilin estas vana tent', — Okulo ja pretendas, Sed malproksimas dent'. Post unu hor' kun malplezuro Foriris Vulp' dirinte en koler': "Ĝi ŝajnas bela en super', Sed verdas, — mankas la maturo: Acidas certe la vinber'."

Kultivo kaj kulturo

20/10/2021 Estas nun aŭtuno, en mia ĝardeno, Mi hodiaŭ plantis ekzempleron de Artemisia afra (malpli konata ol Artemisia annua, kiu kiel ties nomo indikas estas jardaŭra planto, estas ĝi daŭra planto, do oni plantas, kaj ĝi restas jarojn kaj jarojn sen resemi ĝin). Do artemizio, vi eble legis pri ĝi. Ili estas plantoj, kiuj multe paroligis, ĉar oni malkovris (la malkovrintino, ĉinino, ricevis la Nobel­premion) ke ĝi tre bone kuracas

verkis Ivan Andrejevich Krilov (1769­1844) Rusio tradukis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (1901­1979) Ukrainio

verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio malarion, https://naturo­passion.com/ dossier­artemisia­3­4 , kio tute ne plaĉas al la granda kapitalo de "Farmafio" (angle Big Pharma), ĉar tio estas senpatenta planto, kiun afrikanoj povas kultivi eĉ en siajn ĝardenoj, kaj ne alportas profitojn al la grandfirmaoj ! Poste oni konstatis ke Artemisia afra havas la samajn virtojn al la annua. Pli malbone : iuj malkovris, ke ankaŭ covid19­on ĝi povas kuraci. Do plia kolero de la farmafia grandkapitalo! La Prezidanto de Madagaskaro eĉ promociis tizanon, ellaboritan de malagasaj sciencistoj, el lokaj plantoj, interalie Artemisia. Rezulto? oni provis mortigi lin, sed ŝajne la madagaskaraj Sekretaj Servoj estas pli efikaj ol tiuj de Haitio, de Burundo, kaj de Tanzanio, ĉar tio malsukcesis. La komplotantoj, kiuj planis mortigi lin kaj fari puĉon estas malkovritaj kaj arestitaj. Do mi eksciis, ke oni povas kultivi ĝin eĉ en Francujo, ĉar ĝi elportas froston, ĝis minus 10 gradoj. Do, ĉar diras en unu el siaj elstaraj kanzonoj, kiujn mi konsilas al vi aŭskulti ĉiutage (kiel mi faris en mia veturilo dum pluraj jaroj) la repisto «La Pafklik» «Merdajn vivojn ni havas ja kaj konsolas per konsumado ĉiufoja» («Fino de la mondo» ) Min trafis la deziro havi ĝin en mia ĝardeno, eĉ se nur kiel kuriozaĵo, do mi plantis unu en mia ĝardeno ! Jen la afero. (terminologia rimarko, kiel oni skribas la sciencajn nomojn de specioj : la unua vorto estas tiu de la ĝenro, kaj skribatas kun majusklo, la dua skribatas sen. Al la sama ĝenro apartenas la absinto, kaj la drakunkulo, ankaŭ la abrotano) verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio

Turka Stelo ● januaro 2022

13


Misteroj ­ Elpensita aŭ vera? (3) Kavernoj „Saluton Rudi, ĉu vi jam scias? Estas malmultekosta oferto por trancaĵo el rostita viando en la superbazaro“, ŝercis Karl, kiu jam provizis sin per kafo kaj bulko. „Jes, mi legis tion. Kia trompo! La pakumo nun enhavas 90 gramojn, ne plu 100. Tiel la afero iĝis pli multekosta. Hodiaŭ oni devas ĉiam atenti. Ĉie la firmaoj planas truki nin“, plendis Rudi. Li tuj ricevis subtenon de Jens. „Ĉiu pakaĵo friponaĵo! Malmulte da enhavo, pli alta prezo. Kaj la informo pri la enhavo oni bele skribis per etaj literoj. Mi malkovris tion kun mia frukto­muslio.“ Gerd mansignis dirante „Mi pensis, vi tute ne volas nur plendi. Kial mi venis? Ĉu iu ne volis prezenti ion interesan?“ „Jes, mi volas fari tion. Tio estas vere tre ekscita. Eĉ mi mem ne povas kredi tion“, respondis Jens. „Ne turmentu nin! Pri kiu temas hodiaŭ? Simple komencu!“ postulis Karl. Hodiaŭ temis pri kavernoj. Tion Jens trovis en interreta prezentaĵo. Ĝi montris misterajn subterajn koridorojn kaj kavaĵojn el la regiono Steiermark en Aŭstrio. „Normale mi ne povas elteni tiajn longajn prelegojn. Naŭdek minutojn! Sed ĉi tiun fojon mi sukcesis. Kaj poste mi devis eĉ daŭrigi mian esploron. Mia edzino forte skoldis min. Ŝi tute ne ŝatas ĝin, kiam mi tiel longe sidas antaŭ la komputilo.“ Vere, interesa temo. En diversaj lokoj en Aŭstrio la esploristo dro Heinrich Kusch malkovris subterajn kavernojn kaj koridorojn kun longeco de kelkaj kilometroj. Plejofte tiuj koridoroj estis plenŝutigitaj per ŝtonoj kaj ŝlimo. Karl skeptike ĉirkaŭrigardis. „Kial tio? Tiaj kavernoj ja vere uzeblas, por allogi la turistoj, ĉu ne?“ Ŝajnis ke iu volis kaŝi tiujn kavernojn. Sub multaj domoj, kelkfoje ankaŭ sub monaĥejoj, troviĝis masonfermitaj eniroj. Estis nur hazardo, ke d­ro Kusch ricevis planojn pri tia kaverno kun koridorsistemo. Dum kromaj esploroj li faris nekredeblajn malkovrojn.La subteraj galerioj estis konstruitaj jam en antaŭkristana tempo! Ili verŝajne havas pli ol 10 000 jarojn. Neniu scias, kiu fosis tiujn galeriojn. Kaj neniu povas klarigi, kiel dum ĉi tiu tempo la

14

­­ rakonto de Erik Tantal konstruantoj povis krei tiajn koridorojn en la ŝtona subgrundo. Teknikistoj el nia tempo miras pri la preciza laboro, kiu ne povas esti realigita eĉ kun modernaj maŝinoj. Sur longaj distancoj troviĝis nur devioj de kelkaj milimetroj. Per fortaj magnetoj la sciencistoj eltiris metalajn pecetojn el la muroj de la koridoroj. Tiuj ja devis veni de la tiam uzataj maŝinoj. La etaj fragmentoj de la prilaboro enhavis ŝtalon! „Tio ne eblas!“ interrompis lin Gerd aldonante „Mi lernis de mia instruisto, ke la epoko de fero estis ĉirkaŭ mil jaroj antaŭ Kristo. Kiel eblas trovi ŝtalfragmentojn en la vandoj de subteraj koridoroj kiuj estas 10000 jarojn aĝaj?“ Nun komenciĝis vigla diskutado. Jens ne havis respondon kaj tial kompreneble venis ĉiuj eblaj klarigoj, ekzemple: „Estas klare, tion faris la eksterteruloj!“ „Stultaĵo! Estis la neandertalulo. Li tute ne estis tiel primitiva, kiel multaj pensas!“ „Ĉio tio estas trompo. Tiu d­ro Kusch nur volas aperi grava!“ „Povas ja esti ke niaj instruistoj por historio nur bezonas studi novan fakliteraturon.“ (daŭrigota) verkis Klaus Friese el Germanio (plumnomo Erik Tantal) fonto: http://esperanto­klaus.de/

Suno, La Patro Suno estas nia patro Loĝas en ĉielo Amas kaj zorgas nin Ĉiam kun mielo .

Dormas li antaŭ ol ĉiuj Kune kun lacaj birdoj Homoj kun glasoj kaj tasoj Detruas la pacajn noktojn.

Suno kvazaŭ patro Leviĝas ĉiam frue Komencas taglaboro Silente kaj senbrue. Somero kaj musono Aŭtuno aŭ Vintro Aperas li akurate Kun makulita okulvitro

verkis kaj sendis Gairik Patranobis el Barato

Restas ni en lito Kovrita de lanaĵo Vokas li tra fenestro Aperas kiel oranĝo

Turka Stelo ● januaro 2022


La Polino ­ parto 3 (rakonto de Bayram Karabolli)

tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio

Bayram Karabolli

(daŭrigata)

L

a centra figuro de la nuptofesto estis la junedzino. Kanzonoj, dancoj kaj aŭguroj estis ĝuste por ŝi. Fatmir devis tutan tempon traduki aŭ ekspliki al Vera la bonaŭgurojn kiu ne ĉesis kaj estis je diversaj formoj. La granda riĉeco de la albana en ĉi tiu kampo ege impresigis ŝin kiel studentinon de la filologio, same la facileco per kiu alparolintoj faris tion. Dum Fatmir kiel ĉiamfoje, ŝercante diris: ­ Ne forgesu, ke tiel facile oni bonaŭguras kiel ankaŭ malbenas. ­ El lingva vidpunkto tio ŝajnas al mi mirinda­ diris ŝi serioze. La nuptofesto plurestus en la feliĉa ĉielo de Vera unu el la plej kulminaj punktoj. En la marborda urbo kie Fatmir estis enpostenigita kiel konstruinĝeniero, Vera eklaboris kiel instruistino de la rusa en elementa lernejo, ĉar ŝi posedis sufiĉe bone tiun lingvon. Ili instaliĝis en nova apartmento, kun du ĉambroj kaj unu kuirejo, preskaŭ en la urbocentro. Konfortiĝinte, ambaŭ decidis unuanime invite por kunloĝi panjon Dilja. Ĉi lasta, kvankam estis forte ligita al sia hejmo, akceptis la proponon ĉar ege ŝatis la junedzinon. Cetere la loko ne estis tro fore, kiam ŝi sopirus pri propra hejmo povus iri tien kaj resti kiom da tempo ŝi volus,­klarigis ŝin Fatmir. Ili sekvis normalan vivon. Sed plej bona estis la harmonio familia. Panjo Dila ege zorgema kaj amema klopodis ke la junedzino ne tro sentu la malĉeeston de siaj proksimuloj kaj sopiron por ili. Kiam ŝi eklernis ke la junedzino gravediĝis, ŝi ne plu lasis Vera­n okupiĝi pri familiaj aferoj kaj konsilis ŝin pri ĉio. En la lernejo Vera amikiĝis kun Liliana, instruistino

