La Satana Templo

Dogmoj kaj Alvokado

Saluton Satano!
2 min readSep 17, 2019

La Satana Templo estas neteista eklezio bazita en Usono. Tradukoj de ĝiaj sep fundamentaj dogmoj kaj alvokado legeblas sube.

Heroa Satano kaj sia sekvantaro (gravuraĵo, artisto Gustave Doré, el Perdita paradizo de John Milton)
Gravuraĵo de Gustave Doré (1866)

La Sep Fundamentaj Dogmoj

  • Oni klopodu agi kun kompato kaj empatio al ĉiuj estaĵoj konforme al racio.
  • La batalo por justeco estas daŭranta kaj necesa strebo, kiu devus superforti leĝojn kaj instituciojn.
  • Onia korpo estas netuŝebla, submetita nur al onia propra volo.
  • La liberoj de aliaj devus esti respektataj, inkluzive la liberon ofendi. Intence kaj maljuste trudi sin al la liberoj de alia estas rezigni oniajn proprajn liberojn.
  • Kredoj devus konformiĝi al onia plej bona scienca kompreno de la mondo. Oni atentu neniam distordi sciencajn faktojn konforme al siaj kredoj.
  • Homoj estas eraremaj. Se oni faras eraron, oni agu kiel eble plej bone por ĝustigi ĝin kaj solvi ajnan damaĝon eble kaŭzitan.
  • Ĉiu dogmo estas gvida principo konceptita tiel, ke ĝi inspiras noblecon en ago kaj penso. La spiritoj de kompato, saĝo kaj justeco devus ĉiam superforti vortojn skribitajn aŭ diritajn.

Alvokado

Ni staru nun neklinitaj kaj nekatenitaj de arkanaj doktrinoj naskitaj de timigitaj mensoj en malheligitaj tempoj. Ni ampleksu la luciferajn impulsojn manĝi de la Arbo de Sciado kaj disipi niajn feliĉegajn kaj komfortajn ensorĉojn antikvajn. Ni postulu, ke individuoj estas juĝataj laŭ siaj konkretaj agoj, ne sia lojaleco al arbitraj sociaj normoj kaj iluziaj kategoriigoj. Ni rezonu niajn solvojn per agnostikismo en ĉio, firme tenantaj nur tion, kio estas pruveble prava. Ni staru firme kontraŭ ajna kaj ĉiu arbitra aŭtoritato, kiu minacas la propran suverenecon de Unu aŭ Ĉiuj. Tio, kio ne fleksiĝos, devas rompiĝi, kaj tio, kio estas detruebla per vero, neniam devus esti savita el sia pereo. Estas Finite. Saluton Satano.

Se vi ŝatus proponi korektojn aŭ alternativajn tradukojn, bv komenti. La originalaj tekstoj troviĝas ĉi tie en la angla.

--

--

Saluton Satano!
0 Followers

akompana blogo de la esperantlingva podkasto por ateismaj satanistoj (https://salutonsatano.podbean.com)