Turka Stelo ● januaro 2022

de biokemio. Ambaŭ ili trovis ĉe unu la alia multon komunan. Ili loĝis en la sama kvartalo kaj la vojon pasigis kune. Ĉiam surpiede. La lernejo ne estis for. Iutage Vera, fininte la lecionojn, ekiris al la hejmo. Liliana mankis tiun tagon, ĉar ŝia filo havis febron. Vera transpasis la lernejan pordegon kaj eliris surstrate. Nur 20 metrojn poste, haltis apud ŝi unu “Gaz” veturilo. Ĉirkaŭ kvardekjara viro elaŭtiĝis kaj salutis ŝin ĝentile. Poste ridetante kvazaŭ ili konatiĝis delonge li demandis: ­ Vi estas profesorino Veronika? ­ Jes­ respondis ŝi surprizite, sed pensante post momento ke li povus esti patro de iu lernanto, kaj ridetis bonvole aldonante­ Mi estas­ kaj atendis kion pludirus la nekonato. Li estis bone vestite. Portis ruĝan kravaton kaj blankan ĉemizon. La hararo duongriza estis falinta kreante du golfetojn en ambaŭ fruntaj flankoj. Havis fortan, preskaŭ esplorigan rigardon. Tio igis Vera­n demeti tuj sian sinceran rigardon al li. Li etendis la manon kaj diris: ­ Ni prezentiĝu. Mi estas la patro de Vladimir. Kapo Alushi estas mia nomo. Vera, ĉar ne memoris la lernanton menciitan, demandis: ­ Pardonu min, en kiu klaso estas via filo? ­ En la sesa­B­ respondis li, ne lasante ankoraŭ la etan manon de Vera kiu nun estis komencanta ŝviti pro embarasiĝo. ­ Mi ne instruas en tiu klaso. La instruisto de via filo estas Agim­ diris ŝi, ĉiam ridetante kaj per ina instinkto flaris ian masklan severecon ĉe aliulo. ­ Oh, pardononprofesorino­ lasis la manon kaj amikece kaj mildece kaptis la brakon, kvazaŭ ege pentita, kaj diris:­Pro la eraro farite de mi mi estas devigita konduki vin ĝis la hejmo. Vera tentis konstraustarigi, sed li, ne lasante tempon al ŝi ekparoli, malfermis la aŭtilan pordon kaj parolante ruse diris tre ĝentile: ­ Mi petas, ne maljesu. Mi sentas min kulpa. Eniru, mi petas. Vera, nevole, subiĝis kaj eniris aŭtilon. Ankaŭ li eniris malantaŭe kun ŝi kaj pravigante ĉi tiun lastan agon, denove alparolis ŝin ruse: ­ Mi ne scias, sed mi ne povas sidi orgojlece antaŭe, kiam malantaŭe estas kelkiu respektinda. La nemotivita enaŭtiliĝo, troa insist de nekonato kaj precipe kunsido kun li apenaŭ tuŝeble, igis ŝin penti kaj senti sin iom maltrankvila. Ŝi malbenis sin pro

15


enaŭtiliĝo kaj senpacience atendis elaŭtiliĝi. Dume ŝi rimarkis ke la ŝoforo veturigis tre malrapide. ­ Certe, vi estas fremdulino. El kiu fratina respubliko?­ demandis la mastro de la aŭtilo. ­ El Pollando­ kurte kaj senplezure respondis Vera albane. ­ Malfeliĉe, mi ne havis la okazon vojaĝi iamfoje en via patrio. En Sovetunio jes. Tie mi finstudis. Sincere mi deziras gratuli vin pro via prefero paroli en mia lingvo.­ lastan frazon li eldiris albane. ­ Mi estas albana junedzino kaj volas paroli albane­ diris intence Vera. ­ Ĉu plaĉas al vi Albanio?­ la alia klopodis varmigi iel la klimaton inter ili. ­ Jes. Alie mi ne alvenus en Albanio­ respondis ŝi, daŭrigante per neamika tonuso. Eble pro tio, la babilado momente stagnis. Vera pentite pro sia neĝentila konduto, tentis korekti ĝin kaj demandis per pli milda tonuso: ­ Kion vi finstudis? ­ Mi finstudis Militistan Akademion­ respondis li kaj ricevante impeton ĉar la babilado ekiras oportune, paŝis antaŭen.­ Vi, certe finstudis pri filologio. ­ Mi estis studante pri filologio, sed ne finis ­ respondis ŝi kaj senvole returniĝis ŝia karakteriza rideto. ­ De kie vi scias tion? ­ Ĉar kelkiun, krom talento, devas helpi ankaŭ la profesio por asimili ene de malgranda tempo, malfacilan lingvon kiel albana. Ankoraŭfoje mi gratulas vin, profesorino Veronika­ finis li. ­ Dankon­ diris Vera kaj ekrigardis antaŭen por vidi kie ili troviĝis. Post iome, ŝi fingromontris kaj diris ke ili troviĝas antaŭ ŝia domego ­ Haltigu ĉi tie­ ordonis li la ŝoforon. Kaj la aŭtilo haltis ĉirkaŭ 50 m antaŭ la domego. Li elaŭtiliĝis kaj diris al la ŝoforo malfermi la pordon al instruistino. Iris ĉe tiun flankon ankaŭ mem, manpremis kun Vera kaj ridetante diris ruse: ­ Ankoraŭfoje mi petas vian pardonon sincere, se mi ĝenis vin. Mi sentas ke ankoraŭ estas devigita al vi. Tial, kiam ni renkontiĝos alifoje, mi petas ekde nun ke vi ne koleriĝu kun mi. Same ne malhelpu min oferti mian servon por kiu ajn zorgohavote de vi. Ne forgesu mian nomon: Kapo Alushi. Estis tio evidenta mesaĝo ke ĉi homo estis kelkiu en tiu urbo. Vera ree sentis ian konfuziĝon kaj debilecon antaŭ li. Ŝi supreniris la ŝtuparon haste kaj samtiel eniris apartmenton. Salutis la bopatrinon, metante la aĵojn kunportataj en siaj lokoj. Panjo Dilja rimarkis la

16

maltrankvilon ŝian malgraŭ ke Vera eniris kun rideto en la hejmo. ­ E, filino mia, kiel pasigis la tagon hodiaŭ? Mi vidas vin iom malĝojan. Ĉu okazis io malagrabla”­ demandis la bopatrino tutzorge. ­ Ne patrino, nenio okazis al mi. Nur mi estas iom laca hodiaŭ. La laboro kun gelernantoj..­ kaj Vera klopodis eskapi al tiu konversacio. ­ Ne cerbumu tro multe kara filino. La infanoj tiel estas. Ili ne scias la zorgojn de la plenkreskuloj. Panjo Dilja, parolante, surtavoligis la manĝotablon. ­ Kion vi estas kuirinta hodiaŭ panjo?­ demandis Vera, malrapide malŝargate de la lastaj impresoj de tiu tago. ­ Hodiaŭ mi kuiris bakilon kun jogurto. Estas albana specialaĵo. Mi ne scias ĉu tio plaĉos al vi­ kaj okulrigardis la junedzinon adoreme. ­ Panjo, al mi plaĉas ĉiuj manĝaĵoj kuiritaj de vi. Sed kiam temas pri albana specialaĵo, certe tio pli multe plaĉas­ diris Vera tutsincere helpante la bopatrinon. Postla tagmanĝo Vera diris al bopatrino ke ŝi devus iri al Liliana por demandi ŝin pri la malsano de ties filo. ­ Iru, filino. Salutu ŝin je mia nomo kaj bonaŭguru resaniĝosn de filo baldaŭe. Liliana ĝojiĝis, kiam alvenis Vera. Tutan tagon sola. La filo estis pliboniĝanta. Post kiam ili parolis pri multaj kozoj, Vera ne povis elteni sin kaj rakontis kio okazis al ŝi tiun tagmezon. Nature,ŝi ne diris multajn detalojn. Tio kio interesis al ŝi estis ekscii ion plu pri tiu tipo. Liliana, aŭdinte pri kiu oni parolis, kuntiriĝis kaj diris: ­ Estas la ĉefo de la Departemento de Internaj Aferoj­ enspiris kaj aldonis­ Atentu, Vera! La lastan frazon “Atentu, Vera” ŝi kvazaŭ akcentigis aliel. Vera sentis la mallumon de io nekonata en tiu frazo. ­ Kio estas la Departmenento de Internaj Aferoj?­ demandis ŝi insiste. (daŭrigota) rakonto de Bajram Karabolli tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio

Turka Stelo ● januaro 2022


La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj ­­ de Vytautas Petkevičius 9. Meze de la batalo

D

um la tria vojaĝtago amikoj alvenis al ia antaŭe tute nevidita legomĝardeno. Ĉirkaŭe estis tiel silente, ke aŭdeblis, kiel nubetoj frotas sin unu al la alia, kiel falas lanugo de leontodoj kaj kiel vadas nebulo el la rivero. ­ Eble ni iom dormetu? – demandis tediĝinta Pizo. ­ Ni povas, ­ konsentis Glano. Ili sidiĝis, pretiĝis por dormi, kiam tute neatendite ie antaŭe ektremis tero, aŭdiĝis kanonpafoj, la ĉielo kovriĝis per polvaj kaj fumaj nuboj. ­ Ni kaŝu sin! – Glano tiris sian amikon en ian kaveton kaj kovris lin per sia korpo. Apenaŭ ili kovris sin per trifolio, tuj preter ili rajdis taĉmento de fazeoloj­ kavalerianoj. Ĉiuj sammaniere sidis sur jungitaj lokustetoj, estis armiĝintaj per pinaj pingloj, alpendigintaj sabrojn el sekaj fazeolaj guŝoj. Tuta armeo! Bruas la tero sub la ĉevalaj hufoj, leviĝas polvaj kolonoj. Taĉmento post taĉmento, regimento post regimento, ĉiuj grundmakulitaj kun mallevitaj pezaj kapoj rajdas kaj rajdas kavalerianoj kun flavaj militjakoj. La lasta taĉmennto haltis proksime de la kaŝejo de la amikoj. Meze de ĝi rajdis militanto tute nesimilanta al aliaj. Li estis vestita per ruĝa, buntigita per nigraj punktoj militjako, mantelo el la plej maldikaj araneaĵoj sur ŝultrojn metita, kun blanka akonita kasko surkape. Sur lia brusto jam ne lokiĝis ĉiuj ordenoj kaj meritsignoj, tial lin sekvis asistanto por porti ilin. Tamen ankaŭ tiu ne videblis tra amasego da krucoj kaj steloj. La rajdanto surrajdis la pinton de talpfosaĵo kaj ekkriis: ­ Antŭen, kavaleriistoj! Marŝu al la batalo, bravuloj! Unu plu atako, kaj ni venkos! Glano ne eltenis kaj flustris al Pizo: ­ Nun aperos laboro por mia plumo! Mi priskribos realan militon. Pasero perdos spirkapablon pro envio. ­ Mi ne komprenas, kial ni devas alkroĉiĝi al fremda interbato, ­ dubis Rapiduleto. ­ Kia stranga vi estas, ­ ne koncedis Glano. ­ Verŝajne ili permesos por ni pafadi. Li elsaltis el la kaŝejo kaj kuris al la brava rajdanto. Tiu direktis al li pinpinglan lancon, spronis la ĉevalon kaj preskaŭ hufstampis lin. ­ Kiu vi estas? El kie vi vojaĝas?­ tuj la amikoj estis ĉirkaŭitaj de la akompanantaro de la rajdanto. ­ Mi estas fama militkorespondanto kaj majstro pri

Turka Stelo ● januaro 2022

tradukis kaj sendis Antanas Vaitkevičius el Litovio

verkado Glano Kverkido, kaj jen estas mia amiko, la mirinda poeto Pizeto Rapidulo. ­ Tre agrable. Mi estas sinjoro Sabalbono de la Reĝlando de Faboj, de la Lando de Malvirtoj. Mi apartenas al la plej fama transmara gento kaj mi estas bojaro de turka deveno. Kaj dum mi vivas, ĝis kiam sur mia brusto brilos almenaŭ unu medalo, mi permesos al neniu eksterlandano, neniu falsnomulo regi en mia reĝlando. Mi dispeciĝos ĉiujn. La tuta mondo konu, ke eksterminte infanterianojn, mi militakiros la tutan terglobon. Antaŭen, virĉjoj! ­ Perfekte, ni tion registros! – ekĝojis Glano kaj malfermis sian kajeron. ­ Skribu! Hodiaŭ al mi apartenas la Reĝlando de Faboj, morgaŭ ­ la Lando de Malvirtoj, kaj post morgaŭ – la tuta mondo! La venko memvole strebas en mian ĉirkaŭbrakon. Kaj vi, poeto Ĉevalkanto, devas krei kanton por mia honoro. Donu al ili ĉevalojn! La reganto tiris la gvidrimenon de la trotĉevalo kaj galopis antaŭen. La akopanantaro sekvis lin. Glano flugis kvazaŭ freneziĝinta kaj Pizeto apenaŭ tenis sin en la selo. Pro furioza rajdado klakis liaj dentoj, supreniĝis lia hartufeto. Sed eĉ tiel skuata, li ne povis forsilenti: ­ Pro vi ni el ĉi Lando de Malvirtoj ne foriĝos ĝis nia maljuneco. Vi ekvidos, ni certe malliberiĝos... – ne fininte paroladon, li mordis sian langon. ­ Ne tremu, mi instruos vin kuraĝon, ­ fieradis Glano.­ Imagu, ke ĉirkaŭ vi estas nur sensciuloj, kaj vi nenion timos. ­ Mi imagas, sed ial ajn mi vidas nur unu, ­ ekkoleris Rapidulo. ­ Kanton! –haltiginte la ĉevalon, ekkriis la reganto de la Reĝlando de Faboj kaj fulmoj ekbrilis en liaj okuloj. – Kiam vi kreos la kanton?! Pro lia kriego ĉio mallumiĝis en la okuloj de la amikoj, ŝtopiĝis iliaj oreloj kaj tra iliaj dorsoj kuris eta timtremo.Alproksimiĝinte al Pizo, Glano silente diris: ­ Io estas pripensinda. ­ Vi fanfaronis, do vi pripensu. ­ Sed vi estas poeto. ­ Dankon. Alifoje vi diros, ke mi estas porko, kaj igos min grundon rostrofosi. Ankoraŭfoje mi diras: mi estas nur ordinara Pizeto kaj mi plu ne deziras esti nomata per diversaj elpensitaj nomoj. Glano sulkigis frunton, ronĝis la plumon, skribadis, forstrekadis, sed nenion taŭgan povis pripensi. Hejme ĉiujn kantojn kreadis Sturĉjo kaj nun li devis ĉion fari memstare. Pro ega kapturnado li ŝvitiĝis

17


eĉ naŭ fojojn. Eble li estus ŝvitiĝinta la dekan fojon, sed ia­ajn muziko. La fajro de la milito por soldato estas pli ekvidinte, ke la nobla rajdisto elingigas sian sabron, la bezonata ol pano, ­ respondis Sabalbon­ eta simulantulo ekkriegis la unuajn vortojn, trafintajn Sabalbonego. lian kapon: Subite super iliaj kapoj eksplodis unu ŝrapnelo, ŝarĝita per venenaj semoj de daturo. Ektimiĝintaj Ruĝvangul‘ kun nigraj punktoj ĉevaloj saltis flanken kaj ekportis ĉiujn en la kirlon de la Sabalbono straba, batalo. Laŭtgorĝulo Sabalbono, ­ Armistico! Armistico! – per deformita voĉo kriegis La sinjor‘ de faboj. la reganto de la Reĝlando de Faboj. – Trumpetu armisticon! ­ Kiel vi aŭdacas?­ svingis la sabron la estro de la Sed estis jam tro malfrue. Glano flugis el la selo, kavalerianoj. renversiĝis enaere kaj bumfalegis surgrunden. El liaj ­ Ĉi kanto dediĉitas por viaj kontraŭuloj, por ke ili okuloj verŝiĝis miloj da steloj kaj li perdis konsciencon. eĉ pli vin timu, ­ ektimiĝinta pravigis sin Glano. – Kaj Nur vespere falinta roso revivigis lin. La ĉirkaŭaĵo estis por vi ni kreos ion­ajn alion. silenta kaj malplena. Proksime de li apenaŭ aŭdeble Tia ekspliko kaj la kanto tre plaĉis al la reganto. ĝemadis vundito, henis ĉevalo. Glano ekkriis kelkajn Post kelkaj horoj lia tuta armeo jam kantis ĉi kanton, fojojn, sed neniu reeĥis. kiel teruran marŝon, kiu devis diskurigi ĉiujn Kolektinte tutajn siajn fortojn, li iom post iom malamikojn. ekrompis direkten de la ĝemo. En granda, per obuso ­ Vere, tiu fanfaronulo Sabalbono estas elbatita kavo kuŝis Pizeto. senespera sensciulo kaj neriparebla stultulo, ­ ekĝojis ­ Kie vi estis trafita? –demandis Glano. Pizo. – Ni estas feliĉaj, kara Glano, ke vi sukcesas Pizo nenion respondis, nur kortuŝe ĝemetis. mensogi multe pli bone, ol diri la veron. Ekvidinte la disŝiritan flankon de la amiko, Glano ne Tamen la malamikoj ne disiĝis. Fine de la kampo eltenis kaj falis teren, kvazaŭ li estus hakita. ekmuĝis la kanonoj, verŝiĝis la hajlo de kugloj kaj obusoj, komencis la batalo. Kuregis ĉevaloj sen (daŭrigota) rajdantoj, rampadis rajdantoj sen ĉevaloj, la ĉirkaŭaĵo reeĥadis per kriegoj kaj ĝemoj. Kaj en la batalkampon "La aventuroj de Glano en la Lando rajdis novaj kaj novaj regimentoj. Starante sur de Malvirtoj” estas libro de litova grandega ŝtono, Sabalbono rigardadis tra binoklo kaj verkisto Vytautas Petkeviĉius (1930 konstante kriegis: – 2008). Li estas sufiĉe konata kaj ­ Antaŭen, virĉjoj! Ĝis la definitiva venko! precipe fama pro siaj porinfanaj ­ Kion pensas pri la batalo la ĉefa estro? – kreaĵoj. demandis Glano. ­ La muĝado de kanonoj por mi estas pli bela ol

Miaj Sonĝoj * Emocie kontemplante la komplikon de miaj sonĝoj ĉiam ŝanĝantaj okulte­dance kaj hidre­disonance kvazaŭ smerald­koloraj, kolomb­miene mi embarasiĝis, kaj ŝajnis, ke mi reviviĝis el la tombo de turbulenta sperto plena de rekvieme foraj krioj alvenintaj senprobleme

18

verkis kaj sendis Carmel Mallia el Malto el la intenso de mia anhela denso flagranta en la oceano de mia pensaro plektita senpaŭze­anonime. Je l’maten­ruĝo mi min gratulis ĉar la koro brulis pro l’senĉesa kaj karesa gejunul­pejzaĵo plena de novbakita idearo.

Mi respektas la puran animon de l’poetoj, pilgrim­estiman, kompat­intiman.

_____ * Omaĝe al la nova jaro 2022 verkis kaj sendis Carmel Mallia el Malto 17.11.2021

Turka Stelo ● januaro 2022


Ŝercoj BONGUSTAJ KUKETOJ Kruko sidas ĉe la labortablo kun paketo da kuketoj. Li diras: Kiam la tago misas, la kuketoj tuj igas ĝin bona! Baniko: Vi pravas! Ankaŭ mi ŝatas. Kruko montras la malplenan paketon: Mi bedaŭras ke vi havos malbonan tagon! *** FRAŬLINA NOMO Eta Joĉjo alvenas kun la poŝtaĵoj: He, jen letero adresita al Jozefino G. Kruko! Kruko: Via patrino ja nomiĝas Jozefino Kruko. Joĉjo: Mi scias tion ­­ sed kion signifas la litero G? Jozefino: Tio estas la unua litero de mia fraŭlina nomo ­­ Gargojlo. Joĉjo: Kio estas "fraŭlina nomo"? Jozefino: Tio estis mia nomo antaŭ ol mi edziniĝis kaj fariĝis s­ino Kruko. Ĉu vi komprenas? Joĉjo: Ja, mi kredas. Sed paĉjo, kio do estis via fraŭla nomo? *** ĜENA RONKADO En la lernejo, la eta Tanjo faras prezentaĵon antaŭ la klasanaro. Dume, eta Joĉjo enuegas, kaj ekdormas. Li tre laŭte

ronkas! Tanjo krias: Mi ne plu povas prezenti, ĉar Joĉjo ronkegas. Li estas ege malafabla! La aliaj klasanoj same krias: Vi estas malafabla, Joĉjo! Li fine vekiĝas: Kial mi estas malafabla? La klasanaro: Ĉar via laŭtega ronkado vekis nin! *** tradukis Rikardo Cash el Francio publikigita kun lia permeso Fonto: esperanto­anekdotoj@googlegroups.com

Krucvortenigmo

SILABA KRUCVORTENIGMO Skribu silabon en ĉiu kvadrato. Jen estas listo de bezonataj silaboj: DO, DU, FE, KA, KA, KI, KO, KON, KON, LA, LAS, LI, LO, MA, MA, MI, NO, NO, NO, PA, RO, RO, SO, STI, STO, TRO. HORIZONTALAJ DIFINOJ ( → ) 1. La patrino de Jesuo; 3. Oficisto, komisiita kontroli; 6. Felo de ŝafoj; 7. Granda kestego el ferladoj; 8. Kiu multe ___ , malamikon konsolas (Zamenhof); 9. Honori per solenaĵo; 10. Direktilo, stirilo; 11. Ĝia ĉefurbo estas Rabato. VERTIKALAJ DIFINOJ ( ↓ ) 1. Kiu multe parolas, ___ konsolas (Zamenhof); 2. Kara estas ___ en minuto de bezono (Zamenhof); 3. Kiu multe parolas, malamikon ___ (Zamenhof); 4. Seĝo de reĝo; 5. Probabloteorio; 7. Nomo de Papo Wojtyła; 8. Enpaki; 9. Fe (kemia elemento). Fonto: Semajno de Enigmoj #8 http://www.semajnodeenigmoj.com

(La solvo troviĝas en paĝo 31)

Turka Stelo ● januaro 2022

19


Ĉe la pordo

E

n mia infanaĝo mi estis malforta kaj ofte malsanadis. La lernejon mi finis grandpene. La seriozajn konojn mi malfacile enkapigadis, tial mi ne plu kuraĝis studi en universitato. Post longa pensado, mi decidis esperantistiĝi. Mi vizitis lokan Esperanto klubon kaj tie studis la internacian lingvon. Esperanton mi enkapigis longe, ĉar lingvokonoj malfacile enradikiĝis en mia kapo. La kunvenojn en la klubo partoprenis ankaŭ junaj gesamideanoj. Inter ili estis fraŭlino Elvira, la filino de kluba prezidanto Mikas. Ŝi tre plaĉis al mi kaj ni restadis post la kunvenoj duope por longe. Unufoje mi diris al miaj gepatroj, ke mi geedziĝos kun esperantistino Elvira. Post tiuj miaj vortoj miajn gepatrojn trafis infarkto. Kiam ilin per la aŭto de urĝa medicina helpo oni veturigis en hospitalon, mi tre ekscitiĝis, eksidis en kuirejo surplanke, sin apogis dorse je muro kaj komencis plori. Per grandaj, diafanaj kaj sinceraj larmoj. Poste ŝajnis al mi, ke nur larmoj ne sufiĉas, necesas ankaŭ sono. Mi komencis muĝi, bleki, grumbli, hurli... Tuj mi ekaŭdis sonorilsonon. Mi malfermis la pordon. Ĉe la pordo staris koleriĝinta najbaro Aleksas. – Kiu vin buĉas? Ĉu per malakra tranĉilo, ke vi tiel laŭte grumblas, muĝas, blekas, bruas kaj alimaniere la diablon alvokas ? – furiozis Aleksas. – Mi ege nervoziĝas, ĉar vi malhelpas min spekti futbalon en televidilo. Se vi plue jelpos, bruos mi vian pordon ekbruligos! – Ne furzu ! – ekkoleris mi. –Se viajn gepatrojn oni veturigus en hospitalon, vi eble eĉ pli furiozus! Tuj mi batos vian buŝaĉon, se vi malpermesos al mi funebri! Najbaro Aleksas ektimis; li ja sciis, ke mi per granda kapablo de intelekto neniam distingiĝis. El la bonaj miaj ecoj elstaris nur unu; plenumi la diritan vorton. La vivsperto al Aleksas flustris, ke en tiu ĉi situacio oni preferu min kompati. – Diablo prenu tiun futbalon... mia najbaro... Tiuĉimomente vi bezonas proksiman homon. Mi povas resti kun vi... Vi sciu, ke unu mia amiko saltis el la naŭa etaĝo, de sia loĝejo. Kiam liajn gepatrojn oni veturigis en hospitalon, ŝajne pro la skizofrenio, tiam li komencis funebri... nenio helpis... nur krak kaj... elfalis... el la naŭa etaĝo... Terura afero estas tiu soleco de funebranto – parolis Aleksas . Mi kaptis ĉirkaŭprene la najbaron kaj pro emociiĝo komencis kisadi lin. Finfine mi ĉirkaŭvolvis permane lian kolon kaj dankis lin kaj daŭre kisadis. – Najbareto mia, mi estus ĝemplorinta ĝis la morto, tromuĝinta, sathurlinta en mia soleco. Sen miaj

20

humuraĵo de Laimundas Abromas el Litovio gepatroj tro malplenas nia hejmo.Almenaŭ pafmortigu sin, aŭ vejnon klingu al si. Mi malamas solecon, sed al vi pro la propono resti kun mi, mi tre dankas. Mi tuj telefonos al mia bopatro. Mi liberigis la kolon de najbaro, sed tiu falis... kaj kuŝas surplanke. La okuloj liaj tiel esprimriĉe lumas. Ŝajne tiu lumo neniam estingiĝos... Kvazaŭ eternecon memorigas... La lango elŝovita, kvazaŭ aeron lekas. – At... –nur ekbalbutis mi. – Par... – kaj frapfermis mi la pordon kaj kaŝis min en la ŝranko. Kaŝinte min, mi komencis cerbumi, pro kio mi kaŝas min... Tuj mi perceptis, ke mi kaŝas min for de justico... – "Mi tute ne kulpas – balbutis mi. – Entute ne. Se ne tiu mia geedziĝo kun Elvira, la infarkto ne trafus miajn gepatrojn kaj mi ne mortsufokus mian najbaron. Nun oni min mortpunos! Dio mia, kion fari? Necesas telefoni al bopatro. Eble li helpos?“. Mi tuj kaptis telefonon kaj tuj klin... klin... klin... elektis numeron de Mikas, la prezidanto de Esperanto klubo. – Mikas aŭskultas. – Bopatro, la geedziĝo ne okazos – rekte atakis mi. – Tfu! Vi kun mi ne ludu! Kiam mi pendigos vin je unu loko sur la pinbranĉo, tiam vi scios "geedziĝo ne okazos" – koleriĝinte parolis Mikas. – Bopatro, miaj gepatroj – en hospitalo – sin pravigis mi. – Nu, kaj kio? –ne cedis Mikas. – Kiuj min ĉe altaron akompanos. Kiuj min kaj Elvira benos? – kontraŭatakis mi. – Trovis vi problemon! Venos kluba kasisto Antanas, apud li – la kluba sekretariino Aldona kaj benos vin. Elvira viajn gepatrojn ankoraŭ ne vidis... Tutegale al ŝi, kiuj benos –solvis problemon Mikas. – Ankoraŭ... mi najbaron mortsufokis . Mortpuno al mi garantiita... – emociiĝis mi. – Ne furzu, la mortpuno ne plu estas. – Tfu! Mi sciis, tamen forgesis. – Vi ne kraĉu en mian orelon! – edukis min plue bopatro. – Mi pardonpetas... mi... – interrompis min. – Kiu estas tiu via najbaro? – ekinteresiĝis Mikas. – Aleksas, eksvolapukisto. – Mi ne konas lin... Se mi ne konas lin, sekve li estas ne grava persono, oni forte ne punos vin. Kie vi mortsufokis lin? – Ĉe la pordo. Li sonorigis.Sekve mi ĝenis lin spekti la futbalon en televidilo... mi senintence lin

Turka Stelo ● januaro 2022


mortsufokis. – Nun aŭskultu vi, prenu la martelon kaj batadu forte per ĝi vian pordon. Poste purigu vi fingrajn spurojn de sur martelo kaj tiun martelon enmanigu al kadavro. Por ajna eventualo, verŝu en lian buŝon la glason da brando kaj restigu lin tiel. Iu alvokos policon. Kiam ĝi venos, vi nenion konfesu, kaj ŝajnigu ektiminton. Vi diru, ke en vian loĝejon frenezulo penetris. Ĉu vi ĉion komprenis? – instruis min Mikas. – Ĉion! Sed min la konscienco riproĉos, pro tio, ke mi kadavron drinkigos... – Kio estas tiu konscienco? Kie ĝi laboras? – Mia konscienco – ne cedis mi. – Tfusss!... Vi mem ankaŭ drinkiĝu, post kiam forveturos la polico, malsekfemurulo – instruis min

Mikas. – Bone. Vi nur diru nenion al Elvira, ĉar ŝi ne volos edziniĝi al murdisto – maltrankviliĝis mi. – Por Elvira ne gravas al kiu ŝi edziniĝos, ĉar ŝi estas mia filino! Ĉu vi komprenis? – Mi komprenis... sed... – Kio "sed"?! – La konscienco... – Vi ŝovu ĝin en unu lokon! Punkto ! – kolerigite finis Mikas. Mi prenis martelon, plenigis glason je brando, malfermis pordon... kaj min kaptis timtremo : antaŭ mi staris mortstrangolita najbaro Aleksas kaj ridetis... verkis kaj sendis Laimundas Abromas el Litovio

Facilaj artikoloj el UEA.FACILA.ORG retejo La panvendejo Nakamura

J

apanaj esperantistoj nun ofte renkontiĝas en kafejo Sojo en Tokio. Ĝi estas fama pro sia densa kikera kareo. Tamen en la pasinteco alia karea restoracio de Tokio estis grava por japanaj kaj internaciaj esperantistoj. Tiu estis la panvendejo Nakamura, kiu malfermiĝis en 1901 kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Ĝi ricevas vizitantojn el la tuta lando, ĉar ĝi unue portis baratan kareon al Japanio. Sed ĝi estis ankaŭ grava kultura centro por Esperanto. Fakte ĝi estas ne nur vendejo kaj restoracio. Je la komenco de la 20­a jarcento, geedzoj Aizō kaj Kokkō Sōma invitis junajn artistojn kaj verkistojn veni al la restoracio por renkontiĝi kaj interŝanĝi siajn spertojn. La artisto Nakamura Tsune ofte pentris Toŝikon, la plej aĝan filinon de la familio. Li enamiĝis je ŝi, sed ŝiaj gepatroj ne akceptis lian edziĝ­peton. Male, en 1918 ili permesis, ke ŝi edziniĝu al Rash Behari Bose, juna barata revoluciisto, kiu devis fuĝi al Japanio. La familio Sōma helpis lin kaŝi sin ĉe ilia panvendejo. La paro poste havis du gefilojn. Ĝis tiam japanoj konis nur la kareon de la brita mara armeo. Sed en 1927, post la forpaso de sia edzino, Bose enkondukis en la menuon de restoracio Nakamura veran baratan kokin­kareon, kun grandega sukceso. En 1940 la restoracio Nakamura aldonis al

Turka Stelo ● januaro 2022

sia menuo ankaŭ la karean panon. Esperanto estis la kaŭzo de alia sukceso, kiam la restoracio Nakamura renovigis sian menuon en la dudekaj jaroj. Fakte, la rus­ukraina poeto Vasili Eroŝenko atingis Tokion en 1914 por studi en lernejo por blinduloj. (Vidu la apartan artikolon pri Eroŝenko en uea.facila.) Li lernis la japanan kaj verkis japanajn infanlibrojn. La japana publiko ŝategis lin. Nakamura Tsune pentris lian faman portreton ĉe la restoracio Nakamura, kie Eroŝenko loĝis dum iom da tempo. Li helpis Kokkō Sōma studi la rusan lingvon. Eroŝenko konvinkis la dramverkiston Akita Ujaku lerni la lingvon de Zamenhof. Ili ambaŭ festis la venon al Tokio de la fama barata verkisto kaj filozofo Rabindranath Tagore, kiu ankaŭ vizitis la restoracion. Post 1918 Eroŝenko multe aktivis en politika grupo Shinjin­kai, kiu uzis Esperanton por paroli kun ĉinaj kaj koreaj studentoj. Sed en 1921 la japana polico fine arestis la blindan verkiston ene de restoracio Nakamura kaj li devis forlasi Japanion. Poste li instruis Esperanton en Ŝanhajo kaj Pekino, kie li amikiĝis kun gravaj esperantistaj verkistoj kiel Lu Xun. Kokkō Sōma decidis, ke la laboristoj de la restoracio estonte portu rusajn labor­vestojn. Ŝi ankaŭ dungis rusan bakiston, kiu pretigis rusajn panojn kaj supon. Do, multe da interesaj historioj okazis en tiu loko de kareo kaj Esperanto. Alessandra Madella Pri la verkinto: Alessandra Madella estas italino. Ŝi loĝas en Ĉinio kaj Japanio, kie ŝi instruas kinohistorion kaj Esperanton al multe da gestudentoj.

21


Novaj vortoj:

aspekton de homo. restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi. revoluciisto: homo, kiu laboras, plejofte kontraŭleĝe, por realigi subitan grandegan ŝanĝon en la regado de iu ŝtato. sojo: grava legomo en la azia kuirarto, uzata en tre diversaj manĝaĵoj kaj bongustigiloj. supo: diversaj manĝaĵoj kuiritaj en granda kvanto da akvo. versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.

al­doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. aresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo. armeo: la tuta militistaro de ŝtato. bakisto: homo, kiu kuiras panojn kaj kukojn. Barato: alia nomo de Hindujo. blinda: sen la kapablo vidi. dramo: teatraĵo. filozofo: pensisto, amanto de saĝo. fuĝi: forkuri por savi sin de danĝero. kareo: hinda manĝaĵo kun tre forta gusto. kikero: granda manĝebla semo manĝata precipe en Hindujo kaj la Mediteraneo regiono. menuo: listo de manĝaĵoj en manĝejo. portreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan

La Sikuloj

L

Publikigita laŭ propono kaj permeso de Anna Löwenstein Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/ lega%C4%B5oj/la­panvendejo­nakamura­r266/

tradukis kaj sendis Lenke Szász el Hungario

a sikuloj estas hungare parolanta nacimalplimulto en Transilvanio (Rumanio) kaj ili estas humuremaj. Same kiel pri la gabrovanoj, estas multaj humuraĵoj pri ili.

­ Tiu kasko ne estas bona. ­ Kial ne? Ja ĝi estis bona el Rusio ĝis ĉi tie. Kial ĝi ne estas bona ĝis la najbara vilaĝo?

tradukis kaj sendis Lenke Szász el Rumanio Jen kelkaj humuraĵoj pri la sikuloj: *** La sikula patrino diras al sia filo ĉe la tagmanĝo: ­ Manĝu ne nur la viandon sed ankaŭ la brasikon, ja ĝi estas same bona. ­ Tion mi ne kredas, dolĉapatrino... Se la brasiko estus same bona, kiel la viando, la hundoj jam estus manĝintaj ĝin en la ĝardeno. P.S. Tradicie, en Sikullando la gefiloj alparolas la patrinon tiel: "dolĉapatrino" (édesanya). "Anya" estas ankaŭ en la turka lingvo: "ana". *** En Sikullando oni ne vidas testudon, sed nur en bestoĝardeno aŭ en speciala vendejo. Du sikulaj fraŭloj iras surstrate kaj ekvidas testudon. ­ Kio tiu estas? ­ demandas unu. ­ Tio... aŭ ĝi estas io, aŭ ĝi iras ien. ­ respondas la alia (kiu nepre ne volas rekoni, ke li ne scias). *** Sikulo iras per motorciklo kun rusa milita kasko (el la mondmilito) sur la kapo. Policano haltigas lin, kaj diras:

22

Turka Stelo ● januaro 2022


Esperanto: lingvo nur principe ĝena por kapitalistoj kaj imperiistoj (parto 4) (daŭrigata) 2. 3. La Esperanto­movado en la sama periodo La historio de Esperanto en la sama periodo estas konata. Estis grandaj esperoj post la fino de la unua mondmilito kaj grandaj iniciatoj ofte ankaŭ kunlige kun la propono al la Societo de Nacioj, pri kiuj ni jam parolis. En Francujo pli ol 40 membroj de la Akademio de Sciencoj subtenis deklaron favore al la disvastigo de Esperanto. Se la ministro Léon Bérard malpermesis la utiligadon de lernejaj konstruaĵoj por instrui Esperanton, posta ministro la 19­an de junio 1925 nuligis tiun decidon kaj la pariza grupo reakiris la rajton kunveni en la universitato Sorbonne. Ĉiam en tiu periodo okazis la Internacia konferenco pri komerca helplingvo en Venecio en 1923 en kiu estis reprezentitaj 90 komercaj ĉambroj de la tuta mondo. En 1922 okazis ankaŭ en la sidejo de la tiama Societo de Nacioj en Ĝenevo Internacia Konferenco pri la Instruado de Esperanto, en kiu fakuloj el 20 landoj akceptis rezolucion favoran al Esperanto. Ĝi estis plusendita al la Societo de Nacioj. Sed la malfavora fino de la propono ĉe la Societo de Nacioj estis bato por la tuta movado. Post tio sekvis malfacila periodo en la tuta Eŭropo kaj en Japanujo ĉar Esperanto estis malpermesata kaj persekutata ĉie fare de la naziismaj kaj faŝismaj registaroj, kiuj regis en pluraj landoj. Al tio aldoniĝis la persekutoj en Rusujo en la tempoj de Stalin. Ĉio ĉi estas detale raportita kaj dokumentita en la libro de Ulrich Lins, La danĝera lingvo, pro kio ne necesas okupiĝi ĉi tie pri tio. 29 Eble necesas nur substreki, ke tiuj persekutoj, abomenindaj kaj kruelaj, en la longa daŭro ne sukcesis kaŭzi al la Movado por Esperanto grandajn damaĝojn, ĉar ili estis ligitaj al politikaj ideoj, kiuj bonŝance estis forigitaj post dekoj da jaroj, dum la damaĝoj kaŭzitaj de la imperiismaj kaj kapitalismaj landoj estas tre seriozaj kaj ankoraŭ malhelpas nian rapidan progreson. Fina malgranda noto pri la movado en Britujo, kiu evoluis sen grandaj problemoj en la periodo inter la du mondaj militoj. Ĝia agado restis tre altnivela sen ia malhelpo flanke de la instancoj sed kun bona kunlaboro de ili. La londona klubo, aparte heroe, daŭrigis siajn kunvenojn seninterrompe dum la dua mondmilito ankaŭ en la periodo de bomb­atakoj kontraŭ Londono. 30

Robert Phillipson, Linguistic Imperialism. En la lastaj 25 jaroj tiu libro estis kritikita el pluraj flankoj, sed neniu neas la imperiismajn agojn kaj faktojn prezentitajn. Oni simple interpretas ilin el alia vidpunkto, klarigante ke ne estis la anglalingvaj landoj, kiuj devigis la aliajn lerni la anglan, sed temis esence pri libera elekto de la aliaj landoj mem por sia propra avantaĝo 31. Tio memorigas min pri la ideoj, kiuj ankoraŭ lastatempe disvastiĝas tra la reto, laŭ kiuj la judoj mem provokis Hitler­on kaj ili estas la kaŭzo de la holokaŭsto, amas­ekstermo de judoj fare de la nazia registaro 32. Kompreneble estas granda malsameco inter tio, kion faris Hitler kontraŭ judoj, kaj tio, kion faris la imperiistoj por disvastigi sian lingvon kaj igi ĝin internacia lingvo kontraŭ Esperanto, sed la ĝenerala sistemo ŝajnas esti tiu, laŭ kiu viktimoj iĝas kulpuloj aŭ kunkulpuloj.

3.1. Praktikado de lingva imperiismo jam teoriumita en la pasinteco Nenio esence nova el la teoria vidpunkto okazis ek de la jaro 1950, sed nur praktika realigo de la jam esprimitaj ideoj. La brita registaro jam en la jaro 1947 aĉetis la rajtojn de Basic English kaj starigis Fondaĵon pri tio. 33 En 1956 ĝi reasertis sian politikon en ĉi tiu kampo: “En unu generacio de nun la angla povus esti monda lingvo, tio estas universala dua lingvo en tiuj landoj, kie ĝi ne jam estas la gepatra au la plej grava lingvo.” 34 Nenio ŝanĝiĝis de la tempoj de Churchill. Sed nun la usona registaro post la venka fino de la milito kontraŭ Germanujo kaj ĝiaj aliancanoj komencis pli aktive interesiĝi pri la propra lingvo kaj kulturo en la mondo kaj kunlabori kun la brita registaro. Cetere en la komenco de la pasinta jarcento, ĝi aktive donis signon pri sia rilato al lokaj lingvoj malsamaj ol la angla. Kiam Filipinoj iĝis usona kolonio en 1900 la angla estis deklarita la oficiala lingvo de Filipinoj. Kaj same en Guamo, kiam libroj kaj vortaroj en la loka lingvo, Chamorro, estis simple forbruligitaj por ke estu klare, ke nur la angla estas la lingvo uzenda. 35 Sed tio povas esti konsiderata tro konkreta apliko de ĝeneralaj ordonoj fare de lokaj gvidantoj. En la 50­aj jaroj, male, la afero estis tre organizita kaj kunordigita inter la registaraj oficejoj kaj multaj privataj au duonprivataj fondaĵoj, inter kiuj unuarangis la Ford Foundation, la Carnegie Corporation kaj la Rockefeller 3. En la dua duono de la 20­a jarcento La historio de tio, kio okazis en ĉi tiu periodo Foundation. Oni alvenis ankaŭ al leĝo, la Fulbright­Hayes Act estas konata kaj bone dokumentita en la libro de

Turka Stelo ● januaro 2022

23


_____ 29 Ĉi tiu libro aperis en pluraj eldonoj kaj estis tradukita al pluraj lingvoj. La lasta, reviziita eldono en Esperanto estas Lins, Ulrich (2016), La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Rotterdam: Universala Esperanto­Asocio. 30 Harry Holmes, citita verko, jarraportoj de la koncernaj jaroj. 31 Phillipson’s arguments have also provoked a number of criticisms, among which are making teachers feel unnecessarily guilty about teaching English, and adopting a patronising attitude towards developing countries by assuming they are incapable of making their own decisions about language choice. It has also been pointed out that a language cannot, in itself, be imperialistic. Anne Burns (2013), Is English a form of linguistic imperialism? en https://www.britishcouncil.org/voices­ magazine/english­form­linguistic­imperialism. 32 Unu ekzemplo por multaj: la retejo Jew Watch: www.jewwatch.com . 33 A Basic English Foundation has been created, according to the Minister of Education, "to propagate the teaching and study of Basic English as an international and educational medium and there­ by to increase the knowledge of English among mankind." A grant­ in­aid of some £18,600 is to be given by the Government to the Foundation. The sum of £23,000 has already been paid by the Government to the inventors (if that is the right word) of Basic English for his copyrights. I have nothing to say against Basic English as such, but this official endowment of it is a strange business Further light on the subject seems called for. En artikolo de 1947: http://archive.spectator.co.uk/article/27th­june­ 1947/5/a­basic­english­foundation­has­been­ created­accord 34 Within a generation from now English could be a world language, that is to say, a universal second language in those countriews in which it is not already the native or primary language. In Brithish Cabinet Report, Ministry of Education, 1956, citita en la 6­a ĉapitro de Phillipson, R. (1992), Linguistic Imperialism. 35 Enriquez, U. G. And Marcelino, E. P. (1984), Neocolonial Politics and the Language Struggle in the Philippines, Quezon City: Philippine Psychology (daŭrigota) Research House. Pri Guam la informo venas el Skutnabb­Kangas, Tove (2000), Linguistic genocide in artikolo de Renato Corsetti el Britio education ­ or worldwide diversity and human rights? Mahwah, NJ & London, UK: Lawrence Erlbaum Fonto: https://www.academia.edu/37359946/ Associates, p. 206. It is estimated that 75% of the Corsetti20180627_fina?email_work_card=view­ population of Guam was literate in the Chamorro paper de 1961 “por pliigi la reciprokan interkompreniĝon inter la popolo de Usono kaj la popoloj de aliaj landoj” 36, kiu reguligis ankaŭ la tre abundan programon de stipendioj por eksterlandaj studentoj, kiuj estis disdonataj de pluraj universitatoj. Kaj kompreneble oni ankaŭ formaligis la kunlaboron en la angla–usona konferenco pri instruado de la angla eksterlande en junio 1961 en la universitato de Kembriĝo. 37 Sed kiel ni diris en la komenco okazis ĉefe daŭra aplikado de la agado en ĉi tiu kampo. Ĉiuj landoj, krom la komunismaj landoj, troviĝis, kiel diris ŝerce meksika ŝtatprezidanto pri Meksiko “malproksimaj de Dio kaj proksimaj de Usono.” Mi devas ankaŭ diri, ke kun tre malmultaj esceptoj la regantoj de la aliaj landoj aktive kunlaboris. Oni notis nur la nekunlaboron de la francoj, kiuj provis ankoraŭ teni la francan kiel internacian lingvon. La itala Ministerio pri publika instruado, kiu en 1938 volis ĝeneraligi la instruadon de la germana en italaj lernejoj (temis pri la periodo de la plej intensa kunlaborado inter la faŝisma Italujo kaj la nazia Germanujo), ne havis dubojn komenci en la 1950­aj jaroj disvastigi la anglan kaj forigi la aliajn lingvojn en italaj lernejoj. 38 Kaj tion oni faris en ĉiuj aliaj landoj situantaj en la usona influsfero. La rezulto de ĉi tiu agado estas jam sub la okuloj de ĉiuj. La angla estas instruata ĉie en la mondo kaj ĝi transprenas laŭgrade la rolon de interlingvo, pri kiu revis Zamenhof rilate al Esperanto 39. Nun la esprimo en la angla estas ‘lingua franca’. La agado de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en ĉi tiu kampo neniam atingis la punkton de tiu ĉe la Societo de Nacioj, kaj la lingvaj rajtoj neniam estis akceptitaj kiel homaj rajtoj, malgraŭ la mencio pri lingvo en la artikolo 2 40. Ekzistas nur unu studo realigita pro peto de UN pri diskriminacioj surbaze de interalie lingvo. 41 La studo agnoskas, ke tiaj diskriminacioj ekzistas, sed neniu praktika paŝo estis entreprenata. Do anglalingvaj landoj eĉ ne devis uzi sian vetoo­ rajton por malhelpi diskutadon pri Esperanto, ĉar neniam oni alvenis al tiu diskutado. Ĉu la persekutoj de Hitler kaj Stalin en la fino estis pli danĝeraj al la ideo de internacia, neŭtrala planlingvo ol la nepersekuto sed zorgado pri alternativa projekto anoncita de Churchill?

24

Turka Stelo ● januaro 2022


language around the time the United States captured the island during the Spanish–American War laŭ Carano, Paul and Sanchez, Pedro (1964), A Complete History of Guam. Tokyo and Rutland, VT: Charles Tuttle Co. 36 Coombs, P.H. (1964), The Fourth Dimension of Foreign Policy: Education Cultural Affairs, New York: Harpers and Pow for the Council on Foreign Relations. 37 The second Anglo­American Conference on English Teaching Abroad, en kiu partoprenis reprezentantoj de la usona kaj angla registaroj kaj de pluraj universitatoj usonaj kaj anglaj. ELT Journal, Volume XVI, Issue 2, pp. 102­103. 38 Corsetti, Renato (2016), L’italiano in Europa: una lingua minoritaria?, manoscritto in corso di stampa. 39 Multaj informoj en Crystal, David (2003),

English as a Global Language, Cambridge: Cambridge University Press kaj en multaj aliaj libroj pri ĉi tiu temo. 40 Artikolo 2 Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne­sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco. http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/ Language.aspx?LangID=1115 41 Capotorti, F. (1979), Study on the rights of persons belonging to ethnic, religious and linguistic minorities, New York: United Nations.

EKRA2021 ­ Humuraĵo ­ Fonto Distroj Telefono sonas. ­ Hola, Frederiko? ­ Jes, Maria. ­ Vi estas mia lasta espero, kara. ­ Kio okazas? ­ Ĉu mi forgesis miajn gambojn en via aŭtomobilo hieraŭ? ­ Mi neniam supozis, ke vi forgesus viajn gambojn ie ajn... ­ Tio kio plej angoras min estas, ke ili ne estas miaj. ­ Kio?! Vi uzas aliulajn gambojn?! ­ Jes. Ĉar mi forgesis enmeti miajn gambojn en mia valizo antaŭ ol vojaĝi, mia filino ĝin pruntedonis al mi. ­ Kia frenezaĵo! ­ Sed la ĉefa problemo temas pri la jeno: ĉar ŝi ne loĝas ĉi tie, ŝi provizore uzas la gambojn de sia edzo, kiu estas ter rigora pri siaj personaj objektoj... ­ Tio estas vera komedio. ­ Vi tion ne dirus, se vi scius la prezon de tiuj gamboj,

Hundo kaj ĝia ombro Iun tagon la hundo Kuris kun viandpec' Laŭ bela riverbordo Ravis ĝin riverbelec' Kaj pli nova pec'.

­­ konkursaĵoj de EKRA 2021 ­ Razgrad kara. ­ Bone, mi havas du informojn por vi: unu pozitiva kaj alian negativan. ­ Ho ve! ­ Kiun el la du vi preferas aŭdi unue? ­ Unue, la negativan. ­ Feliĉe viaj gamboj ne estas kun mi, sed kun vi mem. ­ Sed mi vane jam ilin serĉis en ĉiuj lokoj de la domo. ­ Rigardu sub via umbiliko. ­ Nun ne estas la adekvata momento por serĉoj, mia amiko. Premas min angoro. ­ Vidu amikino, vi forgesis en mia aŭtomobilo viajn gantojn, ne viajn gambojn. ­ Kial vi ne atentigis min de la komenco? ­ Ha, do la kulpulo pri via distro estas mi? Fonto humuraĵo de Dirce Sales el Brazilo Tria premio pri humuro

verkis kaj sendis Miriĉ Jadranka el Serbio De tiu ĉi hundo Estas pli granda pec'! Malfermis ĝi la buŝon Pro akrega avidec' Ve, al manĝeblec'. verkis kaj sendis Miriĉ Jadranka el Serbio

_____ Fablo verkitaj versforme laŭ ĉina Pozhenzi 6,6,7,7,5 el 2 strofoj po 5 versoj kun rimaranĝo x, a, x, a, a…

Turka Stelo ● januaro 2022

25


verkis kaj sendis Kacu Matoba el Japanio

MIJAZAKI Acuŝi

Japana viro, kiu viktimiĝis de la tertremo Iu patrino parolis al sia infano, en Turkio “Kvankam ĉiuj forkuris, li aŭdacis veni ĉi ­­ Kobe Ĵurnalo 28/11/2021 tien por etendi manon al ni de fora Japanio.” iel unu funkciulo de la subtena asocio s­ro MIJAZAKI Acuŝi, kiu tuj poste iris al urbo Van en oriento de Turkio, kie pli ol 600 personoj verkis kaj sendis Kacu MATOBA el Japanio viktimiĝis en oktobro 2011. Li emociiĝis pro la turkaj helpantoj, kiuj venis helpi la releviĝon al Japanio okaze de la granda orienta­Japana tertremo en marto 2011. “Mi reale emociiĝis, kia la mondo formiĝas de interhelpo.” Oni diris, ke li diris antaŭe tial. Sed bedaŭrinde li mortis pro falego de lia tranoktejo en posttertremo en la decembro. Li havis la aĝon de 41 jaroj. Turkoj estis frapitaj pro lia morto kaj volas daŭre rakonti lian interhelpan animon. Kaj ili konstruis la parkojn kaj lernejojn nomitaj per lia nomo “MIJAZAKI ~”. En la 10­a datreveno de la tertremo, ili perfektigis ĉi­jare “MIJAZAKI Arbara Parko”­n.

K

Ĉi tio okazis en la metroo Broklina

M

tradukis kaj sendis Zoltán Gabányi el Hungario

arcel Sternberger estis ordema viro, kiu havis ĉ. 50 jarojn. Li havis densan blankan hararon, sincerajn brunajn okulojn, kaj la saltantan entuziasmon de ĉardaŝa dancisto de sia naskiĝlando hungara. Li ĉiam ekveturis per Long­Insula trajno je 9:09 el sia antaŭurba hejmo al Woodside de Nov­ Jorko, kie li atingis metrolinion kondukantan en la urbon. Matene de la 10­a de Januaro 1948 Sternberger kutime entrajniĝis je la 9:09. Survoje, li subite decidis viziti sian hungaran amikon malsanan László Victor, kiu loĝis en Broklino. Do, ĉe Ozone Park Sternberger ŝanĝis metroon al Broklino, li iris al la domo de sia amiko kaj restis tie ĝis la tria posttagmeze. Poste li eniris metroon kondukantan al sia Manhatana oficejo ĉe Kvina Avenuo. Tiel komenciĝis la nekredebla rakonto de Marcel: La vagono estis plenplena, kaj ŝajnis esti nenia ŝanco je sidloko. Sed ĝuste kiam mi eniris, viro sidanta apud la pordo subite saltis por foriri, kaj mi tuj okupis la vakantan lokon. Mi loĝis en Nov­Jorko sufiĉe longe por ne komenci konversacion kun fremdulo. Sed estante fotisto, mi havas la propran kutimon analizi la vizaĝon de homoj, kaj min frapis la trajtoj de la pasaĝero maldekstre de mi. Li probable havis ĉ. 30 jarojn, kaj kiam li rigardis supren, liaj okuloj ŝajnis havi doloran esprimon en si. Li legis hungarlingvan gazeton, kaj io instigis min ke mi diru hungare: mi esperas ke mi ne ĝenos vin, se mi rigardos vian gazeton.

26

La viro ŝajne surpriziĝis alparolita en sia denaska lingvo. Sed li ĝentile respondis: nun vi povas legi ĝin. Mi havos oportunon poste. Dum la duonhora veturado al la urbo, ni multe konversaciis. Li diris ke lia nomo estas Béla Paskin. Li estis studento pri juro, kiam la dua mondmilito komenciĝis, oni rekrutigis lin en laborbatalionon kaj sendis lin al Ukrainio. Poste li estis kaptita de la rusoj kaj lia laboro estis entombigi mortintajn germanojn. Post la milito, li piediris centojn da mejloj, ĝis li atingis sian hejmon en Debrecen, ĝi estas granda urbo en orienta Hungario. Mi mem sufiĉe bone konis Debrecen, kaj ni parolis pri ĝi dum kelka tempo. Poste li rakontis al mi la finon de sia vivhistorio. Kiam li iris al la loĝejo iam okupita de siaj patro, patrino, fratoj kaj fratinoj, li trovis nekonatojn loĝantajn tie. Poste li supreniris al la loĝejo, kiun li kaj lia edzino iam havis. Ankaŭ tie loĝis fremduloj. Neniu el ili iam ajn aŭdis pri lia familio. Dum li estis foriranta plene de malĝojo, knabo kuris post lin, vokante lin, Paskin bácsi, Paskin bácsi! Ties signifo estas oĉjo Paskin. La infano estis filo de iuj liaj maljunaj najbaroj. Li iris al la hejmo de la knabo kaj parolis kun liaj gepatroj. Via tuta familio mortis ­ ili diris al li. Nazioj prenis ilin kaj vian edzinon al Aŭŝvico. Aŭŝvico estis unu el la plej malbonaj naziaj koncentrejoj. Paskin rezignis pri ĉiu ajn espero. Kelkajn tagojn poste, tro kortuŝite por resti plu en Hungario, li ekiris denove perpiede, sekrete trans limon post limo,

Turka Stelo ● januaro 2022


ĝis li atingis Parizon. Li sukcesis enmigri Usonon en Oktobro de 1947, nur tri monatojn antaŭ ol mi renkontis lin. Dum la tuta tempo, kiam li parolis, mi daŭre pensis ke iel lia rakonto ŝajnas konata. Junulino, kiun mi renkontis la lastan tempon hejme de amikoj, ankaŭ venis el Debrecen. Ŝi estis sendita al Aŭŝvico. De tie ŝi estis transportita en germanan munician fabrikon por trudlaboro. Ŝiaj parencoj estis mortigitaj en gasĉambro. Poste ŝi estis liberigita de usonanoj kaj venis ĉi tien en la unua grupo de delokitoj en 1946. Ŝia rakonto tiel kortuŝis min ke mi notis ŝian adreson kaj telefonnumeron, intencante inviti ŝin por ke ŝi renkontu mian familion kaj tiel mi volis neniigi la teruran malplenecon en ŝia vivo. Tio ŝajnis neebla ke povus esti ia ajn rilato inter ĉi tiuj du homoj, sed dum mi alproksimiĝis al mia stacio, mi maltrankvile palpis mian adresaron. Mi provis demandi en neŭtrala voĉo, ĉu la nomo de via edzino estis Mária? Li paliĝis. ­ Jes, li respondis. Kiel vi scias tion? Li aspektis kvazaŭ li estis svenonta. Mi proponis ke ni eliru el la metrotrajno. Mi prenis lin je la brako ĉe la sekva stacio kaj kondukis lin al telefonbudo. Li staris tie kiel viro en tranco, dum mi fingris ŝian telefonnumeron. Kvazaŭ horoj pasis antaŭ ol Mária Paskin respondis. (Poste mi eksciis ke ŝia ĉambro estis apud la telefono, sed neniam ŝi kutimis respondi ĝin, ĉar ŝi havis tiom malmulte da amikoj kaj la telefonvokoj ĉiam estis por iu alia. Ĉi­foje tamen neniu alia estis hejme kaj lasante ĝin sonori dum kelka tempo, ŝi respondis.) Kiam mi fine aŭdis ŝian voĉon, mi diris al ŝi, kiu mi estas kaj petis ke ŝi priskribu sian edzon. Ŝi ŝajnis surprizita de la demando, sed donis al mi priskribon. Poste mi demandis ŝin, kie ŝi loĝis en Debrecen, kaj ŝi diris al mi la adreson. Petinte ŝin atendi, mi turnis min al Paskin kaj demandis, ĉu li kaj lia edzino loĝis en tiu strato? ­ Jes!, Béla ekkriis. Li fariĝis blanka kiel littuko kaj tremadis. ­ Provu resti trankvila, mi instigis lin. ­ Io mirakla okazos al vi. Jen prenu ĉi tiun telefonon kaj parolu kun via edzino! Li kapjesis en muta konfuzo, liaj okuloj brilis pro larmoj. Li prenis la aŭskultilon, aŭskultis momente la voĉon de sia edzino, poste subite kriis: ­ Jen estas Béla! Jen estas Béla! Kaj li komencis murmuri histerie. Rimarkinte ke la kompatindulo estas tiel ekscitata ke li ne povas kompreneble paroli, mi forprenis la ricevilon el lia mano tremanta. ­ Restu tie, kie vi estas, mi diris al Mária, kiu

Turka Stelo ● januaro 2022

ankaŭ ŝajnis histeria. ­ Mi sendos vian edzon al vi. Ni estos tie post kelkaj minutoj. Béla ploris kiel bebo kaj diris denove kaj denove: ŝi estas mia edzino. Mi iras al mia edzino! Unue mi pensis ke estus pli oportune akompani Paskin, por ke la viro ne svenu pro ekscito, sed mi decidis ke tio estos momento, en kiu neniu fremdulo devus ĉeesti. Entaksiginte Paskin, mi ordonis al la ŝoforo ke li veturigu lin al la adreso de Mária kaj mi pagis la veturkoston kaj adiaŭis. La reunuiĝo de Béla Paskin kun lia edzino estis momento tiel kortuŝa, tiel streĉita kun subite liberigita emocio ke poste nek li, nek Mária povis rememori iom pri tio. ­ Mi sole rememoras ke kiam mi finis la telefonan konversacion, mi iris al la spegulo kiel en sonĝo por vidi, ĉu eble miaj haroj fariĝis grizaj, ŝi diris poste. ­ La sekva evento estis, pri kiu mi scias ke taksio kun mia edzo haltis antaŭ la domo, kaj li venis al mi. Mi ne povas rememori detalojn, sole tion mi scias ke mi estis feliĉa je la unua fojo dum multaj jaroj... ­ Eĉ nun malfacilas kredi ke tio okazis. Ambaŭ ni suferis tiom multe. Mi preskaŭ perdis la kapablon de maltimo. Ĉiufoje, kiam mia edzo foriras, mi demandas min, ĉu io okazos, kio denove forprenos lin de mi?" Ŝia edzo estas certa ke neniam terura malfeliĉo okazos. ­ Providenco kunvenigis nin, li simple diras. ­ Tio ĉi estis intencita. Skeptikuloj sendube atribuos la eventojn de tiu memorinda posttagmezo al hazardo blinda. Ĉu estis hazardo ke Marcel Sternberger subite decidis viziti sian malsanan amikon kaj sekve li prenis metroan linion, laŭ kiu li neniam veturis antaŭe? Ĉu hazardo kaŭzis ke la viro sidanta ĉe la pordo subite elvagoniĝis ĝuste kiam Sternberger eniris? Ĉu hazardo kaŭzis ke Béla Paskin sidis apud Sternberger, legante hungaran gazeton? rakonto de Paul Deutschman el Usono tradukis kaj sendis Zoltán Gabányi el Hungario

27


EKRA 2022 ESTIMATAJ GESAMIDEANOJ! SEDK “D­ro Ivan Kirĉev” ­ urbo Razgrad, Bulgario lanĉas por 33­a fojo Internacian Esperantan Konkurson por originala esperanta poezio kaj humuro – EKRA­22. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj nenie devas esti publikigitaj antaŭe. Ili devas esti subskribitaj per pseŭdonimoj. La konkursaĵojn, bonvolu vi sendu al retadresoj: esperanto_razgrad@mail.bg kaj dkateva@mail.bg . La veran nomon kaj poŝtadreson, karaj partoprenontoj, vi sendu al ekra_razgrad@mail.bg

UMBERTO ECO

U

mberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li povus esti la modelo de tio, kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la religian kredon entute. Lia filozofio rapide turniĝas al la interpretado de la signoj kaj li famiĝas kiel preskaŭ la sola itala fakulo pri moderna semiologio, la scienco de komunikado pere de signoj. En la dudeka jarcento plej profundaj esploristoj estis usonano Charles Peirce (1839­1914), sviso Ferdinand de Saussure (1857­ 1913) kaj ĝuste Umberto Eco (1932). Ĉi lasta startas de la filozofia teorio de Peirce kaj ĝin evoluigas al la analizo de la kulturo kaj al la maniero laŭ kiu oni perceptas ĝin. Tial laŭ li la pura teksto­strukturo estas nur parto de la komuniko, dum alia parto estas konfidita al la interpreto fare de la utiliganto, kaj tio trenas lin al aparta interesiĝo pri tradukado. Multajn fakajn librojn li verkis, sed la plej grandajn sukcesojn li tamen trafis per siaj romanoj: La nomo de la rozo (1980) estis tradukita en 47 lingvojn kaj vendita en 30 milionoj da ekzempleroj; La pendolo de Foucault (1988) konfirmis la grandan sukceson de la unua romano. Lia esploro pri la signifo trenis lin al la interesiĝo pri la ‘perfekteco’ de lingvo, kun ampleksa studo de la provoj pri kreado de tia lingvo ekde la mezepoko. En 1993 aperas La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo,1 historia, popularscienca verko kiu atingis konsiderindan eldonnombron, trenate de la sukcesoj en la romana ĝenro. La verko signas netan

28

­­ anonco Limdato – 05.06.2022 La rezultoj estos anoncitaj kadre de EKRA­ 2022, kiu okazos en junio 2022. La premiitaj konkursaĵoj estos publikigitaj en mondaj esperantaj revuoj kaj en “Esperantista tribuno” – eldonaĵo de la Esperantista Domo pri kulturo “D­ro Ivan Kirĉev” ­ Razgrad

­­ anonco rekonsideron pri la internacilingva demando. La komenca aliro de Eco al la temo estis skeptika: la ideo pri lingvo konstruita ĉetable estis rigardata en Italio sen intereso, kvazaŭ temus pri ludo de originaluloj. La kavalkado de Eco daŭras tra la tuta historio de la homa specio komencante de Adamo: kiun lingvon al li parolis Dio? en kiu lingvo li donis la nomojn al la bestoj? kialingve li parolis al Eva? Ĉar ja mencioj pri la lingvo aperas en Genezo, ĉe ĉapitroj 2, 10, 11. Pli konkrete kaj dokumentite, Eco esploras la lastajn okcent jarojn spure al la serĉintoj de lingvo perfekta: la provoj de Ramon Llull en la dektria jarcento, de Komensky kaj de multaj aliaj, kiuj serĉas tra la logiko la bazajn principojn, sed… ne trovas. De lingva perfekteco al lingvo tuthomara la paŝo estas mallonga: logiko estas same (kaj facile) alirebla de ĉiuj, kvankam ne estas tuŝita la problemo, ĉu logiko estas egala por ĉiuj homoj, ĉu la konceptoj pri realo, certeco, probablo, decideblo estas mensa subtavolo absolute ĝenerala. En la verko dek kvin paĝoj estas dediĉitaj al la internaciaj helpaj lingvoj, kaj ene de ili iom pli ol ses al esperanto. La zamenhofa kreaĵo estas rigardata kun estimo, ne kiel provo sed kiel realaĵo: estas rakontite pri la judeco, pri la hilelismo, pri la klopodo kaŝi la fakton, ke la unua celo de la komuna lingvo estis por unuigi la judojn. Estas menciita la vasta apogo al esperanto fare de renomaj sciencistoj; nu, entute eble ĝi estas la plej legita itala verko kiu science­historie donas precizajn kaj ekvilibrajn informojn pri esperanto. Sed la ‘meritoj’ de Eco vidataj de la esperantistoj ne konsistas nur el tiu kelko da paĝoj. En tuj posta intervjuo, farita en Parizo okaze de la franca eldono de la libro, li enfokusigas la rolon de internacia artefarita lingvo, kaj li taksas esperanton kiel la nuran sukcesan, laŭ du vidpunktoj. Unu estas la traduka: Eco estis impresita pri la kvanto de tradukoj kaj konkludis, ke se

Turka Stelo ● januaro 2022


en esperanto oni povas esprimi ĉion kion la granduloj esprimis en siaj etnaj lingvoj, do ĝi tute taŭgas por esti tuthomara kaj li aprezis la celon de Zamenhof kiu revis pri kolekto de ĉefverkoj el la diversaj lingvoj. Sed dum la esplorado de la tradukoj, Eco alproksimiĝis ankaŭ al la personeco de Zamenhof kaj al lia interhoma religio. Stimulo estis la lekcioj de li donitaj el la Eŭropa Katedro de la “Collège de France“, kio kaŭzis intervjuon fare de István Ertl, tiam redaktoro de la UEA­revuo, kaj François Lo Jacomo, pariza lingvisto membro de la Akademio de Esperanto. Tiu intervjuo estis plurfoje komplete aŭ resume eldonita, kaj kiel Esperanto­dokumento de UEA n. 32E, kaj, en la originala franca, kiel Umberto Eco, l’espéranto et le plurilinguisme de l’avenire. 2 Tiu intervjuo startas de la konsideroj pri la tradukado, kaj poste transiras al dulingvaj aŭ plurlingvaj familioj kun konsideroj pri la graveco de la familia lingvo kompare al tiu de la medio. Eco agnoskas la emocian rilaton al la lingvo, kaj li agnoskas, ke la rilato al esperanto baziĝas sur la ideologia fono sur kiu ĝi naskiĝis kaj ankoraj vivas: la justeco inter la popoloj, ene de kiu la esperantistoj estas tre sentemaj pri la lingva aspekto. Je la demando, ĉu esperanto kuntrenas sian

Kataj Historioj 1. KATO SIN LAŬDAS Ni sidis en la korto, kiam venis nia kato. Ĝi portis muson kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de mia bopatrino. Ŝi eksaltis kaj ekriis. Mi diris al la kato: ­ Vi ja scias, ke nia avino timas de musoj. Prenu ĝin kaj foriru! Poste ŝi demandis min: ­ Pro kio la kato faris tion? ­ Ĝi volis laŭdi sin kiel bona ĉasisto ĝi estas kaj ne manĝas vane la nutraĵon. ­ Sed, pro kio ĝi ne metis la muson antaŭ viaj piedoj? Mi ne povis respondi.

2. LUDU, KATO! La birdoj volas ludi kaj invitas la

Turka Stelo ● januaro 2022

propan mondpercepton Eco respondas, ke tion rajtas diri nur tiuj kiuj konas kaj praktikas la lingvon, sed li havas la impreson ke esperanto povas iĝi ia Honkongo de la lingvoj, kie la renkontiĝo estas ebla sen trudo de unu al la alia. En la lastaj ses monatoj da esplorado li rimarkas, ke malantaŭ esperanto estas iu ‘religio’, kio klarigas, kial esperanto sukcesis male al aliaj projektoj. La personoj ne konas la vivantan elanon kiu estas sub la lingvo, kaj li estis fascinita pli multe de la biografio de Zamenhof ol de la gramatiko. En registraĵo ĉe la Radikala Radio li diras, ke “esperanto estas ĉefverko”. Jen do sciencisto, kiu transiris de indiferenteco al intereso, de nekono al informiĝo, de skeptikeco al estimo. _____ 1 En esperanta traduko de Daniele Mistretta: La serĉado de la perfekta lingvo, Edistudio, 1994, kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin. En tiu traduko estas uzata la termino “semiotiko” kiel samsignifa al “semiologio”.. 2 Language Problems and Language Planning, 18, 2, 1994, p. 87­112. de Carlo Minnaja

verkis kaj sendis Elena Popova el Bulgario katon: ­ Kato, Venu ludi kun ni! La kato estas timigita. Ĝin atendas fiŝmanĝado, ĉu ĝi lasos ĝin? Kiu diros kion ĝi faros?

3. KATO KUN RUĜA KOLRINGO Tiu kato havas naskiĝtagon kaj ricevis donacon – belan ruĝan koltukon. Ĝi estas surprizita kaj ne scias kion diri. Sed ĝi pensas: “Dankon pri la donaco, sed ĉu mi ricevos kaj ion, kiel ekzemple… fiŝojn? Krom tio mi ŝatas la sporton, sed nun mi enuas, ĉar mi nenie povas iri… Oni rigardas al mi, kvazaŭ mi estas pupo… Ne, mi

estas viva estaĵo!...” ­ Atendu, kato, por vi estas surprizo! La kato ne komprenis kaj tristas. ­ Kato, la plej bela estas la atendado! Estu trankvila, ni amas vin! – diris la knabineto Bela.

(daŭrigota)

verkis kaj sendis Elena Popova el Bulgario la bildojn desegnis Hori Jasuo el Japanio

29


5>> murdon kaj fuŝas pri ĝi, ankaŭ estas mirinda. La Grande Vadrouille estas unu el la plej alt­atingaj filmoj de ĉiuj tempoj. Ĝi rakontas la kunlaboron de britaj pilotoficiroj, kiuj falis en Parizon dum 2­a Mondmilito, kun la francoj en flua kaj amuza fikcio, dume li abunde ridindigas la naziojn. Louis de Funes en sia junaĝo havis neniun edukadon krom la Aktor­Lernejo de Simon, kie li ĉeestis dum mallonga tempo. Li estis memkreskanta geniulo en la aktora profesio. Li ludis pli ol 130 rolojn. Li aperis sur la teatroscenejo dum siaj adoleskaj jaroj en lernejaj­produktadoj. Li ne montriĝis multe en la teatro ĝis li brilis en la kinejo, sed li ludis pli ol 100 rolojn en la teatra kampo ankaŭ. Louis de Funes, kiu tenis sian distancon de siaj kolegoj en la monda kinejo havis du proksimaj amikoj; unu estis Bourvil la alia estis Michel Galabru, lia kunstelulo en la Ĝendarmo serio. Li iam diris, ke liaj plej grandaj inspiroj por komedio estis lia patrino, Chaplin kaj Laurel & Hardy. La aktoro, kiu aĉetis al si kastelon per sia riĉaĵo farita el la mondo de kino, amis ĝardenadon kaj precipe kultivi rozojn. Post lia morto, hibrida oranĝa vario de rozo estis nomita laŭ li. La filmoj de Louis de Funès estis tre sukcesaj en Francio, same kiel en diversaj eŭropaj landoj dum la tempo de Sovetunio, kaj precipe en Rusio. Nomumita por la Ora Globo en 1975, “La Aventuroj de Rabbi Jacob” ne estis konata en la anglaparolanta mondo, krom ĝia sukceso en Usono. La memoron pri la aktoro konservas du muzeoj: la muzeo Louis de Funès en Saint­Raphaël kaj la muzeo pri ĝendarmaro kaj kinejo en la iama ĝendarma distrikto de Saint­Tropez. verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio 26­a de decembro 2021 Buyukada insulo – Istanbulo

30

Turka Stelo ● januaro 2022


Ĉu vi konas Sumoo­legadon? Ni en Boleslava klubo en Ĉeĥio ŝatas ĝin. Konata japano Hori Jasuo startis ĝin antaŭ kelkaj jaroj. Esperantistoj el dekoj da landoj en neparaj monatoj legas dum tri semajnoj esperantajn librojn laŭ propra elekto 1, 2, 3 da paĝoj tage kaj tiel plibonigas siajn lingvokapablojn. Jes, “sumoo“ japana lukto postulas penon. Per Sumoo­legado oni batalas kun si mem. Ni legis en decembro sukcese „Legaĵojn“ de nia instruistino Jindřiška Drahotová kaj ni gajnis diplomojn. Se plaĉus scii pli, aŭ vi dezirus kiel komencanto ankaŭ lukti, ni helpos al vi. blanka.huzerova@post.cz drahotova@esperanto.cz

Rakontoj pri Vordonisi

L

a Vordonos Insuloj estas la perditaj insuloj de plej anataŭe ol Mu, Atlantido, Lemurio Istanbulo, kiuj laŭdire sinkis en la bizanca sismo ktp..." de la jaro 1010. Ĝi konsistas el du insuloj nomitaj Granda Vordonos kaj Malgranda Vordonos. Oni scias, fantaziaj rakontoj de ke ili sinkis kun la monaĥejo sur ili. Ankaŭ konataj kiel Konuralp Sunal la Bostanci kolapsaj insuloj. La loko, kie ĉi tiu malnovaj insuloj situas nun nomiĝas Höreke aŭ la Rokoj de Monahejo. Nia amiko Konuralp Sunal rakontos al ni siajn fantazian serio de rakontoj pri tiuj insuloj, sed vi devas atendi ĝis la februara numero ĉar mankas spaco en la januara numero. "Historio estas racia rakonto, kiun akademiuloj knedas per la eltrovaĵoj en siaj manoj. Iuj diris, ke meteoritoj falis unue kaj portis akvon al nia tero. Aliaj diris, ke grandega fajroglobo malvarmiĝis dumtempe, kreante la etajn unuajn estaĵojn, plantojn kaj bestojn, kaj poste homsimilajn prapatrojn de ni. Kelkaj diris, ke ĉiuj kontinentoj en la komenco estis unuigitaj, sed disiĝis laŭtempe. Kion ajn akademiuloj diris, ili diris nekomplete. Ĉar antaŭ ĉi tiu tero, ekzistis cirklaj universoj, paralelaj unu al la alia. Antaŭ ol oni inventis la lingvon, kiu estas la resonanca instrumento de racio kaj penso, ĉio estis en senfina kaj interplektita stato. Fakte, la faktoj ne bezonis klarigi sin. Ili estintis. Jen la lulilo, kerno, semo de ĉiuj ĉi iĝos; kiel ajn vi nomas ĝin, ĝi estis preter­tero. Ĝi nomiĝis VORDONISI. Alivorte,

Turka Stelo ● januaro 2022

Solvo de la krucvortenigmo

31


Facilaj Rakontoj

sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio

Scienco estas pli interesa kaj amuza ol scii, sed tio iam damaĝas, se la kuracisto devas komuniki kun li partnere, ne skandaloj patrece. Mi opinias, ke ambaŭ manieroj Intervjuo kun Vratislav Schreiber (nas. 1924 en estas kunfandeblaj kaj ĉio dependas de la Prago), kiu laboras en 1­a medicina fakultato de praga karaktero de la malsanulo. Iu estas universitato de Karlo la 4­a., kunfondinto de Učená ofendita, se vi ne dirus ĉion, iu svenas... společnost (1994) (Klera komunumo). La intervjuo Cetere mankas ekvilibro: la kuracisto ĉiam scias ĉion aperis en „MF DNES“ (la plej konata ĵurnalo en Ĉeĥio), pli frue kaj pli perfekte ol la kliento­malsanulo. la 15­an de februaro 2003. La medicina etiko atingas ĝis eŭtanazio... Via ŝatata okupo estas popularigo de scienco. Mi pensas, ke oni ne propagandu ĝin publike, ke Kiel vi vidas sencon proksimigi rezultojn de la scienco ĝi ne estu leĝe permesita, tamen oni devas obei ĵuron al homoj ekster la fako? de Hipokrato: „Kuracisto ĉiam faru ĉion por la bono de La tasko de scienco estas eduki sekvantojn, en malsanulo kaj ĉion por lia sensufero.“ La ĵuro ne homoj oni bezonas veki intereson. Plua tasko: ke enhavas la devon daŭrigi per artefaritaj rimedoj suferon sciencistoj en ŝtataj entreprenoj montru klare kaj de malsanulo, sed permesas dignan morton. Se vi kompreneble al siaj mecenatoj kaj impostpagantoj, donus al civitanoj, precipe nune, kiam regas kruda kion je ilia mono oni faras kaj kial. Kaj fine la atmosfero, la eblon de eŭtanazio, vi malfermos la popupularigo de scienco povas homojn amuzi kaj oferti skatolon de Pandora. aliajn interesojn ol porno kaj skandaloj. Do, la scienco Kaj la problemo de homklonado? ludas difinan edukan kaj eĉ psikoterapian rolon. Ĝis nun ne estas pruvite, ke oni povas sukcese En kio vi vidas nun la plej grandan pluson kaj la klonigi homon, sed estas science pruvite, ke klonitaj plej grandan minuson de la ĉeĥa medicino? bestoj suferas per evoluaj problemoj kaj ili plejparte Granda pluso estas la tradicio kaj atingo de baldaŭ mortas. Se ni uzos reproduktan klonadon je relative alta nivelo dum la lastaj 50 jaroj. En Eŭropo kuraca utilo, mi rekomendas ĝin malpermesi per leĝo, Ĉeĥa respubliko kaj Slovenio estas la nuraj el la alivorte: – bredi homajn embriojn nur por terapio. Ja, postkomunismaj landoj, kiuj apartenas al la plej alta ĉelojn oni povas konservi el umbilika sango de kategorio A. Nur por intereso: sur amerika kontinento novnaskitoj kaj el osta medolo. Tiuj ĉi ĉeloj estas al apartenas al kategorio A nur tri landoj – Usono, homo propraj kaj ne kaŭzas imunajn problemojn. Kanado kaj Kubo. Minuso estas, ke en medicino, laŭ (Mallongigita) mia eble malmoda gusto, pli kaj pli multe temas pri mono kaj la posteno de kuracistoj kaj malpli pri Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova kuracado de homoj. Kion vi opinias pri la rajto de malsanulo al plena informado? Mia opinio estas eksmoda, patreca konduto al malsanulo, laŭ kiu la kuracisto patre respondecas je sia malsanulo, prizorgas lin laŭ sia eblo plej bone. Kuracisto transprenas difinitan respondecon. Onidire tio estas malĝusta. Malsanulo, do, kliento, kiel oni nun diras, estas egalrajta al kuracisto. La kliento devas ĉion

32

Turka Stelo ● januaro 2022


Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.